[{{mminutes}}:{{sseconds}}] X
Пользователь приглашает вас присоединиться к открытой игре игре с друзьями .
Обычный эсперанто
(4)       Используют 9 человек

Комментарии

Мультилингва 15 августа 2018
Словарь включён в программу мероприятия [18.07.18 - 07.09.18] Мультилингва МЕГА 2.
Написать тут
Описание:
Аналог "обычного" на эсперанто. Тексты длиной 270-300 символов
Автор:
Phemmer
Создан:
14 августа 2016 в 12:11 (текущая версия от 15 июля 2017 в 18:13)
Публичный:
Нет
Тип словаря:
Тексты
Цельные тексты, разделяемые пустой строкой (единственный текст на словарь также допускается).
Содержание:
1 Ane vere tre maljuna, kvankam lia hararo estis griza — kaj estis malmulte da ĝi. La plejparto de lia kapo estis kalva kiel ovo kaj brila kiel lakita tuko, kaj tio kaŭzis liajn orelojn komike elstari. Liaj okuloj aspektis mildaj kaj estis palbluaj, kaj lia ronda vizaĝo estis malglata kaj bronzkolora.
2 Li amis la bebon kaj ofte tenis ŝin sur siaj genuoj; ŝia unua veturo estis sur la ŝultroj de Kap'tano Vilĉjo, ĉar ŝi ne havis beboĉaron; kaj kiam ŝi komencis surpiede stumble promenadi la infano kaj la velisto fariĝis intimaj kamaradoj kaj kune ĝuis multajn strangajn aventurojn.
3 Tute ne estis malfacile por la knabino paŝi laŭ la kruta vojo, sed Kap'tano Vilĉjo, pro sia ligna kruro, devis teni rokojn kaj radikojn fojfoje por eviti falon. Sur sendekliva pado li estis vigla kiel ĉiu ajn, sed grimpi supren aŭ malsupren laŭ montetoflanko necesigis zorgojn.
4 Tiu sudokc'a estis nelonga mantelo el oleita ledo kiun la maljuna velisto surportis ĉiam — kiam li ja surportis mantelon — kaj la poŝoj ĉiam enhavis aron da objektoj, utilaj kaj ornamaj, kiuj scivoligis eĉ Troton pri el kie ili venis kaj kial Kap'tano Vilĉjo opinias ilin valoraj.
5 La poŝtranĉiloj — unu granda kaj unu malgranda — la pecoj de ŝnuro, la fiŝhokoj, la najloj: ili povus esti utilaj diversokaze. Sed ŝeleroj, kaj ladstakoletoj kun nekonata enhavo, butonoj, pinĉiloj, boteloj da kuriozaj ŝtonoj k.s., ŝajnis tute nenecesaj, certe ne kunprenindaj.
6 Li ĉesis remi kaj parte turnis sin por rigardi. La sunbronzita vizaĝo de Trot estis iom pli pala dum ŝi firme tenis la stirilon kaj penis forstiri la boaton; sed ŝi diris nenian vorton indikantan timon. La kirlado de la akvo dum ili proksimiĝis faris muĝan sonon kiu estis timiga.
7 Li tiel forte tiris ke la maldekstra remilo ekrompiĝis kaj sternis Kap'tanon Vilĉjon sur la plankon de la boato. Li sufiĉe rapide restarigis sin kaj rigardetis trans la flankon. Apost tio li rigardis Troton, kiu sidis tute senmove, kun serioza forvidanta rigardo en siaj dolĉaj okuloj.
8 Aplia peno eskapi de la kirlakvo estus senutila, kaj komprenante tiun fakton Kap'tano Vilĉjo turnis sin al Trot kaj metis brakon ĉirkaŭ ŝin, kvazaŭ por ŝildi ŝin kontraŭ la terura sorto venonta al ili. Li ne provis paroli, ĉar la muĝo de la akvo dronigus la sonon de lia voĉo.
9 Ŝi povis vidi nenion, ĉar la akvo plenigis ŝiajn okulojn kaj malklarigis ŝian vidon, sed ŝi firme kroĉis sin al la sudokc'a de Kap'tano Vilĉjo, dum aliaj brakoj firme kroĉis sin al ŝi, kaj tiel ili iom post iom sinkis malsupren kaj plu malsupren ĝis ili fine ekhaltis, kaj komencis resupreniri.
10 La akvo ne plu kirlis ilin kaj ili ŝajnis tirataj oblikve tra trankvilajn fridetajn oceanajn profundojn. Kaj subite — multe pli rapide ol mi povis rakonti — ili ektrafis la surfacon kaj estis sternitaj plate sur sablan plaĝon, kie ili kuŝis sufoke kaj penante spiri kaj ne sciante kio okazis al ili.
11 Amilda bluverda brilo lumigis la lokon, kiu aspektis ia kaverno, ĉar supre kaj ambaŭflanke de ŝi estis malglataj rokoj. Ili estis ĵetitaj sur plaĝon de klara sablo, kiu deklivetis supren de la lageto da akvo ĉe iliaj piedoj — lageto kiu sendube kondukis en la grandan oceanon kiu nutras ĝin.
12 Kiam Trot premis la akvon el sia hararo ŝi komencis resenti sin normala. Apost kelka tempo ili surpiediĝis kaj rampis laŭ la deklivo supren al la disaj rokoj. Kelkaj el ili estis gigantaj, sed per trairado inter kelkaj kaj ĉirkaŭ aliaj ili sukcesis atingi la ekstreman fonon de la kaverno.
13 Mi emas opinii ke plej bona plano estas resti jam ĉi tie. Anakŭ Trot ne estis certa, kiam ŝi tiel pripensis la planon. Apost kelka tempo ŝi rerampis al la sablo, kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis ŝin. Dum ili sidiĝis la infano rigardis penseme la plenegajn poŝojn de la velisto.
14 Areveninte al la lageto li svingis la hokon super sian ŝultron kaj ĉirkaŭ sian kapon kaj ĵetis ĝin en preskaŭ la centron de la akvo, kie li lasis ĝin sinki iom post iom, plene etendante la ŝnuron. Kiam li atingis ĝian finon li komencis retiri ĝin, ĝis la kraba logaĵo flosis sur la surfaco.
15 Ŝi decidis ke aŭ ne estas fiŝoj en la lageto aŭ ili ne volas mordi la krablogaĵon. Sed Kap'tano Vilĉjo estis sperta fiŝkaptisto kaj ne facile perdis esperon. Kiam la krabo eskapis li metis alian sur la hokon. Kiam la kraboj plene mankis li rampis sur la rokoj kaj trovis pli.
16 Ŝi malfermis siajn okulojn kaj trovis ke la Kap'tano surterigis arĝent-skvaman fiŝon pezan je ĉirkaŭ kilogramo. Tio multe plifeliĉigis ŝin, kaj ŝi rapidis kunkolekti amason da marherboj, dum Kap'tano Vilĉjo distranĉis la fiŝon per sia poŝtranĉilo kaj pretigis ĝin por kuiriĝo.
17 Jam dum la pasinteco ili kuiris fiŝon per marherboj. Kap'tano Vilĉjo volvis sian fiŝon per iom da marherboj kaj trempis ĝin en la akvon por malsekigi ĝin iomete. Apost tio li flamigis alumeton kaj fajrigis la amason kiun faris Trot, kiu rapide brulis kaj fariĝis ardanta bedo da cindroj.
18 Ĝi iom gustis marherbe kaj estus pli bongusta per iom da surŝutita salo. La milda brilo kiu ĝis nun lumigis la kavernon komencis paliĝi, sed estis multegaj marherboj en la loko, do manĝinte sian fiŝon ili pluvivigis la fajron dum kelka tempo donante al ĝi manplenon da fuelo fojfoje.
19 El interna poŝo la velisto eltiris flasketon el iomete disbatita metalo kaj malŝraŭbinte la kovrilon li donis ĝin al Trot. Ŝi nur unufoje glutis la akvon, kvankam ŝi volis pli, kaj ŝi rimarkis ke Kap'tano Vilĉjo nur malsekigas siajn lipojn per ĝi. Li moviĝis maltrankvile sed ne respondis.
20 Tamen li sciis ke Trot pravas. Aresti en la kaverno, kie ili nun estas, nur rezultigus malrapidan sed certan morton. Noktis sur la surfaco de la tero, do la knabineto fariĝis dormema kaj baldaŭ ekdormis. Apost kelka tempo la maljuna velisto dormadis sur la sablaro apud ŝi.
21 Kiam fine ili vekiĝis la kaverno denove estis lumoplena. Ili dividis unu biskviton kaj komencis mordmanĝi ĝin kiel sian matenmanĝon kiam ilin alarmetis subita plaŭdo en la lageto. Arigardante tiudirekten ili vidis veni el la akvo la plej kuriozan estaĵon kiun iu el ili ĝis tiam vidis.
22 La stranga estaĵo nepre pezis tiom kiom Kap'tano Vilĉjo, kaj dum ĝi baraktis eliri el la akvo sur la sablan plaĝon ĝi estis tiel granda kaj malkutima ke kaj Trot kaj ŝia kompano gapis ĝin mirante — mirante kaj ankaŭ iom timante. Li rigardetis ŝin iom riproĉe. Dirinte tion la Orko ekkaŭris apud ili.
23 Trot kaj Kap'tano aŭskultis tiun historion tre interesate, kaj per la afabla tono kaj sendanĝera aspekto de la Orko ili taksis lin verŝajne ne tiel malagrabla kompano kiom unue ili timis. Sajne tio plaĉis al la ulo kaj ĝi komencis promeni en la kaverno, facile suprenpaŝante la deklivon.
24 La maljuna velisto tiris kandelon el sia dekstra poŝo kaj la ladskatoleton da alumetoj el sia maldekstra poŝo. Kiam li flamigis la alumeton la Orko eksaltis kaj gapis la flamon suspekteme; sed Kap'tano Vilĉjo flamigis la kandelon kaj tiu ago tre multe interesis la Orkon.
25 Dum preskaŭ duonhoro la trio sin movis malrapide laŭlonge de la tunelo, kiu multe zigzagis kaj kelkfoje deklivis malsupren kaj kelkfoje supren. Fine Kap'tano Vilĉjo ekhaltis, krietante pro senesperiĝo, kaj tenis la flagrantan kandelon longe antaŭ si por lumigi la scenon.
26 La lumo unue iris laŭ granda cirklo, poste sinkis malrapide suben kaj subite estingiĝis, lasante ĉion antaŭ ili nigra kiel inko. Do Kap'tano Vilĉjo elprenis plian kandelon kaj flamigis ĝin, kaj ĝia flamo ebligis ke la Orko reflugu al ili. Ĝi surteriĝis sur la rando kaj etendis la eron da kandelo.
27 Suben, suben, suben ĝi iris, ĝis la kandelo estis nur lumereto, kaj post tio ĝi flugis liven kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo tute ne plu povis vidi ĝin. Post kelkaj minutoj, tamen, ili denove vidis la lumereton, kaj dum la velisto ankoraŭ tenis la duan flamantan kandelon la Orko flugis rekte cele ilin.
28 Ŝajnis longa veturo al ŝi, sed efektive la Orko trairis la distancon dum mirinde mallonga tempodaŭro kaj baldaŭ Trot staris sekure apud Kap'tano Vilĉjo sur la ebena planko de granda arkhava tunelo. La velisto multe ĝojis resaluti sian malgrandan kamaradon kaj ambaŭ dankemis al la Orko pro lia helpo.
29 Trot konjektis ke la tunelo komenciĝis eble tri kilometrojn for de la kaverno kien ilin ĵetis la kirlakvo, sed nun estis neeble taksi kiom da kilometroj ili iris, ĉar ili marŝis senhalte dum horoj post horoj sen ia ŝanĝo en la ĉirkaŭaĵoj. Fine Kap'tano Vilĉjo haltis por ripozi.
30 Kiam ili vere tre longe estis marŝintaj tiel la Orko haltis kaj postulis manĝaĵojn. Kap'tano Vilĉjo ne jam menciis manĝaĵojn ĉar restas tiom malmulta — nur tri biskvitoj kaj peco de fromaĝo granda kiel du liaj fingroj — sed li donis al la Orko duonon de biskvito, ĝemante dum li faris tion.
31 Ili bruligis kandelon kaj sidiĝis en la tunelo dum ili manĝis. Post la manĝo ili rekomencis sian marŝon, kaj Trot komencis timi ke neniam ĝi finiĝos. Kiam Kap'tano Vilĉjo rimarkis kiom laca estas la knabineto, li paŭzis kaj bruligis alumeton kaj rigardis sian grandan arĝentan poŝhorloĝon.
32 Kap'tano Vilĉjo elprenis la biskviton kaj la ulo plenmanĝis ĝin dum momenteto. Trot iomete malsatis kaj flustris al Kap'tano Vilĉjo ke ŝi volas preni iom da sia porcio; sed la maljunulo sekrete rompis sian propran duonbiskviton, kaj gardis la porcion de Trot por tempo de plia bezono.
33 Fine la taglumo! Strio de milda lumo falis preskaŭ ĉe iliajn piedojn dum Trot kaj la velisto ĉirkaŭiris angulon de la koridoro, sed ĝi venis el supre, kaj levinte siajn okulojn ili trovis ke ili estas en la fundo de profunda roka puto, kies supro estis multege super iliaj kapoj.
34 Kaj tie finiĝis la koridoro. La surteriĝo estis tiom abrupta ke eĉ malgraŭ la zorga atento de la ulo al siaj pasaĝeroj Kap'tano Vilĉjo batis la teron laŭ ŝoko kiu renversis lin pied-super-kapen; sed kiam Trot jam glitis de sia sidejo la maljuna velisto sidis kaj ĉirkaŭrigardis pli-malpli kontente.
35 Kap'tano Vilĉjo kaj Trot decidis marŝi tra la arbaron por trovi kio estas aliflanke de ĝi, sed la piedoj de la Orko estis ankoraŭ tiel doloraj kaj "ŝvelkovritaj" pro marŝado sur la rokoj ke la ulo diris ke li preferas flugi trans la arbosuprojn kaj renkonti ilin aliflanke.
36 La antaŭo estis tute malferma kaj frontis la maron, kaj dum niaj amikoj proksimiĝis ili observis vireton kun longa pinta barbo, kiu sidis senmove sur tabureto kaj gapis penseme trans la akvon. La vireto stariĝis kaj sekvis ilin, kvankam ambaŭ jam estis tro provokitaj por plu atenti lin.
37 Li komencis ridi kiam li aŭdis la historion kaj ridis ĝis preskaŭsufokiĝo, post tio li kuŝiĝis sur la teron kaj ruliĝis kaj denove ridadis, dum larmoj de amuziĝo fluis sur liaj sulkoplenaj vangoj. Pesim zorge ekzamenis la Orkon. Pesim konsentis, kvankam iom kontraŭvole.
38 Tie staris malgranda arbo sur kiu kreskas beroj malhele purpurkoloraj. La fruktoj aspektis tre allogaj kaj Kap'tano Vilĉjo etendis manon kaj elektis beron kiu aspektis precipe dika kaj matura. La Orko ĝis tiam restis staranta sur ŝultro de Trot sed nun ĝi flugis al la tero.
39 La vireto ne respondis al tio, kvankam dum ili remarŝis al la kabano lia vizaĝo plej feroce mienis. Kap'tano Vilĉjo kolektis amason da folioj kaj, helpate de Trot, preparis du komfortajn litojn en kontraŭaj anguloj de la kabano. Apesim dormis en hamako kiun li pendigis de du arboj.
40 Li konstante kritikis ilin, kaj kion ajn ili faris, kaj la tutan ĉirkaŭaĵon. Li trovis nenion bonan aŭ admirindan en la tuta mondo kaj Trot baldaŭ komprenis kial la iamaj najbaroj de la vireto portis lin al tiu insulo kaj lasis lin tie tute sola por ke li ne povu ĝeni plu.
41 Kap'tano Vilĉjo devis agnoski ke li ne scias. La Orko povus forflugi de la insulo kiam ajn ĝi volus, sed la kuriozulo estis lojala al siaj novaj amikoj kaj rifuzis lasi ilin en tia soleca dizertita loko. Sed kiam Trot urĝis lin forflugi, dum tiu kvara mateno, la Orkon ektrafis la feliĉa penso.
42 Ili diris nenion al Pesim, kiu sidadis sur sia tabureto kaj malfeliĉe sulkis la frunton dum li gapis la oceanon, sed tuj komencis serĉi la arbojn sur kiuj estas la magiaj fruktoj. La Orko tre bone memoris kie kreskas la lavendaj beroj kaj gvidis siajn kompanojn rapide al la loko.
43 Eble ili ne tiom ĝentilus al tiu malagrabla vireto se ili ne volus peti lin ligi la sunkufon ĉirkaŭ la kolon de la Orko. Kiam Pesim informiĝis ke ili foriros de li li unue aspektis multe plaĉita, sed li subite memoris ke li devas esti plaĉata de nenio do li komencis grumbladi pri sia forlasiĝo.
44 Tamen lin interesis ilia eksperimento, kaj li volonte konsentis helpi, kvankam li profetis ke ili falos el la sunkufo dumvoje kaj aŭ dronos en la oceano aŭ disfrakasiĝos sur iu roka bordo. Tiu malgaja aŭguro ne senkuraĝigis Troton, sed ĝi tre nervozigis Kap'tanon Vilĉjon.
45 La Orkon provokis tiu malafabla parolo, do li turnis sian voston kontraŭ la vireton kaj rotaciigis ĝin tiel rapide ke la aerblovo renverspuŝis Pesimon kaj li ruliĝis plurfoje sur la tero antaŭ ol li povis haltigi sin kaj sidiĝi. Jam tiam la Orko estis alte en la aero kaj rapidanta trans la oceanon.
46 Kap'tano Vilĉjo kaj Trot veturis tre komforte en la sunkufo. La movado estis tre regula, ĉar ili pezis tiom malmulte ke la Orko flugis senpene. Tamen ili estis ambaŭ iom nervozaj pri sia estonta sorto kaj ne povis ne voli sin sekuraj sur la tero kaj naturdimensiaj denove.
47 Apost tio la ulo kaŭriĝis ĝis la sunkufo tuŝis la teron, kaj komencis peni malligi la nodigitajn ŝnurojn per siaj krifoj. Do Kap'tano Vilĉjo elprenis sian tranĉilon, kiu estis egale malgranda, proporcie, kiel li mem, kaj post multa penado li sukcesis fari longan tranĉfendon en la sunkufo.
48 La velisto gardis aron da najloj, diversdimensiajn, en tiu skatolo, sed tiujn li nun ŝutis en sian poŝon kaj en la skatoleton li metis la tri sendifektajn purpurajn berojn. Fininte tiun gravan agon, ili trovis sufiĉan tempon por ĉirkaŭrigardi kaj vidi sur kian lokon la Orko surteriĝis.
49 Do Trot kaj Kap'tano Vilĉjo komencis supreniri la deklivon kaj ili ne bezonis multan tempon por atingi la lokon kie atendas ilin la Orko. Ilia unua ekvido de la montosupro tre multe plaĉis al ili. Ĝi estis ebena spaco pli granda ol ili supozis kaj sur ĝi kreskis herbaro brile verda.
50 Vilĉjo pugnofrapis la pordon. Ĝin tuj malfermis malglataspekta viro kiu "estis tute kovrita de buloj" laŭ posta deklaro de Trot. Estis buloj sur lia kapo, buloj sur lia korpo kaj buloj sur liaj brakoj kaj kruroj kaj manoj. Eĉ sur la ekstremoj de liaj fingroj estis buloj.
51 Kiel vestaĵon li surhavis malnovan grizan kompleton fantaziaspektan, kiu tre malbone sidis sur li pro la buloj kiujn ĝi kovris sed ne kaŝis. Interne de la domo estis nur unu granda ĉambro, simple sed komforte meblita. Ĝi havis benkojn, tablon, kaj kamenon, ĉiuj el ŝtono.
52 Dirinte tion la Bululo eklaboris ŝovelante vojeton kaj li tiom rapidis kaj malpigris ke li amasigis la pufmaizon ambaŭflanke de la vojo kiu kondukis al la montosupro de la suba ebenaĵo. Dum li laboris, Trot manĝis pufmaizon kaj trovis ĝin firma kaj iom varma, ankaŭ bele salumita kaj buterumita.
53 Ili ĉiuj amis pufmaizon kaj ili ĉiuj malsatis ĉimatene. Jam ĉesis neĝi, kaj grandaj amasoj da birdoj grupiĝis ĉirkaŭ la montoflanko, manĝante la pufmaizon tre fervore kaj apenaŭ rimarkante la homojn. Estis birdoj ĉiadimensiaj kaj ĉiakoloraj, plejparte ili havis belegajn plumojn.
54 Buton-Brilo etendis manon kaj kaptis grandan birdon per kruro. Tuj ĝi leviĝis en la aeron kaj estis tiom forta ke ĝi preskaŭ kunportis la knabeton. Li tuj delasis la kruron kaj la birdo remalsupren flugis kaj komencis manĝi la pufmaizon, tute ne timigite. Tio inspiris Kap'tanon Vilĉjon.
55 La Bululo rigardis la agadon de la velisto tre scivole. Buton-Brilo etendis manon kaj provis ĉirkaŭirigi ĝin. Ili ne komprenis lian parolon kaj rigardis la maljunan veliston kvazaŭ atendante ke li klarigu sian celon. Sed ĝuste tiam Horo da akraj krioj aŭdiĝis el ekstere.
56 Ili estis fortaj junaj birdoj, kun klaraj kuraĝaj okuloj, kaj la knabineto deklaris ke ili estas la plej belaj plumuloj kiujn iam ŝi vidis. Kap'tano Vilĉjo nun prenis el sia poŝo la lignan skatoleton kun la glitkovrilo kaj elprenis la tri purpurajn berojn, kiuj ankoraŭ estis tute bonstataj.
57 Neniun trafis penso demandi al Buton-Brilo pri lia opinio, do decidiĝis ke ili flugu trans la dezerton. Ili adiaŭis la Bululon kaj dankis lin pro liaj afableco kaj komplezemo. Apost tio ili sidigis sin en la svingilojn — unu por ĉiu birdo — kaj diris al la Orko ke li komencu flugi kaj ili sekvos.
58 Amalagrablaj fumoj kaj gasoj leviĝis el la sablaro, kiuj estus mortigaj por la veturantoj se ili ne estus tiel altaj en la aero. Eĉ malgraŭ sia alteco Trot komencis malsaniĝi, sed subite spiro da pli freŝa aero plenigis ŝian nazon kaj rigardante antaŭen ŝi vidis grandan nubon de ruĝeta nebulaĵo.
59 Ŝi povis vidi nenion dum kelka tempo, nek la birdo portanta ŝin povis vidi kien iris la Orko, sed ĝi pluflugis tiel fortike kiel antaŭe kaj post kelkaj momentoj la nebulo estis malantaŭ ŝi kaj la knabino vidis plej belan pejzaĝon etendiĝantan sube ĝis ĝi estis ekster ŝia vidpovo.
60 Super tiu tuta ĝojiga pejzaĝo — kiu laŭ la alta situo de Trot aspektis belega pentrita bildo — estis rozkolora brilo kian ni kelkfoje vidas en la okcidento je la sunsubiro. Tiuokaze, tamen, ne estis nur en la okcidento sed ĉie. Ne mirigas ke la Orko paŭzis por cirkliri super tiu bela lando.
61 Kaj, kvazaŭ unuanime, la kvaro grupiĝis kaj nerapide velis suben. Tio portis ilin al tiu parto de la nove trovita lando kiu bordis la randon de la dezerto; sed estis same bele tie kiel aliloke, do la Orko kaj la birdoj surteriĝis kaj la tri pasaĝeroj tuj eliris de siaj svingiloj.
62 Fine ili atingis la aron da majestaj arboj kiuj randis la terenon de la kastelo de la Reĝo. Ili jam duontrairis ĝin kiam la sono de plorado, kvazaŭ iu amare malfeliĉas, atingis iliajn orelojn kaj devigis ilin abrupte ekhalti. Kap'tano Vilĉjo gratis sian mentonon penseme.
63 Ĉerte la kastelo estis grandiozega, kun multaj grandaj ĉambroj, kiuj ĉiuj estis bele meblitaj. La koridoroj estis serpentumaj kaj bele ornamitaj, kaj trairinte plurajn el ili la soldato gvidis ilin en malferman ĝardenon kiu, okupis la centron mem de la giganta konstruaĵo.
64 En malferma spaco proksime al la centro de la korto ili vidis grupon de korteganoj kaj iliaj damoj, kiuj ĉirkaŭis maldikan viron sur kies kapo estis juvelita krono. Lia vizaĝo estis senrida kaj serioza kaj tra la fendetoj de liaj duonfermitaj palpebroj la okuloj ardis kvazaŭ fajraj karberoj.
65 La korteganoj silentis pro timo, ĉar neniam antaŭe iu aŭdacis paroli tiel al ilia aroganta kruela Reĝo. Lia Moŝto, tamen, iom timis, ĉar kruelaj personoj estas ĉiam senkuraĝaj, kaj li timis ke eble tiuj misteraj fremduloj posedas magiajn fortojn kiuj detruos lin se li ne dece traktos ilin.
66 Tiu malagrabla persono estis vestita per riĉaj veluroj, kun multaj falbaloj kaj puntaĵoj. Li estis kovrita per oraj ĉenoj, fajne prilaboritaj ringoj kaj juvelitaj ornamaĵoj. Li marŝis per falsimponaj paŝoj kaj gapegis ĉiujn korteganojn kvazaŭ kredante sin multe supera al iu aŭ ĉiu el ili.
67 La du infanoj same opiniis kaj ĉiuj tri estis iom senĝojaj dum la cetero de la manĝo. Post ilia manĝo, la servistoj eskortis ilin al iliaj ĉambroj. La ĉambro de Kap'tano Vilĉjo estis for ĉe unu ekstremo de la kastelo, tre alte, kaj la ĉambro de Trot estis ĉe la alia ekstremo, iom malalte.
68 Ĝloria ruliĝis vizaĝsupren sur la sofo kaj rigardis la knabineton riproĉe. Trot iom perpleksis pro tiu parolo, kiu ŝajnis al ŝi kontraŭracia; sed ŝi ne respondis kaj baldaŭ la malfeliĉo de Ĝloria mildiĝis kaj ŝi komencis demandadi al la knabino pri ŝi kaj ŝiaj aventuroj.
69 Kompreneble estas malpermesite ke sorĉistinoj ekzistu en la Lando Oz, sed Omenlando estis tiom distanca de la centro de la regno de Ozma, kaj tiel absolute fortranĉita disde ĝi per la krutaj montoj kaj la senfunda abismo, ke la leĝoj de Oz ne estis bone obeataj en tiu lando.
70 Apro tio li malamis la maljunulinon preskaŭ tiom kiom liaj regatoj, sed hodiaŭ Lordo Ĝugli-Ĝu akceptis pagi la sumon postulatan de la sorĉistino, do la Reĝo salutis ŝin gracifavore. Ili marĉandadis longe pri la prezo, sed fine la olda kortegano akceptis pagi la sumon postulatan de la Fisorĉistino.
71 Sed la Fisorĉistino sciis tiel bone kiel li ke ŝi devas zorgi. Ŝi portis sur sia brako nigran sakon, el kiu ŝi nun tiris plurajn pakaĵojn zorge volvitajn en papero. Ŝi elektis tri el ili, kaj remetis la aliajn en la sakon. Ŝi kunmiksis du el la pakaĵoj kaj post tio ŝi tre zorge malfermis la trian.
72 La Reĝo haste retropaŝis al la ekstremo de la ĉambro. Dum Palpebrumnjo miksadis la trian pulvoron kun la aliaj ŝi gestis super ĝi per siaj manoj, murmuris kelkajn vortojn, kaj poste retroiris laŭeble plej rapide. Kap'tano Vilĉjo dormadis pace, tute senkonscia pri kio okazas.
73 Kiam la fumo forruliĝis, kaj Palpebrumnjo kaj la Reĝo vidis ke la korpo de la fremdulo plene malaperis, kaj lialoke, kaŭrante en la mezo de la lito, estis malgranda griza akrido. La kruela Reĝo paliĝis aŭdante la minacojn de la akrido, sed la Fisorĉistino nur ridis moke.
74 Ili diris ke ili vidis la knabeton eliri en la ĝardenon antaŭ iom da tempo, sed la maljunan viron kun ligna kruro ili tute ne vidis. Tial Trot, ne sciante kion alian fari, promenis tra la grandaj ĝardenoj, serĉante Buton-Brilon aŭ Kap'tanon Vilĉjon kaj trovante neniun el ili.
75 Tiu parto de la ĝardeno, kiu situis antaŭ la kastelo, ne estis inter muroj sed etendiĝis ĝis la vojo, kaj la vojetoj estis laŭireblaj ĝis la rando de la arbaro; do, post du horoj da vana serĉado al siaj amikoj, la knabineto reiris al la kastelo. Sed ĉe la pordejo soldato haltigis ŝin.
76 Ankaŭ li estis forturnita disde la kastelo de la Reĝo, kiam li provis eniri ĝin, kaj en la parko li trovis Troton. Li levis sin de la benko dirante tion, kaj ankaŭ Trot eksaltis, sekigante siajn okulojn per sia antaŭtuko. Apost tio ŝi marŝis apud li el la tereno de la kastelo de la Reĝo.
77 Fariĝis tiel senlume ke ili apenaŭ povis vidi la vojon, kaj fine Trot ekhaltis kaj proponis ke ili kampadu sub arbo. Por atingi la lumon ili devis foriri de la vojo, do ili stumble marŝis trans altaĵetoj kaj vepraĵoj, man-en-mane, ĉiam tenante la ereton da lumo videbla.
78 Ili estis iom mizeraj etuloj, neakceptatoj en fremda lando kaj forlasitaj de sia sola amiko kaj gardisto Kap'tano Vilĉjo. Do ili multe ĝojis kiam fine ili atingis kabanon kaj, enrigardante tra ĝia sola fenestro, vidis Ponon, la knabon de 1 ĝardenisto, sidanta apud fajro el brulantaj branĉetoj.
79 Ĉiu amas Ĝlindan, ĉu la delikata kaj belega Reganto, Ozma, ĉu la plej humila loĝanto de Oz, ĉar ŝi estas ĉiam afabla kaj helpema kaj volonte aŭskultas oniajn problemojn, negrave kiom okupata ŝi estas. Aneniu scias ŝian aĝon, sed ĉiuj povas vidi kiom bela kaj impona ŝi estas.
80 Ŝiaj okuloj estas bluaj kia la ĉielo kaj ĉiam honestaj kaj ridetantaj. Ŝiajn vangojn envias ĉiuj persikoj kaj ŝia buŝo estas alloga kiel rozburĝono. Ĝlinda estas alta kaj surhavas belegajn robojn kiuj treniĝas post ŝi dum ŝi marŝas. Ŝi ne surhavas juvelojn, ĉar ŝia beleco hontigus ilin.
81 La Birdotimigilo grimpis la ŝnuron kaj, suprentirinte ĝin, delasis ĝin aliflanke de la montaro. Kiam li malsupreniris la ŝnuron tiuflanke de la monto li trovis sin en Omenlando, sed ĉe liaj piedoj oscedis la Ĝranda bismo, kiu estis transirenda antaŭ ol li povos plu marŝi.
82 Pon, nek li havis plej etan koncepton pri en kiu direkto ĝi situas. Trot iom maltrankvilis pri Buton-Brilo kiam ŝi vekiĝis kaj trovis ke li ne ĉeestas. Sciante kiom senzorga li estas, ŝi kredis ke li forvagis, sed ŝi opiniis ke li revenos post nelonge, ĉar li kutimis ne resti perdita.
83 Apon pretigis iom da manĝaĵo por la knabineto kaj poste ili kune eliris el la kabano kaj staris en la sunbrilo. La domo de Pon estis iom for de la vojo, sed ili povis vidi ĝin de kie ili staras kaj ambaŭ surpriziĝis kiam ili vidis du soldatojn marŝi laŭ la vojo eskortante Princinon Ĝlorian inter si.
84 Malantaŭ tiu grupo venis Reĝo Kru-el, portante sian juvelitan kronon kaj svingante en sia mano nedikan oran bastonon sur kiu estis pilko el kunmetitaj gemoj ĉe unu finaĵo. Do ili forrapidis tra la arboj kaj atingis la domon de la sorĉistino antaŭ la Reĝo kaj liaj soldatoj.
85 Kaŝinte sin inter la arbustoj, ili rigardis la alproksimiĝon de povra Ĝloria kaj ŝia eskorto, kiuj ĉiuj tiom apude pasis ilin ke Pon povus elmeti manon kaj tuŝi sian amatinon se li kuraĝus. La domo de Palpebrumnjo havis ok flankojn, kun pordo kaj fenestro en ĉiu flanko.
86 En la kaldronon olda Palpebrumnjo verŝis plian kvanton el granda latuna botelo kiun ŝi prenis el kesto, kaj tio kaŭzis ke la kaldrono ekbobeladu kaj fumadu forte. Unu post la alia la belaj sorĉistinoj proksimiĝis por kirli la enhavon de la kaldrono kaj murmuri magian sorĉparolon.
87 Trot frotis siajn okulojn por pruvi al si ke ŝi estas veka kaj klare vidanta, ĉar multege surprizis ŝin kiam la tri belaj junulinoj reŝanĝiĝis en hidajn nerektajn oldulinaĉojn apogantajn sin per balailoj kaj bastonoj. Ili mokkriis al Ĝloria, sed la Princino rigardis ilin fride malestime.
88 La Princino moviĝis tre digne kaj tute ne montris haston, ŝi tenis sian kapon alta kaj rigardis nek dekstren nek liven. Pon antaŭenkuris, eltenante siajn brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki ŝin kaj kriante dolĉajn nomojn al ŝi. Sed Ĝloria rigardis lin fride kaj forpuŝis lin per aroganta gesto.
89 Apreterpasante lin ŝi altiris siajn jupojn, kvazaŭ por malebligi ke ili tuŝos lin, kaj poste ŝi marŝis iom laŭ la vojo kaj ekhezitis, kvazaŭ necerta pri kien poste iri. Troton malfeliĉigis la plorado de Pon kaj ŝi indignis ĉar Ĝloria tiel mistraktis lin. Sed ŝi memoris la kialon.
90 Kaj la Princinof Nu, ŝi dummomente hezitis kaj poste turnis sin laŭ la sama direkto kiel la aliaj, sed marŝis multe pli lante. Baldaŭ ŝi aŭdis piedpaŝojn malantaŭ si, kaj jen venis Ĝugli-Ĝu, iom senspira pro kurado. Li preskaŭ ploris pro malespero, sed ŝi ridis per frida amara rido kaj pluiris.
91 Fine la maljuna kortegano stariĝis, gutante, kaj grimpis el la fosaĵo. La Princino estis for; do, murmurante venĝajn minacojn kontraŭ ŝi, kontraŭ la Reĝo, kaj kontraŭ olda Palpebrumnjo, maljuna Ĝugli-Ĝu lamis reire al sia domego por ke oni purigu la koton de liaj multekostaj veluraj vestoj.
92 Fine ili paŭzis apud maizkampo kaj sidiĝis sur mur-ŝtupetaron por ripozi. Apon prenis kelkajn pomojn el sia poŝo kaj donis unu el ili al Trot. Li komencis mem manĝi alian, ĉar estis la horo por ilia lunĉo. Kiam lia pomo estis finmanĝita Pon ĵetis la kernon en la kampon.
93 La Birdotimigilo tuj komprenis ke la maljuna virino intencas damaĝi liajn novajn amikojn, do dum ŝi proksimiĝis li paŝis antaŭ ŝin. Lia ekapero estis tiel subita kaj neanticipita ke Palpebrumnjo koliziis kun li kaj renversis lin, sed ŝi stumblis pro lia pajla korpo kaj ekruliĝis en la pado apud li.
94 Nur mallonga tempo pasis antaŭ ol griza akrido kun ligna kruro saltetadis tiudirekte kaj saltis rekte sur la suprenturnitan vizaĝon de la kapo de la Birdotimigilo. La Birdotimigilo ne tuj respondis, ĉar ambaŭ liaj okuloj rigardis rekte supren al bela vizaĝo kiu estis iomete klinita super lia kapo.
95 Estis, tute vere, Princino Ĝloria, kiu vagis al ĉi tiu loko, multe surprizate kiam ŝi aŭdis la kapon de la Birdotimigilo paroli kaj la etan grizan akridon respondi. La delikata Princino rigardetis la pajlon kaj la trivitajn bluajn Manĝtulajn vestojn kaj retiris sin malestime.
96 Troton ŝokis la mizera stato de la Birdotimigilo kaj tuj ŝi komencis remeti la pajlon en lian korpon. Apon, tuj kiam li vidis Ĝlorian, denove pledis al ŝi ke ŝi kompatu lin, sed la glacikora Princino turnis sin for de li fride kaj ĝemante la knabo de 1 ĝardenisto komencis helpi Troton.
97 Ŝi rigardis intense la akridon, kun okuloj malfermaj pro timo unue; post tio ŝi surgenuiĝis kaj rimarkante la lignan kruron ŝi komencis lamente ploradi. Post tio la Birdotimigilo rakontis al ili plene pri Ĝlinda, ne forgesante mencii ŝiajn belecon kaj bonecon kaj ŝiajn mirindajn magipovojn.
98 Li ankaŭ klarigis ke la Reĝa Sorĉistino sendis lin al Omenlando specife por helpi la fremdulojn, kiuj laŭ ŝia scio estas en danĝero pro la ruzoj de la kruela Reĝo kaj la Fisorĉistino. Ĝloria proksimiĝis al la grupo por aŭskulti ilian konversacion, kaj ĝi ŝajnis interesi ŝin malgraŭ ŝia frida mieno.
99 Ili trovis ke estas malfacile skribi mesaĝon sen papero, plumo kaj inko, kiuj ne estis haveblaj; do ili decidis sendi Ponon kiel mesaĝiston, kun instrukcio peti la Reĝon, ĝentile sed firme, cedi. Pon ne fervoris esti la mesaĝisto. Efektive, li sugestis ke eble la tasko montriĝos danĝera.
100 Apost tio ili lasis lin kaj li foriris de la kastelo kaj reiris laŭ la vojo, plorante ĉiupaŝe ĉar lia korpo estis tiel doloroplena. Pon transdonis al li la vipon kaj la Birdotimigilo riverencis al la tuta grupo kaj foriris el la kabano, marŝante senhaste survoje al la kastelo de la Reĝo.
101 Aparte pro tio Buton-Brilo estis amata de ĉiu kiu konis lin — kaj eble tial li tiel ofte trafis embarasojn, aŭ trovis sin perdiĝinta. Hodiaŭ, dum li vagis tien kaj tien, trans montetojn kaj valetojn, li sentis la mankon de Trot kaj Kap'tano Vilĉjo, kiujn li multe amis, tamen li ne estis malfeliĉa.
102 Ĉirkaŭ la tagmezo li atingis domon de agristo kie loĝis maljuna paro. Ili donis al li bonan manĝon, sed la viro estis surda kaj la virino estis muta, tiel ke ili ne povis respondi demandojn por gvidi lin laŭ la vojo al la domo de Pon. Kiam li foriris de ili li restis tiom perdiĝinta kiom antaŭe.
103 Post kiam la Orko cirkle iris unu-dufoje, ĝiaj akraj okuloj trovis la turojn de la kastelo kaj foren ĝi flugis, rekte cele la lokon. Dum ĝi ŝvebis en la aero, proksime al la kastelo, Buton-Brilo indikis la kabanon de Pon, do ili surteriĝis tuj antaŭ ĝi kaj Trot elvenis kurante saluti ilin.
104 Li paŝis rekte al la tronĉambro, kie tiutempe lia Moŝto juĝis disputojn inter siaj regatoj. La homoj rigardis time sian Reĝon, kiun en siaj koroj ĉiuj malamis sed ankaŭ timis. Kru-el nun ege furiozis kaj li levis sian oran sceptron kaj batis la Birdotimigilon tiom forte ke li falis sur la plankon.
105 Ankaŭ li sendis mesaĝon al sia tuta popolo ke oni grupiĝu kaj rigardu la detruiĝon de la Birdotimigilo kiu aŭdacis defii lian potencon. Apost nelonge vasta amaso da personoj grupiĝis en la parko kaj la servistoj stakis sufiĉan fuelon por fari fajron videblan multajn kilometrojn for — eĉ dumtage.
106 La Reĝo kaj lia tuta popolo tiom intense rigardis tiun teruran spektaklon ke neniu el ili rimarkis ke la ĉielo subite senlumiĝas. Eble ili supozis ke la laŭta zumsono — kian faras deko da moviĝantaj vagonaroj — venas el la ardantaj ŝtipoj; ke la ventoblovo estas nur venteto.
107 Sed tiu estis ne la sola efekto de la subita tornado. Areĝo Kru-el estis blovita el sia trono kaj renversiĝis kapsuben ĝis li ekhaltis batiĝinte kontraŭ la ŝtonan muron de sia propra kastelo, kaj antaŭ ol li povis stariĝi granda Orko eksidis sur lin kaj tenis lin premita al la tero.
108 Kelkaj el ili ligis Kru-el-on per ŝnuregoj kaj antaŭentrenis lin, kaj ĵetis lian korpon sur la teron antaŭ la trono de la Birdotimigilo. Ĝugli-Ĝu baraktis ĝis fine li glitis de la branĉo de la arbo kaj falis sur la teron. Li tiam provis kaŝe foriri, sed la soldatoj kaptis kaj ligis lin apud Kru-el.
109 La Orko kunvokis siajn sekvantojn kaj parolis kelkajn vortojn al ili per nelaŭta voĉo. Amomenton poste ili altiĝis en la aeron — tiel subite ke la Birdotimigilo, kiu estis tre malmultepeza, estis tute forblovita el sia trono kaj en la brakojn de Pon, kiu remetis lin zorge sur lian seĝon.
110 Ŝi fervorege rapidis, sciante ke mankas tempo malŝparebla, kaj la akrido tiel subite transformiĝis en la maljunan veliston, Kap'tano Vilĉjo, ke li ne havis oportunon desalti de la ŝultro de la Birdotimigilo; do lia granda pezo premis la plenigitan Birdotimigilon al la tero.
111 La sorĉistino sagace rigardis lin kaj vidis ke li firmas pri tio; do si komencis dancadi ĉirkaŭ Ĝlorian kvazaŭ-freneze. La Princino gapis fride, kvazaŭ ŝin tute ne interesas la agado, dum Palpebrumnjo ŝiris manplenon da haroj el sia propra kapo kaj ŝiris strion da ŝtofo el la malsupro de sia robo.
112 Apost tio la sorĉistino eksurgenuis, prenis purpuran pulvoron el sia nigra sako kaj ŝutis ĝin sur la harojn kaj ŝtofon. Kap'tano Vilĉjo estis la sola persono kun alumeto, sed li ne hezitis transdoni ĝin al Palpebrumnjo, kiu rapide ardigis la harojn kaj la ŝtofon kaj la purpuran pulvoron.
113 Tra la roza nubo ili ĉiuj povis vidi la belan Princinon, starantan fiere kaj rekte. Kaj ŝia koro fariĝis videbla, unue ĝi estis frosta pro glacio sed iom post iom ĝi fariĝis pli brila kaj pli varma ĝis ĉia frosto malaperis kaj ĝi batadis mole kaj regule kiel ĉiu alia koro.
114 Tute sen momento da hezito ŝi ĵetis sin en la brakojn de Pon kaj tiu rekuniĝo de du amantaj koroj tiom emociigis ke oni forturnis sin kaj malaltigis sian rigardon por ne ĝeni la sanktan ĝojon de la fidelaj amantoj. Sed la voĉeto de Palpebrumnjo kriadis petante helpon de la Birdotimigilo.
115 Do li prenis el sia poŝo la duan skatolon kaj ŝutis ĝian enhavon sur Palpebrumnjon. Ŝi ĉesis plimalgrandiĝi, sed ŝi neniam povos reakiri sian antaŭan grandecon, kaj tion la fia oldulino bone sciis. Sed Palpebrumnjo tiumomente estis plena de malĝojo kaj ĉagreno pro la perdo de siaj magiaj povoj.
116 Ŝi komencis marŝi hejmen, plorante kaj lamentante pro sia sorto, kaj neniu kiu vidis ŝin foriri simpatiis kun ŝi. La sekvan matenon la Birdotimigilo vokis ĉiujn korteganojn kaj regatojn kunveni en la tronĉambro de la kastelo, kie estis sufiĉa spaco por ĉiuj kiuj povis veni.
117 Buton-Brilo perdis sin antaŭ la matenmanĝo, sed li revenis en la tronĉambron antaŭ la fino de la ceremonioj. Amalantaŭ la trono staris vico de la grandaj Orkoj, kun sia ĉefo en la centro, kaj la enirejon de la palaco gardis pli da Orkoj, kiujn oni rigardis mirante kaj respektoplene.
118 Tuj kiam ili estis tute trans la bariero la Orkoj flugis suben kaj surterigis siajn pasaĝerojn. Lin interrompis subita zumo kaj kirliĝo de la aero dum la kvar Orkoj flugis en la ĉielon. Sed domo ne estis tre malproksima, kvankam kiam la Birdotimigilo ektrovis ĝin tute ne estis lumo en ĝi.
119 Trot ne povis vidi el kie ĝi venas, ĉar tute nenia lampo estis videbla, sed ŝi ne malŝparis multan tempon pri tiu problemo, ĉar precize en la centro de la ĉambro staris tablo pretigita por tri personoj, kun multaj bonaj manĝaĵoj sur si kaj pluraj el la manĝaĵoj estis varmegaj.
120 Estu certa ke la lacaj mortipovuloj ne prokrastis diri bonan nokton al la Birdotimigilo kaj rampi en siajn litojn, kie ili dormis profunde ĝis la mateno. La unuan fojon post sia ekvido de la terura kirlakvo, Trot kaj Kap'tano Vilĉjo estis liberaj de maltrankvilo kaj zorgoj.
121 La palaco estas preskaŭ mem urbo kaj estas loĝata de multaj el la precipaj amikoj de la Reganto kaj tiuj kiuj akiris ŝiajn fidon kaj favoron. Rilate al Ozma mem, ne estas vortoj en iu vortaro kiun mi povas trovi, taŭgaj por priskribi la belecon de la menso kaj persono de tiu junulino.
122 Ŝi konis preskaŭ ĉiun parton de la granda lando kaj preskaŭ ĉiujn ĝiajn multajn loĝantojn. Apost Ozma ŝi estis pli multe amata ol ĉiu alia persono en la tuta Oz, ĉar Doroteo estis simpla kaj dolĉa, malofte koleriĝis kaj havis tiel amikeman afablan manieron ke ŝi akiris amikojn negrave kien ŝi vagis.
123 La sekvan momenton la Birdotimigilo estis fortrenita trans la akvofalon kaj plonĝis en la suban basenon. La akcidento okazis tiel subite ke dum momento ili ĉiuj estis tro hororplenaj por paroli aŭ moviĝi. Ŝi iom dubis pri tio, sed la kavo interesis ŝin, kaj ankaŭ Kap'tanon Vilĉjon.
124 Trot turnis sin por demandeme rigardi siajn akompanantojn. La falanta akvo tiom bruegis kaj muĝis ke ŝia voĉo ne estis aŭdebla. Kap'tano Vilĉjo kapjesis, sed antaŭ ol li povis eniri la kavon Buton-Brilo jam estis antaŭ li, subgrimpante la ŝtupojn sen eĉ ereto da timo. Do la aliaj sekvis la knabon.
125 Apost tio la velisto tordis la vestojn por elgutigi la akvon kaj metis ilin en la sunlumon ĝis ili estis tute sekaj. Trot prizorgis la kapon kaj elpremis la ĉifojn de la vizaĝo dum ĝi sekiĝis, tiel ke post nelonge la mieno de la Birdotimigilo refariĝis natura, kaj gaja kiel antaŭe.
126 La fuĝanto similis nek al maliculo, nek al monstro. Lia elturmentita vizaĝo en spuroj de koto, la okuloj, larĝigitaj kaj plenaj de malespero, povis kaŭzi nur kompaton kaj indignon en ĉiu, kiu konis tiun homon. La fuĝanto proksimiĝis al Ŭaĥeneb. Antef alkuris Ŭaĥeneb on.
127 Ŝultron al ŝultro kun la direktilisto staris fortaj junuloj, sur kies vizaĝoj legiĝis firma decido cedi al neniu. La homamaso, ĵus unuigita per la furioza persekuto, disiĝis je grupoj. La homoj atendis en silento, montrante nenian kunsenton al la heroldoj, kiuj estis evidente malvenkantaj.
128 Balbutante blasfemojn, la heroldoj foriris post kaŝiĝinta Antef. La direktilisto kun la helpantoj revenis en la ĝardenon. La junularo donis liberon al rido, pasie diskutante la okazintaĵon kaj rememorante, kiel falegis sub la piedojn de la faraonaj heroldoj la plej aĝa filo de Ŭaĥeneb.
129 La maltrankviligitaj gastoj baldaŭ disiris; la partoprenintoj de la batalo ekiris al la rivero por forlavi la polvon. Ŭaĥeneb sidis, enpensiĝinte, ĝis la noktiĝo, poste ekstaris, kunprenis sakon kun manĝaĵo, preparitan de la edzino, kaj eliris en la netravideblan mallumon.
130 Sed la direktilisto restis firma. En mallumo kaj senbrueco la kvar homoj elglitis sur la straton kaj silente direktis sin al la templo de Ĥnumo, staranta meze de granda ĝardeno, sur alta parto de la bordo. Ŭaĥeneb havis bonan vidan memoron kaj por ĉiam memoris tiujn lokojn, en kiuj li iam estis.
131 Ĉio sekva okazis rapide: krioj de Ahaver, kruda blasfemado de Neĥeb ka, bruo de ŝtonoj kontraŭ tabuloj de la pordego, furioza bojado de hundoj de la ĉefpastro, ĵetiĝintaj al la barilo. Ekflagris torĉoj en manoj de malaltrangaj pastroj, kiuj dormis en la templo kaj nun elkuris al la bruo.
132 Lia manplato tuŝis la ŝultron de la junulino. La direktilisto movis la manon laŭ la vizaĝo kaj la haroj de To Meri, por trankviligi la junulinon, kaj palptrovis malmolan rimenon el hipopotama ledo, fiksitan al metala ĉirkaŭkolo, fermita sur la maldika kolo de la junulino.
133 Ahaver kaj Neĥeb ka estis ruliĝantaj laŭ la grundo, insultante unu la alian kaj priŝutante per batoj. Aŭdinte la signalon, ili salte ekstaris. Pastroj, hejmaj sklavoj kaj la ĉefpastro mem amasiĝis ĉirkaŭ ili kun torĉoj, observante la interbatiĝantojn kun malica ĝojo kaj indigno.
134 Subite ambaŭ junuloj turnis sin kaj ekkuris supren laŭ la strato. Ili kuris apude per tutaj fortoj, kaj la rapidaj piedoj forportis ilin malproksime de la perpleksaj pastroj. Ahaver kaj Neĥeb ka trakuris kvar kvartalojn kaj, ne aŭdinte persekuton, turnis sin en transversan strateton.
135 Ili longe kuris laŭlonge de la rivero, antaŭ ol kuraĝis malleviĝi al la bordo, kaj aliris la Cedran Varfon de alia flanko. La boato debordiĝis sensone, remiloj de lertaj remistoj pelis ĝin kun kreskanta rapido. Tie, kie situis la templo de Ĥnumo, flagris fajroj de torĉoj.
136 Ahaver kaj Neĥeb ka jubile ekridis. Neĥsi devigis la junulinon, sidantan sur la fundo de la boato, apogiĝi per la dorso al liaj genuoj, kaj penis malfleksi la fermilon de ŝia ĉirkaŭkolo, implikiĝante en la maso da densaj krispaj haroj. La ĉirkaŭkolo estis fermita per dika bronza agrafo.
137 La boato malproksimiĝis je ses mil ulnoj for de la urbo de Blankaj Muroj kaj estis iranta laŭlonge de la neloĝata okcidenta bordo de la granda rivero. Malantaŭe restis la giganta piramido kaj la urbo de mortintoj por nobeloj kaj riĉuloj, limanta kun la norda flanko de la piramido.
138 La mallumo estis disiĝanta, la glataĵo de la rivero ekbrilis malhele kaj malafable. La majstro de velo finfine sukcesis venki la agrafon. La ĉirkaŭkolo malfermiĝis, kaj Neĥsi ĵetis ĝin malproksimen sur la mezon de la rivero. Ĉiuj, sidintaj en la boato, observis ĝian flugon.
139 Malpleniĝis du kruĉoj da vino, grandega argila ujo kun biero. Langoj de la ebriiĝintaj homoj liberiĝis, ĉiam pli kuraĝaj iĝadis elkrioj kaj emociaj paroloj pri maljusteco de la vivo en Ta Kem, pri tio, ke la pastroj trompas la malriĉulojn, ke la ŝtato ne kompatas siajn regatojn.
140 Malalta maljunulo kun ronda kalva kapo parolis pri malfacileco de vivo sen lumo kaj defendo. La gastoj komencis kapjesi, konsentante. Subite aŭdiĝis batoj de bastono je la pordeto de la ĝardeno. La laŭta frapado rompis la fabelon; la homoj serioziĝis, ekregis silento, plena je timoj.
141 Ŭaĥeneb atendis lin kun la vizaĝo, rigidiĝinta kiel ĉe statuo. Buntaj kurtenoj en fenestroj estis balanciĝantaj sub facila venteto. Laŭ bruna polurita supraĵo de lignaj kolonoj kuradis malfortaj rebriloj de lumo. En la ĉambron, peze paŝante, eniris la granda reganto, la juna faraono Ĝedefra.
142 La alia, la gardanto de skatolo kun enfrotaĵoj, singarde liberigis Ĝedefra n de peza peruko, kovrita per striita kaptuko kaj per pŝento, kaj demetis la ujon, anstataŭigantan barbon. La faraono kun faciliĝo movis la manplaton laŭ la glate razita kapo. La altranguloj foriris.
143 Li restis en mallonga ĉemizo, zonita per lazura zono kun pezaj bluaj rubandoj sur oraj bukoj. La faraono lace ektiris sin. Estis malfacile konservi ŝtonan senmovecon de pozoj, postulataj de la ritaro ĉe publikaj aperoj. La seka, malmilda vizaĝo de Ĝedefra estis morna kaj koncentrita.
144 Li malrapide aliris la fenestron, elirantan okcidenten, kaj facile deŝovis la densan kurtenon. De la sablaj montetoj al la valo kuris nudaj ŝtonaj ŝtupegoj. Sur ili post blanka ŝtona barilo estis balanciĝanta malhela verdo de altaj palmoj. Sed la faraono, certe, ne pensis pri tio.
145 La filo, koninta la patron nur en la aspekto de viva dio, potenculo severa kaj neatingebla, Ĝedefra kreskis malproksime de la palaco kaj estis edukata en malgranda templo fare de maljuna pastro, eĉ ne pensante pri tio, ke li okupos rimarkindan lokon en la ŝtato de la Nigra Tero.
146 Tiu minaca veninto el meza Kemt, promociita de malnova nobelaro kaj de pastroj de la dio Ĥnumo, anstataŭis regnestrojn – posteulojn de Ĥaseĥemvej kaj faris eĉ pli granda la dian potencon de faraonoj. Antaŭ lia fera volo kaj senlima kruelo la tuta Kemt sterniĝis en timo.
147 Nombro da grandegaj ŝtonoj, metitaj en la piramidon, ĉiu nova deko da ulnoj de ĝia alto fariĝis la plej gravaj novaĵoj de la lando. La lando malriĉiĝis, malkontenta grumblado ĉiam pli ofte aŭdiĝis ne nur inter malriĉaj terkultivistoj, sed ankaŭ inter potenca nobelaro kaj grandaj pastroj.
148 Ĉiu el ĝiaj ŝtonoj, peza je ses bovoj, estas tiel zorgeme alĝustigita al la aliaj, sen spuroj de juntoj, ke la piramido ŝajnas unueca maso. En la profundo de la blanka piramido estas kaŝita sarkofago el nigra granito, kaj en ĝi kuŝas la minaca faraono, foririnta en la okcidentan landon.
149 Li same konstruas sian «altaĵon» tie, kontraŭ la palaco, sur la norda rando de la altebenaĵo, ne opiniante eble rompi la sanktan riton. Sed nur sesdek ulnojn altos tiu konstruaĵo – mizera monteto antaŭ la kolosa tombego de Ĥufu. Ĝedefra abolis impostojn de temploj, redonis al ili milojn da sklavoj.
150 Antaŭnelonge li konversaciis kun la granda klarvidulo, kiu ree aludis al la faraono pri malĝusta vojo, elektita de li en regado de la ŝtato. La ĉefpastro insistis pri konstruado de nova grandega piramido, kredigante Ĝedefra n, ke tielaj estas la volo de la dioj kaj ordonoj de la supera saĝo.
151 La pastro, kaŝinte koleran subridon, deklaris al la reĝo, ke la tempoj de Ĝoser pasis senrevene. Nun faraono devas iri laŭ aliaj vojoj kaj Ĝedefra ne povas deflankiĝi de ili, alie la landon trafos plagoj. La minaco, kaŝita sub la ekstera respektemo de la ĉefpastro, maltrankviligis la junan faraonon.
152 Kaj tiam li rememoris, ke lia patro, la minaca Ĥufu, plurfoje vokadis pastrojn de la antikva dio de scio, skribo kaj arto – Toto kaj postuladis de ili malkovri al li la sekreton de la temploj de Toto, kiuj, laŭ legendoj, konservas sennombrajn trezorojn kaj sekretajn librojn de scioj.
153 Ĝedefra forturnis sin de la fenestro, paŝis laŭ molaj tapiŝoj kaj mallevis sin en malpezan fotelon el nigra ligno. De malsupre, el la korto, ĉirkaŭigita per alta argil verga muro, aŭdiĝis nelaŭta tintado de armiloj. Frapis kupra ŝildo, kaj en la silento eknaĝis longa, sonora sono.
154 Li estis en simpla zontuko, sed leoparda felo, transĵetita trans la maldekstran ŝultron, signifis la rangon de ĉefpastro. La pastro ne sternis sin sur la planko, sed nur klinis sin antaŭ Ĝedefra, fleksinte la kubutojn ĉe la planko, kaj la brovoj de la faraono malkontente leviĝis.
155 La lando malriĉiĝis, konstruado de la granda piramido forprenis antaŭajn riĉaĵojn. Ĉie estas malkontento, kaj nur timo, restinta post la regado de Ĥufu, ankoraŭ retenas koleron de nobeloj kaj malsaton de malriĉuloj. Necesas doni riĉaĵojn al nobelaro kaj panon al terkultivistoj.
156 Kvar helhaŭtaj gigantoj libianoj, starante pretaj kun pafarkoj kaj hakiloj, gardis la sanktan personon de la reĝo. La vojaĝo devis okupi la tutan vesperon kaj parton de la nokto: de la faraona palaco ĝis la ĉefurbo de la lando – la urbo de Blankaj Muroj – estis ne malpli ol sesdek mil ulnoj.
157 Antaŭ ol leviĝis la luno, necesis navigi singarde. La rivero abundis je malprofundaĵoj, ofte ŝanĝantaj sian lokon kaj nekonataj eĉ al la plej sperta direktilisto. En krepuska aero rapide ekglitis malklaraj ĵetiĝantaj ombroj – multegaj vespertoj elflugis el siaj tagaj kaŝejoj.
158 Nigraj strioj de ombroj enpikiĝis en la prilumitan randon de la dezerto. La luno estis leviĝanta ĉiam pli alte, ĝia lumo estis akceptanta ĉiam pli helan brilon de arĝento, kaj mallumo, pleniganta la valon, estis rapide foriranta norden. La pastro staris sur la pruo, profunde enpensiĝinte.
159 La malnova dominado de la dio de sciencoj, skribo kaj arto Toto cedis lokon al la dio de la suno Rao, la simbolo de senfina potenco, identigita kun la personeco de faraono. Estis kompreneble, kial la pastroj de Rao, delonge forpuŝantaj disde la faraono la servantojn de Toto, kaŝis la testamenton.
160 Granda emseĥ – krokodilo – montris en lumo de la luno sian krestan dorson, kaj ondoj, disirantaj antaŭ lia kapo, ekbrilis, disvolviĝante kiel arĝenta ventumilo. La pastro retrorigardis kaj dum minuto sekvis per la okuloj la sanktan animalon. Poste li revenis al siaj pensoj.
161 Malofte stridaj kriegoj de azenoj tratranĉadis la noktan mallumon – la ŝipo estis alproksimiĝanta la Blankan Muron, kaj laŭ la bordo de la rivero etendiĝis palacaj bienoj kaj ĝardenoj de temploj de la ĉefurbo. La vekiĝinta faraono aperis sur la ferdeko kaj ordonis eniri la ĉefurbon kaŝe.
162 Kurbaj kaj malvastaj polvaj stratoj estis baritaj per kadukaj argil vergaj muroj de domoj, kuniĝantaj unu kun la alia. La negranda gardistaro de la faraono, uzante la lunan lumon, iris sen torĉoj. Domoj ĉe la strataj flankoj estis iĝantaj malpli oftaj, la strato estis larĝiĝanta.
163 Subite antaŭ la okuloj de la irantoj malfermiĝis malkruta leviĝo, priŝutita per akrangulaj ŝtonoj kaj kovrita per nigraj makuloj de ombroj. Dekstre malforte brilis la rivero, kaj maldekstre la leviĝo transiris en platan altaĵon, post kiu malklare konturiĝis deklivoj kaj sablobuloj.
164 Antaŭ la deklivo, oblikve trairante la altaĵon, akre kontrastis grandega rektangulo de blankaj muroj. En la centro de la rektangulo altis je cent ulnoj ŝtupa piramido. Sub la luno ĝia blanka koloro ŝajnis pura kaj malbrila, ombroj sur la ŝtupoj kuŝis per vicoj de horizontalaj nigraj strioj.
165 La piramido estis proksimiĝanta, kreskante super la ĉirkaŭaĵo; jam eblis distingi oblikvajn edrojn de ĝiaj ŝtupoj. Ĉe la plej proksima, sud orienta angulo de la muro kelkaj malaltaj malfortaj arboj signis la lokon de eniro. Sub la arboj staris malalta argila kabaneto de gardistoj.
166 La procesio alproksimiĝis al la muroj, konstruitaj el grandaj pecoj de kalkoŝtono. Alta je kvar homaj altoj, kun elstaraĵoj en aspekto de vertikalaj traboj, la muro faris impreson de nefrakasebla firmeco. El la dometo elkuris du malhelaj figuroj kaj en timo falis en polvon antaŭ la faraono.
167 En malglata kirla lumo Ĝedefra eniris la pordan aperturon post la pastro kaj la korpogardistoj. Poste komenciĝis longa koridoro, kadrigita per multaj fostoj, en la sekco havantaj formon de longaj ovaloj. Sur rondaĵoj de la kolonoj estis oblongaj listeloj en aspekto de papirusaj tigoj.
168 La grandega piramido estis fermanta la malantaŭan finon de la korto. Rabobirdoj, vekitaj per la bruo kaj la lumo de la torĉoj, leviĝis en la aeron, eligante stridajn klukajn kriojn. Okuloj de strigoj ekbrilis en malhelaj kavoj de tegmentoj kaj muroj, vespertoj flugadis tien kaj reen super la korto.
169 La pastro, preninta sur sin la rolon de gvidisto, turnis sin maldekstren, poste malantaŭen kaj tra mallonga pasejo kondukis la faraonon en la duan, malpli grandan korton de la templo de Leona Vosto (Ĥeb Sed), konstruita por samnoma festo de tridekjariĝo de regado de la granda faraono.
170 Kvar maldikaj, kiel palmaj trunkoj, kolonoj algluiĝis al fasado de ĉiu tombo. Mistere kaj morne staris tiuj pezaj, dense fermitaj kestoj kun sola mallarĝa pordo meze, konservante interne tutan vivan ordon de antaŭlonge mortintaj favoratoj de la faraono Ĝoser. La templo de Leona Vosto finiĝis.
171 Sur la muro, tute proksime de la angulo de la piramido, staris fostetoj, kronitaj per masivaj skulptaĵoj de milvoj kun mallevitaj flugiloj. Sur brusto de ĉiu birdo faŭkis granda ronda truo. Vento, penetrante en tiujn truojn, produktadis melodiajn malaltajn sonojn, plenajn je profunda malgajo.
172 La pastro kondukis la faraonon tra mallongaj implikitaj pasejoj kaj vandoj inter nigraj, ore kaj blue ornamitaj kolonoj, en la profundon de la templo. Nerimarkeble ili trovis sin malproksime profunde en la piramido. Antaŭe nigris koridoro, kondukanta en kameron kun la sarkofago de la faraono.
173 La pastro haltis antaŭ plato el ruĝa granito. Sur la maldekstra muro desegniĝis bareliefo de la faraono kun klabo, levita super la kapo. La pastro rapide tuŝis la klabon. La granita plato turniĝis, ekstaris per la eĝo transverse de la pasejo, sub ĝi eknigris malplenaĵo.
174 Malsupren kondukis larĝaj ŝtupoj. La pastro rapide malleviĝis, prilumante la vojon por la faraono. Ĝedefra sekvis lin, singarde subtenata de la korpogardistoj, kaj trafis en vastan kvadratan ĉambron, situantan ĝuste sub la sarkofago de Ĝoser kaj elhakitan rekte en roko.
175 La tuta muro de la subtera ĉambro estis kovrita per platetoj el verda fajenco, profundigitaj meze kaj pligrandigantaj spegulaĵon de flamo de la torĉoj. La malhel blue farbita plafono, ŝajnis, foriris alte supren, kaj bildoj, ore pentritaj sur ĝi, kvazaŭ ŝvebis en la nokta ĉielo.
176 La ostecaj makzeloj, streĉe kunpremitaj, atestis pri nefleksebla volo. La grandaj, profunde sidantaj okuloj estis faritaj el nigra duondiafana ŝtono, la pupiloj estis el arĝento, la okulblankaĵoj estis kovritaj per emajlo, kaj la palpebroj kaj la brovoj estis signitaj per nigra kupro.
177 Farbitaj malhel brune, la vizaĝo kaj la manoj akre kontrastis sur blanka ŝtono. Du faraonoj de la Nigra Tero renkontiĝis per rigardoj – du enkorpiĝoj de la ĉiopova surtera potenco. Kun malklara maltrankvilo Ĝedefra forturniĝis kaj rigardis tien, kien devis eterne rigardi la senmovaj okuloj de Ĝoser.
178 En sufoka mallumo de la subteraĵo, sub obtuza krakado de lucernoj sonis abruptaj, iam klakantaj sonoj de la lingvo de Ta Kem, esprimantaj la lastan volon de Ĝoser, mortinta antaŭ pli ol cent jaroj. La rigardo de la pastro iĝis peza kaj atenta, li mergis ĝin, kvazaŭ lancon, en la okulojn de Ĝedefra.
179 Ĝedefra retenis sin kaj per gesto ordonis al la pastro legi plu. La voĉo de la pastro disvolvadis antaŭ la faraono miraklajn forojn de nekonataj landoj. Ĝedefra eksciis, ke la vivo de lia lando – la potenca rivero Ĥapi – tute ne elfluas el du kavernoj ĉe rando de la Granda Arko.
180 Pluvoj de neordinara forto verŝiĝas en la lando Punt dum la tuta tempo de inundo, kaj la blua rivero donas tiun leviĝon de la akvo je dek du ulnoj, de kiu dependas la vivo de lia lando. Se la akvo leviĝas je du ulnoj malpli alte, tiam la lando Ta Kem estas kondamnita al malsato.
181 Ĝedefra lastfoje pririgardis la sekretan subteraĵon kaj direktis sin al la elirejo. Diafana, brilanta mateno rigardis en aperturojn de la tegmento de la templo de Ĝoser. En vasteco de la valo, disvolviĝinta dekstre, ĉe la piedo de la brilanta blanka piramido, la verda subtera ĉambro ŝajnis sonĝo.
182 La pastro akompanis la faraonon tra la kortoj de la temploj ĝis la elirejo el la ekstera muro kaj restis, kruciginte la manojn, en la porda pasejo. Senmova, simile al statuo, li estis observanta, kiel facile balanciĝetis la seĝoportilo de Ĝedefra sur vojo al la urbo de Blanka Muro.
183 La procesio kaŝiĝis post unuaj dometoj, kaj la pastro ekiris reen en la templon de Ĝoser, ĝibiĝinta, en pensoj. La pastroj de la templo ĉirkaŭis lin, kaj la plej altranga respekte alproksimiĝis. Tiutempe la laca faraono, balanciĝante sur la seĝoportilo, same estis pripensanta la viditaĵon.
184 Tio estis ankoraŭ tute juna homo. Lian glatan bronzan haŭton kontrastigis simpla blanka antaŭtuko. Bunta kolumo ĉirkaŭis la kolon kaj la ŝultrojn. La larĝa vizaĝo kun la ĝiba nazo kaj la malmola buŝo, kadrita per volvitaj tufoj de la mallonga peruko, spiris per energio.
185 Baŭrĝed falis al la piedoj de la faraono. Ĝedefra montris al li specialan favoron, permesinte kisi sian piedon anstataŭ polvo ĉe la piedoj de la reĝo, kiel tio devus esti laŭ la rito. Poste, laŭ volo de Ĝedefra, Baŭrĝed leviĝis kaj restis genufleksita ĉe la postamento de la trono.
186 Ĝedefra kaj la ĉati longe konversaciis en la malpleniĝinta halo. La faraono, forsendinte ĉiujn ĉeestantojn, tuj ordonis al la laborestro eksidi apud si, sen ajna etiketo. La ĉati, korpulenta kaj malalta, elstarigante la rondajn okulojn, demetis la perukon, nudiginte la kalvan platan verton.
187 Venis vespero. La faraono kondukis sian proksimulon en la ripozejon kaj daŭrigis la konversacion dum la vespermanĝo. Ĝedefra deziris ion fari por vastigo de la dekadencinta irigacia sistemo. La testamento de la granda Ĝoser persiste staris antaŭ li, montrante vojon al granda gloro.
188 Malantaŭ la dorso de Baŭrĝed aŭdiĝis susuro. La juna trezoristo sekvis per rigardo la forirantan direktiliston. La konversacio kun la severa Ŭaĥeneb ŝajne faciligis lian animon. Eble, Baŭrĝed eksentis sin malpli soleca, rememorinte, ke centoj da fidelaj homoj servos al li dum la vojaĝo.
189 Kaj ankoraŭ malklara ĉagreno pri si mem aldonis firmecon al Baŭrĝed. La trezoristo konsciis, ke li, nobela kaj potenca altrangulo, montris sin en io pli malforta ol lia direktilisto – simpla homo, renkontinta la teruran ordonon kun kuraĝo kaj trankvilo, indaj por batalisto.
190 Teruraj, farbitaj je nigra kaj malhel ruĝa koloroj, statuoj de dioj bestoj sidis antaŭ la juna geo en timiga senmoveco. Kaj ambaŭ nevole suspiradis kun faciliĝo, elirante al la suna lumo el templo, en kiu ambaŭ sentis sin solecaj, premitaj kaj elĵetitaj, malgraŭ flataj kredigoj de pastroj.
191 Kaj Baŭrĝed ree sentus malkontenton pri si, se li povus scii, kio okazis tiutempe en la dometo de Ŭaĥeneb, starinta ĉe la bordo mem, en la malsupra rando de la urbo. Kiam la veninta hejmen direktilisto rakontis al la edzino pri la estonta ŝipvojaĝo, tiu ektimis, sed rapide ekregis sin.
192 Post konsiloj de la pastro Baŭrĝed ricevis esperon al reveno, kvankam en la hejmo oni lin estis priplorantaj, kiel irantan al senduba pereo. Ĝedefra kontentigite klinis la kapon. Baŭrĝed, alpremiĝinte al la piedoj de la reganto, dankis Ĝedefra n kaj estis degnita per novaj favorsignoj.
193 Ĉiuj starintaj ĉe la haveno en apartaj amasetoj: altranguloj kaj pastroj, militistoj, dense plenigintaj la placon kaj la bordon amasoj da simpla popolo kaj da sklavoj, ĵus finintaj ŝarĝadon – ĉiuj estis diversmaniere emociitaj per la ekvojaĝo de la senekzempla ekspedicio.
194 La multevoĉa bruo de la homamaso jen mallaŭtiĝadis, jen denove fortiĝadis, igante malkontente sulkiĝi grupon da altranguloj kaj pastroj, starantaj ĉe la norda rando de la haveno. Multaj rigardis al la forveturantoj kun maltrankvilo kaj bedaŭro, kvazaŭ ne dubante pri neevitebla pereo de la kuraĝuloj.
195 Postsekve al la ŝipoj, forirantaj ekster la limojn de la lando, silente kaj malgaje rigardis sklavoj, kiuj estis kondamnitaj ĉi tie fini siajn tagojn, kaptitaj kaj humiligitaj. Sur ĉiu masto, kunmetita el du altaj trunkoj, kuniĝantaj supre, leviĝis grandegaj kvadrataj veloj.
196 La majstro de velo, la granda Neĥsi, sidanta alte sur la poŭpo, ektiris ŝnurojn – la larĝa velstango turniĝis, kaj la velo ŝvelis. Direktilistoj nigruloj ekpremis postremilojn, alligitajn po du ĉe ĉiu flanko de la alta poŭpo. La ŝipoj komencis rapide malproksimiĝi de la urbo de Blankaj Muroj.
197 La norda vento – la amiko de la Nigra Tero – blovis preskaŭ senĉese, malfortiĝante nur antaŭ mateniĝo, kaj tage ree komencadis sian benitan agadon. Ĝis vintra malvarmo estis ankoraŭ malproksime, kaj birdoj ne amasiĝadis sur la rivero en tia sennombra kvanto, kiel dum inundo.
198 Belegaj ardeoj levadis supren siajn fleksiĝemajn kolojn kaj rigardadis al la pasantaj ŝipoj per penetremaj, klaraj okuloj. Sanktaj birdoj de Toto fojfoje traflugadis super la ŝipoj por ĝojo de ĉiuj, kredantaj, ke ilia peza, anguleca flugo promesas sukceson kaj bonan ŝancon.
199 De tempo al tempo renkontaj ŝipoj sciigadis novaĵojn el la provinco de la Sudo, kaj streĉegitaj voĉoj disflugadis laŭ la rivero, ĝis malaperadis malproksime. Dek el la kvardek du provincoj de ambaŭ landoj jam estis pasitaj de Baŭrĝed sur la vojo for de la ĉefurbo de la ŝtato.
200 Ekde antikvaj tempoj ĉi tie inter hejma brutaro dominis antilopoj de diversaj specoj. La ŝipoj pasadis proksime de ŝtonminejoj, en kiuj laboris multegaj sklavoj. Ĉe la akvo mem homoj segis ŝtonojn, transformante krude tajlitajn ŝtonpecojn en glatajn, regulajn platojn kaj blokojn.
201 La akvo de la rivero jam iĝis diafana, papirusoj balancis siajn ventumilojn, nebule speguliĝante sur ĝia flaveta supraĵo. Subite el post sinuo de la ŝanceliĝanta verda muro aperis du boatoj el faskoj da papirusaj tigoj, kun poŭpoj, fleksitaj, kiel anseraj koloj, kaj longaj pruoj.
202 Tiutempe el la kontraŭa bordo aŭdiĝis krioj. Tie, kie laboris la sklavoj, segantaj ŝtonojn, ekkuris sklavpelistoj en longaj buntaj vestoj, kun apogbastonoj en la manoj. La homo, punata per bastonoj, elŝiriĝis el la fortikaj manoj de siaj turmentantoj kaj momente ĵetis sin en la riveron.
203 Li naĝis proksime de la ŝipoj, kaj Baŭrĝed povis bone vidi la fuĝanton. Tio estis libiano – helhaŭta junulo, kun grandaj bluaj okuloj, bela per tiu ĉarma, meditema, preskaŭ knabina belo, kiu estas tipa por libianoj en juna aĝo. Ambaŭ boatoj, starantaj apude, iĝis inter la fuĝanto kaj la bordo.
204 La junulo, evidente la filo de Sennoĝem, rapide streĉis la pafarkon, kaj sago, sendita per la lerta kaj senkompata mano, profunde enpikiĝis en la flankon de la libiano. La fuĝanto malforte ekkriis, turninte la blankiĝintan vizaĝon kun grandegaj, larĝe malfermitaj okuloj al la boatoj.
205 De la mezo de tiu sinuo ĝis la maro estis ne pli ol kvarcent mil ulnoj, kaj ĉi tie kuŝis la sola vojo al la Lazuraj Akvoj kaj pluen – en antikvajn kuprajn minejojn nord oriente, en la lando Retenu. Laŭ tiu vojo oni iradis tre malofte, unufoje dum dekoj da jaroj, nur per grandaj militaj karavanoj.
206 Malfacilaĵoj de vojo tra dezerto estis tre grandaj. Nur plej senprokrasta neceso devigadis filojn de Ta Kem iri en tiun ardigitan inferon. Eĉ la granda Ĝoser ne sukcesis en peno elfosi putojn sur la terura vojo, kvankam en tiuj laboroj pereis multaj homoj. La lastaj preparoj okupis kvar tagojn.
207 Vento kvietiĝis, vilaĝoj de la kontraŭa bordo ŝajnis tute proksimaj – tiel kvieta estis la rivero. Liberaj terkultivistoj per grupoj kaj sole hastis al siaj dometoj, sub ombron de sikomoroj kaj palmoj. Sklavoj, kondukataj de sklavpelistoj, amase iris en sian vilaĝeton, ŝirmitan per alta barilo.
208 Nudaj sklavoj portis en plektaĵoj, balanciĝantaj sur longaj bastonoj, altajn, ĵus sigelitajn kruĉojn kun vino. Malproksime leviĝis rozkoloriĝanta polvo, disiris, en ĝi ekglitis glataj flav grizaj flankoj kaj dorsoj, elŝoviĝis longegaj kornoj: paŝtistoj pelis gregon da grandaj antilopoj oriksoj.
209 Du paŝtistoj malantaŭe portis sur vektoj en korboj malgrandajn ĵus naskitajn antilopojn; iliaj patrinoj fideme iris apude kaj strabis per la nigraj humidaj okuloj al la malrapide paŝantaj homoj. Knaboj pelis en barilojn de birdaj kortoj gregojn da gruoj, kiujn ili paŝtis sur la bordo de la rivero.
210 Junularo eliris por bani sin en la rivero, uzante lastajn radiojn de la suno. La lasta gluto da akvo el la amata potenca rivero. Ne el riĉa, ornamita kaliko – ne, simile al simpla terkultivisto, merginte la genuojn en humidan riveran sablon, malalte kliniĝinte super arĝentantaj etaj ondoj.
211 La pastroj, balbutante sorĉformulojn, eniris en la malhelan pasejon. Antaŭe lumis eta lucerno, kaj ĝia fajreto montris al la enirintoj la direkton. Tuj kiam la pastroj atingis la lucernon, ĝi momente estingiĝis, kaj antaŭe kaj maldekstre eklumis la alia. La venintoj atingis pezan ledan kurtenon.
212 Tiam la dua lucerno same estingiĝis, kaj ili haltis en obskuro. La pli aĝa pastro laŭte diris sanktan formulon de rebato al malbono. La sama voĉo ree permesis al ili eniri. Post la kurteno troviĝis negranda kvadrata ĉambro, en la profundo mem de la masivaj muroj de la templo.
213 Ĉe la malantaŭa muro sur luksa fotelo el nigra ligno sidis la granda klarvidulo – la ĉefpastro de la dio Rao. Naŭ oraj lucernoj sur altaj postamentoj donis sufiĉe da lumo, por vidi la ordoneman vizaĝon de la sidanto kaj akran brilon de liaj malmildaj, trankvilaj okuloj.
214 Kaj la pastro, leviĝinta laŭ ordono de la faraono, sciigis al Ĝedefra pri terura magia forto de antikva rito, skribita en sekreta libro, konata nur al ĉefpastroj de Rao. Nur en la plej ekstremaj okazoj estis permesite uzi tiun riton, diskonigo de ĝia sekreto estas punata per tuja morto.
215 Sed plenumi ĝin necesas en plena sekreto, nokte, en izolita loko, en ĉeesto de la granda klarvidulo mem kaj de tri ĉefaj kaj fidataj pastroj. Ĉu trovos lia reĝa moŝto fortojn, por jam hodiaŭ nokte sekrete foriri el la urbo? La riton eblas fari proksime, en la piramido de Ĝedefra mem.
216 La faraono konsentis plenumi ĉion, kiel diris la ĉefpastro, kaj la alta maljunulo haste foriris. Malleviĝinte en la ĝardenon, li kaŝiĝis en ombro de arboj kaj eliris tra la flanka pordeto, lasinte ĝin neŝlosita. Ĝedefra, vigligita per la eblo de baldaŭa kuraciĝo, malpacience atendis la nokton.
217 Vespere li forpermesis ĉiujn proksimulojn kaj servistojn, deklarinte, ke li sola konversacios kun dioj kaj ke neniu aŭdacu proksimiĝi al liaj ĉambroj. La ĉefpastro sukcese elektis la tempon. Karbe nigra mallumo de la senluna nokto ĉirkaŭis la dormantan palacon, estingis brilon de la rivero.
218 En dometo de gardistaro ĉe la ĉefa pordego lumis malforta fajreto. La faraono, senbrue paŝante per la nudaj piedoj, ŝanceliĝante kaj viŝante ŝviton pro malforteco, malleviĝis laŭ ŝtupareto rekte el la balkono. Ĝedefra estis emociita per mistero de la estonta rito, sed neniom timis.
219 Lin oni rapide ekportis al la rivero. Sub kovro de la mallumo ili trairis larĝan placeton ĉe la rivera flanko de la palaco kaj malleviĝis al malgranda varfo. Sur la malhela rivero la faraono distingis konturojn de negranda boato. Ĉio estis, evidente, preparita anticipe.
220 Sur la maldekstra bordo ripetiĝis la samo. La portilon oni ekportis ne al la ĉefa enirejo, sed maldekstren, post angulon de la suda barilo. En malbonaŭgura silento facile ekknaretis negranda pordo de la suda enirejo, fermiĝis ree, kaj paŝoj de la portantoj iĝis tute senbruaj sur platoj de vojeto.
221 Steloj malaperis, la mallumo ĉirkaŭe iĝis tute netravidebla, blovis odoro de humida ŝtono. Ĝedefra divenis, ke lin oni enportis internen de la piramido aŭ de la postmorta templo, enfosita en la grundon ĉe ĝia orienta flanko. La portilo malleviĝis sur glatajn platojn de la planko.
222 Ĝedefra ĉirkaŭrigardis. Ili troviĝis en la postmorta templo, konstruita por tiu momento, kiam li, Ĝedefra, foriros en la eternecon, kiam por li, unuiĝinta kun la dioj, ĉi tie estos farataj diservoj, kaj lia balzamita kadavro estos ŝlosita profunde sub la ŝtona dikaĵo de la piramido.
223 Ili kondukis la faraonon en la sanktejon de la malgranda templo. Kvar statuoj de Ĝedefra mem okupis tutan larĝan flankon de la sanktejo. La faraono en kvar similaj aspektoj sidis kun morna kaj majesta senmoveco, celante rigardojn el la postmorta mondo al la sentaŭgaj kaj aŭdacaj venintoj.
224 Kaj ree la bruston de la juna faraono kunpremis maltrankvila angoro. La granda klarvidulo, respekte fleksiĝinte, petis Ĝedefra n ekstari ĉe la altaro – granda peco da polurita granito, – rekte kontraŭ la kvar statuoj. Ĝedefra tuŝis per la genuoj kaj la manoj la malvarman ŝtonon kaj tremeris.
225 Subite la torĉo estingiĝis, en la obskuro Ĝedefra aŭdis nur malfacilan spiradon de la pastroj, evidente, emociitaj pro la estonta terura rito. La faraono malfermis la buŝon, por demandi pri io, sed en tiu ĉi momento malforta lumo aperis malantaŭe, brilinte sur la supraĵo de la altaro.
226 La pastroj levis la mortinton kaj kuŝigis sur la pecon da granito. Du pastroj de potenca kompleksio prenis kuprajn martelojn, la tria alte levis la torĉon. Fleksiĝinte kaj maltrankvile retrorigardante, turmentataj de timo, la pastroj samtempe batis la statuojn de Ĝedefra.
227 Post kelkaj minutoj ĉio eksilentis. La pastroj estingis la torĉon, forportis el la pasejo la portilon. Sub klaraj steloj estis pli hele, la timo ĉesis premi la murdintojn. La boato ekportis ilin sur la mezon de la rivero, la pastroj samtakte remis supren kontraŭ la fluo, hastante al la ĉefurbo.
228 Konsilistoj de Ĥafra postulis novajn, senekzemplajn konstruaĵojn, por afekcii la popolon kaj krei neŝanceleblan fundamenton por la reĝa trono. Sur la sama altebenaĵo, apud la konstruata piramido, miloj da lertegaj laboristoj estis tajlantaj grandegan elstaraĵon de roko.
229 Li kure malleviĝis de sur la monteto kaj enkuris en pordegon de dikaj argilaj muroj de la fortreso Suu – la ekstrema haveno de Ta Kem en la Lazuraj Akvoj. La estro de la fortreso, je minuto antaŭ tio suferinta pro varmego, enuo kaj nenifarado, tuj forskuis la dorman malviglon.
230 Du homoj en ĉifitaj koloraj kolumoj kondukis sub la brakoj maldikegan homon en longa vesto. Ora signo de faraono Ĝedefra blindige brilis sur lia brusto. Paŝinte sur la bordon, la veninto ŝanceliĝis kaj malleviĝis sur la genuojn, kunpreminte la manojn kaj klininte la kapon.
231 La akompanantoj ĉirkaŭis lin, kelkaj sekvis lian ekzemplon, aliaj staris en silento. La estro de la fortreso, hastinta renkonten kun sia akompanantaro, haltis, eksentinte, ke por tiuj homoj nun ne konvenas salutaj vortoj. Li ekiris renkonten al la estro de la fortreso, etendante la manojn.
232 En sia palaco, apud la konstruata giganta piramido, faraono Ĥafra atendis la heroldon de malproksimaj landoj, mirakle revenintan Baŭrĝed on. Ŝtone senmova sidis Ĥafra sur masiva ora trono en fino de mallarĝa halo, borderita per du vicoj da lignaj kolonoj el palmaj trunkoj.
233 Unuafoje eksentis Baŭrĝed, kiel malmulte povis signifi la faraono en la tuta granda mondo, kiel mizera estas volo de la reganto antaŭ la iro de vivo de tiu ĉi senfina mondo. Fundamentoj de la kutimaj konceptoj estis falantaj, eĥante per timo en la animo de la vojaĝinto.
234 La kortegano alkondukis Baŭrĝedon al la ŝtupetaro el blankega alabastro, kondukanta sur la tronan altaĵon. Ĉi tie sternis sin Baŭrĝed, kaj la faraono, iomete mallevinte la okulojn, glitis per rigardo laŭ la dorso de la vojaĝinto, kovrita per makuloj kaj cikatroj pro kuracitaj vundoj kaj ulceroj.
235 Tiu malgranda peceto da oro, eĉ kun la nomo de la dia reganto, – ĉu tion bezonas li, trairinta spacojn? Kia rekompenco redonos la perditan sanon, la jarojn malproksime de la parencoj kaj proksimuloj, donos al li infanojn, kiujn li povus havi, renaskigos la belon de lia edzino?.
236 Ili eliris el la pordego de la palaco kaj turnis sin maldekstren al la rivero. Men Kaŭ Tot silentis, kaj nur kiam ili soliĝis sub la bunta kolonaro de malgranda templo de Nejto, la maljunulo ekparolis ree. Mirigita Baŭrĝed deziris demandi la maljunulon, sed tiu haltigis lin.
237 Homoj de malsamaj aĝoj kaj profesioj ĉirkaŭis maldikan grandokulan junulon kun liro, pendanta sur la ŝultro – stratan kantiston kaj fabeliston. Li komencis kante rakonti ion, starante kaj frapante per la piedo je la tero samtakte kun la recitativo kaj abrupta zumado de la kordoj.
238 Baŭrĝed ĉirkaŭiris la templon ĉe alia flanko de la placeto kaj direktis sin al la boato, atendanta lin ĉe la faraona varfo, por veturi hejmen, en la nordan randon de la urbo de Blanka Muro. Eksidinte sur tapiŝo meze de malalta malheligita ĉambro, Baŭrĝed komencis sian rakonton.
239 La tempo de la vojaĝo ne estis favora: apenaŭ atinginte la striitan monton de Setĥ, la ekspedicio perdis pro soifo kaj varmego ducent sklavojn kaj cent kvindek azenojn. Ili iris pluen kun grandega hasto, bruligataj de varmego, ekkonintaj la guston de la morto sur siaj lipoj.
240 La ekspedicio venis en la havenon Suu. Baldaŭ sep plej bonaj ŝipoj enprofundiĝis en nekonatan foron en la sudo. Baŭrĝed komence intencis navigi laŭ alta maro – tie, kie logis maristojn mirakla lumanta bluo. Li esperis pri malvarmeto kaj pri pli fortaj dorsoventoj. Tio evidentiĝs neplenumebla.
241 Je kelkaj miloj da ulnoj for de la bordo la lazura akvo estis kvazaŭ tranĉata de blanka strieto da ŝaŭmo – ondoj senĉese batiĝadis kontraŭ elstaraĵojn de subakvaj rifoj, per senfina ĉeno tiriĝantaj laŭlonge de la bordo. Post tiu ŝaŭma strio la akvo ricevis koloron de smeraldo kaj preskaŭ ne ondiĝis.
242 Tiu vojo iĝis la plej bona. Ĉi tie blovis perskaŭ seninterrompe nordaj ventoj, la ŝipoj iris rapide, ne lacigante la remistojn. La dezerta bordo estis nuda kaj senviva – tre malofte arboj aŭ altaj arbustoj vidiĝis malproksime sur la plata apudborda ebenaĵo, kaj nokte aŭdiĝadis krioj de ŝakaloj.
243 Gigantaj nigraj marerinacoj kun pingloj, longaj je ulno, faris longe ne saniĝantajn vundojn. Penoj kapti mirinde diafanajn, similajn al galantino animalojn, ŝanĝbrilantajn per miksaĵo de roza kaj ĉiel blua koloroj, finiĝadis per kriegoj de nekompreneble kiel brulvunditaj homoj.
244 Malprofunda smeralda akvo etendiĝis kiel larĝa kanalo laŭlonge de la bordoj. Subakvaj rokoj disigis tiun kanalon disde la blua alta maro. Kiam oftaj malprofundaĵoj bremsis pluan moviĝon, la direktilisto de la antaŭa ŝipo Ŭaĥeneb ekkondukis la ŝipojn laŭlonge de la subakvaj rokoj.
245 Nevola krio elŝiriĝis el la observantoj – el la blu verda profundo subite komencis leviĝi arbustoj, fungoj, arboj, bizaraj puntoj, malklaraj, kovritaj per milde verda nebulo. Iom pli malproksime klare konturiĝis, kvazaŭ elĉizitaj, lakte blankaj kaj turkisaj ŝtonaj arbustoj.
246 Senfina diverseco de formoj kaj koloroj blindigadis la perpleksajn observantojn. Longe iris la ŝipoj super la subakvaj ĝardenoj de la Lazuraj Akvoj. Ĉiuj anoj de la ekspedicio, kaj Baŭrĝed mem, pasigis multajn horojn, kuŝante sur randoj de la ŝipoj kaj senlace observante preternaĝantajn bildojn.
247 Dekojn da fojoj homoj, ĉarmitaj de ĉielblua arbusto aŭ de skarlata punto, ĵetadis sin en la akvon kaj rompadis ŝtone malmolajn branĉojn aŭ festonojn, brulvundantajn per mistera fajro. Sed, eltiritaj el la akvo, ili en la aero tuj iĝadis grizaj aŭ malpuraj rompaĵoj, perdante tutan sian belon.
248 Flavaj kaj helverdaj vivaj floroj, movetantaj longajn tentaklojn inter sorĉaj arbustoj, tuj kiam oni levadis ilin sur ŝipon, iĝadis senformaj buloj da abomena muko. La subakva belo ne donis sin en la homajn manojn, senrevene perdiĝis, tuj kiam homoj deziris kapti ĝin, reteni por si.
249 Kaŝiĝante en malhelaj pasejoj inter la miraklaj arbustoj, ili levadis supren la kapojn kaj per la teruraj elstaraj okuloj observadis la naĝantojn, malfermante la faŭkojn. Randoj de la rifoj, turnitaj al la alta maro, estis rompiĝantaj abrupte en nekonatan malhelan profundon.
250 Tie estis malaperantaj, dissolviĝante en mallumo, lastaj siluetoj de arbustoj kaj elstaraĵoj sur kruta deklivo, kaj la profunda mistera abismo estis senviva kaj malhela. Fojfoje el tie leviĝadis gigantaj fiŝoj kun akra nazo kaj fenda buŝo, provizita per segilo de akregaj dentoj.
251 La kvieta brilanta maro estis bruigata per malesperaj krioj, farbata per sango. Spertiĝinte, la vojaĝantoj banis sin nur en malprofunda verda akvo post la rifoj. Kiam sur la supraĵo de la maro aperadis triangulaj dorsaj naĝiloj de la fiaj fiŝoj, timo kaj abomeno plenigadis la marvojaĝantojn.
252 La maristoj kondukadis la ŝipojn laŭlonge de la bordo, pretaj ĉe unuaj signoj de tempesto savi la ŝipojn sur la sekaĵo. Fine de la unua monato la ŝipoj ĉirkaŭiris obtuzan ruĝan kabon, post kiu la bordo per grandega malkruta arko entranĉiĝis en la kontinenton. Stranga blanka akvo ĉirkaŭis la ŝipojn.
253 La vojaĝantoj komence ektimis, sed poste distingis, ke la blankeco de la akvo devenas de subtilega blanka sablo, kirlita de surfo, surkuranta sur la platan fundon. Sur la bordo leviĝis alta monto kun rondigita pinto, sur kiu brilis grandega ronda okulo, blindiganta per speguliĝo de la suno.
254 Tamen la severa okulo de la monto altiris al la ekspedicio tutan ĉenon da malfeliĉoj. Jam ekde la mateno la maristoj rimarkis foreston de birdoj. Ĝis nun pelikanoj, kormoranoj kaj mevoj en granda kvanto amasiĝadis sur rokaj insuletoj, elstarantaj ĉe rando de la rifaj vicoj, ĉe la surfa strio.
255 Baldaŭ je tuta alto de la ĉielo ekstaris torditaj fostoj de malhelaj nuboj, la vento kvietiĝis, sufoka mallumo kaŝis la ŝipojn unu de la alia. Super la maro ekpendis terura obskuro de sanga koloro, kaj la akvo same ŝajnis lago da malhela sango. La vojaĝantoj en teruro falis malsupren.
256 Varmega vento subite falegis sur la ŝipojn kun strida fajfo. La aero pleniĝis per subtila sabla polvo, forte doloriganta la okulojn, la nazon kaj la gorĝon. Plendaj ĝemoj aŭdiĝis sur la ŝipoj, rapide silentigataj de maso da varmega sablo, fluganta en la maron el la dezerto.
257 Baŭrĝed ordonis haste navigi pluen, haltante nur por serĉado de akvo. Feliĉe, dorsa vento firmiĝis kaj ekpelis la ŝipojn, alie la soifegantaj remistoj ne povus longe movi la ŝipojn. Ĝis la sunsubiro oni ne sukcesis trovi akvon en ĉebordaj ravinoj. Oni devis navigi nokte.
258 Ĥoro de timigitaj voĉoj montris al Baŭrĝed, ke li ne sonĝas. Venkinte la kapturniĝon, li ĉirkaŭrigardis. La tuta maro ĉirkaŭe estis kaptita de flamo, ondoj estis turnantaj kaj ĵetantaj bluajn ekbrilojn, kaj ŝaŭmaj plaŭdoj ĉe la pruoj de la ŝipoj disŝutadis milionojn da oraj fajretoj.
259 Ĉiu remilo, malleviĝante sur la akvon, estis naskanta luman ekbrilon, kaj fajra strio estis foriranta malproksimen post la poŭpo de la ŝipo. La akvo, penetrita de lumo, iĝis diafana kaj malpeza, la ŝipo balanciĝis en ĝi, kvazaŭ ĵetita en nekonatan mondon inter la akvo kaj la ĉielo.
260 Kuraĝa remisto – aziano, ĵetinta sin en la maron por kapti unu el tiuj estaĵoj, – preskaŭ momente pereis. Kamaradoj, hastintaj al li por savo, kovriĝis per kontinuaj brulvundoj, kiujn kaŭzis maldikaj fadenoj, pendantaj de randoj de la ombrelo kaj atingantaj multajn ulnojn da longo.
261 Longe iris la ŝipoj laŭ la lumanta maro, kaj la afekciitaj homoj forgesis pri siaj malfeliĉoj. Sed, kiam la ondoj subite estingiĝis, la soifo ree ekturmentis la homojn. Ĉe la sunleviĝo la vento kvietiĝis, ĉe la hela suno la ŝipoj ankoraŭ moviĝis al la bordo per remiloj.
262 La unua grandega pinto per larĝa kupolo leviĝis en transnuban alton, post ĝi malproksime la alia, malpli alta, estis kovrita de arbaro. Akraj vicoj da nigraj ŝtonoj trais la ebenaĵon, alrampante al la maro mem, la bordaj deklivoj estis distranĉitaj de mallarĝaj, sinistraj ravinoj.
263 La navigado iris sen specialaj aventuroj. Post la blankaj rokoj sur la bordo komenciĝis vastaj marĉoj, ĉirkaŭkreskitaj de arboj kun neordinaraj, elstarantaj en la aeron radikoj. La marĉojn gardis tri gardistoj – apud la maro altis tri akraj nigraj konusoj, altaj je ne malpli ol kvarcent ulnoj.
264 Tuj kiam la ŝipoj preteris la marĉojn kun iliaj malsanigaj vaporoj, en la klariĝinta malproksimo de la bordo aperis vicon post vico majestaj akrepintaj montoj. Ili aperadis malproksime, kvazaŭ naĝante en blueta nebulo. Tuj senteblis, ke ili devas havi nekredeblan alton.
265 Baŭrĝed kaj liaj kunuloj estis certaj, ke tiuj montoj estas ĝuste tiuj, kiuj apartigas la Landon de Spiritoj disde la komenco de Ĥapi, kaj ĝojo penetris en iliajn korojn. Ĉi tie ili unuafoje rimarkis homojn sur la bordo – nigrajn nudajn sovaĝulojn, rapide kaŝiĝintajn en densejo.
266 Baldaŭ la vojaĝantoj suferis pro nova malfeliĉo. La ĉielo malheliĝis pro pezaj nuboj, kaj en furioza brilado de fulmoj kaj frakasa bruo de tondro sur la filojn de Ta Kem verŝiĝis tia pluvo, pri kiu oni neniam aŭdis en ilia patrujo, kie pluvo estas evento, okazanta unufoje dum kelkaj jaroj.
267 La pluvego baldaŭ ĉesis; ĉio kvietiĝis, ekbrilis la varmega suno, kaj nur sur la fumantaj bordoj plu longe lirlis torentoj, defluantaj en la maron. Estis finiĝanta la dua monato de la navigado. La vojaĝantoj lernis ne timi mornajn rokojn, furiozon de surfo, neteran belon de subakvaj ĝardenoj.
268 Ĝis nun la bordo de la Lazura maro estis preskaŭ rekta, mallongaj kaboj kaj neprofundaj golfoj rompadis monotonecon de tiu linio, strebanta foren, simile al flugo de sago. Komence de la tria monato de la navigado la ŝipoj eniris en profundan golfeton, entranĉitan en la bordon en suda direkto.
269 Post tiu kabo la ŝipoj renkontis fortegan venton. Laŭ glata, kovrita de etaj sulkoj supraĵo de la maro rapide trakuradis apartaj maloftaj ondoj. Ĉiuj el la ondoj ruliĝis, leviĝante kiel ronda ĝibo kun ŝaŭma bordero antaŭe. Ili komencis ĵeti la ekkrakintajn ŝipojn, surverŝi ilin trans la pavezojn.
270 La maristoj apenaŭ sukcesis kaŝiĝi inter la insuloj. Vespere la vento malfortiĝis, kaj eblus iri laŭ la kvietiĝinta maro, sed evidentiĝis, ke la forto de la remistoj ne kapablas venki reziston de la senĉese blovanta vento. Tagon post tago blovis renkontaj ventoj, la homoj senfortiĝis.
271 Suferante pro bruliganta varmego, la maristoj uzis ĉiujn penojn por trabatiĝi reen al sia bordo, kaj albordiĝis tien preskaŭ en la sama loko, de kie ili debordiĝis, – ĉe la grandaj insuloj. Dum la vojo ili vidis nigrajn fiŝojn de nekredebla grandeco, superantajn kelkoble la longon de la ŝipoj.
272 Ĉi tie ili pasigis restaĵon de la tempo de inundo kaj tri monatojn de la semado en turmenta atendo de ŝanĝiĝo de ventoj, batalante kontraŭ multegaj rabobestoj kaj venenaj araneoj, ŝajne, kunvenintaj el la tuta ĉirkaŭanta dezerto. La homoj suferis sen kutima manĝo – frukta kaj tritika pano, legomoj.
273 En la lasta monato de la semado ree ekblovis fortaj kaj konstantaj nordaj ventoj, kaj la ŝipoj, riparitaj kaj pririgarditaj, daŭrigis la vojaĝon. La orienta bordo de la Lazuraj Akvoj subite komencis proksimiĝi al la okcidenta. Por mirego de Baŭrĝed, la maro mallarĝiĝis ĝis kvindek mil ulnoj.
274 Dum duontago ili navigis en tiaj minacaj cirkonstancoj, poste grandega, vasta golfo malfermis sian glatan, kvietan supraĵon. La maristoj estis afekciitaj pro la subita ŝanĝo – malaperis humida kaj sufoka varmego, akompaninta tutan ilian longan navigadon laŭ la Lazuraj Akvoj.
275 La aero iĝis malpeza kaj pura, kiel la aero de la benita Kemt. La homoj ekĝojis pri tio, kiel pri feliĉa antaŭsigno. La malproksimaj bordoj verdis, de malproksime sentiĝis stranga aromo, alfluganta de la tero. Montoj estis kovritaj de arbustoj kaj malaltaj arbetoj kun densa brilanta foliaro.
276 La bordo ekstaris kontraŭ la taga suno, vojo suden ne plu ekzistis. Baŭrĝed kaj liaj kunvojaĝantoj konsterniĝis: anstataŭ ol atingi randon de la sekaĵo sur bordo de la Granda Arko, ili atingis randon de la maro. Konfuzo penetris en la korojn – la ordono de la faraono iĝis neplenumebla.
277 Baŭrĝed haltigis la ekspedicion. Neniu atendis tian finon. Oni prepariĝis al novaj, senekzemplaj malfacilaĵoj, al nekredeblaj mirakloj, eble al pereo. Sed ĉi tie, post la mirindaj aventuroj sur la vojo laŭ la Lazuraj Akvoj, estas seka kaj varmega neloĝata lando, barinta la vojon suden.
278 Oni ree eltrenis la ŝipojn sur la bordon, konstruis kabanojn. El la tendaro ĉe piedo de flavaj klifoj disiris en diversajn flankojn armitaj taĉmentoj – por skoltado de la lando kaj por serĉado de manĝo. Baŭrĝed mem, estrante cent dudek militistojn kaj armitajn sklavojn, ekiris suden.
279 Malproksime okcidente altis armeo da montoj de sama senekzempla alto, kiajn ili vidis malantaŭ la grandaj marĉoj dum la vojo laŭ la Lazuraj Akvoj. Ili staris dense per minaca amaso, ĉirkaŭkreskitaj de arbaroj, kovritaj de nuboj, kiuj kuŝis, kvazaŭ ripozante, sur iliaj akraj, breĉetitaj ŝultroj.
280 En malfacila medito Baŭrĝed revenis reen. Malfacilaĵoj de la iro de lia taĉmento, tagoj sen trinkado sub la kolera, premanta suno, sendormaj noktoj, plenaj je maltrankvilaj pensoj, – ĉio iĝis vana, la enigmo restis nesolvita. Sed en la tendaro lin renkontis neatenditaj novaĵoj.
281 La nekonataj homoj estis saĝaj kaj komprenemaj. Armitaj nur per malpezaj lancoj kaj silikaj tranĉiloj, ili paŝtis gregojn da kaproj sur deklivoj de montoj, abunde loĝataj de sovaĝaj bestoj. Ilian lingvon sciis neniu el la sklavoj, prenitaj el post la Pordego de la Sudo.
282 Kontraŭ prezo de glavo el brilanta kupro du junuloj ekiris supren laŭ la valo kaj revenis post dek tagoj kun tri kadukuloj, pasigintaj sian longan vivon en senĉesaj nomadoj laŭ la landoj kun gregoj da brutaro kaj en ĉasaj iradoj. Post longaj kaj malfacilaj klarigoj evidentiĝis senekzemplaj aferoj.
283 Sude kuŝis senfina riĉa lando, sed la vojo al ĝi estis barita de altaj montoj kaj senakvaj dezertoj. La distanco estis tiom granda, ke ĝi postulis kelkajn monatojn da vojo, kaj sen ŝarĝobrutoj ne eblis eĉ pensi komenci tian entreprenon. Sed la maro, kiel evidentiĝis, tute ne estis finiĝanta ĉi tie.
284 La orgojla kortegano Baŭrĝed, en sia Ta Kem rigardinta al ĉiu malhelhaŭta homo el la Sudo kiel al senduba sklavo, ĉi tie estis ravita de siaj hazardaj najbaroj, admiris iliajn fleksiĝemajn, fortajn korpojn, fabelan kuraĝon de ĉasistoj, sole elirantaj kun lancoj kontraŭ leonoj.
285 Kiam aperadis purpuraj nuboj, la ŝipoj haste kaŝadis sin sur la bordo, eltrenataj de dekoj da fortaj manoj. Tiel oni sukcesis eviti subitajn ventojn de nekredebla forto, kiuj alie jam antaŭlonge neniigus la ekspedicion de Baŭrĝed. Ĉi tie oni devis navigi pli ofte nokte, ol tage.
286 Post tagmezo ventoj blovadis de la maro kaj forŝovadis la ŝipojn sur malprofundaĵojn al la bordo. Nokte hela luno bone helpis al la maristoj evitadi negrandajn, sed akrajn subakvajn rokojn, kiujn en la brilanta arĝento de la maro signis malbrilaj rondoj de rompitaj ondoj.
287 La maltrankviligita direktilisto vekis Baŭrĝed on. Sed la bordo ne finiĝis, kaj la ŝipoj iris laŭlonge de ĝi dum la tuta nokto. Leviĝis aŭroro. La pruoj de la ŝipoj estis direktitaj al ĝia ruĝa fajro, kaj subite la bordo dekstre malaperis, forirante malantaŭen, post la poŭpon de la lasta ŝipo.
288 La direktilistoj, kovriĝintaj per ŝvito ekde la kapoj ĝis la piedoj, timigite vokis la remistojn al helpo. Malĝusta stirado minacis per terura malfeliĉo, ĉe eĉ plej malgranda eraro de perpleksiĝintaj remistoj remiloj rompiĝadis, kiel kanoj, aŭ peze batadis homojn, kripligante ilin.
289 Silento ekpendis super la ŝipoj, rompata nur de batoj de la akvo kaj de krakado de ligno. Streĉita, interrompiĝanta spirado montris emociiĝon de la homoj. Ĉiuj komprenis, ke antaŭ ili estas ia nova, antaŭe ne vidita maro, pli minaca, ol tiu, laŭ kiu ili tiom longe navigis.
290 Kun granda timo la direktilistoj komencis plenumi la danĝeran manovron. Danke al remiloj oni sukcesis rapide turni la ŝipojn, ne submetante iliajn malfermitajn flankojn al batoj de grandegaj ondoj. La bordo estis krute foriranta suden, strebante eĉ pli dekstren, kaj Baŭrĝed finfine komprenis.
291 Nun la bordo estis flankeniĝanta okcidenten; se estas tiel, do baldaŭ ili ekvidos la sudan randon de la mondo sur la bordo de la Arko. Baŭrĝed komunikis siajn rezonojn al la kunuloj. Nepriskribebla ĝojo prilumis la vizaĝojn, ĵus morniĝintajn antaŭ la vidaĵo de la oceana povo.
292 La maro estis batiĝanta je ili kun surdiga bruego, alte supren ekflugadis fostoj da brilantaj gutoj. Grandegaj akvaj ĝiboj, blankiĝintaj supre, estis ŝvelantaj sub la bordo, nigraj vicoj da malice faŭkantaj rokoj ekstaradis kaj ree malaperadis en falegantaj rulaĵoj da ŝaŭmo.
293 Kaj la ŝipoj, obeante al la ĉiopova forto, en kies potencon ili tiel subite kaj nerimarkite eniris, ree turnis sin for de la sava firmaĵo al la minaca vizaĝo de la Granda Arko. Ĉirkaŭe la akvo estis neordinare malvarma kaj malhela. Putra, malagrabla odoro batis en la vizaĝon kune kun gutoj de ŝaŭmo.
294 La direktilistoj penis konservi la kurson laŭlonge de la bordo, apenaŭ rimarkebla dekstre. En sia kuna persisto la homoj ne rompiĝis, sed daŭrigis la lukton eĉ pli abnegacie. Poiomete la maristoj kutimiĝis al la ondado, la remistoj eklaboris pli certe kaj kuraĝe, ofte anstataŭante unu la alian.
295 Post la tagmezo vento el la maro ekportis la ŝipojn pli rapide kaj rekte suden, kaj ĝis la vespero la ŝipoj trairis grandan distancon, aliris la bordon, kaj la maristoj ree konvinkiĝis pri neeblo albordiĝi. La vento estis iĝanta pli forta, kun bruo ŝiradis la velojn; ilin oni devis malhisi.
296 Plu egalmezure leviĝadis grandegaj ondoj, nur la ritmo de ilia spirado rimarkeble plirapidiĝis. La lastaj radioj de la suno estis estingiĝantaj malproksime, post la blanka strio de la surfo, kaj en la ĉielo pendis sinistra densa nuba maso, prilumata demalsupre de oftaj ekbriloj de fulmoj.
297 Peza antaŭsento de malbonaĵo, atendanta lin kaj liajn kunulojn, premis Baŭrĝed on. La etaj, antaŭnelonge ŝajnintaj tiaj komfortaj kaj fidindaj ŝipoj amasiĝis ĉirkaŭ la antaŭa – la ŝipestroj atendis ordonon, malakceptitaj de la tero, perditaj en la maro ĉe rando de la mondo.
298 Sed nenion eblis fari. Li – la plena reganto de la animoj kaj la korpoj de siaj kunuloj, la estro de militistoj, la plenumanto de la volo de la ĉiopova faraono – sentis sin nun nesperta, malkuraĝa knabeto, preta kaŝi la kapon en la genuoj de la patrino, se ŝi estus ĉi tie.
299 Ĝi estis tiel densa, ke de sur pruo ne eblis vidi, kio okazas sur la poŭpo. Nur lumoj de fulmoj ebligis observi la najbarajn ŝipojn. Teruraj krioj, hurlo kaj suspiroj aŭdiĝadis el post la nuboj, kvazaŭ la morna Seto mem aŭ la minaca Saĥmeto, – leonino, vorantino de homoj, kverelis tie pro ĉasaĵo.
300 Sinistra premateco kaj tristo ekregis la homojn, kvazaŭ la voĉo, vokanta ilin, apartenis al la morto mem. En la orelŝiran knaradon de ligno kaj en la mornan hurladon de la vento el ĉiuj flankoj estis enplektiĝantaj kupraj frapoj, similaj al neesprimeble streĉitaj ekkrioj.
301 La ŝipo ege kliniĝis flanken, kaj Baŭrĝed falis sur la genuojn, forte batiĝinte per la kapo. La konscio forlasis lin, kaj li neeviteble flugus ekster la ŝipon, se kuraĝa maristo, nomita Antef, ne retenus lin, kovrinte per la propra korpo en angulo inter la ŝiprando kaj la ferdeko.
302 Kiam Baŭrĝed ree malfermis la okulojn kaj la konscio revenis al li, li dum longa tempo ne povis kompreni, kie li troviĝas. Lin ĉirkaŭis io gigante grandega, kuranta, premanta. Li plu sentis sub si la firman ferdekon de la ŝipo, sed ĝi estis malaperanta sub turniĝanta ŝaŭmo.
303 Poiomete Baŭrĝed devigis sin pensi, despere kunpremante la kapon en la manplatoj. La kolerplena muĝado de la vento, sufokanta lin, malhelpis al li rekonsciiĝi. Tondro de la baŭmanta maro mortigis ĉiujn sonojn. Nur la muĝado de la vento estis furioze disputanta kun la bruo de akvaj montoj.
304 Grupo da militistoj sterniĝis sur la ferdeko, tenante per siaj korpoj kovrilojn de holdaj aperturoj, haste faritajn el veloj. Pale griza senviva lumo malforte prilumis ĉion okazantan. Fojfoje ĝi subite desegniĝadis kun terura klareco en blindiga ekbrilo de fulmo, simile al delira bildo.
305 Baŭrĝed en morta maltrankvilo penis ekvidi la aliajn ŝipojn, kaŝitajn per ondokavoj kaj strioj de ŝaŭmo. Ekvidinte tiujn ŝeletojn, priverŝatajn de akvo, li komprenis ĝisfine la tutan teruron de sia stato. Du ŝipoj iomete antaŭis la ŝipon de Baŭrĝed, tenante sin dekstre de ĝi.
306 La granda miraklo estis en tio, ke la ses ŝipoj ankoraŭ plu iris, kaj eĉ pli granda miraklo estis, ke la furioza forto de la tempesto ne disĵetis ilin laŭ la malhela bolanta maro. Subite unu el la ŝipoj, irantaj maldekstre, abrupte kliniĝis; glitis homaj manoj, levitaj remiloj.
307 Rigidiĝinte pro teruro, Baŭrĝed kaj la tenanta lin militisto rigardis al la pereo de la kunvojaĝantoj. En la ondoj apenaŭ videblis kapoj de kelkaj homoj. Batala fajro de indigno ekbrulis en premita Baŭrĝed. Li devis ion fari, batali kontraŭ tiu pereiga forto, eĉ se ĝi estas nevenkebla.
308 Kun sento de dankemo kaj admiro Baŭrĝed observis la fortikan figuron de Ŭaĥeneb, konturiĝantan sur la poŭpo tra kurteno de fluganta ŝaŭmo. Foje speciale helaj ekbriloj de fulmoj elŝiradis el la mallumo lian firman vizaĝon kun la vangoj, kaviĝintaj pro nekredebla streĉo.
309 Kaj la homoj, forgesante timon de morto, estis sen kontraŭdiroj obeantaj al la direktilisto, sukcesanta teni la ŝipon kontraŭ la senekzempla forto de la Granda Arko, meti esperon en iliajn afekciitajn korojn, helpi trovi forton en la lacaj korpoj. Kaj ili laboris kun superhoma streĉo.
310 Al lia ŝipo alproksimiĝis du aliaj. Unu – kun la pruo, ornamita per kupro, kie estris la favorato de Baŭrĝed, la gaja Simeĥet, – subite komencis mergiĝi per la poŭpo. Dekoj da homoj ekŝutiĝis ekster la ŝiprandon, en la pereigajn ondojn, strebante al la apude iranta ŝipo de Merir.
311 Sed nur kiam hela suna lumo priverŝis ĉion ĉirkaŭe, ili komprenis, ke elŝiriĝis el la manegoj de la muĝanta senkompata morto, ke ili vivos. Baŭrĝed eksilentis kaj movis la manon laŭ la ŝanĝiĝinta, emociita vizaĝo. La afekciita faraono ordonis alporti vinon kaj fortan bieron.
312 Ĝis la gorĝo en la akvo, sub potencaj kaj pigraj batoj de ondoj la maristoj per desperaj penoj eltrenis siajn ŝipojn pluen sur la bordon. Kelkaj palmoj, obeeme klinintaj siajn sveltajn ringecajn trunkojn antaŭ la vizaĝo de la Granda Arko, atestis pri ĉeesto de dolĉa akvo.
313 Ĉi tie, sur tiu dezerta bordo, al Baŭrĝed kun plena klareco venis konscio pri neĉirkaŭprenebleco de la mondo, pri kolosa grandeco de la naturo, ankoraŭ ne konkerita de la homo, kaj sento de senfina deŝiriteco disde la kara patrujo. Matene la ŝipoj situis malproksime de la maro, sur nuda sablo.
314 Oni denove konstruis tendaron sur la nekonata bordo, denove al diversaj direktoj disiris taĉmentoj por serĉi necesan lignon, rezinon kaj manĝon. La lando estis varmega, dezerta kaj malafabla, sed pasis multa tempo, antaŭ ol oni sukcesis forlasi ĝin. La vojo suden daŭriĝis.
315 Restis jam malpli ol duono de la homoj, eknavigintaj el la haveno Suu, eluziĝis la vestoj, finiĝis la rezervoj, prenitaj el la patrujo. La ŝipoj iris kaj iris laŭlonge de la bordo, evitante fortan ondadon, persiste strebante suden, en malpacienca atendo de la definitiva turniĝo okcidenten.
316 Riparante la disfalantajn ŝipojn, la ekspedicio daŭrigis la vojaĝon. Kaj jen finfine gigantaj arboj de senekzempla, neimagebla alto alvenis proksime al la maro. Enfluejo de granda rivero signiĝis per makulo da malhela akvo, enŝiriĝinta en la blu verdajn ondojn de la Granda Arko.
317 La ŝipoj ĉirkaŭiris negrandan platan kabon, kaj tiam antaŭ la okuloj de la vojaĝantoj ekstaris ĉio, pri kio ili revis en tempestaj ondoj de la maro aŭ sur senvivaj bordoj sub silentaj steloj dum la tutaj longaj tagoj de la nekredebla vojo. Granda vilaĝo etendiĝis sur la plata marbordo.
318 Rondaj domoj kun konusaj tegmentoj el kano staris sur altaj palisegoj, en ombro de arboj, pezigitaj de fruktoj. Malproksime, sur deklivoj de montetoj, videblis prisemitaj kampoj. Grandega grego da kaproj kaj bovoj kun nekredeble longaj kornoj estis ripozanta en ombro de larĝfoliaj dikaj arboj.
319 Kaj Punt, laŭ la opinio de Ŭaĥeneb, nur per tio diferencas disde la Nigra Tero, ke ĉi tie ne estas armeo da oficistoj, sed anstataŭe super ĉiu gento staras propra estro, premanta siajn regatojn laŭ siaj propraj leĝoj – alivorte, sen ajna leĝo. Baldaŭ Baŭrĝed mem konvinkiĝis pri tio.
320 Lasinte la plej lertajn homojn sur la bordo por konstruado de novaj ŝipoj, Baŭrĝed sendis taĉmenton okcidenten, kaj mem ekiris suden kun ĉefa aro da restintaj militistoj, uzante kiel ŝarĝobrutojn malgrandajn buntajn bovojn kun longaj kornoj. En la oka tago de la vojo forta febro faligis Baŭrĝed on.
321 Baŭrĝed mallevis la kapon kaj malgaje rigardis al la faraono. Radioj de la subiranta suno prilumis lian vizaĝon kun kaviĝintaj vangoj, profundaj ombroj ekkuŝis ĉirkaŭ la okuloj kaj la buŝo, kiel sigelo de senfina laco. La longa rakonto, la afekciaj rememoroj elturmentis la vojaĝinton.
322 Baŭrĝed levetis sin kaj elprenis el la skatolo, alportita kun si, kelkajn rulaĵojn, kiujn li kun malalta riverenco donis al la faraono. Mirigita de la vortoj de la faraono, Baŭrĝed obeeme permesis forkonduki sin en malgrandan angulan ĉambron. Tie la vojaĝinto kuŝis sola, ĝuante malvarmeton.
323 Baŭrĝed ne povis ekdormi, pensante pri tio, kion do deziras de li la faraono, kaj rememorante la antaŭnelongan konversacion kun la maljuna pastro de Toto. Venis nokto, kiam oni lin ree vokis al la faraono. Malforta flagrado de lucernoj profunde de vasta balkono ne malhelpis al lumoj de helaj steloj.
324 Li rakontis pri tio, kiel la okcidenta taĉmento atingis grandegan dolĉakvan maron, transnaĝi kiun ili ne sukcesis kaj revenis. Dum la revena vojo la taĉmento iris preter giganta monto, foririnta en la profundon de la ĉielo per sia dukapa pinto de purega brilanta blanko.
325 Samtie oni vidis lumantajn bestojn, kaj – estas terure diri! – la homoj komencis lumi mem, kovriĝante kvazaŭ per vesto el malvarma fajro. Tiu lumo aŭguris terurajn fulmotondrojn, senkompate detruantajn ĉion ĉirkaŭe, batante homojn, rompante arbojn kaj fajrigante arbarojn.
326 Evidentiĝis, ke la rando de la firmaĵo estas neimageble malproksima, neniu konas ĝiajn limojn. La lokaj loĝantoj kredigis, ke pli sude, post montoj kaj arbaroj, iras vastaĵoj de stepoj kun bluaj herboj. Tie, sude, estas pli malvarme, ol ĉi tie, kaj loĝas militemaj triboj.
327 Malgraŭ la avertoj pri danĝero, Imtour kaj Ŭaĥeneb direktis sin suden for de la rivero, strebante iel ajn plenumi la volon de la faraono. En sangaj bataloj la taĉmento rapide perdis la plej bonajn, elprovitajn, fortajn batalantojn kaj haste retiriĝis, ne plenuminte la intencon.
328 Baŭrĝed parolis, kiel longe li suferis en la fremda lando, atendante revenon de la taĉmentoj, senditaj de li. Cent tri homoj, harditaj per jaroj da malfacila vojo, timintaj nek senfinan maron, nek bestojn, nek homojn, malaperis, dissolviĝis en vasto de la grandega, vere senfina mondo.
329 La direktilojn oni metis sur alta soklo, defendita kontraŭ ondoj, la fundoj de la ŝipoj estis tegitaj per maldikaj oraj lamenoj, por eviti detruon de la ligno pro la maraj vermoj. Sed ĉiuj restintaj kunvojaĝantoj de Baŭrĝed lokiĝis sur unu ŝipo. Por du aliaj ne estis ŝipanoj.
330 Do, oni devis iri sur unu ŝipo, malgraŭ la tuta danĝereco de tia navigado. Post pli ol kvar jaroj da estado sur sekaĵo la homoj de Baŭrĝed kun ĝojaj ekkrioj lanĉis la ŝipon en brakumojn de la Granda Arko. Nun ĝiaj ondoj estis malpezaj, gaje kaj karese kuris ili el senlima foro de la nekonataĵo.
331 Laŭ signo de la faraono ĉiuj ĉeestantoj forlasis la balkonon. Restis nur la ĉati kaj la ĉefpastro de Rao. Baŭrĝed silentis – li ne havis, kion respondi. Ĥafra paŭzis, dum la ĉati kaj la ĉefpastro aprobe ekbalancis la kapojn. Konsterniĝinta Baŭrĝed alpremiĝis per la frunto al la planko.
332 Pasis kelkaj turmentaj minutoj. La perpleksa vojaĝinto malleviĝis de sur la balkono, akompanata per silentaj rigardoj de la du unuaj konsilantoj de la reganto de Kemt. Nokta mallumo fermiĝis ĉirkaŭ Baŭrĝed, kaj same mallume iĝis en lia animo; la nuno kaj la estonteco de lia vivo perdiĝis en obskuro.
333 La spegula supraĵo de la ŝtono estis polurita, verŝajne, fare de homa mano. Baŭrĝed konsente klinis la kapon kaj direktis trankvilan rigardon al la spegula glataĵo de la rivero. En nehastaj konversacioj kun Men Kaŭ Tot estis pasanta la tempo de la navigado supren laŭ Ĥapi.
334 En la kvara tago de la vojo, ĉe sunleviĝo, la boato eniris en labirinton de verdaj insuletoj, disigitaj per mallarĝaj strioj da pura akvo. En duonmallumo, inter altaj papirusoj, la boato, turniĝante jen dekstren, jen maldekstren, enprofundiĝis en nepenetreblan muron de marĉaj kreskaĵoj.
335 La boato albordiĝis. Men Kaŭ Tot, akompanata de Baŭrĝed, eliris kaj direktis sin laŭ apenaŭ rimarkebla pado, leviĝanta al ĉebordaj rokoj. Transe de la mallarĝa kaj longa interkrutejo en rokoj, per nenio diferencantaj de miloj da similaj al ĝi, montriĝis valo, fermita en nudaj, bruligitaj klifoj.
336 En la valo estis sufoka kaj senventa aero, malklara nebulo estis leviĝanta de la nigraj brilantaj rokoj. En la kontraŭa flanko de la valo videblis negranda montfendeto. Men Kaŭ Tot certe direktis sin al la maldekstra flanko de la monteto, disŝovis densan kreskaĵaron kaj grimpis sur la pinton.
337 Baŭrĝed sekvis la maljunulon. Akra krio de sankta birdo de Toto traflugis la valon. Antaŭ la venintoj elkreskis nesciate de kie aperintaj kvar grandegaj nigruloj, armitaj ĝisdente. Ili respekte salutis la maljunan pastron kaj helpis malleviĝi al la piedo de la monteto sur ĝian kontraŭan flankon.
338 Ĉirkaŭe en la muroj, dividite per egalaj spacoj, videblis mallarĝaj, kiel fendoj, naŭ enirejoj. Milda lumo estis falanta de ie supre – evidente, la subteraĵo komunikiĝis kun la supraĵo de la monteto. Pli ol dudek pastroj, malalte riverencante, eliris por renkonti Men Kaŭ Tot on kaj la vojaĝinton.
339 Tri el ili, evidente pli altrangaj, elpaŝis antaŭen. La tri altranguloj gvidis la novvenintojn ĉirkaŭ la halo en la naŭan, la lastan enirejon. La mallarĝa malplena koridoro estis firme barita per ŝtona plato. La akompanantaj pastroj frapis la muron – la plato leviĝis per meĥanismo, kaŝita interne.
340 Ili eniris en oblongan grandan ĉambron, kadritan per kolonoj el granito. Inter la kolonoj estis fiksitaj glataj platoj de nigra diabazo, sen ajnaj skribaĵoj aŭ bildoj. Meze staris statuo de Nazulo, la dio Toto, sur alta piedestalo. Ĉe la piedoj de la statuo Baŭrĝed rimarkis platan tason.
341 Ĉe sunsubiro pastroj iradis sin bani en la rivero, kondukataj de Men Kaŭ Tot. Ili paŝadis pigre kaj gravmiene, kiel tion povas fari nur homoj, kiujn la vivo neniam devigis hasti. Post facila sinlavado la procesio same nehaste revenadis, kaj la homoj, manĝinte, ekokupiĝadis pri sia afero.
342 Ree kaj ree estis registrataj ĉiuj detaloj de la vojaĝo, kiujn nur povis rememori Baŭrĝed. Poste oni lin sendadis ripozi, kaj konsilio de pastroj ree aŭskultadis la registritan kaj decidadis, kion indas inkludi en la eternan skribaĵon sur ŝtono. En granda halo komenciĝis laboro.
343 Malĝusta bato povis difekti la tutan laboraĵon, kaj la tutan platon necesus fari dekomence. Tial la sklavoj plenumadis sian taskon sub minaco de morto – la puno pro difekto de plato estis ĝuste tia. Malrapidege, tre singarde iris la laboro. Tempo, kvanto da homa laboro, penoj, suferoj ne gravis.
344 Post unua kruda prilaboro majstroj ĉizistoj kun akraj ĉiziloj kaj lignaj marteloj finadis la elĉizadon de la konturo. Post ili ree venadis desegnistoj, kiuj sen marteloj, per sola premo de la manoj, glatigadis per ĉiziloj randojn de la kavetoj, atingadis fajnecon kaj klarecon de linioj.
345 Baŭrĝed neniam antaŭe imagis, kiel granda estas laboro por elĉizado de surŝtonaj skribaĵoj, ĉiam ravantaj lin per sia fajneco, mirigantaj per preciza simileco de samaj signoj, egalaj en la tuta skribaĵo. Observante dum monato post monato la monstran laboron, la vojaĝinto teruriĝis.
346 Energie remante per remilo, Baŭrĝed eliris sur la mezon de la rivero. La boato turniĝis per la pruo norden kaj rapide ekkuris malsupren, al la malproksima ĉefurbo de la Nigra Tero. Malantaŭe restis la sekreta templo en la rokoj, kie Baŭrĝed pasigis kelkajn turmentajn monatojn.
347 Baŭrĝed dum sia malfacila vivo de vaganto ellernis ĝuste taksi homajn agojn kaj aĵojn, ellernis tiun komprenon de la mondo, kiun donas la viva sperto. Kaj tuta tiu mistereco ne plu ŝajnis al li saturita de sankta kaj senpeka saĝo. Fojfoje ĝi jen ridigis, jen incitis lin.
348 Kun miro Baŭrĝed komprenis, ke eĉ sklavoj, akompanantaj dum vojaĝo, estas pli proksimaj kaj karaj por li, ol gravmienaj pastroj de Toto. Kaj, kompreninte tion, li decidis iri renkonten al la sorto, kiel multfoje iradis antaŭe, en muĝo de maro kaj vento, en varmego de la suno kaj brilo de fulmoj.
349 Sklavpelistoj rigidiĝadis pro miro, vidante Baŭrĝed on – la promenado de tiu ĉi, evidente, nobela homo laŭ la ŝtonminejo estis senekzempla evento. Renkonten al la vojaĝinto grupo da homoj trenis pezan pecegon de kalkoŝtono, ĉirkaŭvolvitan per ŝnuroj kaj fiksitan sur lignaj glitiloj.
350 La glitilojn estis malpermesite haltigi – ilin estis tre malfacile ekmovi. La homoj, malsekaj pro ŝvito, penegis per tutaj fortoj, suspiro elŝiriĝadis samtempe el kelkaj brustoj. La eksa direktilisto rigardis al sia estro, morne forturnis la okulojn kaj pli forte ekpremis la rimenon.
351 Ŭaĥeneb, anhelante, alproksimiĝis al Baŭrĝed, malpura, ŝvita kaj perpleksa. Baŭrĝed per gesto vokis la malkuraĝiĝintan sklavpeliston, sur kies frunto restis ruĝa premspuro de la nomo de la faraono. Post kelkaj minutoj ĉirkaŭ Baŭrĝed amasiĝis liaj eksaj kunuloj el simplaj neĝes oj.
352 La homoj ekhastis post la vojaĝinto, obeante al li plene, kiel dum la pasintaj tagoj. La remistoj estis mansvingantaj al ili de sur la rivero. La liberigitaj ŝtonministoj deziris bani sin, sed Baŭrĝed ne permesis kaj ordonis eksidi en la boaton. Nur kiam ili debordiĝis, Baŭrĝed faciligite suspiris.
353 La bruo kreskis, eĥe disirante laŭ la rivero. En polvo sur la bordo videblis malklaraj figuroj de kurantoj, iuloke militistoj svingadis lancojn kaj, ĉirkaŭigitaj de ĉiu flanko, faladis. Amasetoj de interbatiĝantoj degeladis, kaj disŝutadis, kaj ree aperadis en alia loko.
354 La amaso sur la bordo estis ĉiam pligrandiĝanta, militistoj kaj oficistoj malaperis, centoj da manoj faradis alvokajn gestojn al la boato, malklaraj krioj iĝadis pli laŭtaj, kaj la vojaĝinto distingis la nomon de Ŭaĥeneb. Neniam pensis la eksa trezoristo de la faraono pri eblo de ribelo.
355 Densa amaso ĉirkaŭis la eksajn kunulojn de Baŭrĝed, elsaltintajn sur la varfon, salutante ilin per ekstaza kriego. Ŭaĥeneb atente rigardis rekte en la vizaĝon de sia estro, kaj en la okuloj de la maljuna direktilisto Baŭrĝed legis la lastan demandon, peton kaj sopiran maltrankvilon.
356 Ŭaĥeneb riverencis al la estro. Baŭrĝed suspiris kaj geste ordonis al la remistoj depuŝi la boaton. Subite kvar remistoj – ĉiuj estintaj kamaradoj laŭ la vojaĝo en la Landon de Spiritoj – elsaltis sur la varfon. Baŭrĝed ŝajnigis, ke nenion rimarkis. La remilojn kaptis tri remistoj el la restintaj.
357 Kaj denove, kiel tiam, tre antaŭlonge, dum la interparolo kun Ŭaĥeneb pri la ordono de la faraono iri en la Landon de Spiritoj, sopira malkontento pri si kaj honto ekposedis Baŭrĝed on. Kvazaŭ denove lia direktilisto iĝis en io pli alta ol li, pli kuraĝa kaj pli prava. Sed la saĝa ĉefpastro eraris.
358 La Ruĝa maro kun ĝiaj koralaj rifoj en la ŝipvojaĝo de egiptoj estis priskribita tute ekzakte, pri kio povas konvinkiĝi ĉiu, konanta la maristan gvidlibron de tiu ĉi maro, kaj ankaŭ de la Hinda oceano ĉe la bordoj de Afriko. Freŝa aŭtuna vento flugis super vastaĵo de Nevo, kovrita de faldetoj.
359 La akra pinto de la Petropaŭla fortikaĵo en brilo de la suna tago ŝajnis ora radio, leviĝinta en bluan alton de la ĉielo. Sub ĝi glate ĝibigis sian larĝan, potencan dorson la Palaca ponto. Ondoj, balanciĝante kaj brilante, egalmezure plaŭdis sur helajn granitajn ŝtupojn de la kajo.
360 Sonoris tramoj, derampante de sur la ponto. La maristo trais ĝardeneton kun arboj, brulantaj per aŭtuna skarlato, iris laŭlonge de granda placeto kaj por sekundo haltis antaŭ enirejo, kie gigantoj el polurita granito estis apogantaj masivan balkonon super ĝiba leviĝo de la trotuaro.
361 La junulo eniris en la pezan pordon, demetis la nigran militistan mantelon kaj hastis al larĝa ŝtuparo el blanka marmoro, kiu strebis el la duonmalhela vestiblo al hela kolonaro, kadrita per vico de marmoraj statuoj. Renkonten al li, ĝoje ridetante, iris svelta junulino.
362 Post rompaĵoj de vazoj kaj platoj kun nekompreneblaj surskriboj, post mornaj, nigraj skulptaĵoj de Antikva Egiptujo, sarkofagoj, mumioj kaj ĉiuj ceteraj entombigaj aĵoj, aspektantaj eĉ pli morne sub volboj de nehelaj haloj de la malsupra etaĝo, ili ekdeziris helajn kolorojn kaj sunon.
363 Subite antaŭ la okuloj de la junulino en la tria vitrino aperis makulo de mirakla blu verda koloro, tiom hela, ke, ŝajnis, ĝi radiis sian propran lumon. La junulino alirigis sian kunulon al la vitrino. Sur arĝenteca veluro estis klinite alfiksita plata ŝtono kun rondaj randoj.
364 Sur la glata supra edro, evidente, polurita per homa mano, videblis klare eltranĉitaj homaj figuretoj, grandaj je etfingro. La koloro, la brilo kaj la lumporta diafaneco de la ŝtono akre kontrastis kun la morna severeco de la halo kaj la palaj koloroj de la aŭtuna ĉielo.
365 Neniu gvidisto, kvazaŭ spite, estis apude, nur en angulo ĉe la ŝtuparo sidis gardistino. La sciencisto kaptis lignan kadron, fiksitan sur la supra flanko de la vitrino, mallevis ĝin. Ĝuste kontraŭ la ŝtono ekstaris granda lupeo. Klakis ŝaltilo, hela lumo priverŝis la supraĵon de la ŝtono.
366 Interesigitaj eĉ pli, la gejunuloj rigardis en la lupeon. La figuretoj, eltranĉitaj sur la ŝtono, pligrandiĝinte, iĝis vivoplenaj. Ĉe unu rando de la diafana blu verda plataĵo per maldikaj avaraj linioj estis skizita figureto de nuda junulino, staranta kun la dekstra mano, levita al la vango.
367 Bukloj de la densaj krispaj haroj kuŝiĝis sur rondaĵon de la ŝultro, skizitan per klara arko. La tutan ceteran supraĵon de la ŝtono okupis tri brakumiĝintaj viraj figuroj, plenumitaj kun eĉ pli granda majstreco, ol la bildo de la junulino. La sveltaj, muskolaj korpoj rigidiĝis en momento de moviĝo.
368 En la centro potenca homo, pli alta ol la du, starantaj flanke, larĝe dismetis la brakojn sur iliajn ŝultrojn. Ĉe liaj flankoj la du viroj, armitaj per lancoj, staris, atente klininte la kapojn. En iliaj pozoj estis streĉita preteco de povaj batalistoj, pretaj certe rebati ajnan malamikon.
369 La tri malgrandaj figuretoj estis plenumitaj kun granda majstreco. La ideo – frateco, amikeco kaj kuna lukto – estis esprimita en ili kun neordinara forto. Sub la figuroj kaj sur glata rompsurfaco de la malsupra rando eblis rimarki malglate kaj haste skrapitajn nekompreneblajn signojn.
370 Tiu, nevidebla en la nokta mallumo, malforte plaŭdis sube. La ŝtono ankoraŭ ne perdis tagan varmon, kaj al la junulo ne malhelpis blovoj de malvarmeta vento, trakurantaj inter rokoj. La junulo mediteme rigardis malproksimen, tien, kie dronis en mallumo fino de la arĝenta strio de la Lakta Vojo.
371 Ne, li devas sukcesi transdoni la belon! Tiam li iĝos la plej granda skulptisto de sia lando kaj homoj gloros lin, admirante liajn verkojn. En ili belo unuafoje estos por ĉiam fiksita en bronzo aŭ ŝtono! La junulo forflugis malproksimen en la kuraĝaj revoj, sed tiam forta ondo brue plaŭdis malsupre.
372 La junulo sciis, ke li estas rare forta kaj eltenema. Kiel agrable estas montri sian forton kaj lertecon en vesperaj konkuroj en la vilaĝo antaŭ Tessa, ĝoje rimarkante lumeton de aprobo en la okuloj de la junulino! La junulo salte ekstaris kun brulantaj vangoj, ĉiuj muskoloj de lia korpo streĉiĝis.
373 Malrapide aliris li la randon de la ŝtono, rigardis en la mallumon, kiu ŝajnis senfunda, kaj, sonore ekkriinte, saltis malsupren. Tuj ekvivis la kvieta, silenta nokto. Malsupre estis la maro, karese malvarmiginta lian varmegan haŭton, ekbrilinta per etaj lumetoj ĉirkaŭ la brakoj kaj la ŝultroj.
374 Li eknaĝis, divenante en mallumo balanciĝojn de la akvo, certe leviĝante sur altajn ondojn, kiuj subite ekstaradis antaŭ li. La koro facile svenadis – la maro kvazaŭ havis nek fundon, nek randon, kuniĝante kun la malhela ĉielo en unu tutaĵon. Li estis sola kun la steloj.
375 Facila movo – kaj ondoj obeeme ekportis la junulon al la bordo, al apenaŭ videbla griza makulo de sablaĵo. Iomete tremante pro malvarmo, li ree grimpis sur la platan ŝtonon, levis sian mantelon el kruda lano, volvis ĝin kaj ekkuris laŭ la bordo al la lumeto de lignofajro.
376 En la malforta lumo de la nehela flamo aperis muro de malgranda domo, masonita el angulecaj ŝtonoj, kaj super ĝi – elstaraĵo de kana tegmento. Longe etenditaj branĉoj de unuopa platano kovris la loĝejon kontraŭ malbona vetero. Ĉe la lignofajro mediteme sidis maljunulo en griza mantelo.
377 Mirindaj kaj tute similaj estis la okuloj de la maljunulo kaj de la junulo – brilantaj, orecaj, similaj al densigita koloro de suna radio. Popola kredo diris, ke homoj kun tiaj okuloj devenis de teraj amoratinoj de la «filo de alto» Hiperiono mem, la dio de suno. La maljunulo frue vekis Pandionon.
378 Sub severa kaj postulema observo de la avo Pandiono okupiĝis pri gimnastikaj ekzercoj. Miloj da miloj da fojoj, ekde la infanaj jaroj, faradis li ilin ĉe sunleviĝo kaj sunsubiro, sed hodiaŭ la avo estis elektanta la plej malfacilajn ekzercojn kaj ĉiam pligrandiganta ilian nombron.
379 Retenante ridon, por ne perdi la spiradon, Pandiono laŭ signo, donita de la avo, ekkuris norden, tien, kie la borda pado ĉirkaŭis krutan ŝtonan deklivon. Li kiel vento trakuris la padon, grimpis sur la unuan ŝtupegon de la deklivo, malleviĝis kaj eĉ pli rapide ekkuris malantaŭen.
380 La enfluejo de la rivero perdiĝis en verda densejo, abunda je birdoj, kiuj alflugadis el la nordo. Antaŭe malfermiĝis la nebuliĝinta maro. De tie venadis ondoj, kun plaŭdo alkurantaj sur la akran finon de la kabo, similan al kolo de grandega animalo, merginta la kapon en la akvon.
381 Majesta murmuro de ondoj, akraj krioj de birdoj, fajfo de vento en kanoj kaj bruo de kverkaj branĉoj – ĉiuj ĉi sonoj estis kuniĝantaj en unu maltrankvilan kontinuan melodion. Sur la kruda ŝtona altaro la maljunulo bruligis fajron. Li ĵetis en la flamantan lignofajron pecon de viando kaj flanon.
382 Pandiono, lasinte la armilaron, ĵetiĝis al la avo kaj impete brakumis lin. La maljunulo ĉirkaŭprenis per la mano la torson de la junulo, sentante malmolecon de liaj potencaj muskoloj. Al la avo ŝajnis, ke li kaj lia antaŭlonge pereinta filo kvazaŭ renaskiĝis en tiu juna korpo, kreita por lukto.
383 Laŭ peto de Pandiono la maljunulo kantis al li legendojn pri deveno de ilia popolo, pri najbaraj teroj kaj landoj. Konsciante, ke li aŭdas la avon lastfoje, la junulo avide kaptadis ĉiun vorton, penante enmemorigi la kantojn, ekde la infaneco firme ligitajn por li kun la bildo de la avo.
384 Pura bluo de la ĉielo spiris per ardo, la senmova aero pleniĝis per sonoro de cikadoj, kaj la suno blindige reflektiĝis de blankaj rokoj kaj ŝtonoj. La maro iĝis diafana kaj pigre balanciĝis ĉe la bordoj, akceptinte aspekton de malnova vino, ŝanceliĝanta en giganta tasego.
385 Hontinte pri la larmoj, mordinte la lipojn, li levis la kapon kaj longe rigardis en la maran foron, ĝis la konsternitaj pensoj ekfluis konsekvence kaj glate. Pandiono ekstaris, ĉirkaŭrigardis la bordon, brulantan sub la suno, la malgrandan dometon sub la platano, kaj ree la sopiro iĝis netolerebla.
386 La piedo de ŝtona deklivo de la monto ĉe la rivero dronis en arboj. Mallarĝaj folioj de oleandroj, peza verdo de figarboj alternis kun pufaj foliaroj de grandaj juglandujoj – ĉio ĉi estis kuniĝanta en kontinuan fumantan mason, kiu ŝajnis preskaŭ nigra ĉe blankaj kalkoŝtonaj deklivoj.
387 La padeto plonĝis en malvarmetan ombron kaj post kelkaj turnoj alkondukis al kampeto, prikonstruita per negrandaj dometoj, dense starantaj ĉe oblikvaj deklivoj de vinberĝardenoj. La junulo plirapidigis la paŝojn kaj direktis sin al malalta blanka konstruaĵo, kaŝiĝanta post nodaj trunkoj de olivoj.
388 Pandiono rapide turniĝis. El la interna pordo elrigardis junulino en malhel ruĝa himatio, surĵetita super velkinta lazura ĥitono. Ĝoja rideto montris senriproĉajn dentojn, tamen post momento la junulino kuntiris la brovojn, kaŝinte la rideton, kaj malvarme ĉirkaŭrigardis la junulon.
389 Apud la hejmo kreskis maljunaj olivarboj. Iliaj grandegaj nodaj trunkoj estis bizare interplektitaj, kaj meditema rigardo de la artisto trovadis en ili konturojn de homoj kaj animaloj. Unu arbo similis starantan sur la genuoj giganton, levintan super la fleksita kolo larĝe dismetitajn manojn.
390 Ĉe la alia flanko de la hejmo glitis virina figuro en festa intense blua himatio kun oraj brilaĵetoj. La artisto rekonis la filinon ĝuste en la momento, kiam la junulino malaperis post deklivo de la monteto. Senbrue paŝante per la nudaj piedoj, al Agenoro proksimiĝis lia edzino kaj eksidis apude.
391 Poste la tero ŝvelis per monteto, plene kovrita de sangruĝaj floroj. Sub la hela suno la monteto brulis, kvazaŭ priverŝita per malhela flamo. Ĉi tie ne estis dornoj, kaj la junulino, alte levinte faldojn de la ĥitono, ekkuris. Rapide preterinte unuopajn arbojn, Tessa iĝis en la bosko.
392 Odoro de varmigita rezino kaj pinglaro miksiĝis kun freŝa spirado de la maro kaj disverŝiĝis laŭ la tuta bosko. La junulino ekiris pli malrapide, senkonscie obeante al la solena kvieto de la bosko. Dekstre inter trunkoj antaŭ ŝi altis griza roko, priŝutita per pinglaro.
393 Pandiono observis ŝin, ridetante kaj remetante la instrumentojn, sed, kiam li forturniĝis al la statuo, la ravita rideto malrapide foriris de lia vizaĝo. Tiu ĉi kruda bildo estis ankoraŭ tre malproksima de la admirinda viva Tessa. Sed tamen en la argilo jam aperis ĉiuj proporcioj de ŝia korpo.
394 Li transportos sur la senmovan argilon ĉarmon de vivaj linioj. Pandiono malserene kaj decideme turnis sin al Tessa. Tiu, oblikve rigardinte al li, kapjesis. Mallevinte la okulojn, la junulino apogis sin je pina trunko, submetinte unu manon sub la nukon. Pandiono silente enprofundiĝis en la laboron.
395 Jam dum multaj tagoj okazadis tiu lukto de la kreaj manoj kontraŭ la senviva, indiferente obeema argilo, kiun necesis devigi akcepti belan formon de vivaĵo. La tempo estis pasanta. La sentiva orelo de la junulo jam kelkfoje kaptis subpremitajn suspirojn de la laca Tessa.
396 Kaj subite per instinkta sento de virino ŝi komprenis, kio okazas en la animo de la artisto. Kun patrineca amo ŝi kliniĝis super la junulo, parolis karesajn vortojn, alpremadis al si la kapon de Pandiono, glitante per la maldikaj fingroj laŭ ringoj de liaj mallongaj haroj.
397 La impeta malespero de la junulo kvietiĝis. Malproksime aŭdiĝis voĉoj. Pandiono rigardis ĉirkaŭe; lia impeto estingiĝis, kaj kun ĝi foriris ankaŭ la fiera espero. Al li ŝajnis, ke lia junula revo neniam efektiviĝos. La skulptisto aliris al sia statuo kaj haltis en hezito.
398 La gejunuloj direktis sin al la sono de la mara surfo. Ili longe iris silente. Pandiono ekparolis, penante transdoni al la amatino sian sopiron kaj elreviĝon. La junulino penis persvadi Pandionon ne lasi penojn, parolis pri sia certeco pri li, pri lia kapablo plenumi la ideon.
399 Hodiaŭ li komprenis, ke li ankoraŭ estas tre malproksima de la vera majstreco, kaj vojo al la vera arto iras tra longaj jaroj da persista laboro. Tessa atente aŭskultis la junulon kaj, sentante, ke nun antaŭ ŝi estas malfermita la tuta animo de Pandiono, kun amaro komprenis sian senfortecon.
400 La pezaj ondaj haroj estis levitaj node ne sur la nuko, kiel ĉe helenaj virinoj, sed sur la verto. De la nodo estis deirantaj densaj tufoj, kovrante malantaŭe la kolon kaj la dorson. Ion similan Pandiono ankoraŭ ne vidis. Senteblis, ke tiu statueto estas kreitaĵo de granda majstro.
401 Se li posedus la arton de la nekonata majstro! Se lia ĉizilo povus kun sama precizeco kaj fajneco transdoni la formon, viviĝantan sub la roz flava surfaco de la malnova osto! Agenoro, kontenta pri la farita impreso, observis la junulon kaj malrapide glatigadis la vangon per la fingropintoj.
402 Kaj Agenoro rakontis, ke en la orientaj urboj, kie ankoraŭ vivas antikvaj moroj, restis multaj verkoj de antikva arto. Virinoj, samkiel antaŭ jarmilo sur Kreto, portas longajn malmolajn jupojn, farbitajn neordinare bunte, kaj nudigas la bruston, kovrante la ŝultrojn kaj la dorson.
403 La urbo Tirinto estas ĉirkaŭigita per giganta muro, alta je kvindek ulnoj. Tiuj muroj estis masonitaj el kolosaj tajlitaj rokpecoj, ornamitaj per oraj kaj bronzaj floroj, kiuj el malproksime brilas sub la suno, kiel fajroj, disĵetitaj laŭ la muro. Mikeno estas eĉ pli majesta.
404 Iliaj estroj subigis al si ĉion ĉirkaŭe je malproksimaj distancoj, prenis la urbojn en siajn temenojn, obeigis malfortajn gentojn kaj deklaris sin regantoj de la lando kaj de la homoj. Ĉi tie, en Eniado, ankoraŭ ne ekzistas tiaj potencaj estroj, samkiel ne ekzistas urboj kaj belaj temploj.
405 Kaj kion do diri pri fremdlandaj vagantoj: se ne staras malantaŭ iliaj ŝultroj potenca fratrio aŭ tribo, malpaciĝi kun kiu estas nesendanĝere eĉ por fortaj estroj, aŭ se ne havas la vojaĝanto multehoman taĉmenton da batalistoj, tiam nur du vojoj povas esti por la vagulo – morto aŭ sklaveco.
406 La insulo, kuŝanta en centro de maraj vojoj, estis loĝata nun de diversaj triboj. Sur ĝiaj bordoj ĉiam renkonteblis fremdlandanoj – komercistoj, maristoj, ŝarĝistoj. La diverslingva loĝantaro de Kreto okupiĝis pri komerco kaj loĝis en pli granda mondo, ol Helenujo, kaj pli bone rilatis al fremduloj.
407 Sopiro de disiĝo, kompato al la forlasita amatino, dubinda estonteco – jen la venena taso de lia vojo, de soleca serĉado. En la malhela kaj silenta hejmo Tessa susuris per la vestoj, poste aperis en la nigra aperturo de la pordo, korektante faldojn de la kovrilo, surĵetita sur la ŝultrojn.
408 La junulino nelaŭte vokis Pandionon, kiu momente ekstaris kaj impetis renkonten al ŝi. La nigraj haroj de Tessa estis volvitaj sur la nuko en pezan nodon kaj kadritaj laŭ la verto per tri rubandoj, kuniĝantaj sub la nuko. La maro bruis renkonten, vokante malfermadis sian senliman larĝon.
409 Kaj sunaj radioj dancis, diseriĝante kaj balanciĝante, sur la senlaca, ĉiam moviĝema akvo, penetrante la aeron per malforta flagranta lumo. Post monteto malaperis la padeto, de sur kiu ankoraŭ estis videblaj la domoj kaj la familio de Agenoro, sendanta la lastajn salutojn.
410 La gejunuloj iris silente. Iliaj malrapidaj paŝoj estis malcertaj: Tessa rekte rigardis al Pandiono, kaj li ne povis deŝiri la rigardon de la vizaĝo de la amatino. Baldaŭ, tro baldaŭ ili venis al la boato. Pandiono rektigis sin, en profunda suspiro larĝigis la kunpremitan bruston.
411 Pandiono alpremis la junulinon al si kaj diris la ĵuron, kaj tiutempe antaŭ lia mensa rigardo trakuris maraj foroj, klifoj, boskoj kaj ruinoj de nekonataj urboj – ĉio, kio nun disigos lin de Tessa por ses longaj monatoj – monatoj, dum kiuj li scios nenion pri la amata kaj ŝi pri li.
412 Pandiono tremeris, lasis Tessa n kaj rapide aliris la boaton. Cedante al la fortaj manoj, la boato malrapide ekmoviĝis, la kareno eksusuris laŭ sablo. Pandiono eniris ĝis la genuoj en malvarman plaŭdantan akvon kaj retrorigardis. Flanko de la boato, ĵetata de ondoj, facile batadis lian kruron.
413 La boato rapide debordiĝis, obeante al fortaj batoj de la remiloj, kaj li, ne deŝiriĝante, rigardis al la rigidiĝinta junulino. Ŝia vizaĝo estis alte levita rekte super la nuda ŝultro. La vento fermis la vizaĝon de Tessa per ŝiaj nigraj haroj, kaj la junulino ne penis korekti ilin.
414 Tra la haroj Pandiono vidis la brilantajn okulojn, la tremetantajn truojn de la rekta eta nazo kaj la helajn duonmalfermitajn lipojn. Kaj la haroj, movetiĝante pro la vento, per densa maso ĉirkaŭis la kolon. Iliaj finoj volviĝis per senfinaj ringetoj sur la vango, la tempio kaj la alta brusto.
415 La junulino staris senmove, ĝis la boato malproksimiĝis de la bordo kaj turniĝis per la pruo sud orienten. Tessa, nenion plu konsciante, malleviĝis sur la densan humidan sablon. La suno transiris al la poŭpo de la boato, kaj malrapidaj ondoj akceptis koloron de malhela mielo.
416 Antaŭe videblis akra kabo, kaj maldekstre nigris oblonga insuleto, limiganta sude la Kalidonan havenon – la celon de lia navigado. Pandiono ree komencis remi, kaj la insuleto estis malrapide kreskanta, leviĝante el la maro. Ĝia pinto disiĝis je apartaj pinglecaj foliaroj de arboj.
417 Baldaŭ vico de sveltaj cipresoj, similaj al nigraj pintoj de gigantaj lancoj, aperis antaŭ Pandiono. La arboj, kiujn defendis kontraŭ ventoj la hokeca roka kabo, leviĝanta sude, strebis en puran bluon de la ĉielo. La junulo singarde kondukis la boaton inter ŝtonoj, kovritaj de glitaj rufetaj algoj.
418 Pandiono eliris sur la bordon, trovis nemalproksime de malnova muskokovrita altaro kampeton kun mola printempa herbo kaj fintrinkis la akvon, rezervitan por la vojo. Manĝi li ne deziris. Ĝis la haveno, kaŝiĝanta sur la transa flanko de la insulo, estis ne pli ol du dekoj da stadioj.
419 Nur la vizaĝo de sola Eŭrimaĥo, enamiĝinta al Tessa, lumis, montrante, kiel li ĝojas pri la forveturo de la rivalo. Pandiono rimarkis, ke la ceteraj ne ŝercis kun li, kiel antaŭe, estis malpli da pikantaj mokoj – kvazaŭ inter li, la forveturanto, kaj ĉiuj restantoj jam kuŝiĝis ia limo.
420 Rilato de la amikoj samtempe esprimis envion kaj kompaton, kiel al homo, staranta sur sojlo de granda danĝero kaj apartigita inter ĉiuj ceteraj. La luno estis malrapide malaperanta post la arboj. Sur la kampeton elŝoviĝis larĝa kovrilo de nigra ombro. La dancoj finiĝis.
421 Vertikalaj deklivoj de kalkoŝtonaj krutaĵoj, leviĝantaj post la vinberĝardenoj, reflektis la lunan lumon, kiel giganta spegulo. Ŝajnis, ke super la vilaĝo, la apudborda ebenaĵo kaj la malhela maro staris diafana kurteno de arĝenta lumo, plena je sinistra ĉarmo kaj je silenta malgajo.
422 Pandiono rekonsciiĝis de revoj. Necesis manĝi kaj daŭrigi la vojon. Li faris oferon al la mara dio kaj, elirinte sur la bordon, mezuris sian ombron, metante la piedojn laŭ ĝia markita longo. La ombro je naŭdek piedoj montris al li, ke necesas hasti – ĝis la vespero necesis dungiĝi al ŝipo.
423 Ĝi, sinuante, kadris vastan verdan valon. La montoj per malkruta deklivo estis malleviĝantaj al la maro. La deklivo estis kovrita de tapiŝo da hel flavaj floroj kaj el malproksime ŝajnis grandega peco da oro, borderanta brilantan bluon de la maro. Pandiono plirapidigis la paŝojn.
424 Oni malkonsilis al li iri tiel malproksime, en tiun fermitan de montoj parton de Kreto, kie posteuloj de la antikva mara popolo estis malafablaj al venantoj. Pandiono hastis. Dum kvin monatoj li vizitis diversajn finojn de la grandega insulo, kiu per longa monta strio etendiĝis meze de la maro.
425 Vagante laŭ senfinaj ŝtuparoj de la palaco, la junulo unuafoje ekvidis grandajn halojn kun ruĝaj kolonoj, mallarĝiĝantaj malsupre, admiris kornicojn, hele pripentritajn per nigraj kaj blankaj rektanguloj aŭ ornamitajn per nigraj kaj lazuraj volvaĵoj, rememorigantaj pri vico de kurantaj ondoj.
426 Pandiono perdadis spiradon pro raviĝo, kiam li rigardis al bildoj de sanktaj ludoj kun virbovoj, al procesioj de virinoj kun vazoj en la manoj, al junulinoj, dancantaj ene de baraĵo, ekster kiu amasiĝis viroj, al nekonataj fleksiĝemaj bestoj en montoj kaj en strangaj vegetaĵoj.
427 La vegetaĵoj tiris sin supren sur tre longaj tigoj, preskaŭ sen folioj. Pandiono komprenis, ke pentristoj de la pasintaj tempoj intence misformis la naturajn proporciojn en strebo esprimi ian penson, sed ĝi estis nekomprenebla por la junulo, kreskinta en libero, inter la bela, severa naturo.
428 Kiel mirakle estos reveni hejmen kun lastaj aŭtunaj ŝipoj, rigardi en la bluajn brilantajn okulojn de la amatino, ekvidi diskretan ĝojon de Agenoro, la instruisto, kiu anstataŭis por li la patron kaj la avon! Pandiono, mallarĝigante la okulojn, rigardis al senfina vasto de la maro.
429 La juna skulptisto ekiris malrapide, penante ne rompi kvieton de la ruinoj, atente rigardante al malhelaj anguloj sub restintaj kolonoj. Ĉirkaŭirinte elstarantan angulon, Pandiono trafis en kvadratan halon sen tegmento, kies muroj estis pripentritaj per jam konataj klaraj freskoj.
430 Sekve, ĉi tie estis iu, inter tiuj ruinoj loĝas homoj! Reteninte la spiron, la junulo impetis al la elirejo, en la portikon, prikreskitan de alta herbo. La portiko el du blankaj kvadrataj fostoj kaj du ruĝaj kolonoj staris ĉe rando de negranda krutaĵo, apenaŭ leviĝanta super densa foliaro de arboj.
431 La junulo malleviĝis en la valon kaj trafis sur glatan, pavimitan vojon. Pandiono ekiris orienten, penante senbrue paŝi laŭ la varmegaj ŝtonoj. Larĝaj folioj de platanoj ĉe la dekstra flanko de la vojo, apenaŭ tremetantaj en la varmega aero, estis ĵetantaj strion de ombro.
432 Kelkaj ejoj, kiel vico de samaj kestoj, estis malfermitaj flanke de la vojo kaj tute malplenaj. Pandiono rekonis malnovan domon por ripozo de vojaĝantoj: li ofte vidis tiajn sur vojoj de la norda bordo kaj hastis eniri en la bunte farbitan centran enirejon, disigitan per sola kolono.
433 Malforta lirlado altiris la junulon, lacigitan de la varmego kaj de la longa vojo. Pandiono eniris en la kuvan fakon, kie akvo el granda tubo de fonto, tegita per pezaj platoj, estis defluanta en larĝan funelon, faritan en la muro, transverŝiĝante trans randojn de tri basenoj.
434 Demetinte la veston kaj la sandalojn, Pandiono banis sin en la pura malvarma akvo, sattrinkis kaj ekkuŝis por ripozi sur larĝa ŝtona benko. Lirlado de akvo kaj facila flustro de folioj lulis lin, kungluigis la okulojn, inflamigitajn de la suno kaj vento sur montopasejoj.
435 Singarde ĉirkaŭirante altajn arbustojn kun grandegaj dornoj, trairante inter trunkoj de arbutujo kun ties maldikega, hela kaj glata ŝelo, Pandiono proksimiĝis al grupo da mirtoj, kiel muro barantaj al li la vojon. Inter la densa foliaro pendis grapoloj da neĝblankaj floroj.
436 La decida momento venis. Pandiono, fleksiĝinte, plonĝis sub malaltajn branĉojn kaj singarde disŝovis ilin per la manoj: sur la kampeto, prikreskita de freŝa herbo, li ekvidis neordinaran spektaĵon. Centre de la kampeto kuŝis grandega neĝblanka virbovo kun longaj kornoj.
437 Malproksime en ombro lokiĝis grupo: junuloj, junulinoj kaj maljunuloj. Svelta homo kun krispa barbo, kun ora ringo sur la kapo, vestita en mallonga ĉemizo, kuntirita per bronza zono, elpaŝis antaŭen kaj donis ian signon. Tuj el la grupo apartiĝis junulino, ĉirkaŭvolvita per longa peza mantelo.
438 Ŝi levis supren la larĝe dismetitajn manojn. Pro tiu movo la mantelo falis. La junulino restis en sola zontuko, fiksita per larĝa blanka zono, brodita per lanugeca nigra ŝnureto. La nigregaj haroj estis malnoditaj, sur ambaŭ brakoj super la kubutoj brilis mallarĝaj braceletoj.
439 La dormemaj okuloj de la virbovo malfermiĝis kaj ekbrilis, ĝi fleksis la antaŭajn krurojn kaj komencis levi la pezan kapon. La junulino kiel sago ĵetis sin antaŭen kaj alpremiĝis al la grandega animalo. Por kelkaj momentoj la junulino kaj la virbovo rigidiĝis. Pandiono eksentis froston sur la dorso.
440 La animalo kreis kvazaŭ pezan piramidon de minacaj muskoloj. La sunbruna korpo de la junulino, alpremiĝinta al la kruta deklivo de la larĝa dorso de la virbovo, klare kontrastis sur la blanka felo. Per unu brako ŝi kroĉiĝis al la kornoj, per la alia ĉirkaŭprenis la gigantan kolon.
441 Ŝi ekstaris sur la piedojn je tri paŝoj for de la buŝego de la monstro kaj, etendite antaŭen la manojn, klakfrapis per la manplatoj kaj denove abrupte ekkriis. La virbovo mallevis la kornojn kaj furioze ĵetiĝis al ŝi. Pandiono teruriĝis: pereo de la bela kaj kuraĝa junulino ŝajnis neevitebla.
442 Unu el la junulinoj sukcesis ekrajdi rekte sur la kolo de la virbovo, antaŭ la pufa dorsa ĝibaĵo. La okuloj de la besto elorbitiĝis, ŝaŭmo aperis sur la buŝego. Mallevante la kapon, preskaŭ enpikante la nazon en la teron, la virbovo penis deĵeti la sentiman rajdantinon.
443 Li sukcesis vidi la antikvan ludon kun virbovo, antaŭ jarcentoj disvastiĝintan sur Kreto, en Mikeno kaj aliaj antikvaj urboj de Helenujo. Fleksiĝema, lerta homo venkadis en sensanga lukto virbovon – la sanktan animalon de antikvuloj, la enkorpiĝon de batalema povo, de peza kaj minaca forto.
444 Al fulma rapido de la animalo oni kontraŭstarigadis eĉ pli grandan rapidon. Precizeco de moviĝoj savadis al homo vivon. Pandiono ekde la infanaj jaroj penis evoluigi forton kaj lertecon kaj bone imagis, kiel multe da penoj kaj tempo postulis prepariĝo al partopreno en tiom danĝera amuzo.
445 La vojo dum kelkaj stadioj iris rekte kaj poste subite turniĝis suden, al la maro. Arboj, kiuj borderis ĝin, malaperis, anstataŭitaj de polvokovrita arbustaro. La ombro de Pandiono rimarkeble plilongiĝis, kiam li aliris la vojturnon. En la arbustoj aŭdiĝis susuro. La junulo haltis, fiksaŭskultante.
446 Ia birdo, nedistingebla kontraŭ la suno, brue ekflugis kaj malaperis en la arbustoj. Trankviligita, Pandiono ekiris pluen, jam ne atentante la sonojn. Malproksime aŭdiĝis karesaj, melodiaj vokoj de sovaĝa kolombo. Al la voko respondis ankoraŭ du birdoj, kaj ree venis silento.
447 En tiu momento, kiam Pandiono estis trairanta la vojturnon, kolombaj krioj sonis tute proksime. La junulo haltis, por rigardi la birdon. Subite malantaŭ si Pandiono aŭdis bruon de flugiloj; super li leviĝis du koracioj. Pandiono retroturniĝis kaj ekvidis tri homojn kun dikaj bastonoj en la manoj.
448 La nekonatoj, surdige kriegante, ĵetis sin al la junulo. Pandiono momente nudigis la glavon, sed ricevis baton kontraŭ la kapo. En la okuloj de la junulo estiĝis mallumo, li ŝanceliĝis sub pezo de korpoj, falintaj sur lin, – ankoraŭ kvar homoj, aperintaj el post la arbustoj, atakis lin malantaŭe.
449 Pro forta bato laŭ la mano li faligis la glavon. La junulo falis sur la genuojn, transĵetinte trans sin homon, sursaltintan lian dorson, per bato de la pugno faligis la alian, la tria kun ĝemo deflugis pro piedbato. La atakantoj, evidente, ne intencis murdi la veninton.
450 Sub pezo de kvin korpoj li falis sur la teron per la vizaĝo en vojan polvon, kiu plenigis liajn buŝon kaj nazon, trafis en la okulojn. Sufokiĝante pro terura streĉo, Pandiono leviĝis sur la genuojn, penante forskui de si la malamikojn. Ili ĵetadis sin sub liajn piedojn, premadis la kolon.
451 Amaso da korpoj ree falis sur la teron, polvo ekfumis ĉirkaŭe, ruĝiĝante en sunaj radioj. La atakantoj, eksentinte neordinaran forton kaj eltenemon de la junulo, ne plu kriis – sur la dezerta, silenta vojo aŭdeblis nur bruo de la lukto, ĝemoj kaj raŭkaj suspiroj de la batalantoj.
452 Kelkfoje Pandiono ekstaradis, liberiĝinte de la kontraŭuloj, sed la malamikoj ree superadis, kroĉiĝante al la piedoj de la junulo. Subite aŭdiĝis venkaj krioj: al la atakantoj venis helpo – ankoraŭ kvar homoj aliĝis al la lukto. La brakojn kaj la piedojn de la junulo ligis fortikaj rimenoj.
453 Liaj venkintoj, vigle interparolante en nekomprenebla lingvo, etendiĝis en ombro apud li, ripozante post la malfacila lukto. Leviĝinte, ili per gestoj ordonis al la junulo iri kun ili. Pandiono, komprenante senutilecon de rezisto, decidis ŝpari fortojn por konvena okazo kaj kapjesis.
454 La nekonatoj malligis liajn piedojn. Ĉirkaŭita de densa ringo de malamikoj, Pandiono, ŝanceliĝante, ektrenis sin laŭ la vojo. Baldaŭ li ekvidis kelkajn mizerajn konstruaĵojn el neprilaboritaj ŝtonoj. El la domoj eliris loĝantoj: maljunulo kun bronza ringo en la haroj, kelkaj infanoj kaj virinoj.
455 La forĝisto trankvile kaj metode daŭrigis sian laboron, ankoraŭfoje almezuris la kolringon, platigis ĝiajn finojn, malfleksis kaj trabatis truojn. Restis niti la ĉenon. La maljunulo ion grumblis. Oni kaptis Pandionon, per signoj ordonis kuŝiĝi sur la teron apud la amboso.
456 La junulo kolektis ĉiujn fortojn por la lasta peno de liberiĝo. El sub la rimenoj, ligantaj la kubutojn, ŝprucis sango, sed Pandiono forgesis pri doloro, sentante, ke la rimenoj cedis. Momento – kaj ili krevis. Pandiono batis per la kapo en makzelon de homo, subpreminta lin, kaj tiu falis.
457 La junulo ekĵetiĝis laŭ la rando de la krutaĵo, penante trovi padon por malleviĝo, sed la vertikalaj rokoj etendiĝis malproksime en ambaŭ flankojn. Elirejo ne estis – el la arbustoj jam estis kurantaj la malamikoj, dum la kuro viciĝante en arkan linion, por el tri flankoj ĉirkaŭi Pandionon.
458 La junulo ruliĝis je ankoraŭ dudek ulnoj pli malsupren kaj haltis sur elstaraĵo de roko, humida pro ŝaŭmo, alfluganta ĉi tien de la surfo. Konsternita, ankoraŭ ne konsciante, ke li saviĝis, la junulo leviĝis kaj ekstaris sur la genuojn. Supre la persekutantoj penis trafi lin per ŝtonoj kaj lancoj.
459 La ŝipo alproksimiĝis, kvazaŭ la maristoj ekinteresiĝis pri tio, kio okazas sur la bordo. En la kapo de la Pandiono sonis obtuza bruo, li sentis fortan doloron en la tuta korpo, la okulojn kovris larmoj. Li malklare konsciis: kiam liaj persekutantoj alportos pafarkojn, la pereo estos neevitebla.
460 Oni lin rekonsciigis, donis akvon – li longe kaj avide trinkis. Pandiono sentis, ke lin oni fortrenis flanken kaj kovris per io. La juna skulptisto mergiĝis en profundan dormon. La montoj de Kreto apenaŭ videblis ĉe la horizonto. Pandiono moviĝetis kaj, nevole ekĝeminte, vekiĝis.
461 Tiu ĉi ŝipo havis altajn ŝiprandojn, la remistoj sidis sub ferdekaj tabuloj, ĉe ambaŭ flankoj de tranĉaĵo, larĝiĝanta en profundon de la holdo. La velo en la centro de la ŝipo estis pli alta kaj mallarĝa, ol sur helenaj ŝipoj. Amasoj da ledoj, faligitaj sur la ferdeko, estis eligantaj pezan odoron.
462 La homo tuŝis lian ŝultron kaj per ordona gesto almontris la poŭpon de la ŝipo. Pandiono volvis ĉirkaŭ la koksoj la ĉifonaĵojn, malsekigitajn per la sango, kaj ekiris laŭlonge de la ŝiprando al markezo sur la poŭpo. Tie sidis maldika homo, same ĝibnaza, kiel tiu, kiu venigis Pandionon.
463 Li disŝovis en rideto la lipojn, kadritajn de malmola barbo, elstaranta antaŭen. Lia seka, malmola pro vento kaj raba vizaĝo, ŝajnanta gisita el bronzo, esprimis kruelecon. Pandiono komprenis, ke li trafis sur komercan ŝipon de fenicoj kaj vidas antaŭ si estron aŭ mastron de la ŝipo.
464 Pandiono nege balancis la kapon kaj senlige rakontis, ke li plej baldaŭ devas reveni en la patrujon, petegante elŝipigi lin sur la plej proksima insulo. La okuloj de la estro kolere ekbrilis. Pandiono senhelpe rigardis ĉirkaŭe. La ŝipo estis rapide malproksimiĝanta de Kreto.
465 Pandiono decidis, ke en la rolo de batalisto al li estos pli facile fuĝi. Sed la fenico, bone konanta la morojn de helenoj, devigis lin fari tri terurajn ĵurojn pri fideleco. La estro ŝmiris la vundojn de la junulo per kuraca miksaĵo kaj kondukis al la grupo de militistoj, ordoninte manĝigi lin.
466 La pli aĝa el la batalistoj, aprobe subridante, frapis la ŝultron de Pandiono, palpis la muskolojn kaj ion diris al la ceteraj. Tiuj laŭte ekridegis. Pandiono nekomprene rigardis al ili; profunda sopiro nun apartigis lin de ĉiuj homoj. Ĝis Tiro restis ne pli ol du tagoj da navigado.
467 Dum la kvar tagoj, pasigitaj sur la ŝipo, Pandiono iomete kutimiĝis al sia stato. La kontuzoj kaj vundoj, kiuj evidentiĝis neprofundaj, saniĝis. La ŝipestro, rimarkinte saĝon kaj diversajn sciojn de Pandiono, estis kontenta pri la junulo kaj kelkfoje konversaciis kun li.
468 Trans la Pordego de Nebuloj, kie rokoj de la sudo kaj la nordo estis alproksimiĝantaj, kreante mallarĝan markolon, kuŝis ekstremaĵo de la tero – la grandega Nebula maro. Ĉi tie ŝipoj turniĝadis suden kaj baldaŭ atingadis la bordon de la varmega lando de nigruloj, riĉa je eburo, oro, oleo kaj ledoj.
469 La fenico, konjektante pri neordinaraj kapabloj de Pandiono, deziris teni lin ĉe si. Li logadis la junulon per ĉarmo de vojaĝoj, pentradis al li bildojn de estonta leviĝo, antaŭdiradis, ke post dek dekkvin jaroj da bona servado la heleno mem povos iĝi komercisto aŭ ŝipestro.
470 La junulo aŭskultis fenicojn kun intereso, sed sciis, ke la vivon de artisto li ne ŝanĝos al riĉo en fremda lando. Kun ĉiu tago ĉiam pli netolerebla iĝadis la deziro vidi Tessa n almenaŭ por momento, ree aŭdi la potencan bruon de la sankta pina bosko, kie pasis tiom da feliĉaj horoj.
471 La ŝipestro ordonis al li lerni la arton de direktilisto. Turmente rampis la tempo por Pandiono, kiam li staris ĉe la direkta remilo, konformigante la kurson de la ŝipo kun moviĝo de la suno, aŭ, sekvante al ordonoj de la direktilisto, orientiĝis laŭ steloj. Tiel estis ankaŭ en tiu ĉi nokto.
472 La estro, dormetinta en profundo de la markezo, eliris sur la ferdekon. Li atente rigardis la maron kaj, evidente maltrankviligita, aliris la direktiliston. Ili longe interparolis. La estro vekis dormintajn batalistojn kaj, sendinte ilin al la direktaj remiloj, mem ekstaris apud Pandiono.
473 La vento abrupte turniĝis kaj furioze ekatakis la ŝipon, ondoj leviĝadis ĉiam pli alte, superverŝante la ferdekon. La maston oni devis forigi – kuŝigita sur ledajn amasojn, ĝi elstaris antaŭ la pruo, obtuze frapante je la alta ondrompilo. La lukto kontraŭ ondoj kaj vento iĝadis ĉiam pli despera.
474 En la griza krepusko iĝis pli klare videblaj ĵetiĝantaj minacaj ondoj. La tempesto ne kvietiĝis. La vento, ne malfortiĝante, alflugadis, premadis la ŝipon. Maltrankvilaj krioj aŭdiĝis sur la ferdeko – ĉiuj homoj, troviĝantaj tie, almontris al la estro en direkto de la dekstra flanko de la ŝipo.
475 La tuta ŝipanaro ĉirkaŭis la estron, eĉ la direktilisto fordonis la direktilon al batalisto. La maltrankvilajn elkriojn anstataŭis rapida, pasia parolo. Pandiono rimarkis, ke ĉies atento estis direktita al li: en lia direkto oni almontris per fingroj, minacis per pugnoj.
476 Nenion komprenante, Pandiono observis la estron, liajn kolerajn, protestajn gestojn. La maljuna direktilisto, kaptinte la mastron je la mano, ion longe parolis, alproksimiginte la lipojn al lia orelo. La estro nege balancadis la kapon, kriante abruptajn vortojn, sed finfine, evidente, cedis.
477 Momente la homoj ĵetiĝis al la perpleksa junulo, fleksante liajn brakojn malantaŭen. Pandiono komprenis: al li denove minacas morto. Preta ĝis la lasta minuto batali por la vivo, kiun li tiel amis, li ĉirkaŭis per senhelpa kaj malama rigardo la koleran homamason sur la ferdeko.
478 La tempo pasadis, kaj ondoj plu portis Pandionon al la bordo. Al la ŝipo li ne rigardis, forgesinte pri ĝia ekzisto eĉ antaŭ la neevitebla morto. Saltoj de ondegoj iĝis malpli oftaj. Ondoj ruliĝis malpli rapide, per longaj vicoj, levante kaj faligante tondrantajn markezojn de ŝaŭmaj pintoj.
479 Du deĵoraj militistoj en mallongaj verdaj jupoj – signo de aparteno al la borda gardistaro de la Granda Verda maro, apogante sin per longaj maldikaj lancoj, estis pririgardantaj la horizonton. Ambaŭ militistoj longe fiksrigardis al la makulo sur la sablo. La pliaĝulo morne balbutis malbenon.
480 Facila kramfo trairis la korpon de la kuŝanto. La militistoj, forĵetinte la lancojn, turnis la senkonsciulon, komencis froti lian ventron, fleksi la krurojn. Iliaj penoj atingis sukceson. Baldaŭ la droninto – tio estis Pandiono – malfermis la okulojn kaj turmente ektusis.
481 La militistoj donis al Pandiono akvon, kelkajn pecojn de flano, malsekigitajn en biero, kaj kuŝigis sur la planko de malvarmeta argil verga ŝedo. La terura streĉo ne pasis senspure – akra doloro tranĉis la bruston, la koro malfortiĝis. Antaŭ la fermitaj okuloj flagris sennombraj ondoj.
482 Li singarde demetis la mantelon, surĵetitan sur la krurojn de la junulo, kaj longe pririgardis sian kaptiton. Pandiono ne povis suspekti, ke la decido, maturiĝinta en la menso de la estro, kondukos al novaj senekzemplaj suferoj. La estro kovris Pandionon kaj, kontenta, eliris.
483 Li dormis tiel longe, ke perdis ajnan imagon pri tempo, pri tio, kie li troviĝas. Malklare, fragmente li rememoris, ke post la kruela lukto kontraŭ la furiozanta maro li estis ien kondukita, ie kuŝis en silento kaj mallumo. La junulo movetiĝis kaj eksentis ligitecon en la tuta korpo.
484 Li kun peno turnis la kapon kaj ekvidis verdan muron de kanoj kun stelformaj panikloj supre. Super la kapo estis diafana ĉielo, proksime, ĉe la orelo mem, malforte lirlis kaj plaŭdis akvo. Iom post iom Pandiono komprenis, ke li kuŝas en mallarĝa kaj longa boato, ligita ĉe la manoj kaj la piedoj.
485 La stranga lingvo kun melodia klakado kaj klaraj akcentoj de vokaloj estis tute nekonata al la junulo. Pandiono streĉiĝis, penante ŝiri siajn ŝnurojn, kaj senĉese ripetadis la saman demandon. Baldaŭ al la malfeliĉa kaptito iĝis klare, ke oni lin ne komprenas kaj ne povas kompreni.
486 Pandiono sukcesis balanci la ŝanceliĝeman boaton, sed unu el la gardistoj alportis la pinton de bronza ponardo al lia okulo. Kun abomeno al homoj, al si kaj al la tuta mondo Pandiono lasis penojn rezisti kaj ne plu faris ilin dum la tuta longa vojo laŭ labirinto de marĉaj veproj.
487 Post longa disputo kun la gardistaro, la homoj, kiuj alveturigis Pandionon, fordonis al dormema barba homo, aperinta de ie, etan rulaĵon kaj ricevis anstataŭe peceton de nigra ledo. Ekŝrikis la peza pordo en la hokringoj. Al Pandiono oni malligis la manojn, enpuŝis enen de la malliberejo.
488 Pandiono trovis sin en malvasta kvadrata ĉambro, plenŝtopita per homaj korpoj, kuŝantaj falamase. La homoj peze spiris kaj ĝemis en maltrankvila dormo. Sufokiĝante pro fetoro, ŝajne iranta de la muroj mem, Pandiono trovis por si liberan lokon sur la planko kaj singarde eksidis.
489 La junulo ne povis dormi. Li pensis pri la eventoj de la lastaj tagoj, kaj sur lia koro kuŝis peza ŝarĝo. Malrapide estis pasantaj sendormaj horoj de soleca nokta pensado. Pandiono pensis nur pri libero, sed ne trovadis vojojn al saviĝo el la kaptiteco. Li trafis en profundon de tute nekonata lando.
490 Li ĝisatendis la mateniĝon, indiferente pririgardante siajn kamaradojn laŭ la malfeliĉo: kaptitojn, apartenantajn al diversaj kaj nekonataj al li aziaj triboj. Ili estis pli feliĉaj, ol li – ili povis interparoli inter si, rakonti pri la malfeliĉo, rememori pasintecon, kune pridiskuti estontecon.
491 Ĉiuj estis senhonte pririgardantaj lin, kaj li staris flanke, nuda kaj suferanta. Gardistoj ĵetis al Pandiono pecon de kruda tolo por zontuko, poste kvar nigrahaŭtaj homoj enportis grandan argilan vazon kun akvo, hordeajn flanojn kaj tigojn de ia vegetaĵo. La pensojn de Pandiono rompis longa krio.
492 La malliberejo estis tute proksime de la bordo. Granda taĉmento da militistoj ĉirkaŭigis la kaptitojn per haregaro de lancoj. Baldaŭ ĉiuj iĝis enpelitaj en la holdon de granda ŝipo. La ŝipo ekiris supren laŭ la rivero, kaj la malliberuloj ne sukcesis rigardi ĉirkaŭe. En la holdo estis varmego.
493 Ĝemoj kaj krioj neniom tuŝis la gigantojn, ĝuantajn pri sia forto kaj pri senforteco de la viktimoj. Venis la vico de Pandiono. Unu el la militistoj kaptis lin je la mano, tuj kiam la junulo, blindigita de taga lumo, paŝis sur la teron. Pro la doloro la apatio, reginta Pandionon, ĉesis.
494 La militistoj momente disiris kaj ĵetis sin de malantaŭe sur Pandionon, kiu elsaltis ekster la rondon. La juna kuraĝulo estis faligita kaj premita per korpoj de la malamikoj. Maldika ekstremaĵo de lanco forte batis lin inter la ripoj en la malsupran parton de la brusto.
495 En tiu momento egipto kunigis la manojn de Pandiono, levitajn super la kapo, kaj fiksis ilin ĉe la manradikoj per ligna aĵo, simila al ludila boato. Tuj la militistoj lasis la junulon. La kaptitojn oni rapide ligis kaj ekpelis laŭ mallarĝa vojo inter la rivera bordo kaj kampoj.
496 Ĉiuj ili estis ligitaj en plej senkompata maniero; kelkaj havis la manojn en samaj ŝtipoj. La vizaĝoj de la kaptitoj estis misformitaj pro doloro, palaj kaj kovritaj de ŝvito. La junulo iris kiel en nebulo, apenaŭ rimarkante la ĉirkaŭaĵon. Kaj ĉirkaŭe sterniĝis riĉa lando.
497 Pandiono ne povis rigardi ĉirkaŭe. Li estis trenanta sin, kunpreminte la dentojn pro doloro, preter altaj muroj, ĉirkaŭantaj domojn de riĉuloj. Tio estis malpezaj kaj aeraj konstruaĵoj, je du etaĝoj, kun mallarĝaj kaj altaj fenestroj super pordaj niĉoj, kadrigitaj per lignaj kolonoj.
498 Blankegaj muroj, pripentritaj per komplika ornamaĵo de helaj kaj puraj farboj, estis elstarantaj neordinare klare en blindiga suna lumo. Subite antaŭ la kaptitoj aperis giganta ŝtona konstruaĵo kun rektaj tranĉoj de nekredeble dikaj muroj el grandaj ŝtonpecegoj, alĝustigitaj kun mirinda precizeco.
499 Pandiono trairis preter vico de dikaj kolonoj, morne grizaj sur fono de hela verdo de ĝardeno, sterniĝinta sur la ebenaĵo. Palmoj, figarboj kaj ceteraj fruktarboj alternis, kreante rektajn liniojn, kiuj ŝajnis senfinaj. Montetoj estis kovritaj de densa verdo de vinberĝardenoj.
500 Super la larĝa enirejo situis grandega neĝblanka balkono, kadrigita per du kolonoj kaj kovrita per plata tegmento. Laŭ kornico de la tegmento iris bunta ornamaĵo el alternantaj intense blua kaj ora koloroj. Intense bluaj kaj oraj zigzagoj ornamis la supran parton de la blankaj kolonoj.
501 La gardistaro, akompananta la kaptitojn, kaj la estro, gravmiene paŝanta antaŭe, momente sternis sin. Laŭ mangesto de la faraono – ĝuste li estis la viva dio, la supera reganto de la lando Kemt – la kaptitojn oni vicigis ansere kaj komencis malrapide irigi antaŭ la balkono.
502 Li preskaŭ senkonsciiĝis pro doloro en la manoj, lia korpo tremis, kiel en febro, la morditaj lipoj sekiĝis kaj kungluiĝis, sed la junulo rektigis sin, profunde suspiris kaj turnis al la balkono la koleran vizaĝon. La faraono ion diris, turninte sin al la korteganoj, kaj ĉiuj aprobe kapjesis.
503 Obeante al movo de fingro de la altrangulo, la militistoj malmilde dispuŝadis la amason kaj deirigadis flanken tiujn, kiujn almontradis la altrangulo. Pandiono estis rimarkita inter la unuaj. Entute oni elektis ĉirkaŭ tridek homojn, la plej fortajn kaj kuraĝajn aspekte.
504 Poste la militistoj ekpelis la kaptitojn laŭlonge de la malalta muro. La pado iĝadis ĉiam pli kruta kaj kondukis al grandega kvadrato de sentruaj muroj, kiu staris en ravino inter tritikaj kampoj. Laŭ la dikaj muroj el adoboj, altaj je dek ulnoj, paŝadis militistoj, armitaj per pafarkoj.
505 Libianoj kaptis Pandionon kaj turnis lin dorse al la venintoj. La junulo sentis facilan pikon – al la maldekstra skapolo oni almetis poluritan tabuleton, kovritan per mallongaj akrigitaj platetoj. Poste la homo abrupte batis per la mano la tabuleton – ŝprucis sango, kaj Pandiono nevole ekkriis.
506 Nun nur Pandiono rimarkis sur la maldekstraj skapoloj de la ĉirkaŭantaj lin libianoj helruĝan signon – iajn figuretojn en ovala kadro – kaj komprenis, ke oni stampis lin. La ŝtipon oni demetis de sur la manoj de Pandiono, kaj li ne povis reteni ĝemojn pro terura doloro en la rigidiĝintaj artikoj.
507 Trafinte sur polvan korton, la junulo senforte malleviĝis sur la teron. Ripozinte kuŝe, Pandiono trinkis malpuran akvon el grandega argila ujo, kiu staris ĉe la enirejo, kaj komencis pririgardi la lokon, kiu, laŭ opinio de homoj, kiuj regis ĉi tie, por ĉiam iĝis lia hejmo.
508 Apud la pordo staris ujoj kun akvo. Samtie longa terpeco estis ŝmirita per argilo kaj pure balaita. Tio estis la loko por manĝo, kiel poste eksciis Pandiono. La tuta libera parto de la kvadrato estis glatigita kaj eltretita – eĉ unu herbeto ne verdis sur ĝia griza kaj polva surfaco.
509 La junulo ne povis trankviliĝi. Anstataŭ maraj vastaĵoj, ombraj boskoj sur la bordoj de la patrujo, prilavataj de eterne plaŭdantaj ondoj – peceto da polva tero, kunpremita de muroj. Anstataŭ libera vivo kun la amatino – sklaveco en fremda lando, en senfina malproksimeco de ĉio kara.
510 Nur espero al liberiĝo detenis la junulon de deziro frakasi la kapon kontraŭ la muro, kiu forŝirmis de li la vastan kaj belan mondon. Same, kiel antaŭ jaro, floris arbustoj, sterniĝis flamantaj tapiŝoj laŭ deklivoj de montetoj. Sur la bordojn de Eniado ree venis printempo.
511 Komencis frue subiradi la brilanta stelfiguro Sago, kaj konstanta blovado de la okcidenta vento anoncis komencon de navigado. En la Kalidonan havenon revenis kvin ŝipoj, foririntaj al Kreto en la komenco de la printempo, kaj venis du kretaj ŝipoj. Sed Pandiono plu ne revenis.
512 La soleca vojaĝanto perdiĝis sur Kreto, malaperis ie en montoj de la grandega insulo, inter diverslingvaj triboj kaj multaj grandaj vilaĝoj. La artisto decidis veturi en la Kalidonan havenon kaj el tie, se aperos eblo, vojaĝi al Kreto, por ekscii almenaŭ ion pri la sorto de Pandiono.
513 Eĉ muta kompato de la parencoj ĝenis ŝin. En profunda malgajo la junulino staris antaŭ la indiferenta kaj eterne moviĝema maro. Fojfoje ŝi alkuradis ĉi tien, esperante, ke Pandiono nepre revenos sur la saman lokon, kie ili disiĝis. Sed antaŭlonge jam forpasis tiuj tagoj de espero.
514 Nur kapto aŭ morto povis malhelpi al Pandiono reveni al ŝi. Kaj Tessa petegis ondojn, kurantajn el malproksime, eble el tie, kie nun estis la amato, diri al ŝi, kio okazis. Kaj tiam al ŝi ŝajnis: ankoraŭ nemulte – kaj ondoj vere donos al ŝi signon, laŭ kiu ŝi komprenos, kie estas Pandiono.
515 Sed la maro egalmezure ĵetadis al ŝiaj piedoj plaŭdojn, similajn unu al la alia, kaj ilia bruo estis egala al silento. Nuboj naĝis en alto, ne rimarkante malsupre Tessa n, malgrandan, senvaloran, senhelpan. La junulino mallevis la nigran kapeton, kvazaŭ rompiĝinte pro pezo de la pensoj.
516 Kaj por tiu, kiu aŭdacos malobei al viro – ĉu patro, ĉu edzo aŭ frato, – por tiu estas la sola vojo – esti hetajro en urbo aŭ haveno. Ŝi estas virino, sekve ŝi ne povas iri en aliajn landojn, ne povas eĉ peni trovi Pandionon. Al ŝi restas senhelpe ĵetiĝadi sur la bordo de la grandega maro.
517 Eĉ se Pandiono pereis, ŝi neniam, neniam ekscios pri la loko de lia pereo, neniu transdonos al ŝi liajn lastajn vortojn, liajn pensojn. La junulino sterniĝis sur la sablo, tremerante pro ploro kaj ne rimarkante la sunsubiron, kiu per rozkolora makulo emfazis ŝian ĥitonon sur la griza krepuska bordo.
518 Kiam Tessa n ĉirkaŭis mallumo, al ŝi ŝajnis, ke la malvarmeta tuŝo de la nokto vestis ŝin per nigra mantelo, ŝirminte de la senlima kaj malamika mondo. En mallumo eĉ la spaco, disiganta la junulinon disde la amato, ne ŝajnis tiom granda, kaj la larmoplenaj okuloj de Tessa nevole leviĝis al la ĉielo.
519 Liaj densaj klaraj brovoj estis konstante kunŝovitaj, la orecaj okuloj de posteulo de Hiperiono malheliĝis pro kolera fajro, kaŝite kaj persiste brilanta en ili, la lipoj ĉiam estis dense kunpremitaj. Sed la pova korpo plu estis plena je neelĉerpebla energio, la menso ne obtuziĝis.
520 La junulo ne perdis esperon, li plu revis pri libero. La juna skulptisto iom post iom iĝadis batalisto, terura ne nur per sia kuraĝo aŭ forto, sed ankaŭ per senfina persisteco, per deziro konservi sian animon en la ĉirkaŭanta infero, traporti tra ĉiuj suferoj siajn revojn, strebojn kaj amon.
521 Kamarado! Nur tiu povas kompreni la tutan signifon de tiu ĉi vorto, kiu iam estis sola malproksime de la patrujo, en fremda lando. Kamarado! Tio signifas kaj amikan helpon, kaj komprenon, kaj defendon, komunajn pensojn kaj revojn, bonan konsilon, utilan kritikon, subtenon, konsolon.
522 Kaj sklavoj, iom post iom ekfidante unu al alia, iomete proksimiĝis al Pandiono. La homoj unuiĝis pro komuna peza mizero, pro komuna strebo al libero: atingi liberiĝon, fari baton al la blinda, subpremanta forto de la ŝtato de la Nigra Tero kaj reveni al la perdita patrujo.
523 Patrujo – tion komprenis ĉiuj, kvankam por unuj ĝi situis trans la misteraj marĉoj de la sudo, por aliaj trans la sabloj de la oriento aŭ la okcidento, por triaj, same kiel por Pandiono, – trans la norda maro. Sed en la ŝene nur nemultaj trovis en si fortojn por prepariĝo al lukto.
524 Aliaj, senfortigitaj per trostreĉa laboro, per ĉiam nesufiĉa nutro, estis senproteste kaj malrapide estingiĝantaj. Tio estis precipe maljunaj homoj. Ili ne interesiĝis pri la ĉirkaŭaĵo. En iliaj estingiĝintaj okuloj ne lumis decidemo, ili jam ne havis deziron sekrete komunikiĝi kun kamaradoj.
525 Pandiono komprenis, kial en la laboristejo estas tiel multe da apartaj ĉeletoj: ili disigadis homojn. Post vespermanĝo estis malpermesite interkomunikiĝi; la gardistaro de sur la muroj atente observadis pri plenumo de tiu ordono – sago aŭ bastono matene punadis malobeintojn.
526 Pandiono kutimiĝis al tio, ke negroj estas belstaturaj, sed tiu ĉi giganto tuj altiris atenton de la skulptisto per sia proporcia kaj bela korpo. Impreso de neordinara povo de la grandaj, kvazaŭ forĝitaj el fero muskoloj iel kombiniĝis kun malpezeco kaj fleksiĝemo de la alta figuro de Kidogo.
527 Komence Pandiono kaj Kidogo komprenadis unu la alian helpe de bildoj, haste desegnataj sur la tero aŭ sur la muro per akrigita bastoneto. Poste la juna heleno komencis bone interkompreniĝi kun la negro en miksaĵo de vortoj de la lingvo de Kemt kaj de la facila, rapide enmemoriĝanta lingvo de Kidogo.
528 La novuloj sidis kaj kuŝis apud la enirejo, senhelpe ĉirkaŭrigardante, kun bone konata al ĉiu kaptito stampo de premateco kaj malfeliĉo sur la elturmentitaj vizaĝoj. Pandiono, ĵus reveninta post laboro, aliris al unu el altaj vazoj, por preni akvon, sed subite preskaŭ faligis sian argilan tason.
529 Ambaŭ etruskoj estis homoj de meza alto, tre muskolaj, larĝŝultraj. La malhelaj haroj de la kaptitoj kungluiĝis pro koto, pendis per malegalaj viloj sur ambaŭ flankoj de la vizaĝoj. La pli aĝa el ili aspektis je ĉirkaŭ kvardek jaroj, la alia, verŝajne, estis samaĝa kun Pandiono.
530 Neatendite li metis sur la ŝultron de la junulo la pezan manon kaj moke rigardis en la okulojn de Pandiono, kiam tiu turnis sin. Pandiono deziris klarigi, sed la pelisto ekfrapis la tablon; la sklavoj, finintaj la vespermanĝon, cedis la lokon al sekva grupo kaj disiris por ripozo.
531 Nokte Pandiono kaj Kidogo longe pridiskutadis la vortojn de la etrusko. Ili devis agnoski, ke la novveninto plej bone komprenis la staton de la sklavoj. Vere, por sukceso de fuĝo ili, portantaj la stampon de la faraono, devis precize scii vojojn de eliro el tiu ĉi lando.
532 Eĉ pli: necesis trabatiĝi tra la malamika loĝantaro, opinianta, ke la sorto de «sovaĝaj» homoj estas laboro por la popolo, elektita de la dioj. Malgajo ekregis ambaŭ amikojn, sed ili eksentis fidon al la saĝa etrusko. Pasis ankoraŭ nemultaj tagoj, kaj en la faraona ŝene iĝis kvar amikoj.
533 La tri ceteraj – la dua etrusko, nomita Remd, Kidogo kaj Pandiono, – fortaj, eltenemaj kaj kuraĝaj junuloj, iĝis liaj fidelaj helpantoj. Inter la kvincent sklavoj troviĝadis ĉiam pli multe da batalistoj, pretaj fordoni sian vivon por eta eblo reveni en la foran patrujon.
534 Dum unuaj du monatoj de la estado en la ŝene Pandiono kaj kvardek novaj sklavoj riparadis irigaciajn kanalojn en la ĝardenoj de Amono, surŝutadis digojn, difektitajn de la pasintjara inundo, malkompaktigadis grundon ĉirkaŭ fruktaj arboj, pumpadis kaj portadis akvon sur florbedojn.
535 Iom post iom pelistoj, rimarkinte eltenemon, forton kaj komprenemon de la novvenintoj, kreis novan taĉmenton kaj direktis ĝin al konstruaj laboroj. Okazis tiel, ke ĉiuj kvar amikoj kaj ankoraŭ tridek fortaj sklavoj – gvidantoj de la tuta amaso da kaptitoj de la ŝene – iĝis kunaj.
536 La unua laboro de Pandiono malproksime de la faraonaj ĝardenoj estis malkonstruado de antikva templo kaj tombo sur la okcidenta flanko de la rivero, je duoncento da stadioj for de la ŝene. Estrataj de pelisto kaj kvin militistoj, la kaptitoj transiris la riveron en barko.
537 Unuafoje Pandiono havis eblon nehaste ĉirkaŭrigardi, atente observi la ĉirkaŭaĵon. Rekte antaŭ li je tricent ulnoj altis vertikala roka muro de koloro de ruĝa kupro, makulita de blu nigraj ombroj. Ĉe la piedo de tiuj klifoj etendiĝis per kvar larĝaj ŝtupegoj la blanka kolonaro de la templo.
538 Poste larĝa blanka ŝtuparo kun flankaj deklivoj, sur kiuj estis elĉizitaj sinuantaj flavaj serpentoj po unu ĉe ĉiu flanko, kondukis al la dua ŝtupego, apogita per malaltaj, je du homaj altoj, kolonoj el blindige blanka kalkoŝtono. En la centra parto de la templo videblis dua vico de samaj kolonoj.
539 Tiu templo, hele prilumita de la suno, draste diferencis disde mornaj, premantaj templaj konstruaĵoj, viditaj de Pandiono pli frue. Al la juna heleno ŝajnis, ke nenion pli belan en la mondo eblas imagi – tiel ĝojaj estis tiuj vicoj de neĝ blankaj kolonoj en kadro de koloraj ornamaĵoj.
540 La sklavoj haste ekiris for de la templo kaj, ĉirkaŭirinte la placeton maldekstre, iĝis antaŭ antikva templo, konstruita same sur ŝtupego de roko en aspekto de negranda piramido, apogiĝanta al ofta kolonaro. Pli alte laŭ la rivero videblis ankoraŭ du negrandaj konstruaĵoj el griza polurita granito.
541 La internaj muroj estis senkompate rompataj. Pandiono estis ŝokita de la neniigo de antikvaj artaĵoj kaj sukcesis aliĝi al la grupo de sklavoj, metantaj ŝtonajn blokojn sur lignajn glitilojn, kiujn oni poste per ŝnuroj fortiradis al la bordo kaj ŝarĝadis sur pezan malaltan barkon.
542 Pandiono partoprenis en la malmuntado de la templo dum nur tri monatoj. Li kaj Kidogo laboris diligente, strebante plifaciligi laboron de la kamaradoj. Tio estis profita por la pelistoj: la sistemo de laboro en Ta Kem estis organizita tiel, ke malplifortuloj devis strebi al plifortuloj.
543 La neordinara forto kaj komprenemo de la negro kaj de la heleno estis rimarkitaj, kaj la amikojn oni sendis en metiejon de masonistoj por lernado. El tiu metiejo ilin prenis al si unu el skulptistoj de la faraono, kaj tiam tute ŝiriĝis ajna ligo kun la kamaradoj el la ŝene.
544 La estro de la metiejo – reĝa skulptisto – ne suspektis, ke Pandiono kaj Kidogo estas skulptistoj, kaj estis afekciita de sukcesoj de la amikoj. Longe sopirintaj pri kreado, ili avide ekokupiĝis pri la amata laboro, provizore forgesinte, ke ili laboras por la malamata faraono.
545 Pandiono diligente lernis, kaj fojfoje lia sopiro malpligrandiĝadis. La heleno atingis multajn sukcesojn en fajnega prilaboro de statuoj kaj bareliefoj el malmola ŝtono, en cizelado de oraĵoj. Akompanante la reĝan skulptiston, Pandiono vizitis la palacon de la faraono, ĉambrojn de senekzempla lukso.
546 Pandiono, glitante kiel senvorta ombro post la hastanta majstro, pririgardadis valoregajn vazojn kun maldikegaj vandoj, eltranĉitajn el vitreca kvarco kaj malmolaj specoj de ŝtono, vitrajn ujojn, potojn el griza fajenco kun palblua desegnaĵo – verkojn de nekredeble longa, lerta laboro.
547 Tiuj konstruaĵoj komunikiĝis per longaj aleoj el statuoj de strangaj animaloj kun bordo de la rivero kaj kun sankta lago antaŭ templo de diino Mut, nekomprenebla al Pandiono. La bestoj kun leonaj korpoj, kun ŝafaj aŭ homaj kapoj, elĉizitaj el granito, altaj je tri homaj altoj, faris preman impreson.
548 Gigantaj konstruaĵoj, faritaj en nesciataj manieroj, ŝajne neatingeblaj por simplaj mortemuloj, teruraj dioj en mallumo de temploj, nekomprenebla religio kun komplikaj ritoj, stampo de profunda antikveco sur konstruaĵoj, surŝutitaj de sablo – ĉio ĉi komence premis Pandionon.
549 Gigantaj temploj kaj statuoj, belegaj ĝardenoj ne povis ŝirmi senfinajn vicojn de mizeraj kabanoj de dekmiloj da metiistoj, priservantaj palacojn kaj templojn de la ĉefurbo. Kaj kio koncernas sklavojn, suferantajn en centoj da ŝene, pri tio Pandiono mem sciis pli bone ol iu ajn alia.
550 Majstroj de Ta Kem levadis siajn diojn kaj regantojn, strebante esprimi ilian forton en kolosaj statuoj, en simetria senmoveco de masivaj korpoj. Sur muroj la faraonoj mem estis montrataj kiel grandaj figuroj. Ĉe iliaj piedoj tumultis nanoj – ĉiuj ceteraj homoj de la Nigra Tero.
551 Tie, en bildoj kaj aĵoj de simplaj homoj, la arto estis libera disde katenoj de postuloj de korteganoj kaj pastroj. Pandiono revis pri verkoj, kiuj ne humiligus kaj ne premus homon, sed, male, levus. Li sentis, ke la vera arto estas en ĝoja kaj simpla kuniĝo kun la vivo.
552 Kun tiuj pensoj Pandiono ekveturis kune kun sia estro, kun Kidogo kaj dek aliaj sklavoj en malproksiman vojaĝon, al ruinoj de Aĥetaton. La juna skulptisto dissekcadis glatan surfacon de la rivero per remiloj, ĝoje sentante rapidan kuron de la boato laŭ la fluo. La vojo estis malproksima.
553 Enpensiĝinte, Pandiono laŭte frapis per la remilo remilon de alia remisto. Por noktoj la sklavojn oni fermadis en malliberejoj, kiuj staris apud ĉiu granda vilaĝo aŭ templo. La faraonan skulptiston kun omaĝoj renkontadis lokaj estroj, kaj li, akompanata de du konfidaj servistoj, iradis ripozi.
554 En la kvina tago de la navigado la boato ĉirkaŭiris elstaraĵon de malhelaj klifoj, suberoziitaj de la rivero. Post ili etendiĝis vasta valo, kiun ŝirmis sur la bordo vicoj de altaj palmoj kaj sikomoroj. La boato proksimiĝis al ŝtone pavimita kajo kun du larĝaj ŝtuparoj, malleviĝantaj en la akvon.
555 Atendi necesis nelonge – baldaŭ la skulptisto aperis, akompanata de homo kun rulaĵo de ĉirkaŭskribita papiruso en la manoj kaj ekkondukis la sklavojn preter temploj kaj loĝataj domoj al granda tereno, okupita de detruitaj muroj kaj de arbaro da kolonoj kun falintaj tegmentoj.
556 Kion faris tiu ĉi faraono, reginta antaŭ kvar jarcentoj, kial li konstruis ĉi tie novan ĉefurbon, pri tio Pandiono nenion povis ekscii. La skulptisto malvolvis la rulaĵon, kaj laŭ la desegnaĵo ambaŭ egiptoj trovis restaĵojn de oblonga konstruaĵo kun kolonoj, faligitaj antaŭ la enirejo.
557 Pandiono kaj ceteraj sklavoj de la skulpta metiejo devis singarde demeti la maldikajn poluritajn platetojn, dense algluiĝintaj al la muro. Por tiu laboro ili malŝparis kelkajn tagojn. La sklavoj noktis samloke, en la ruinoj, manĝon kaj akvon oni liveradis al ili el la najbara vilaĝo.
558 La amikoj grimpis sur pordegan turon de iu vasta konstruaĵo, por ĉirkaŭrigardi. El la oriento al la ruinoj rampis sabloj de la dezerto, kiu etendiĝis, kiom povis vidi la okulo, per ĉenoj de malaltaj montetoj kaj per amasoj da gruzo. Pandiono morne kapjesis, lia minuta impeto estingiĝis.
559 Ene de negranda duetaĝa, bone konserviĝinta palaco kun restaĵoj de lignaj kradoj en la fenestroj Kidogo feliĉis trovi negrandan statuon de egipta junulino el firma flaveta kalkoŝtono. Li vokis Pandionon, kaj ili ambaŭ admiris la verkon de nekonata majstro. La bela vizaĝo estis tipa por egiptino.
560 Aŭtomate paŝante trans rompopecojn, transgrimpante ŝtonamasojn, Pandiono moviĝis antaŭen, ne atentante direkton, kaj baldaŭ eniris en malvarman ombron de restinta muro. En profundo, rekte sub li, videblis dense fermita pordo de subteraĵo. Pandiono premis kupran alforĝitan strion.
561 Du malpezaj foteloj el nigra ligno, inkrustitaj per osto, kovriĝis per dika tavolo de polvo. En la angulo la junulo rimarkis disfaliĝintan skatolon. Ĉe la kontraŭa muro sur peco de rozkolora granito la heleno ekvidis skulptaĵon el griza ŝtono – figuron de virino je homa alto.
562 Du fleksiĝantaj panteroj el nigra ŝtono staris, kvazaŭ por gardo, ĉe ambaŭ flankoj de la statuo. Pandiono singarde forviŝis polvon de sur la statuo kaj depaŝis en muta admiro. La arto de la skulptisto transdonis en la ŝtono diafanan ŝtofon, strikte ĉirkaŭantan la junan korpon.
563 Densaj haroj kadris la vizaĝon per longaj etaj bukloj, kreante pezan hararanĝon, dispartigitan per linio kaj falantan sub la ŝultrojn. La ĉarma junulino ne similis egiptinon. Ŝi havis rondan vizaĝon kun rekta negranda nazeto, larĝan frunton kaj grandegajn, larĝe dismetitajn okulojn.
564 Al li ŝajnis, ke li trovis novan amikon, kiu prilumis per tenera rideto vicon da senĝojaj tagoj. La okuloj de Pandiono en medito vagis laŭ freskoj de la plafono kaj de la muroj, kie interplektiĝis steloj, bukedoj de lotusoj, ornamaĵoj el rompitaj linioj, kapoj de virbovoj.
565 Poste li singarde envolvis la pokalojn en la zontukon, nevole faris adiaŭan geston en direkto de la statuo, restinta en sia rifuĝejo, kaj ekhastis reen. La direkton por li montris krioj de sklavoj, evidente serĉantaj lin. Inter ili estis rimarkebla la sonora kaj forta voĉo de Kidogo.
566 La revena navigado daŭris je tri tagoj pli longe – la remistoj devis lukti kontraŭ la fluo. Pandiono rakontis al Kidogo pri la statuo, kaj la negro aprobis lian agon, aldoninte, ke, eble, tiu junulino devenis el la popolo de maŝuaŝoj, loĝanta ĉe la norda rando de la granda okcidenta dezerto.
567 Tie estis preparata festo. Pandiono devis modli el argilo modelojn de statuetoj kaj fari laŭ ili formojn por dolĉaj kukoj. La juna skulptisto, fininte la laboron, laŭ ordono de la mastro restis en la palaco ĝis la fino de la festeno, por kune kun aliaj sklavoj porti la reĝan skulptiston hejmen.
568 Noktiĝis, sur la senluna ĉielo eklumis helaj steloj, kaj la festeno plu daŭris. Faskoj de flava lumo, penetrante en la ĝardenon tra larĝaj fenestroniĉoj, elŝiradis el mallumo arbajn trunkojn, foliarojn kaj florantajn arbustojn, briletadis per ruĝaj lumetoj sur spegula akvo de basenoj.
569 El la halo, plenigita de homoj, iris peza odoro de aromaĵoj. Muroj, kolonoj kaj kadroj de fenestroj estis ĉirkaŭpendigitaj per girlandoj el freŝaj floroj, plejparte, kiel rimarkis Pandiono, lotusoj. Buntaj kruĉoj kun vino, korboj kaj tasoj kun fruktoj staris sur malaltaj tabletoj apud sidiloj.
570 La dancistinoj tenis en la manoj brilantajn foliojn de maldika bronzo, de tempo al tempo rompante la melodion per mallongaj sonoraj batoj. La muziko, malkutima por la oreloj de Pandiono, konsistis el alternado de altaj kaj malaltaj saltantaj notoj jen en malrapida, jen en pli rapida ritmo.
571 La juna heleno ne rimarkis, ke la festeno finiĝis. La faraona skulptisto estis rimarkeble ebria. Apogante sin je la mano de Pandiono kaj subtenata ĉe la alia flanko de sia sklavo, naskita en mallibero, la estro de la metiejoj rifuzis ekkuŝi sur portilon kaj deziris perpiede iri al la hejmo.
572 En la mezo de la vojo, de tempo al tempo stumblante sur vojaj kavaĵoj, li subite komencis laŭdi Pandionon, antaŭdirante al li grandan estontecon. Pandiono iris sub impreso de la kanto, preskaŭ ne aŭskultante la estron. Tiel ili atingis la koloran portikon de la hejmo de la egipto.
573 Tiu malleviĝis malsupren – sklavoj de la metiejo ne rajtis eniri en la domon. Tio estis la foririnta sklavino kaj iu alia junulino, ĉirkaŭvolvita en longa bunta mantelo. Grandaj konveksaj nigraj okuloj ĵetis timeman rigardon al Pandiono, la pufaj infanaj lipoj malfermiĝis en trema suspiro.
574 Pandiono iomete forŝoviĝis kaj glatigis implikiĝintajn harojn de la juna kaptitino, cedante al miksita sento de kompato kaj tenero al la ĉarma, timigita estaĵo. Kvazaŭ ŝtala risorto subite disvolviĝis en Pandiono. La anima konfuzo, delonge kreskanta en li kaj vekita de la hodiaŭa kanto, ekbolis.
575 La egipto, sobriĝante, ekkuris en la domon, laŭte vokante ĉiujn servistojn por helpo. Pandiono, ne rigardinte al la malkuraĝulo, kun malestima rido piedbatis la valoran kretan vazon, kaj argilaj rompopecoj kun obtuza sonoro disŝutiĝis sur la ŝtona planko. La domo pleniĝis per krio kaj piedpaŝado.
576 Tiu egipto, kondamnita al eterna sklaveco pro nekonata terura krimo, okupis randan ĉeleton en la sud orienta, privilegiita angulo de la ŝene. Du lilaj stampoj en aspekto de krucigitaj larĝaj strioj makulis liajn bruston kaj dorson, sur la vango estis montrita ruĝa serpento.
577 La juna heleno, malproksime elĵetinte la dekstran manon, per momenta puŝo en la bruston forĵetis la egipton malantaŭen. En la sama sekundo la plato falegis, iomete tuŝinte deŝoviĝintan Pandionon kaj forgratinte al li la haŭton de la mano. Flava paleco kovris la vizaĝon de la egipto.
578 La kvaredra rimeno, dika je du fingroj, farita el hipopotama felo, profunde distranĉis la haŭton sur la lumbo. En la okuloj de Pandiono pro la doloro ekstaris mallumo. Pandiono ĵetis sin al la pelisto, sed estis kaptita de alkurintaj militistoj kaj kruele batita per vipoj.
579 Nokte Pandiono kuŝis sur la ventro en sia ĉeleto. Li febris, la profundaj sulkoj pro vipoj sur la dorso, la ŝultroj kaj la kruroj inflamis. Alrampinta al li Kidogo trinkigis lin per akvo, de tempo al tempo malsekigante la kapon. Pandiono respondis kaj eksentis tuŝon de mano.
580 Li elprenis el post la zono malgrandan vazeton, longe umis, disfrotante ion sur la manplato, poste komencis singarde movi la manon laŭ la cikatroj de Pandiono, disŝmirante likvan pomadon kun mordanta, malagrabla odoro. La heleno tremeradis pro doloro, sed la certa mano daŭrigis sian laboron.
581 Kiam la egipto komencis masaĝi la krurojn, la doloro sur la dorso jam ĉesis, kaj ankoraŭ post kelkaj minutoj Pandiono kviete ekdormis. La egipto grumblis ion tra la dentoj kaj neaŭdeble malaperis en mallumo. Ekde tiu tago la egipto amikiĝis kun la juna heleno, plu lasante sen atento liajn amikojn.
582 Nun ofte dum noktoj Pandiono aŭdis susuradon apud sia ĉeleto. Se ĉe la heleno estis neniu, la osteca korpo de la egipto rapide glitadis internen. La malmildiĝinta, soleca filo de Ta Kem estis malkaŝema kaj parolema duope kun la taktoplena heleno. Pandiono baldaŭ eksciis la historion de la egipto.
583 Pandiono kun intereso aŭskultis rakontojn de Jaĥmos, miregante pri senekzempla kuraĝo de la egipto, kiu ŝajnis al li nebatalema homo. Jaĥmos rakontadis pri sia estado en teruraj subteraĵoj, kie sufera morto embuskis kuraĝulon sur ĉiu paŝo pro ruzaj artifikoj de la konstruintoj.
584 Poste oni uzis labirintojn de falsaj pasejoj, finiĝantaj per profundaj putoj kun glataj muroj. Pezaj rokpecoj faladis de supre, kiam ŝtelistoj penis deŝovi ŝtonojn, ŝirmantajn pasejon, amasegoj da sablo el putoj, konstruitaj supre, superŝutadis enirejojn de tombaj kameroj.
585 Jaĥmos sciis, kiel multe da teruraĵoj dum jarmiloj kaŝiĝis en silento kaj mallumo, atendante viktimon. Sperton oni ricevadis per kosto de pereo de multaj kamaradoj laŭ la metio. Plurfoje renkontadis la egipto putriĝintajn restaĵojn de nekonataj homoj, pereintaj en kaptilo en nekonataj tempoj.
586 Kaŝiĝante en mallumo, ne kuraĝante paroli aŭ bruligi lumon, palpe, sub mornaj krioj de ŝakaloj, hurlo de hienoj aŭ tondra muĝo de leono, la ŝtelistoj fosadis en sufokaj pasejoj aŭ trabatadis tutan rokon, penante diveni la direkton, en kiu troviĝas la profunde kaŝita tombo.
587 Ŝokita Pandiono kun teruro aŭskultis rakontojn pri aventuroj de tiu maldika, nealtira homo, kiu por minutaj plezuroj tiom ofte riskis per la vivo, kaj ne povis kompreni lin. Okcidente estas dezerto, la regno de morto. Oriente estas dezerto, trairebla nur por grandaj karavanoj kun rezervoj de akvo.
588 Nur al escepte eltenemaj kaj fortikaj homoj povas rideti la sorto dum fuĝo. En la sekva nokto Pandiono rampis al la etrusko Kavi, transdonis al li la informojn, ricevitajn disde la egipto, kaj penis persvadi lin fari penon ribeligi sklavojn. Kavi silentis, plukante la barbon en medito.
589 Pandiono bone sciis, ke preparo al ribelo jam delonge estas farata, ke en grupoj de diversaj triboj aperis siaj gvidantoj. Pandiono elrampis el la ĉeleto de la etrusko, trarampis laŭlonge de la muro, kaj hastante, por sukcesi antaŭ leviĝo de la luno, direktis sin al Jaĥmos.
590 Jaĥmos rimarkis spurojn de malnova pado, kiu kondukis al krutaj klifoj for de bordo de negranda golfo, dense prikreskita de kano. La loko estis malproksima de vilaĝoj kaj estis vizitata de neniu, ĉar nenio alloga por kultivisto aŭ paŝtisto estis sur la senfruktaj rokaj deklivoj.
591 Finfine la muroj de la interkrutejo disiris, malfermante valon, enpremitan inter altaj montetoj. En ĝia centro altis terbulo, borderita per du vicoj de irigaciaj kanaletoj, – verŝajne, antaŭe ĉi tie estis fonto, uzata por ĝardeno. Silento regis en malklara nebulo de la sufoka kaj senventa valo.
592 La ŝtelisto grimpis sur la monteton kaj tuj ekvidis eltranĉitan en roko pasejon, kiu antaŭe estis kaŝita post la pinto de la monteto. La pasejon fermis falaĵo, kaj Jaĥmos devis nemalmulte peni, antaŭ ol li sukcesis penetri internen. Jaĥmos trovis sin en malvarma mallumo.
593 Sed strange, ju pli rigardis al ĝi Jaĥmos, des pli alloga ŝajnis al li la nekonata ŝtono. Tio estis blu verda rompopeco de kristalo, granda je lanca pinto, plata, polurita kaj neordinare diafana. Interesita Jaĥmos decidis legi la murajn skribaĵojn, esperante trovi ian klarigon de deveno de la ŝtono.
594 La vojaĝantoj komprenis sian senfortecon ĝisfine plenumi la volon de la faraono kaj, reveninte al Punt, ekipis novajn ŝipojn anstataŭ siaj malnovaj, ronĝitaj de vermoj kaj frakasitaj en lukto kontraŭ ondoj de la Granda Arko. Sed da restintaj homoj apenaŭ sufiĉis por unu ŝipo.
595 Al li, opiniinta sin reganto de la tuta mondo, Baŭrĝed pruvis, ke la lando Kemt estas nur malgranda anguleto de giganta tero, riĉa je arbaroj kaj riveroj, je ĉiaj fruktoj kaj bestoj kaj loĝata de diversaj triboj, same lertaj en laboro kaj ĉasado. Kolero de la faraono falis sur la vojaĝintojn.
596 Ĉe taga lumo la kristalo el foraj landoj montriĝis eĉ pli bela, kaj Jaĥmos ne forlasadis ĝin, sed la ŝtono ne alportis al li feliĉon. Pandionon atendis longa vojo al la patrujo, kaj Jaĥmos esperis, ke la ŝtono, kun kiu Baŭrĝed atingis la hejmon el senekzempla malproksimo, helpos ankaŭ al la heleno.
597 Liaj vangoj brulis, tremo trakuradis laŭ la korpo. Pandiono pensis pri grava ŝanĝo en sia sorto, pri baldaŭa fino de la monotona vico de suferaj tagoj de sopiro kaj malespero. La enira truo de la ĉeleto montriĝis per griza makulo, el mallumo elstaris la tuta mizera loĝejo de Pandiono.
598 Palpe trovinte ĝin sur la pajlo, la junulo ree alŝoviĝis al la elirejo, por pli bone pririgardi la kristalon. La plata rompopeco de ŝtono kun rondigitaj randoj estis granda je pinto de lanco. Ĝi estis malmola, ege pura kaj diafana, ĝia koloro ŝajnis griz blua en la antaŭmatena malgaja krepusko.
599 La koloro de la ŝtono rememorigis al Pandiono pri io proksima, ĝia rebrilo varmigis la premitan animon de la junulo. Maro – jes, ĝuste tia estas maro malproksime de bordoj, en horoj, kiam suno alte staras en bluo de la sennuba ĉielo. Nutur ae – dieca ŝtono: tiel nomis ĝin la malfeliĉa Jaĥmos.
600 Dum la vojo kaj dum la laboro en ĝardeno Pandiono observadis Kavi n kaj rimarkis, ke tiu interŝanĝas per mallongaj frazoj jen kun unu, jen kun alia el la konataj al Pandiono gvidantoj de la ŝene. Tiuj haste deiradis de la etrusko kaj ion diradis al aliaj. Pandiono revenis al sia laboro.
601 Tial eblis ne timi, ke la gardistaro supre aŭdos la mallaŭtan parolon. En la pasejo per du vicoj, premiĝante per la piedoj al la muroj kaj per la kapoj al kapoj, kuŝis ne malpli ol sesdek sklavoj. Kavi kaj Remd estis en la mezo. La pli aĝa etrusko flustre vokis al si Pandionon kaj Kidogon.
602 La juna heleno, palptrovinte la manon de la etrusko, etendis al li la kunprenitan ponardon. Kavi nekomprene eksentis la malvarman metalon, tranĉis la manon je la akra klingo kaj avide kaptis la armilon, flustrante dankon. La sperta batalisto, sopirinta pri armilo, ekĝojis.
603 Emocia flustro leviĝis ĉirkaŭ la eksilentinta etrusko. Liaj vortoj, transdonitaj de unu fino al la alia, komence ekscitintaj bataleman humoron, nun semis dubon inter kuraĝaj gvidantoj. Ili forprenis esperon pri bona rezulto, eĉ pri fantomo de sukceso, kaj la plej kuraĝaj batalistoj ekhezitis.
604 Diverslingva flustro flugis en karbe nigra mallumo de la pasejo. Al la centro de la grupo, kie kuŝis la kvar amikoj, alrampis densbarba amu – ŝemido el trans la Lazuraj Akvoj. Liaj samgentanoj konsistigis grandan parton de la tuta loĝantaro de la laboristejo. La ŝemido nenion respondis.
605 Necesas eniri en la dezerton tuj post la blanka templo Zeŝer Zeŝeru kaj direkti sin al la nord okcidento, kie je cent dudek mil ulnoj for de la rivero transiri la vojon. La libiano promesis gvidi ĝis la pado kaj pluen. En la oazo estas malmulte da militistoj, kaj la ribeluloj sukcesos okupi ĝin.
606 Ĝi ŝajnis tute realigebla. Unu el azianoj – ĥeriuŝa – proponis rekte ataki la fortikaĵon survoje al la haveno Suu, sed, malgraŭ tuta allogeco de la peno trabatiĝi rekte orienten por la sklavoj, kies plimulton konsistigis azianoj kaj amu oj, la planon oni agnoskis neplenumebla.
607 Ĉiujn pacigis maljuna nubiano, deklarinta, ke li konas vojon suden ĉirkaŭire de la fortikaĵoj de la Nigra Tero tra stepoj de la lando Nub al la Lazuraj Akvoj. La mallarĝa luna serpo jam leviĝis super ŝtupegoj de dezertaj montetoj, kaj la ribelaj sklavoj plu estis ellaborantaj la planon de fuĝo.
608 Armilon, armilon per ajna kosto – tia estis la sola penso de la atakantoj. Tiuj, kiuj sukcesis elŝiri lancon aŭ tranĉilon, sentante en siaj manoj mortigan forton, eĉ pli furioze ĵetadis sin al la malamikoj. Pandiono pikadis dekstren kaj maldekstren per glavo, forprenita de la mortigita malamiko.
609 Kun jubila krio Kavi deŝovis pezan riglilon, kaj baldaŭ amaso de la liberigitaj sklavoj inundis la spacon inter la muroj, enrompiĝis en la domon de la estro de la ŝene, ekstermante militistojn, ripozantajn post la deĵorŝanĝo. Supre sur la muroj la batalo estis eĉ pli kruela.
610 Sed la naŭ egiptoj ne povis longe kontraŭstari al cento da furiozaj sklavoj, kiuj kure ĵetadis sin rekte al la lancoj, faladis sur la gardistojn kaj kune kun ili deruliĝadis de sur la muro. Dum tiu tempo en la spaco inter la muro finiĝis la buĉado de gardistoj kaj oficistoj.
611 Knaro de rustiĝintaj ĉarniroj aŭdiĝis en la nokta silento, kiel krio de venko. Lancoj, ŝildoj, tranĉiloj, pafarkoj – ĉio ĝis la lasta sago estis forprenita de la murditoj. La armitaj sklavoj ekgvidis kolumnon de fuĝantoj, kaj ĉiuj, konservante silenton, per rapidaj paŝoj direktis sin al la rivero.
612 Kelkaj homoj pereis en la akvo pro grandegaj krokodiloj, gardantaj la riveron de Ta Kem. Ankoraŭ ne pasis eĉ du horoj ekde la komenco de la ribelo, kaj la kapa taĉmento jam estis aliranta al la pordo de ŝene, situanta sur la transa bordo de la rivero, laŭ vojo al la templo Zeŝer Zeŝeru.
613 Pandiono sukcesis rapide venki du kontraŭulojn, kaj li malŝlosis la internan pordon. En la ŝene, vekiĝinta pro la bruo de la batalo, aŭdiĝis voko al ribelo, diversgentaj sklavoj ekkuris laŭ la korto, kunvokante siajn afekciitajn fratojn per krioj en la gepatraj lingvoj.
614 Aliĝo al la ribelantoj, kiuj komprenis neceson de kuna celkonscia lukto, de la nepreparita, hazarda, ebriigita per eblo de venĝo, libera homamaso nur malutilos, sed ne helpos al la sukceso. Ĝuste tiel okazis. Grandan parton de sklavoj el la unua ŝene same absorbis rabado kaj detruado.
615 Krome, estis perdita la tempo, kies ĉiu minuto estis grava. La maldensiĝinta kolumno ekiris al la tria ŝene, situanta je ok mil ulnoj for de la dua, tute apude de la templo Zeŝer Zeŝeru. Por ŝanĝi la planon de la ribelo, ne estis tempo, kaj Kavi antaŭvidis seriozajn embarasojn.
616 Tiuj ne konsentis: la facila venko entuziasmigis ilin, al ili ŝajnis eble liberigi ĉiujn sklavojn de Kemt kaj ekposedi la landon. Subite la libiano Aĥmi eligis stridan kriegon, kaj centoj da kapoj turniĝis al li. La libiano svingadis la manojn, almontrante en direkto al la rivero.
617 Kiom da tagoj da sopiro, malespero, espero kaj kolero pasigis li antaŭ ĝia kviete fluanta vizaĝo. Ĝojo, varmega danko al la fidelaj kamaradoj plenigis la koron de la juna heleno. Kun jubilo li turnis sin per la dorso al la lando de sklaveco kaj plirapidigis siajn jam sen tio rapidajn paŝojn.
618 En griza plumba duonlumo apenaŭ desegniĝis konturoj de rondigitaj sablaj montetoj, atingantaj cent kvindek ulnojn alte kaj malklare etendiĝantaj ĝis la morna strio de la horizonto. En la horo de mateniĝo la dezerto silentis, la aero estis senmova, ŝakaloj kaj hienoj kvietiĝis.
619 La libiano klarigis, ke komenciĝas la plej malfacila parto de la vojo: senfinaj vicoj de sablaj montetoj. Plue ili iĝas ĉiam pli altaj, atingante tricent ulnojn. Necesas viciĝi ĉene, po du homoj en vico, kaj iri, ne postrestante, ne atentante lacon. Kiu postrestos, tiu ne ĝisiros.
620 La libiano iros antaŭe, elektante vojon inter sablaj montoj. Evidentiĝis, ke preskaŭ neniu sukcesis sattrinki, kaj jam nun multaj suferis pro soifo post la batala ardo. Ne ĉiuj akiris mantelojn aŭ pecojn de ŝtofo, por ŝirmi de la suno la kapon kaj la ŝultrojn. Sed jam nenio estis farebla.
621 Per ĉeno longa je ducent ulnoj la homoj ekiris pluen, silente rigardante sub siajn piedojn, dronantajn en malkompakta sablo. La antaŭaj vicoj turniĝadis jen dekstren, jen maldekstren, ĉirkaŭirante ŝutiĝemajn deklivojn, – la vojo iris per krutaj sinuoj. Oriente ekbrulis larĝa purpura strio.
622 La prilumita dezerto ŝajnis al Pandiono maro de rigidiĝintaj altaj ondoj kun glataj deklivoj, brilantaj per oranĝ flava koloro. La freneza ekscito post la nokto de la ribelo estis malrapide foriranta, en la animojn de la sklavoj estis penetranta nekutima por ili kvieto kaj paco.
623 Pli hela iĝadis la ĉirkaŭanta lumo, pli senfunda la ĉiela lazuro. La suno leviĝadis pli alte; ĝiaj radioj, komence karese varmigantaj, nun ardigis kaj bruligis. La malrapidigita moviĝo en la labirinto de profundaj sufokaj interkrutejoj inter grandegaj sablaj montoj iĝadis pli peza.
624 Antaŭe senfine ripetiĝadis tute similaj unu al alia sablaj montetoj, ne permesante vidi ion ajn. La tempo pasadis; la aero, la suna lumo kaj la sablo ĉesis ekzisti aparte kaj kuniĝis en unuecan maron da flamo, blindiganta, sufokanta kaj brulvundanta kiel disfandita metalo.
625 En la kapo de la juna heleno, kvazaŭ kunpremita per ringo, freneze frapadis la sango, kaŭzante neelteneblan doloron. La blindigitaj okuloj preskaŭ ĉesis vidi – en ili naĝis, striiĝis aŭ rapide turniĝis makuloj kaj linioj de mirinde intensaj koloroj, alternantaj en bizaraj kombinoj.
626 Kaj ree viciĝadis batale kaj iradis al Pandiono granitaj faraonoj de la Nigra Tero. Ŝanceliĝante, la juna heleno frotadis la okulojn, batadis siajn vangojn, penante vidi tion, kio estis en la realo, – ardajn deklivojn de sablo, surirantajn unu sur la alian en blindiga or griza lumo.
627 Morne forturniĝante, la homoj plu iris, kaj la petoj eksilentadis malantaŭe, post molaj laŭ siaj konturoj montoj da sablo. Sablo, sablo, ardigita, terura en sia amaseco, neĉirkaŭvidebla, kvieta kaj malbonpromesa, ŝajne, dronigis la tutan Universon per maro da sufoka, ŝutiĝema flamo.
628 Tio estis pecoj de la grundo, kovritaj per kristala salo. Sablaj montetoj estis malgrandiĝantaj, malaltiĝantaj kaj baldaŭ iĝis negrandaj amasoj da malmoliĝinta, densiĝinta sablo, kaj la piedoj de la irantoj komencis moviĝi facile, liberigitaj disde algluiĝemaj brakumoj de malkompaktaj sabloj.
629 Flava malmola argilo, kovrita de malhelaj fendoj, ŝajnis glata plato de palaca aleo. La suno ankoraŭ je tuta manplato ne atingis la tagmezon, sed la ribelaj sklavoj jam atingis krutan nealtan ŝtupegon el bruna tavoleca ŝtono kaj turnis rektangule maldekstren, sud okcidenten.
630 En mallonga fendo, per larĝa angulo entranĉiĝinta en la rokan ŝtupegon kaj de malproksime nigranta kiel aperturo de kaverno, situis antikva puto – fonto kun malvarma kaj pura akvo. Preventante amasiĝon de homoj, freneziĝintaj pro soifo, Kavi starigis la plej fortajn ĉe la enirejo en la montofendon.
631 La okuloj, antaŭe malhelaj kaj indiferentaj, nun atente kaj vigle rigardis ĉirkaŭen, trajtoj de la severaj vizaĝoj kvazaŭ elstaris pli akre. Tio estis jam homoj, sed ne sklavoj, kaj Pandiono rememoris, kiel pravis la saĝa Kavi, kiam riproĉis lin pri malestimo al siaj kamaradoj.
632 Negranda kvanto da manĝo, kiun sukcesis traporti tra la sabloj la plej fortaj homoj, estis zorgeme dividita inter ĉiuj. Antaŭe estis granda transiro ĝis la sekva fonto: la libiano diris, ke necesos iri dum la tuta nokto, tamen ĉe la sunleviĝo, jam antaŭ veno de varmego, ili estos ĉe akvo.
633 Feliĉe, ĝi estas ne larĝa – ne pli, ol la trairita, kaj se la ribeluloj ekiros vespere, kiam la suno venos sud okcidenten, do nokte ili eniros en la grandan oazon, kie ili trovos nutron. Tiamaniere, sen manĝo homoj estos nur dum diurno. Ĉio ĉi ŝajnis netiminda al la homoj, spertintaj tiom multe.
634 La ĉefa, entuziasmiganta kaj vigliganta, afero estis en tio, ke ili, liberaj, estis forirantaj ĉiam pli kaj pli malproksime de la damnita lando Kemt, ĉiam malplia iĝadis la probablo, ke ilin atingos persekuto. La vesperruĝo estis estingiĝanta; sur flamon de brulantaj braĝoj ŝutiĝis griza cindro.
635 La ĝena varmego malaperis, dispelita de nigra flugilo de la nokto. La mallumo karese kaj milde brakumis la homojn, brulvunditajn de flamo de la dezerto. Ili ekiris laŭ malalta glata altebenaĵo, prisemita de amaso da akrangula gruzo, tranĉanta piedojn de nesingardaj irantoj.
636 La homoj, kiuj iris jam ne per ĉeno, sed per malorda amaso, trairadis la valon oblikve, direktante sin al la leviĝo, videbla fore antaŭe. Post la senfortige malfacila tago, kiam kun tia senkompateco montriĝis malforteco de la homo, la trankvila kvieto de la nokto estis profunda kaj meditiga.
637 Al Pandiono ŝajnis, ke la senfina dezerto leviĝis al la ĉiela firmamento, la steloj iĝis tute proksimaj en la diafana aero, penetrita de ia malhela lumo. Kaj la dezerto iĝis parto de la ĉielo, kuniĝis kun ĝi, levante la homon super liaj suferoj, lasante sola kun eterneco de la spaco.
638 Pandiono paŝis sur ilian glitan malvarmigan surfacon, kaj al li ŝajnis, ke li leviĝas laŭ brilantaj ĉielaj ŝtupoj. Ankoraŭ nemulte – kaj li atingos la malhel bluan ĉielan firmamenton, paŝos sur la arĝentan arkon de la Lakta Vojo kaj ekiros laŭ la stela ĝardeno, malproksima de ĉiuj maltrankviloj.
639 La taĉmento aliris la rokojn jam ĉe la sunleviĝo kaj longe moviĝis laŭ labirinto de mallarĝaj fendosimilaj deklivoj, ĝis la gvidanto libiano trovis la fonton. De sur la klifoj videblis armeo da novaj sablaj montoj, per malamika ringo ĉirkaŭintaj la rokojn, en kiuj rifuĝis la fuĝantoj.
640 Profundaj violkoloraj ombroj kuŝis inter rozkoloraj sablaj deklivoj. Dume, ĉe la akvo, la sabla maro ne estis timinda. Kidogo trovis lokon, defenditan kontraŭ la suno, kie giganta ŝtona kubo altis super muroj de sabloŝtonaj tavoloj, detranĉitaj ĉe la norda flanko de profunda akvospuro.
641 La lacaj homoj momente ekdormis – nun restis nur atendi, ĝis la alte furiozanta suno, malleviĝante, komencos mildiĝi. La ĉielo, tiel proksima nokte, ree leviĝis en neatingeblan foron kaj de tie estis blindiganta kaj bruliganta la homojn, kvazaŭ venĝe pro la nokta paŭzo.
642 Sentiva Kavi vekiĝis pro malfortaj plendaj ĝemoj. La etrusko en nekompreno levis la peziĝintan kapon kaj fiksaŭskultis. Ĉirkaŭe malofte aŭdiĝadis forta krakado, alternanta kun longaj, plendaj ĝemoj, plenaj je sopiro. La sonoj plifortiĝis; multaj fuĝantoj vekiĝis, en timo rigardante ĉirkaŭe.
643 Neniu signo de moviĝo estis inter la ardigitaj rokoj, ĉiuj kamaradoj estis sur siaj lokoj, plu dormis aŭ estis fiksaŭskultantaj. Kavi vekis kviete dormintan Aĥmi. La libiano eksidis, larĝe oscedis kaj poste ekridis rekte en la vizaĝon de la mirigita kaj maltrankviligita etrusko.
644 Pro la voĉo de ŝtonoj en la minaca silento de la dezerto, plena je ia malespero, la fuĝantoj konfuziĝis. La libiano surgrimpis la klifon, rigardis ĉirkaŭe tra fendo en la kunigitaj manplatoj kaj deklaris, ke baldaŭ oni povos komenci la lastan transiron ĝis la oazo: necesas sattrinki antaŭ la vojo.
645 Kvankam la suno jam forte kliniĝis okcidenten, la sablaj montoj plu flamis. Ŝajnis tute neeble forlasi la ombron kaj eliri en tiun maron de fajro kaj lumo. Sed la homoj sen ajna protesto viciĝis popare kaj direktis sin post la libiano – tiel forta estis la voko de libero.
646 Ili pasis jam ne malpli ol dek kvin mil ulnojn, kiam Pandiono rimarkis facilan maltrankvilon de la gvidanto libiano. Aĥmi dufoje haltigis la kolumnon, grimpadis, dronante ĝis la genuoj en la sablo, sur pintojn de sablaj montetoj, pririgardante la horizonton. Al demandoj la libiano ne respondadis.
647 Alto de montetoj malgrandiĝis, kaj Pandiono ĝoje demandis Aĥmi n, ĉu ne finiĝas la sabloj. Rigardinte tien, Pandiono kaj Kidogo ekvidis, ke la brulanta ĉielo tie estas fermita de plumba nebulo. Malhela kurteno, leviĝanta supren, estis venkanta la gigantan povon de la suno kaj la brilon de la ĉielo.
648 La timigitaj fuĝantoj dense amasiĝis kune en mallarĝa spaco inter tri sablaj montetoj. Pandiono demande rigardis al Kidogo kaj miregis – la nigra haŭto de la negro iĝis griza. La juna heleno unuafoje vidis sian amikon timigita kaj ne sciis, ke tiel paliĝas nigrahaŭtuloj.
649 Kavi kaptis je la ŝultro la gvidanton, kaj sen penoj stariginte lin sur la piedojn, kolere demandis, kio okazis. Aĥmi turnis al li la vizaĝon, misformitan pro timo, kovriĝintan per grandaj gutoj de ŝvito. Prema silento ekpendis super la taĉmento, rompata nur de sonoj de la kantanta sablo.
650 Sed jen disiris la sablaj buloj, kaj la fuĝantoj iĝis sur malgranda peco da ŝtoneca grundo, nigriĝinta kaj glatiĝinta. Ĉirkaŭe kreskis tondro kaj muĝo de la vento, alfluganta el malproksime, la ruĝa nubo rapide malheliĝis malsupre, kvazaŭ nigra kurteno ŝirmis la ĉielon.
651 Imitante pli spertajn, la homoj haste deŝiradis de si zontukojn, ĉifonojn, kovrantajn la kapojn kaj la ŝultrojn, ĉirkaŭvolvadis la vizaĝojn kaj faladis per la vizaĝoj malsupren sur la neglatan surfacon de la varmega ŝtono, alpremiĝante unu al la alia. Pandiono iomete prokrastis.
652 Laŭ la nigra grundo ekruliĝis ŝtonoj, grandaj je pugno, kvazaŭ sekaj folioj, pelataj de aŭtuna vento. La montetoj ĵetis direkte al la fuĝantoj dikajn serpentumantajn tentaklojn, la sablo ekmoviĝis kaj rapide ekkuris, disverŝiĝante ĉirkaŭe, kiel akvo, elĵetita de tempesto sur malkrutan bordon.
653 La koro bategis, kaj ĉiu ĝia bato resonis en la kapo. La plioftiĝinta spirado kun peno traŝiriĝadis tra la gorĝo kaj la buŝo, kiuj, ŝajne, kovriĝis per malmola krusto. Fajfo de la vento sonis per altaj notoj, superita de obtuza bruo de fluganta sablo, la dezerto tondris kaj muĝis ĉirkaŭe.
654 La kapo de Pandiono nebuliĝis, li luktis kontraŭ sveno, kien lin mergis la sufokanta, sekiganta tempesto. Fortege tusante, la juna heleno liberigadis la gorĝon disde sabla polvo kaj ree komencadis ofte spiri. La eksplodoj de rezisto de Pandiono ripetiĝadis ĉiam malpli ofte.
655 En mallumo baraktis homoj, disfosante la superŝutitajn de sablo kamaradojn, aŭskultante malfortan tremon de vivo en la brustoj de senkonsciuloj, deŝovante flanken pereintojn. La libiano Aĥmi kun siaj kutimaj al dezerto samgentanoj kaj kelkaj negroj foriris malantaŭen, al la fonto en rokoj.
656 Finfine la duonvivaj, preskaŭ ne distingantaj la vojon kvindek kvin homoj ekiris, tenante unu la alian, gvidataj de Kidogo, laŭ la spuroj de la foririntoj. Neniu pensis pri tio, ke ili devis turniĝi malantaŭen, eble, renkonten al ebla persekuto – en ĉies pensoj estis nur revo pri akvo.
657 La homoj trovis en si fortojn rezigni pri la akvo, proponinte al Aĥmi atingi la restintojn sur la loko de la katastrofo. Superhomaj penoj necesis por reveni al la puto, la fortoj malkreskadis ĉe ĉiu deko da paŝoj, tamen la homoj silente preterlasis la grupon de akvoportantoj kaj ektrenis sin pluen.
658 La lastan grupon da restintaj vivaj subtenis la akvo, alportita de la libianoj. La homoj haltis inter sabloj, ne kapablaj iri pluen, malgraŭ persvadoj, peloj kaj eĉ minacoj. La malsekaj ĉifonoj donis al la homoj ankoraŭ horon da prokrasto – la tempon, kiu iĝis sufiĉa por atingi la puton.
659 Tiel revenis al la akvo ankoraŭ tridek unu homoj; entute saviĝis cent dek kvar – malpli ol duono da tiuj, kiuj eniris en la dezerton antaŭ du tagoj. La plej malfortaj pereis jam dum la unua transiro tra sabloj, nun la terura katastrofo pereigis tre multajn bonegajn, povajn batalistojn.
660 Se la ribeluloj havus nutraĵon, do ili pli rapide restarigus la fortojn, sed la restaĵoj de manĝo estis dividitaj jam en la komenco de la pasinta nokto. La suno flamis en la pura, sennebula ĉielo, kaj tiuj el la restintoj sur la loko de la katastrofo, en kiuj ankoraŭ restis vivo, nun sendube pereis.
661 Same kiel hieraŭ, la homoj atendis vesperon, sed jam ne nur malkreskon de taga varmego, sed venon de nokto, esperante, ke ĝia malvarmo permesos al la malfortiĝintoj daŭrigi la lukton kontraŭ la dezerto, staranta sur la vojo al la patrujo. Al tiu ĉi lasta espero la sorto ne permesis efektiviĝi.
662 Jam konataj krioj «Aatu!» eksonis en la dezerto. Estis neniu loko por fuĝi, nenio per kio batali, kaŝiĝi estis senutile – la koleraj akrorelaj hundoj trovus la fuĝantojn. Kelkaj ribeluloj malleviĝis sur la teron – la lastaj fortoj forlasis ilin, la aliaj perplekse ekĵetiĝis inter la ŝtonoj.
663 Kelkaj en malespero ŝiradis siajn harojn. Unu el la libianoj, tute juna, plende ekĝemis, kaj grandaj larmoj ekruliĝis el la timigitaj okuloj. Amu oj kaj ĥeriuŝa j staris, mallevinte la kapojn kaj grincante per la dentoj. Kelkaj homoj senkonscie ekkuris, sed estis tuj haltigitaj de la hundoj.
664 La persekutantoj kalkulis ricevi rekompencon pro ĉiu revenigita homo. Nur tio savis la fuĝintojn disde kruela morto. Neniu pereis en tiu terura revena iro, kiam ili iris nudaj kaj ligitaj, batitaj de vipoj, ne ricevante manĝon. La karavano malrapide moviĝis, ĉirkaŭirante sablojn sur la vojo.
665 Matena vento alportis odoron de freŝa akvo. Pandiono subite ekvidis ĉe la rando de la dezerto gajajn helbluajn florojn. Balanciĝante sur siaj altaj tigetoj, ili eligadis delikatan aromon, kaj en la menso de Pandiono glitis penso, ke la perdita libero sendas al li sian lastan donacon.
666 Tie ilin, kiel speciale danĝerajn kaj persistajn ribelulojn, oni ĵetis en malliberejon, kie ili devis atendi neeviteblan sendon al oraj minejoj. La malliberejo estis grandega kavo, elfosita en seka kaj kompakta tero, tegita per brikoj kaj kovrita per kelkaj krutaj volboj.
667 Sed tamen, malgraŭ senelireco de la stato, tuj kiam la homoj refortiĝis post konsekvencoj de la malfacila iro, ili ree komencis esperi al io. Ree ekparolis Kavi, kiel ĉiam krude eksplikante pensojn, kompreneblajn por ĉiuj. Ree aŭdiĝis rido de Kidogo, eksonis akraj elkrioj de la libiano Aĥmi.
668 Tamen Pandiono foje kaŝe elprenis la verd bluan kristalon kaj alportis ĝin al pala radio, malleviĝanta el fendo, sed ne atinganta la plankon de la subteraĵo. Ĉe la unua rigardo, ĵetita al la ĝoja diafaneco de la ŝtono, la deziro vivi kaj lukti ree ekparolis en Pandiono.
669 Sen pridemandoj, sen ajna juĝo la sorto de la fuĝintaj sklavoj estis decidita de potenculoj tie, supre. Neatendite malfermiĝis la luko, en la truon falis ligna ŝtuparo. La sklavojn oni elirigis supren, kaj, blindigitajn de la taga lumo, ligis kaj katenis per ĉeno po ses.
670 Granda kaj muskoleca, Kabuefta orgojle altis super la konversaciantoj, sidante, imite al la faraono, sur alta fotelo el ebono kaj elefantaj dentegoj. Li kelkfoje interkaptis demandajn rigardojn, kiujn interŝanĝadis la altrangaj oficistoj, vokitaj de li, kaj subridadis interne.
671 Apude, sur zorgeme tajlita roka muro, videblis grandega surskribo. De sur la balkono la vicoj de grandaj hieroglifoj ŝajnis nur regulaj grizaj linioj, sed la estro de la Sudo ne bezonis legi la fieran surskribon de sia praulo Ĥemu. Kabuefta sciis parkere ĉiun vorton kaj ĉiun povis apliki al si.
672 La glataj blankaj muroj estis ornamitaj ĉe la planko per larĝa helblua bordero kun komplika rektlinia arabesko el blankaj linioj, sub la plafono iris mallarĝa strio el lotusaj floroj kaj simbolaj figuroj, montritaj per blua, verda, nigra kaj blanka farboj sur fono de senbrila oro.
673 Kabuefta nehaste eksidis en la fotelon, kaj lia akra profilo klare desegniĝis sur la neĝblanka muro. La altrangulo alŝovis la seĝojn pli proksime, la ĉefa skribisto ekstaris ĉe alta ebona tableto, inkrustita per oro kaj eburo. Sur la tabloplato kuŝis rulaĵo de papiruso kun ruĝ blanka sigelo.
674 Laŭ signo de la estro de la Sudo la skribisto disvolvis la rulaĵon kaj rigidiĝis en respekta silento. La komandanto de militistaro, maldikega, kun kalva kapo, sen peruko, palpebrumis al la malalta diketa karavanestro, sciigante, ke tuj komenciĝos la konversacio, por kiu ili estas vokitaj.
675 Longe suferis la homoj sub la bruliganta suno, atendante sian sorton. Finfine sur la supra placeto de la ŝtuparo aperis alta homo en blanka vesto, kun oro, brilanta sur la frunto, sur la brusto kaj sur la nigra apogbastono. Li malrapide iris sub ombro de du ventumilegoj.
676 Kelkaj homoj, juĝante laŭ la vestoj – altrangaj oficistoj, ĉirkaŭis la potenculon. Tio estis Kabuefta – la estro de la Pordego de la Sudo. La militistoj haste viciĝis ĉirkaŭ la sklavoj; la mallibereja skribisto, akompaninta la kaptitojn, elpaŝis antaŭen kaj fleksiĝis ĝis la tero.
677 Li neglekte diris ion, turninte sin al la oficisto. En lia voĉo sonis aprobo. La estro de la Pordego de la Sudo frapis per la apogbastono – la kupra fino tintis je ŝtona plato. La militistoj haste plenumis la ordonon, forkondukinte flanken dek kvin nigrahaŭtulojn, ne sciantajn la lingvon.
678 La altrangulo klarigis al la sklavoj la estontan aferon, ne kaŝinte tion, ke multajn atendas morto, sed al ĉiuj saviĝontoj li promesis liberon. Plejmulto de la ribeluloj montris sian konsenton per aprobaj ekkrioj, la malplimulta parto konservis persistan silenton. Neniu rifuzis.
679 Kabuefta foriris. La kaptitojn oni denove metis en la malliberejon. La estro de la Sudo plenumis sian promeson: la ribelulojn oni komencis ĝissate nutri, liberigis disde ĉenoj kaj kolringoj kaj dufoje dum tago kondukadis por bani sin al Nilo, en golfeton, forbaritan kontraŭ krokodiloj.
680 La rivero, fluanta preskaŭ rekte tra la landoj Vavat kaj Iertet, en la situanta pli alte lando Kuŝ kreis du gigantajn sinuojn: unu – okcidenten, la duan – orienten. La ĉasestro tre hastis: la vojo devis forpreni du monatojn, kaj post naŭ semajnoj komenciĝos altiĝo de akvo.
681 Flosigi tra la kaskadoj grandan kaj pezan boaton kun kaptita monstro eblis nur ĉe plena akvo. Do, en dispono de la ĉasestro restis malmulte da tempo por reveno. La sklavojn dum la tuta longa vojo oni bone nutris, kaj ili sentis sin sanaj kaj fortikaj, malgraŭ malfacila ĉiutaga laboro.
682 La estonta ĉaso dume ne ĝenis ilin, en ĉiu vivis certeco, ke ĝuste li saviĝos kaj ricevos liberon. Kontrasto inter sovaĝaj vastaĵoj de nekonata lando kaj atendo de kruela puno en la kavo malliberejo estis tro granda. Kaj la homoj laboris per plenaj fortoj, viglaj, fortiĝintaj kaj korpe kaj anime.
683 Tuj post ekveturo el la urbo Neb Pandiono kaj liaj kamaradoj ekvidis la unuan kaskadon de Nilo. Rapida fluo de la rivero, kunpremita de rokoj, estis disiĝanta al apartaj torentoj de furiozanta blankiĝinta akvo, kun muĝo ruliĝantaj laŭ deklivo, inter labirintoj de nigraj rokaj insuletoj.
684 Antaŭ multaj jarcentoj dek mil sklavoj sub observo de lertaj inĝenieroj de Kemt faris en granito kanalojn, kaj laŭ ili eĉ grandaj militaj ŝipoj facile trairadis la ŝtupojn. Por la boatoj de la ĉasa ekspedicio la unua kaskado de Nilo, same kiel ĉiuj sekvontaj, ne prezentis seriozan obstaklon.
685 Atenton de Pandiono altiris kvar gigantaj figuroj, altaj ĝis tridek ulnojn, starantaj en niĉo. La gigantaj statuoj de la faraono konkeranto Sotepenra kvazaŭ estis gardantaj la enirejon de la templo. La ekspedicio trairis la duan kaskadon de Nilo, etendiĝintan je tago da vojo.
686 La fortikaĵo nomiĝis «Rebato al sovaĝuloj» kaj estis konstruita jam antaŭ naŭ jarcentoj, en la tempo de la faraono – obeiginto de la lando Nub. Dikaj muroj, altaj je dudek ulnoj, konstruitaj el adobo, staris plene konserviĝintaj; en ĉiuj tridek jaroj oni riparadis ilin.
687 Sur la vojo ili renkontis ankoraŭ kvar fortikaĵojn, kiuj staris sur rokaj insuloj aŭ sur bordaj klifoj. La boatoj trairis abruptan sinuon, en kies centro situis malgranda urbo Gem Aton. Ĝin konstruis ĝuste tiu damnita faraono, en ruinoj de kies ĉefurbo Pandiono trovis la statuon de mistera junulino.
688 Ĉi tie loĝis egiptoj, antikve elpelitaj aŭ fuĝintaj el la Nigra Tero. En la fino de la sinuo la rivero, batiĝante je krutaj klifoj el malhela sabloŝtono, rompiĝis rektangule. Ĉi tie komenciĝis la tria, longa kaskado, preskaŭ cent mil ulnojn longa, por kies trairo la ĉasistoj malŝparis kvar tagojn.
689 Ĉi tie estis multaj hipopotamoj. Pandiono, la etruskoj kaj aliaj sklavoj el nordaj landoj jam antaŭe konatiĝis kun la malbelega loĝanto de la rivero, kiun la egiptoj nomis «ĥte». Hipopotamoj ne montris timon antaŭ homoj, sed ankaŭ ne atakis ilin senkaŭze, tial la sklavoj proksime aliradis al ili.
690 Spertaj negroj klarigis al la kamaradoj, ke ĥte ofte iradas laŭ la fundo de la rivero, serĉante radikojn de akvaj vegetaĵoj. La valo abrupte rompiĝis lastfoje. De granda insulo, fekunda kaj dense loĝata, ĝi kondukis preskaŭ rekte suden – ĝis la celo restis negranda parto de la vojo.
691 Pli alte ol la kvina kaskado la homoj finfine ekvidis la unuan alfluanton de la Granda Rivero. La larĝa enfluejo de la alfluanto, kiu nomiĝis la rivero de Aromoj kaj enfluis en Nilon el la dekstra flanko laŭ direkto de la ĉefa fluo, estis kuniĝanta kun ĝi en vasta densejo de kanoj kaj papirusoj.
692 La lando pli alte laŭ la rivero ricevadis ĉiam pli ebenan aspekton. Marĉaj bordoj borderis la brilantan glataĵon de la rivero per akra malhela linio de altaj herboj, etendiĝantaj kiom povis vidi la okulo. Stelecaj panikloj de papiruso pendis super la rivero, rompante monotonecon de la glataj bordoj.
693 Sur lokoj, kie la bordo estis pli firma, la vojaĝantoj vidis grandajn spacojn de sekiĝinta kaj disfendiĝinta argilo, tretitajn per sennombraj spuroj de animaloj. Birdoj, similaj al cikonioj, sed preskaŭ atingantaj homan alton, mirigis la ribelulojn per siaj monstraj bekoj.
694 El sub pendantaj okulkavoj de la monstroj rigardis flavaj koleraj okuloj. Post la enfluo en Nilon de la rivero de Aromoj, fine de la dua tago de la vojo, la valo, rekta, kiel lanco, fleksiĝis orienten, kaj la homoj ekvidis sur elstaraĵo de la bordo maldensajn fumetojn de du lignofajroj.
695 Tio estis la signalo. Ĉi tie atendis la senditaj antaŭen ĉasistoj kaj nubiaj gvidistoj kun informo, ke la besto estas trovita. Nokte la cent kvardek sklavoj sub gardo de naŭdek militistoj ekiris perpiede okcidenten de la rivero. Varma kaj abunda pluvo verŝiĝis sur la varmigitan teron.
696 Emociita de la estonta batalo, li aŭskultadis voĉojn de la afrika stepo. Kavi parolis ĉe la lignofajro kun ĉasistoj, klarigante por si la planon de morgaŭaj agoj, poste ekkuŝis, kun peza suspiro rigardinte al la kamaradoj, maltrankvile dormetantaj aŭ kuŝantaj sen dormo.
697 La etrusko miris pri senzorgeco de Kidogo, pace dormanta inter Pandiono kaj Remd, – dum la vojaĝo la kvar amikoj estis kunaj. La senzorgeco de la negro ŝajnis al la etrusko la plej alta grado de kuraĝo, neatingebla eĉ por li, sperta batalisto, plurfoje vidinta morton. Venis mateno.
698 La sklavoj estis dividitaj je tri grupoj, estrataj de kvin ĉasistoj kaj du indiĝenaj gvidistoj. Al ĉiu sklavo oni enmanigis longan ŝnuron aŭ rimenon kun streĉeblaj maŝoj sur la finoj. Kvar homoj en ĉiu grupo portis grandan reton el speciale fortikaj ŝnuroj kun ĉeloj, larĝaj je ulno.
699 La monstron necesis impliki per la ŝnuroj, ĉirkaŭvolvi per la retoj kaj, faliginte, ligi. En plena silento la homoj iris laŭ la stepo, ĉiu grupo en kelka distanco de alia. La militistoj disiris ĉene kaj, ne fidante al la sklavoj, sekvis poste kun sagoj, enmetitaj en la pafarkojn.
700 Sur ĝia glata surfaco estis disĵetitaj arboj kun ombrelaj foliaroj. La grizaj trunkoj preskaŭ ĉe la radikoj mem estis disiĝantaj je dikaj branĉoj, disirantaj per funelo supren, tiel ke la arbo mem similis renversitan konuson, super kiu en la aero kvazaŭ ŝvebis diafana nedensa verdaĵo.
701 La masivaj arboj distingiĝadis en la stepo per grandega ĉapo de malalta foliaro, ĵetanta malhelajn striojn de longaj ombroj. Ilia fibra ŝelo kun metaleca brilo similis al plumba, la branĉoj ŝajnis forĝitaj el kupro, kaj la floroj eligadis ĉirkaŭen delikatan aromon, similan al odoro de migdalo.
702 Vico de maldikaj nigraj lancoj aperis el la herbo – kelkaj oriksoj montris siajn longajn kornojn kaj malaperis post ĉeno de arbustoj. La herbo estis ankoraŭ maldensa; inter ĝiaj apartaj faskoj videblis nuda, fendiĝinta grundo – la sezono de pluvoj komenciĝis antaŭnelonge.
703 La bestoj tie ne troviĝis, kaj la ĉasistoj ekgvidis la sklavojn al seka fluejo, prikreskita de densa vepro. Tie situis fonto – farita de rinoceroj kavo kun koto, en kiu ili kuŝadis dum varmegaj tagaj horoj. La ĉasistoj eliris sur malfermitan lokon, borderitan oriente de tri solecaj ombrelaj akacioj.
704 En la silento iĝis klare aŭdebla malforta zumado de insektoj. Kidogo tuŝis Pandionon je la ŝultro – la negro almontris flanken for de la vojo. La juna heleno ekvidis apud malaltaj dornaj arboj ion similan al du glatigitaj ŝtonpecegoj. Ĝuste tio estis la teruraj bestoj de la sudaj stepoj.
705 Neniu el la sklavoj suspektis, ke la ĉasistoj, dezirante ricevi rekompencon, trovis tre grandan masklon, el speco de helaj rinoceroj, kiuj diferencis de la nigraj sudaj parencoj per pli grandaj ampleksoj, per pli granda alto de la ŝultroj, per larĝa kvadrata buŝego, per griza haŭto.
706 La dua, malpli granda rinocero estis femalo. La ĉasistoj decidis ŝanĝi la planon de atako, por ke enmiksiĝo de la femalo ne fiaskigu la aferon. La estro de ĉaso kaj la estro de militistoj rapide grimpis sur arbon, flustrante malbenojn al longaj dornoj, dise sidantaj laŭ la trunko.
707 La militistoj kaŝiĝis post arbustoj. La sklavoj kuniĝis ĉiuj kune kaj, viciĝinte je kelkaj vicoj, samtempe kun la ĉasistoj kun surdigaj krioj ekkuris laŭ la malfermita kampeto, svingante ŝnurojn kaj vigligante sin per batalkrioj. Kun mirinda rapideco ambaŭ bestoj ekstaris sur la piedojn.
708 La grandega korno, longa je ne malpli ol tri ulnoj, sidis sur la nazo, brilanta, tre dika ĉe la radiko, abrupte akriĝanta supren. Malantaŭ ĝi videblis la dua, pli mallonga kaj pli akra, kun larĝa ronda bazo. La koroj de la alkurantaj homoj freneze ekbategis – la besto proksime iĝis terura monstro.
709 Pandiono iĝis flanke for de la monstro, alfluganta, kiel tempesto. La juna heleno sukcesis rimarki nur la larĝigitajn nazotruojn de la animalo, ĉirkaŭitajn de ringoformaj haŭtaj faldoj, la disŝiritan dekstran orelon kaj haŭton sur la flanko, kovritan de tuberoj, kvazaŭ likenaj.
710 Strida kriego aŭdiĝis en la stepo, mallerte kurbigita homa figuro por momento ekflugis en la aeron. La rinocero metis larĝan vojon en la amaso de la sklavoj, trakuris pluen en la stepon, lasante post si kelkajn sternitajn korpojn, turnis sin kaj ree ĵetis sin al la malfeliĉuloj.
711 Ĉi foje la rapidege moviĝantan mason ĉiuflanke ĉirkaŭgluis homaj korpoj. Sed la monstro konsistis el nuraj muskoloj kaj dikaj ostoj, vestitaj per karapace firma felo. La homoj disflugis diversflanken, kaj ree la rinocero komencis treti, premi kaj trapiki per la korno la faligitajn sklavojn.
712 La militistoj, paliĝintaj kaj tremantaj, kaŝiĝis malantaŭ arboj, petegante la diojn de Ta Kem pri savo. Triafoje turniĝis la monstro, kaj, kvankam la homoj nevole disiris antaŭ ĝia rapidega korpo, la rinocero sukcesis trapiki per la korno la pli junan el la etruskoj – Remd on.
713 Kavi kun furioza kriego ĵetis sin al la monstro, sed lia ŝnuro glitis laŭ la korno; la etrusko mem forflugis flanken, priverŝita de sango, – la tuta haŭto de la ŝultro kaj la brusto estis deŝirita per la malmola felo de la rinocero. Kavi kun peno leviĝis, ploregante pro senforta furiozo.
714 Premataj per forto de la rinocero, la homoj retropaŝadis de la monstro, la malplej persistaj kaŝiĝis post la dorsojn de la kamaradoj. Ŝajnis, ankoraŭ nemulte – kaj ĉiuj en timo disfuĝos ien ajn, adiaŭinte la revon pri libero. Ree la rinocero ĵetis sin al la homoj, denove aŭdiĝis kriegoj.
715 Pandiono, rekonsciiĝinta de la ŝoko, levis de sur la tero la senorde kuŝintan reton. En tiu ĉi momento li eksentis, ke li devas esti antaŭ la kamaradoj, kiuj per la korpoj ŝirmis lin, kontuzitan. Malklara rememoro glitis en la kapo de la heleno – la kampeto sur Kreto, la danĝera ludo kun virbovo.
716 La rinocero malmulte similis bovon, sed Pandiono decidis uzi la kretan artifikon. Transĵetinte trans la ŝultron la kunvolvitan reton, Pandiono ĵetis sin al la rinocero. La besto tiumomente haltis, kalcitrinte per la malantaŭaj kruroj, levis nubon da polvo kaj malproksime deĵetis Kidogon.
717 Pandiono eksentis teruran doloron, sed, forgesinte pri ĉio, alkroĉiĝis al la orelo de la monstro. Kiel iam la junulino sur Kreto, Pandiono transĵetis la korpon super la korpo de la besto kaj iĝis sur ties larĝa dorso. La rinocero ekbaraktis. Pandiono kroĉiĝis per ĉiuj fortoj.
718 Io kraketis, terura pezo surfalis sur lin, en la okuloj disverŝiĝis obskuro. Absorbita de la batalo, Pandiono ne vidis, ke Kidogo, muĝante, kiel leono, ree alkroĉiĝis al la vosto de la rinocero, ke dek libianoj kaj ses amu oj kaptis la reton, ĉirkaŭintan la kapon de la besto.
719 La sklavoj kun krioj surfalis sur la rinoceron, du maŝoj ĉirkaŭkaptis la malantaŭan kruron, unu – la antaŭan. La ronkado de la rinocero transformiĝis al profunda muĝo, la besto rulturniĝis sur la maldekstran flankon, poste sur la dorson, per sia pezo rompante ostojn al la homoj.
720 La forto de la monstro ŝajnis senlima. Ses fojojn la besto ekstaradis, implikiĝante en ŝnuroj, kaj ree renversiĝadis sur la dorson, neniiginte pli ol kvindek homojn. Sed ŝnuroj kaj rimenoj ĉiam pli dense ĉirkaŭplektadis ĝiajn krurojn, la homoj streĉigadis la fortikajn maŝojn.
721 Eĉ tiuj, sur kiujn falegis lastfoje la peza korpo de la besto, en antaŭmortaj penoj forte tenis la maŝojn. La ĉasistoj alproksimiĝis al la faligita rinocero, portante novajn faskojn da rimenoj, firme ligis kruce ĉiujn kvar fostosimilajn krurojn, kaj la kapon je la korno alligis al la antaŭaj kruroj.
722 Dum la sklavoj estis nombrantaj siajn perdojn kaj portadis mortantojn en ombron de arboj, la militistoj alportis de la rivero grandan platformon el ligno – la fundon de la kaĝo, preparita por la rinocero, faligis sur ĝin la ligitan monstron kaj ektrenis sur ruliloj al la rivero.
723 Kavi aliris la ĉasestron. La etrusko tremeris kaj retroiris je paŝo. La ĉasestro silente kapjesis kaj malaperis post arbustoj, laŭ larĝa spuro de alpremita herbo, kiun metis la platformo kun la rinocero, forveturigita al la rivero. Kavi transdonis al la kamaradoj la tutan interparolon.
724 La morto de Remd metis Kavi n en malgajon – la junulo estis la sola fadeno, liganta la etruskon kun la malproksima patrujo. Nun tiu maldika fadeno ŝiriĝis. Kidogo, forgesinte pri siaj vundoj, sidis super Pandiono. La juna heleno, evidente, ricevis ankoraŭ ian internan lezon kaj ne rekonsciiĝis.
725 Tra la malsekiĝintaj lipoj per apenaŭ aŭdebla, fajfa sono traŝiriĝadis la spirado. La negro kelkfoje rigardis al la kamaradoj, silente kuŝantaj en ombro, kaj finfine salte ekstaris, vokante iri al la rivero por preni akvon por la vunditoj. Kun nevolaj ĝemoj la homoj komencis leviĝi.
726 Ili direktis sin al la arbo, sub kiu staris Kavi, kaj, ne dirinte eĉ vorton, metis al liaj piedoj argilajn kaj lignajn vazojn, dekon da lancoj, ses pafarkojn kun sagujoj, plenaj je sagoj, kvar pezajn tranĉilojn kaj kvar malgrandajn ŝildojn el hipopotama felo, kovritajn per kupraj platoj.
727 La militistoj foriris, plu dirinte nenion. Inter la sklavoj troviĝis du, scipovantaj kuraci vundojn; ili komencis kune kun Kavi vindi la kamaradojn. La rompitaj ostoj de Pandiono estis enigitaj en splintojn el malmola arboŝelo, kaj vinditaj per ŝtofaj strioj el lia propra zontuko.
728 Splintojn oni devis fari ankoraŭ al du vunditoj: al unu libiano kun rompo de la brako kaj al maldika, muskola negro, senhelpe kuŝanta kun la kruro, rompita sub la genuo. La stato de la ceteraj estis, plej verŝajne, senespera – la terura korno de la monstro penetris profunde, lezinte la internaĵojn.
729 Okazis paŭzo: la nubiano sciis ne pli ol dek vortojn en la lingvo de Ta Kem, kaj Kavi entute ne komprenis la nubianon, sed inter la sklavoj troviĝis tradukantoj. Evidentiĝis, ke la gvidisto foriris el la taĉmento de militistoj kaj haste revenis, por helpi al la sklavoj trovi vojon.
730 La nubiano kredigis, ke la liberigitajn sklavojn oni forpelis el la regiono, obeanta al Ta Kem, kaj tial reveni al la rivero por ili estas danĝere – ili povas ree trafi en sklavecon. La gvidisto konsilis al Kavi iri okcidenten, kie baldaŭ ili trovos grandegan sekan valon.
731 Kavi sekvis lin, brakumis je la ŝultroj kaj komencis danki, miksante egiptajn kaj etruskajn vortojn, poste vokis la tradukanton. La gvidisto malaperis, kaj Kavi, enpensiĝinte, rigardis post li. Ne, hodiaŭ ili ne povos foriri de ĉi tie kaj forlasi la mortantajn kamaradojn por hienoj.
732 Sensoifiĝinte kaj refortiĝinte per manĝo, la homoj iĝis pli raciaj kaj estis singarde pesantaj postajn agojn. Por ĉiuj estis klare, ke norden iri estas neeble – necesas plej baldaŭ foriri de la rivero, sed en la demando, ĉu ili iru suden aŭ orienten, la opinioj disiris.
733 Kavi estis kaptita en sklavecon dum militiro. En lia patrujo restis familio, kaj li hezitis: tiom alloga ŝajnis al li la eblo de rapida reveno. La elpelo el Kemt iĝis por li peza bato, ĉar plej facile estis reveni tra Kemt, malleviĝinte en boato laŭ la rivero ĝis la maro.
734 Sed la sperta, multe vojaĝinta batalisto komprenis, ke grupeto da homoj, perdita en malamika lando kaj speciale en dezertoj, kie ĉiuj putoj estas kontrolataj, povos pluekzisti nur per miraklo. Kaj mirakloj en la sorto de la etrusko ankoraŭ ne okazis, kaj li ne tre kredis je ili.
735 Tie en la firmaĵon profunde entranĉiĝis grandega golfo, nomata la Suda Korno. Kidogo ne konis de ĉi tie vojon en la gepatrajn lokojn, trafinte en la sklavecon ĉe la rando de la granda dezerto, kiam li iris en Kemt on, regata de deziro vidi miraklojn de lerta majstreco de tiu popolo.
736 Kidogo promesis al ĉiuj kamaradoj gastaman akcepton, se nur ili sukcesos atingi tiun regionon, kie loĝas lia popolo, kaj al la etrusko li deklaris, ke, laŭ rakontoj, aŭditaj en la infanaĝo, ŝipoj de homoj, similaj al li kaj Pandiono, venadis en lian landon el norda maro.
737 Sed la suno jam kliniĝis al subiro, necesis pensi pri akvo kaj noktumo. La etrusko proponis al ĉiu atendi ĝis la mateno. Malgraŭ ĉies deziro foriri de la terura loko, prisemita per kadavroj, oni devis resti sur la kampeto, por ne turmenti vane la mortantojn, trenante ilin.
738 Dek homoj ekiris al la fonto, indikita de la nubiano kaj alportis plenajn kruĉojn da malklara varma akvo kun odoro de argilo. Laŭ konsilo de negroj inter arboj oni konstruis barilon el dornaj branĉoj por defendo kontraŭ atako de hienoj. Ĉe la flanko, turnita al la kampeto, ekbrulis tri lignofajroj.
739 La muĝo estis proksimiĝanta – la basa sono de nekredebla forto, ŝajne, estis eliranta el grandega trumpeto. Malklara grandkapa silueto aperis ĉe la randa arbo – al la timigitaj homoj estis aliranta granda leono kun densa kolhararo, kaj antaŭ ĝi neaŭdeble glitis fleksiĝema, maldika leonino.
740 La lancoj turniĝis al la bestoj, malforte briletante per la kupraj pintoj en flamo de la nehele brulantaj lignofajroj. La homoj kun krioj ĵetadis brulantajn branĉojn en la leonojn, riskante bruligi la herbon. La konsternitaj rabobestoj haltis, poste deiris sur la kampeton.
741 Ne sukcesis la ripozantoj ekdormeti, kiam ree tondro de leona muĝo tremigis la aeron, post ĝi sekvis dua, tria. Ne malpli ol tri leonoj vagis ĉirkaŭe, kun la pli frue aperinta leonino estis kvar. La homoj komprenis, kia nepardonebla senzorgeco iliaflanke estis la neglekte konstruita malalta barilo.
742 Neniu dormis: arminte sin per io ajn, la homoj atente fiksrigardis en mallumon. Nova muĝo tremigis la aeron, kaj ĉe la flanka lignofajro aperis grandega leono kun hela kolhararo. La ŝanceliĝanta flamo pligrandigis la amplekson de la rabobesto, ĝiaj okuloj, celitaj al la homoj, radiis verdan lumon.
743 Timigita de la leona muĝo, li sendis trafan sagon rekte en la buŝegon de la rabobesto. La muĝo rompiĝis per longa ĝemo, transiris en raŭkan tuson kaj eksilentis. La korpo de la leono ekflugis en la aeron, la rabobesto salte trais la linion de lignofajroj kaj iĝis inter la homoj.
744 Surdiga kriego de venko ruliĝis laŭ la stepo. La korpo de la mortigita leono estis elĵetita antaŭ la lignofajrojn, kaj la kamaradoj okupiĝis pri vindado de du novaj vunditoj, ankoraŭ tremantaj en batala febro. La rabobestoj vagadis ĉirkaŭe ĝis la tagiĝo, de tempo al tempo eligante afekciantan muĝon.
745 Neniu el la leonoj kuraĝis ripeti la atakon. Ĉe la naskiĝo de la nova tago, leviĝanta en blindiga brilo, mortis kvin gravaj vunditoj. Ankoraŭ sep homoj evidentiĝis mortintaj – nokte dum la tumulto kun la leono neniu rimarkis, kiam tio okazis. Aĥmi ankoraŭ spiris, malofte movetante la grizajn lipojn.
746 Kidogo, kliniĝinta super li, kun teruro komprenis, ke la amiko ne vidas lin. Tamen la alportitan akvon Pandiono tuj eltrinkis kaj malrapide mallevis la palpebrojn. Post matenmanĝo el restaĵoj de hieraŭa manĝo Kavi proponis ekiri. La azianoj, interkonsentintaj jam nokte, ekribelis.
747 Tuj ĉirkaŭ la etrusko kreiĝis amaso da nigraj kaj helbronzaj korpoj – negroj, nubianoj kaj libianoj. Al Kavi aliĝis tridek sep homoj, ne kalkulante Pandionon kaj la kuŝantan sur la tero negron kun la rompita kruro, kiu streĉe observis la okazantaĵon, leviĝinte sur la kubuto.
748 La restintoj longe rigardis post la kuraĝaj amikoj, apartiĝintaj de ili sur la sojlo de libero, poste kun malgajaj suspiroj revenis al siaj aferoj. Ĉu sukceso aŭ morto atingos la kamaradojn – neniam ili ekscios pri tio, same kiel ankaŭ la heroaj azianoj nenion scios pri ilia malcerta sorto.
749 Baldaŭ la brankardoj estis pretaj: longaj bastonoj, interplektitaj per ŝnuroj, – sur la batalejo da ili restis multe. Inter la bastonoj la negroj aranĝis duopajn transversajn stegojn, en la centro fiksis rondajn kusenojn el malmola ŝelo, ĉirkaŭvolvitajn per pecoj de leona felo.
750 Ĉio estis preta. La nigruloj pare ekstaris ĉe la brankardoj kaj momente levis ilin sur la etenditaj manoj, zorgeme metinte la kusenojn sub la kapojn. Poste la portantoj ekiris antaŭen, egalmezure kaj facile paŝante. Tiel, ne rekonsciiĝante, Pandiono ekiris laŭ la nekonata vojo.
751 La dua kaj la tria tagoj pasis trankvile. Nur unufoje oni vidis el malproksime nigran masegon de rinocero, trairanta herbon kun la mallevita kapo. La homoj en perplekso haltis – la travivitaĵo ree viviĝis en ilia memoro, minaca kaj neforgesebla. La vojaĝantoj ekkuŝis en herbo.
752 Malgrandaj gregoj de etaj flav grizaj antilopoj renkontiĝadis ofte; la animaloj, mortigitaj per sagoj, servis kiel bongusta manĝo. En la kvara tago la seka fluejo larĝiĝis kaj malaperis, la flava argila grundo cedis lokon al stranga hel ruĝa tero, per maldika tavolo kovranta diserigitan graniton.
753 La herbo malaperis, anstataŭ ĝi el la tero elstaris malmolaj folioj, similaj al enpikitaj rekte en la malkompaktan grundon faskoj da akraj kaj mallarĝaj glavoj. La gvidistoj skrupule ĉirkaŭiradis densejojn de tiuj vegetaĵoj kun akraj, tranĉantaj, kiel razilo, randoj de malmolaj folioj.
754 Ruĝa valo sterniĝis antaŭe, rozkoloraj nuboj da polvo kirliĝis, leviĝante foste kaj difuzante brilon de sunaj radioj. La varmego lacigis la irantojn, sed la homoj daŭrigis la vojon, maltrankviliĝante, ke tiu senakva ebenaĵo estos tro granda. La fluejo kun ĝia subtera akvofluo restis malantaŭe.
755 La gvidistoj turnis sin al ĝi. La lacaj homoj plirapidigis paŝojn, kaj baldaŭ la brankardoj kun la vunditoj staris en la ombro ĉe la trunko, profunde disdividita per laŭlongaj sulkoj je apartaj rondigitaj ripoj. Kelkaj negroj kunmetis el si vivan ŝtuparon kaj grimpis sur la potencajn branĉojn.
756 La negroj deĵetis desupre longajn, akrigitajn ĉe ambaŭ finoj fruktojn de la grandega arbo. Ĉiu frukto, granda je homa kapo, entenis sub sia maldika malmola ŝelo flavetan farunecan substancon, acid dolĉan, bonege malvarmigantan la varmegajn, sekiĝintajn buŝojn de vojaĝantoj.
757 La manoj de Pandiono kun peno atingis Kidogon, la malfortaj fingroj premis la manradikon de la negro. La larĝe malfermitaj okuloj de la heleno perdis la antaŭan akrecon de rigardo kaj estis malklaraj kaj kompatindaj. Kidogo emociite demandis la amikon, kiel li fartas, sed ne ricevis respondon.
758 Tiutempe aŭdiĝis voĉo de nubiano, grimpinta sur la pinton de la arbo, por pririgardi la vojon. Li kriis, ke malproksime antaŭe, preskaŭ ĉe la horizonto mem, videblas malhelaj kadroj de dornaj bariloj, kiajn faras nomadaj brutobredistoj por defendo de siaj gregoj kontraŭ rabobestoj.
759 Antaŭ la sunsubiro densaj nuboj kovris la ĉielon, la senstela nokto estis neordinare kvieta kaj malhela, la velure nigra mallumo ne ebligis vidi la manon, alportitan proksime al la okuloj. Baldaŭ sinuantaj fulmoj ringe zonis la ĉielon, murmurego de tondro senĉese ruliĝadis malproksime.
760 Tondro tremigadis ĉion ĉirkaŭe, la blua fajro blindigadis la homojn, dezirantajn forlasi sian azilon. Malproksime aŭdiĝis bruo, rapide plifortiĝanta kaj transformiĝinta en muĝon. Tio estis venanta muro de furioza pluvo. La arbo ekŝanceliĝis – tuta maro falegis de sur la ĉielo.
761 La diveno ne trompis la etruskon. En la sekva tago de la vojo subite aŭdiĝis bojado de hundo. El fumo de vaporoj, kaŝanta la malproksimon, elstaris longaj dornaj bariloj, post kiuj kaŝiĝis malaltaj pajlobudoj de nomadoj. Amaso de homoj, vestitaj en ledaj antaŭtukoj, ĉirkaŭis la vojaĝantojn.
762 El la amaso eliris kvin homoj, ornamitaj per nigraj kaj blankaj plumoj, en altaj hararanĝoj, subtenataj per rondaj plektaĵoj el foliradikoj. La lingvo de la nomadoj estis komprenebla por la nubianoj – baldaŭ la venintoj sidis en densa rondo de aŭskultantoj, trinkante acidan lakton.
763 La nomadoj sendis ses homojn kun dek azenoj por faciligi la vojon de la fremduloj. La senditoj devis gvidi la vojaĝantojn ĝis la granda vilaĝo de fikshejma popolo, situanta ankoraŭ je sep tagoj da vojo sud okcidenten, sur bordo de nesekiĝanta rivereto. Tago pasadis post tago.
764 Poste la vojaĝantoj lernis distingi iliajn specojn – longokornajn oriksojn, grandegajn kaj kvietajn ruĝajn taŭrotragojn, vilajn, kun malbelega ĝibnaza kapo gnuojn, kaj antilopojn, grandajn je eta bovido, strangajn, grandorelajn, dancantajn sur la malantaŭaj piedoj sub arboj.
765 Ĝia spaco, oriĝanta sub la suno, estis kovrita de makuloj de freŝa verdaĵo laŭlonge de sekaj fluejoj kaj flakoj, nun pleniĝintaj je akvo. Malproksime en la surfacon de la stepo enpikiĝadis helbluaj kaj violkoloraj branĉoj de montoj, kiel remparoj leviĝantaj sur la horizonto.
766 Fojfoje en ombro, ŝajnanta nigra kaverno, inter faskoj de hele prilumita herbo aperadis fleksiĝema makula figuro de leopardo. La negroj kun mirinda lerteco kaŝe aliradis al ruĝaj antilopoj, kaj sukoplena, bongusta viando ĉiam estis abunda por la ekssklavoj, ĉiam pli fortikiĝantaj pro ĝissata manĝo.
767 Grandegaj maljunaj maskloj malalte klinadis siajn grandfruntajn kapojn, pezigitajn de la fleksitaj dentegoj; femaloj, kun pli plataj fruntoj, tenis dum dormo la kapojn pli alte. Unufoje la antaŭirantoj renkontis solecan maljunan elefanton. La giganto dormis, starante rekte en varmego.
768 La dikaj, fleksitaj dentegoj estis minace elstarantaj antaŭen, per la finoj larĝe disirante al flankoj. Tie, kie arboj estis pli maloftaj, oni ofte renkontadis animalojn de neordinara aspekto. Iliaj longaj kruroj portis mallongan korpon kun kruta, klinita malantaŭen dorso.
769 La antaŭaj kruroj estis multe pli longaj ol la malantaŭaj. La dorso ekde la masivaj ŝultroj kaj larĝa brusto estis transiranta en neordinare longan, klinitan antaŭen kolon, sur kiu sidis negranda kapo kun mallongaj kornetoj kaj grandaj tubformaj oreloj. Tio estis ĝirafoj.
770 Neforgeseblan spektaĵon prezentis granda grego de ĝirafoj sur malfermita loko: ŝajnis, arbaro, klinata de vento, moviĝis en hela lumo, deĵetante makulojn de bizaraj ombroj. Ĝirafoj moviĝis jen trote, jen per strangaj saltoj, subfleksante la antaŭajn krurojn kaj malproksime etendante la malantaŭajn.
771 Ofte super la ondiĝanta herba maro aperadis vico de koloj – tiuj strangaj animaloj estis malrapide irantaj, portante sur dek ulna alto la fierajn kapojn kun brilantaj nigraj okuloj. La diskretaj moviĝoj de ĝirafoj estis belaj, la senmalutilaj animaloj vokis nevolan simpation.
772 La vojaĝantoj moviĝis anservice, paŝante laŭ la spuroj de la antaŭuloj laŭ malvastaj koridoroj de alta herbo – nur lancoj kaj kapoj, ĉirkaŭvolvitaj per ĉifonoj kaj folioj, balanciĝis super ĉifitaj tigoj. Ĉe la flankoj estis senfine etendiĝanta monotona balanciĝanta muro.
773 Nur en la deka tago antaŭ la taĉmento aperis malalta ĉeno de klifoj, ŝirmita de blua nebulo. Leviĝinte sur ilin, la vojaĝantoj trafis sur gruzan altebenaĵon, prikreskitan de arbustoj kaj senfoliaj arboj, kies branĉoj, kiel multo da dismetitaj manoj, morne tiriĝis al la ĉielo.
774 De sur pinto de monteto antaŭ la vojaĝantoj neatendite malfermiĝis kultivitaj kampoj, aliĝantaj al strio de densa kaj alta arbaro. En profundo de la arbaro estis videbla interspaco, tie sur altaĵo situis multegaj konusaj kabanoj. La monteto estis ĉirkaŭigita per masiva palisaro.
775 Altaj severaj batalistoj eliris el la pordego renkonten al la malrapide leviĝanta supren taĉmento de la eksaj sklavoj. La indiĝenoj similis al nubianoj, nur ilia haŭto havis iomete pli helan bronzan koloron. En la manoj la batalistoj tenis lancojn kun grandegaj pintoj, similaj al mallarĝaj glavoj.
776 Klaboj el nigra ligno, tre malmola kaj peza, pendis sur la zonoj el ĝirafaj feloj. De sur la deklivo de la monteto malfermiĝis pitoreska pejzaĝo. Sur ora stepa herbo klare distingiĝis freŝa smeralda verdo de riveraj bordoj, kadranta mallarĝan bluetan rubandon de brilanta rivero.
777 De sur arboj pendis grapoloj de flavaj kaj blankaj floroj. Longe daŭris anticipaj intertraktoj. Kiel tradukanto servis la negro kun la rompita kruro, krediganta, ke li devenas el tiu ĉi popolo. Apogante sin je bastono, li eksaltadis sur unu piedo al la batalistoj, signinte al siaj kamaradoj halti.
778 Ĉi tie kolektiĝis la estroj por pririgardo de la venintoj. Ĉirkaŭe tumultis preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la vilaĝo, emociitaj de la neordinara okazaĵo. Laŭ peto de la ĉefa estro la negro kun la rompita kruro ripetis la rakonton pri la terura ĉaso al rinocero, ofte almontrante kviete kuŝantan Pandionon.
779 La loĝantoj de la vilaĝo esprimis per krioj de admiro, miro kaj teruro siajn impresojn pri la senekzempla afero, farita laŭ ordono de la minaca faraono de Ta Kem. La ĉefa estro leviĝis kaj turnis sin al sia popolo kun mallonga parolo, nekomprenebla por la venintoj. Aprobaj krioj estis la respondo.
780 La vojaĝantoj estis invititaj vespere al festeno omaĝe de ilia veno. Amaso de loĝantoj ĉirkaŭis la brankardon de Pandiono. Viroj rigardis al la vundito kun estimo, virinoj – kun kompato. Junulino en blua mantelo kuraĝe eliris el la amaso kaj kliniĝis super la juna heleno.
781 Apatia kaj senvola, li dum tutaj tagoj kuŝadis en duonmallumo de vasta kabano, malvigle kaj unusilabe respondadis al demandoj de la amikoj, sendezire manĝis kaj ne faris penojn leviĝi. Li ege maldikiĝis, lian vizaĝon kun la kaviĝintaj, plej ofte fermitaj okuloj ĉirkaŭkreskis mola barbeto.
782 Nun, kiam ili iĝis liberaj kaj fortaj, la fora patrujo altiradis ilin ĉiam pli forte; ĉiu tago, pasigita en ripozo, ŝajnis krimo. Kaj ĉar ilia reveno dependis de Kidogo, ili tedadis la negron per petoj kaj rememorigoj. Kidogo respondadis per nedifinitaj promesoj – li ne povis forlasi Pandionon.
783 Tamen ankaŭ tio ne alportis rimarkeblan plibonigon. Pandiono vigliĝadis nur dum pluvo – bruego de tondro kaj muĝo de torentoj igadis la malsanulon leviĝeti sur la kubuto kaj fiksaŭskulti, kvazaŭ en tiuj sonoj li kaptadis vokojn, nekonatajn al la ceteraj. Kavi trovis du indiĝenajn magiistojn.
784 Tio estis Iruma, filino de la plej bona ĉasisto de la vilaĝo, tiu junulino, kiu atentis Pandionon jam en la unua tago de la veno de la vojaĝantoj. La junulino elprenis el sub la mantelo la maldikan manon, ektintintan per braceletoj – en ĝi estis negranda plektita saketo.
785 Iruma donis ĝin al Kavi – la etrusko jam ellernis iomete kompreni la indiĝenojn – kaj klarigis, ke tio estas sorĉaj nuksoj el okcidentaj arbaroj, kiuj devas elkuraci la malsanulon. La junulino penis klarigi al la etrusko, kiel oni preparu el ili kuracilon, sed Kavi nenion komprenis.
786 Ŝi elŝutis el la saketo nuksojn, similajn al kaŝtanoj, dispecigis ilin, disfrotis la kernojn sur la ŝtono kaj transformis en likvan kaĉon, miksinte kun lakto, kiun alportis ĵus veninta Kidogo. La negro, kiam ekvidis la nuksojn, tuj eligis ĝojan kriegon kaj gaje eksaltis ĉirkaŭ la morna etrusko.
787 Sur ĝi kreskas multegaj nuksoj, kiuj havas miraklan econ kuraci malsanulojn, redoni fortojn al senfortigitoj, neniigi lacon kaj doni gajon kaj ĝojon al sanuloj. La junulino manĝigis la malsanulon per la kaĉo el la sorĉaj nuksoj, poste ĉiuj tri eksidis ĉe la lito kaj komencis pacience atendi.
788 De la etrusko forflugis tuta lia morneco. Li fascinite observis la efikon de la mistera kuracilo. Jen la juna heleno laŭte suspiris kaj subite, larĝe malferminte la okulojn, leviĝis kaj eksidis. La sunaj okuloj de Pandiono glitis de la etrusko al Kidogo kaj haltis, turnitaj rekte al la junulino.
789 Kaj tuj la orecaj okuloj de la juna heleno, antaŭ minuto malhelaj kaj indiferentaj, ekbrilis kaj eksparkis. Ĝeniĝinta Iruma mallevis la okulharojn kaj forturniĝis. La afekciitaj amikoj raviĝis – unuafoje post la fatala tago de la batalo kontraŭ la rinocero ilia amiko ridetis.
790 Iruma haste foriris, promesinte vespere veni por ekscii pri la sano de la junulo. Pandiono multe kaj kun plezuro manĝis kaj daŭrigis pridemandon. Vespere, tamen, la efiko de la kuracilo ĉesis, la alfluo de vivo estingiĝis, kaj ree la dormema indiferenteco kaptis la junan helenon.
791 La ĉasisto bonanime subridis, svingis la manon kaj eliris el la kabano. La junulino kliniĝis super Pandiono kaj longe rigardis en lian vizaĝon, poste, kvazaŭ rekonsciiĝinte, tuj ekiris al la elirejo. Kidogo, pensinte pri la vortoj de la junulino, decidis, ke Iruma pravis.
792 Nenion elpensinte, li ekkuŝis por dormo. En la sekva tago Kidogo denove manĝigis la amikon per kaĉo el la nuksoj. Pandiono ree sidis, konversaciis kaj, por ĝojo de la amikoj, manĝis kun granda apetito. La juna heleno ĉiam rigardis al diversaj flankoj kaj finfine demandis pri la hieraŭa junulino.
793 Kidogo tordis gajan grimacon, palpebrumis al la etrusko kaj avertis Pandionon, ke hodiaŭ vespere tiu junulino kuracos lin per mistera kaj al neniu konata maniero. Pandiono komence interesiĝis, kaj poste, evidente, kiam finiĝis la efiko de la nuksoj, ree eniris en la ordinaran apation.
794 La krepusko rapide iĝis nokto. Subite laŭ la eksilentinta vilaĝo traflugis obtuza murmuro de tamburo. Brua amaso de junularo alproksimiĝis al la kabano de la tri amikoj. Antaŭe iris kvar junulinoj kun torĉoj, ĉirkaŭante du ĝibajn maljunulinojn en larĝaj malhelaj manteloj.
795 La junuloj subkaptis la malsanulon kaj sub laŭtaj krioj de la amaso ekportis lin al la alia fino de la vilaĝo, limanta purigitan randon de arbaro. Kavi kaj Kidogo sekvis la amason. La etrusko malkontente rigardadis ĉirkaŭe kun aspekto, montranta, ke li atendas nenion bonan de tiu ĉi ideo.
796 Pandionon oni enportis en grandegan malplenan kabanon, larĝan ne malpli ol tridek ulnojn, kaj kuŝigis ĉe la centra fosto, kun la dorso al la larĝa enirejo. Kelkaj torĉoj el malkompakta ligno, impregnita per palma oleo, fiksitaj sur la fosto, hele prilumis la centron de la kabano.
797 La muroj sub malalte malleviĝantaj randoj de la tegmento kaŝiĝis en duonmallumo. La kabano estis plena je virinoj – junulinoj kaj maljunulinoj sidis laŭlonge de la muroj, vigle interparolante. Iu maljunulino donis al Pandiono malhelan trinkaĵon, kiu tuj vigligis la junulon.
798 La etrusko kaj Kidogo, penintaj resti, estis senceremonie elpuŝitaj en la mallumon. Grupo da malbelegaj maljunulinoj amasiĝis ĉe la enirejo, ŝirmante la okazantaĵon en la kabano disde okuloj de scivolantoj. Kavi eksidis apud la kabano, decidinte neniuokaze foriri ĝis la fino de la mistera afero.
799 Du junulinoj singarde levis la malsanulon kaj sidigis, apoginte per la dorso al la fosto. Pandiono mire rigardis ĉirkaŭe, renkontante en la duonmallumo brilantajn okulblankaĵojn kaj dentojn de ridantaj virinoj. La kabano estis ĉirkaŭpendigita interne per faskoj da iu bonodora vegetaĵo.
800 Altaj virinaj voĉoj komencis mallaŭtan kanton – verŝiĝis malrapidaj ŝanĝiĝoj de gorĝaj sonoj kaj sopiraj suspiroj, plirapidiĝantaj kaj kreskantaj, larĝiĝante kaj leviĝante ĉiam pli alte, impete kaj rapide. Subite zumanta frapo de tamburo tremigis la aeron. Pandiono nevole tremeris.
801 La lumo de torĉoj flagris per nebulaj briloj sur la brilanta malhel bronza haŭto. La okuloj de Iruma estis forte kolorigitaj per blu nigra farbo, sur la manoj kaj la piedoj brilis poluritaj kupraj ringoj, la nelongaj, tre krispaj nigraj haroj disĵetiĝis laŭ la glataj ŝultroj.
802 Egalmezure kaj obtuze ekmurmuris la tamburoj. Samtakte kun iliaj malrapidaj batoj la junulino, facile paŝante per la nudaj piedoj, alproksimiĝis al Pandiono kaj per fleksa, besta moviĝo kliniĝis antaŭ la statueto de la nekonata diino, etendante antaŭen la manojn en sopira kaj pasia atendo.
803 Tiuj ondoj dekuradis de la glataj ŝultroj al la fingroj, balanciĝantaj antaŭ la vizaĝo de Pandiono, kvazaŭ ĉiu ero de ŝia korpo strebis al li. La juna heleno neniam vidis ion similan – la mistera vivo de la brakoj estis kuniĝanta kun la verva impeto de la supren levita vizaĝo de la junulino.
804 Furioze ektrumpetis la eburaj kornoj. Subita sonora frapo haltigis la spiradon de Pandiono – kupraj folioj, frapataj unu je alia, ektondris kaj eksonoris venke kaj ĝoje, superbruante la abruptan sonon de la tamburoj. La junulino fleksiĝis malantaŭen per kruta brilanta arko.
805 Rompiĝis la insista frapado de la tamburoj, eksilentis la bruanta kupro, kaj nur malgajaj ekkrioj de la trumpetoj malofte rompadis la estiĝintan silenton, en kiu sonoradis kaj tintadis la braceletoj de Iruma. La stranga moviĝo de muskoloj sub la glata haŭto de la junulino afekciis Pandionon.
806 Nenie klare elstarante, ili fluis kaj striis, kiel akvo sur surfaco de rojo, kaj la linioj de la korpo de Iruma kuradis antaŭ la okuloj de la juna skulptisto kiel vico de neripeteblaj ŝanĝiĝoj. En ili estis glata ritmo de mara vastaĵo kaj larĝa, impeta disfluo de vento laŭ la ora stepo.
807 La junulino furioze ekturniĝis kaj subite rigidiĝis, etendinte la fleksiĝeman korpon, kiel kordon. Kaj subite senhelpe mallevis la brakojn, tremanta kaj elturmentita. Ŝiaj genuoj fleksiĝis, la brilo de la okuloj estingiĝis. Malgaje ekkriinte, Iruma falis antaŭ la statuo de la diino.
808 Afekciita Pandiono tremeris. La rapidega danco rompiĝis per krio de malgajo. Murmuro de admiraj voĉoj plenigis la kabanon. Kvar virinoj, flustrante nekompreneblajn vortojn, levis kaj forportis Iruma n en profundon de la kabano. La antikva ligna statuo estis momente forigita.
809 La maljunulinoj ĉe la enirejo dispaŝis, enlasinte Kidogon kaj Kavi n, kiuj ĵetiĝis al la amiko kun demandoj. Sed la juna heleno ne povis kaj ne deziris paroli nun. Ambaŭ amikoj forportis lin hejmen, kaj Pandiono longe kuŝis sen dormo, sub impreso de la neordinara danco.
810 Ĉu la potencaj nuksoj, ĉu la sorĉo de la danco de la granda diino faris sian aferon – Pandiono komencis saniĝi. Kiam li liberiĝis de la ŝoko, ricevita en la lukto kontraŭ la rinocero, en lia juna korpo restis nenia serioza lezo, kaj ĝi kun mirinda rapideco estis restariganta la antaŭan forton.
811 Sub rido kaj bonkoraj ŝercoj de la najbaroj Pandiono, fortikigante la malfortiĝintajn muskolojn, helpis froti grajnojn por preparo de biero, spite al mokoj de viroj, vidintaj lin ĉe la virina laboro. Baldaŭ Pandiono komencis foriradi ekster la limojn de la vilaĝo, armita de maldika egipta lanco.
812 Tie, en stepo, li ekzercadis sin pri ĵetado de lanco kaj pri kurado, ĉiutage ĝoje sentante, kiel fortikiĝas liaj muskoloj kaj kiel facile portas lian korpon la piedoj, ree iĝintaj nelacigeblaj. Samtempe, eĉ por momento ne forgesante pri Iruma, Pandiono komencis lerni la lingvon de la indiĝenoj.
813 La kabanoj estis oportune kaj bele konstruitaj, la stratoj estis vastaj. Pandiono pretervole atentis, ke la ĉi tiea popolo forte diferencas disde viditaj de li loĝantoj de la lando Nub kaj disde malriĉuloj de la «elektita» Ta Kem – tie sur la vizaĝoj kuŝis stampo de morneco kaj indiferenteco.
814 Li malamikeme rigardis al la fremdulo kaj per potenca gesto etendis la manon antaŭ si, tuŝinte la bruston de Pandiono. La heleno haltis en nekompreno, kaj la junulo rigidiĝis antaŭ li, mallevinte la manon sur la zonon kun larĝa tranĉilo kaj mezurante la fremdulon per defia rigardo.
815 Tiam Fulmo superŝutis lin per koleraj mokoj, kaj la sango ekbolis en la juna heleno. Ne komprenante, kio estas la kaŭzo de la malamo de la junulo, Pandiono, malestime metinte la manon sur la flankon, konsentis. La kontraŭuloj decidis konkuri jam hodiaŭ vespere, kiam iĝos malpli varme.
816 Venkinto estos tiu, kiu unua venos reen al la markita streko kun branĉo de la arbo. Manfrapo estis la signalo – Pandiono kaj Fulbo ekkuris. Fulbo, tuta tremanta pro malpacienco, tuj ekkuris per grandaj saltoj. Ŝajnis, ke la junulo, sterniĝinte, flugas super la tero. La junularo aprobe ekkriis.
817 Fulbo malgaje mallevis la kapon kaj ekiris per pezaj paŝoj, ne plu farante penojn kuri. Pandiono nehaste revenis al la streko, renkontita per salutoj de la spektantoj. La sento de kulpo ne forlasis lin. Tuj kiam la juna heleno trafis en sian malplenan kabanon, li komencis sopiri pri Iruma.
818 La juna heleno sidis flanke, ĵetante nerimarkeble rigardojn al la kampeto, kie dancis junularo, kaj penante distingi Iruma n inter vico da gejunuloj. Iom ŝanceliĝante, ekstaris unu el la tribestroj kaj komencis salutan paroladon, akompanante ĝin per glataj, belaj gestoj.
819 Pandiono, kiu estis akriganta la lancon en angulo de la kabano, ekstaris kaj direktis sin al la elirejo. La etrusko atente rigardis post li kaj nekomprene interŝanĝis rigardojn kun Kidogo, kiu diligente laboris apud la enirejo pri granda peco de dika ledo, elfarante ŝildon.
820 La junulino signis al Pandiono, ke li sekvu ŝin, kaj rapide ekiris laŭlonge de la arbara rando al duonronda elstaraĵo de la arbaro, kiu estis eniranta en la stepon je tri mil ulnoj for de la vilaĝo. Tie ŝi eniris sub arbojn. Pandiono scivole rigardis ĉirkaŭe – unuafoje li troviĝis en afrika arbaro.
821 Pluaj arboj iĝadis ĉiam pli altaj, kaj ĉe la bordo, krute malleviĝanta al la akvo mem, kliniĝis al la tero, krucigante en alto siajn branĉojn. Sveltaj kaj rektaj trunkoj kun blankaj, nigraj kaj brunaj ŝeloj estis forirantaj supren je tuta cento da ulnoj, kiel densa kolonaro de alta domo.
822 Super la akvo mem en la verda volbo estis mallarĝaj truoj – tie el alto estis faleganta seninterrompa kaskado de ora fajro. La lumo, vestante la arbojn per brilanta nebulo, en spacoj inter la trunkoj estis diseriĝanta je vertikalaj strioj, iom post iom estingiĝantaj en profundo de la arbaro.
823 De sur trunkoj pendis, kiel deŝiritaj pecoj de haŭto, longaj rubandoj de deskvamiĝanta ŝelo. Grandaj papilioj sensone flugadis super la tero; iliaj flirtantaj flugiloj altiris atenton de la juna heleno per bizaraj kombinoj de koloroj – helaj, velure nigraj, metale bluaj, ruĝaj, oraj kaj arĝentaj.
824 Iruma certe iris inter radikoj, malleviĝante al la rivero, kaj kondukis Pandionon sur glatan placeton ĉe la fluo mem, kovritan de delikata tapiŝo de lanugecaj muskoj. Ĉi tie staris arbo, frakasita de fulmo. En fendo de la malmola flava ligno elstaris krudaj konturoj de homa figuro.
825 La arbo, evidente, servis kiel objekto de adoro – ĉirkaŭ ĝi estis pendigitaj koloraj ĉifonoj, dentoj de rabobestoj. En la teron estis enpikitaj tri nigriĝintaj elefantaj dentegoj. Iruma, respekte klininte la kapon, aliris la maljunan arbon kaj geste vokis Pandionon al si.
826 Iruma demetis la mantelon. Ŝi estis en hejma vesto – sen braceletoj, sen kolringo, nur en larĝa leda zono, oblikve falanta sur la maldekstran femuron. La junulino leviĝis sur la piedpintoj, etendis sin al dentaĵo ĉe la kapo de la idolo kaj fiksis tie la donacon de Pandiono.
827 Ŝia belo ŝajnis al li sankta en silento de la giganta arbaro – la templo de nekonataj dioj, tiel forte diferencanta de ĝojaj ĉielaj loĝantoj de lia infanaĝo. Hela, trankvila ĝojo plenigis la animon de Pandiono – li estis ree iĝanta artisto, kaj la antaŭaj streboj vekiĝis en li.
828 Iruma fleksis la brakojn post la kapon, facile fleksiĝis en la maldika talio kaj suspiris. Konfuzita Pandiono deiris je paŝo – Iruma prenis la saman pozon, en kiu li deziris montri Tessa n. Antaŭ la heleno reviviĝis la pasinteco, kun nova forto ekbrulis la strebo al Eniado.
829 Pandionon turmentis la disduiĝo de liaj antaŭe ĉiam klaraj streboj. Li trovis en si antaŭe ne konatan kontraŭdiron, kaj tio timigis lin. Ĉi tie kun neretenebla forto vokis lin varmega, kiel la suno mem de Afriko, juna, kiel stepo, floranta post pluvoj, pova, kiel larĝa torento, potenco de la vivo.
830 Sed tie estis liaj plej helaj revoj pri granda kreado. Tamen ĉu ne la belo mem en aspekto de la malhelhaŭta filino de afrikaj stepoj staris antaŭ li, proksima kaj ĝoja? Tiel malsimilaj estis Iruma kaj Tessa – ili estis tute malsamaj, sed tamen en ili ambaŭ vivis unu sama aŭtentikeco de la belo.
831 Laŭ tio, kiel maltrankvile ekmoviĝis ambaŭ amikoj, Pandiono komprenis, ke la etrusko kaj la negro jam delonge atendis lin. Mallevinte rigardon, la juna heleno aliris la amikojn. Kavi ekstaris, solena kaj severa, metis la manon sur la ŝultron de la amiko. Pandiono forŝanceliĝis.
832 La neceso decidi ion, kiu delonge ronĝis la animon de Pandiono kaj kiun li senkonscie deĵetadis en naiva espero, ke ĉio iel mem aranĝiĝos, nun estis proksimiĝanta. Kvazaŭ muro denove baris aliron al la ĝoja mondo de libero, de tiu libero, kiu fakte vivis nur en revoj de Pandiono.
833 Ĉu povos li vivi ĉi tie, kuniĝi kun tiu ĉi afabla, sed tamen fremda vivo, kiam ne estos kun li fidelaj kamaradoj, elprovitaj en malfeliĉo, sur kies amikecon li kutime kaj nerimarkeble apogadis sin dum la tuta tempo? Kaj eĉ sen pripenso, per la tuta koro Pandiono eksentis klaran respondon.
834 Ne, li devas iri kun ili, lasinte ĉi tie duonon de la koro! Kaj la volo de la juna heleno ne eltenis la elprovon. Li kaptis la manojn de la kamaradoj, kiuj kun maltrankvilo observis la animan lukton, reflektiĝantan sur la malfermita vizaĝo de Pandiono, kaj ekpetegis ilin ne foriri tiel baldaŭ.
835 Kidogo ĵetiĝis al Pandiono kaj surmetis sur la kolon de la juna heleno saketon sur longa rimeneto. Pandiono rememoris pri la ŝtono, donacita al li de Jaĥmos. Li tute forgesis pri tiu ĉi brilanta simbolo de maro, samkiel forgesis en tiuj tagoj ankaŭ pri multaj aliaj aferoj.
836 Li senĝene eksidis sur la plankon, submetinte la piedojn; amike ridetis al Pandiono kaj turnis sin al la etrusko. La patro de Iruma metis sur la genuojn de Kavi la alportitan de li armilon kaj demetis de ĝi longan ledan tegaĵon. La peza lanco estis pli ol kvar ulnojn longa.
837 Ĝia stango, dika je du fingroj, estis farita el ligno malmola, densa, brilanta kiel osto. Meze la stango estis pli dika, kovrita per maldika aspra ledo de hieno. Anstataŭ pinto sur ĝi estis klingo, longa kaj larĝa je tri fingroj, farita el hela malmola metalo – rara kaj multekosta fero.
838 Kavi penseme tuŝis la akran klingon, mezuris sur la mano pezon de la armilo kaj kun suspiro redonis al la ĉasisto. Kavi demande rigardis al Kidogo, la negro per kapa movo konfirmis la opinion de la ĉasisto. Kavi pensis iom, konsentis pri la interŝanĝo kaj komencis marĉandi.
839 La etrusko etendis la manon, sed la ĉasisto ne fordonis la armilon. Kidogo kaj Kavi enpikiĝis per rigardoj en la amikon; la negro kun krako kunpremis la fingrojn. La decida momento venis. Pandiono paliĝis kaj subite per abrupta, foriga gesto etendis reen al la ĉasisto la lancon.
840 Sincera malfeliĉo misformis liajn kuraĝajn vizaĝtrajtojn, kaj ia malklara kompato malfortigis la koleron de la patro de Iruma. La ĉasisto ankoraŭfoje morne pririgardis Pandionon de la kapo ĝis la piedoj, eliginte ian malklaran sonon. Sur la sojlo de la kabano la patro de Iruma retrorigardis al Kavi.
841 La negro konfuziĝis pro brilo de la okuloj de la juna heleno, kaj li sentis, ke nun Pandiono ne vidas la amikojn. La heleno staris iom, celinte rigardon en la spacon, kvazaŭ demandante la malluman foron, kiel li agu. Li malrapide turniĝis kaj ĵetis sin sur la liton, ferminte la vizaĝon per la manoj.
842 La etrusko kaj la negro eksidis flanke kaj plu maldormis, ne interparolante. De tempo al tempo ili maltrankvile rigardadis al la amiko, al kiu ili neniel povis helpi. La tempo estis malrapide pasanta, venis nokto. Pandiono moviĝis, salte ekstaris, fiksaŭskultante, kaj impetis for el la kabano.
843 Li depaŝis, senhelpe ĝemis kaj ektrenis sin al sia lito; ree falis sur ĝin kaj turniĝis al la amikoj dorse. Kavi, anhelante, forviŝis ŝviton de sur la frunto kaj ŝovis la tranĉilon post la zonon. Pandiono klare aŭdis la vortojn de la etrusko, signifantajn, ke li ne sukcesos vidi Iruma n.
844 La heleno estis luktanta kontraŭ si, streĉante la tutan volon, kaj poiomete la furiozan desperon, preskaŭ frenezon, anstataŭis kvieta malgajo. Kaj ree la afrika stepo malfermis sian varmegan vaston antaŭ la dudek sep obstinuloj, decidintaj per ajna kosto reveni en la patrujon.
845 Lia malgajo estis ankoraŭ tro freŝa. Sed, troviĝante inter siaj kamaradoj, al kiuj li tiom multe ŝuldis, la juna heleno sentis, kiel ree ĉirkaŭplektas lin ligoj de vira amikeco, kiel kreskas en li mem strebo iri antaŭen, avido de lukto, kaj ekbrulas ĉiam pli forte la lumturo de Eniado.
846 Ne malaperis la avida atento de artisto al formoj kaj koloroj de la naturo, la deziro krei. La dudek sep fortaj viroj estis armitaj per lancoj, ĵetlancetoj, tranĉiloj kaj kelkaj ŝildoj. La ekssklavoj, elprovitaj en malfeliĉoj kaj bataloj, estis granda forto kaj povis ne timi sennombrajn bestojn.
847 La herbo disigadis la kamaradojn, kaj malplej bone estis al la postirantoj: al ili povis fali kolero de besto, maltrankviligita de la antaŭirantoj. En matenoj la herbo estis ensorbigita de malvarma roso, brilanta polvo de akvaj gutoj staris super la malsekaj korpoj de la homoj.
848 Fine de la tria tago de la irado kuraĝan libianon Takel on, irintan malantaŭe, atakis leopardo, kaj nur danke al feliĉa hazardo la junulo restis kun nur negravaj gratvundoj. En la sekva tago al Pandiono kaj lia najbaro negro saltis el herbo grandega leono kun malhela kolhararo.
849 La rabobesto kuŝis, preskaŭ nerimarkebla en flava ĉifita herbo. Kunvenis ĉiuj anoj de la taĉmento, laŭtaj krioj leviĝis super la batalejo. Ĉiuj estis pruvantaj al du fortikaj negroj – Dhlomo kaj Mpafu, kiuj kune kun Kidogo gvidis la taĉmenton, – ke finfine bestoj iun murdos.
850 La gvidantoj tute ne kontraŭis. La taĉmento turniĝis forte al la sudo kaj jam antaŭ la vespero alproksimiĝis al longa rubando de arbaro, etendiĝinta ĝuste en la necesa sud okcidenta direkto. Tia arbaro estis konata al Pandiono – verda volba koridoro super mallarĝa stepa rivereto.
851 Arbaroj galerioj trais la stepon en diversaj direktoj laŭ fluejoj de riveroj kaj rojoj. Al la vojaĝantoj fortunis: sub la verda volbo ne estis dornaj densejoj, lianoj ne plektis netraireblajn kurtenojn – la taĉmento vigle ekiris laŭ la mallarĝa arbara rubando, boardante inter gigantaj radikoj.
852 La juna heleno revenadis al rememoroj pri la renkonto kun Iruma en sama arbaro. La perdo ŝajnis grandega, sopiro ĉirkaŭigis por Pandiono la tutan mondon per griza nebulo, kaj la nekonata estonteco estis same malhela, silenta kaj malklara, kiel la arbaro, laŭ kiu ili iris.
853 Kavi, Pandiono kaj la libianoj, embarasitaj de la obstaklo, perplekse rigardis al la hel verda densejo de marĉaj vegetaĵoj kun brulantaj sub la suno akvaj fenestroj. Sed la gvidantoj kontente interŝanĝis rigardojn kaj ridetis: la vojo estis ĝusta, la du semajnoj da malfacila irado ne restis vanaj.
854 Vespere milionoj da malicaj muŝetoj per densaj nuboj atakadis la homojn. Feliĉo estis trovi neinunditan terbulon, sur kiu oni aranĝadis grandegan fumantan lignofajron. Eĉ pli facile estis ĉe vento, forpelanta nubojn da insektoj kaj permesanta satdormi post malfacilaj tagoj kaj noktoj.
855 La vento klinadis la kanon, ondo post ondo kuradis laŭ la senfina oceano da verdo. Sennombra kvanto da rampuloj kaŝiĝis en ŝima akvo kaj en putrantaj veproj. Gigantaj krokodiloj amasiĝadis centope sur terbuloj de malprofundaĵoj aŭ elrigardadis el la verdaj muroj, duone kaŝitaj de tigoj.
856 En la krokodila muĝado ne estis furiozo aŭ minaco – io senanima kaj senpasia sentiĝis en tiuj malaltaj abruptaj sonoj, ruliĝantaj super la stagna akvo en nokta mallumo. La vojaĝantoj renkontis malgrandan golfeton, kovritan de duone eroziitaj konusaj montetoj el ŝlimo, altaj je ulno kaj duono.
857 Tie kreskis speciala herbo kun arĝente blankaj spikoj, kaj, brilante sub sunaj radioj, la surfaco de la stepo el malproksime ŝajnis daŭrigo de la akva surfaco. Kun sento de profunda faciliĝo la vojaĝantoj ĝiszone en koto, dispelante per krioj krokodilojn, elgrimpis sur la firman varmegan teron.
858 La negroj kolektis amason da oranĝkoloraj fruktoj, kiuj evidentiĝis mirinde bongustaj kaj delikataj, kaj alportis ankoraŭ iajn foliojn, per kies suko ili komencis kuraci la kamaradojn, malsanajn je febro. La sanuloj ĝissate dormis, vundoj, kreiĝintaj pro mordoj de marĉaj muŝoj, rapide saniĝis.
859 Nun da ili restis dek naŭ homoj – ok apartiĝis post la transiro de la marĉo kaj foriris norden, al siaj gepatraj lokoj, ĝis kiuj por ili restis ne pli ol dek tagoj da irado. Malgraŭ iliaj persistaj vokoj, la ceteraj obstinuloj ne cedis kaj estis plu plenumantaj sian decidon atingi la maron.
860 En la stepo estis disĵetitaj malgrandaj montetoj – akrepintaj konusoj aŭ turoj kun rondigitaj pintoj, altaj ĝis dek ulnojn. Interne de tiuj montetoj el argilo, malmola kiel briko, loĝis sennombraj grandaj insektoj, similaj al formikoj, danĝeraj per siaj fortaj makzeloj.
861 La negroj klarigis al la juna heleno, ke la striitaj animaloj estas fortaj, koleraj kaj nebrideblaj, ke eĉ se oni sukcesus kapti kelkajn pli kvietajn, do du dekojn, necesajn al ili, ne eblas kolekti eĉ dum dek jaroj. Duan elreviĝon Pandiono travivis ĉe renkontiĝo kun bubaloj.
862 Foje Kavi ne eltenis arogan konduton de tri animaloj, barintaj al li la vojon, kaj batis per la lanco unu el la abomenaj estaĵoj. Ekbolis serioza batalo ĉe piedo de klifoj. La vojaĝantoj estis feliĉaj, ke ili sukcesis forkuri, retiriĝinte sen damaĝo, sed kun plej ebla hasto.
863 Ĉiu trunko estis leviĝanta kvazaŭ el la centro mem de steleca blu nigra ombro, ĵetata de la pinto. Inter nigraj steloj de ombroj la seka grundo ŝajnis blank arda metalo. Laŭ neordinara situo de ombroj Pandiono ekvidis, ke la tagmeza suno staras rekte super la kapo. Li diris pri tio al Kavi.
864 La etrusko nekomprene levis la ŝultrojn, kaj Kidogo klarigis, ke tio estas ĝuste tiel en la realo. Ju pli al la sudo, des pli alte leviĝas la suno, kaj kaŭzon de tio neniu scias. Maljunuloj rakontas ankoraŭ, ke, laŭ legendoj, malproksime sude la suno ree iĝas malpli alta.
865 En bivako Kidogo deklaris, ke vespere ili atingos la arbaron kaj ilia vojo iros laŭ arbaroj kaj montoj, etendiĝintaj ĝis la rando de la tero. Pandiono, Kavi kaj la libianoj kun dubo rigardis al la arbaro, ekstaranta antaŭ ili, kaj ilin maltrankviligis malklaraj antaŭtimoj.
866 En la memoro de la heleno por ĉiam restis la monotona grandega arbaro. La taĉmento iris silente. Voĉoj de homoj ĉe peno ekparoli laŭte eĥis sub la nepenetrebla verda volbo. Neniam sur vastaĵoj de la ora stepo la homoj sentis sin tiaj malgrandaj kaj perditaj en profundaĵoj de fremda lando.
867 Flakoj de putranta, ŝima akvo ofte renkontiĝadis sur la vojo; fojfoje senbrue striis etaj malhelaj rojoj. Sur maloftaj kampetoj la suno blindigadis la okulojn, kutimiĝintajn al duonmallumo de la arbaro; neordinara denseco de vegetaĵoj devigadis la vojaĝantojn ĉirkaŭiri tiujn lokojn.
868 La gvidantoj penis ne alproksimiĝi al kampetoj ankaŭ tial, ke apud ili sur arboj loĝis danĝeraj insektoj – teruraj nigraj vespoj kaj minacaj formikoj. Grandaj likenoj, haŭtecaj grizaj tuberoj kaj elstaraĵoj kovradis trunkojn de arboj, muska verda tapiŝo vestis krestojn de altaj radikoj.
869 Arbaj radikoj interplektiĝadis unu kun alia kaj ege malfaciligadis la iradon – necesis transgrimpi ilin aŭ ĉirkaŭiri, trabatiĝante laŭ mallarĝaj koridoroj. La piedoj dronis en maso de duonputrintaj branĉoj, folioj kaj sekiĝintaj ŝosoj, kovrantaj la grundon per dika tavolo.
870 Inter la montoĉenoj la arbaro estis eĉ pli densa; la humida kaj sufoka aero de valoj, odoranta per malseka tero, ĝenis spiradon de la homoj. Trairinte valon, laŭ kies fundo inter grandaj ŝtonoj ruliĝis rapida fluo de malvarma akvo, la vojaĝantoj eksidis por ripozo. Komenciĝis longa leviĝo.
871 La taĉmento, evitante dornajn kurtenojn el maldikaj elastaj tigoj, pendantaj de supre, aŭ nepenetreblajn densejojn de arbustoj kaj arbetoj, traŝiriĝadis kvarpiede en spuroj de pluvaj torentoj, sulkigintaj la deklivojn. Malmola seka tero ŝutiĝis el sub la manplatoj kaj la genuoj.
872 Jam tute malheliĝis, kiam la deklivo finiĝis, kaj, evidente, la vojaĝantoj leviĝis sur altebenaĵon. Ne plu estis akvospuroj de pluvaj torentoj, kaj, por ne perdi la direkton, la vojaĝantoj haltis por noktumo. Neniu stelo brilis tra la verda volbo. Forta vento furiozis ie supre.
873 Finfine la nevidebla suno venkis la mallumon, kaj antaŭ la homoj ekstaris premanta, morna spektaĵo. Trunkoj de monstraj arboj, altaj je cent kvindek ulnoj, kun nigra kaj blanka glata ŝelo, estis forirantaj per siaj pintoj en laktan densan nebulon, tute kaŝantan la muskajn branĉojn.
874 Sorbintaj akvon muskoj kaj likenoj per longaj tufoj aŭ per grizharaj barboj pendis ĉirkaŭe sur la arboj, balanciĝante iufoje sur terura alto. Akvo ŝmacis sub la piedoj, eliĝante el spongeca reto de interplektitaj radikoj, herboj kaj muskoj. Densaj veproj kun grandaj folioj baris la vojon.
875 Fojfoje trunkoj estis vestitaj en densa kovrilo el malseka musko. En tiu terura arbaro nenio videblis post tridek kvardek ulnoj; ne eblis paŝi, ne trahakinte por si vojon ĉe la piedoj de la arbaj gigantoj. Amasiĝoj de kolosaj falintaj trunkoj tute deprimis la multe spertintajn vojaĝantojn.
876 Du gvidantoj revenis jam pli frue kun samaj rezultoj. Mallarĝa kampeto etendiĝis je mil ulnoj transverse de la trahakita vojo. Malantaŭe estis morna giganta arbaro, tra kiu kun superhomaj penoj la taĉmento trabatiĝis dum tri tagoj. Antaŭe staris kontinua densejo de altaj bambuoj.
877 Bambuoj kreskis tiel dense, ke estis nenia eblo penetri profunden de tiu densa krado el lance rektaj artikaj tuboj. Antaŭ la vojaĝantoj ekstaris nepenetrebla baro. La polurita surfaco de la rondaj trunkoj estis tiel malmola, ke bronzaj tranĉiloj de la vojaĝantoj malakriĝis post unuaj batoj.
878 Por lukto kontraŭ tiu muro necesis havi hakilojn aŭ pezajn glavojn. Ĉirkaŭiri la bambuan densejon estis neeble – la kampeto estis fermiĝanta ĉe ambaŭ randoj de la densejo, kaj la bambuoj, kiom eblis vidi, estis etendiĝantaj per larĝa zono al ambaŭ flankoj, en la nebulan foron de la altebenaĵo.
879 Kidogo, rekonsciiĝinta de la unua paroksismo de malespero, staris, levinte la kapon supren, al grandegaj branĉoj, etenditaj super la kampeto sur cent ulna alto. Pandiono rapide aliris la amikon, kompreninte liajn pensojn. La homoj komencis serĉi konvenan arbon laŭlonge de la kampeto.
880 Baldaŭ oni deklaris, ke ĝi estas trovita. La arbo estis malpli alta, ol la feraj gigantoj, sed staris ĉe la bambuoj, altante super la densejo je pli ol kvindek ulnoj. La vojaĝantoj kun peno dehakis du dikajn bambuojn, dissplitis ilin je ulnolongaj splitoj, ĉiun spliton akrigis ĉe unu fino.
881 Tiam, zoninte sin per maldikaj lianoj, Kidogo kaj lia kamarado, per tutaj fortoj puŝante per la piedoj la trunkon kaj malproksime deĵetante sin de la arbo, komencis leviĝi sur grandegan alton. Baldaŭ iliaj malhelaj figuroj iĝis malgrandaj sur fono de pezaj nuboj, kovrintaj la ĉielon.
882 Pandionon subite brogis envio al la amikoj. Ili tie, supre, vidas la mondon, sed li restas malsupre, en ombro, simile al grandaj ruĝ bluaj vermoj, renkontitaj en akvospuroj de la arbara grundo. La juna heleno subite decidiĝis kaj ekkaptis la enbatitajn bambuajn kejlojn.
883 Kun granda peno Pandiono leviĝis ĝis la mezo de la trunko. La plumecaj pintoj de la bambuoj balanciĝis sub li kiel flavaj malglataj arbetoj, sed ĝis la grandegaj branĉoj plu estis ankoraŭ malproksime. De supre aŭdiĝis voko de Kidogo, kaj firma liano, volvita maŝe, tuŝis la ŝultron de la juna heleno.
884 De sur la alto de okdek ulnoj rigardis Pandiono antaŭen, kaj unuafoje dum multaj tagoj la larĝa horizonto malfermiĝis antaŭ li. La bambua densejo kadris la arbaron sur la alta ebenaĵo. La bambua zono etendiĝis diversflanken, kiom povis vidi la okulo; ĝia larĝo estis ne pli ol kvar kvin mil ulnoj.
885 En ili kaŝiĝis sennombraj tagoj da malsata kaj malfacila malluma irado, ĝuste tien iris la vojo de la taĉmento. Sed nenie estis rimarkebla ia interrompo en tiu kontinua verda maso, super kiu estis malrapide irantaj grandaj flokoj de blanka nebulo, nek kampeto, nek vasta valo.
886 Por trabatiĝi antaŭen je tiu distanco, kiun nun kaptis la okuloj, al la vojaĝantoj apenaŭ sufiĉus fortoj. Kaj poste, trans nedistingebla nebulo de la horizonto, povis esti samo, kaj tiam pereo iĝus neevitebla. Kidogo forturniĝis de la sterniĝanta antaŭ li foro kaj kaptis la rigardon de Pandiono.
887 La branĉo fleksiĝis. Pandiono en teruro rigidiĝis, sed Kidogo jam eksidis sur forkon, pendigis en malplenon la piedojn, apogiĝis per ambaŭ manoj je maldikaj branĉetoj kaj komencis fiksrigardi en la spacon trans la dekstra angulo de la kampeto. Pandiono ne kuraĝis sekvi la kamaradon.
888 Retenante la spiron, la heleno kaj Mpafu atendis mesaĝojn de Kidogo. Malsupre, preskaŭ nerimarkeblaj de sur la alto, observis la okazantaĵon sur la arbo la ceteraj dek ses kamaradoj. Kidogo longe balanciĝis sur la risorta branĉo, poste, ne dirante eĉ vorton, revenis al la trunko.
889 La taĉmento de la fuĝantoj, preterinte palman boskon, kiun plene faligis elefantoj, lokiĝis sub densa nealta arbo. Aroma rezino fluis laŭ la trunko, pendantaj de sur la branĉoj kaj la trunko longaj ĉifonoj de silkeca ŝelo monotone susuris sub facila vento, alblovante dormemon al la lacaj homoj.
890 Ĝia apero povis iĝi danĝera. La homoj observis larĝan paŝadon de la animalo, nehaste balanciĝanta kvazaŭ interne de sia propra dika haŭto. La elefanto estis aliranta, senzorge svingante la rostron, kaj io en ĝia konduto ne similis al ordinara singardemo de tiuj sentemaj, atentaj animaloj.
891 La grandegaj oreloj subite disvolviĝis, trioble pligrandiginte la kapon de la giganto. La malgrandaj brunaj okuletoj fiksrigardis en profundon de la rivereto. La homo, kuŝinta sur la elefanto, eksidis, laŭte frapis la animalon laŭ la oblikva kranio. Akra krio «heja!» aŭdiĝis super la rivero.
892 La peza arbo laŭte plaŭdis, malaperinte sub la akvo, kaj elmergiĝis post kelkaj momentoj pli malalte laŭ la fluo. La elefanto ĵetis ankoraŭ kelkajn trunkojn, poste, singarde paŝante, eliris sur la mezon de la rivereto kaj haltis, turninte sin per la kapo kontraŭ la fluo.
893 Ili baraktis, dronigadis unu la alian – rido kaj sonoraj frapoj laŭ malseka korpo malproksime disflugadis ĉirkaŭe. La sidanto sur la elefanto gaje kriis, sed ne ĉesis observi la riveron, de tempo al tempo devigante la elefanton ĵetadi en la akvon pezajn pecojn de ligno.
894 Kidogo silente aliris preskaŭ al la akvo mem, metis sur la teron la lancon, tretis ĝin per la piedo kaj dismovis flanken la senarmilajn manojn. La elefanta kondukanto silentis. La kaŝiĝintaj sub arbo vojaĝantoj kun sinkopantaj koroj atendis, ĉu komprenos li la parolon de Kidogo aŭ ne.
895 La elefanta kondukanto mallevis la tranĉilon. La elefanto paŝis en la akvo, lirlanta ĉirkaŭ ĝiaj piedoj, pendiginte la rostron inter la dentegoj. Subite la indiĝeno ekparolis, kaj suspiro de faciliĝo elŝiriĝis el la brusto de Pandiono, kaj starinta streĉe Kidogo ĝoje vigliĝis.
896 La kondukanto turnis la elefanton per la flanko al la fluo. La vojaĝantoj ĝisbruste en la akvo transiris al la alia bordo. Tiam la kondukanto, iginte la animalon iri rapide, malaperis en maloftaj arboj post la baniĝintoj. La ekssklavoj eksidis sur ŝtonoj en maltrankvila atendo.
897 Mallonga konsiliĝo de la plejaĝuloj decidis la sorton de la venintoj: al ili oni permesis ripozi dum kelkaj tagoj en la vilaĝo, ricevi loĝejon kaj nutraĵon laŭ la sankta devo de gastemo. La ekssklavojn oni lokis en granda kabano ĉe la rando de la vilaĝo – la lacaj vojaĝantoj povis trankvile ripozi.
898 Kioman kvanton da dentegoj disponis la popolo, se ĝi povis malŝpari valoregan eburon por tiaj bagatelaj aferoj? Kiam Pandiono faris tian demandon al unu el loĝantoj de la vilaĝo, tiu gravmiene konsilis al li peti de la tribestroj permeson pririgardi la grandan tenejon en la centro de la vilaĝo.
899 Unu el la potistoj nerimarkeble eliris el sub la markezo kaj malaperis. Kidogo laboris pri la malantaŭaj kruroj de la elefanto, ne rimarkante, ke en la rondon de la kunvenintaj spektantoj eniris tribestro – maljunulo kun longa, maldika kolo, kun masiva hokeca nazo kaj malgranda griziĝinta barbeto.
900 La maljunulo silente observis finon de la laboro de la negro. Kidogo deiris, frotante la manplatojn, malpurigitajn de argilo, ridetante kaj kritike pririgardante la elefantan figuron, altan je ulno. La potistoj aprobe ekkriis. La maljuna tribestro levis la pezajn brovojn, kaj la bruo eksilentis.
901 La skulptisto laboris kun speciala inspiro kaj persisto. La statuo de la tribestro ŝajnis al li montrofosto en la havenon de lia patrujo. La rememoroj ekscitis malpaciencon, la halto ĉe la elefantaj regantoj ree turmentis la junan helenon. La maljunulo suspiris kaj movetiĝis: li, evidente, laciĝis.
902 Pandiono kaj Kidogo ĉirkaŭvolvis la argilon per malseka ŝtofo kaj formetis en malhelan tenejon, apud la domo de la tribestro. En la dua tago ambaŭ amikoj rakontis al la tribestro pri Ta Kem, pri ties potenco, pri gigantaj konstruaĵoj. La maljunulo kuntiris la brovojn, sed aŭskultis kun intereso.
903 La estro parolis pri tio, ke pli oriente kaj sude de tiuj lokoj, kie estis loĝantaj la ekssklavoj ĉe la gastama popolo, post marĉoj kaj montoj kuŝas dolĉakvaj maroj. Ili estas tiom grandaj, ke laŭ ili eblas navigi nur en specialaj boatoj, kaj por trairi dolĉakvan maron, necesas kelkaj tagoj.
904 Sur la altebenaĵoj staras ne tre malproksime unu de la alia du gigantaj, blindige blankaj montoj, kies belon ne povas imagi homo, ne vidinta ilin. Densegaj arbaroj zonas tiujn montojn, en la arbaroj loĝas sovaĝaj homoj kaj misteraj animaloj de rara antikva speco, kiujn ne eblas priskribi.
905 Sur la dolĉakvaj maroj loĝas homoj en flosantaj vilaĝoj, neatingeblaj por malamikoj kaj mem kompatantaj neniun. Pandiono demandis la tribestron, kiel malproksime iras suden la tero de Afriko kaj ĉu estas vera tio, ke tie la suno ree malleviĝas malalten. La maljunulo vigliĝis.
906 Senfruktaj ŝtonecaj montoj leviĝas per kolosaj lilaj turoj kaj per vertikalaj muroj, kaj ĉe iliaj piedoj amasiĝas kurbaj arboj, kovritaj de grandaj faskoj da intense ruĝaj floroj. En senfruktaj lokoj de la stepo kaj sur rokoj kreskas malbelegaj arbustoj kaj malaltaj arboj.
907 Tamen nun neniu loĝas apud la ruinoj, nur teruraj sovaĝaj hundoj hurlas en ili ĉe luna lumo. Laŭ la stepo vagas nomadoj brutobredistoj aŭ malriĉaj ĉasistoj. Ankoraŭ pli sude loĝas popoloj kun griza hela haŭto, posedantaj sennombrajn gregojn, sed tien ne venis la taĉmentoj de la elefantaj regantoj.
908 La rakonto pri la blua suda stepo ŝajnis fabelo, enplektita en la realon, sed la voĉo de la maljunulo sonis konvinke, li ofte celigadis malproksimen la ekscitite brilantajn okulojn, kaj al Pandiono ŝajnis, ke antaŭ la maljunulo estis pasantaj bildoj, konservitaj de la memoro.
909 La unukolora argilo akceptis ĉiujn karakterizajn trajtojn de la ordonema, saĝa kaj severa vizaĝo kun la malmolaj, elstarigitaj antaŭen makzeloj, la larĝa glata frunto, la pezaj lipoj kaj la pufiĝintaj truoj de la dika nazo. La maljuna tribestro laŭte kriis, turninte sin al la domo.
910 Ŝi donis al la maljunulo rondan spegulon el polurita arĝento, evidente de norda faro, laŭ nekonataj vojoj trafintan en profundon de Afriko. La tribestro alportis la spegulon sur la etendita mano al la vango de la skulptaĵo kaj komencis atente kompari sian spegulaĵon kun la verko de Pandiono.
911 La juna skulptisto obeis. La statuo de la tribestro ricevis specialan, nepriskribeblan aspekton. En la griza humida argilo sur la loko de la okuloj brilis la lumportaj ŝtonoj – pro ilia brilo la vizaĝo pleniĝis per sorĉa vivo. La kontrasto, komence ŝajninta al Pandiono nenatura, poste miregigis lin.
912 La elefanta instruisto estis tre kontenta. En la kabano la ekssklavoj vigle diskutis, kio rezultos el la sukceso de Pandiono. Espero al baldaŭa daŭrigo de la vojaĝo plu kreskis. Ŝajnis neeble, ke la elefantaj regantoj ne permesus al la vojaĝantoj foriri kaj ne montrus al ili la ĝustan vojon.
913 La amikoj eksidis ĉe la piedoj de la elefanta instruisto, penante kaŝi emocion. Pandiono kelkfoje vidis neordinarajn ludojn de elefantaj regantoj. Batalistoj enfosadis sur glata kampeto du altajn stangojn kaj alligadis al ili transversan bambuan stangon sur kvin ulna alto.
914 Pandiono neniam vidis tiajn altajn saltojn. Kelkaj, plej lertaj, saltadis sur alton de eĉ ses ulnoj. La juna heleno, mirigita de la arto de la elefantaj regantoj, tamen ne komprenis, por kio ili bezonas tiun lerton. La vortoj de la severa tribestro iom klarigis al li la signifon de la ekzercoj.
915 De la amaso de la ĉasistoj deiĝis junulo, ordonis al la fremdlandanoj sekvi lin kaj ekgrimpis sur la montoĉenon. Kavi, Pandiono kaj Kidogo komencis leviĝi laŭ roka ŝtupego sur ducent ulnan alton. Super iliaj kapoj altis arda ŝtona deklivo, laŭ helflava surfaco de rokoj sinuis nigraj fendoj.
916 La ĉasisto gvidis la amikojn ĝis elstaraĵo, situanta kontraŭ la rando de la marĉo, ordonis kaŝiĝi post faskoj da malmola herbo kaj ŝtonoj, faris signon de silento kaj malaperis. La etrusko, la negro kaj la heleno longe kuŝis sub bruligantaj sunaj radioj, ne kuraĝante interparoli.
917 Neniu sono venis el la valo, sterniĝanta malsupre. Subite maldekstre aŭdiĝis malklara ŝmaca bruo, alproksimiĝanta kaj plifortiĝanta. Pandiono singarde elrigardis el post la ŝtono tra apenaŭ balanciĝanta herbo kaj rigidiĝis. Malhel griza nubo el miloj da elefantoj kovris la marĉon.
918 Ĉiu grego amasiĝis per densa maso, la animaloj estis proksime alpremiĝantaj unu al la alia, kaj de supre ŝajnis, ke moviĝas seninterrompa griza makulo kun onda surfaco el centoj da dorsoj, kovrita per blankaj strietoj de dentegoj. Sur dronigemaj lokoj gregoj etendiĝadis en mallarĝan rubandon.
919 Kidogo alproksimigis la lipojn al la orelo de Pandiono. La griza giganto, starante ĝis la genuoj en herbo, turnis sin rekte al la homoj, rigardantaj al li. La larĝe dismetitaj oreloj leviĝis, ilia haŭto streĉiĝis, kiel velo, la malsupraj randoj pendis per etaj faldoj. La elefanto mallevis la kapon.
920 Transversaj faldoj, similaj al malhelaj ringoj, estis trairantaj la rostron en egalaj interspacoj. Ĉe ties radiko oblikve flanken kaj malsupren estis disirantaj haŭtaj tuboj, el kiuj elstaris tre dikaj kaj mallongaj dentegoj. La amikoj estis mallaŭte interparolantaj. La tempo estis pasanta.
921 Post ili, tuŝante la malantaŭajn piedojn, malcerte iris etaj elefantidoj, kaj flanke, iomete aparte, gaje paŝis kreskinta junularo. Malgrandaj dentegoj kaj oreloj, negranda oblonga kapo, granda ventro kaj sama alto de la antaŭaj kaj la malantaŭaj kruroj estis distingiganta ilin disde plenaĝuloj.
922 Al la etaj elefantoj estis malfacile iri laŭ la marĉo, kaj la grego deflankiĝis dekstren, elirinte sur firman grundon inter arbustoj kaj maloftaj arboj. Surdiga tondro de metalaj folioj kaj tamburoj, furiozaj kriegoj subite disaŭdiĝis laŭ la stepo – la amikoj eĉ sufokiĝis pro neatenditeco.
923 La antaŭaj vicoj de la animaloj retiriĝis malantaŭen, haltiginte premon de la malantaŭuloj. Strida trumpeta muĝo de timigitaj elefantoj, tondro de metalaj folioj, krakado de rompiĝantaj branĉoj – en tiu infera bruo malofte trabatiĝadis altaj, plendaj krioj de elefantidoj.
924 La elefantoj ĵetadis sin al tiuj ĉi ĉasistoj, kaj la homoj ree ripetadis la saman manovron, penante apartigi la junajn animalojn. La grego estis deiranta ĉiam pli profunde en la stepon, la grizaj korpoj malaperis post arboj, kaj nur surdiga bruo kaj alte leviĝinta polvo indikis la lokon de la ĉaso.
925 Kidogo nelonge pensis kaj konsentis. En batala tumulto ilia veno ne gravis. Kaŝiĝante post herbo kaj ŝtonoj, malalte kliniĝinte, la etrusko, la heleno kaj la negro iris mil ulnojn malantaŭen, laŭlonge de la roka ĉeno, ĝis denove trafis sur la malfermitan lokon de la ebenaĵo.
926 La amikoj ekvidis fendon en rokoj, kien la ĉasistoj sukcesis enpeli pli ol dekon da junaj elefantoj. La homoj navedis inter arboj, lerte surĵetante maŝojn sur elefantidojn, kaj alligadis ilin al la trunkoj. Ĉeno da ĉasistoj, armitaj per larĝaj lancoj, fermis la elirejon de la valo.
927 Bruego kaj krioj aŭdiĝis je du mil ulnoj antaŭe kaj dekstre – tie, evidente, troviĝis la plej granda parto de la grego. Subite abruptaj kaj akraj trumpetaj sonoj aŭdiĝis antaŭe kaj maldekstre. Kidogo tremeris. Longe ekĝemis homo, koleraj krioj de alia homo sonis ordone.
928 Apud ĝi aperis samaj gigantoj – Pandiono rekonis la monstrajn gvidantojn de la grego. La kvara, akompanata de ankoraŭ kelkaj elefantoj, kuris poste. Transverse al la elefantoj dekstre el arbustoj elkuris ĉasistoj. Ili kojniĝis inter ilin, dum kurado ĵetante lancojn en la elefanton, kiu aperis lasta.
929 La tri gvidantoj, ne atentante la ruzan manovron de la homoj, kiuj apartigis ilin disde la kamaradoj, plu kuregis al la valo en la rokoj, verŝajne altirataj de krioj de la junaj elefantoj. La batalistoj, kiuj baris la enirejon en la valon, ne cedis, ne kaŝiĝis de la furiozaj monstroj.
930 Ili elpaŝis antaŭen per longa ĉeno. La forbrulinta malalta herbo ne povis kaŝi eĉ unu moviĝon de la homoj. La elefanto, kiu kuris unua, direktis sin rekte al la mezo de la ĉeno de la ĉasistoj. Du homoj restis senmovaj, kaj iliaj najbaroj ĉe ambaŭ flankoj subite saltis al la alkuranta monstro.
931 Kaj en la sama momento ĉe la malantaŭaj piedoj de la monstro elkreskis po du homoj ĉe ĉiu flanko. Du homoj enpikis larĝajn lancojn en la ventron de la animalo, du, dekliniĝinte malantaŭen, batis la postajn piedojn de la elefanto. Alta fajfa sono eliĝis en la levita rostro de la gvidanto.
932 La ĉasistoj, lasinte ĝin, aliĝis al la kamaradoj, kiuj batalis kun du aliaj gvidantoj. Tiuj estis pli saĝaj aŭ jam havis sperton en lukto kontraŭ homo: la gigantaj monstroj ĵetadis sin diversflanken, malebligante al la homoj kaŝe aliri al ili de malantaŭe, kaj piedtretis tri ĉasistojn.
933 Ili saltadis, evitante longajn dentegojn, submetadis sub rostrojn lancojn, apogitajn je la tero, kun krioj alkuradis de malantaŭe, fortirante atenton de la atakantaj elefantoj disde la kamaradoj, kies pereo estus neevitebla. La animaloj, furiozigitaj ĝis frenezo, senĉese trumpetadis.
934 Kiam ili turnadis la kapojn al la roko, sur kiu sidis la tri amikoj, tiam ili ŝajnis neordinare altaj; larĝaj makuloj de la disŝovitaj oreloj balanciĝis super la homoj. De flanke elefanto kun la mallevita kapo ŝajnis malpli alta, la dentegoj preskaŭ fosis la teron, pretaj tuj bati homon.
935 Pandiono, Kidogo kaj Kavi komprenis, ke ili vidas nur parton de la batalo. Ĝi estis okazanta kaj malproksime, trans la arboj, kie troviĝis la tuta grego, kaj maldekstre, sur la marĉo, kien ekkuris la ĉasistoj, fortirante la kvaran gvidanton kaj la elefantojn, trabatiĝintajn kun ĝi.
936 Ili ĵetiĝis al sia tria kamarado, kiu kuŝis sur la tero, kaj, fleksinte la genuojn, ekstaris ĉe la flankoj de la vundito, subŝovis sub ĝin la dentegojn kaj levis sur la piedojn. Poste, kunpreminte ĝin per siaj korpoj, la gigantoj ektrenis ĝin trans arbojn, faligis, ree levis kaj malaperis.
937 Kelkaj ĉasistoj ĵetis sin por persekuti, sed estis haltigitaj de la homo, kiu estris la ĉason. La dekstra bruo estis ĉiam malproksimiĝanta kaj mallaŭtiĝanta: la batalo, evidente, estis venkita. El flanko de la marĉo, el la nordo aperis kelkaj ĉasistoj; ili portis du senmovajn korpojn.
938 La negro, la etrusko kaj la heleno singarde malleviĝis en la stepon, por pririgardi la batalejon. La amikoj ekiris tien, kie estis la ĉefa parto de la grego. Trairante arbustojn, Kidogo subite time deŝoviĝis – sur arbo, rompita pro falo de elefanta korpo, kuŝis mortanta elefanto.
939 Ĉirkaŭ ĝiaj malheliĝintaj kaj enkaviĝintaj okuloj ekkuŝis profundaj haŭtaj faldoj, donantaj al la elefanto maljunulan esprimon de senfina laco. La giganto mallevis la kapon, apogiĝinte al la longaj dentegoj, poste kun obtuza frapo falis sur la flankon. Ĉirkaŭe interkriadis la ĉasistoj.
940 Jam dek unu senmovajn korpojn oni metis sur plektitajn platformojn sur elefantaj dorsoj, sed la homoj plu iradis en arbustoj, serĉante du ien malaperintajn kamaradojn. La amikoj deiris al la rokoj kaj eksidis flanke, timante kverelon kun la homoj, de kiuj dependis ilia estonteco.
941 La suno estis subiranta; nigraj ombroj de la dentaj rokoj moviĝis en la stepon. Kavi muĝis ion malklaran, ne sciante, ĉu li kredu al la negro, sed rememoris, kian nedecidemon en la plej grava momento de la batalo montris hodiaŭ la elefantoj, kaj silentis. Ĉio estis malplena ĉirkaŭe.
942 Kidogo nervozis, ofte rigardadis orienten, kie cindre griza interspaco de la ĉielo super pintoj de arboj estis proklamanta leviĝon de la luno. La ĉielo estis heliĝanta, finfine la morne nigrintaj klifoj ekarĝentis, arboj sur la stepo konturiĝis per nigraj siluetoj. Leviĝis la luno.
943 Firme kunpremante la lancojn, retrorigardante kaj atente aŭskultante, la etrusko, la negro kaj la heleno ekiris suden, laŭlonge de la roka ĉeno. Ili hastis forlasi la mornan batalejon, kie post arbustoj kaj arboj kuŝaĉis kadavroj de elefantoj kaj festenis kadavrovorantoj.
944 La negro elektis vojon meze de malfermitaj kampetoj, kiuj blankis inter densejoj, kiel lagoj en labirinto de nigraj insuloj. La roka ĉeno fleksiĝis okcidenten, mallarĝa bosko alpremis la irantojn al la klifoj. Kidogo turnis sin dekstren kaj ekiris laŭ longa ŝtoneca placeto, malleviĝanta suden.
945 Subite la negro haltis kaj, abrupte turniĝinte malantaŭen, fiksaŭskultis. Pandiono kaj Kavi streĉis la atenton, sed neniu sono aŭdeblis ĉirkaŭe. Plu regis profunda silento. Kidogo nedecideme ekiris pluen, rapidigante la paŝojn kaj ne respondante al mallaŭtaj demandoj de la etrusko kaj de la heleno.
946 Ili pasis ankoraŭ mil ulnojn, kaj la negro ree haltis. Liaj okuloj en luna lumo maltrankvile brilis. Pandiono sekvis la amikon, la etrusko restis stari, mallarĝiginte la okulojn kaj penante ion vidi tra arĝenta kurteno de la luna lumo, ŝirmanta foron. Antaŭ ili etendiĝis preskaŭ glata gruza surfaco.
947 Ofteco de la egalmezuraj frapoj diris al la amikoj, ke la besto same transiris al rapida kuro kaj atingas ilin. Klak, klak, klak! – la obtuza klakado iĝadis ĉiam pli proksima. Pandiono retrorigardis kaj ekvidis altan balanciĝantan silueton, kiel griza fantomo sekvantan poste.
948 La tri amikoj ekstaris apude, turninte la vizaĝojn al la minaca griza fantomo, alproksimiĝanta en nokta silento. La besto estis silentema, kiel la nokto mem, – dum la tuta tempo de la persekutado ĝi ne eligis eĉ unu sonon, kaj tiu trajto, neordinara por stepa rabobesto, pleje timigis la homojn.
949 La griza malklara silueto estis iĝanta pli malhela, ĝiaj konturoj kontrastiĝis pli akre. Ne pli ol tricent ulnoj restis inter la amikoj kaj la besto, kiam tiu malrapidigis la kuron kaj ekiris per larĝaj paŝoj, certa, ke la celataj viktimoj ne foriros. La amikoj neniam vidis tian beston.
950 Ĝiaj masivaj antaŭaj kruroj estis pli longaj, ol la malantaŭaj, la antaŭa duono de la korpo forte altis super la sakro, la dorso estis oblikva. Sur la dika kolo rekte sidis la peza kapo kun masivaj makzeloj kaj kruta elstaranta frunto. La mallonga hela hararo estis kovrita de malhelaj makuloj.
951 La larĝa brusto, la ŝultroj kaj la kolo premis per sia masiveco, bule elstaris potencaj muskoloj, kaj grandegaj kurbaj ungegoj malbonpromese frapadis, kaŭzante timon. La besto estis iranta per strangaj, malglataj moviĝoj, skuante la malaltan postaĵon kaj klinante la pezan kapon.
952 La besto ĉirkaŭskribis negrandan arkon dekstren de la starantaj homoj, poste ree turniĝis al ili per la buŝego kaj haltis. La rondaj oreloj elstaris oblikve supren ĉe la flankoj de la kapo. Pandionon skuis nerva tremo, kiu ĉiam aperadis al la juna heleno antaŭ danĝera batalo.
953 La homoj ne povis teni la premon – la besto posedis gigantan forton. La lancoj, enpikiĝintaj en masivajn ostojn, elŝiriĝis el la manoj: la etrusko, la heleno kaj la negro deflugis malantaŭen. Kidogo kaj Pandiono sukcesis ekstari, sed Kavi estis subpremita de la besto. Ambaŭ amikoj impetis por helpo.
954 La malakriĝintaj ungegoj batis Pandionon laŭ la femuro kun tia forto, ke li falis, preskaŭ sveninte. La besto, surpaŝinte per grandega piedo sur la kruron de la heleno, kaŭzis al li nekredeblan doloron: la artikoj krakis, ungegoj de la animalo disŝiris karnon kaj haŭton.
955 Pandiono, ne ellasante la lancon el la manoj, forpuŝis sin de la tero per ambaŭ manoj, penante ekstari, kaj aŭdis krakadon de la lanco de Kidogo. Leviĝinte sur la genuojn, Pandiono ekvidis, ke la negro estas subpremita de la besto, alproksimiganta al li sian malfermitan faŭkon.
956 Tiu, entirinte la kapon en la alte levitajn ŝultrojn, ŝanceliĝis, sed plu staris. Kidogo kun strida kriego batis per la tranĉilo la gorĝon de la besto, kaj tiumomente la lanco de la etrusko atingis la koron de la monstro. La peza korpo ektremis en kramfoj, neeltenebla fetoro disiĝis ĉirkaŭe.
957 La kruro de Pandiono ne estis rompita – li trovis profundan vundon sub la genuo, en la piedo estis, evidente, deformitaj aŭ disŝiritaj ligamentoj tiel, ke paŝi sur la piedon la juna heleno ne povis. Lia flanko ŝvelis kaj malheliĝis pro la bato de la manego, sed la ripoj estis sendifektaj.
958 Plej afliktita estis Pandiono: la vundita kruro ne permesis al li iri. Kidogo trankviligis la amikon, kredigante, ke nun ili estas sekuraj: la kadavro de la monstro defendas ilin de ĉiuj aliaj rabobestoj, kaj la elefantaj regantoj nepre rememoros pri ili kaj ĉe la tagiĝo trovos la restintojn.
959 Kavi per gestoj petis la ĉasistojn helpi al li demeti la felon. Kvar batalistoj volonte ekagis, ne atentante la abomenan odoron, irantan de la animalo. La felo kaj la forhakita kapo estis surmetitaj sur elefanton, samtien la batalistoj levis la vunditajn fremdlandanojn.
960 La negro plurfoje komencadis kanti, sed ĉiufoje lin interrompadis elefantaj regantoj, avertante, ke elefantoj ne ŝatas bruon kaj kutimiĝis moviĝi en silento. Jam kvar tagoj estis apartigantaj la amikojn disde la urbo de la elefantaj regantoj. La promeso de la tribestro plenumiĝis.
961 Al la taĉmento de la ekssklavoj estis permesite iri okcidenten kun la ekspedicio de la tribo. Kavi, Kidogo kaj Pandiono, kies vundoj ankoraŭ ne saniĝis, ricevis lokon sur la dorso de unu el ses elefantoj, la ceteraj dek ses iliaj kamaradoj estis irantaj perpiede laŭ spuroj de la taĉmento.
962 La animaloj estis moviĝantaj dum malpli ol duono da tago, la cetera tempo estis uzata por ilia manĝigo kaj ripozo. La piedirantoj sukcesadis atingi la elefantojn nur antaŭ veno de nokto. La elefantaj kondukantoj kondukis la animalojn tute ne laŭ tiu vojo, kiun elektus homoj.
963 Ili ĉirkaŭiradis lokojn de alta arbaro, direktante sin tra kampetoj kaj veproj, kie homoj devus trahaki vojon. La grizaj gigantoj trankvile metadis por si la vojon. De tempo al tempo la antaŭa elefanto estis anstataŭigata per la plej malantaŭa kaj estis sendata por ripozo en la finon de la taĉmento.
964 Eĉ pli bone fartis la tri amikoj, veturantaj sur la elefanto. La platformo facile balanciĝadis, sencede naĝante super la tero kun ties dornoj, insektoj kaj danĝeraj serpentoj, droniga koto de putrantaj flakoj, akra gruzo de ŝtonecaj deklivoj, tranĉanta herbo kaj profundaj, faŭkantaj fendoj.
965 Grandegaj trunkoj kaj branĉoj ŝajnis kandelingoj, gisitaj el verda metalo. Grandaj ruĝaj floroj skarlatis sur finoj de branĉoj, kvazaŭ centoj da torĉoj, brulantaj sur morna tombejo. Plue la grundon pritranĉis profundaj akvospuroj – sub la fajre ruĝa tero kuŝis tavoloj de blindige blanka sablo.
966 Poste ree ektiriĝis montoĉenoj, prikreskitaj de arbaro, ree verdaj muroj ĉirkaŭis la taĉmenton, kaj la platformo sur la elefanta dorso ŝajnis insulo, malrapide naĝanta laŭ oceano da folioj kaj branĉoj. Pandiono rimarkis, kiel singarde kondukis la kondukantoj siajn potencajn animalojn.
967 Al li iĝis komprenebla la singardemo de la saĝaj animaloj. Prizorgo pri ili postulis amason da klopodoj. Loko por noktumo kaj ripozo estis elektata skrupule, post longaj pririgardoj kaj konsiliĝoj; alligitajn elefantojn ĉirkaŭadis atentaj sentineloj, maldormantaj dum tuta nokto.
968 Specialaj skoltoj estis sendataj malproksime antaŭen, por konvinkiĝi pri foresto proksime de sovaĝaj elefantoj. Renkontitajn animalojn oni forpeladis per laŭtaj krioj. Dum bivakoj la amikoj konversaciis kun siaj kunvojaĝantoj. La severaj elefantaj regantoj kontentigadis sciemon de la fremdlandanoj.
969 La subiranta suno origis ovalajn grandajn foliojn, maldikaj branĉoj malforte tremetis. Kidogo atente pririgardis tuberan, malglatan ŝelon de maldikaj trunkoj, ĝoje ekkriis kaj elprenis la tranĉilon. Iom poste la negro revenis al la lignofajro kun du grandaj faskoj da ruĝ griza ŝelo.
970 En la sekva tago la elefantoj leviĝis sur ŝtonecan ebenaĵon, kie densa alta vepro, fleksita de ventoj, kliniĝis al la tero, kreante altajn verdajn ĝibojn, disĵetitajn inter griza seka herbo. Agrabla freŝeco penetris en la nazotruojn kun blovo de renkonta vento. Pandiono vigliĝis.
971 Io konata, senfine kara kaj forgesita estis en tiu odoro, sed ĝi perdiĝis inter aromoj, venantaj de varmigita foliaro de arbaro, vidiĝantaj malsupre. Malproksimen etendiĝis larĝaj kaj malkrutaj nudaj deklivoj, ilian bluetan surfacon estis trairantaj malhelaj strioj kaj makuloj de arbaraj densejoj.
972 Mallevinte la kapon, la junulo nerimarkeble forturnis sin: li ne povis nun ĝoji kune kun la amiko. La elefantoj estis malleviĝantaj laŭ nigra nuda deklivo de vulkana grundo – sur rigidiĝinta lafo kreskis neniuj arboj. Kun la vojo kruciĝis glata ŝtupego kun malgrandaj lagoj, disĵetitaj sur ĝi.
973 Pandiono forflugis per la pensoj al Eniado, malklara kaj potenca malpacienco larĝigis lian bruston; li alŝoviĝis al la amiko kaj firme brakumis lin. Sur la nigran manon de Kidogo ekkuŝis la vejneca sunbruna mano de Kavi, kaj la tri amikoj kunkroĉis siajn manojn en firma kaj ĝoja premo.
974 La elefantoj dum ioma tempo iris laŭ la maldekstra bordo, ĉe piedoj de detruitaj klifoj. La rokoj disiris antaŭe, pura akvo de la rivero kun gaja lirlado impetis sub ombron de altaj arboj, kiuj staris, kiel altaj verdaj arkoj, ĉe ambaŭ flankoj de ĝia fluejo, atinganta dek kvin ulnojn da larĝo.
975 Ne atingante la arbojn, la elefantoj haltis. La tri amikoj mallevis sin de sur la elefantoj, adiaŭante al siaj gastigintoj. La taĉmento trairis la riveron. La amikoj longe rigardis post la grizaj gigantoj, kiuj estis trairantaj leviĝon sur la platan altaĵon norde de la rivero.
976 Nevola suspiro de bedaŭro elŝiriĝis ĉe ĉiuj tri, kiam la potencaj animaloj malaperis malproksime. La etrusko, la negro kaj la heleno aranĝis signalan lignofajron por la kamaradoj, irantaj ie malantaŭe. Pandiono kaj Kavi lasis Kidogon sur la bordo de la rivero, inter liaj parencoj.
977 Odoro de la proksima maro ebriigis la amikojn, kiuj kreskis sur ĝia bordo. Ili depuŝis la floson kaj eknavigis en la maldekstran branĉon de la disbranĉita enfluejo. Baldaŭ la floso haltis – la branĉo estis surŝutita de sablo. La amikoj eliris sur la krutan bordon, implikiĝante en alta herbo.
978 Ili transgrimpis montetan ĉenon; sufokiĝante pro emocio, haste leviĝis sur ĉebordan sablomonteton kaj rigidiĝis, ne kapablaj paroli kaj spiri. Ilin ebriigis senfineco de la oceana vasto, mallaŭta plaŭdado de ondoj afekciis, kiel tondro. Kavi kaj Pandiono staris ĝis la brusto en herbo.
979 Alte super iliaj kapoj balanciĝis plumecaj pintoj de palmoj. Rando de verda piedo de montetoj ĉe la strio de ĉeborda sablo, brulanta sub sunaj radioj, ŝajnis preskaŭ nigra. La oran sablon kadris moviĝanta arĝenta rubando de ŝaŭmo, post kiu balanciĝis diafanaj verdaj ondoj.
980 Ankoraŭ pli malproksime rekta streko signis la limon de ĉebordaj rifoj. Ĝi ŝajnis blindige blanka sur fono de profunda bluo de la malfermita oceano. Laŭ la ĉielo malrapide naĝis malpezaj lanugaj flokoj de maloftaj nubetoj. Ĉe la bordo super la sablo staris, kliniĝinte, kvin palmoj.
981 Iliaj longaj folioj jen larĝe etendiĝadis en la aero, jen fleksiĝadis sub blovoj de vento, kiel flugiloj de ŝvebantaj super la bordo hirtaj birdoj kun malhel brunaj kaj orecaj plumoj. La palmaj folioj, kvazaŭ gisitaj el bronzo, estis ŝirmantaj la brilantan vaston de la oceano.
982 Iliaj akraj randoj brileradis per bordero de brilanta fajro – tiel forte trairadis tra ili la potenca suno. Humida vento portis odoron de mara salo. Varmaj strioj de vento disfluadis laŭ la vizaĝo kaj la nuda brusto de Pandiono, kvazaŭ strebante en lian brakumon post longa diseco.
983 La maro akceptis ilin, salutante per facilaj puŝoj. Pandiono kaj Kavi ĝuis odoron de salaj gutoj, tratranĉante per la manoj brilantajn eĝojn, ĝis iliaj saniĝantaj vundoj komencis bruli pro mara akvo. Tiam la du amikoj eliris sur la sablon, delicante kontemplon de la oceana foro.
984 Ĉi tie estis maro, kaj trans la maro atendis lin Tessa, atendis ĉio hejma kaj tenera, forlasita kaj forŝirmita de jaroj da severaj travivaĵoj, de sennombraj suferoj de la malfacila vojo. Per la vizaĝoj al la maro staris la etrusko kaj la heleno sur la mallarĝa strio de la bordo.
985 Por liberiĝo necesis jaroj da heroa lukto, senekzemplaj penoj. Ĉio ĉi, oferita al la patrujo, donus respekton kaj gloron. Kavi metis la pezajn manojn sur la ŝultrojn de Pandiono. Pandiono silente kapjesis. Antaŭ la vizaĝo de la maro li sentis neŝanceleblan certecon pri siaj fortoj.
986 La filoj de vento promesis veni ree, tuj kiam finiĝos la tempo de tempestoj en la Maro de Nebuloj. Laŭ kalkuloj de spertuloj, ĝis la veno de la ŝipoj restis ĉirkaŭ tri monatoj. Konstruado de propra ŝipo postulus plian tempon, ne parolante eĉ pri tio, ke la estonta vojo estis tute nekonata.
987 Restis nur atendi, suferante pro nescio. La filoj de vento povis denove ne aperi ankoraŭ dum dudek jaroj. La etrusko kaj la heleno trankviligis sin per tio, ke, se la ŝipoj ne venos en la difinita tempo, ili komencos konstrui propran ŝipon. La reveno de Kidogo estis la evento, kiun oni brue festis.
988 Pandiono laciĝis pro festenoj. Al li tedis laŭdoj de lia heroeco, li laciĝis ripetadi rakontojn pri la gepatra lando, pri la travivitaj aventuroj. Iel mem okazis, ke Kidogo, ĉiam ĉirkaŭita de parencoj kaj samgentanoj, absorbita de admiro de virinoj, iel malproksimiĝis de Pandiono kaj Kavi.
989 La amikoj komencis intervidiĝi malpli ofte, ol en la ŝene kaj en la longa vojo tra Afriko. Kidogo iris en la vivo jam laŭ sia propra vojo, ne koincidanta kun la vojo de siaj amikoj. Ĉiuj kamaradoj de Kidogo laŭ la vojaĝo el triboj, parencaj al li, rapide disiris diversloken.
990 Ĉi tiu popolo ne havis la moron dormi sur la planko, sur feloj aŭ sur amasoj da herbo. La samgentanoj de Kidogo faradis lignajn kadrojn sur piedoj, ĉirkaŭplektitajn per reto el risortaj tigoj, karesantajn la korpon kaj speciale agrablajn por la malsana kruro de Pandiono.
991 La heleno nun havis multe da libera tempo, kaj li dediĉis ĝin al promenoj al la maro, kie li longe sidadis sola aŭ kun Kavi, aŭskultante egalmezuran murmuradon de ondoj. Pandiono sentis malklaran maltrankvilon. Lia nefrakasebla sano cedis al malfacilaĵoj de la vojo en nekutime varmega klimato.
992 Iam, inspirita de la juneco kaj la amo, li sukcesis forlasi sian amatinon, la hejmon kaj la patrujon, strebante konatiĝi kun antikva arto, ekvidi aliajn landojn, ekkoni la vivon. Nun li konis amaran sopiron, li ekkonis senĝojan kapton, premon de malespero, stultigantan, pezan laboron de sklavo.
993 Kaj Pandiono kun maltrankvilo demandadis sin, ĉu ne foriris de li la forto de krea inspiro, ĉu kapablas li iĝi artisto. Samtempe Pandiono sentis: li spertis kaj vidis tiel multe, ke tio ne pasis senspure, riĉigis lin per granda vivsperto, per vico da neforgeseblaj impresoj.
994 La plej bonaj homoj en tuta tiu amaso ĉiam iĝadis similaj kaj kompreneblaj al li laŭ siaj streboj. Iom post iom Pandiono konatiĝis kun vivo de la gaja kaj bonanima popolo de Kidogo. Altaj, kun kupra tono de la nigra haŭto, ĉiuj bonstaturaj, la samgentanoj de Kidogo okupiĝis precipe pri terkultivado.
995 Ili kultivis malaltajn palmojn kun fruktoj, plenaj de oleo kaj ankoraŭ grandegajn herbecajn vegetaĵojn kun gigantaj folioj, ventumile disirantaj el faskoj de molaj tigoj. Tiuj vegetaĵoj estis donantaj pezajn grapolojn da longaj flavaj, serpe fleksitaj fruktoj kun delikata kaj aroma dolĉa enhavo.
996 Al Pandiono ili tre plaĉis. La fruktojn oni manĝis krudaj, bolkuiritaj aŭ frititaj. La indiĝenoj okupiĝadis ankaŭ pri ĉasado, akirante eburon kaj felojn, kolektadis la sorĉajn kaŝtansimilajn nuksojn, kiuj iam kuracis Pandionon el lia stranga malsano, bredadis kornohavajn brutojn kaj birdojn.
997 Grandaj domoj, konstruitaj el ŝtonoj, adoboj aŭ modlitaj tute el malmola argilo, estis ornamitaj per komplika kaj bela arabesko, klare ĉizita sur la muraj surfacoj. Fojfoje la murojn oni ornamadis per koloraj freskoj, rememorigantaj al Pandiono murajn pentraĵojn de antikvaj ruinoj de Kreto.
998 Skulptaĵoj de Ta Kem estis rigidiĝintaj en senvivaj, senmovaj pozoj, malgraŭ ellaborita dum jarcentoj fajneco de plenumo kaj delikateco de ornamo. La skulptistoj de la popolo de Kidogo, male, kreadis akran impreson de vivo, sed nur en iuj apartaj, intence emfazitaj detaloj.
999 La etrusko sidis ĉe estingiĝinta fajrujo apud la kabano, maĉis vigligantajn foliojn kaj penseme skuetadis per bastoneto varmegan cindron, en kiu estis bakataj la flavaj fruktoj. Kavi ellernis prepari el la flavaj fruktoj farunon por flanoj. Pandiono eliris el la kabano, alsidiĝis al la amiko.
1000 Milda vespera lumo kuŝiĝis sur polvajn padojn, estingiĝis en senmovaj branĉoj de ombraj arboj. Pandiono intencis respondi, ke lin delonge interesis penso pri parenceco de popoloj de Afriko kun loĝantoj de la Granda Verda maro, sed tiam lian atenton altiris preterpasanta virino.
1001 Peco de verd blua ŝtofo strikte ĉirkaŭvolvis la femurojn de Njora. Fadeno da bluaj bidoj, pezaj korsimilaj orelringoj kaj mallarĝa ora drato sur la maldekstra manradiko konsistigis la tutan veston de la juna virino. La grandaj okuloj trankvile rigardis el sub la densaj okulharoj.
1002 La alta, fleksiĝema korpo estis senriproĉa laŭ siaj linioj, laŭ neordinara glateco kaj modereco de moviĝoj. Al Pandiono ŝajnis, ke en la aspekto de Njora antaŭ li aperis unu el tri Haritoj – diinoj, kiuj, laŭ lia kredo, vivigadis belon kaj donadis al ĝi nevenkeblan altiremon.
1003 Kelkajn tagojn antaŭ tio Kidogo kolektis junajn virojn kaj junulojn de la tribo. La negro diris al siaj samgentanoj, ke, krom lancoj kaj pecoj da ŝtofo sur la femuroj, liaj kamaradoj, atendantaj la ŝipojn, nenion posedas, kaj la filoj de vento ne prenos ilin sur la ŝipojn sen pago.
1004 Kavi, same nenion dirante al Kidogo, du tagojn post la foriro de la nigrahaŭta amiko kolektis la libianojn kaj ekiris supren laŭ la rivero, esperante trovi nemalproksime nigran lignon, haki kelkajn trunkojn kaj flosigi ĝis la vilaĝo la pezajn, dronantajn en akvo trabojn sur flosoj el malpeza ligno.
1005 Pandiono plu lamis, kaj Kavi lasis lin en la vilaĝo, malgraŭ protestoj. Pandiono koleris: jam duan fojon la kamaradoj estis lasantaj lin sola, kiel tiam, dum la ĉaso al ĝirafoj. Kavi, orgojle elstariginte la barbon, deklaris, ke tiam li ne perdis la tempon vane kaj nun ree povas ripeti la samon.
1006 La etrusko atingis lin kaj, frapante laŭ la dorso, petis pardonon, sed insistis, persvadante la amikon pri neceso tute saniĝi. Finfine Pandiono konsentis, kun amareco sentante sin kompatinda kriplulo, kaj haste kaŝiĝis en la kabano, por ne ĉeesti la foriron de siaj sanaj kamaradoj.
1007 Restinte sola, Pandiono eĉ pli akre eksentis neceson elprovi siajn fortojn post la sukcesa sperto kun la statuo de la elefanta instruisto. Dum la lastaj jaroj li vidis tiom da mortoj kaj detruoj, ke ne deziris okupiĝi pri malfortika argilo, strebante krei verkon el firma materialo.
1008 Pandiono ofte kontempladis la ŝtonon de Jaĥmos, kiu finfine venigis lin al la maro, kiel naive kredis Kidogo, ema agnoski potencon de sorĉaj aĵoj. La diafana klareco de la firma ŝtono pensigis Pandionon elĉizi intajlon. Tamen, la ŝtono estis pli malmola ol tiuj, kiujn oni uzis por tio en Helenujo.
1009 Sur la necedema glata surfaco restis blanka streko. La juna heleno premis pli. La ŝtono tratranĉis profundan kanelon, kvazaŭ ĉizilo el nigra bronzo sur peco de mola marmoro. La neordinara forto de la diafanaj ŝtonoj de la sudo vere superis ĉion, ĝis nun konatan de Pandiono.
1010 Malklaraj bildoj estis flugantaj en la kapo de Pandiono. La juna heleno foriris el la vilaĝo kaj vagis en soleco, ĝis trafis al la maro. Li longe sidis sur ŝtono, jen celante rigardon malproksimen, jen observante maldikan tavolon de diafana akvo, alkurantan al liaj piedoj.
1011 Venis vespero, mallonga krepusko neniigis brilon de la maro, moviĝo de ondoj iĝis nerimarkebla. Ĉiam pli netravidebla iĝadis la velure nigra nokto, sed samtempe en la ĉielo ekbriladis ĉiam pli da helaj steloj, kaj ree la ĉielaj fajretoj, ekbalanciĝinte en ondoj, vigligis la rigidiĝintan maron.
1012 Apud ili klare distingiĝis granda nepenetreble nigra makulo de pirsimila formo, kvazaŭ peco da karbo ŝirmis en tiu ĉi loko ĉiujn stelojn. Nenion similan vidis Pandiono en la hejma ĉielo de la nordo. La kontrasto inter la nigra makulo kaj la blankaj nuboj subite afekciis lin.
1013 Antaŭe laŭ ondoj transkuradis reflektoj de stelaj fajroj, kaj la maro estis kuniĝanta tie, norde, kun la gepatra Eniado, kaj Tessa estis sur ĝia bordo. Pro reveno al la patrujo, por Tessa li luktis kaj iris tra sango, sabloj, varmego kaj mallumo, tra senfinaj danĝeroj de bestoj kaj homoj.
1014 Kun la kapo de Tessa li sukcesis – en ĝia fiera turniĝo li vidis ĝin eĉ nun tute klare, same kiel en la adiaŭa horo sur la bordo de la Aĥeloa kabo. Li entranĉis ĝin en la diafanan profundon de la ŝtono, kaj nun ĝi elstaris per malbrila bluo sur la spegule glata surfaco.
1015 Pandiono fajlis la ĉirkaŭantan surfacon, por emfazi la figuron. Tiam li subite komprenis, ke li montris tute ne Tessa n. En linioj de la femuroj, la genuoj kaj la brusto elstaris kaj ekvivis la korpo de Iruma, kaj apartaj strekoj, sendube, apartenis al la lasta impreso de la belo de Njora.
1016 Sed Pandiono deziris fari alion – montri vivan kaj amatan Tessa n. Streĉante la memoron, li penis deŝiri tavolon da impresoj de la lastaj jaroj, ĝis konvinkiĝis, ke la novaj impresoj iĝis eĉ pli klaraj. Baldaŭ Pandiono komprenis, ke li ree ne sukcesas pri transdono de vivo.
1017 Rompinte la ĉizilon pro emocio, Pandiono prenis la ŝtonon kaj komencis pririgardi ĝin el distanco de etendita mano. Jes, li ne povas krei bildon de Tessa, kaj la belega intajlo ne estos finita. Tra la diafana ŝtono penetris radioj de la suno, plenigante ĝin per oreca tono de la hejma maro.
1018 De malproksime li rimarkis sur sabla deklivo grupon de la kamaradoj, kiuj staris ringe ĉirkaŭ ligaĵo de kanaj tigoj. Sur la kano sterniĝis homa korpo. Pandiono mallerte ekkuris, penante ne surpaŝi la ankoraŭ malfortan kruron, kaj eniris en la silentan rondon de la vojaĝaj kamaradoj.
1019 Li rekonis en la kuŝanto junan libianon Takel on, la partopreninton de la fuĝo tra dezerto. La juna heleno ekstaris sur la genuojn super la korpo de la kamarado. Antaŭ la okuloj de Pandiono aperis la sufoka fendo inter deklivoj de sablaj montoj, kie li trenis sin, duonmorta pro soifo.
1020 La morto de Takel ŝajnis tiel maljusta kaj sensenca: ne en glora milito, ne en batalo kontraŭ besto – ĉi tie, en paca vilaĝo, ĉe la maro, promesanta revenon post ĉiuj gloraj heroaĵoj, faritaj de li, post persista kuraĝo en la longa vojo. Tio estis speciale dolora por la juna heleno.
1021 Ĉiuj branĉoj de tiuj arboj estis vestitaj per lanugaj rubandoj de intense ruĝaj floroj, kies plataj lanugecaj amasiĝoj ŝajnis strioj el transversaj mallongaj streketoj, surfadenigitaj sur maldikajn tigojn, jen fleksiĝantajn malsupren, jen starantajn rekte supren, al la ĉielo.
1022 La floroj estis skarlataj, kaj la blankaj arboj brulis en la verda pordego, kiel sepultaj torĉoj ĉe la pordego de Hadeso, kien jam direktis sin la animo de mortinta Takel. Malrapide estis ruliĝanta la malklara stana akvo de la rivero, kovrita de malprofundaĵoj de flavaj sabloj.
1023 Sur la plej proksima al Pandiono terlango kelkaj grandegaj rampuloj en dormo malfermis siajn larĝajn faŭkojn, kiuj ŝajnis sub la suno nigraj makuloj, borderitaj de blankaj kojnoj de teruraj dentoj. La korpoj de la krokodiloj larĝe disŝoviĝadis sur la sablo, kvazaŭ platigitaj per propra pezo.
1024 Fojfoje iu el la rampuloj movetadis la eĝecan voston, puŝante la alian, – tiu, maltrankviligita en dormo, klakfermadis sian faŭkon kun frapo, aŭdiĝanta super la rivero. La kamaradoj levis la mortinton kaj silente ekportis lin en la vilaĝon sub maltrankvilaj rigardoj de alkurintaj loĝantoj.
1025 Aŭdiĝis obtuza tondro. Estis proksimiĝanta pluvego, homoj haste entiradis en la kabanojn siajn aĵojn, disĵetitajn ĉirkaŭe. En la sekva mateno post la konversacio kun Kavi Pandiono ekiris laŭ pado al la piedo de la montoj, kie kreskis la herbecaj vegetaĵoj kun flavaj fruktoj.
1026 La amikoj malpacience atendis lin. La etrusko kaj la heleno deziris konsiliĝi kun li, kiel ili akiru ion valoran por la filoj de vento. La duboj de la etrusko detruis la certecon de Pandiono pri valoro de la ŝtonoj de la sudo, kaj nun la juna heleno ne povis trankviliĝi.
1027 Nevole Pandiono iradis al la montoj en malklara espero renkonti la taĉmenton de la nigrahaŭta amiko. Krom ĉio, li deziris iom resti sola, por pripensi novan verkon, ĉiam pli klare skiziĝantan en lia kapo. Pandiono sensone paŝis laŭ la firma, dense kompaktigita grundo de la pado.
1028 Pandiono iris inter du seninterrompaj muroj da sukoplena verdaĵo, plenigita de ora suna lumo. En ties arda brilo estis glate moviĝanta virino. Pandiono rekonis Njora n. Ŝi estis elektanta el pendantaj grapoloj plej verdajn fruktojn kaj metanta ilin en altan plektitan korbon.
1029 Oraj sunaj makuloj briletadis sur ŝia glata nigra haŭto, kontrastigita de freŝa kaj hela verdaĵo. Njora facile saltetis kaj, fleksiĝinte tuta, etendis la manojn en densaĵon de veluraj folioj. Absorbiĝinta Pandiono kroĉiĝis al seka tigo – en la profunda silento aŭdiĝis laŭta susuro.
1030 Krio de admiro elŝiriĝis el lia brusto, la larĝe malfermiĝintaj orecaj okuloj rigardis al Njora, ne vidante ŝin; la buŝo duonmalfermiĝis en malforta rideto. La konfuzita virino depaŝis. La fremdulo subite turniĝis kaj impetis for, ekkriante ion en la lingvo, nekomprenebla por ŝi.
1031 Subite Pandiono faris grandan malkovron. La juna heleno dum tuta tempo senkonscie kaj sencede iris al ĝi, ĉiuj obsedaj pensoj, senfinaj meditoj vagis ĉirkaŭ tiu malkovro. Li ne trovus ĝin, se ne vidus tiel multe, se ne komparadus kaj ne serĉadus palpe propran novan vojon.
1032 En la vivaĵo ne povas esti senmoveco! En viva kaj bela korpo neniam estas morta senmoveco, estas nur kvieto, tio estas momento de halto de moviĝo, finiĝinta kaj preta ŝanĝiĝi al alia, kontraŭa. Se kapti tiun momenton kaj reflekti ĝin en senmova ŝtono, tiam la mortaĵo ekvivos.
1033 La juna heleno soliĝis sur negranda kampeto sub arbo. Se iu rigardus tien, do, sendube, konvinkiĝus pri frenezo de Pandiono: li estis faranta abruptajn movojn, fleksante kaj malfleksante jen brakon, jen kruron, kaj atente observis ilin, kurbiginte la kolon kaj turmente strabante.
1034 Sed Pandiono eĉ tiam ne lasis Kavi n trankvila – li observadis lin, aliradis jen dekstre, jen maldekstre, ĝis la etrusko ekblasfemis kaj, deklarinte, ke Pandiono ekmalsanis per febro, minacis ligi la helenon kaj meti sur la liton. Kavi ankoraŭ ne vidis, ke lia amiko tiel petolis.
1035 Li ĝojis pri tio, ĉar delonge rimarkis spiritan prematecon de la juna heleno. Grumblante, la etrusko facile batis Pandionon, kaj tiu, subite humiliĝinte, deklaris, ke estas nekredeble malsata. Ambaŭ amikoj eksidis por vespermanĝi, kaj Pandiono penis klarigi al la etrusko sian grandan malkovron.
1036 Malgraŭ la atendo Kavi tre ekinteresiĝis kaj longe pridemandadis Pandionon, penante kompreni la esencon de la malfacilaĵoj, starantaj antaŭ skulptisto ĉe penoj rekrei vivan formon. La etrusko kaj la heleno sidis ĝis malfrue kaj estis finantaj la konversacion en mallumo.
1037 Subite io ŝirmis brileton de stela lumo en la enira aperturo, kaj la voĉo de Kidogo igis ilin ĝoje tremeri. La negro subite revenis kaj tuj decidis viziti la amikojn. Al la demando, ĉu la ĉaso estis sukcesa, Kidogo respondis nedifinite, pretekstante lacon, kaj promesis morgaŭ montri la trofeojn.
1038 Kavi kaj Pandiono rakontis al li pri la morto de Takel kaj pri la ekspedicio de Kavi por nigra ligno. Kidogo terure furioziĝis, kriis pri ofendo de lia gastamo, eĉ nomis la etruskon maljuna hieno. Finfine la negro kvietiĝis: malgajo pri la pereinta kamarado superis la koleron.
1039 Kidogo rilatis al ilia maltrankvilo kun grandega indiferenteco kaj foriris, ne respondinte iliajn demandojn. La konsternitaj amikoj decidis, ke la strangan konduton de Kidogo kaŭzis la malgajo pro la pereo de la libiano. Ili ambaŭ longe turniĝadis sur siaj litoj en silenta medito.
1040 La negro paŝis flanken, ŝovis la manon inter korbojn kaj eltrenis saketon el firma ledo, grandan je ne malpli ol homa kapo. La ĝojaj, ĝislarme kortuŝitaj amikoj ĵetis sin al la negroj kun dankaj vortoj. Kaj tiuj sinĝeneme tretis la lokon kaj iom post iom malaperadis post la domo.
1041 La kamaradoj eliris el la tenejo, fermis la pordon per la ŝtono. Kidogo subite iĝis silentema, lia gajo malaperis. Pandiono altiris al si la nigran amikon, sed tiu liberiĝis el lia brakumo, metis la manojn sur la ŝultrojn de la heleno kaj longe rigardis en liajn orecajn okulojn.
1042 La juna heleno rigardis post la amiko, kaj larmoj nebuligis lian rigardon. La etrusko peze suspiris malantaŭ la dorso de Pandiono. Trankviliĝinte pri la estonteco, Pandiono fordonis sin tutan al kreado. Li hastis – grandeco de la amikeco, ricevita en lukto por libero, inspiris lin kaj urĝis.
1043 La malkovro, farita de li, devigis lin konstante vidi antaŭ la okuloj vivajn korpojn, sed tio ne estis malfacila. La etrusko tutegale ĉiam estis kun li, kaj Kidogo, antaŭsentante proksiman venon de ŝipoj de la filoj de vento, forlasis ĉiujn siajn aferojn kaj estis nedisigebla de la amikoj.
1044 La amikoj longe konversaciadis, konfidencante ĉiujn siajn kaŝitajn pensojn, maltrankvilojn kaj planojn, kaj en profundo de ĉies animo kiel akra najlo sidis la penso pri neeviteblo de la disiĝo. Pandiono, konversaciante, ne perdadis la tempon vane kaj persiste ĉizadis la malmolan ŝtonon.
1045 En la centro eblis rekoni la grandegan Kidogon, dekstre de li, iomete turniĝinte al la restinta peceto da glata edro, staris Pandiono, kaj maldekstre – la etrusko, ambaŭ kun lancoj en la manoj. Kavi kaj Kidogo trovis grandan similecon kun si, sed kredigis Pandionon, ke li malbone montris sin.
1046 Ĝuste tiun impreson de belega povo kaj certeco faris la tuta grupo, kaj Pandiono penis esprimi en sia verko ĉion plej bonan, kio estis en la homoj, kiuj iĝis karaj por li dum la vojo el la sklaveco al la patrujo. La skulptisto komprenis, ke li finfine sukcesis krei veran artaĵon.
1047 Maltrankvilo kaj faciliĝo miksiĝis en la animo de la juna heleno: maltrankvilo – ĉar la filoj de vento povis tute ne veni, kaj faciliĝo – pro penso, ke la neevitebla disiĝo kun Kidogo malproksimiĝas. En maltrankvila malgajo Pandiono fojfoje forlasadis sian laboron – tamen, ĝi estis preskaŭ finita.
1048 La heleno ree komencis ofte venadi al la maro, penante reveni pli baldaŭ, por ne apartiĝi disde la amikoj. Malhel viola ombro de grandega monto ekkuŝis sur la bordon, etendiĝis malproksimen, malheliginte brilon de la maro kaj ĵetinte sur ĝin mornan kolornuancon de arbaraj densejoj.
1049 Kun mallevitaj mastoj la ŝipoj similis al grandaj nigraj anasoj, ekdormintaj sur sablo. Antaŭ la ŝipoj rapide iradis tien kaj reen barbaj batalistoj en krudaj grizaj manteloj, brilante per kupraj alforĝaĵoj de rondaj ŝildoj kaj balancante en la manoj larĝajn hakilojn sur longaj fustoj.
1050 Estroj, komercistoj kaj ĉiuj ŝipanoj, liberaj de gardo, verŝajne, jam foriris en la vilaĝon de Kidogo. La etrusko kaj la heleno turnis sin malantaŭen. Ĉe la kabano ilin malpacience atendis Kidogo. Centoj da homoj kolektiĝis sur la bordo por adiaŭi la forirantajn ŝipojn.
1051 La filoj de vento volonte konsentis preni la ekssklavojn sur la ŝipojn kontraŭ la pago, proponita de la tribestro. La onklo de Kidogo Jorumefu eĉ sukcesis elmarĉandi ses dentegojn kaj du korbojn da kuracaj nuksoj. Tiun restaĵon oni ŝarĝis sur la ŝipon kiel havaĵon de Kavi, la libianoj kaj Pandiono.
1052 La etrusko kaj la heleno eniris en la varman akvon kaj, glitante sur ŝtonoj, ekrapidis al la ŝipoj. Unuafoje post longaj jaroj Pandiono paŝis sur ferdekon; li rememoris antaŭlonge forpasintajn tagojn de feliĉaj vojaĝoj. Sed la pasinteco nur glitis en la memoro kaj ree malaperis.
1053 Ĉiuj pensoj koncentriĝis sur la alta nigra figuro, staranta aparte de la homamaso, ĉe la rando mem de la akvo. La remiloj plaŭdis kaj ekoftis per egalmezuraj batoj, la ŝipo eliris ekster la linion de la rifoj. Tiam la maristoj levis grandan velon, kaj vento subkaptis la ŝipon.
1054 Pasaĝeroj elvagoniĝas kaj pasas laŭ kovrita kajo, leviĝas sur plej altan etaĝon per eskalatoro, iras tra kelkaj haloj kaj izolitaj descendiloj kaj trafas grandan vestiblon. De ĉi tie ili per liftoj atingas necesajn etaĝojn de "Normandio". Ekstera aspekto de l' ŝipo restas nevidebla por pasaĝeroj.
1055 Nova brila lifto iomete leviĝis kaj subite komencis moviĝi malsupren, malgraŭ pluraj manipuladoj de l' knabo, kiu senespere premis ĉiujn butonojn. Ni malleviĝis tri etaĝojn anstataŭ leviĝo je du etaĝoj kaj tuj ekaŭdis tre konatan frazon, memkompreneble en la franca: "La lifto ne funkcias".
1056 Tio estas agrabla. Plej grava avantaĝo de kaŭĉuka kovraĵo aperas dum marbalanciĝo: tiam plandumoj kvazaŭ gluiĝas al ĝi. Verdire tio ne savas kontraŭ marmalsano, sed protektas kontraŭ falo. La ŝtuparo estis vasta kaj nekruta, do ĝia amplekso taŭgis ne nur por ŝipo, sed eĉ por ĉiu konstruaĵo.
1057 Kajuto same aspektis ne kiel la ŝipa. Vasta ĉambro kun du fenestroj, du larĝaj litoj faritaj el ligno, brakseĝoj, murŝrankoj, tabloj, speguloj kaj ĉiuj necesaĵoj inkluzive telefonon. Kaj ĝenerale "Normandio" similas ŝipon nur kiam okazas ŝtormo, ĉar tiam ĝi iomete balanciĝis.
1058 Dum kalmo ĝi estas kvazaŭ grandega hotelo kun belaj maraj perspektivoj, kiu subite apartiĝis de la kajo de iu moda banurbo kaj kun rapideco 30 mejlojn hore eknavigas al Usono. De sube, de ĉiuj etaĝoj de l' stacio akompanantoj elkriis siajn lastajn bondezirojn kaj salutojn.
1059 Stranga homo vestita je nigra markitelo kun arĝenta ankro kaj ŝildo de Davido sur maniko kriis ion hebree. Iom poste, ni eksciis, ke li estas rabeno servanta en Ĝenerala Transantlantika Kompanio, kiu helpas preĝi al ioma parto de pasaĝeroj. Por aliaj partoj servas katolika kaj protestanta klerikoj.
1060 Vibris plankoj, muroj, lukoj, brakseĝoj, glasoj super lavabo kaj lavabo mem. Vibrado de l' ŝipo estis tiom forta, ke eksonis eĉ tiuj objektoj, pri kiuj ni antaŭe ne supozis. Unue en nia vivo ni aŭdis sonojn de viŝtuko, sapo, tapiŝo, papero kaj kurtenoj. Sonis kaj bruis ĉio troviĝanta en la kajuto.
1061 La tutan nokton ŝajnis, ke iu atakas pordojn, frapas fenestrojn, laŭte ridegas. Ni kalkulis centon da diversaj sonoj, kiuj okazis en nia kajuto. Matene al ni venis ŝipano kaj hermetike fermis lukojn per metalaj ŝirmiloj. Ŝtormo plifortiĝis. Malgranda kargoŝipo malfacile moviĝis al la franca bordo.
1062 Antaŭe ni opiniis, ke oceana trafiko inter Malnova kaj Nova mondopartoj estas tre vigla, kun multaj ŝipoj. Fakte okazis, ke la oceano estas vastega kaj tute malplena. La vidita ŝipeto, kiu distancis kvarcent mejlojn de Eŭropo, estis sola, kiun ni renkontis dum kvin tagoj de nia vojaĝo.
1063 Ĝi moviĝis preskaŭ sen redukto de rapideco kaj facile disigis altajn ondojn premantajn ĝin de ĉie kaj nur iufoje faris al oceano egalmezurajn riverencojn. Tio ĉi ne estis lukto de eta produkto de hommanoj kontraŭ furiozinta elemento, sed tio estis konkurado de du egalfortaj objektoj.
1064 El sub ties veŝtoj vidiĝis ĉemizoj. La luktistoj malfacile ion pripensis. En iliaj buŝoj troviĝis grandaj cigaroj. Apude du viroj ŝakludis kaj ĉiuminute restarigis sur ŝaktabulon dismoviĝantajn pecojn. Alia paro apogis siajn mentonojn sur manplatojn kaj sekvis ŝakludon.
1065 En unu el tiuj estas instalita kamero por hundoj de pasaĝeroj el la unua klaso. Belaj hundoj sidas en kaĝoj kaj tre enuas. Ili multe dormas pro balancado. Iufoje ilin oni promenigas laŭ aparta ferdeko. Tiam ili hezite bojas kaj sopire rigardas tempestan oceanon. Ni malleviĝis en kuirejon.
1066 En aparta filio oni preparis koŝerajn manĝaĵojn por hebreoj. Iufoje tien venis la ŝipa rabeno por kontroli kuiradon kaj inspekti laboron de gajaj francaj kuiristoj, por ke tiuj hazarde ne aldonu ion malpermesatan en ortodoksajn manĝaĵojn. En fridujoj oni stokis viktualion.
1067 Korpulenta sinjorino separe sidinta en manĝejo dum kvin tagoj de l' vojaĝo tuj metis sur la kapon korsaran ĉapelon, uzis petardon kaj alpinglis insignon. Probable la virino volis plene utiligi ĉiujn avantaĝojn de sia bileto. Vespere komenciĝis etburĝa amatora spektaklo.
1068 Oni ĉesigis lumigadon kaj per projekciilo lumigis malgrandan podion, sur kiun supreniĝis maldika junulino vestita je arĝentkolora robo. Profesia orkestro rigardis ŝin kun kompato. Publiko entuziasmigis ŝin per aplaŭdo. La fraŭlino subite malfermis buŝon kaj tuj ĝin fermis.
1069 Aŭskultantoj supozis ion teruran kaj do penis ne rigardi unu la alian. Finfine la fraŭlino ektremis kaj ekkantis popularan kanzonon "Diru al mi pri amo" tiel mallaŭte kaj fuŝe, ke ŝian teneran alvokon neniu aŭdis. Ŝi ne finis kantadon kaj forkuris de l' estrado kovrinte la vizaĝon per manoj.
1070 Spektantoj komencis kiel ŝtelistoj forlasi la salonon. Ĉio ĉi estis tute malsama ol nia vivoplena amatora arto. Dum la kvina vojaĝa tago ferdekoj de l' ŝipo kovriĝis per valizoj kaj pakaĵoj lasintaj kajutojn. Pasaĝeroj de tribordo tenis ĉapelojn kaj fikse rigardis horizonton.
1071 Nin oni turnis, sekve la urbo prezentis al ni diversajn siajn flankojn. Finfine ĝi haltis, plena de bruo kaj tute nekonata. Pasaĝeroj foriris laŭ kovritaj descendiloj en doganejon, faris ĉiujn formalaĵojn kaj eliris al urbaj stratoj nevidinte eksteraĵon de l' ŝipo, kiu ilin alveturigis.
1072 Voĉoj de alvenintoj kaj renkontantoj, ridoj kaj kisoj faris obtuzan bruon en la halego, kies konstruaj elementoj similis samajn de iu fabriko produktanta turbinojn. Ni neniun informis pri nia alveno kaj sekve nin neniu renkontis. Ni senpacience staris sub siaj literoj atendante doganiston.
1073 Li ĝentile tuŝis nur supraĵon de enhavo de niaj pakaĵoj kaj tuj finis la ekzamenon. Poste li eligis sian langon, tute ordinaran, malsekan, nehavantan iujn teknikajn aldonaĵojn, malsekigis per ĝi grandajn etikedojn kaj algluis ilin sur niajn valizojn. Kiam ni liberiĝis, tiam jam venis vespero.
1074 Blanka taksio kun tri lumantaj lanternetoj sur kovrilo, simila al malmoderna kaleŝo, veturigis nin al hotelo. Komence ni estis maltrankvilaj pro nia decido preni tian arkaikan aŭton, sed rigardinte straton ni ekvidis samajn aŭtojn kun tri lanternetoj moviĝantajn diversflanken.
1075 Ni ne sukcesis pli detale pririgardi Nov Jorkon el la aŭto, ĉar ni veturis laŭ sufiĉe malhelaj kaj mallumaj stratoj. Iufoje io infere bruis sube kaj tondris supre. Kiam ni haltis apud semaforoj, nin ĉirkaŭigis pluraj aŭtoj kaj ŝirmis observon. La ŝoforo kelkfoje redemandis necesan adreson.
1076 La brika hotelo havis tridekdu etaĝojn kaj ĝia silueto estis preskaŭ nevidebla surfone de la nokta, flavruĝkolora ĉielo. Dume ni registris sin, du servistoj ĝentile atendis nin apud niaj pakaĵoj. Unu havis surkole ŝlosilon de ĉambro, kiun ni preferis. Lifto levis nin sur la dudeksepan etaĝon.
1077 Ĝi estis komforta lifto de ordinara hotelo, nek tre nova kaj tre malnova, nek tre kara kaj, bedaŭrinde, nek tre malkara. La ĉambro plaĉis al ni, sed ĝin ni ne ekzamenis. Ni rapidis elhoteliĝi en la urbon, en ĝian etoson. Fenestraj kurtenoj ŝanceliĝis pro freŝa mara vento.
1078 Ni konkludis, ke nia hotelo evitis danĝeron kaj do reiris plu. Tuj ni eksentis ian maloportunecon. Ĝis tiam ni supozis, ke malrapide promenos laŭ stratoj atente observante la urbon. Sed Nov Jorko estas tute malsama urbego kaj ne similas urbojn, en kiuj oni marŝas malrapide.
1079 Preter ni homoj ne iris, sed fakte kuris. Sekve ni estis devigitaj preni tian rapidan ritmon kaj jam ne sukcesis halti. En Nov Jorko ni travivis tutan monaton kaj ĉiam hastis ien laŭbezone. Tial ni aspektis kiel efektivaj aferistoj kaj sekve eĉ milionulo Morgan povis envii nin pro nia aktiveco.
1080 En tieaj vendejaj vitrinoj jam vintro estis en sia plena apogeo. En unu staris sep artefaritaj elegantaj virinoj kun arĝentkoloraj vizaĝoj. Ĉiuj estis vestitaj je karakulaj peltoj kaj havis belajn okulojn. En apudaj vitrinoj staris jam dek du virinoj kaj reklamis sportajn vestaĵojn.
1081 Iliaj okuloj estis bluaj, lipoj ruĝaj kaj oreloj rozaj. Artefaritaj viroj prezentis malmultekostajn, sed altkvalitajn kostumojn. Verdire ni ne tro atente rigardis la vitrinojn. Nian atenton pli altiris io alia. Tio estis teleskopo troviĝanta sur aŭto. Ĝi rigardis la ĉielon.
1082 Lumo de l' luno kvazaŭ kovris ĝin per blanka neĝo. Ni estis tute ravitaj pro tiu nekutime bela konstruaĵo brila kiel trabego de artefarita glacio. Ni longe staris tie silente, suprenlevinte kapojn. Novjorkaj ĉielskrapantoj elvokas laŭdon al ĉiuj homoj konstruintaj tiujn ĉi luksajn domojn.
1083 Ĝi kaptas naze pilkojn, ĵonglas kaj plenumas ĉiun ordonon. Elektra parado neniam ĉesas. Reklamaj lumoj ekflamiĝas, turniĝas kaj estingiĝas, kaj tuj refunkcias. Diversformaj kaj diverskoloraj literoj forkuras malproksimen kaj post sekundo ili revenas kaj komencas novan furiozan kuradon.
1084 Enirejoj de kinejoj estas tiom lumigitaj, ke eĉ ne eblas supozi rezulton de aldono almenaŭ unu lampo, ĉar evidente okazos eksplodo pro troa lumo. Feliĉe mankas loko, en kiun oni povus enigi kroman lampon. Sur iu supra etaĝo de ĉielskrapanto "Paramount" brilas elektra ciferplato.
1085 Preterkuras senvoĉa aŭta torento. En vitrinoj inter ĉelaj kravatoj turniĝas kaj eĉ cirklosaltas etaj brilaj etikedoj kun prezoj. Interne de terura rumoro trankvila almozulo ludas saksofonon. Sinjoro en cilindra ĉapelo surkape iras al teatrejo kune kun sinjorino vestita je moda vespera robo.
1086 Ni ankoraŭ malbone konis la urbon kaj nur rimarkis supergrundan fervojon, sub kiu ni troviĝis. Haltis buso kaj ni tuj eniris ĝin. Eĉ plurajn tagojn post tio, kiam ni jam pli bone konis la urban trafikon, ni ne sukcesis rememori tiun lokon, en kiun veturigis nin la buso.
1087 Tiea lumigado estis ordinara, nedresita kaj faris neniujn saltojn. Granda policano staris apogante sin al dommuro. Sur lia kaskedo brilis blazono de Nov Jorko. Li rimarkis nian malcertecon kaj proksimiĝis al ni, sed ne ricevinte demandojn, li denove okupis la lasitan lokon.
1088 Kantado, kiun ni aŭdis, probable estis plenumado de tiu postulo. Ni eniris la domon. Antaŭe, ĉirkaŭ dudek kvin jaroj, ĉi tie situis ĉina opia fumejo. Ĝi estis malpura kaj malluma malĉastejo. De tiam ĝi iĝis pli pura, sed perdinte antaŭan ekzotikecon, ĝi ne iĝis pli hela.
1089 Li havas propran hejmon kaj vivas kiel estimata homo. Antaŭ nelonge li eĉ aĉetis radioricevilon. Ĉion li ricevis helpe de Dio senpere. La maljunulo oratoris tro flue kaj probable jam milfojon, aŭ pli. Finfine li alvokis aŭskultantojn ankoraŭ kanti kaj rekomenciĝis enuiga kantado.
1090 Iuj ne sukcesis superi dumtagan lacecon kaj ekdormis. Ni klare imagis iliajn hodiaŭajn vagadojn tra ruboplenaj novjorkaj lokoj. Post tio sidi ĉi tie kaj kanti psalmojn por ili estis efektive turmente. Ni eliris kaj repaŝis laŭ iuj mizeraj kvartaloj, nekonante lokon de nia situo.
1091 Ni eniris sufiĉe vastan hotelan vestiblon ornamitan per marmoro. Dekstre post glata ligna bariero staris du junaj kontoristoj. Ambaŭ havis palajn, glate razitajn vangojn kaj etajn nigrajn lipharojn. Apude sidis kasistino ĉe aŭtomata kalkulilo. Maldekstre situis tabaka butiko.
1092 Ĝiaj vitrinoj prezentis malfermitajn cigarujojn. Ĉiu cigaro estis envolvita per diafana, brila papero kun ruĝoraj ringetoj. Sur blankaj, brilaj supraĵoj de kovriloj estis pentritaj malmodernaj beluloj kun grandaj lipharoj, oraj kaj arĝentaj medaloj, verdaj palmoj kaj negrinoj rikoltantaj tabakon.
1093 Post kelkaj tagoj dum vizito al eldonejo ni same demetis niajn ĉapelojn post eniro de virino en lifton. Tamen ceteraj viroj troviĝantaj kune kun ni tie ne faris samon kaj rigardis nin mire. Fakte ĉapelojn viroj demetas nepre en loĝejaj kaj hotelaj liftoj, sed aliloke tio ne estas deviga.
1094 En la dudeksepa etaĝo ni eliris el la lifto kaj laŭ malvasta koridoro direktis nin al nia ĉambro. Grandegajn duaklasajn hotelojn situantajn en centro de Nov Jorko oni konstruas tre ŝpareme, – koridoroj estas mallarĝaj, ĉambroj estas karaj, sed malgrandaj kun nealtaj plafonoj.
1095 Ĝenerale en Usono oni lavas ĉion rapide kaj tre bone. Gladitaj ĉemizoj aspektas pli bone ol la novaj en vitrinoj de vendejoj. Ĉiun oni enmetas en paperujon, ĉirkaŭigas per papera rubando kun informilo pri lavejo kaj akurate alpremas manikojn per pingletoj. Krome ĉiuj truoj estas plene ŝtopitaj.
1096 Komforto en Usono ne estas parto de troa lukso, ĝi efektive estas norma kaj tute akirebla. Post nia eniro la ĉambron ni provis trovi ŝaltilon kaj longe ne sukcesis tion. En obskuro ni vagadis tra la ĉambro, bruligis alumetojn, ekzamenis ĉiujn murojn kaj pordojn, sed nenion trovis.
1097 Finfine ni sukcesis lumigi la ĉambron. Ŝaltiloj troviĝis ĉe ĉiu lampo kaj estis fajnaj ĉenoj kun globetoj sur finoj. Alterno de tiroj pro globeto realigis lumon kaj mallumon. Litoj ne estis aranĝitaj por dormado kaj ni provis trovi butonon por alvoki ĉambristinon. La butono forestis.
1098 Iom poste ni eksciis, ke kutime litojn en hoteloj aranĝas klientoj mem kaj do nia nokta pretendo estis la unua precedento en historio de l' hotelo. En la ĉambroj staris meblaro, kiun poste ni vidis senescepte en ĉiuj hoteloj de Usono situantaj en Oriento, Okcidento kaj Sudo de l' lando.
1099 Apude situis kelkaj ĉielskrapantoj kaj ŝajnis, ke ili estas facile atingeblaj permane. Iliajn fenestrojn oni povas kalkuli. Pli malproksime lumoj en fenestroj aspektis kiel horizontalaj linioj kaj ankoraŭ pli malproksime inter densa lumamaso estis nigra, kurba strio tute nelumigita.
1100 Al pinto de iu dudeketaĝa dometo eĉ oni aligis idilian metalan koketon. Sesdeketaĝaj ĉielskrapantoj, kiuj hieraŭ ŝajnis tiel proksimaj, nun estis disigitaj de nia hotelo per pluraj ruĝaj tegmentoj kaj cento da altaj kamentuboj kaj lukoj, inter kiuj vagis ordinaraj katoj.
1101 Sur kontraŭincendiaj brikaj muroj vidiĝis reklamoj. Ĝenerale Nov Jorko konsistas kvazaŭ el kelkaj tavoloj. Plej altan tavolon okupas supraĵoj de ĉielskrapantoj, pli altaj ol la nia. Ili havas pintojn, vitrajn aŭ oritajn kupolojn brilajn sub la suno, aŭ turetojn kun grandaj horloĝoj.
1102 Ĝi okupas la trian tavolon de la urbo situantan plejparte en nivelo de la duaj triaj etaĝoj, ie ĝi troviĝas pli alte. Tiu ĉi unika konstruaĵo havas metalajn apogilojn kaj dum trajna veturado ĝi terure tondras. Por vidi plej lastan tavolon necesas elŝovi sin el fenestro kaj rigardi ĝuste malsupren.
1103 Alveninto unuafojon vizitinta Nov Jorkon povas sentime foriri el hotelo kaj profundiĝi en urbajn labirintojn. Perdi la vojon ĉi tie preskaŭ ne eblas, kvankam pluraj stratoj mirinde similas unu la alian. Sekreto estas facila. Plejparto de stratoj kaj avenuoj estas paralelaj kaj perpendiklaj.
1104 Kontraŭ dudekkvin cendoj la fotito povas ricevi belan bildon prezentantan lin en kuriozaj pozoj. Sub fulgokovritaj spanoj de ponto, en kies ombro brilis koto restinta post hieraŭa pluvo, staris viro kun oblikve surmetita ĉapelo kaj malbutonumita ĉemizo, kiu ion deklamis.
1105 Li parolis pri eksproprietigo. Iuj aŭskultantoj demandis lin. Li respondis. Ŝajnis, ke lia plej grava tasko estis ridigo de aŭskultantaro. Apud li sur sunlumigitan trotuaron ekstaris korpulenta negrino el Sava Armeo kun surmetita malmoderna ĉapelo kaj uzdifektitaj ŝuoj.
1106 Ŝi eltiris el valizeto sonorileton kaj laŭte ektintis. La valizeton ŝi metis sur trotuaron ĉe siaj piedoj. Ĝisatendinte kelkajn aŭskultantojn de l' adepto de l' mortinta senatano, ŝi duonfermis la okulojn pro la suno kaj komencis ion krii frapante sian ampleksan buston.
1107 Ĝi estis vasta, sufiĉe lumigita kaj tre pura. Ĉe muroj troviĝis vitraj vendotabloj kun bonaspektaj, apetitaj manĝaĵoj. Maldekstre de eniro situis kasejo. Dekstre estis metala kesto kun eta tranĉita fendo kiel en iu ŝparmonujo. El fendo elstaris pinto de blua kartona bileto.
1108 Ni prenis biletojn kaj el la fendo aperis nova bileta pinto. Poste ni alkutimiĝis agi samkiel ceteraj novjorkanoj venintaj kafejon por rapide matenmaĝi. Ni prenis de aparta tablo po unu malpeza bruna pleto, metis sur ilin forkojn, kulerojn, tranĉilojn kaj paperajn buŝtukojn.
1109 Ni estis vestitaj je pezaj paltoj kaj surmetitaj ĉapeloj do sentis sin iom maloportune. Ni proksimiĝis al dekstra rando de vitra vendotablo. Laŭ ĝia longo estis instalitaj tri vicoj de nikelkovritaj tubetoj destinitaj por pletoj kun manĝaĵoj, kiujn oni plenigis moviĝante plu.
1110 Bele aspektantaj kuiristoj kun blankaj ĉapoj kaj junaj vendistinoj kun rozaj kufoj elmetis sur vitran supraĵon telerojn kun manĝaĵoj kaj faris trueton per kompostilo en bileto konforme al kosto de ĉiu manĝaĵo. Plue kuŝis salatoj kaj legomaĵoj, diversaj almanĝaĵoj, fiŝoj en ĵeleo kaj majonezoj.
1111 Ni antaŭenmoviĝis puŝante niajn pletojn. Sur dika tavolo de rabotita glacio kuŝis pladetoj kun kompotoj kaj glaciaĵoj, oranĝoj kaj duonoj de grapfruktoj, staris diversformaj glasoj kun sukoj. Obseda reklamo alkutimigis usonanojn trinki sukojn inter matena kaj taga manĝoj.
1112 Ni baldaŭ kutimiĝis ankaŭ al tio. Komence ni trinkis pulpan oranĝan sukon, poste diafanan verdan sukon de grapfrukto. Poste ni gustumis grapfrukton mem, sur kiun ni ŝutis sukeran sablon kaj manĝis ĝin per tekulero. Ĝia gusto samtempe similas citronon kaj oranĝon, sed enhavas pli da suko.
1113 Laŭdezire oni povas meti sian ĉapelon sur apartan breteton troviĝantan sub tablo. Sur tabloj staris boteletoj kun oleo, vinagro, tomata saŭso kaj ceteraj akraj spicoj. Ankaŭ estis sukera sablo en vitraj ujoj kun aperturoj en metala kloŝeto. Pago pro manĝado en kafejo estas tute simpla.
1114 En iliajn murojn oni instalis vitrajn ŝranketojn kun fendoj por moneroj "nickel" (kvincendo). Interne de ŝranketo troviĝas teleroj kun supo aŭ rostaĵo, glaso da suko aŭ kuko. Aĉetanto enigas kvincendon en fendon, apertas pordeton, prenas supon kaj portas ĝin al tablo por manĝi tie.
1115 Por lia ĉapelo sub tablo ankaŭ estas aparta breteto. Laŭbezone li enigas alian kvincendon por ricevi el krano mezuritan dozon da kafo kun lakto. Sed aŭtomatejoj ne estas sufiĉe ofte vizitataj en Usono. Ĉiam estas homplenaj ordinaraj restoracioj kun ne tre altaj prezoj, kiujn posedas grandaj trustoj.
1116 Ĝenerale Nov Jorko mirindas pro tio, ke tie estas ĉio necesa. Vi povas renkonti homon de ĉiu nacio, aĉeti ĉiun manĝaĵon aŭ objekton: de brodita ukraina ĉemizo ĝis ĉina bastoneto kun osta maneto destinita por dorsogratado, de rusaj vodko kaj kaviaro ĝis ĉilia supo kaj ĉina nudelo.
1117 Ĝi estas senlima kaj eĉ superas ĉion similan, inkluzive gastamecon rusan, siberian aŭ kartvelan. Post interkonatiĝo usonano nepre invitas vin al sia hejmo aŭ al restoracio por trinki koktelon. Dum trinkado li konatigas vin kun siaj amikoj, kiuj poste konatigos vin kun la siaj.
1118 Post du tagoj vi akiros cent novajn konatojn kaj dum semajno jam la tutan milon. Estas danĝeri restadi en Usono tutan jaron, ĉar vi povas iĝi drinkulo kaj trampo. Niaj novaj amikoj tre volonte deziris montri al ni ĉion laŭ nia volo, akompani nin ĉien, ekspliki ĉion nekompreneblan.
1119 Ni preskaŭ neniam restis solaj. La ĉambra telefono ekfunkciis de mateno mem kaj tintadis tutan tagon. Dum maloftaj kaj kurtaj interrompoj de niaj rendevuoj kun necesaj kaj interesaj personoj ni pensis pri idealulo, kiun ni bezonis. Ni eĉ amuziĝis laŭ konsiloj de la amikoj.
1120 Foliaro havis inkandeskan koloron kaj, kiam ni opinias, ke ne ekzistas en la mondo ion pli ruĝa, aperis alia bosko kun unika ruĝa india koloro. Tio ne similis al ornamo de apudmoskva arbaro, kiun kutimiĝis vidi niaj okuloj, entenanta ruĝan, helflavan kaj helbrunan kolorojn.
1121 Oni pelis ien bovinon kun belaj okuloj kaj longaj okulharoj, kies bestmamo allogante balanciĝis. Posedanto de mekanika orgeno mem dancis sub surdiganta muziko de sia ilo. Balancilo, kvazaŭ iu boato, estis aligita al brila metala stango kaj dum balancado ĝi faris plenan rivoluon.
1122 Apud starantaj vendistoj de salitaj nuksetoj kaj biskvitoj kun fromaĝo ridegis pro tio. Aŭtaj vetkuradoj ne plaĉis al ni. Ruĝaj, blankaj kaj flavaj aŭtoj kun neordinaraj radoj kaj numeroj sur ambaŭ flankoj, tondrantaj kiel raketaj moviloj, veturegis preter ni. Unu rondveturo alternis la alian.
1123 Gajigi publikon povus, certe, iu aŭta akcidento. Ĉefe por tio oni venas ĉi tien. Subite eksonis alarmaj signaloj. Ĉiuj momente ekstariĝis. Unu el maŝinoj plenmove flankiĝis de l' trako kaj falis. Ni sukcesis vidi suferintan vetkuradiston sidantan senkaske, kiu tenis sian batbluan zigomon.
1124 Dum interrompoj sur ligna podio, situanta centre de l' stadiono, cirkaj klaŭnoj prezentis laboron de kvar malsukcesuloj konstruantaj domon. Sur tiujn falis brikoj, ili malpurigis unu la alian per farbo, kvazaŭ hazarde batis sin per marteloj kaj eĉ memforgese desegis siajn gambojn.
1125 Tiun ĉi artifikaron venintan el greka kaj romana antikveco nuntempe lerte daŭrigas granda klaŭno Fratellini kaj foiraj komikuloj el Denberio. Ĉiam estas agrable rigardi perfektan cirkan spektaklon, ĉar neniam tediĝas ĝiaj precizaj artifikoj, kiujn poluris jarcentoj. La foiro finiĝis.
1126 Estis malmulte da vizitantoj en lignaj pavilonoj, en kiuj sur longaj tabloj kuŝis grandaj kvazaŭ lakitaj legomoj kvazaŭ nemanĝeblaj. Orkestroj muzikis adiaŭajn marŝojn kaj la tuta homamaso paŝis al siaj aŭtoj. En haltejo oni demonstris kaj certe vendis kuplitajn vagonetojn (vehiklojn).
1127 Ĉi tie, en Denberio vagonetoj kostas de tricent kvindek ĝis sepcent dolaroj pro unu. Granda amaso da aŭtoj revenadis senbrue Nov Jorkon kaj post horo kaj duono jam ekvidiĝis brila horizonto. Lumis ĉielskrapantoj kaj super tero brilis reklamoj. Klakoj aŭdiĝis el granda vendejo de amuziloj.
1128 En ĝi estas starigitaj kelkaj mekanikaj bilardoj diversformaj. Necesas enŝovi kvincendon en certan fendon kaj post tio liberiĝas bilardbastono. Ludanto rajtas kvinfoje frapi ŝtalan globon kaj se li gajnis kelkajn poentojn, tiam li ricevas kartonan ateston de vendejmastro.
1129 Post duonjaro, dum kiu li permanente ludos kaj sekve permanente enŝovos kvincendojn, li kolektos poentkvanton taŭgan por preni unu el belaj premioj starantaj sur breto. Tiuj estas vitra vazo, aŭ aluminia ilo por kirli koktelojn, aŭ surtabla horloĝo, aŭ malkara skribilo, aŭ razilo.
1130 Usonanoj ŝatas distriĝi tiamaniere: sole, koncentriĝinte, indiferente, sen ofendoj kaj entuziasmo. Post bilardo oni povas aliri al mekanika maldika profetino kun flava vizaĝo sidanta en vitra ŝranko. Apud ŝi duoncirkle kuŝas ludkartoj. Memkompreneble necesas enŝovi kvincendon, por ke ĝi "viviĝu".
1131 Ĝia kapo ekbalanciĝas, brusto kvazaŭ spiras kaj falsa brako ekmoviĝas super ludkartoj. Por ekzaltemaj personoj tiu ĉi spektaklo ne taŭgas, ĉar ili povas eĉ freneziĝi. Post duonminuto funkciado de l' profetino ĉesas kaj ĝi rerigidiĝas je antaŭa pozo. Nun necesas tiri tenilon.
1132 El fendo aperas profetaĵo de fato. Plej ofte ĝi entenas portreton de via estonta edzino kun ŝiaj trajtoj. Post amuzilvendejoj ni trafis tre strangan ejon. En ĝi tondras ĵazo, kies sonoj similas bruegon de supergrunda fervojo. Vizitantoj aĉetas biletojn kontraŭ tridekkvin cendoj.
1133 Tiu revuo nomiĝas "burleskaĵo". Halo estis superplena kaj junaj decidemaj servistoj trovis sidlokojn por novaj gastoj, sed iuj ne sukcesis sidiĝi kaj rigardis spektaklon starante en pasejoj. Sur estrado malbone kantis virino. Ŝia voĉo ne taŭgis eĉ por kantado ĉe plej indulgema parencaro.
1134 Ne! Sola talento ne sufiĉas por tia publiko! La virino reaperis surscene kaj iom post iom fariĝis tute nuda, nur tenante etan detalaĵon antaŭ si por kontentigi teatran cenzuron. Post la unua kantistino kaj dancistino venis la dua kaj faris la samon. La tria prezentis nenion novan.
1135 Diferenco inter ili tamen estis. Iuj estis brunulinoj kaj ceteraj blondulinoj. Tiu ĉi mekanika pornografio daŭriĝis kelkajn horojn kaj ĝi tre similis iun industrian procezon. La revuo havas preskaŭ neniun erotikon, samkiel produktado de polvosuĉiloj aŭ kalkuliloj. Surstrate senbrue pluvetis.
1136 Sergeo Miĥajloviĉ loĝis en nova domo, kiu ankoraŭ ne estis ĝisfine konstruita. Interne de la domo troviĝis pluraj incensiloj kaj meksikiaj ĉapelegoj. En lia kabineto staris bonkvalita fortepiano kaj skeleto de infano sub vitra kovrilo. Ejzenŝtejn renkontinta nin estis en verdstria piĵamo.
1137 Gastoj salutis nin, interŝanĝis kelkajn frazojn kaj pasis en salonojn, en kiuj staris tabloj kun drinkaĵoj kaj etaj diplomataj sandviĉoj. Ni naive opiniis, ke post alveno de ĉiuj invititoj, ĉar ni estas kialo de l' akcepto, ni same ĉeestos kaj levos pokalojn kaj manĝos sandviĉojn.
1138 El la halo jam aŭdiĝis bruaj ekkrioj kaj gajaj ridoj, sed ni kiel antaŭe staris surloke, renkontis malfruiĝintojn, akompanis forirantojn kaj ĝenerale plenumis mastrajn funkciojn. Alvenis ĉirkaŭ cent kvindek gastoj kaj ni tiel ne sukcesis kompreni, kiu el tiuj estis guberniestro aŭ dentisto.
1139 La brueman socion plejparte konsistigis multaj grizetharaj damoj kun okulvitroj, ruĝvangaj ĝentlemanoj, atlete aspektantaj junuloj kaj altaj, maldikaj fraŭlinoj. Ĉiu alveninto estis tre interesa por ni kaj do ni multe turmentiĝis pro tio, ke ne eblas interparoli aparte kun ĉiu.
1140 En adiaŭa svarmo ni ne sukcesis detale interparoli kun li kaj solvi enigmon de liaj vortoj. Post kelkaj tagoj, kiam ni ankoraŭ estis kuŝantaj en litoj kaj meditis pri serĉata idealulo, ekfunkciis telefono kaj nekonata voĉo prezentiĝis kiel s ro Adams kaj petis permeson viziti nin.
1141 Ni urĝe vestiĝis nekomprenante, por kio nin bezonas s ro Adams kaj kiu li estas. La ĉambron venis tiu sama dikulo kun fera korpo, kiun ni renkontis en la konsulejo. Li tiel emociiĝis, ke erare eliris tra malfermita pordo en koridoron kaj ni perforte retiris lin en la ĉambron.
1142 Subite li demetis sian jakon, forĵetis la okulvitrojn sur divanon (poste li serĉis ilin dek minutojn en siaj poŝoj), dissternis sur genuoj aŭtan mapon de Usono kaj komencis desegni iujn liniojn. Antaŭ niaj okuloj li transformiĝis el malordema strangulo en preciza, agema usonano.
1143 Nov Jorko ŝajnis jam al ni kiel malhela loko, kiun necesas urĝe forlasi al libereco. Kiam nia entuziasma diskuto transiris en nedistingeblan murmuron, s ro Adams subite ekstariĝis de sur divano, premis sian kapon permane, fermis okulojn kaj senespere kvazaŭ mortis dum tuta minuto.
1144 Kaj li montris, kiel ordinara fiŝkaptisto permane, dimension de fiŝoj kaptitaj en Ki Ŭesto, kies ampleksoj estis malpli ol de kaĉaloto kaj pli ol de ŝarko. Ni maltrankvile interŝanĝis la rigardojn kaj promesis nepre viziti lin por fiŝkapti kaj serioze diskuti literaturajn temojn.
1145 Ja se ĉiuj niaj promesoj, kiujn ni jam sukcesis disdoni, estus plenumitaj, tiam nia reveno hejmen okazus nur post kvin jaroj. Ni tre volis fiŝkapti kune kun Heminguej, malgraŭ nia malsperteco pri manipulado per fiŝbastono kun bobeno (spinning) kaj ceteraj nekonataj iloj.
1146 Ni konis la nomon ankoraŭ en nia infaneco leginte librojn pri mondfame konataj detektivoj Nat Pinkerton kaj Nick Carter. La verkisto venigis simpatian oldulon, kies maldikan kolon ĉirkaŭigis alta, malmoderna, amelita kolumo. Li informiĝis pri nia deziro kaj poste malcerte promesis okazigi ĝin.
1147 En Usono ni ne renkontis personon promesintan kaj ne efektivigintan ion ajn. Foje nia nova novjorka amiko proponis al ni per ŝipo de frukta kompanio viziti Kubon, Jamajkon kaj Kolumbion. Li diris, ke ni povas vojaĝi tute senpage kaj eĉ obteni sidlokon en manĝejo apud ŝipestro, kio estas tre honora.
1148 Ĉiuokaze haltado superas moviĝadon. Post duonhoro de nia veturado okazis, ke s ro Adams forgesis nomon de urbeto, en kiu situas Sing Sing. Haltiginte la aŭton ĉe vojrando ni demandis laboriston eltirantan proksime iujn kestojn pri la korekta kurso. Li senprokraste ĉesigis laboron kaj alvenis al ni.
1149 Ni ankoraŭ dufoje redemandis la korektan kurson ĉe homoj renkontitaj sur ŝoseo kaj ĉiu foje s ro Adams aldonis ridindan ŝercon pri tio, ke ni hastas al elektra seĝo. Homoj efektive ridis. La prizono troviĝis ĉe rando de eta urbo Ossening. Apud prizonaj pordegoj staris kelkaj aŭtoj.
1150 Ni iom ekmaltrankviliĝis ekvidinte malgrandan, ĝibetan oldulon, kiu alveturis samtempe kun ni, lasis aŭton tenante du ampleksajn, paperujojn enmane. En ili troviĝis manĝaĵoj kaj oranĝoj. La oldulo treniris al ĉefa enirejo por transdoni siajn donacojn. Kiu estas malliberigita tie? Probable, filo.
1151 Ni supozis, ke la oldulo konsideris sian filon kiel modesta, kvieta junulo, sed male tiu eble estis gangstero aŭ eĉ murdinto. Jes, malfacila estas sorto de geolduloj. Grandega, fermita per krado, portalo estis alta kaj similis kaĝon por leonoj. Sur ambaŭ muraj flankoj pendis ŝtalaj lumigiloj.
1152 Sed tio signifas nenion, oni diris al ni. Dum telefona interparolado s ro Ljuis domaĝis pri tio, ke li mem ne havas eblecon prezenti al ni la prizonon, sed li ordonis fari tion al sia asistanto. Poste nin oni venigis en akceptejon, blankan ĉambron kun tre brilaj kraĉujoj, kaj fermis kradon.
1153 Ĝis nun ni neniam estis en malliberejo, sed eĉ tie ĉi, interne de ideala pureco kaj brilo, bruo pro fermata krado kaŭzis niajn timon kaj tremadon. Asistanto de l' prizonestro estis maldika viro kun forta korpo. Ni senprokraste komencis observadon. Hodiaŭ estis tago por rendevuoj.
1154 Ĉiun malliberulon, kompreneble se li ne ricevis kroman punon, rajtas viziti samtempe tri personoj. Granda ĉambro per poluritaj barieroj estas dividita je separaj kvadratoj, en kiuj staras po du benketoj: unu kontraŭ la alia. Sur unu sidas malliberulo, sur la alia sidas vizitantoj.
1155 Ĉiuj malliberuloj havas grizan veston, sed reguloj permesas vestiĝi duone je apartaj detalaĵoj: aŭ griza pantalono, aŭ griza svetero. En la ĉambro aŭdiĝis egala murmuro simila al la sama kiel en kineja vestiblo. Infanoj, venintaj por vidi patrojn, iufoje kuris trinki akvon.
1156 Ŝia edzo, malliberulo, klininte kapon, rigardis siajn manojn. Cirkonstancaro de rendevuoj estas videble simpla kaj do vizitantoj povas kaŝe transdoni al malliberuloj ion malpermesatan. Sed tio senutilas, ĉar post fino de rendevuo kaj reveno en kameron ili estos skrupule kontrolitaj.
1157 En korto ni vidis grupojn de arestitoj, kiuj sunvarmiĝis kaj ludis pilkon (nia akompananto diris, ke tio estas itala ludo, ĉar en Sing Sing troviĝas multaj italoj). Tamen en la korto oni povas vidi nur malpli grandan parton de malliberuloj. Ĉiuj ceteraj tiutempe spektis filmon en prizona kinejo.
1158 Plej bonan prezenton pri la prizono povus doni bildoj, sed bedaŭrinde interne de Sing Sing fotado estas malpermesata. Jen kion ni interne vidis. Mallarĝaj, kiel ŝipaj kajutoj, kameroj, kun leonaj kradoj anstataŭ pordoj, okupas ĉiujn ses etaĝojn. En ĉiu etaĝo troviĝas metalaj galerioj kaj ŝtuparoj.
1159 Ĝi malpli similas iun loĝejon eĉ prizonan, sed pli iun mekanikan uzinon. Kameroj ne havas fenestrojn, sekve lumo penetras tien tra internaj kradoj. Ĉiu kamero kajuto havas liton, tableton kaj necesejon kovritan per polurita kovrilo. Sur muraj hokoj pendas radio kapaŭdiloj.
1160 En tri novaj konstruaĵoj de l' prizono ĉiu malliberulo troviĝas en separata kamero. Dum konstruado oni pripensis kaj enigis ĉiujn plibonigojn laŭ usonaj normoj kaj do ĝi estas sufiĉe oportuna, se eblas uzi tiun ĉi vorton por la prizono. Ĉi tie sufiĉas lumo kaj freŝa aero.
1161 Ĝi estis tute malsama kaj similis realan sultanan konstantinoplan malliberejon. En malgrandaj (mallarĝaj kaj malaltaj) kameroj oni ne povas vertikale stari kaj dum sido sur lito genuoj tuŝas kontraŭan muron. Litoj estas dunivelaj por du malliberuloj kuŝantaj unu super la alia.
1162 Tie ne sufiĉas lumo, forestas brilaj necesejoj kaj pacigantaj bildetoj kun anĝeloj. Nur malsekeco kaj timo. Ni ekparolis pri dumviva enŝloso. Ankoraŭ al ni oni montris malsanulejon, bibliotekon, dentejon kaj ceterajn ejojn necesajn en prizono. Ni leviĝadis en liftoj, paŝadis laŭ belaj koridoroj.
1163 Kvankam sur la elektra seĝo jam estis mortigitaj ducent viroj kaj tri virinoj, sed ĝi aspektis kiel tute nova. La flava seĝo estis farita el ligno kaj havis altan dorson kaj kubutapogilojn. Ĝi estis tute paciema kaj povas stari kiel kutima meblo endome de iu puritana familio.
1164 Sed post pli detala observo, la seĝo kaŭzis niajn negativajn sentojn, kiam ni ekvidis kvazaŭ poluritajn kubutapogilojn, ĉar ni ne volis imagi tiujn personojn, kiuj faris tiun ĉi "poluradon". Kelkaj metroj for de la seĝo staris kvar firmaj benkoj por atestantoj kaj eta tablo.
1165 Jen estas tuta medio, en kiu okazas transiro en pli bonan mondon el la malpli bona. Ne pensis, probable, juna Tomaso Alvo Edison, ke elektro plenumos tiujn ĉi malgajajn devojn. Tra pordo troviĝanta en maldekstra angulo de l' ĉambro vidiĝis eta ejo iom pli granda ol telefona budo.
1166 En ĝi sur muro pendis marmora distribua panelo, plej ordinara panelo kun malmoderna kontaktilo, kiun oni povas vidi en ajna mekanika metiejo aŭ maŝinejo de iu provinca kinejo. Post kontakto elektra kurento grandpotence frapas tra kasko kapon de mortkondamnito kaj ĉio finiĝas.
1167 Jen estas la tuta tekniko. Persono, funkciiganta kontaktilon, – diris nia gvidisto, – enspezas cent kvindek dolarojn pro unu ekzekuto. Ne eblas liberiĝi de dezirantoj fari tion ĉi. Iam oni diris, ke kvazaŭ tri personoj samtempe ekfunkciigas kontaktilon kaj neniu scias, kies ilo mortigis.
1168 Oni komencis realigi ordinaran preparon al ekzekuto. Per larĝa leda zono li estis aligita al la seĝdorso, liajn gambojn oni alpremis al kverkaj seĝkruroj kaj brakojn al kubutapogiloj. Kaskon oni ne surmetis, sed s ro Adams ekpetegis, ke almenaŭ pinton de drato oni aligu al lia kapo.
1169 Estis laŭdinda tio, ke la filmo estis freŝa kaj ĝin povis spekti ordinara publiko ekstere de l' prizono en Ossening. Tamen estis tre strange, ke enhavo de l' filmo prezentis agojn de gangsteroj. Ĝia montro al malliberuloj estis fakte samo, se oni incitus drinkulon per brando.
1170 Estis jam malfrue. Ni dankis afablan akcepton, leona krado malfermiĝis kaj ni foriris. Post sidado sur la elektra seĝo s ro Adams neatendite trafis en melankolion kaj silentis la tutan vojon. Dum veturado ni vidis starantan ĉe rando de ŝoseo kamionon kun grave difektita pro akcidento pugo.
1171 Junaj servistoj en duonmilitista uniformo, uzata kutime en hoteloj, restoracioj kaj teatroj, lerte helpis al enirantoj. En vestiblo pendis bildoj kun nudaj belulinoj revantaj pri pasio. Kiel en ceteraj restoracioj, en kiuj oni rajtas danci, mezon de "Holivudo" okupis longforma podio.
1172 Kiam teleroj kun ne tro apetita usona supo jam estis surtabligitaj antaŭ ni, el malantaŭo de l' orkestro subite aperis junulinoj nudaj duone, nudaj trikvarone kaj nudaj naŭdekone. Ili intense eksaltis sur la podion, foje trafinte per siaj plumoj en telerojn kun supo aŭ en boteletojn kun mustardo.
1173 La restoracio estis tute plenigita. Tagmanĝo en ĝi kostas du dolarojn por unu persono. Tio signifas, ke meza novjorkano povas ĝin viziti nur unufoje dum monato aŭ eĉ malpli ofte. Tamen ĉi tie li rajtas danci, aŭskulti ĵaztrupon, manĝi kotleton, rigardi huriojn kaj ricevi plenan ĝuon.
1174 La nomo de l' klubo precize prezentas rajtojn kaj devojn de ĝiaj membroj. Ĉiu pagas pro si mem. Sur tiu potenca ekonomia bazo grupiĝis pluraj ĵurnalistoj kaj verkistoj. Tamen ekzistas unu escepto. Honoraj gastoj ne pagas, sed ili devas deklami iun ridindan improvizaĵon.
1175 Pro deklamado la gasto ricevas neabundan matenmanĝon kaj grandan gipsan medalon de l' klubo, sur kiu estas prezentata ebrieta viro en ĉifita cilindra ĉapelo, kuŝanta sub la klubaj komencoliteroj. Dum la tuta ovacio medalojn oni pendigas sur kolojn de gastoj kaj poste ĉiuj forlasas la klubon.
1176 La deklamo havis grandan sukceson. Membroj de l' klubo "Germana regalo" aplaŭdis tre longe. Iom poste ni eksciis, ke plejparto de membroj ne sukcesis kapti niajn profundajn rezonojn pro stranga rusa angla prononco de l' oratoro. Tiu ĉi estis sprita kaj sole korekta respondo al nia demando.
1177 La trian de novembro 1936 okazos la elektado de usona prezidanto kaj do usonanoj opinias, ke nur tiam klariĝos vojo, laŭ kiu iros Usono. Poste la kunvenestro donis parolon al bonstatura viro prezentita kiel kolonelo. Li senprokraste ekparolis mokeme rigardante la alvenintojn.
1178 Tiun peton mi rifuzis. Sed ĉiuj aliaj estas bonvenaj. Pagu monon kaj okupu lokojn, kaj ne gravas, kiu vi estas: bolŝeviko, anarkiisto, reakciulo, baptisto – pri tio mi ne interesiĝas. Fininte paroladon, la aŭdaca kolonelo eksidiĝis sur sian seĝon kaj retrinkadis sian kafon.
1179 Ĉirkaŭ rektangulo sur krudaj deklivoj situas seĝaro kaj jam ĝis komenco de l' matĉo ni observis imponan vidaĵon – tutajn dudek kvin mil sidlokojn malplenajn. Okaze de l' matĉo seĝojn oni aldonis kaj starigis ilin sur la arenon, apud alta ringo, kiu estis helege lumigita.
1180 Ties makzeloj permanente moviĝas kaj klakas. Karnera kaj lia rivalo trafis antaŭlastan paron. Sub surdigantaj aklamoj Karnera venis sur la ringon kaj ĉirkaŭrigardis per sia severa konfuzita rigardo, kiun kutime havas tre altaj kaj fortaj homoj. Li kvazaŭ timis ion aŭ iun dispremi, rompi, kripligi.
1181 La giganto forĵetis buntan mantelon kaj iĝis videbla lia sengrasa, bela korpo simila al iu ne ĝisfine konstruita gotika templo. Lia rivalo estis solida, mezaltkreska germano kun blankaj haroj. Eksonis signalo kaj sekundantoj forlasis la ringon. Karnera trankvile komencis bati la germanon.
1182 Neegaleco de l' konkurantoj estis tute videbla: Karnera estis multe pli alta kaj pli peza ol la germano. Tamen spektantoj rekriis emocie, kvazaŭ rezulto estis malklara. Ĝenerale usonanoj preferas krii kaj eĉ iufoje ŝajnas, ke ili alvenas ne spekti bokson aŭ futbalon, sed sole krii.
1183 Krom tio, spektantoj per sia kriego entuziasmigis konkurantojn. Dum tri kaj duono rundoj de bokso inter Karnera kaj la germano ili fordonis tiom da energio, realigis tiom da moviĝoj, ke, se ĉion ĉi oni povus utiligi, do eble konstruis sesetaĝan domon kun ebena tegmento kaj kafejo en la unua etaĝo.
1184 Tiu mono estas pli bona, kiu estas multa! Bokson oni rajtas ŝati aŭ ne ŝati. Tio estas privata opinio de ĉiu homo. Sed bokso tamen estas sporto malfacila, povas esti eĉ nenecesa, sed finfine ĝi estas sporto. Koncerne de usona lukto necesas diri, ke vidaĵo estas tute nesporta, kvankam rimarkinda.
1185 Pura sablo plenigis tutan supraĵon de l' areno. Sur tribuno sidis muzikistoj kaj plenforte blovis en siajn blovinstrumentojn. Malfermiĝis pordegoj de densa, ligna baraĵo kaj komenciĝis parado de partoprenantoj. Sur rimarkindaj ĉevaletoj rajdis reprezentantoj de romantikaj ŝtatoj de Usono.
1186 Vakeroj laŭvice elrajdis rapide el la pordegoj sur bovoj, kiuj furioze kalcitris. Verŝajne la bovoj estis intence furiozigitaj per iu doloro, ĉar ili kalcitris tre aktive. Celo de ĉiu rajdanto estis plej longatempa troviĝado sur bovdorso, kiun li rajtas teni nur per sola brako.
1187 Sub plafono pendis grandega horloĝo kun sekunda montrilo videbla en ĉiu loko. Unu vakero sukcesis rajdi sur koleriĝinta besto deksep sekundojn, la alia – dudek kvin. Iuj rajdantoj alteriĝis jam post la dua aŭ la tria sekundo. Venkinton bovo malsuprenĵetis je la kvardeka sekundo.
1188 Ĉiu vakero devas rajdatingi kornobatantan, malican bovinon, kiu galopis laŭ la areno tiel rapide, ke estis tre malfacile supozi por tiu ĉi entute trankvila besto. Atinginte ĝin la vakero malsuprensaltis for de l' ĉevalo sur kolon de l' bovino kaj firme manpreminte kornojn penis klini la bestkapon.
1189 Ja necesas krom alterigo ankoraŭ urĝe ŝnuri ĝiajn hufojn kaj elmelki en boteleton, kiun la vakero tuj elpoŝigis, almenaŭ iom da lakto. Ĉiu konkuro daŭriĝis unu minuton. La venkinto, sukcesinta melki la bovinon, solene suprenlevis brakojn kun boteleto kaj gaje forkuris al posto de l' baraĵo.
1190 La kolonelo diris veron. Sur lia areno oni povas spekti bonon kaj malbonon. Ni admonis lin, samkiel junulo admonas fraŭlinon ami lin. Li havas neniun bazon, sed tre deziras esti amata. Jen li sekve ĝemas. S ro Adams nenion respondis, kiel tiu sama fraŭlino, aŭ provis ekparoli pri alia temo.
1191 Ni elpensis torturon, kiu turmentis la bonkoran, maljunan ĝentlemanon tutan semajnon. Sed ni senkompate repetis lin sentante, ke nia amiko hezitas kaj necesas, kiel plej baldaŭ, forĝi tiun ĉi diketan, enigitan en akuratan, grizan kostumon, feron, dume ĝi estas inkandeska.
1192 Por vi ne gravas, restigi min sola kune kun bebo. Vi estas scivolema kiel negrido, kvankam vi jam estas sesdektrijara. Rememoru, kiom da fojoj vi veturis tra Usono per aŭto kaj trajno? Vi konas la landon samkiel vian loĝejon. Se vi deziras revidi ĝin ankoraŭfoje, tiam veturu.
1193 Kie ni tiam trovos necesan idealulon? Ni delonge staris antaŭ vitrinoj de vendejoj prezentantaj akcesoraĵojn por vojaĝoj. Sakoj faritaj el skota ŝtofo kun zipoj, dorsosakoj el ŝipa veltolo, valizoj el mola ledo, plejdoj kaj termosoj – ĉio memorigis vojaĝon kaj allogis al ĝi.
1194 La aŭtoj mem estis tiel belaj, ke bezonis nenion. Perfekta, usona teknika stilo konsistas el tio, ke esenco havas nenion troan. Aŭto estas celo de via vizito kaj do tie ĉi ekzistas nur ĝi. Vi rajtas tuŝi ĝin permane, eniĝi ĝin, turni stirilon, funkciigi antaŭlanternojn, detale ekzameni motoron.
1195 Sur apartaj placetoj rotaciis speciale poluritaj ĉasioj kaj motoroj. Turniĝis kaj saltis nikelitaj radoj prezentante elastecon de risortoj kaj amortiziloj. Ĉiu kompanio demonstris sian unikan teknikaĵon, por ĝisfine allogi aĉetanton kaj maltrankviligi lin (ĉefe lian edzinon).
1196 Kaj tiun nokton kutima geedza lito transformiĝos por malfeliĉa edzo je kuŝejo de hinda fakiro kun enigitaj najloj. Tamen malaltaj, potencaj "kord" oj (cord) kun kristalaj antaŭlanternoj troviĝantaj interne de aloj por pli oportuna ĉirkaŭblovado, devigas forgesi orajn skarabojn.
1197 Usonaninoj interniĝas en aŭtojn kaj sidas tie multajn horojn nedezirante eliri. En plena ekstazo ili premas butonon kaj antaŭlaternoj elrampas solene el aloj. Ili repremas la butonon kaj tiuj malaperas en siaj nestoj. Kaj denove elekstere oni povas vidi nenion – nur nudan, brilan alon.
1198 Komence oni volas preteriri tiujn nigrajn, simplajn aŭtojn, ĉar ŝajnas iom stranga tio, ke ili staras apud pli modernaj ekzempleroj. Tamen dum atenta esplorado iĝas klara tio, ke ĝi estas ĉefa aŭto ĉi tie. Ĝi servados tutan vivon kaj sekve ĝin preferas aĉeti superriĉaj oldulinoj aŭ princoj.
1199 Ĉiu bazaro havis apartan lokon, en kiu sub baldakeno, staris aŭtomobilo ornamita per alloga afiŝo: "Hodiaŭa sensacio", kaj ni ege ekdeziris ĝin aĉeti, des pli, ke la sensacio kostis malmulte kaj aspektis, kiel la nova. Sed Adams estis tiam necedema kaj haltigis nin de danĝera aĉeto.
1200 Ni aĉetis novan "ford" on. Komence ni volis aĉeti ĝin kun radioricevilo. Sed al ni oni rakontis unu teruran eventon. Antaŭnelonge okazis aŭta akcidento en montaro. Kripligitaj homoj kelkajn horojn troviĝis en difektita aŭto kaj kontraŭvole aŭskultis sonojn de fokstrotoj el funkciinta radioricevilo.
1201 Ankaŭ ni rifuzis hejtilon, kiun ni dubinde uzos, ĉar pro ĝi ŝvitas venta vitro. Ni ŝparis dekdu dolarojn. Cindrujo kostis malmulte, sed mankis tempo por aĉeti ĝin. Unuvorte, ni aĉetis plej ordinaran "ford" on, sen radio, hejtilo, cindrujo, posta kofro, sed kun elektra fajrilo.
1202 La komercisto aspektis kiel gangstero kaj kvazaŭ ne tro volis vendi la aŭton al ni. Se ni ĝin aĉetos estos bone, se ne – ankaŭ nenio grava okazos. Tamen ni tuj ekvidis ĝuste tion, kion ni serĉis. La aŭtomobilo estis tute nova, havis musan koloron, aspektis kiel kara, sed kostis malmulte.
1203 Por fari al ni komplimenton, olda Adams diris, ke dum sia vivo neniam vidis tiun perfektan, ekonomian kaj facile moviĝantan aŭton. Ni ankaŭ sentis kontentigon pro tio, ke inter dudek kvin milionoj da usonaj aŭtomobiloj ni posedas la plej bonan. Lastan nokton ni pasigis ĉe geedzoj Adams.
1204 Ni decidis ellitiĝi kiel eble pli frue por forveturi, kiam la bebo estos dormanta. Sed tio ne sukcesis. La knabineto ekvidis nin portantajn valizojn. Ne eblas senkompate rigardi tiam la geedzojn. Ili per mensogaj voĉoj asertis la bebon, ke post unu horo ili revenos. La negrino ploris.
1205 Laŭ ŝtona pavimo fluis malpura akvo. Verda viadukto de la supergrunda fervojo transpasis straton en alteco de la kvina etaĝo. Energiaj novjorkanoj rapide veturis en aŭtoj laŭ siaj devoj. Brilis reklamo de razisto – rotacianta vitra cilindro kun blankaj, ruĝaj kaj bluaj strioj.
1206 Cetere, ĉi tie ĉiuj konstruaĵoj estis faritaj el ruĝa briko kaj sekve nenion allogan oni povas vidi. En Nov Jorko ekzistas pluraj problemoj. Milionoj da loĝantoj aŭdace penadas plibonigi siajn vivkondiĉojn. En ĝi estas tre multe da mono, kiun posedas nur koterio de riĉuloj.
1207 En nia dispono estas sesdek tagoj, dum kiuj ni devos traveturi ĉirkaŭ dek mil mejlojn. La veturado mem bezonas kvardek tagojn, se ni ĉiutage superos distancon je ducent kvindek mejloj. Dek kvin tagojn ni planas uzi por ĉirkaŭrigardoj, konatiĝoj, studadoj k.a. Sume tio deprenos kvindek kvin tagojn.
1208 Nia valizo situis en kofro instalita sub malantaŭan sidlokon. En ĝi troviĝis ĉemizoj, naztukoj kaj ĉefe rekomendoj novaj kaj malnovaj al personoj loĝantaj en lokoj, kiujn ni vizitos. Adresitoj estis profesoroj, teatristoj, poetoj, inĝenieroj, politikistoj, guberniestroj kaj senatanoj.
1209 Entute rekomendoj sufiĉis. Venis tempo plenumi promeson kaj verki apartan ĉapitron pri usonaj vojoj. Ili meritas tion. Povas esti, ili meritas ne nur apartan ĉapitron, sed laŭdplenan libron. Nun ni jam kutimiĝis al tiu perfekta atingo de konstrua teknologio, sed nia unua impreso restas neforgesebla.
1210 Ni ruliĝis laŭ ĝi tiel rapide kaj senbrue, kiel pluvguto malsuprenfluas laŭ vitro. La ŝoseo havis laŭlonge blankajn, dikajn striojn. Laŭ ĝi en ambaŭ direktojn povas veturi samtempe kvar aŭtoj. Praktike, tiuj vojoj, samkiel vojoj de antikva Romo, estis konstruitaj por ĉiam.
1211 Ni tiam nenion komprenis pri la problemo kaj nur kapjesis rigardante blankajn striojn de l' ŝoseo. Ho, ŝoseo! Dum du monatoj ĝi kuregis renkonten al ni – farita el betono, asfalto kaj frakasita ŝtono saturita per bitumo. Malfacile veturi laŭ usona federala ŝoseo malrapide.
1212 Inter milionoj da aŭtoj ni traveturis distancon de unu oceano ĝis la alia, kiel sablero pelita de benzina ventego, jam dum multaj jaroj blovanta en Usono! Nia aŭto veturis preter kelkaj gazolinaj stacioj kun ses, ok kaj eĉ dek ruĝaj aŭ flavaj kranoj. Ĉe unu el tiuj ni haltis por plenigi cisternon.
1213 Ĉiu nova galjono kaŭzis melodian sonon. Tie ni unuafoje ekaŭdis vorton "service", kiu signifas – servado. La cisterno estis plenigita kaj ni povas veturi plu. Sed ĝentlemano en striaj kepo kaj leda kravato opiniis male, kvankam jam faris ĉion, kion ni petis: vendis dek unu galjonojn da benzino.
1214 Dum lia laboro, kiu kostas nenion por vojaĝanto, li krome komunikas novaĵojn pri la ŝoseo kaj vetero en la vizitotaj lokoj. Nu, ŝajne, ĉio estas en ordo kaj jam nenio bezonas revizion. Tamen al vojaĝanto plaĉas tiu servado kaj do por ĉiu okazo li petas ekzameni funkciadon de dekstra, fronta pordeto.
1215 Ne eblas, ke al vi oni donis pasintjaran mapon jam ŝanĝitan. Ĉiu freŝa mapo havas eĉ informon pri farataj riparoj de vojo en certaj lokoj. Ĝia dorso indikas hotelojn kaj gastejojn, en kiuj oni povas pasigi nokton. Ankaŭ estas indikoj pri vidindaĵoj situantaj apud la ŝoseo.
1216 Nia muskolora "ford" konsumas unu galjonon da benzino por 16 mejloj. En ŝtato Nova Jorko benzino kostas 16 cendojn pro unu galjono, sekve plena dekkvar galjona cisterno kun benzino kostanta du dolarojn kaj dudekkvar cendojn garantiis veturon longan je ducent dudek kvar mejloj.
1217 Hodiaŭ, vespere alvenos loka junularo kaj okazos dancoj. Tio ĉi aspektis tre agrable, pace kaj eĉ patriarkece. Ja ni troviĝis nur cent mejlojn for de Nov Jorko, kiu estas plej brua loko en la tuta mondo. Kaj ĉi tie regas kvieto, provincia, sincera flirto dum dancado, ornamaĵoj el tigoj kaj floroj.
1218 Apud enirejo de l' restoracio disvastiĝis senbrila betono de altkvalita ŝoseo. S ino Adams reĉagreniĝis, ĉar ŝi devas konduki aŭton malrapide. Alilandulo, eĉ ne posedanta la anglan lingvon, sentime povas veturi laŭ ĉiu usona vojo. Li nenie perdos necesan vojon, ĉar ili havas numerojn.
1219 Indikiloj kun numeroj de ŝoseoj staras tre dense kaj sekve ne eblas erari. Iufoje du ŝoseoj unuiĝas. Tiam sur apudvoja stango vidiĝas du numeroj: supre – la federala kaj malsupre – la ŝtata. Iufoje okazas kuniĝo de kvin, sep aŭ eĉ dek ŝoseoj, sekve kvanto de indikiloj sur stango respektive pliiĝas.
1220 Ekzistas diversaj indikiloj, tamen ni vidis neniun troan, kiu distrus ŝoforon. Ĉiu indikilo staras tre oportune, dekstre de ŝoseo kaj ĝia situo permesas al ŝoforo vidi samtempe ĝin kaj vojon. Bildoj supozas neniun miskomprenon. En Usono ne ekzistas indikiloj kun malfacile kompreneblaj simboloj.
1221 Plej majeste aspektas kamionoj nokte, kiam ili estas ornamitaj per ĉenoj de verdaj kaj ruĝaj ampoloj, senhalte hastantaj liveri lakton en la urbon ĝismatene. Ankoraŭ pli majeste aspektas kamionoj veturigantaj en specialaj kromĉaroj samtempe tri aŭ kvar novajn aŭtomobilojn.
1222 Ĉiutempe, eĉ dum plej malbona vetero, rapide veturas tra Usono pasaĝeraj busoj. Kiam nokte oni vidas ties siluetojn flugantajn laŭ dezerto, nevole rememoriĝas poŝtaj diliĝencoj, kondukitaj per maltimemaj kaleŝistoj, kiuj estas menciitaj en noveloj de usona verkisto Bret Harte.
1223 Cent dudek varmomoderigaj, ekscitaj kaj dolormildigaj medikamentoj! Kial, oni faras ilin en apotekoj per metia rimedo? Necesas establi serian produktadon en fabrikoj. Post kiam oni komencis produkti medikamentojn industrie, malsanuloj nenion gajnis, ĉar medikamentoj ne iĝis malpli karaj.
1224 Por iel kompensi la perdon farmaciistoj komencis vendi glaciaĵon, freŝigan akvon, galanterion, ludilojn, cigaredojn kaj drogojn, – unuvorte ili ekagadis diversmaniere. Kaj do nuntempe usona apoteko aspektas interne kiel granda verŝotablo kun rotaciaj altaj taburetoj starantaj apud ĝi.
1225 Ili kirlas kremon, verŝas el nikelitaj kranoj gasigitan akvon, rostas kokidojn kaj kun tinto ĵetas en glasojn glacierojn. Tamen apoteko jam transformiĝis je taverno, sed ĝia mastro devas esti diplomita farmaciisto, kiu rajtas vendi kafon, glaciaĵon, rostaĵojn kaj ceterajn drogojn.
1226 En Nov Jorko konserviĝis nur sola apoteko, en kiu farmaciisto mem preparas medikamentojn. Ho, ĝi estas rimarkinda ejo, kiun penetris aŭreolo de medicina mistero! Por konvinki ĉiujn, ke tie li preparas medikamentojn permane, la mastro elstarigis en vitrinon amason da malnovaj, jam flavaj receptoj.
1227 Post manĝado ni ekinteresiĝis pri mensaj nutraĵoj, kiujn en apoteko ankaŭ oni vendis. Tie troviĝis akre kolorigitaj bildetoj kun lokaj vidindaĵoj, tre malkaraj – du ekzempleroj kontraŭ kvin cendoj. La nekolorigitaj kostis pli: unu kontraŭ kvin cendoj, ĉar ties kvalito estis pli alta.
1228 Ĉu estas vojaĝanto, kiu ne spertis freŝan, neripeteblan senton de emocia atendado, penetrintan en animon dum eniro en urbon, ankoraŭ nevizititan? Ĉiu strato aŭ strateto apertas al serĉantaj okuloj de l' vojaĝanto plurajn novajn arkanojn. Jam vespere ŝajnas, ke li sukcesis ekami la urbeton.
1229 Sed preskaŭ ĉiuj, ceteraj, usonaj urboj similas unu la alian, kiel kvin kanadaj ĝemeloj, kiujn ne scipovas distingi eĉ ties tenera patrino. Tiu senkolora kaj vulgara konglomerato de briko, asfalto kaj reklamoj aperigas en sino de vojaĝanto nur sentojn de ĉagreno kaj seniluziiĝo.
1230 Do, ekzistas Nov Jorkoj kun du mil rezidantoj, kun mil okcent rezidantoj kaj eĉ kun naŭcent. Ties rezidantoj promenas fiere laŭ sia Brodvej o kaj aprezas ĝin pli ol sama novjorka. Arkitektura aspekto de konstruaĵoj situantaj sur ĉefa strato ne donas al nova okulo iun artan plezuron.
1231 Ili estas faritaj el ordinaraj brikoj, kunmetitaj en duetaĝajn kubojn. En ili homoj perlaboras monon kaj do neniuj abstraktaj ornamaĵoj estas bezonataj. Malsupra parto de urbo nomiĝas "business center" – afera centro. Tie funkcias oficejoj, vendejoj, kinejoj. Trotuaraj estas senhomaj.
1232 Dika tavolo de falinta foliaro kuŝas sur kvadrataj gazonoj. Belaj domoj brilas sub radioj de la aŭtuna suno. Iufoje kelkaj vilaoj de la rezidanta parto, en kiuj loĝas riĉuloj, okazigas gravan impreson. Tie estas plena idilio de riĉo, kiu ŝajne povas okazi nur en fabelo.
1233 Perfektaj "touring cars" – turismaj aŭtoj staras apude. Afera centro aspektas malsame kaj tieaj konstruaĵoj similas iun fajran depoton, en kiuj oni perlaboras monon por supre menciita idilio. Diferenco de ties fasadoj estas tiel grava, ke ne eblas komence kredi, ke ili situas en la sama urbo.
1234 Pluraj malkontentaj verkistoj de Usono loĝis en urbetoj situantaj en Meza Okcidento. Ili protestis kontraŭ unutoneco, kontraŭ mortiganta kaj senĉesa serĉado de dolaroj, kiu ne havas finon. Iuj urbetoj faras heroajn streĉojn por iel ajn diferenci dis de siaj unutipaj fratoj.
1235 Same ĉiu rigardo el aŭta fenestro vidas perfektan ŝoseon kun apudaj gazolinaj stacioj, gastejoj kaj reklamaj afiŝoj. Tio ĉi estis vidata hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj estos vidata nepre morgaŭ kaj postmorgaŭ. Tagmanĝo en ŝtato Ohio estos sama, kiel estis hieraŭ en ŝtato Nova Jorko.
1236 Antaŭ geografia prezentado de usona Oriento, kies reliefo estas diversa, necesas rimarkigi plej gravon: ĝi estas plenigita per aŭtoj kaj elektro. Nia vojaĝo nur komenciĝis, tamen ni jam sukcesis rompi plej gravan punkton de plano prilaborita de s ro Adams. Tiun kondiĉon ni ĉiuj akceptis.
1237 Timege veturi vespere laŭ granda usona ŝoseo. Ĉirkaŭe estas mallumo. Kiel fulmoj okulfrapas lumĵetiloj de renkontaj aŭtoj. Ili flugas unu post la alia, kiel etaj lumaj uraganoj, akre sonante kaj snufante kiel katoj. Rapideco de nia aŭto ne estis ŝanĝita, tamen ŝajnas, ke ĝi pliiĝis duoble.
1238 Antaŭe, sur longa oblikva voja parto, vidiĝis ĉeno de moviĝantaj, paradaj lumgirlandoj, surfone de kiuj estas preskaŭ nerimarkeblaj ruĝaj lumoj de preterveturantaj aŭtoj. Tra malantaŭa fenestro permanente penetras senpacienca lumo de atingantaj aŭtoj. Ne eblas halti aŭ malakceli nian moviĝadon.
1239 Pro egalritmaj blindigantaj ekbruloj de lumo ĉiu homo komencas konvulsie oscedi. Dormiganta indiferenteco ekposedas animon. Perdiĝas celo de la vojaĝo. Kaj sole en sino de cerbo pulsas terura penso: tuj iu ebria kaj gaja idioto kun optimisma rideto enpuŝiĝas nian aŭton kaj okazos akcidento.
1240 Kaj en Usono ne ekzistas tiu potenco kapabla preventi tiun ĉi amasan mortigon. Ĝis Skenektedio restis ankoraŭ ĉirkaŭ dudek mejloj, sed la urbo jam demonstris sian elektran potencon. Apud la ŝoseo aperis lanternoj similaj al melonoj, kiuj ĵetis tre helan, sed ne blindigintan, flavan lumon.
1241 En ĝi estas multe da asfalto, briko kaj elektraj lampoj, povas esti, eĉ pli ol en Romo. Kaj sendube pli multe en ĝi estas elektraj fridujoj, lavmaŝinoj, polvosuĉiloj, banujoj kaj aŭtoj. Tamen la urbo estas ege malgranda spiritsence kaj do ĝi povus lokiĝi sur areo de unu strateto.
1242 Ĉiuj urbanoj sciis, ke la romano estis ideale pura, ke ŝi ne adultis kaj tolereme atendis divorcon. La novgeedzoj komencis la novan feliĉan vivon, opiniante, ke ĉiuj problemoj finiĝis. Fakte, ili eraris, ĉar ties turmentoj nur ekaperis. Vizitoj al ili ĉesis kaj ilin neniu invitis gasti.
1243 Ĝenerale, tiu reago de la loĝantaro al la nova geedza paro estis tute ŝajna, ĉar enanime ili indiferente rilatis al stato de tiuj personoj, sed origina usonano ne devas divorci. Tio estas maldeca. Rezulte tiu homo, kuraĝinta ekami kaj edziĝi al la eksedziniĝinta virino, forlasis la urbon.
1244 Socio de urbeto, aperinta kaj kreskinta apud granda industria entrepreno, entute kunligita kun ĝia funkciado, pli ĝuste kun interesoj de ĝiaj posedantoj, kapablas forte influi. Formale laboranton oni neniam maldungas pro liaj konvinkoj. Li rajtas kredi en Usono ĉiun koncepton, ĉiun eklezion.
1245 Li estas libera civitano. Tamen, se li ne vizitas preĝejon, iufoje laŭdas komunismon, do iun momenton, kiun li mem ne rimarkos, li perdos laboron kaj malaperos el la urbo. Personoj, kiuj lin elpelos, ne tro kredas Dion, sed regule vizitas preĝejon. Tio estas maldeca – ne viziti preĝejon.
1246 En Skenektedio ni enloĝiĝis en hotelon kun tri akvoj: varma, malvarma kaj glacia. Poste ni eliris promeni. Estis nur la deka vespere, sed stratoj jam estis senhomaj. Ĉe randoj de trotuaroj estis parkitaj malhelaj aŭtoj. Maldekstre de l' hotelo estis malplena kampo kovrita per herbo.
1247 Perfekta, betona vojo, ĉirkaŭiganta la kampon, estis malplena kaj eĉ ne havis trotuaron, ĉar evidente konstruistoj ne povis supozi, ke ekzistas personoj, kiuj alvenos al ĉefa oficejo de "G.E." piede anstataŭ aŭte. Kontraŭe de la oficejo staris kantino alligita al malnova kamioneto.
1248 Sur vendotablo staris benzina lumigilo. Ni komencis diskuti pri preparo de l' nutraĵo. La oldulo ege emociiĝis kaj eliris el la kantino. Longatempe ni staris apud vitrino de la kantino aŭskultante rakonton de l' vendisto saturigitan per miksaĵo el ukrainaj, rusaj kaj anglaj vortoj.
1249 Poste li kamplaboris en farmobieno. Poste oni dungis laboristojn en lokomotivan uzinon situantan en Skenektedio kaj li eklaboris en ĝi. Okazis, ke la viro, delonge forveturinta el Rusio, atente sekvas ĉion, kion oni skribas kaj parolas en Skenektedio pri lia eksa patrujo.
1250 Tio ŝajnas nekredebla, ke en la lando, en kiu produktado de maŝinoj estas virtuoza, en kiu nacia genieco realiĝis ĝuste dum inventado kaj produktado de maŝinoj reduktantaj bezonon pri laboristaj manoj kaj faciligantaj laboron de homoj, – aperis eldiraĵoj, kiuj estus strangaj eĉ en frenezulejo.
1251 Same ni rememoris rakonton pri negro laborinta en haveno kiel kontrolisto, kiu kalkulis stakojn da kotono. Dum laboro li inventis ilon kapablan kalkuli tiujn stakojn kaj proponis ĝin al mastroj. Ili kun plezuro ekuzis la kalkulilon, sed negron ili maldungis. Li iĝis senlaborulo.
1252 Ni ne volas prezenti al legantoj nur niajn impresojn. Ni mem kun plezuro tralegus priskribaĵon de iu soveta inĝeniero, kies fako estas elektro. Tamen ni komprenis tiean altan teknikan nivelon kaj perfektan ordon. En labo ni ekvidis plej eminentajn fizikistojn de l' mondo, laborantajn sen jakoj.
1253 Ĉiu bezonata monsumo havas neniun limigon. Tio permesis inviti plej talentajn fizikistojn. Neniu usona universitato povas doni tiujn liberajn laborkondiĉojn, kiujn ili havas en la uzina labo. Tamen ĉio, kion tiuj sciencistoj inventas, estas plena propraĵo de l' kompanio.
1254 Dank'al ilia laboro progresas scienco kaj samtempe la kompanio grave profitas. En komforta kaj bele ornamita klubejo por inĝenieroj, dum matenmanĝo, ni estis ege surprizitaj, aŭdinte eldiraĵojn de kelkaj inĝenieroj tre similajn al tiuj, kiujn eldiris la vendisto de "pop korn" o.
1255 Probable ili jam antaŭvidis momenton, kiam maŝinoj senlaborigos ne nur laboristojn kaj ilin ankaŭ. Fine de l' matenmanĝo nin oni konatigis kun maldika kaj altkreska, grizhara ĝentlemano, kies vangoj estis plenaj de sana, tomata ruĝeco. Li estis malnova amiko de s ro Adams.
1256 Anstataŭ abrupta kutima sono aŭdiĝis melodio, kvazaŭ venanta el iu muzika skatolo. Pordo apertis mem kaj ni venis enirejon. S ro Ripli alpaŝis al pendanta surmure kesteto, per kutima manmovo apertis pordeton kaj montris al ni iun elektrilon. Eldirinte tiu ŝercon, s ro Ripli ekridis.
1257 Al tiu tipo apartenas prosperantaj usonanoj kun sufiĉa enspezo, bona apetito kaj granda rezervo de optimismo. Kiam ili iĝas kvardekjaraj, do tiam iliaj vangoj ruĝiĝas kaj haroj griziĝas ĝis vivfino kaj ne eblas determini realan aĝon de tiuj viroj: ĉu kvindek aŭ sesdek ok.
1258 Tamen plej grava surprizo atendis gastojn en kuirejo. En ĝi staris elektra forno kun tre blanka supraĵo. Sur vizaĝo de s ro Ripli aperis kompatinda mieno. Tamen post unu momento sur ĝi jam denove vidiĝis optimisma rideto. Li aliris al staranta apud la forno kvadrata rubujo kaj suprenlevis kovrilon.
1259 Aŭdiĝis mallonga zumo – kaj la ruĝvanga ĝentlemano fiere levis la kovrilon. La rubujo estis malplena. Dum dek minutoj s ro Ripli, kiel prestidigitisto, per elektro ankaŭ decidis aliajn gravajn taskojn okazantajn kutime en kuirejo – konservado de nutraĵoj kaj lavado de malpura manĝilaro.
1260 Glacieroj aspektis kiel akurataj kubetoj. En la fridujo estis fakoj por viando, lakto, fiŝo, ovoj kaj fruktoj. Poste estis malfermita alia ujo, kiu havis multajn bretetojn, stangonetojn kaj kroĉilojn. S ro Ripli intercetere demonstris al ni ovokirlilon kaj venigis nin suprenleviĝi en dormoĉambron.
1261 Ĉiuloke, kie tio eblas, ĝi penas preventi sin kontraŭ misaĵoj, kiuj karakterizas vivan ulon. La elpensita sinonimo estas kruela kaj vipanta – "fulpruf"! Observante konstruadon de grandega hidrostacio Boulder dam, ni vidis arganon mallevintan en profundan montfendejon plenajn kargovagonojn.
1262 Estas facile imagi tutan danĝeron de okazantaj operacioj, je se oni erare premos malan butonon, do tio povas kaŭzi katastrofon. Tamen eraro ne eblas. En kajuto de maŝinisto estas nur sola butono. La argano funkcias memstare. Ĝi neniam estas ebria kaj ĝia inteligenteco estas tre perfekta.
1263 Kaj s ro Ripli intertempe demonstris plu novajn elektrajn miraklojn de sia dometo. Tie estis elektra razilo, plej moderna polvosuĉilo, lavmaŝino, speciala gladkapabla premilo anstataŭ elektra gladilo. Kiam li el sub polurita tablo eltiris elektran kudromaŝinon, ni jam estis lacaj.
1264 Reale ĝi estas grave pli vasta kaj ludas rolon en usona vivo preskaŭ saman kiel la tekniko mem. En nia lando pri usona "pablisiti" aperis opinio, ke ĝi fakte estas laŭtaj krioj de alvokantoj, multnombraj afiŝoj, brilaj reklamoj k.t.p. Certe, tiu reklamo ekzistas en Usono.
1265 En la libro estas precizaj konkludoj pri tagaj, semajnaj kaj monataj elspezoj pro funkciado de elektra forno. Enfine li informas, ke entute ekspluatado de la elektra dometo kostas sep dolarojn monate. Li tre bone scias, ke tiu informo estas plej taŭga maniero admoni konsumanton.
1266 Moderna usona tekniko estas nekompareble pli perfekta ol usona socia sistemo. Dum kiam tekniko aperigas idealajn objektojn faciligantajn vivkondiĉojn, socia sistemo ne donas al ordinara civitano eblecon perlabori monon por aĉeti tiujn objektojn. Kredito estas bazo de usona merkato.
1267 Propraĵo por absoluta plimulto de popolo estas fikcio. Ĉio, eĉ lito, sur kiu oni dormas, apartenas al vendinto aŭ banko. Kaj kiam iu persono iĝas senlaborulo, li tuj bone ekkomprenas, ke li ne estas proprietulo, sed plej ordinara sklavo kiel negro, nur kun blanka haŭto.
1268 Dum monato mastro jam sukcesis rimarki, ke ĝi reale estas tre perfekta, li alkutimiĝis al ĝi kaj ne povas disiĝi. Li subskribas kontrakton kaj sentas sin riĉega, kiel Rokfeller (Rockefeller). Estas sendube, ke tiu maniero estas multe pli efektiva ol ordinara luma reklamo.
1269 Certan tagon la kuiristo alvenas kune kun siaj kaseroloj kaj preparas bongustan manĝaĵon. Fine de festeno li triumfe aperas kune kun siaj kaseroloj en manĝoĉambro kaj demandas, ĉu estas kontentigitaj gastoj pro la manĝaĵo kaj li petas enskribi adresojn de ĉiuj alvenintaj virinoj.
1270 Ĉiuj estas kontentaj. La kuiristo modeste informas, ke saman manĝaĵon povas prepari ĉiu dommastrino, se ŝi ekdeziras utiligi tiujn kaserolojn. Tuta gastaro venas kuirejon kaj ĉirkaŭrigardas la kaserolojn. Ĉiu havas tri partojn, kiuj helpas konservi vitaminojn. Kondiĉoj de aĉeto estas konvenaj.
1271 Sekvonttage la kuiristo vizitas tiujn virinojn kaj vendas kaserolojn kredite. Reale la novaj kaseroloj estas multe pli perfektaj ol la malnovaj, tamen vivo iĝis malpli facila, ĉar pligrandiĝis ŝuldo. Ne! Luma reklamo kaj ĵurnalaj anoncoj estas elementa klaso de lernejo.
1272 Ĉiujare en Usono okazas interesega evento. Konstrua firmao, kune kun grupo de arkitektoj kaj elektra kompanio konstruas domon. Ĝi iom similas dometon de s ro Ripli. Tamen ĝi havas ne sole elektrajn novaĵojn, sed samtempe la arkitektajn, novajn konstruajn materialojn, meblaron kaj korteton.
1273 Post fino de konstruado la firmao anoncas tutlandan konkurson pri plej perfekta priskribaĵo de tiu domo. Kiel premio, gajninta aŭtoro ricevas tiun domon. La evento ĉiam provokas grandan intereson. Lastfoje la domon ricevis malriĉa deksesjara knabino. La ĉapelo forestis.
1274 S ro Adams turmentiĝis. Li staris apud la limuzino, levinte kolumon de sia palto, kaj senpacience movis piedojn. Sur lian kalvon falis pluvglutoj. Ni komencis emocie diskuti pri okazinta situacio. Klariĝis, ke lastfoje la ĉapelon oni vidis hodiaŭ matene, en hotela restoracio.
1275 Dum matenmanĝo okazis granda disputo pri itala abisena milito. S ro Adams eligis krajoneton kaj komencis kalkuli. S ino Adams proponis ion malsaman – elsendi la buŝtukon perpoŝte kaj samtempe peti hotelan administracion elsendi la ĉapelon en Detrojton poŝtrestante, kiun ni venos post du tagoj.
1276 Dum nia matenmanĝo en eta kafejo de urbeto Springfieldo aŭ Genevo, s ro Adams foriris al poŝto kaj baldaŭ revenis, aspektante triumfe kiel homo plenuminta sian devon. Fakte nia ĝeneraligo estis ĥaoso, de kiu ni volus kiel plej baldaŭ liberiĝi. Kaj jen tiu memliberiĝo iom post iom komenciĝis.
1277 Ni sciis, ke ne necesas hasti. Ankoraŭ estas tro frue ion konkludi. Ni devas kiel plej multe observi. Ni glitis laŭ la lando, kiel laŭ ĉapitroj de ampleksa, alloga romano, premante sian senpaciencan deziron informiĝi enfine de l' libro. Ni komprenis: esenco estas ordo kaj sistemeco.
1278 Reklamo tiel profunde penetris la usonan vivon, ke se iam usonanoj matene vekiĝus kaj ne ekvidus ĝin, do tiam plejmulto el ili trafus en plej maloportunan situacion. Kaj ĝenerale sen reklamo okazus tio, kion ne scias eĉ diablo mem! Tiam ĉiu devus pripensi mem siajn vivpaŝojn.
1279 Ĝustadire, ju pli ampleksa estas reklamo, des malpli valora estas reklamata objekto. Nur vendo de iu bagatelaĵo povas kompensi elspezojn por ties freneza reklamo. Domoj de usonanoj, iliaj vojoj, kampoj, arboj estas kripligitaj per tedaj afiŝoj. Tamen pro afiŝoj pagas ankaŭ aĉetanto.
1280 Neordinareco de tiu reklama speco konsistas el groteskaj trograndigoj, kapablaj provoki nur rideton de aĉetanto. Gravas, ke li tralegus informon. Tio sufiĉas. Iam ĝi komencos rezultigi, kiel malrapida, orienta veneno. Foje ni dum vojaĝo vidis vagan cirkan pakaĵĉaron kun oritaj ornamaĵoj.
1281 Ekvidinte nian limuzinon ili komencis postkuri ĝin per rulglitiloj. Al ni ili donis po unu longa dolĉaĵo, kvankam ni jam delonge lasis infanaĝon. Ni, plezure surprizitaj, veturis plu kaj ekrigardis la donacojn. Okazis, ke reale pakpapero havis reklamon de l' kompanio "Shell" vendanta benzinon.
1282 Unu usonano envie diris al ni, ke Dio en Usono havas grandan "pablisiti", ĉar pri li ĉiutage parolas kvindek mil pastroj. Ekzistas ankoraŭ unu speco de reklamo, kiun oni povas nomi kiel scienca kleriga. Ĉevoje subite ekaperas tuta serio da paneloj, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn.
1283 Post ĉiu cento da futoj ili mem respondas. Temas pri tekstoj el Biblio, pri anekdotoj, pri geografio kaj historio. Fine, kiam laca vojaĝanto esperas ekvidi aliajn utilajn informojn, li vidas reklamon de iu sapo por razado, kaj kun abomeno sentas, ke ĝia nomo firme enigis lian memoron por ĉiam.
1284 Li estis multe feliĉa helpi al ni, tre energie eksplikis ĉiujn detalojn de veturado: kie necesas ĝiri dekstren kaj kie – maldekstren, kie manĝaĵoj kostas pli malkare. Samtempe lia kamarado apenaŭ ne ploris enviante, ke li ne povas same ion ekspliki kaj provis eniĝi konversacion.
1285 Malvarma, akva polvo flugis en aero, kovranta per malagrabla brilo aŭtojn kaj konstruaĵojn de Miĉigana avenuo, kuniganta Dirbornon kun Detrojto. Tra pluvo vidiĝis lumantaj reklamaj ŝildoj de farmaciejoj. La strato finiĝis. De sur alta loko malfermiĝis severa industria panoramo.
1286 Sonis signaloj de lokomotivoj moviĝantaj inter uzinaj fakoj. Granda ŝipo fajfante navigis laŭ kanalo al centro de l' uzino. Ĝenerale tie estis ĉio, kio diferencigas industrian areon de infanĝardeno, – multe da fumo, vaporo, klako kaj tre malmulte da ridetoj kaj feliĉa balbutado.
1287 En la halo ĝi aspektis iom pli granda ol ekstere. Estis nekredeble imagi, ke uzinoj de Ford ĉiutage produktas sep mil samajn perfektajn kaj belajn aŭtojn. Kvankam ankoraŭ estis decembro de 1935, sed Dirborno kaj Detrojto jam estis plenigitaj per reklamaj ekzempleroj de la estonta jaro.
1288 Iufoje ili forlasis ejojn kaj pasis ekstere moviĝante laŭ muro kaj, kiel ŝafaj korpoj, balanciĝis sur hokoj. Milionoj da elementoj troviĝis tie. Pro tiu vidaĵo eĉ nia spiro haltis. Tiu ĉi ne estis uzino. Tiu ĉi estis rivero forta, iomete malrapidema, kiu akcelas sian fluadon proksimiĝante al delto.
1289 Tial ili ne manipulas maŝinojn, sed servas al tiuj. Laboristoj en Ford aj uzinoj perlaboras decan salajrojn, sed ili ne estas valora personaro. Ĉiumomente ĉiu povas esti maldungita kaj lian laborlokon tuj okupas alia homo, kiu dum dudek du minutoj ellernos sian laboran taskon.
1290 Laŭ ĉenstablo unu post la alia moviĝis luksaj kaj malkaraj limuzinoj. Ili elveturis tra vastaj pordegoj en mondon, en preriojn, en liberon. Homoj, kiuj ilin produktis restas en siaj statoj. Limuzinoj estis diverskoloraj: nigraj, bluaj, verdaj, kanonmetalaj (tiu estas oficiala nomo) kaj muskoloraj.
1291 Unu karoserio estis heloranĝa, probable destinita por taksio. Inter ĉiea bruo pro muntado kaj klakado de aŭtomataj renĉiloj unu laboristo estis tute trankvila. Li estis kolorigisto, kiu per eta peniko surmetis kolorajn striojn sur karoseriojn. Li havis neniujn instrumentojn faciligantajn laboron.
1292 Eksonis signalo, la ĉenstablo haltis, kaj en ejon enveturis malgrandaj vagonoj kun manĝaĵoj por laboristoj. Nelavante manojn, laboristoj aliris al vagonoj, aĉetis sandviĉojn, tomatan sukon, oranĝojn kaj sidiĝis sur plankon. Al ni oni proponis eniĝi en tuj fabrikitan limuzinon.
1293 Ĉiu nova aŭto traveturas du aŭ tri ekzamenajn rondojn laŭ speciala uzina vojo. Ĝi estas ekzemplo de tre malbona vojo, kiun fakte ne eblas trovi en la tuta lando. Kelkaj kavetoj kaj flako situis sur ĝi. La limuzino, farita antaŭ niaj okuloj per manoj de diletantoj, havis rimarkindajn ecojn.
1294 En muldejo k do Groznij subite gaje ekkris. Li ne vizitis ĝin nur du semajnojn, tamen ĉi tie okazis gravaj ŝanĝoj. Li staris meze de la muldejo kaj lia vizaĝo, lumigita per ekflamoj, esprimis tiun admiron, kiun povus kompreni sole iu samfaka inĝeniero. Grizflava tago baldaŭ iĝis nigroflava krepusko.
1295 En frizejo sur Miĉigana avenuo, en kiu nin oni tondis, unu majstro estis serbo, la alia – hispano, la tria – slovako, kaj la kvara – hebreo naskita en Jerusalemo. Tagmanĝis ni en pola restoracio, en kiu kelnerino estis germanino. Homo, kiun ni demandis pri ĝusta vojo, ne posedis la anglan lingvon.
1296 Ni trapasis halon, sur kies pura, pargeta planko estis eksponitaj elementoj de tipa limuzino kaj ĝuste en paltoj kaj ĉapeloj nin oni enkondukis en vitrigitan kabineton de l' direktoro. Tie staris granda skribtablo, sur kiu estis neniu papero, sed nur telefono kaj kalendaro.
1297 En la kabineton venis altkreska, maldika homo en griza kostumo, kun grizhara kapo, freŝa vizaĝo kaj irmaniero de atleto. Enmane li tenis etan, nigran plastan detalaĵon. S ro Sorensen origine estis dano, filo de kamenisto, laborinta mem kiel kamenisto kaj poste kiel modelisto.
1298 Ni jam sciis, ke Ford ne havas sian kabineton kaj ofte kontrolas laboron de buroo de konstrukciistoj. Do, sciigo nin ne surprizis kaj ni sub ursa felo denove ekveturis rigardi dirbornajn miraklojn. Poste ni vizitis muzeon de aŭtoj. Ĝi havas nur unu eksponejon, kies areo egalas ok hektarojn.
1299 Grandan parton okupas aŭtomobila fako. Ŝajnas, ke ĉi tie kolektiĝis ĉiuj specimenoj produktitaj en la mondo. Ne eblas diri, ke antaŭ tridek jaroj konstrukciistoj ne pensis pri beleco de siaj produktoj. Certe, ili aspektas iom malmoderne, sed estas tre belaj ekzempleroj.
1300 Ankaŭ sur ilia fono estas bone videblaj avantaĝoj de modernaj limuzinoj, kiuj estas pli malkaraj, simplaj, potencaj kaj elegantaj. Probable, Ford ankoraŭ mem ne havas plenan imagon pri estonta aspekto de lia muzeo, ĉar vidiĝas manko de ĝenerala ideo pri aranĝo kaj situo de eksponaĵoj.
1301 Kaj ĉirkaŭe, en la tuta mondo, funkciis elektro, tintis telefonoj, sonis gramofonaj platoj kaj elektraj ondoj disvastiĝis ĉie. Kaj ĉi tion inventis la surda oldulo kun vizaĝo de militestro, kiu malrapide, apogita per fremdaj brakoj, trapasis vagonojn kaj vendis ĵurnalojn.
1302 Ili klakis per vipoj. Ili kaj ĉevaloj aspektis strange, tamen enveturo en Grinfild vilaĝon en aŭtoj estas malpermesata. Ni eniĝis en kaleŝon kaj ekveturis laŭ vojo, kiun ni longe ne vidis. Ĝi estis kvazaŭ el la kvindekaj jaroj de la deknaŭa jarcento, – koto, iomete kovrita per ŝtonetoj.
1303 Ni ruliĝis laŭ ĝi trote. En la muzean vilaĝon el Menloparko oni translokigis malnovan labon de Edison, en kiu okazis la unuaj, multnombraj esploroj pri funkciado de la unua elektra ampolo, kiu tie unue lumiĝis. En la labo unue ekparolis fonografo kaj ankoraŭ multo okazis tie unue.
1304 La labo estis reale malriĉa ligna domo kun knaranta planko kaj malpuraj muroj, interne de kiu aperis modernaj teknikaĵoj. Restaĵoj de edisona laboro estis videblaj. En la labo troviĝis pluraj vitraj kaj metalaj iloj, vazoj kaj retortoj. Por purigi ilin necesas eĉ tuta semajno.
1305 Vizitantojn renkontis buklohava oldulo kun brilaj, nigraj okuloj. Sur lia kapo estis silka ĉapeto, kiun kutime portas akademianoj. Li energie komencis konversacii kun ni. Li estis unu el kunlaborantoj de Edison, sola ulo viva nun. Kaj la oldulo montris al ni galerion de fotaj portretoj de Edison.
1306 La maljunulo daŭrigis svingi vigle la brakojn. Ni eĉ ekpensis, kial la usonano estas tiom ekzaltiĝema. Cetere, ni baldaŭ eksciis, ke li estas franco. La sciencisto, rakontante pri sia granda amiko, ekzaltiĝis ankoraŭ plu. Ni estis atentaj aŭskultantoj kaj pro tio ni estis premiitaj.
1307 La oldulo montris al ni la unuan lampon en la mondo, kiu eklumis. Li eĉ detale rakontis pri tiu ĉi evento. Ili sidis ĉirkaŭ lampo kaj atendis rezulton. Pluraj filamentoj eklumis kaj post unu momento forbrulis. Kaj finfine ili trovis filamenton, kiu eklumis kaj ne forbrulis.
1308 Ili sidis unu horon, – la lampo lumis. Ili sidis du horojn senmoviĝante, – la lampo lumis. Ili sidis la tutan nokton. Tiu estis triumfo. Per tremantaj, sed tre lertaj manoj, la oldulo enigis la lampon en radioricevilon kaj kaptis kelkajn brodkastajn staciojn. Amplifo estis ne tre granda, sed sufiĉa.
1309 Li rakontis pri Edison, pri la abisena milito, li malbenis Italion kaj militon, li laŭdis sciencon. Vane s ro Adams tutan horon provis enigi almenaŭ unu vorton en tiun uraganon da pensoj, konkludoj kaj eldiroj. Tion li ne sukcesis. La franco ne permesis al li eĉ malfermi buŝon.
1310 Kaj li elpoŝigis grandan, familian naztukon kun ruĝaj kvadratoj kaj, nedeprenante okulvitrojn, sekigis per ĝi siajn okulojn. Kiam ni preterveturis labon, oni diris, ke s ro Ford ankoraŭ ne aliris. Ni veturis plu al uzino fabrikanta lumĵetilojn, situanta dekkvin mejlojn for de Dirborno.
1311 Samkiel ceteraj usonaj iniciatoj, ĝi estis longe ekzamenata, ĝis disvastigo. Nuntempe jam ekzistas dudek nanaj uzinoj kaj Ford establas la novajn ĉiujare. Distanco inter uzinetoj dek, dudek kaj eĉ kvindek mejlojn ne konsternas s ron Ford. Ideala stato de usonaj vojoj ne aperigas problemon.
1312 La paroloj de usonanoj ĉiam akordiĝas kun la agoj. Leviĝinte sur holmon, ni ekvidis pejzaĝon, pri kiu oni rakontis al ni. Uzino, produktanta lumĵetilojn, situis ĉe eta rivero kaj digo okazigis nur sep futojn da akvofalo. Tamen tio sufiĉis, por funkciigi du malgrandajn turbinojn.
1313 La uzino troviĝis en unu vitrigita ejo. Plej rimarkinda estas tio, ke en ĝi laboras nur kvincent laboristoj, produktantaj ĉiujn, diversajn lanternojn por ĉiuj uzinoj de Ford. Inter klukado kaj gruntado la uzino fabrikas hore mil antaŭlanternojn, sescent postlanternojn kaj kvincent plafonlanternojn.
1314 En la uzino oni laboras du skipojn, tamen se ĝi funkcius plenkapacite, do tiam kvanto de produktaĵoj elkreskus je unu fojo kaj duono. Pri kio okupiĝos laboristoj, havantaj neniujn akreojn, – la nova ideo parolas nenion, kvankam tiuj homoj konsistigas plimulton de proletaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj.
1315 Tamen s ro Kameron rapide ĉion ordigis kaj Ford eksidis. Li sidis sur seĝo, metinte unu gambon sur la alian. Li estis maldika, preskaŭ plata, iom ĝibeta oldulo, kun saĝa, faltoplena vizaĝo kaj arĝentkoloraj haroj. Li estis vestita je freŝa, griza kostumo, nigraj ŝuoj kaj ruĝa kravato.
1316 Ford ŝatas paroli pri sia malamo al Ŭoll strit. Li tre bone komprenas, ke se li vendas almenaŭ unu akcion al Morgan, tiam tiu akiros ĉiujn restintajn. Dum konversacio Ford ofte movis gambojn. Li jen alpremis ilin al skribtablo, jen krucigis, jen restarigis ambaŭ sur plankon kaj komencis balanciĝi.
1317 Li havis proksime situantajn, virecajn okulojn. Kaj ĝenerale, li aspektis kiel ordinara, rusa kamparano, kiu forrazis plene barbon kaj surmetis anglan kostumon. Denove okazis tumulto, kutima dum adiaŭa manpremado, kaj renkonto kun unu el plej interesaj unikuloj de Usono – Henrio Ford – finiĝis.
1318 Mastroj de gastejoj – laboristoj, etaj komercistoj kaj vidvinoj – sukcese konkuras kun hoteloj, kies posedantoj iĝas tre furiozaj pro tio. Ni ofte renkontis apud vojoj reklamajn panelojn de hoteloj, kiuj iom nervoze alvokis vojaĝantojn decidŝanĝi kaj preferi loĝadon en hoteloj.
1319 Ne, ni ne volis, ke niaj koroj pleniĝu per fiero! S ro Adams, al kies scivolemo povus envii infano aŭ juĝa enketisto, komencis demandi ŝin pri lokaj novaĵoj. Li pridemandis la mastrinon, kiam ŝi vidviĝis, kie studas gefiloj, kiom kostas viando, kiom da jaroj ŝi pagos al banko pro dometo.
1320 Dum du monatoj de nia vojaĝo li neniam ripetis samon. Li estis spertulo preskaŭ pri ĉio. Li estis inĝeniero, antaŭnelonge emeritiĝinta kaj ricevinta renton de malgranda kapitalo, kiu realigas modestajn vivkondiĉojn kaj sendependecon, sen kiu, li, efektive, povus ekzisti neniun minuton.
1321 Male pri monda politiko li parolis tre volonte kaj deziris aŭskulti neniujn replikojn. Li deklaris, ekzemple, ke milito okazos post kvin jaroj. Li tre koleris kontraŭ ĉiu repliko. Ĉiun milon da mejloj necesas ŝanĝi oleon en la limuzino kaj reŝmiri ĝin. Ni haltis ĉe serva stacio.
1322 Dekstre estis nigreco, kiun plenigis ritma mara bruo pro albatiĝantaj ondoj ĉe bordo. Laŭ la kajo, preskaŭ kontakte, tre rapide veturis aŭtoj, lumigante asfalton per siaj lanternoj. Maldekstre – kelkajn mejlojn da areo okupis ĉielskrapantoj. Ties lumantaj fenestroj rigardis la lagon.
1323 Sed promeni oni povas laŭ ebena tegmento de l' hotelo. Tiea promeno estas eĉ pli oportuna ol la surstrata, ĉar ne eblas aŭta akcidento. Ni eliris al la kajo, kiu nomiĝas Miĉigana avenuo, kelkfoje kun plezuro pririgardis ĉirkaŭaĵojn kaj ekpaŝis al la unua perpendikla strato, kie subite haltis.
1324 Ni promenis laŭ la urbo kelkajn tagojn kaj plie estis surprizitaj per sensensa konglomerato de konstruaĵoj konsistigantaj ĝin. Eĉ laŭ kapitalisma koncepto, kiu allasas samtempan ekzistadon de riĉeco kaj mizero sur la tero, Ĉikago estas peza, malgracia, maloportuna urbo.
1325 Se la vendisto rifuzas la peton, tiam la junuloj enmanigas mitralojn (machine gun) kaj ekpafas en vendotablon. Tiam la vendisto kapjesas. Tio estas ĉantaĝo. Poste alvenas aliaj junuloj kaj ĝentile petas la vendiston pagi tributon al ili, pro tio, ke ili evitigas lin de la unuaj junuloj.
1326 Tio ĉi ankaŭ estas ĉantaĝo. Estraranoj de flavaj sindikatoj ricevas monon de fabrikantoj pro rompo de striko. Laboristoj pagas al ili por ricevi laborlokon. Kaj tio ankaŭ estas ĉantaĝo. Artistoj pagas dek procentojn de siaj salajroj al iuj agentoj de dunga firmao, eĉ kiam ili mem trovas laborlokon.
1327 Kaj la filino, eble, ricevos laborlokon. Mi ankoraŭ al neniu rakontis tion krom vi, ĉar mi hontis. Sed tiel politike agas multaj homoj. Ĉie ekzistas ĉantaĝo, ĉie okazas diversaj devigoj, kaj se vi deziras esti tute honesta, tiam vi iĝu komunisto. Sed por tio necesas multon oferi.
1328 Antaŭ du aŭ tri jaroj Cermak estis mortigita. Post li restis tri milionoj da dolaroj kaj kvindek kaŝitaj bordeloj, kiujn posedis lerta Tonni. Rezulte okazis, ke la ĉantaĝisto estis samtempe la urboestro de Ĉikago. El tiu ĉi fakto ne sekvas, ke ĉiuj urboestroj de usonaj urboj estas ĉantaĝistoj.
1329 Ne eblas eĉ pensi, ke la urbo aperis rezulte de mizero, sed male ĝi aperis rezulte de riĉeco, multaj teknikaj atingoj, agrokulturado kaj brutbredado. La tero donis al homo ĉion, kion li kapablis preni. Homo laboris kun diligento kaj lerto, pri kiuj oni povas nur admiri.
1330 Oni rikoltis tiom da greno, akiris tiom da nafto kaj fabrikis tiom da maŝinoj, ke sume ili povus kontentigi duonon de monda loĝantaro. Sed sur abunda, fruktodona grundo elkreskis, spite al racio, grandega monstra venena fungo – urbo Ĉikago en la ŝtato Ilinojso. Tio ĉi estas iu supereco de absurdo.
1331 Li estis vestita je frako kun blanka brustumo, gracia deloganto kun brilaj okuloj. Kaj li subite alpaŝis al la hinduo kaj komencis demandi lin, pri vivkondiĉoj en komuna loĝejo, pri kvanto da rupioj, kiun alsendas ĉiumonate lia patrino kaj pri kio li okupiĝos post ricevo de diplomo.
1332 Raĥmaninov finis ludon. Ni atendis eksplodon de ovacio. Tamen en partero aŭdiĝis nur normalaj aplaŭdoj. Ni ne fidis siajn orelojn. Sentiĝis malvarma indiferenteco, kvazaŭ publiko venis ne aŭskulti perfektan muzikon luditan de l' elstara muzikisto, sed plenumi iun enuigan, tamen necesan devon.
1333 Ĝi tiam malprosperis. Mankis mono. La patronoj estis okupiĝintaj pri siaj aferoj kaj nenion pensis pri stato de iuj klarnetoj, violonĉeloj kaj kontrabasoj. Fine venis momento, kiam la filharmonio estis devigita fermiĝi. Tio okazis samtempe kun la sepdekjara jubileo de Arturo Toskanini.
1334 Kaj la granda muzikisto trovis rimedon. Li ne petis monon de viandaj kaj kupraj reĝoj. Li eldiris ĉion al popolo. Post radiokoncerto li alpaŝis al mikrofono kaj petis ĉiun radioaŭskultanton elsendi almenaŭ unu dolaron kontraŭ fotaĵo, kiun Toskanini donacos kun sia aŭtografo.
1335 Toskanini estis ĵuriano de l' konkurso. Unu sentalenta komponisto, antaŭ prezento de sia komponaĵo, longe estis tro komplezema ĉe la fama muzikisto, flatis al li kaj ĉiel faris plezuron. Li petis, ke lian operon recenzu Toskanini. Recenzo estis negativa kaj do la operon oni malaprobis.
1336 De la lago blovis malvarma vento. Ni grave malvarmiĝis, kvankam ni trairis kurtan distancon preter kelkaj domoj. Ni estis tre ĝojaj pro tio, ke anticipe aĉetis enirbiletojn. Promenejo estis preskaŭ senhoma. Ni eĉ ekpensis, ke ni malfruiĝis kaj la koncerto jam komenciĝis.
1337 Sed ni vane hastis akuzi ĉikaganojn, kiuj plejparte estas tre precizaj homoj. Ili ne malfruiĝis. Ili simple ne venis. La koncerto komenciĝis kaj finiĝis en la duonplena halo. Sur estrado staris grandaĝa viro en vasta vizitkostumo, kun dika ventro, sur kiu pendis balancanta ĉeneto kun brelokoj.
1338 Tiu ĉi estis Kreisler – la unua monda violonisto. Violono estas danĝera muzikilo. Oni malpermesas koncerti violonon meznivele aŭ simple bone, kiel, ekzemple, ludi pianon. Meznivela violona ludado estas terura, sed la bona estas apenaŭ tolerinda. Ludi violonon necesas perfekte, nur tiam ĝi ĝuigas.
1339 Li ludis muzikaĵojn plibanalajn, iujn valsojn kaj bostonojn – verkaĵojn de primitiva gusto. Li atingis tion, ke la publiko iom vigliĝis kaj komencis postuli reludon. Tio ĉi estis humiliĝo de la granda artisto, elpetinta almozon. Ni eliris Miĉiganan avenuon malplaĉe sentante sin.
1340 Ni paŝis laŭ Miĉigana avenuo ŝanceliĝante pro malĝojo. Ni eĉ ne sentis fridan venton, kiu disblovis niajn paltojn. Kaj subite ni ekvidis nian limuzinon. Ĝi staris ĉe mala flanko de l' avenuo. Maldekstra fronta rado troviĝis sur trotuaro, pordoj estis malfermitaj. Interne funkciis lumigilo.
1341 Ĉio estis surloke – kaj ŝlosilo, kaj konduklicenco, kaj pakaĵo. Okupitaj pri ekzameno de l' aŭto, ni ne rimarkis alvenon de granda policano. Li, probable, venĝis al Nov Jorko pro iuj malnovaj ofendoj. Ni haste eniĝis la limuzinon. Respondis al ni nur malkomprenebla muĝado.
1342 Sed la monumentoj en usonaj urbetoj tute ne entuziasmigas. Soldateto staras apatie, apoginte sin per fusilo; lia tornistro estas ekipita laŭ ĉiuj reguloj, lia kapo kliniĝis al manoj kaj ŝajne la batalanto por liberigo de usona sklavaro baldaŭ ekdormetos pro lulado de aŭtuna kvieteco.
1343 Ekzistas etaj soldatoj, taŭgaj por stari endome, kaj luksaj modeloj de soldato, ĉe kies piedoj kuŝas kuglego. Nur antaŭnelonge usonanoj liberiĝis de tiu ĉi fremda "dependeco" kaj komencis fabriki krudferajn kaj ŝtonajn soldatetojn per siaj manoj kaj el enlandaj materialoj.
1344 Ni supozas, ke kiam okazos pereo de nia planedo, tiam plej lastaj estingiĝos lumoj de tiuj butikoj, ĉar la firmao tre bone priservas aĉetantojn kaj disponas ĉiam plej abundan kaj freŝan sortimenton de koloniaj varoj de bananoj ĝis cigaredoj kaj cigaroj, fabrikitaj el enlandaj kaj importitaj tabakoj.
1345 Sole dum la unua tago lumis la malvarmeta, frostigita suno. Jam en Buffalo estis pluvo, en Klivlendo ĝi estis pli abunda, kaj en Detrojto ĝi iĝis kvazaŭ iu puno, sed en Ĉikago ĝin anstataŭigis furioza, frida vento, kiu forŝiris ĉapelojn kaj apenaŭ ne estingis reklamojn.
1346 Metalurgio kaj malbona vetero kune okazigis unikan ensemblon, kiun ni neniam vidis. Kaj nur post nia forveturo el Ĉikago, ni ekvidis la bluan ĉielon, laŭ kiu vento rapide kaj senceremonie pelis nubojn. Vojo ŝanĝiĝis, ne ŝoseo mem, laŭ kiu ni veturis, sed ĉio ĉirkaŭiganta ĝin.
1347 Anstataŭ "hot dog" lokaj restoracioj kaj apotekoj prezentas en siaj vitrinoj afiŝojn reklamantajn okcidentan manĝaĵon – sandviĉon kun rostita sur krado porkaĵo (barbecue). La tria, lasta indico estas plej grava – tio estas apero surstrate malmodernaj, eĉ antikvaj vehikloj.
1348 En aŭtoj fabrikitaj en 1910, kun maldikaj radoj, veturas tutaj familioj de respektindaj loĝantoj de Ŭesto. En malnovaj kaj altaj kupeoj malrapide moviĝas farmuloj en bluaj supertutoj (overalls) trastebitaj laŭ kunkudroj per blankaj fadenoj. Grandaj manoj de farmuloj firme premas stirilojn.
1349 Enfronte sidas juna negro kun sia edzino. Sur postaj sidlokoj dormetas grizhara bopatrino kaj etaj negridoj, kun nekutima scivolemo, rigardantaj nian flavan, novjorkan numeron. La familio verŝajne direktas sin malproksimen, ĉar al aŭto estas aligitaj sitelo kaj ligna ŝtuparo.
1350 Ili estas dudek aŭ dudekkvin jaraj, sed ankoraŭ moviĝas, veturigas, funkcias, tiuj bonkvalitaj, malkaraj nigraj ĉaroj. Oldulo apenaŭ spiras, ĉiuj pecoj tremas, ĝia krudtolo eluziĝis, vicrado rustiĝis, sed ĝi realigas siajn taskojn, aminda kaj iomete komika aŭtomobila veterano.
1351 Kaj s ro Adams sukcesis ricevi respondojn de olda mastrino pri tio, ke nun en la urbo ĉio okazas tre glate kaj grandan enspezon donas turistoj, ke krizo antaŭ iom da tempo grave influis, sed tamen ne tiel serioze, kiel en Oriento, ke prezidanto Rusvelt estas bona homo, ĉar li zorgas pri malriĉuloj.
1352 Krom ni, tiutempe vizitis la muzeon nur unu homo. Lia malgaja mieno, sendube, apartenis al persono, kiu antaŭe estis kreditoro de l' banko kaj venis ĉi tien sole por tio, ke ankoraŭfoje rigardi majestan kaj tute malplenan bankan kason, en kiu troviĝis lia modesta ŝparmono.
1353 Ĝi prezentas la aŭtoron kune kun liaj personaĵoj, kies kvanto superas kvindek personojn. La monumento kostos milionon dolarojn kaj, per tiu ne tro granda sumo, oni starigos, vide la modelon, unu el plej malbelaj monumentoj en la mondo. Ni vespermanĝis en restoracieto, situanta male de l' muzeo.
1354 Li eĉ drinkis du pokalojn da biero, kiun ĝenerale li ne ŝatis. Li drinkis pro estimo al tekniko. La biero estis efektive tre bongusta. Elirinte matene el la gastejo, ni ekvidis la etan, oldan kaj tute neriĉan urbon. Ĝi pitoreske disvastiĝis sur montetoj, kliniĝintaj al Misisipo.
1355 Samkiel aliloke, surstrate homoj preskaŭ forestis. Tamen tiuj personoj, kiujn ni renkontis, tre similis heroojn de la libroj de Tven – timemaj kaj bonkoraj negroj, respektinda juĝisto, jam matene enbuŝiginta malkaran cigaron, kaj knaboj en veluraj, firmaj pantalonoj kun ŝelkoj.
1356 Patro de Marko Tven estis redaktoro de loka ĵurnalo kaj havis tre modestan enspezon. Staras brakseĝoj kun elŝoviĝintaj eksteren risortoj kaj ŝanceliĝantaj tabletoj kun fotoj. La maljunulino rakontis tiel, kvazaŭ ĉio priskribita en libro pri Tomo Sojer, ĝuste okazis reale.
1357 Fine ŝi proponis aĉeti fotaĵojn, kiuj estas fakte ties enspezo. Ĉiu el ni aĉetis po unu fotaĵo kontraŭ duondolaro. En la ĉambro, troviĝanta ĉe enirejo, surmure pendis memoriga ŝildo kun portreto de la verkisto kaj saĝaj vortoj, enskribitaj de loka bankisto, tre ŝatinta verkaĵojn de Marko Tven.
1358 Apud la monumento ludis kelkaj adoleskoj, tre similaj al siaj krudferaj kamaradoj. Gaja kriado aŭdiĝis apud piedestalo de l' monumento. Frumatene ni forlasis Hanibalon. Laŭ ŝoseo tre rapide veturis dormemaj migraj komizoj. Tage ili laboras, vespere dormas kaj nokte migras de unu loko al la alia.
1359 Ili prezentis liajn parencojn, kiuj restis en Bendero, – du provincaj junuloj kun krispaj kapoj, kiujn apogis starantaj kolumoj. Ankaŭ la mastro de l' restoracio montris sian framasonan membrokarton. Nomo de libera masonisto estis Morgen, kaj li alveturis Usonon antaŭ tridek jaroj.
1360 Suferintaj pro lernejaj rememoroj, ni decidis veturi el Ateno al Maratono. Al ni oni eksplikis ĝustan vojon. Necesas eniri placon, de kiu veturas busoj al Maratono, aĉeti biletojn kaj veturi tien. Ni vigle ekpaŝis kaj, proksime de necesa placo, ni perdis ĝustan direkton.
1361 Kliento ankaŭ eniris straton kaj, malgraŭ tio, ke liaj vangoj estis kovritaj per ŝaŭmo, ankaŭ komencis ekspliki vojdirekton. Iom post iom ĉirkaŭ ni kolektiĝis homamaso, en kies centro ni staris konfuzitaj pro okazinta tumulto. Fine, por ĝustigo, oni proponis al ni kvinjaran knabon, kiel ĉiĉerono.
1362 Li aspektis apatie kaj al ĉio rilatis indiferente. Li akceptis nian mendon kaj eliris por prepari kafon. Kaj tiam ni ekvidis lian junan portreton pendintan surmure. Ronda energia kapo, triumfa rigardo, lipharoj levintaj supren, blanka kolumo, eterna kravato, potenco kaj brilo de juneco.
1363 En oklahoma ĵurnalo ni vidis foton de junulino, duonkuŝanta en blanka malsanuleja lito, kaj subskribon: "Ŝi ridetas eĉ en kuŝejo de suferoj". Atente legi pri tio, kial la junulino ridetas en kuŝejo de suferoj, ni ne sukcesis, pro manko de tempo, kaj la ĵurnalo estis demetita for.
1364 Sinjoro Adams tamen sukcesis tralegi artikoleton troviĝantan sub la foto, kiam li trinkis kafon. Lia mieno sulkiĝis, kaj li malkontenta ekrigardis gasan kamenon, starantan en restoracio. Ni haste nutris sin per ovaĵo kun ŝinko, intencante baldaŭ forlasi urbon Oklahomon.
1365 Ĝi malmulte kostas. Sinjoro Adams rigardis rozhelbluan flamon, flagrantan en portebla nikelita kameno, kaj kolere nazosiblis. Ni hastis, sekve konversacio pri temo, ekscitinta s ron Adams, ne okazis. Dum veturado li, ŝajne, forgesis ĝin, ĉar li tiam estis rigardanta unikan vidaĵon.
1366 Ni veturis tra aluminia nafta arganaro. Ankoraŭ hieraŭ, proksimiĝante al Oklahomo laŭ stepo, kie kreskis nur neallogaj, polvokovritaj bukedoj, ni ekvidis la unuajn naftajn arganojn. Sur grandaj kampoj dense staris kradaj metalaj mastoj. Balanciĝis, apenaŭ knarante, dikaj lignaj vektoj.
1367 Ĉi tie, en stepa senbrueco, en profunda silento oni suĉis nafton. Ni longe veturis, aro da arganoj iĝis pli densa, vektoj same balanciĝis; iufoje estis apenaŭ videbla figuro de laboristo vestita je supertuto, farita el firma helblua veltolo. Li nehastante paŝis de unu argano al la alia.
1368 Ĝi donas al teknika Usono belan aspekton. Tiun ĉi koloron havas naftaj ujoj, benzinaj kaj laktaj aŭtaj cisternoj, fervojaj pontoj, strataj lanternoj en urboj kaj eĉ ĉevojaj lignaj stangetoj. En Oklahomo ankaŭ staris arganoj kaj ritme balanciĝis vektoj. Nafton oni trovis en la urbo mem.
1369 Arganoj pli kaj pli proksimiĝadis al la urbo kaj fine, superinte malfortan reziston, ili penetris la urbajn stratojn. En kortoj de domoj, sur trotuaroj, sur pavimoj, ĉe lernejoj, bankoj kaj hoteloj – ĉie oni suĉas nafton. Naftujoj staras apud grandaj, deketaĝaj konstruaĵoj.
1370 Krom naftaj arganoj, Oklahomo mirigis nin per multaj servejoj por funebraj ceremonioj. Dum serĉado de dormoloko ni kutime direktis sin al rezidanta parto de urbo, por preni ĉambrojn. Ni alveturis al domo kun lumigita elpendaĵo kaj teruriĝinte ekvidis, ke ĝi estas servejo por funebraj ceremonioj.
1371 Post lia foriro s ro Adams longe tusis kaj purigis la nazon, samkiel dronanto, kiun oni eltiris sur bordon ĝuste antaŭ lia pereo. Post unu horo s ro Adams aliris al pordo de nia ĉambro kaj espere ekfrapis. Ĉar niaj palpebroj ne kapablis malfermiĝi pro laceco, do ni nenion respondis.
1372 Tamen ni tre volis dormi kaj sekve denove respondis nenion. Sinjoro Adams ankoraŭ unu minuton staris ĉe la pordo kaj nur tiam ektrenis sin al sia ĉambro plene ĉagreniĝinta. Lia kutima vespera tempopasigo en Oklahomo estis rompita. Matene s ro Adams estis plenforta kaj gaja, kiel kutime.
1373 Ĉe vojrando staris juna marsoldato, levinta supren polekson, kies nigra militpalto estis malbutonumita. Apud li staris sama marsoldato, kiu ankaŭ levis supren sian dikan fingron. Limuzino, veturinta antaŭ ni, kuris preter junuloj senhalte. Probable, ĝi estis plenigita. Ni haltis.
1374 Se ne la unua aŭto, do la kvina, la sepa aŭ la deka lin alveturigos. Tiamaniere oni povas okazigi longadistancan vojaĝon: en unu aŭto traveturi cent mejlojn, en la alia – ankoraŭ cent, en la tria – eĉ kvincent mejlojn. Du personojn ni ne povis alveturigi pro manko de sidlokoj.
1375 La junuloj kondiĉis sian rendevuon en poŝto de urbo Amarillo, kaj unu eniĝis en la limuzinon. Li akurate starigis sian valizeton ĉe piedoj, elpoŝigis cigaredon kaj petis permeson ekfumi. Sinjoro Adams tuj turnis sian kapon posten, kiel tio eblis, kaj superŝutis nian kunvojaĝanton per demandoj.
1376 Ho, sinjoro Adams ricevis plenan revenĝon pro Oklahomo. Li aspektis kiel adolesko, kun bela, iomete tro memfida, eĉ iom impertinenta vizaĝo. Samtempe li estis tre simpatia junulo. Li respondis tre volonte. Pri sia kamarado li ne maltrankviliĝis, ĉar tiu atingos rendevuan lokon per alia aŭto.
1377 Ili supozis resti en Ĉikago nur tri horojn, sed restis naŭ tagojn, ĉar tie ili renkontis allogajn koketulinojn. En Dejmono ili ankaŭ pasigis tro multe da tempo, ĉar ilin alveturigis juna sinjorino, komence aspektanta tre fiere. Ili eligis botelon da viskio kaj proponis al ŝi eldrinki kune kun ili.
1378 Poste ili drinkis bieron kaj veturis al ŝia fratino, kies edzo forestis. Kvarope ili festenis kvar tagojn, ĝis reveno de edzo. Tiam necesis kiel plej baldaŭ retiriĝi. Uniforma kaskedo sen kokardo brave troviĝis sur bela kapo de l' marsoldato. Grandaj plataj butonoj normale brilis.
1379 En butontruoj vidiĝis iuj kupraj bombetoj kaj revolveretoj. La soldato tute ne fanfaronis. Usonanoj ĝenerale malofte fanfaronas. Oni lin petis prezenti sin, jen do li rakontas. Apude aŭdiĝis saluta signalo el preterveturanta nigra aŭto "bjuik", en kies fronto sidis kamarado de nia kunvojaĝanto.
1380 Post ekskurso tra urbo, ili trafis Grandan bulvardon kaj decidis tagmanĝi en restoracio. Ili mendis komence tro modestan manĝaĵon, ovaĵon kun ŝinko (ham and egg). Poste ilia apetito pligrandiĝis kaj ili mendis ĉampanon kaj ceterajn delikataĵojn. Mono por pago, certe, forestis.
1381 Lia edzino oficas. Certe, li edziĝis tro frue, ĉar li estas nur dudekunujara. Sed jam tio okazis, do nenion li kapablas ŝanĝi. En Amarillo la marsoldato nin forlasis. Li danke salutis nin ridete kaj iris al poŝto. Li estis tre juna, tial liaj kuriozaĵoj ŝajnis ne tro kondamnindaj.
1382 Ni pasigis nokton en lignoladaj kabanoj de Amarillo – kampadejo. Ni estingis fornojn kaj gasajn kamenojn kaj enlitiĝis. La kampadejo situis proksime de vojo. Kiel brua ventego preterveturis aŭtoj, kies lanternoj tra fenestroj lumigis murojn de la kabano. Amarillo estas nova kaj pura urbo.
1383 Veninte apotekon, ni ekvidis en ĝi plurajn junulinojn, kiuj matenmanĝis antaŭ foriro al oficejoj. Ili perfekte oficas, ĉar ĉiu scipovas kalkuli per ilo, korespondi kaj tajpi. Sen tiuj ĉi scipovoj ne eblas preni neniun laboron. Cetere, kune kun tiuj, same estas malfacile preni.
1384 Bonaj, agemaj fraŭlinoj, revantaj pri unika usona feliĉo! En apoteko ni ekvidis germanan desegnilaron. Ĉu vi komprenas, kial? Se tiujn ilojn bezonus la tuta loĝantaro, ni organizus tiam amasan produktadon kaj produktus dekojn milionojn da perfektaj desegniloj kontraŭ malkaraj prezoj.
1385 Grandegaj feltaj ĉapeloj ŝirmis vakerojn de la akra dezerta suno. Spronoj sur iliaj botoj bele aspektis kune kun figuraj, damaj kalkanumoj. Vakeroj kriis "hoto" kaj plenmove turnis siajn galopantajn ĉevalojn. Tio ĉi ŝajnis iom troa, kio necesas por kutima pelado de bovaro.
1386 Nomo de nia kunvojaĝanto estis Roberts. Li metis sian ĉapelon sur siajn genuojn kaj volonte ekrakontis pri si mem. Ankoraŭ unu bona trajto de usonanoj estas ilia societemeco. Lia amiko sciigis lin, ke en Fenikso estas vaka laborloko, kie oni pakas fruktojn kaj perlaboras dek ok dolarojn semajne.
1387 Li ne havas necesan monon. Tutan nokton li veturis en kargovagono, en kiu estis tre malvarme. Kune kun li en vagono veturis ankoraŭ kelkaj vaguloj. Roberts hontis veturi sen bileto kaj do li helpis al servistoj kargi pakaĵojn. Ceteraj vaguloj, malgraŭ malvarmo, dormis kaj spertis neniujn rimorsojn.
1388 Li finis mezan lernejon (high school), sed por plua kleriĝo mankis mono. Li laboris en eta kompara konserva fabriko, en kiu li iĝis majstro. Tamen fabrikado tie daŭris nur tri monatojn jare. Oni dungas sezonlaboristojn, kiuj migradas kune kun siaj gefamilianoj tra la tuta lando.
1389 Nenion signifas tio, ke ili estas blankuloj kaj civitanoj de Usono. Antaŭe ili estis malnomadoj, kiujn moderna tekniko igis migri. Al viroj oni salajras dudek cendojn hore, al virinoj – dek sep cendojn. Nutraĵojn oni eldonas el kantino, kaj poste ties kostojn oni depagas el salajro.
1390 Kun farmuloj mastroj de samaj fabrikoj kontraktas tiel. Ili donas al farmuloj ŝulde semojn kaj pagas certan monon pro rikoltaĵo. Oni kontraktas printempe, kiam farmuloj spertas iujn malfacilaĵojn. Ĝenerale, fabrikantoj scipovas profiti. Pri profita scipovo Roberts parolis sen indigno, sed aprobe.
1391 Tamen mastro de fabriko, en kiu li laboris, ankaŭ spertis malfacilaĵojn, ĉar lin turmentas lokaj bankoj. Lia futuro ne estas klara. Verŝajne, bankoj lin formanĝos. Tio ofte okazas en Usono. Do jen, li laboris kiel majstro kaj edziĝis al filino de la fabrikmastro. Geedziĝo estis tre feliĉa.
1392 Junaj geedzoj ĉion faris kune – vizitis kinejon kaj konatojn, dancis nur unu kun la alia. Ŝi estis instruistino, tre bona kaj saĝa junulino. Ŝi ne volis havi infanojn, ĉar ŝi timis, ke ili deprenos edzon de ŝi. Ili ambaŭ bonstatis. Dum kvar jaroj de kuna vivo ili ŝparis du mil dolarojn.
1393 Kaj jen februare de la pasinta jaro mia edzino falis de ŝtuparo kaj rezulte okazis grava lezo de ŝia vertebraro. Kelkaj operacioj kaj kuracado dum jaro kaj duono forprenis tutan ilian ŝparmonon. Finfine tio pli similis rabatakon de banditoj ol al homaman medicinan helpon.
1394 Kuracistoj forprenis ĉion – disponeblan monon kaj monon, ricevitan pro vendo de bovinoj kaj limuzino. Restis neniu cendo. La unua hospitalo postulis dudek kvin dolarojn ĉiusemajne, la oklahoma postulas kvindek. Mia edzino bezonas metalan korseton kostantan cent dudek dolarojn.
1395 En Fenikso li perlaboros dek ok dolarojn semajne kaj elspezos ses aŭ sep. La restintajn li pagos pro kuracado de l' edzino, kiu esperas enspezi per instruado de la latina lingvo endome. Sed kiu en Oklahomo deziras lerni la latinan endome? Tio ĉi estas ne sufiĉe kredebla.
1396 Li aspektis kiel la dudekokjara. La trankvila junulo kun vireca bela vizaĝo kaj nigraj okuloj. Lia nazo kun ĝibeto memorigis indiajn trajtojn. Roberts tuj klarigis, ke en li estas kvarono da indiana sango. Mirindaj estas tiuj teksasanoj! Ili scipovas paŝti bovarojn kaj toleri frapojn de fato.
1397 Franco aŭ italo, okazinta en sama situacio, verŝajne, komencus ofte peti Dian helpon aŭ male malbenus lin, sed la usonano estis trankvila. Lin oni petis rakonti – kaj li rakontis. Do, ni konversaciis kun li kelkajn horojn. Ni metis multajn demandojn kaj ĉiuj estis detale responditaj.
1398 Mastro de manĝejo, en kiu ni manĝis sandviĉojn kun fromaĝo kaj ŝinko, estis meksikiano kun granda osteca nazo. Sandviĉojn preparis li mem, lia edzino, kiu konis neniujn anglajn vortojn, kaj lia filo, maldika knabo kun kurbaj gamboj kaj vakera zono ornamita per kupraĵoj.
1399 Krome, la sandviĉoj kostis duoble pli, ol kutime. Sur ĉefa strato situis vendejo, en kiu oni vendis indiajn metiproduktojn: litkovrilojn, ornamitajn potojn, idolojn kun grandaj cilindraj nazoj. Ĉion ĉi lumis la varma, novembra suno. Tamen varmeco estis ne plej forta, kiu okazas somere.
1400 Ni ne rakontos, kiel ĝi okazis kaj kiu kulpis pri ĝi. Ni povas nur sciigi, ke geedzoj Adams ne kaŭzis la akcidenton. Kiam la limuzino proksimiĝis al kanaleto, ni sidis trankvile kaj silentis, atendante ĝian renversiĝon. Neniu suprenlevis brakojn al ĉielo kaj adiaŭiĝis pense kun parencoj.
1401 Tute senvorte, li kunligis nian limuzinon kaj kamionon, kaj momente eltiris ĝin survojen. Ĉiuj ŝoforoj preterveturantaj haltis kaj proponis sian helpon. Estis agrable sperti tion. Ŝoforoj sincere volis helpi, samkiel tion faras formikoj, kiuj vidas sian fraton trafintan en akcidenton.
1402 Ŝi eĉ ne intencis konfesi, ke dum la akcidento la limuzinon direktis ne ŝi. La usonano, eltirinta nian limuzinon, ne volis aŭdi niajn dankojn. Helpo dum veturadoj en Usono ne estas ia elstara heroeco. Se nia savinto mem trafus en akcidenton, ni same silente kaj trankvile helpus al li.
1403 Pri pago pro helpo eĉ paroli ne eblas, ĉar oni povos mallaŭdi tion. Post du tagoj ni mem savis aŭton, kiam ni reveturis en Santa Feon el indiana vilaĝo, situanta apud urbeto Taoso. Falis malseka neĝo. Ŝoseo glaciiĝis, kaj nia limuzino iufoje turniĝis nevole, proksimiĝante al rando de krutaĵo.
1404 Neatendite, post unu ĝirejo, ni ekvidis renversiĝintan kamioneton, kuŝantan transverse de ŝoseo. Apud ĝi, tien kaj reen paŝis juna meksikiano, en plena konfuziĝo. Sur li estis roza ĉemizo, blua kravato, griza veŝto, karmezinaj ŝuoj, verdaj duonŝtrumpoj kaj malhel violkolora ĉapelo.
1405 Proksime, sur deklivo, kuŝis, en sanga flako dorse, alia meksikiano. Ŝajnis, ke li estis morta. Katastrofo, verŝajne, okazis ĵus, kaj la savinta junulo tiom senraciiĝis, ke eĉ ne povis saĝe ekspliki, kiel ĝi okazis. Li paŝadis ĉirkaŭ la kamiono kaj ion sensence murmuris.
1406 Li similis frenezulon. La kuŝanto malfermis okulojn kaj ekĝemis. Tiu ĉi terura sono iom normaligis la buntan meksikianon, kaj li ekpetis nin veturigi la vunditon en lian vilaĝon – Villarde. Ni proponis veturigi lin en proksiman malsanulejon, sed la meksikiano insistis veturigi en la vilaĝon.
1407 Ĝi situis tridek mejlojn for de la ŝoseo. Ni ĉiuj kune malfacile enigis la vunditon en la limuzinon. Tiutempe alveturis iu usonano kaj informiĝis pri necesa helpo. Ni dankis lin kaj diris, ke nun ni veturigos la vunditon. La bunta meksikiano restis ĉe sia difektita kamiono.
1408 Vojo estis malfacila kaj ni perdis tri horojn por atingi la vilaĝon Villarde. Ĉe nia limuzino tuj amasiĝis tuta vilaĝanaro. Malgraŭ tio, ke estis ordinara tago, ili ĉiuj estis vestitaj feste je novaj jaketoj el ledo kaj felo de simioj. Ni transdonis la vunditan meksikianon al liaj parencoj.
1409 Dum minuto li rekonsciiĝis kaj sukcesis rakonti pri la akcidento. Tiutempe alveturis la sama usonano, kiu haltis sur la ŝoseo. Okazis, ke li sekvis nin. Tiu ĉi ago de l' usonano prezentas bonan trajton de usona karaktero. Kiam ni adiaŭiĝis, la usonano donis al ni sian vizitkarteton.
1410 Eble lia atesto iam estos bezonata. El ĝi ni ekkonis, ke li estas direktoro de gimnazio (grammar school). Li traveturis multajn troajn mejlojn por fari al ni tiun ĉi komplezon. Karaktero de usona popolo havas multajn rimarkindajn kaj allogajn trajtojn. Ili estas perfektaj kaj lertaj laborantoj.
1411 Sovetaj inĝenieroj diras, ke dum kunlaboro kun usonanoj, ili ricevas efektivan plezuron. Usonanoj estas ekzaktaj, sed ili ne estas pedantoj. Ili estas akurataj kaj scipovas plenumi la promesiton. Ili fidas promesojn de aliaj homoj. Ili ĉiam pretas helpi. Ili estas bonaj kamaradoj, facilaj personoj.
1412 Ni traveturis dek ses mil mejlojn laŭ usonaj vojoj kaj renkontis plurajn personojn. Preskaŭ ĉiutage ni vojaĝis kune kun "hiĉhajker" oj. Ĉiuj estis parolemaj, sed neniu estis scivolema kaj demandis ion pri ni. Apude de l' arko ni aĉetis benzinon kontraŭ dudek kvar cendojn pro galjono.
1413 Ĉe la historia puto sidis en budo mastro kaj vendis kolorajn kartetojn kun bildo de la puto. Ĉirkaŭ enterigita fosto paŝis du ursidoj kun ĉenoj. La mastro diris, ke ambaŭ estas tre malicaj. Sed la ursidoj aspektis male, kaj stariginte sin sur postaj kruroj, ili elpetis regalojn de preterveturantoj.
1414 En kaĝo troviĝis ordinara, trankvila hundo kun granda vosto. Edzo eliĝis el limuzino kaj ekparolis kun la mastro de l' historia puto. Purigante nazon de l' filo, patrino rapide rakontis al ni pri siaj familiaj aferoj. La familio moviĝas el urbo Kansaso en Kalifornion. La edzo trovis tie laborlokon.
1415 Ni mem ne konis rimedon, per kiu ni ĝin elektis, sed ĉiam ĝi kontentigis ĉiujn niajn pretendojn. Kvardolara ĉambro por du personoj havis oportunajn litojn kun kelkaj litkovriloj kaj plataj, kiel dolaro, kusenoj, duŝejon kun blanka mozaika planko kaj siblantan centran hejtadon.
1416 Aŭ ili jam perlaboris sufiĉe da dolaroj, aŭ ili perdis esperon perlabori, tamen ili havas multe da libertempo, kaj, side sur hotelaj balanciloj, ili avide gvatas sian oferon. Gardu vin Dio kontraŭ tio, ke vi demandu tiun sinjoron pri iu bagatelo. Li ne lasos konversacianton kelkajn horojn.
1417 Sur muroj de la restoracio pendis krudaj kaj belaj meksikiaj tapiŝoj, sur kelneroj estis vestitaj oranĝkoloraj, silkaj ĉemizoj kaj buntaj kravatoj. Al ni plaĉis medio kaj ni gaje babilis rigardante menuon. Ni mendis supon, kies nomon nun ni ne povas rememori, kaj manĝaĵon nomatan "enĉalada".
1418 Malfacile irante post okazintaj turmentoj, ni ekpromenis laŭ urbo Santa Feo. Fasadoj de konstruaĵoj, faritaj el briko kaj ligno, ĉi tie forestis. Ĉirkaŭe staris hispanaj domoj el argilo, kiujn apogis firmaj abutmentoj, el sub tegmentoj elstaris randoj de kvadrataj aŭ cirklaj plafonaj traboj.
1419 Laŭ stratoj promenis vakeroj, kies altaj kalkanumoj ritme frapis. Al enirejo de kinejo alveturis limuzino, el kiu eliris indiano kaj lia edzino. Frunton de l' indiano ĉirkaŭigis helruĝa bandaĝo. Sur kruroj de l' indianino estis dikaj blankaj gamaŝoj. La geedzoj ŝlosis la aŭton kaj eniris la kinejon.
1420 Sinjoro Adams longe rigardis la knabojn kaj, fine, nominte ilin "sinjoroj", informiĝis pri tio, kiel ili planas pasigi hodiaŭan vesperon. Aliajn eksplikojn de ili ni ne ricevis, kaj ni ekpaŝis al la hotelo, kie siblanta centra hejtado varmigis nian ĉambron ĝis dudek kvin Celsiaj gradoj.
1421 Usonanoj preferas kontrastajn temperaturojn. Ili laboras en varmigitaj ejoj kaj ofte trinkas tre malvarmajn trinkaĵojn. Varmego en la ĉambro kaj ne ĝis fino estingita flamo de la manĝaĵo "enĉalada" rezultigis tion, ke matene ni estis kvazaŭ sekigitaj, sed pretaj agi plu.
1422 La konstruaĵo mem estas tre malnova, sed skulptaĵoj estas novaj, fabrikitaj en Germanio. Ili plaĉis al la pastro, kaj do li laŭdis ilin, el kio ni konkludis, ke li estas profano kaj nenion komprenas en arto. Li ankaŭ demandis, de kie ni venis, sed nenion diris pri sia kredo.
1423 Ni longe meditis pri tio, kial la novjorka verkisto elstarigis tiun detalaĵon de niaj biografioj. Finfine ni rememoris, ke foje rakontis al li pri nia vojaĝo al urbo Hartfordo, ŝtato Konektikuto, en kiu Marko Tven loĝis, kiam li jam estis fame konata verkisto kaj prosperis.
1424 Vestoj, ornamaĵoj kaj armiloj estas pentritaj tre precize, do akvareloj povas esti grava helpilo por lernado de india kulturo. Sinjoro Ŭitero Biner loĝas en domo, kiun plenigis indiaj metiproduktoj. Ĝi eĉ similas muzeon. Post kiam li tralegis rekomendan leteron, li gaje ekridetis.
1425 Malgrandan placon ĉirkaŭigis domaĉoj, faritaj el argilo. Apud ĉiu troviĝis eta kupola forno. Meze de l' placo staris korpulenta virino. Du longaj harplektaĵoj, kuŝantaj sur ŝia dika mamo, estis ornamitaj per ruĝaj kaj verdaj fadenoj. En ŝiaj oreloj vidiĝis truetoj por orelringoj.
1426 Ni demandis la virinon pri indiano Agapito Pina, kiun al ni rekomendis s ro Biner, kaj okazis, ke antaŭ ni li mem staris, kvankam li aspektis kiel virino. Li reale estis gajulo kaj blaganto. Li venigis nin en sian kabanon, ĉirkaŭŝmiritan per blanka argilo kaj similan al iu ukrainia dometo.
1427 Estis malserena vintra tago. Subite ekneĝis, kaj baldaŭ ĉio blankiĝis: rimarkindaj kupolaj fornoj, kelkaj senfoliaj arboj, similaj al malmoliĝintaj fumoj, kaj tuta vilaĝa placo. En forno de Agapito Pina brulis unu ŝtipo, staranta vertikale. Olda, maldika indianino kaŭris apud la forno.
1428 Ŝi estas okdektrijara, tamen ŝiaj haroj estas nur duone grizaj. Agapito estas sesdekjara kaj havas neniun grizan haron. La oldulino prenis cigaredon, kiun ni proponis, kaj plezure ekfumis. Agapito ankaŭ prenis cigaredon, ne ekfumis, sed kaŝis ĝin, verŝajne, por sia patrino.
1429 Neatendite Agapito ekkantis indian kanzonon, ritme akompanante per piedfrapoj. Interno de l' kabano estis malampleksa kaj do Agapito dancis tre proksime de ni. Fininte unu kanzonon, li rigardis niajn okulojn, kaj daŭrigis kanti kaj danci plu. Sur argila breto kuŝis fotoj de dancantaj indianoj.
1430 Li simple penis plezurigi siajn gastojn. Ni kontentige konvinkiĝis, ke ni troviĝas ne en Napolo, sed en indiana rezervejo, kaj niaj ruĝhaŭtaj fratoj rilatas al turistoj sen iu profito, kiun atendas ricevi blankuloj. Sur puraj muroj de l' ĉambreto pendis diverskoloraj maizaj faskoj.
1431 Agapito eliris la placon por adiaŭiĝi kun ni, kaj grandaj neĝeroj falis sur liajn nigrajn, rektajn harojn. Vojo situis inter ruĝaj pumikaj montoj kun plataj, kvazaŭ detranĉitaj, pintoj. Ties koloro tre similis al koloro de haŭto de Agapito Pina: kviet ruĝa, antikva, iom malhela.
1432 Ruĝeco de indiana haŭto estas tute unika. Ĝin ankaŭ havas montoj kaj aŭtuna naturo. Vetero estis humida, plorema, samtempe aŭtuna kaj vintra. Komence neĝis, poste pluvis, vespere altiriĝis nebulo. Lanternoj de l' limuzino lumigis ne sufiĉe, aŭtoj survoje preskaŭ forestis.
1433 Li servis en usona armeo kiel kapitano kaj eksiĝis. Ĉi tie, en Taoso, ĉio plaĉas al li. Li mem kaj lia edzino prosperas, ĉar ilia kampadejo estas plenigita dum ok monatoj jare. Ĉiutage alvenas novaj personoj el diversaj lokoj de l' lando, kaj do vespere li ŝatas babili kun iu nova turisto.
1434 Elektita kabano aspektis bele. Sur muroj de puraj ĉambretoj estis pentritaj ruĝbluaj, indiaj ornamaĵoj, staris malaltaj, molaj litetoj, ĉe metala hejtilo kuŝis alportita splitaro kaj ujo kun karbo. El la ujo elstaris kamena tenajlo, por ke loĝanto ne prenu karbon permane kaj do ne malpuriĝu.
1435 Ni reeniĝis la limuzinon kaj veturis al indianoj. En veninta krepusko griza koloro de nia aŭto estis preskaŭ sama, kiun havis pala, cindra pejzaĝo. Post du mejloj ni proksimiĝis al eniro de vilaĝo de india tribo "pueblo", kiu loĝas en tiu ĉi loko, ankoraŭ ĝis tiam, kiam alvenis Amerikon blankuloj.
1436 Li ignoris niajn salutvortojn. Lia vizaĝo neniel reagis nian alvenon. Al nia peto, pri konatiĝo kun la vilaĝo, li rilatis indiferente kaj nur apenaŭ kapjesis, nenion parolante. Al ni proksimiĝis juna indiano kaj diris, ke la vilaĝestro estas tre olda kaj senforta, ke li baldaŭ mortos.
1437 Ili rigardis nin, kaj en iliaj okuloj forestis timo. Al ni ŝajnis, ke ili kondutas, kiel junaj leonidoj. Unu "leonido", cetere, aliris al ni kaj fiere postulis kvin cendojn. Post kiam ni neis lian postulon, li ne ekpetaĉis, sed turnis sin kun malestimo. Nin ĉirkaŭigis rimarkindaj loĝejoj.
1438 La domegoj havas terasojn kun plataj tegmentoj. Oni povas translokiĝi de unu etaĝo al la alia nur per ordinara eskalo. Antaŭe, dum militbataloj, oni kaŝis eskalojn, kaj tio transformigis domegojn en neakireblajn fortikaĵojn. Tiu ĉi kutimo konserviĝis ĝis nun, kvankam cirkonstancoj jam tute ŝanĝiĝis.
1439 Odoraĉis fumo kaj sterko. Malhelpis iradon viglaj, ruĝkoloraj porkidoj, kurantaj sur la placo. Sur tegmento de konstruaĵo staris kelkaj indianoj kaj rigardis nin. Pacemaj hundoj de indianoj lerte kuris laŭ eskaloj. Rapide venis krepusko. Al ni aliris grizhara indiano kun ordonema vizaĝo.
1440 Li estis vilaĝa policano. Samkiel ceteraj vilaĝanoj, sur li estis vestita varmiga blublanka kapoto. Liaj devoj estis tute pacaj kaj ne troŝarĝigaj, ĉefe li instigas infanaron matene viziti lernejon. Li proponis morgaŭ observi ĝin, ĉar hodiaŭ jam estas malfrue kaj do infanaro baldaŭ enlitiĝos.
1441 Tamen li ne diris, kial li tiel hispane nomiĝas. Li rakontis al ni, ke en Taoso rezidas ĉirkaŭ ducent artistoj. Ili pentras, versas, komponas, skulptas. Ĉi tien ilin allogas unika medio: sovaĝa naturo, kunligo de tri kulturoj – india, meksikia kaj pionira usona, – kaj ankaŭ malkaraj vivkondiĉoj.
1442 Ni rimarkis, ke ŝi estas ekscitiĝinta. Post manĝado ni venis antikvan filion de l' restoracio, kie troviĝis ŝamaj indiaj pupoj kaj bunte kolorigitaj idoloj kun verdaj kaj ruĝaj nazoj. Alirinta Don Fernando diris, ke kun ni volas interparoli s ino Feŝina, rusino, jam longe loĝanta en Taoso.
1443 Ni konsentis, kaj post unu minuto alpaŝis sinjorino, kiun ni rimarkis en la manĝejo. Tiu ĉi sciigo grave surprizis ŝin. Ni rimarkis, ke ŝi tre deziras ankoraŭ multon demandi, kaj venigis ŝin al nia kampadejo. Post kelkaj minutoj ŝi alveturis al ni en sia malnova aŭto, kiun direktis ŝi mem.
1444 Liaj pentraĵoj tre plaĉis al usonanoj. Ili decidis elmigri. Li prosperis kaj enspezis multe da mono. Tamen ili ne sukcesis alkutimiĝi al vivo en granda urbo kaj alvenis ĉi tien, en Taoson. Dum tri jaroj ili konstruis bonan domon, pro kiu ili elspezis dudek mil dolarojn.
1445 Pro tio ŝi prenis dometon kontraŭ tri dolaroj monate en vilaĝo Rio Ĉakito, kie loĝas nur meksikianoj, neparolantaj angle, sed bonkoraj. Necesas iel perlabori. Ŝi verkis scenaron por kino, sed dume nenion enspezis. Ŝi ne volas vendi sian domon, ĉar post krizo ĝi kostas ne pli ol kvin mil dolarojn.
1446 Melankoliaj indianoj, en siaj kapotoj, samkiel antaŭe, staris sur tegmentoj kaj similis malliberigitajn sklavinojn de iu haremo. Hundoj diskuradis, indiferente nin rigardante, levis laŭ eskaloj kaj malaperis post pordoj. Lernejo estis granda kaj bone aranĝita, samkiel ceteraj lernejoj en Usono.
1447 Ni ekvidis belajn, ampleksajn klasĉambrojn, pargetajn plankojn, brilajn fajencaĵojn, nikelitajn kranojn. La policano ne sukcesis nin akompani. Liaj devoj restigis lin en la lernejo. Unu indiido batis la alian pli etan laŭ kapo. La policano malrapide riproĉis la kulpulon de interbatiĝo.
1448 Ili atente aŭskultis edifojn de l' policano, sed kiam li foriris, ili komencis salti kaj kuri, samkiel ĉiuj petoluloj en la mondo. Lernejestro, kies fako estis historio, lasis kulturan Orienton de l' lando kaj translokiĝis ĉi tien, por pli bone ekkoni indianojn. Tre rara evento.
1449 Rigardante silentemajn ruĝhaŭtulojn, similajn al antikvaj romanoj, ni rememoris vortojn de la lerneja direktoro "Jes, jes, ili estas katolikoj, ili parolas angle, ili vidis aŭtojn kaj ceterajn modernaĵojn, tamen ili estas origine indianoj, antaŭ ĉio ili estas realaj indianoj – kaj nenio plu".
1450 Ili vizitis lokan aŭtomobilan klubon, kelkajn gazolinajn staciojn, turistan buroon kaj revenis kun multaj mapoj. Sinjoro Adams mienis malgaje, sed lia edzino male estis plena per certeco. Ni atendis ilin en la limuzino, kaj jam el malproksimo ekaŭdis iliajn emociigitajn voĉojn.
1451 Li silentis tutan vojon. Verŝajne, lian sentrankvilan animon jam penetris antaŭsento pri danĝero. Baldaŭ iĝis mallumo. Antaŭlanternoj de nia limuzino, faritaj en nana uzineto de Ford, malfacile tralumigis malhelon saturitan per pluvakvo. Nur unufoje s ro Adams rompis sian tragedian silenton.
1452 Vojaĝo ĝis Albukerko estis tute normala. Ni eĉ ne rimarkis danĝeran vojparton, kie estis milfuta malleviĝo, kvankam kelkajn horojn nervoze kaj atente enrigardis mallumon. Tamen, atinginte la urbon, ni komencis serĉi dormlokon, perdis veran vojon kaj trafis grandan kavon.
1453 Ni komencis admiri pitoreskan pejzaĝon kaj ĝuis, kiel tri fame konataj porkidoj, ne suspektintaj pri danĝero. La limuzino suprenleviĝis pli kaj pli, kaj finfine atingis grandan platon. Vojon kovris degelantaj neĝo kaj glacio. Estis hele kaj malvarme, kiel dum printempo.
1454 La plata alteco egalis dekdu mil futojn. Li subite eksilentis kaj, eltirinte kolon, ekrigardis la vojon. La aŭto komencis gliti laŭ malseka glacimiksaĵo. Ĝi ekŝanceliĝis, postaj radoj turniĝis flanken. Sinjorino Adams premis bremson, kaj la aŭto haltis laŭlarĝe de vojo.
1455 En plej alta loko de intermonto troviĝis malnova, ligna kabano kun elpendaĵo "Kafejo". Kelnerino estis junulino, kiu urbamode aspektis kaj tute ne similis iun kamparaninon. Ni eldrinkis po glaseto da ĝino, varmiĝis kaj daŭrigis la vojaĝon, forgesinte ĉiujn niajn malgajojn.
1456 Tamen nenio terura okazis. Simple rompiĝis mallerte aligita ĉeno kaj difektis apogilon de maldekstra alo. Ni malmuntis la ĉenon kaj singardeme ekveturis plu. La suno varmigis pli. Glacio tute malaperis, kaj ni, samkiel jam menciitaj porkidoj, revigliĝis. Al ni plaĉis belaj ĉirkaŭaĵoj kaj suna tago.
1457 Kiam ni atingis malmolan vojon, ni rimarkis, ke aŭto vigvamo haltis, kaj el ĝi eliris multnombra familio, kiu tuj komencis kolekti lignaĵojn por aranĝi fajron. La familio, probable, intencis manĝi. Ni preterveturis kun envio, ĉar post multaj suferoj ni same ekvolis manĝi.
1458 La suno tre varmigis, kaj do ni baldaŭ sekiĝis kaj nia humoro pliboniĝis. Nia apetito plikreskis. Kiam ni preterveturis pitoreskajn rokojn, kiuj, laŭ opinio de s ro Adams similis teleron da supo, ni komprenis, ke baldaŭ mortos pro malsato. Tamen nova evento abstraktis niajn pensojn.
1459 Sinjoro Adams hazarde malfermetis pordon, kaj lin apenaŭ ne eltiris el la limuzino turnoblovo. Kiam ni veturis laŭ ĉefa strato de urbo Gallono, serĉante taŭgan restoracion, ekaŭdiĝis krako, kompare al kiu, jam okazinta sono de rompiĝinta ĉeno, ŝajnis kiel melodia ĉirpado de lokusto.
1460 Nia aŭto ektremis kaj haltis. Komence ni komprenis, ke ni estas vivaj kaj do ekĝojis. Poste ni konkludis, ke okazis akcidento, ĉar flankon de nia nova aŭto enpuŝiĝis malnova, verda duonkamioneto. Ĉirkaŭ niaj aŭtomobiloj tuj aperis trafikŝtopiĝo. Ni malgaje rigardis difektitajn alon kaj ŝtupon.
1461 Tamen ses mil loĝantoj fieras pri tio, ke ili havas endome varman kaj malvarman akvon, bankuvon, duŝon, fridujon kaj paperon en necesejo, entute saman komforton, kiun havas loĝantaro de Kansaso aŭ Ĉikago. Kvankam ankoraŭ ne venis la tria, s ro Adams admonis nin resti en la urbeto.
1462 Ni tiel timis tion, ke hodiaŭaj malfeliĉoj ankoraŭ ne finiĝis, ke paŝis laŭ strato singardeme kaj ofte turniĝis. Nur kiam ni enlitiĝis, ni komprenis, ke tago de malfeliĉoj jam pasis. Usono prepariĝis por Kristnasko. En urbetoj antaŭ vitrinoj de vendejoj jam brilis ornamaĵoj de novjaraj arboj.
1463 Ĵurnaloj informis, ke ĉi jara antaŭfesta komerco pli prosperas, ol la pasintjara. Ju pli ni antaŭenmoviĝis al Kalifornio des pli varmigis la suno, kaj ĉielo iĝis pli pura kaj helblua. Ni transveturis limon de ŝtato Arizono. Tre perfekta ŝoseo direktis nin al urbo Flagstaffo.
1464 Gazolinaj stacioj renkontiĝis malpli ofte. Tamen ĉapeloj de lokaj loĝantoj estis pli grandaj. Ĝis nun ni nenie vidis tiujn grandajn ĉapelojn kiel en Arizono, ŝtato de dezertoj kaj kanjonoj. Estas dubinde, ke oni povas trovi en la mondo ion pli majestan kaj belan ol usonan dezerton.
1465 Ni alvenis ĝustatempe. Vintro en dezerto estas sama somero, tamen pli hela kaj pura, sen troa varmego kaj polvo. Areo, kiun ni venis, estis tute malplena kaj sovaĝa, tamen ni ne sentis nin kiel ermitoj. Vojo kaj aŭto igis dezerton pli atingebla, sed ne senigis ĝian allogecon.
1466 Male, belecon, kiun rezultigis naturo, kompletigis beleco, kiun rezultigis lertaj hommanoj. Ni samtempe admiris unikajn kolorojn de dezerto kaj perfektajn arkitekturaĵojn: vastan glatan ŝoseon, arĝentkolorajn pontetojn, akurate enmetitajn akvoduktojn, artefaritajn teramasojn kaj foskavojn.
1467 Eĉ gazolinaj stacioj, kiuj tedis en Oriento kaj en Meza Ŭesto, ĉi tie, en dezerto, aspektis kiel elstaraj monumentoj de homa potenco. Kaj aŭto en dezerto ŝajnis pli bela ol en urbo, ĉar ĝia polurita supraĵo respegulis la sunon, kaj ĝia ombro ŝajnis pli nigra kaj precize situis sur sovaĝa sablo.
1468 Ili estas same perfektaj, kiel en loĝlokoj. Samaj precizaj kaj kompreneblaj flav nigraj tabuletoj memorigas pri necesaj ĝiroj, mallarĝaj pontoj kaj zigzagoj. Samaj blankaj indikiloj kun nigraj borderoj montras vojnumerojn, kaj lignaj sagoj kun urbonomoj – distancojn ĝis tiuj urboj.
1469 Ampleksaj paŝtejoj separiĝas unu de la alia per pikdrato, por ke brutaro restu en siaj areoj kaj ne kaŭzu kverelojn inter vakeroj. Tamen kion apliki, por ke brutaro ne transiru ŝoseojn? Ja ne eblas meti pikdraton laŭ tuta ŝoseo de ambaŭ flankoj! Kaj iu sennoma inventinto elpensis jenon.
1470 Tio aspektas tiel, kiel kvazaŭ vi forlasas la teron kaj enveturas la ĉielon. Ni gaje moviĝis laŭ dezerto, tute forgesinte hieraŭajn terurojn. Jam ŝajnis neebla ekzistado de koto, malvarmo kaj neĝo. Sinjoro Adams, plene eldorminta en Gallopo kaj solide manĝinta matene, fartis tre bone.
1471 Tamen ĉio ĉi ne sufiĉis por s ro Adams. Li senpacience pririgardis vojon, espere ekvidi homon kun suprenlevita polekso. Tamen nin ĉirkaŭigis nur ruĝa sablo. Homoj en dezerto forestis. Feliĉe, al s ro Adams decidis helpi la naturo mem, kaj li eldiris al ĝi sian tutan stokon da sentoj.
1472 Ties tonoj estis ege puraj. La vorton "dezerto" oni ofte uzas kiel simbolo de unuformeco. Usona dezerto estas neordinare varia. Post ĉiuj du tri horoj aspekto de dezerto ŝanĝiĝis. Aperis montetoj kaj rokoj, similaj al piramidoj, turoj, kuŝantaj elefantoj, ĝisdiluvaj dinosaŭroj.
1473 Sed antaŭe nin atendis io ankoraŭ pli rimarkinda. Ni enveturis en rezervejon de ŝtoniĝinta arbaro, ĉirkaŭigita per pikdrato. Komence ni nenion eksterordinaran rimarkis, sed kiam ni fiksrigardis plie, tiam ni ekvidis, ke el sablo kaj ŝtono elstaras ŝtipoj kaj kuŝas trunkoj.
1474 Ĉi loke antaŭ kelkaj dekoj da milionoj jaroj kreskis arbaro. Antaŭnelonge ĝin oni eltrovis. Vidaĵo estis tute unika – meze de dezerto en granda silento kuŝas ruĝbrunaj trunkoj. Dum milionoj jaroj lignaĵerojn substituadis saleroj, kalkeroj kaj fereroj. Arboj asimilis malmolecon de marmoro.
1475 Supraĵo konservas ĉiujn detalaĵojn de arbo kaj komencas brili per ruĝaj, bluaj kaj flavaj vejnoj. Ne ekzistas similaj marmoroj kaj malakitoj, kiuj povus konkuri per beleco kun polurita ŝtoniĝinta arbo. En la muzeo oni diris al ni, ke tiuj arboj kreskis antaŭ cent kvindek milionoj jaroj.
1476 Ĝi estis malgranda, sed tute moderna konstruaĵo kun metalaj fenestroj kaj pordoj, kun akvodukto, en kiu fluis varma kaj malvarma akvo. Dum eliro, oni supozas ekvidi apudajn metroon, flughavenon aŭ universalan magazenon, sed oni ekvidas tuj dezerton etendiĝintan je kelkaj centoj da mejloj.
1477 Arberojn oni vigle vendis kontraŭ kvin cendoj pro unu. Iu metiisto per elektra ilo, tre bruanta, lerte faris memoraĵojn – broĉojn kaj braceletojn, segis, tornis, poluris kaj gravuris enskribaĵon "Por bona memoro". Ni enmetis kelkajn arberojn en valizon kaj ekveturis plu.
1478 Ĉe vojo, suprenlevinte polekson, staris viro kun sako. Ni jam skribis, ke usonanoj estas tre komunikiĝemaj, bonvolaj kaj ĉiam pretaj favori. Kiam ili helpas al vi, ekzemple eltiras vian aŭton trafintan kavon, tiam ili faras tion simple, modeste, rapide, sen atendo de danko, eĉ pervorta.
1479 Suprenlevita polekso, kiel estas konate, signifas veturpeton. Ĉi signalo iĝis sama parto de usona aŭtomobilismo, kiel vojindikiloj. Por verkisto, kaptanto de animoj kaj temoj, tiu kutimo estas tre oportuna. Personaĵoj mem eniĝas vian aŭton kaj volonte rakontas siajn vivhistoriojn.
1480 Tie li laboris tutan vivon kiel seruristo. Antaŭ kvin jaroj li translokiĝis al alia urbo, ne sukcesis trovi laborlokon kaj tie finiĝis lia antaŭa vivo. Li permanente migras serĉante iun laboron. Li jam kelkfoje traveturis la tutan landon tien kaj reen, sed nenion decan trovis.
1481 Foje lin oni veturigas en aŭtoj, tamen pli ofte li migras en kargovagonoj kune kun vagantoj. Tio estas pli rapida. Sed li mem ne estas vagabondo. Li kelkfoje tion insiste ripetis. Verŝajne, al li tion oni jam parolis antaŭe. Subvencion al li oni ne donas, ĉar li ne havas konstantan loĝlokon.
1482 Li ne plendis. Li simple rakontis. Simpleco estis tute sama, kiu estis dum rakonto de marsoldato pri lia konatiĝo en Ĉikago kun koketulinoj. La marsoldato ne fanfaronis, la senlaborulo ne serĉis kompaton. La homo elfalis el socio. Evidente, ke li opinias, ke socian reĝimon necesas ŝanĝi.
1483 Kaj kiel? Ni demandis, ĉu sumo de kvin milionoj ne estas troa? Sed li ne ŝanĝis sian opinion. Li estis tiel alloginta pri tiu naiva ideo, li tiel deziris, ke tuj, per si mem, malaperu maljusteco, ke ĉiuj bonstatu, ke li eĉ ne volis mediti, kiamaniere tio ĉi povas okazi.
1484 Li fakte estis granda infano, kiu deziras, ke ĉio estu farita el ĉokolado. Al li ŝajnas, ke se li petos bonkoran Santa Klaŭson, do tiam ĉio sorĉe ŝanĝiĝos. Santa Klaŭso alveturos en sia kartona sledo, kiun veturigos arĝentkoloraj cervoj, okazigos varmetan neĝventon – kaj ĉio ordiĝos.
1485 Kiel por ĉiam eviti krizon? Ho, tio estas tute simpla. La registaro devas enspezi al ĉiu oldulo, atinginta sesdek jarojn, po ducent dolaroj ĉiumonate, kondiĉe, ke li tutan monsumon nepre elspezu. Tiam aĉetkapablo de loĝantaro elkreskos kelkfoje kaj do krizo tuj finiĝos.
1486 Ĉar proksimiĝas elekto de la prezidanto, do la ideon oni volas korekti. Nun oni proponas enspezi po ducent dolaroj al ĉiu oldulo, atinginta kvindek kvin jarojn. Sugesto de simplaj ciferoj efikas tre forte. Efektive, ĉiu infano estus kontenta, se ĉiu adolto donus al li po unu cendo.
1487 Por adolto tio estus tre malgranda ofero, sed ĉe li kolektiĝus granda monsumo. Ni nun ne mencias avangardajn usonajn laboristojn kaj radikalan inteligencion. Temas pri meza usonano – ĉefa aĉetanto kaj ĉefa elektanto. Li estas simpla, tre demokrata persono. Li scipovas labori kaj multe laboras.
1488 Aĉetanto volas scii ciferojn, dolaran profiton. Same oni vendas al li politikan ideon. Nenio abstrakta, nenio filozofia. Li donas sian voĉon, kaj al li oni promesas ducent dolarojn ĉiumonate aŭ promesas niveli riĉojn. Tio estas ciferoj. Tio estas komprenebla. Tion li konsentas.
1489 Tamen li forgesis fari plej gravan agon – mallevi fenestrovitron. Kaj ĉiufoje, kiam lia kapo ne elŝoviĝis eksteren, li provis rompi ĝin per sia kubuto. Nur dank' al firmeco de usona vitro, frunto kaj brakoj de s ro Adams restis ne vunditaj. Ni ĉesigis peti lin okazigi ion similan vespere.
1490 Ni rapide aŭtis laŭ malplena ŝoseo, cele hodiaŭ atingi Grandan Kanjonon – unu el rimarkindaj, geografiaj mirakloj de l' mondo. Ni ankaŭ laciĝis kaj forgesis kontroli s inon Adams. Ŝi tuj tion rimarkis kaj komencis akceli movadon. Nun nia limuzino superis cent kilometrojn hore.
1491 Purbluaj montetoj situis ĉe horizonto. Sunsubiro ankaŭ estis pura, naiva, kvazaŭ ĝin pentris provincia fraŭlino. Jam estis menciite, ke sian ĉapelon s ro Adams ĝis nun ne ricevis, kaj do pro malvarmo haŭto de lia senhara kapo iĝis blua, samkiel koloro de dezertaj montetoj.
1492 En absoluta mallumo ni venis Grandan Kanjonon kaj prenis kabanon de loka kampadejo. Ĝin oni konstruis el dikaj traboj por prezenti vivkondiĉojn de usonaj pioniroj. Tamen ene ĝi aspektis tute moderne kaj havis oportunajn litojn, centran hejtadon, varman kaj malvarman akvon.
1493 Ankaŭ tie troviĝis elektraj torĉoj kun longaj apogiloj, kiuj staris sur planko. Post vespermanĝo al turistoj, kiuj kolektiĝis en negranda teatrejo same farita el dikaj traboj, oni montris kurtan filmon pri marŝo al profundo de l' kanjono sub gvido de spertaj kondukantoj.
1494 Ankaŭ estis koncerto. Ĉiuj ekridegis kaj ni ankaŭ. La vakero mensogis pri tio, ke li ne scipovas kanti, ĉar li volis ĝojigi alvenintojn. En koncerto ankaŭ ĉeestis juna negro, kiu lerte dancis. Matene ni lin renkontis ĉe kabano, en kiu ni pasigis nokton. Li balais aleon.
1495 Ni eksciis, ke ĉiuj artistoj, partoprenintaj la koncerton, estis servistoj de la kampadejo. Ni rapide ekpaŝis al la kanjono. Imagu vi jenon. Iu kvazaŭ subtranĉis montan ĉenon, renversis kaj enpremis ĝin en la glatan, kovritan per arboj, teron. Poste la montan ĉenon oni eligis.
1496 La kanjonon necesas rigardi de supre. Vidaĵo de Granda Kanjono estas tute unika, kaj nenie en la mondo io simila ekzistas. Ni delonge restis ĉe rando de tiu majesta abismo. Ni, kvaropo de babilemuloj, diris neniun vorton. Tre profunde traflugis malrapide birdo, kvazaŭ tranaĝis fiŝo.
1497 Ĉi tien usonanoj ŝatas alveni tutfamilie por ripozi, des pli, ke prezoj en hoteloj kaj en manĝejoj estas samaj, kiel aliloke. Vizito kostas unu dolaron. Post pago, oni algluas al antaŭa vitro de aŭto buntan etikedon, kaj vizitanto rajtas loĝi kaj migri en la parko laŭdezire almenaŭ tutan jaron.
1498 Estus bone, se ni malleviĝus en profundon de la kanjono kaj travivus en traba kabano kun centra hejtado almenaŭ duonjaron, inter ĥaoso de naturo kaj ideala priservado, sed mankis tempo. Ni nur sukcesis ĉirkaŭveturi la kanjonon per aŭto. Subite ni ekvidis strangan funebran procesion.
1499 Laŭ perfekta aleo de l' parko tre malrapide moviĝis aŭtomobilo kun ĉerko. Post ĝi defilis homoj kun blankaj ledaj antaŭtukoj. Iuj sur ŝultroj portis bastonojn. Malantaŭ de la procesio senbrue veturis ĉirkaŭ tridek malplenaj aŭtoj. Oni adiaŭiĝis kun olda vakero, servinta en la parko.
1500 Bastonoj estis stangoj de flagoj. Ni ekakompanis la funebran procesion. El arbaro ekaperis damao kaj timeme ekrigardis amason da aŭtoj. Ĉasado en la parko, certe, estas malpermesita, kaj do la damao ne timis pafon. Ĝi volis transiri la vojon, sed ĝin fortimigis benzina fiodoro.
1501 Ni ekrigardis s inon Adams. Kvankam ŝi neniam ekdormis dum movado, sed sur niaj vizaĝoj estis skribita kvazaŭ averto. Diversajn imponajn vidaĵojn ni observis, veturante ĉirkaŭ la kanjono. Bluroza matena vualo jam malaperis. Ni kelkfoje haltis ĉe barieroj kaj rigardis la abismon.
1502 Ni haltis. Klariĝis, ke la horloĝo kostas dudek kvin dolarojn. Sed tio ne estis plej grava. Malfeliĉo estis tio, ke ĝi estis donaco de s ino Adams mem al ŝia edzo. Ni komencis kalkuli kaj kompari perditan tempon, okdekmejlajn distancon, koston de benzino kun la forgesita horloĝo.
1503 Rezulte superis tio, ke ĝi estis valora memoraĵo. Tamen ni ne revenis la kampadejon. El gazolina stacio ni telefonis al la kampadejo kaj informiĝis pri tio, ke servisto, ordigintan nian kabanon, jam foriris kaj se li trovis la horloĝon, do li nepre redonos ĝin al administracio.
1504 Post tiuj okazoj ni du horojn veturis tute silente. El Granda Kanjono ni aŭtis laŭ nova, ankoraŭ nedifektita vojo. Altaj kaj densaj arbaroj de l' nacia parko iom post iom malaperis. Ilin substituis flavaj rokoj, post kiuj denove disvastiĝis dezerto. La ŝoseo malleviĝis per oblikvaj kurbiĝoj.
1505 Ĝi apartenis al rimarkinda speco de usonaj vojoj, tiel nomataj: "pitoreskaj vojoj" (scenic road). Oni konstruis ĝin ne nur oportuna, firma, vasta kaj sendanĝera dum pluvo, sed ankaŭ atingis tion, ke dum ĉiu ĝiro vojaĝanto povu admiri novajn, diversajn vidaĵojn de sama pejzaĝo.
1506 Tiu ĉi multjarcenta persista rezistado de indianoj verŝajne estas unu el plej rimarkindaj fenomenoj en la homa historio. Registaro, kiu antaŭe ekstermis indianojn, nuntempe penadas konservi ties malmultenombran idaron. Estras indian departementon en Vaŝingtono unu liberala ĝentlemano.
1507 Forpelitaj el fruktodonaj areoj, nun indianoj okupas malgrandan teritorion de dezerto. Oni establis muzeojn de india arto. Kontraŭ groŝoj oni aĉetas indiajn pentraĵojn, tapiŝojn, farbitajn argilaĵojn kaj arĝentajn braceletojn. Oni konstruis kelkajn perfekte aranĝitajn lernejojn por indiana infanaro.
1508 India skribo tute ne ekzistas. Verdire, ĉiu india tribo parolas en sia unika lingvo, sed tio ne estas embaraso. Mankas volo. Multaj usonaj spertuloj pri india kulturo povus, dum mallonga tempo, krei indian skribon, almenaŭ por plej gravaj triboj. Tagmeze ni atingis urbeton Kameron.
1509 Patro de familio forestis. Sur planko sidis bela indianino, simila al ciganino (ordinare indianoj aspektas pli bele ol indiaj virinoj). Ĉirkaŭ ŝi amasiĝis kelkaj gefiloj. Plej juna, suĉinfano, estis alligita al tabuleto, kuŝanta sur planko. Plej aĝa estis sepjara knabo.
1510 Infanoj estis malpuraj, sed tre belaj, kiel ties patrino. Geedzoj Adams tre sopiris pri ilia bebo kaj ĉiam kaptis ĉiun okazon por karesi iun infaneton, preni ĝin sur brakojn kaj donaci dolĉaĵon. Infanoj tre favoris s ron Adams, volonte sidiĝis sur liajn brakojn kaj ion balbutis.
1511 Kiam ni estis elirantaj, al la vigvamo alveturis malnova rusta aŭto (similan antikvan ekzempleron ni ne vidis eĉ en Teksaso), kaj el ĝi eliris patro de l' familio. La indiano ne respondis. Li montris al ni siajn lipojn kaj faris permane nean geston. Li ne volis interparoli kun blankuloj.
1512 Liajn imponan irmanieron kaj nepenetreblan mienon povus envii iu sperta angla diplomato. Ni tre klare imagis momente hipokriton de tiuj india departemento, lernejoj, muzeoj, rezervejoj, kiu kvazaŭ similis vantan filantropecon de olda pekulo, mallerte kompensanta kulpojn okazigitajn pasintece.
1513 Ni persekutis la sunon, malrapide subirantan en Pacifikon, ien en Japanion. Ni transveturis limon de "navaho" rezervejo. Tamen kie troviĝis tiuj sesdek mil mizeraj kaj fieraj homoj, ni ne sukcesis ekscii, kvankam ili estis ie ĉirkaŭe kune kun ties brutaroj, lignofajroj kaj vigvamoj.
1514 Iĝis mallume kaj malvarme. Konsumiĝis benzino. Ni ekvolis manĝi. Tamen, ankoraŭ s ro Adams ne sukcesis eldiri opinion pri tio, ke hodiaŭan nokton ni pasos en dezerto, kaj tuj ĉe mala flanko de l' ponto ekbrilis lumeto kaj ni alveturis al dometo. Apud ĝi ni ĝoje rimarkis gazolinan stacion.
1515 Ĉie vojaĝanto renkontas komforton kaj malriĉecon, mizeron kaj riĉecon, kiuj kvazaŭ du fratinoj, prenante unu la alian permane, staras ĉe ĉiuj vojoj kaj ĉe ĉiuj pontoj de l' granda lando. Ĉe enirejo de l' domo kuŝis malnova jugo, apud kies ambaŭ flankoj troviĝis kelkaj ŝtipetoj de ŝtoniĝinta arbo.
1516 Tie nin renkontis grizeta vakero, kiu estis mastro de l' ranĉo kaj la gazolina stacio. Li venis dezerton el Teksaso antaŭ dudek jaroj. Tiam ĉiu civitano de Usono rajtis senpage obteni sescent akreojn da dezerta areo kaj okupiĝi pri brutbredado. Necesis nur por aranĝi ranĉon investi ducent dolarojn.
1517 La vakero tiam estis junulo. Li akiris brutaron, konstruis ranĉon kaj edziĝis. Ankoraŭ antaŭ kvin jaroj necesis trarajdi ducent mejlojn ĝis plej proksima vojo. Sed jen antaŭnelonge oni konstruis ŝoseon, komencis aperi turistoj, la vakero konstruis gazolinan stacion kaj aranĝis gastejon en sia domo.
1518 En salono flagras granda kameno, surmure pendas cervaj kapoj, indiaj tapiŝoj kaj leoparda felo, staras kelkaj balanciloj kaj porteblaj elektraj torĉoj kun kartonaj kloŝoj (tiuj samaj estis en la ĉambro de nia novjorka hotelo). Estas piano kaj radio, kiu seninterrompe brodkastas muzikon kaj novaĵojn.
1519 Por turistoj ili jam preparis indiajn tapiŝojn kaj bagatelaĵojn. Inter tiuj tapiŝoj estas du ekzempleroj, kiujn la mastro ne volas vendi, kvankam pro ĉiu oni proponis al li ducent kvindek dolarojn. La olda vakero rakontis al ni historion pri unu indiano, kiu subite decidis okupiĝi pri komerco.
1520 Ĉu li vendis brutaron, ĉu li trovis nafton en sia tereno, sed rezulte aperis mono. Li vizitis proksiman urbeton, aĉetis bagatelaĵojn kontraŭ ducent dolaroj kaj alveturigis ilin en sian nomadejon. Tiu estis la unua okazo en historio de la tribo "navaho". Komerco estis tre vigla.
1521 La viro en ruĝa ĉemizo brue ekridegis. Supozeble, tiun ĉi familian ŝercon ili jam kelkfoje ripetis dum renkontoj kun fremduloj. Kaj siavice proksimiĝis al s ro Adams. Estis rimarkeble, ke ambaŭ viroj havas grandan deziron interbabili. Same tiel ekaperas nur amo post la unua rigardo.
1522 Post unu momento ili interbatetis laŭ dorsoj, kaj intercetere malaltkreska Adams batetis fakte laŭ talio, sed male la altkreska lia amiko batetis lin preskaŭ laŭ nuko. La viro en ruĝa ĉemizo estis unu el plej interesaj personoj, kiujn ni renkontis en Usono. Lia biografio estas tute unika.
1523 Tamen la nova misiisto baldaŭ komprenis, ke indianoj ne volas kristaniĝi. Ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Lia stato estis malfacila, sed indianoj plaĉis al li. Post unu jaro li deklaris al sia estraro, ke li rifuzas kristanigi indianojn. Sed li rifuzis. Post tio, lin oni maldungis.
1524 Kaj la strangulo restis kune kun siaj danĝeraj ideoj, edzino kaj sen mono. Li revenis la dezerton kun forta deziro resti tie por ĉiam. Tio estis antaŭ dek ok jaroj. Li ekloĝis en indiana nomadejo kaj ekvivis kiel ordinara indiano. Li ne havis monon. Li okupiĝis pri brutbredado kaj ĉasado.
1525 Trapasis jaroj. Indianoj kutimiĝis al la stranga gaja kaj kuraĝa viro kun okulvitroj. Iufoje li vizitis urbeton kaj ion abonis al indiaj infanoj, admonis indianojn kuraci ĉe kuracistoj kaj ne aligi etulojn al tabuloj. Li perfekte ekposedis la indian lingvon kaj tre ekamis la popolon.
1526 Tamen li neniel sukcesis propagandi kristanismon. Li rezonis, ke tion li efektivigos iom poste. Tamen post iom da tempo, li tute ĉesigis tiun rezonadon pri kristanismo. Li komprenis, ke jam pasis plej granda kaj, verŝajne, plej bona parto de lia vivo kaj pasis ĝi fruktodone.
1527 Sub ni vidiĝis roko, simila al templo, kiun ĉirkaŭigis terasoj. Ĝi ankaŭ aspektis ne tiel bele, kiel hieraŭ. Dume ni estis kurantaj reen kaj varmiĝantaj, la suno leviĝis kaj tuj lumigis kaj beligis la dezerton. Post duonhoro ni demetis paltojn kaj ankoraŭ post duonhoro iĝis eĉ varmege.
1528 Mirinda vidaĵo baldaŭ finiĝis. La ŝoseo komencis malleviĝi, kaj ni trafis ŝtaton Utahon, kion sciigis malgranda afiŝo. Ĉi tie denove disvastiĝis dezerto, sed pli varma. Ni traveturis etan loĝlokon. Ĉirkaŭ domoj kreskis arboj kaj troviĝis kelkaj benzinaj stacioj. Preteriris du blankulinoj.
1529 Ĉi supozo decidis la aferon kaj ni lin venigis la limuzinon. La veturpetanto, bedaŭrinde, estis ne mormono, sed ordinara, tre kredema baptisto. Li demetis sian mantelon kaj restis en griza jako kaj laborista velura pantalono. Sur lia brunhaŭta vizaĝo estis aknoj kaj nelongaj nigraj vangharoj.
1530 Nuntempe li pretas okupiĝi pri io ajn. Li estas lertulo kaj ŝatas labori. Se li ne trovos laboron en Kalifornio, tiam li revenos al patro kaj vintre laboros en farmobieno. Ankaŭ li ĉasos sovaĝajn katojn kaj kojotojn. Samkiel aliaj junuloj, la veturpetanto estis tute nescivolema kaj nenion demandis.
1531 Nia limuzino kelkfoje ĝiris. La montfendejo iĝis ankoraŭ pli vasta. Nur hieraŭ ni opiniis, ke Granda kanjono estas plej bela kaj nenie ekzistas io pli majesta. Sed nur post unu tago ni ekvidis la alian kanjonon, ne tiom grandan, sed pli ekzotikan kaj fantastan. Grandan kanjonon ni observis de supre.
1532 Ni trafis kvazaŭ en sorĉan regnon de infanaj sonĝoj kaj fantazioj. Vojo, laŭ kiu ni veturis estis en ombro, kaj altajn rokojn lumigis la suno. Surfone de ĉielo vidiĝis kvazaŭ ruĝaj turoj, karuselo, piramidoj, bestkapoj. Ie brilis akvofalo, simila al akurate algluita ladrubando.
1533 En tunela muro oni aranĝis arkan breĉon kaj terason kun ŝtona bariero. Ni haltis kaj lasis la aŭton. Ĝia pordo klakis, kiel kanonpafo. Nin ĉirkaŭigis rokoj. Nur videblis ĉielero. Surfunde estis malgranda lago. En tia solena medio homo kutime silentas aŭ komencas iel ajn petoli.
1534 La tunelo distancis kilometron kaj duonon. Ĝin oni breĉis kontraŭ pli ol miliono dolaroj speciale por observado de l' kanjono. En ĝi estis kelkaj breĉoj, kaj el ĉiu oni povas vidi novan pejzaĝon. Tre malproksime malsupre sinuis asfalta ŝoseo, laŭ kiu senbrue moviĝis aŭtetoj.
1535 Sur lia kapo estis io, simila al ordinara india plumo. Ni elveturis el la tunelo kaj jam post kvin minutoj malleviĝis laŭ tiuj sinuoj de l' ŝoseo, kiujn antaŭnelonge rigardis el la teraso. Sur la vojo kuŝis falintaj flavaj folioj. Ni renkontis kelkajn flakojn, kovritajn per maldika glacio.
1536 Ombro de mala muro tuŝis kruron de indiano. Estis plena, senlima silento. Ni veturis tre malrapide, elŝaltinte motoron. Ni malleviĝis malsupren kviete kaj solene, kiel ŝvebanta birdo. Aperis arbeto kun flavetaj, kokidaj folioj, kaj post ĝi – la alia kun verdaj folioj. Ni trafis someron.
1537 Ĉirkaŭ la monumento bruis rapida rivereto, turnanta ŝtonerojn. Ni jam ne miris tion, ke la naturo anticipis indian arkitekturon, indiajn pentraĵojn kaj la indianon mem. Ĉi konkludoj aperantaj post vojaĝo tra dezerto de navaho, ŝajnis post observado de Ziona kanjono tre malabundaj kaj nedecidemaj.
1538 Li volis ion aldoni, sed, probable, ŝanĝis decidon kaj rapide, nerigardante returnen, ekpaŝis laŭ strato. Ni denove rompis nian promeson, kiun jam kelkfoje eldiris al sinjoro Adams, halti dum alveno de krepusko. Nia provita limuzino venis Las Vegason nokte, en plena mallumo.
1539 Ie enfronte vidiĝis lumturo, kiu, dum nia movado, translokiĝis maldekstren kaj poste restis malantaŭ. Anstataŭ ĝi aperis alia lumturo. Ĉi loke nia ondeca ŝoseo situis sub aeroplana vojo direktanta en Losanĝelon. En granda silento de dezerto aŭdiĝis nur ĝemoj kaj balbutoj de s ro Adams.
1540 Vekiĝinte en kampadejo kaj elirinte surstraten, ni ekvidis urbon Gallopon kun ĝiaj gazolinaj stacioj, farmaciejoj, malplenaj trotuaroj kaj pavimoj, laŭ kiuj moviĝis pluraj aŭtomobiloj. Ni eĉ supozis, ke nun, samkiel en Gallopo, el post angulo aperos duonkamiono kaj enpuŝis flankon de nia limuzino.
1541 Poste ni jam neniam esperis renkonti iun surprizon en nova urbo. Ĉi konkludo reale efektivigis ioman utilon, ĉar io tamen surprizis nin. En la urbo ni restis ankaŭ por matenmanĝi en apoteko matenmanĝon N3 (breakfast N3) kaj lasis ĝin ĉirkaŭveturinte skvaron kun lanternoj.
1542 Ĝis Boulder urbo estis nur tridek mejlojn, kaj post kvindek minutoj ni jam haltis ĉe federala budo, simila al la ceteraj, situantaj ĉe enirejoj de usonaj naciaj parkoj. Ĉi tie budo staris ĉe enirejo de la urbeto, fondita dum konstruado de plej potenca digo en la mondo sur rivero Kolorado.
1543 Periodaĵoj pri ĝi preskaŭ nenion skribis, kaj sole pri fino de konstruado, kiam ĉi tiean inaŭguradon venis prezidanto Rusvelt (Roosevelt), oni aperigis kurtan filmon. Ni spektis ĉi tiun kronikon kaj lia diskurso fiksiĝis en nia memoro. Li parolis pri signifo de agado de federala registaro.
1544 Oni diris al ni, ke li estas unu el plej spertaj, kaj povas esti, plej sperta ĉefmuntisto en la mondo, kvazaŭ la monda ĉampiono pri muntado de kolosaj generatoroj. La ĉampiono havis sunbrunajn manojn, kiujn kovris kaloj kaj freŝaj grataĵoj. Thomson maturiĝis en Skotlando.
1545 Ni diris, ke nuntempe Vinter estras Glavhidroenergostroj on. Tomson petis s inon Adams lasi ŝoforan sidlokon, por ke li direktu la aŭton, ĉar antaŭe estis danĝera vojparto, kaj li lerte ekkondukis ĝin laŭ kapturna krutaĵo al fundo de la kanjono. Dum malleviĝado kelkfoje aperis aspekto de la digo.
1546 Post kiam ni admiris la dignon de malsupre, ni leviĝis supren, por rigardi ĝian supraĵon. Tomson petis nin paŝi nur laŭ dekstra flanko. De sur grandega alteco ni ekvidis sekigitan fundon de l' kanjono kun postsignoj, kiujn restigis la unika konstruado: eroj de formujoj kaj cetera konstrua rubo.
1547 Li fordonas al liaj mastroj sian kapablon kaj ricevas pro tio salajron. Li opinias, ke ili kvitas. Stare sur supraĵo de unu el plej perfektaj konstruaĵoj de nia epoko, pri kiu precize estas konate nur tio, ke estas nekonataj ĝiaj aŭtoroj, ni parolis pri fameco en Usono.
1548 Ĉe limo de Kalifornio oni haltigis nin apude de inspektorejo, kiun ĉirkaŭigis malgrandaj kaktoj, kaj oni esploris la limuzinon. En Kalifornion oni ne rajtas enigi nek fruktojn, nek florojn. Kalifornianoj timas, ke la ŝtaton povas penetri bakterioj kaj provoki flormalsanojn.
1549 Nur la suno ĉi tie radiis pli varme kaj aperis multaj kaktoj. Abunda kaktaro elŝoviĝis el sablo de ambaŭ flankoj de ŝoseo. Ties alteco egalis al alteco de iu pomarbo. Tiel pasis duontago. Ni matenmanĝis bananojn kaj nuksojn, kiel simioj. Vojo transpasis de unu plataĵo al la alia kaj poiome leviĝis.
1550 Ĉe horizonto ekvidiĝis krada turo. Post ĝi – la alia kaj ankoraŭ la tria. Ili similis marsajn militmaŝinojn. Ni preterveturis linion de alta tensio, konstruitan por liveri kurenton de Bouldera digo al Kalifornio. Elektro ritme trafikis trans sabloj kaj montetoj de dezerto.
1551 Ĉi parto de Kalifornio estas irigaciita dezerto. Se ĝin oni ne akvumos dum almenaŭ semajno, ĝi turniĝos je sama dezerto, kiel antaŭe. Florojn necesas akvumi ĉiutage, por ke ili ne pereu. Naftaj arganoj apud Bekersfildo, respektive al la oklahomaj, metalaj, estis faritaj el ligno.
1552 Kaj denove, apud arganoj, ni ekvidis aĉajn kabanojn. Tiu estas realo de usona vivo: ju pli riĉhava areo, ju pli milionojn dolarojn oni elsuĉas aŭ elterigas tie, des pli malriĉaj kaj malbelaspektaj kabanoj troviĝas tie, en kiuj loĝas homoj, elsuĉantaj kaj elterigantaj tiujn milionojn.
1553 Usono estas lando, kies loĝantaro preferas primitivan klarecon en ĉiuj siaj aferoj kaj ideoj. Pli bone esti riĉulo, ol malriĉulo. Kaj homo, anstataŭ tio, ke perdi tempon por meditado pri kialoj, kiuj rezultigis mizeron, kaj forigi tiujn kialojn, penas iel ajn akiri milionon.
1554 Sporto estas pli utila por homsano, ol legado de libroj. Kaj homo preferas libertempe sporti. Homo bezonas foje distriĝi, por deflankiĝi de okupoj, kaj li vizitas kinejon aŭ burleskejon, en kiuj oni lin ne devigas pensi pri io grava, ĉar tio malhelpos al li ripozi. Rido estas pli bona, ol ploro.
1555 Li ridas sole pro tio, ke ĉiuj usonanoj devas ridi. Kaj ĝemu kaj sopiru nur meksikianoj, slavoj, hebreoj kaj negroj. Ni enveturis perfektan kvarstrian ŝoseon, kunligintan Losanĝelon kaj San Franciskon, kaj denove trafis turbulentan aŭtan torenton, de kiu ni jam komencis malkutimiĝi en dezerto.
1556 Denove antaŭ ni estis severaj montaraj vidaĵoj, denove sinjorino Adams, admire levis ambaŭ brakojn, elŝovis sin el fenestro kaj kriis: "Rigardu, rigardu!" – kaj ni petegis ŝin repreni stirilon kaj rigardi vojon, promesis dum tagmanĝo rakonti pri ĉiuj vidindaĵoj belforme.
1557 Tamen ĝis tagmanĝo ankoraŭ ne venis tempo. Komenciĝis ascendo laŭ pitoreska vojo inter etaj rokoj, riveroj kaj brila, sub la suno, koniferfoliaro. Ni spertis grandan plezuron, leviĝante supren al blua ĉielo, tien, kie, sur neatingebla por ni alteco, situis neĝa supraĵo.
1558 Baldaŭ aperis enireja budo de nacia parko kaj ni, facile ekspirinte, pagis po unu dolaro. Tamen pasis ankoraŭ ĉirkaŭ unu horo, kiam ni ekvidis la unuan sekvojon. Komence ni nenion rimarkis. Samnivele al ŝoseo senmove staris tuta arbaro de koniferaj pintoj, kies trunkoj kreskis sur deklivoj sube.
1559 Rigardinte pli atente, ni rimarkis, ke ĝia koniferfoliaro estas pli verda kaj havas malsaman formon. Ni singardeme ekrigardis suben. Ĉiuj trunkoj estis videblaj de radikoj ĝis pintoj, sed tiu ĉi trunko, dikega kiel turo, daŭriĝis ie sube kaj ne eblas vidi ĝian komencon.
1560 Kial ni tuj ĝin ne rimarkis? Ĝi estis tre granda, tro nenormala inter ordinaraj trunkoj de ĉirkaŭigantaj ĝin abioj kaj pinoj, por ke okulo, kutimiĝinta distingi naturan diferencon inter malgrandaĵo kaj grandaĵo, povus tuj rimarki tiun ĉi fenomenon. Ni malrapide ekmoviĝis plu, de arbo al arbo.
1561 Anstataŭ kvin minutojn, ni troviĝis en la arbaro du horojn, ĝis kiam krepusko iĝis tre malluma. Pri tagmanĝo ne eblas eĉ revi ĝis reveno al valo. Kaj ni volis tion fari. Sed subite geedzoj Adams interrigardis unu la alian kaj sur iliaj vizaĝoj aperis tute samaj malbonaŭguraj ridetoj.
1562 Dum turnoj, lanternoj de nia aŭto lumigis glatajn, kretajn rokojn. Maldekstre estis profundega abismo, tre malproksime apenaŭ vidiĝis kelkaj lumetoj. Subite nia aŭtomobilo ektremis, arieraj radoj komencis devojiĝi. Ni tuj rememoris la tagon de malfeliĉoj, Rok montaron, Gallop on kaj fikse sidiĝis.
1563 La nestirata limuzino turniĝis laŭlarĝe de vojo kaj dek metrojn glitis malantaŭen, kaj fine haltis distance kelkajn centimetrojn de rando de la abismo. Elirinte vojon, ni ekvidis, ke ni staras sur glacio. Inter pintoj de koniferoj, kliniĝintaj super la abismo, aperis tre granda ruĝa lunarko.
1564 Baldaŭ glacio finiĝis, sed aldoniĝis nova plago. Ruĝa benzinindikilo malleviĝis preskaŭ ĝis limo kaj estis apenaŭ videbla. Ni traveturis ankoraŭ ioman distancon, aŭskultante funkciadon de motoro kaj meditante pri tio, kie ni pasigos nokton, kiam benzino elĉerpiĝos kaj la aŭto haltos.
1565 Traveturinte dudek mejlojn, ni rimarkis, ke li forgesis alŝraŭbi ŝtopilon. Sekve ni ĝis urbo Fresno veturis sen ŝtopilo kaj timis elĵeti cigaredstumpojn en fenestrojn, ĉar ni opiniis, ke benzino povas ekflami kaj nian aŭton "diablo prenos", kaj kune kun ĝi, li prenos ankaŭ nin.
1566 Longe ni moviĝis laŭ vojo, kiun de ambaŭ flankoj ĉirkaŭigis palmoj. Urbo Fresno, famiĝinta pro tio, kiel diris s ro Adams, ke en ĝi loĝas tre multe grekoj, dormis. Stratoj estis tute malplenaj. Nur sola altkreska policano malrapide paŝis preter vendejoj kaj ekzamenis ties serurojn.
1567 Usonaj grekoj povis dormi trankvile. Kiam ni alveturis al hotelo, jam venis noktomezo. Distanckalkulilo montris, ke hodiaŭ ni traveturis tricent sepdek kvin mejlojn. Sinjorino Adams prenis stirilon dekses horojn seninterrompe. Tio ĉi estis reala rekordo. Ni volis hurai, sed ne sukcesis.
1568 Vojaĝanto ankoraŭ nenion komprenas. Dum proksimiĝado afiŝoj iĝas pli altaj kaj pli larĝaj, pli trudemaj iĝas alvokoj de mastroj de ponto kaj mastroj de pramo. Tie, kie vojo disduiĝas, afiŝoj iĝas gigantaj kaj eĉ ŝirmas la ĉielon kaj la sunon. Ĉi tie vojaĝanto devas elekti direkton.
1569 Traveturinte Oklendon, ni haltis ĉe prama kajo. Tie jam amasiĝis kelkaj aŭtomobiloj. Ni atendis nelonge, dek minutojn. Ektintis sonorilo, kaj al kajo aliĝis larĝa pruo de pramo kun du maldikaj fumtuboj, starantaj apude. Ŝipanoj metis descendilon, kaj el pramo elveturis karavane pluraj aŭtoj.
1570 Ni vidis neniun piedirantan pasaĝeron. Maŝinoj preterveturis nian amason kaj direktis sin al Oklendo. Tuj retintis sonorilo, kaj sur ankoraŭ varmetajn, odorantajn per benzino kaj oleo, lokojn ekmoviĝis ankaŭ karavane aŭtoj el nia amasiĝo. Tuta operacio de malŝarĝo kaj ŝarĝo daŭriĝis du minutojn.
1571 Kaj la pramo dekajiĝis. Ni leviĝis supren. Super maŝinejo estis haleto kun lignaj benkoj, du mekanikaj bilardoj, aŭtomato vendanta maĉgumon, kaj eta restoracio. Sur pruo kaj poŭpo estis ferdekoj por promenadoj, sur flankoj, super aŭtomobiloj, troviĝis pontetoj kun du savŝalupoj.
1572 Ŝajnis, ke ni trafis realan maron. mastroj de San Mateo ponto, kaj kio okazas kun ili post du jaroj, kiam oni finkonstruos tiun objekton, por kies malapero ili elspezis milionon dolarojn! Kaj sinjoro Adams indikis permane konstruaĵon, kiu elmalproksime ŝajnis etendita trans la golfo drataro.
1573 Laŭ rapideco, kun kiu s ro Adams komencis serĉi ĝin en poŝoj, ni komprenis, ke nun okazas katastrofo. Ne trovinte la ŝlosilon en veŝto, li haste komencis ekzameni jakon. Kaj ĉirkaŭe estis bruego de aŭtaj signaloj. Fajfegis aŭtoj, starantaj poste, kaj aŭtoj, atendantaj surborde.
1574 Al ni alkuris kelkaj ŝipanoj. Surdigita per krioj, s ro Adams anstataŭ sistema serĉado komencis fari tute nekompreneblajn agojn, – li purigis okulvitrojn kaj subrigardis la limuzinon, poste li rigardante plankon levis laŭvice siajn piedojn, poste ekprovis leviĝi sur supran ferdekon.
1575 Aŭ, pli ĝuste, ĉi tie estis tre multe da supraj kaj malsupraj urbopartoj. Probable, rezidantoj de Frisko, tiel alkutimiĝis amikece nomi ĝin alilandaj maristoj, povas ofendiĝi pro tio, ke ni kvazaŭ provas kontraŭstarigi la urbon al Nov Jorko aŭ Gallopo kaj eltiri ĝin el kuna familio de usonaj urboj.
1576 Tamen, laŭ nia fremda opinio, San Francisko pli similas iun eŭropan urbon, ol la usonan. Ĉi tie, samkiel en ceteraj usonaj urboj, supermezura riĉo kaj supermezura mizero situas apude, ŝultro al ŝultro, do senriproĉa smokingo de riĉulo tuŝas malpuran kitelon de senlabora ŝarĝisto.
1577 Sed ĉi tiea riĉo almenaŭ ne estas tiel afliktanta kaj enuiga, kaj mizero almenaŭ estas neordinara. San Francisko apartenas al tiuj urboj, kiuj jam komence plaĉas kaj plaĉas plu ĉiun sekvontan tagon. De sur alta Telegrafa monteto malfermiĝas bela panoramo de l' urbo kaj la golfo.
1578 La brilan, sub la suno, golfon transnavigas diversflanken blankaj pramoj. Ĉe kajo staras grandaj oceanaj ŝipoj. Ili fumas, intencante fornavigi al Jokohamo, Honoluluo kaj Ŝanhajo. De sur aerodromo de militbazejo startas aviadilo kaj, brile per alo, malaperas en serena ĉielo.
1579 Ĉar ĉi matene de sur la turo ĵetis sin malsupren kaj pereis senlabora junulo, sekve tiutempe eniro en la turon estis malpermesita. Sanfranciska golfo estas disigita de Pacifiko per du duoninsuloj kun altaj rokoj enfine, kiuj elstaras de norda kaj suda flankoj de l' golfo.
1580 La norda duoninsulo estas rokplena kaj ĝin kovras sovaĝa arbaro. San Francisko situas sur la suda duoninsulo fronte al la golfo. Ni alveturis al Ora pordego. Apude sur alta loko oni aranĝis belan parkon kaj konstruis muzeon de fajna arto kun multenombraj kopioj de fame konataj eŭropaj skulptaĵoj.
1581 La insuleto apartenas al milita administracio, kaj por viziti ĝin, necesas ricevi specialajn paspermesilojn. La ponto San Francisko – Oklendo, longa je sep kilometroj, konsistas el kelkaj diversformaj partoj. Plej interesa estas ĝia okcidenta, pendanta parto, longa je 3,2 kilometroj.
1582 Tiu ĉi parto konsistas el konzola spano longa je pli ol kvarcent metroj kaj kelkaj spanoj kun kradaj ĉevronaroj. Ĉefa laboro sur la insulo, jam preskaŭ finita, estas grandega tunelo, breĉita tra rokoj. En ĝi kuniĝas du partoj de l' ponto. La tunelo kaj la ponto estas duetaĝaj.
1583 Laŭ malsupra duvica etaĝo aŭtos kamionoj kaj inter ili, meze troviĝos elektra fervojo. Por piedirantoj oni aranĝas du trotuarojn. Kompare kun tiu ĉi pontego ceteraj eŭropaj kaj usonaj pontoj ŝajnas tute malgrandaj. Nun oni plektas ŝtalan kablon, sur kiu pendos la ponto.
1584 La pendanta, super la golfo, kablo havas dratan savreton, laŭ kiu paŝas laboristoj. Ni kuraĝis okazigi malgrandan promenadon preter la kablo. Sento estas sama, kiel sur tegmento de ĉielskrapanto, nur kun tiu diferenco, ke subpiede estas nenio, krom drata reto, tra kiu vidiĝas ondoj de l' golfo.
1585 Li komprenis, ke ni nenien plu iros, kaj proponis reveni. Tutan returnovojon ni iris prenante la kablon kaj admiris ĝiajn unikajn ecojn. Nur trafinte firman rokan supraĵon de insulo Jerba Bueno, ni komprenis heroecon de laboristoj, kiuj gaje fajfis kaj plektis la kablon super la oceano.
1586 Venis tempo ĉesigi aferajn renkontojn kaj komenci realan aferan vivon, kio signifas sencele promenadi laŭ la urbo. Ni unuafoje ĉirkaŭveturis kabon ĉe Ora pordego kaj trafis la kajon. Laŭ ĝi etendiĝis plaĝo, kiun kurbatis ondoj de Pacifika oceano. Estis sunplena, sed venta decembra tago.
1587 Ĉi tie oni povas provi sian forton, aŭti en frapantaj unu la alian elektraj veturiletoj, ricevi kontraŭ dek cendoj portreton de sia estonta edzino kun ŝiaj karakteraj trajtoj, ludi mekanikan bilardon kaj ĝenerale distriĝi laŭ tuta usona distra kompleto. Ĉi loko estis tre bela.
1588 Ĝia mastro ŝajnas reala mago, sorĉisto kaj filantropo. Pro tagmanĝo la sorĉisto, vere, postulas ne tiel malmulte – tutan dolaron; tamen vizitanto de la restoracio rajtas mendi plaĉitan manĝaĵon ankoraŭ kelkfoje, pagante pro ĝi nenion. Ankaŭ en la restoracio estas alia surprizo.
1589 Samtempe li donas al vizitanto iun bileteton, kiu fakte estas pagkupono de konfitejo "Lukao", kie li rajtas senpage preni glason da kafo kaj kukon. Tiutempe konsternita racio de vizitanto ne kapablas kompreni, ke koston de tortetoj, kafo kaj kuko li jam pagis, kiam li fordonis sian dolaron.
1590 Ni staris en paltoj en ejo, en kiu estis sufoka oranĝeria aero, kaj rigardis junan paron, en bankostumoj, ludantan tablan tenison (Ping Pong) kaj dikulon baraktantan en granda ujo kun akvo, ni rimarkis kelkajn mekanikajn bilardojn kaj aŭtomaton kun maĉgumo – kaj ekkuris plu, en Japanan ĝardenon.
1591 Usona futbalo havas nenion komunan kun eŭropa futbalo. Tiuj ĉi ludoj estas tiom malsamaj, ke, kiam en Nov Jorko en kinejo, oni montris epizodon de futbala matĉo de du eŭropaj teamoj, tiam publiko eĉ ekridegis. Do, dum iom da tempo ni sukcesis kompreni, kio okazas sur kampo.
1592 Sama tumulto iufoje okazas en kokejo, kiam ĝin penetras putoro. Aŭdiĝis eĉ klakado de flugiloj. Poste ĉiuj falis unu la alian farante grandan moviĝantan homamason. Publiko leviĝis de sidlokoj kaj komencis laŭte krii. Fajfis arbitracianto. Futbalistoj reokupis siaj lokojn, kaj ĉio rekomenciĝis.
1593 Kiam venis la unua paŭzo, ni jam ion komprenis pri usona futbalo, kaj kiam venis la dua – ni jam estis ĝiaj ekspertoj, ripetis nomojn de plej bonaj ludantoj kaj kriis kune kun ceteraj spektantoj. Ĝenerale usona futbalo estas jeno: du teamoj havas siajn golejojn sen supraj traboj.
1594 Gravas tio, kiel ili ludas. Pilko estas leda, ne globa, sed longforma. Tiu ĉi formo pli taŭgas por firma ĝia premado al ventro. Kiam teamoj staras kliniĝinte, malantaŭe de ili troviĝas po tri ludantoj. Centra ludanto ĵetas pilkon posten inter disŝovitaj siaj gamboj al unu el atendantaj teamanoj.
1595 La kaptinto iufoje frapas pilkon perpiede antaŭen cele, ke ĝin kaptos lia teamano, iufoje fordonas ĝin kaŝe al alia teamano el manoj en manojn. La ricevinto alpremas pilkon al ventro aŭ flanko kaj ekkuras antaŭen. Oponantoj rajtas lin puŝi, kapti liajn gambojn, stumbligi lin.
1596 Tamen pli ofte okazas, ke lin oni kaptas kaj faligas teren. Se li sukcesis teni pilkon ĉe si plu, do daŭrigo, aŭ futbala paroksismo, komencas de tiu loko, kie estis faligo. Iufoje, la ricevinto kun pilko, se li estas kapabla kuranto, okazigas grandan ĉirkaŭkuron, por eviti kaptadon.
1597 Dum paŭzo, la teamo tenanta pilkon, interŝanĝas opiniojn pri plua ludtaktiko. Laŭtradicie, ĝi enflanke grupiĝas farinte cirklon tiel, ke estas videblaj nur kliniĝintaj dorsoj, disŝovitaj gamboj kaj kapoj encentre. Post tiam, kiam aperis nova timiga plano, komenciĝas nova verviga interpuŝiĝo.
1598 Komenciĝis la nova interpuŝiĝo, kaj la nova colo estis okupita. Tio ĉi memorigis atakon sur Okcidenta fronto dum la monda milito, kiam post tritaga artileria preparo, armeoj sukcesis moviĝi cent metrojn antaŭen. Malrapide kaj persiste teksasanoj proksimiĝis al golejo de santa klaranoj.
1599 Streĉo pliiĝis. Pli laŭte kriis junuloj en oblikvaj ĉapeloj. Nun ni pli atente rigardis publikon. Sur tribuno de l' stadiono, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, sidis studentoj de universitatoj "suferantaj" pro siaj teamoj. Apud ni sidis kelkaj miloj santa klaranoj en ruĝaj kaskedoj, kune kun sia orkestro.
1600 Nova malfeliĉo falis sur kapojn de santa klaraj studentoj dum paŭzo, kiam ili elkraĉadis kaj eltiradis herbon trafintan ilin dum la matĉo kaj ordigis sin por plua ludo, subite ekkrakis tamburoj, eksonoris fanfaroj, kaj sur kampon eniris blanka orkestro "Teksasa Kristano".
1601 Sed orkestro de l' oponanta teamo ludis kaj ludis plu modajn fokstrotojn kaj kanzonojn, marŝante laŭ la kampo karavane kaj farante diversajn figurojn. Ĝia dirigento movis sian korpon diversflanken, dancis kaj intencis inciti kaj konsterni siajn malamikojn. Komenciĝis la sekva periodo.
1602 Kaj santa klaraj junuloj komencis instigi siajn futbalistojn. Orkestro "Santa Klaro", stariĝis sur benkojn kaj faris tian muzikan bruegon, kiu ŝajne kapablis cindrigi malamindajn kaj arogantajn junajn kristanojn. Post ĉiu nova fajfo de arbitracianto, la ludo proksimiĝis al golejo de teksasanoj.
1603 Santa klaranoj senmetafore per siaj fruntoj breĉis vojon kaj okupis colojn kaj futojn de verda herbo. Instigitaj per krioj, ili tre kliniĝis, kaj, kiel kornobatemaj kaproj, ĵetis sin en amason da malamikaj ventroj. Iliaj okuloj elorbitiĝis. Buŝoj estis larĝe malfermitaj.
1604 Sed subite okazis io terura, rezultiginta tion, ke ambaŭ malamikoj, sidantaj sur malaj tribunoj, samtempe eligis unuecan disŝirantan krion, kiu havis ĉion – kaj triumfon, kaj fierecon, kaj teruron. Unuvorte, tiu ĉi estis unika krio, plej laŭta krio, kiun kapablas eligi tridek mil personoj.
1605 Sed la malaltkreska futbalisto, alpreminte pilkon al ventro, kuris kaj kuris plu. Tio ĉi estis iu miraklo. Komence li kuris laŭ rando de l' kampo, poste li abrupte turniĝis al ĝia mezo. Li saltis trans, ĵetinta sub liajn gambojn, santa klarano kaj lerte evitis plurajn brakojn, tirintajn al li.
1606 Ni revenis post la futbalo bonhumore kaj interrompante unu alian komencis rakonti al geedzoj Adams niajn futbalajn impresojn. Ili ne rigardis la matĉon, ĉar tiutempe vizitis poŝton. Fine la pakaĵeto estis malfermita. En ĝi kuŝis la ŝlosilo kun ronda kupra disko, sur kiu estis martelita figuro "82".
1607 Iam, tre delonge, molokanoj loĝis apud Volgo. Ilin opresis la cara registaro, sendis al ili pastrojn kaj misiistojn. Molokanoj ne cedis. Tiam ilin oni transloĝigis Kaŭkazon, en karsan regionon. Ili tie, en novaj lokoj, daŭrigis fari tion, kion ili faris dum jarcentoj – kulturi grenon.
1608 Ni haltis apud negranda domo kun perono kaj eniris internen. En la unua ĉambro, sur kies muroj pendis malnovaj fotoj kaj bildoj, eltranĉitaj el revuoj, amasiĝis multaj homoj. En ĝi estis maljunaj barbuloj kun okulvitroj kaj junuloj en jakoj, el sub kiuj vidiĝis rusaj ĉemizoj.
1609 Same estis vestitaj rusaj ĝisrevoluciaj laboristoj dum festaj tagoj. Sed pleje impresis nin virinoj. Ni eĉ ekvolis froti niajn okulojn, por konvinkiĝi, ke tiuj ĉi virinoj ekzistas en la jaro 1935, kaj ne ie en malnova rusia perdita loko, sed en benzina elektra San Francisko, en la mala mondoparto.
1610 Inter ili ni ekvidis rusajn kamparaninojn, blankvizaĝajn kaj ruĝvangajn, en bonaj festaj bluzoj kun pufoj kaj larĝaj jupoj, kies fasono estis moda antaŭ multaj jaroj en Rusio kaj restis en San Francisko sen iuj ŝanĝoj; ekvidis oldulinojn kun profetaj okuloj. Ili estis en indienaj tuketoj.
1611 Kunveno similis malmodernan kamparan geedziĝon: kiam ĉiuj jam amasiĝis, sed festeno ankoraŭ ne komenciĝis. Preskaŭ ĉiuj viroj estis altkreskaj kaj larĝaŝultraj, samkiel tiu la unua, kiu nin venigis. Ili havis grandegajn brakojn – brakojn de ŝarĝistoj. La malbenita vipuro.
1612 Forbrulos kune kun ci, ankaŭ mi. La kanton ankaŭ ekkantis ĉiuj viroj kaj virinoj. Ili kantis same, kiel la ĉefkantanto, – plenvoĉe. Tiu ĉi kantado havis neniujn nuancojn. Ili kantis forte, nur forte, penante superkrii unu la alian. Stranga, iomete malagrabla komence, kantado iĝis pli kohera.
1613 Malgraŭ forta laŭteco, ĝi havis ion tristan. Precipe bonsonis virinaj voĉoj, furioze kantantaj altajn notojn. Same akraj kaj malĝojaj voĉoj flugis ien super herbejoj, dum krepuskoj, post herbfalĉado, permanente sonadis, malrapide mallaŭtiĝis kaj intermiksiĝis fine kun ĉirpado de griloj.
1614 Sinjoro Adams, malnova sendiulo kaj materiisto, ne kaptis la vortŝanĝon kaj vigle daŭris kanti, larĝe malfermante la buŝon. Por plezurigi nin, molokanoj kun granda vervo kantis kanzonon – "Kiel min akompanis mia patrino", kantis ĝin sen ŝanĝoj, kaj poste ili longatempe kantis rusajn kantojn.
1615 Plenaj de bedaŭro, ni lastfoje veturis laŭ pitoreskaj ĝibaj stratoj de San Francisko. En tiu malgranda skvaro ni povus sidi sur benko kaj ne sidis tie, laŭ tiu brua strato ni povus promeni, sed ni neniam tie estis, en tiu ĉina restoracio ni povus grandapetite matenmanĝi, sed ni ĝin ne vizitis.
1616 Sinjoro Kaun venigis sian hejmon dekkvin plej bonajn siajn gestudentojn. Flamis kameno, gejunuloj sidis sur planko, babilis kaj krakis arakidojn. Unu el fraŭlinoj leviĝis, foriris ien kaj post dek minutoj revenis kun malsekaj haroj, malvolvitaj samkiel ĉe najado. Ŝi naĝis en la golfo.
1617 Ni aŭtis laŭ vojo, ne nur oportuna kaj bela, sed ankaŭ iom eleganta. Ĉio ĉirkaŭiganta ŝajnis eleganta – kaj serenaj dometoj, kaj palmoj, kies folioj brilis tiel, kvazaŭ ilin tuj oni kolorigis per emajla farbo, kaj la sennuba ĉielo montranta tion, ke proksimtempe ne pluvos.
1618 Sole la oceano tondris kaj furiozis, samkiel needukita parenco ĉeestanta nomfeston en deca familio. Ni vizitis lin tre malfrue vespere (tio estis en granda industria urbo). Lia lua loĝejo konsistis el unu vasta ĉambro kun gasa kameno, skribmaŝino, telefono kaj preskaŭ sen meblaro.
1619 La mastro kaj lia edzino, germana komunistino, estis nelaŭusone palaj. Ĉi palecon kutime havas personoj, kies labortago ne estas reglamentita kaj tre ofte finiĝas post meznokto, kiuj ne havas tempon kaj monon, por sporti, kiuj neglektas sian manĝadon, kiuj plene dediĉis sin por elektita agado.
1620 Nun li estas partia aktivulo. Post duonhoro de nia alveno, venis ankoraŭ unu gasto, sekretario de distrikta komitato de l' partio. Ĉar meblaro mankis, do li sidiĝis sur plankon. Antaŭ ni estis du tipaj reprezentantoj de usona komunismo – komunisto laboristo kaj komunisto inteligenciano.
1621 Li estis dokisto kaj nun li organizis grandan strikon de havenaj ŝarĝistoj. Li ekparolis pri tridek dolaroj, necesaj por komenci batalon kontraŭ mezepoka ekspluatado de meksikianoj kaj filipinanoj laborantaj sur cepaj plantejoj. Tamen ili forestis, tiuj tridek dolaroj. Necesas ilin akiri.
1622 Morgan oj, kune kun siaj miliardoj, kune kun sia forta gazetaro timas kaj malamas ilin. Sinjorino Adams kune kun edzino de nia mastro delonge ien foriris kaj ĵus revenis, aĉetinte panon kaj kolbason. Dum kiam ni finis konversacion, ili faris sandviĉojn sur ŝanceliĝanta tablo.
1623 Tie troviĝis neordinara sofo, kovrita per tapiŝo, estis pluraj libroj, sur tablo kuŝis broŝuroj kaj ĵurnaloj. Tuj ĵetiĝis en okulojn tio, ke en la domo oni ŝatas legi. En sia kabineto Viljams malkovris grandan kanan korbon kaj valizon. Ilin superplenigis manuskriptoj kaj gazetaj eltranĉaĵoj.
1624 Steffens estas fame konata usona verkisto. Lia duvoluma aŭtobiografio iĝis en Usono klasikaĵo. Kormalsano malpermesis al li ellitiĝi. Ni eniris ĉambron, kie staris fera blanka lito. En ĝi, kape al fenestro, apogante sin per kusenoj, duonkuŝis oldulo kun oraj okulvitroj.
1625 Malsano de Steffens estis nekuracebla. Sed, samkiel ceteraj destinitaj personoj, komprenantaj sian staton, li revis pri estoneco, parolis pri ĝi, ion planis. Ĝustadire, por si mem li planis sole jenon: forveturi al Moskvo, por antaŭ morto revidi landon de socialismo kaj morti tie.
1626 Paca, en blanka ĉemizo kun malbutonumita kolumo, maldika, kun eta barbo kaj maldika kolo, li similis mortantan Donkiĥoton. Vesperon ni trapasis ĉe unu karmela arkitekto, kie kunvenis loka inteligencio. En sufiĉe granda hispana halo, kun lignaj solivoj sub plafono, estis pluraj homoj.
1627 Gastoj kvazaŭŝtoniĝis en tiuj pozicioj, en kiuj ilin atingis muziko, iu kun glaso ĉe buŝo, iu kliniĝis dum konversacio, iu kun talereto, sur kiu kuŝis maldika biskvito. Sole unu malaltkreska viro, kies longeco de liaj ŝultroj egalis lian altecon, ne aperigis necesan ĝentilecon.
1628 Ĉiuj gastoj jam palpis muskolaron de s ro Ŝarki, sed li neniel sukcesis trankviliĝi kaj fleksis siajn mallongajn fortajn brakojn. Kune kun tiuj ĉi vortoj li venigis sin ĉirkaŭ dekkvin gastojn de l' arkitekto, inkluzive lian muzikan filinon, nin, geedzojn Viljams kaj Adams.
1629 La monda ĉampiono luis belan vilaon, al kies fenestroj Pacifiko alrulis siajn ondojn, lumigitajn per la luno. Ŝarki malfermis ŝrankon, el kiu aperis rumoj, ĝinoj, diversaj specoj de viskio kaj eĉ greka mastiko, ĝenerale ĉio plej forta, kion produktas alkohola monda industrio.
1630 Poste li venigis ĉiujn en dormoĉambron kaj montris tri knabinojn, dormantajn en tri litoj. Tie li rakontis tre romantikan historion pri lia edzino, kiu forkuris kune kun lia pordisto; li postkuris ilin kun revolvero enmane, atingis kaj ordonis al perfidulo pordisto edziĝi al virino, kiun li delogis.
1631 Siajn filinojn li lernigas pri matena marŝado, opiniante, ke tio estas prava edukado. Ĝenerale, sinjoro Ŝarki ne permesis al gastoj enui almenaŭ minuton. Li venigis gastojn en gimnastikan halon, demetis sian ĉemizon kaj, nuda ĝis zono, komencis suprentiri sin sur rekon.
1632 En okuloj de s ro Adams ekbrulis tiu flameto, kiun ni jam vidis, kiam li sidiĝis sur elektran seĝon kaj kiam li kantis kune kun molokanoj spiritajn himnojn. Tiu ĉi homo devas sperti ĉion. Oni surmetis al li ledajn gantojn, kaj li kun knaba akutkrio ĵetis sin al la monda ĉampiono.
1633 En tia stato oni sidas, ferminte la okulojn kaj malferminte la buŝon, kiel kaptita leono. Holivudo estas korekte planita, perfekte asfaltita kaj bonege lumigita urbo, en kiu loĝas tricent mil rezidantoj. Ĉiuj aŭ mem laboras en kinoindustrio aŭ priservas tiujn, kiuj en ĝi laboras.
1634 Nombro estas grandioza, samkiel ceteraj nombroj en Usono. La unua promenado laŭ holivudaj stratoj estis turmenta por ni. Stranga afero! Plimulto de piedirantoj ŝajnis al ni konataj. Ni neniel sukcesis forĵeti penson, ke ni jam ie vidis tiujn homojn, konas ilin kaj ion scias pri ili.
1635 Kaj nur tiam ni komprenis, ke ĉiujn tiujn homojn ni vidis en filmoj, ke tiuj ĉi personoj estas geaktoroj aŭ gestatistoj, ludintaj la duajn aŭ la triajn rolojn. Ili estis ne tiom konataj, ke iliaj vizaĝoj aŭ nomoj klare restis en memoro, sed samtempe io malklara pri ili konserviĝis.
1636 Densaj nigraj ombroj falis sur asfaltitan grundon. Holivuda klimato havas ion malplaĉan. La suno havas nenion sunan, ĝi similis la varman lunon, kvankam ĝi tre varmigis. En aero ĉiam sentiĝis ia malsaniga sekeco, kaj fetoro de eluzita benzino, saturinta la urbon, estis neeltenebla.
1637 Tiu ĉi dekoracio estis aranĝita okaze de alveno de Kristnasko, kiu en Usono estas granda kaj serena festo de komerco, tute ne kunligita kun religio. Ĝi estas grandioza disvendado de malnovaj varoj, kaj kvankam ni ne amas dion, sed ni ne rajtas akuzi lian kunagadon en tiu ĉi malluma afero.
1638 Tamen antaŭ nia rakonto pri dio, pri komerco kaj holivuda vivo, necesas rakonti pri usona kino. Ni, moskvaj spektantoj, estas iom dorlotitaj per usona kinematografio. Tio, kion oni venigas Moskvon kaj demonstras al kinoekspertoj nokte, estas preskaŭ ĉiam plej bona, produktita en Holivudo.
1639 Tial aperis malagrablaj impresoj de usona kinematografio, kiam ni konatiĝis kun ĝi en ĝia origina lando. En Nov Jorko ni preskaŭ ĉiuvespere vizitis kinejon. Dum vojaĝo al Kalifornio, haltinte en etaj kaj grandaj urboj, ni vizitis kinejojn jam ne preskaŭ, sed simple ĉiuvespere.
1640 Kinoraportistoj en Usono prezentas plej freŝajn novaĵojn, animacioj de Disnej estas bonegaj, inter ili estas efektive ĉefverkoj, tekniko de usona kino ne bezonas laŭdon – ĉiuj konas, ke ĝi troviĝas en tre alta nivelo, – sed tiel nomataj "belartaj" filmoj simple timigas.
1641 Al ni ŝajnas, ke spektado de tiuj filmoj estas humiliga okupo. Ili supozas birdan cerbon, malfacilan pensadon de homa kornohava bruto, kamelan senkapricecon. Kamelo kapablas semajnon ne trinki akvon, certa speco de usonaj spektantoj kapablas dudek jarojn laŭvice spekti sensencajn filmojn.
1642 Tiujn ok aŭ dek bonajn filmojn ni ne vidis dum trimonata vizitado de kinejoj. Ĉi rilate koko, disŝovelinta konatan sterkejon, estis pli feliĉa, ol ni. Bonajn filmojn demonstris al ni en Holivudo reĝisoroj mem, elektinte kelkajn ekzemplerojn el cent filmoj produktitaj dum lastaj jaroj.
1643 Ili tiel alkutimiĝis al tio, ke se oni prezentos al ili ion novan, ili, ŝajne, ekploros, kiel infano, de kiu oni deprenis malnovan, tute eluzitan, rompiĝintan je du pecoj, sed amatan ludilon. Temo de muzika komedio estas tia, ke malriĉa kaj bela junulino iĝas stelo de varieteo.
1644 Do aperas ia dramo, kolizio. Ekzistas variantoj. Anstataŭ malriĉa junulino, iĝas stelo malriĉa junulo, kvazaŭ malbela anasido. Kune kun siaj kamaradoj li establas ĵazbandon. Iufoje okazas, ke steloj iĝas ambaŭ: junulino kaj junulo. Kompreneble, ke ili amas unu la alian.
1645 Tamen amo okupas nur unu kvinonon de filmo, restajn kvar kvinonojn okupas varieteo. Unu horon kaj duonon malaperas kaj reaperas nudaj gamboj kaj sonas gaja motiveto de, nepra en tiuj okazaĵoj, kanteto. Se filmado kostis multe da mono, do tiam oni demonstras plej belajn, en la mondo, gambojn.
1646 Temo de dramo estas tia, kion Dio disponigis. Sed se Dio nenion disponigis, tiam oni ludas sen temo. Ĝi ne gravas. Gravas dueloj, ekzekutoj, festenoj kaj bataloj. En filmoj el bandita vivo herooj de komenco ĝis fino pafas el aŭtomataj pistoloj, mitraloj kaj eĉ el stablaj maŝinpafiloj.
1647 Oni diras, ke tiuj filmoj tre similas realan vivon, sed havas solan diferencon, ke efektivaj gangsteroj, kiuj rabatakas bankojn kaj ŝtelas infanojn de milionuloj, ne povas eĉ revi pri tiomaj enspezoj, kiujn donas filmoj el ilia vivo. Fine, filmo kun partopreno de opera kantisto.
1648 Sekve, kaj ĉi tie temo ne havas signifon. Kutime oni prezentas jenan historion. Malriĉa junulo (estus dezirinde, certe, ke li estus bela, sed necesas konsideri eksteraĵon de l' kantisto, – ventraĉeto, saketoj sub la okuloj, mallongaj gamboj) studas kantadon, sed ne sukcesas.
1649 Varianto estas nur unu: sukcesas ne kantisto, sed kantistino, kaj tiam, laŭ ŝekspiraj leĝoj pri dramo, rolon de mecenato ludas jam ne virino, sed riĉa alloga viro. Ambaŭ variantojn publiko akceptas kun sama ĝojo. Sed precipaj estas popularaj arioj, kiujn oni kantas en filmo.
1650 Publiko ilin ŝatas. En ĉiuj kvar filmonormoj konserviĝas unueco de stilo. Ne gravas, kiun ludas holivuda aktorino – amatinon de kruckavaliro, fianĉinon de hugenoto aŭ nuntempan fraŭlinon, – ŝi ĉiam estas kombita plej novmode. Horizontala hararanĝo same aspektas sur antikva kapo kaj sur la hugenota.
1651 Se ĝi ŝanĝiĝos en 1937, tiam oni kombos aktorinojn laŭmode de tiu jaro. Ĉiuj historiaj dramoj efektivigas saman malvarman usonan amon sur diversaj fonoj. Iufoje surfone de milito pro Dia ĉerko, iufoje surfone de forbruligo de Romo, kiun faris Nerono, iufoje surfone de kartonaj skandinavaj kasteloj.
1652 Infana temo estas nura – infano kontribuas feliĉon de adoltuloj. La etulinon oni filmas samtempe en kelkaj filmoj, por feliĉigi ŝiajn gepatrojn, kiuj profitas per ilia filino, samkiel per subite ekfunkciinta nafta fontano. Krom tio, renkontiĝas filmoj pri vivo de laboristoj.
1653 En ĝi oni prezentis laboriston luktintan kontraŭ mastro kaj mastra sindikato. La kuraĝan laboriston oni maldungis kaj li iĝis vagabondo. Li falis tre suben. Poste li revenis al la mastro, kiel la facilmensa kaj erarinta filo. Li pentis kaj lin oni redungis kun malfermitaj brakoj.
1654 Ĉiuj bonegaj atingoj de usona kulturo – lernejoj, universitatoj, literaturo, teatro, – ĉio estas konsternita kaj surdigita per kinematografio. Ĉarma kaj saĝa knabo, bonege lerninta en lernejo kaj studinta en universitato, post kelkaj jaroj diligenta vizitado de kinejo similas idioton.
1655 Ili ĵetis sin sur vitron, bojis kaj, ĝenerale, ĝojis. En alia vitrino troviĝis en kaĝo eta simio kune kun ankoraŭ pli malgranda simiido sur brakoj. Se la patrino estis amplekse iom pli granda ol katino, do korpeto de ŝia ido estis tute mikroskopa, rozkolora, nuda kaj kompatinda.
1656 Tio estis efektiva patrineco. Tamen ni neniam vidis pli akran karikaturon pri patrina amo. Ĉio ĉi tre similis tion, kion faras homoj, kaj samtempe iel malagrable, tial malgranda homamaso grupiĝinta ĉe vitrino, diris neniun vorton. Sur ĉiuj vizaĝoj estis strangaj, konfuzitaj ridetoj.
1657 Ni malfacile foriris de vitrino. Poste ni konfesis unu la alian, ke rigardante la simion kune kun bebo, ni ekpensis pri usona kinematografio. Ĝi same similas la efektivan belarton, kiel simia amo al idoj similas la homan. Ĝi tre similas kaj samtempe estas netolereble malagrabla.
1658 Antaŭnelonge Faktor solenis iun jubileon – aŭ dudekjaran datrevenon de sia fruktodona agado sur ŝminka kampo, aŭ vican datrevenon de sia trafa veno al usona bordo. Invitiloj estis faritaj el velena papero, luksa bristola kartono, altkvalita celofano kaj ŝtalaj risortoj.
1659 Tiuj dikaj albumoj, kies bombasta stilo sciigis adresiton pri tio, ke lin oni invitas, havis sur kovrilo grandliteran titolon "Invitilo". Sub niaj fenestroj dek ok horojn ĉiutage kriis junaj gazetkolportistoj. Precipe elstaris unu akra kaj plensona voĉo. Kun tiu voĉo ne eblas perei sur la tero.
1660 Ĝi, sendube, apartenis al estonta milionulo. Ni eĉ foje elŝoviĝis el fenestro, por vidi tiun junan talentulon. Li staris sen kepo. Sur li estis "ĉiama" tola pantalono kaj leda holivuda jaketo. Vendante gazetojn, la talentulo kriegis tiel, ke ni volis morti, nur ke ne aŭskulti tiujn timigajn sonojn.
1661 Akiru li sian milionon kiel eble plej baldaŭ kaj kvietiĝu! Sed post du tagoj la estimata knabo kaj liaj kamaradoj kolportistoj ekkriegis ankoraŭ pli forte. Iu sufiĉe konata kinoaktorino estis trovita morta en ŝia aŭto, kaj ŝia enigma morto estis sensacio dum tutaj kvar aŭ kvin tagoj.
1662 Ŝi kolektis donojn por mizeruloj okaze de Kristnasko. Donojn necesas meti en tiun hejman sitelon. Sed senkoraj, okupintaj pri sia kinofuŝaĵo, holivudanoj neniel atentis la virinon en kapoto kaj monon ne donis. Ŝi ne tedis al piedirantoj, ne petis ilin kontribui, ne kantis spiritajn kantojn.
1663 Ŝi nur unufoje interrompis ĉiutage sian agadon por manĝi aliloke. Tamen ŝi tagmanĝis tre rapide, kaj nenien plu foriris ĝisvespere. Iufoje ni deziris elkuri el la hotelo kaj fordoni al tiu terura persono ĉiun nian ŝparmonon, nur ke ŝi ĉesigu tintadon de sia sonorilo, frenezigantan nin.
1664 Sed nin haltigis penso pri tio, ke la virino plezure ricevinta nian kontribuon, venos sur saman lokon ankoraŭ pli frue kaj foriros ankoraŭ pli malfrue. El ĉiuj reklamaj artifikoj, kiujn ni vidis, el ĉiuj rimedoj de altrudo, memorigo kaj admono – sonorilo ŝajne estis plej konvinka kaj efika.
1665 Efektive, kial necesas peti, pruvi, admoni? Anstataŭ tio, necesas tintadi per sonorilo tutan tagon, semajnon aŭ jaron, tintadi ĝis tiam, kiam senforta, turmentita pro tintado, komencanta haluciniĝi loĝanto fordonas siajn dek cendojn. Post kelkaj tagoj, niaj turmentoj preskaŭ malaperis.
1666 Ni frue lasis la hotelon kaj revenis malfrue, do ni preskaŭ ne aŭdis la sonorilon. Sed aperis nova enigmo. Ĉiufoje, kiam ni prenis ŝlosilon de nia ĉambro en kontoro, servisto enmanigis alvenintajn leterojn kaj paperfoliojn, entenantajn nomojn de personoj, telefonintaj al ni.
1667 Kelkajn tagojn ni observis kinostudiojn. Certe, ni ne eniĝis teknikajn aferojn, ĉar tekniko vidiĝis ĉie mem. Samkiel en ĉiuj usonaj entreprenoj, kiujn ni vidis (krom fordaj ruliĝantaj stabloj, kie dominas febro), en holivudaj studioj oni laboras ne tro haste, sed konvinke kaj lerte.
1668 Ĉiu usona laboro iomete similas cirkan spektaklon, – lertaj movoj, ĉar ĉio estas anticipe pripensita, kurta ordono – kaj spektaklo estas realigita. Mezkvante filmon en Holivudo oni "elpafas" dum tri semajnoj. Se filmado daŭriĝas pli ol tri semajnoj, tio jam estas deficito, malprofito.
1669 Ĉiuj dekoracioj tre similas originalojn. Eĉ distance kelkajn paŝojn ne eblas kredi, ke tiuj monumentaj enirejoj de katedraloj, karboŝaktoj, oceana haveno, banka kontoro, Paragvaja vilaĝo, fervoja stacio kun duono de pasaĝera vagono estas faritaj el malpezaj sekaj tabuloj, farbita papero kaj gipso.
1670 Jarcentoj, popoloj, kulturoj, ĉio miksiĝis neordinare kaj facile. Ni eniris grandegan duonobskuran pavilonon. Nun en ĝi oni nenion filmis, sed ankoraŭ nelonge ĉi tie okazis granda festeno de arto. Tion oni povas dedukti, rigardante plurkanonan fregaton, kiu okupis ĉiun spacon.
1671 Ŝi sidis en brakseĝo kaj nelaŭte, sed kolere parolis, ke dum dek tagoj ŝi ne havas liberan horon, por lavi siajn harojn. Mankas tempo! Necesas "elpafi" filmon. Atendante filmadon la aktorino abomene, pli ĝuste – apatie, rigardis ien, kie paŝis apud filmilo viro kun tre konata vizaĝo.
1672 Ĉio tedis kaj iĝis malagrabla. Sama mieno estas tipa por ĉiu pli malpli pensanta holivudano. Ili malamas sian laboron, klare komprenante, ke ili ludas ĉiun absurdon kaj senutilaĵon. Unu kinematografisto, prezentante al ni studion, en kiu li laboras, senmetafore mokis pri ĉiuj filmadoj.
1673 Saĝaj personoj en Holivudo, kiuj estas multaj tie, simple ĝemas pro humiligo de arto, kio okazas ĉi tie ĉiutage kaj ĉiuhore. Tamen ili ne povas trovi alian laboron kaj foriri ien. Malbenas sian laboron scenaristoj, reĝisoroj, aktoroj kaj eĉ teknikistoj. Nur mastroj de Holivudo bonstatas.
1674 Por ili arto ne gravas, por ili gravas sole kaso. En plej ampleksa pavilono oni filmis scenon de balo sur ŝipo. Sur scenejo amasiĝis kelkaj centoj da statistoj. Loko de filmado estis mirinde lumigita. Holivudaj studioj disponas grandegan kvanton de lumo – kaj ĝin oni ne ŝparas.
1675 Junulinoj en maraj uniformoj, kun ordenoj kaj admiralaj epoletoj, tuj laŭte ekmurmuris ion intiman, daman. Junuloj en blankaj maraj kiteloj, kun stultetaj okuloj de kinematografiaj leŭtenantoj, promenadis laŭ la pavilono, transirante kaŝantajn surplanke elektrajn kablojn.
1676 Ho, tiuj mirindaj kinoleŭtenantoj! Se dankema homaro iam subite ekdeziros fondi monumenton al dio de Fuŝaĵo, do kinematografia leŭtenanto estas plej taŭga modelo por ĝi. Kiam komence de filmo aperas heroo en blanka kitelo kaj brave surmetita kaskedo, tiam vi kvietanime povas lasi kinejon.
1677 Nenio bonkora, saĝa kaj interesa en filmo ne okazos. Tiu estas mem dio de Fuŝaĵo, gaja kaj malplenkapa. Kiam ni estis rigardantaj dekoracion kaj statistojn, malantaŭe subite aŭdiĝis rusa voĉo, efektiva, nobela. Ni vigle turniĝis. Malantaŭ ni staris du ĝentlemanoj en frakoj.
1678 Tute ne gaja estas prezentado de sennoma ŝipa ĝentlemano en danca filmo el vivo de junaj idiotoj. Baldaŭ oni estingos lumon, kaj ili fordonos siajn frakojn kaj kolumojn en stokejon. Tutan vivon ili vizitis stokejojn kaj tio daŭriĝos ĝis morto. Eksonis signalo, aperis blindiginta lumo.
1679 Al tiu viro ankaŭ neniu aliris. La oceano estis vasta, seninterrompa vento blovis en bordon, kaj trankvila brueto de ondoj memorigis tion, ke en la mondo ekzistas reala vivo kun sinceraj sentoj, kiujn ne necesas mezuri per preciza kvanto de filmometroj, kiujn plenigas frap dancoj, kisoj kaj elpafoj.
1680 Li afable rigardis nin per siaj porkaj okuloj kaj tuj deklaris, ke jam delonge okupiĝas pri politika agado, – kvankam ni, propre, nenion aŭdis pri la kapitano tiam, kiam li estis okupinta pri ĝi. La kapitano kaptis niajn manojn, sidigis nin sur sofon kaj tuj, neperdante eĉ minuton, ekparolis.
1681 Ni memoris alian familian nomon kaj neniel reagis tre pitoreskan rakonton de la kapitano pri tio, kiel li veturigis la ordonon ĉirkaŭ la mondo. Poste li petis nin preni lian bastonon. Li samtempe demonstris al ni siajn rozkolorajn vangojn kaj afable svingis sian dudekdufuntan bastonon.
1682 Necesas rememori, kiu estis negativa figuro en malnova usona kinematografia dramo. Tiu preskaŭ ĉiam estis bankisto. En tiamaj kinodramoj li estis kanajlo. Nuntempe, inter mil filmoj produktitaj en Holivudo dum lastaj jaroj, vi trovos neniun bankiston, prezentitan kiel negativa persono.
1683 Nun li estas pozitiva bonkora, simpatia aferisto, helpanta al malriĉuloj aŭ al geamantoj. Tio okazis tial, ke nun posedantoj de Holivudo estas bankistoj, grandaj kapitalistoj. Ili, komprenu vi mem, ne permesas, ke ilin oni prezentis en filmoj kiel kanajloj. Mi diru al vi pli.
1684 Usona kinematografio estas, ŝajne, sola industrio, en kiun kapitalistoj venis ne nur por profito. Tio ne estas simple, ke ni produktas idiotajn filmojn. Oni ordonas al ni ilin produkti. Holivudo intence plenigas kapojn de usonanoj per siaj filmoj. Neniun seriozan problemon holivuda filmo prezentas.
1685 Mi tion certigas. Niaj mastroj tion ne permesas. Tiu multjara efiko jam donis terurajn fruktojn. Usonajn spektantojn oni malkutimigis mediti. Nun ordinara kinovizitanto troviĝas sur tro malalta nivelo. Li malvolonte spektos ion saĝan, anstataŭ frap danca aŭ pseŭdohistoria filmo.
1686 Nia konversacianto parolis tre sincere. Probable, tiu ĉi temo turmentis lin seninterrompe. Tiu ĉi sprita respondo savis la filmon. Ĝi havis grandegan sukceson. Sed tio okazas tre malofte. Ordinare eĉ konata, eĉ fame konata reĝisoro estas devigita fari ĉion, kion al li oni ordonas.
1687 Imagu vi liajn ĝojon kaj plezuron, kiam li ĝin finfine trovis! En filmo devas ludi rolon Marleno Ditriĥ, la kinostelo de Holivudo. Ŝi tralegis la scenaron kaj konkludis, ke roloj de ceteraj geaktoroj estas tro grandaj kaj indas sukceson, sekve ili malfaciligos ŝian elstaron.
1688 Kaj nekomparebla Marleno postulis, ke tiuj roloj estu reduktataj. Dramo estis plene difektita. Reĝisoro rifuzis filmi laŭ difektita scenaro. Lia fameco helpis al li eldiri tiun kuraĝan decidon kaj ĉesigi laboron, kiu estas malagrabla por li. Samaj homoj en Holivudo estas nur unuoj.
1689 Ties studioj produktas ĉiujare amason da filmoj. Jen kion mi povas rakonti pri maljuna Goldvin – posedanto de la kompanio. Estas evidente, ke ni komunikiĝas kun profanaj personoj opiniantaj, ke suna horloĝo estas moderna inventaĵo. Tia estas ties nivelo de scioj, nivelo de kulturo.
1690 Enaŭtiĝu ni kaj veturu por freŝiĝi. Ni ekveturis eksteren de la urbo kaj trafis rezervan basenon, kiu debitas akvon al Losanĝelo, kiam difektiĝas akvoduktaj stacioj. Nokto estis nigra. En kvieto kaj obskuro ni efektive ripozis kaj refortiĝis, post timigaj rakontoj pri Holivudo.
1691 Preĝu, pesu vin kaj pagu! Antaŭkristnaskaj klopodoj ĉiutage pliiĝis. Milionoj da meleagroj estis mortigitaj, senplumigitaj kaj metitaj en vitrinojn de vendejoj, ĉarmante holivudanojn per siaj flaveta subhaŭta graso kaj violkoloraj stampoj de sanitara inspekto, metitaj sur ties brustetojn.
1692 Tiun tagon konfuzita Dio, ridetante, retiriĝas posten. Kun adoro al meleagro estas kunligita ankoraŭ unu stranga rito – interŝanĝo de donacoj. Multjara, lerte organizita komerca reklamo tiel efikis, ke interŝanĝo de donacoj iĝis por homoj kvazaŭ ties devo, kiu multe pliriĉigas negocistojn.
1693 Tuta senutilaĵaro, kolektiĝinta dum jaro en vendejoj, disvendiĝas dum kelkaj tagoj kontraŭ pli altaj prezoj. Vendejoj estas superplenaj. Senraciiĝintaj aĉetantoj prenas ĉion viditan. Usonano prezentas donacojn ne nur al siaj edzino, infanoj kaj geamikoj. Li ankaŭ donacas ion al siaj estroj.
1694 Aktoro el kinostudio donacas ion al siaj reĝisoro, kinooperatoro, sonooperatoro, ŝminkisto. Juna servistino en kontoro donacas ion al ŝia ĉefo, verkisto ion donacas al eldonisto, ĵurnalisto – al redaktoro. Plimulto de donacoj havas tute nekaŝitan karakteron de koruptaĵo.
1695 Aktoro donacas al ŝminkisto du botelojn da altkvalita ĉampano esperante, ke tiu tutan jaron ŝminkos lin tre bone, al reĝisoro oni donacas por subteni utilan amikecon, al operatoroj, por ke tiuj memoru la aktoron kaj pli bone filmu kaj surbendigu. Elekto de donaco estas tre respondeca afero.
1696 Vendejaj senditoj kuras tra la urbo kaj disveturigas donacojn, pakitajn en specialan kristnaskan paperon. Kamionoj ankaŭ disveturigas nur donacojn. Akompananta de muzikistoj en belaj generalaj uniformoj, veturas tien kaj reen ruĝnaza Santa Klaus kun vata barbo, kovrita per naftalina neĝo.
1697 Ne permesu Dio, ke oni iun forgesu – tiam tutan jaron interrilatoj estos difektitaj. Ĝustadire, nur ĉi okaze oni mencias dum tiuj antaŭkristnaskaj tagoj nomon de Dio. En Usono estas multaj religioj kaj multaj dioj: protestanta, katolika, baptista, metodista, kongregacia, anglikana.
1698 En Usono, apud ĉielskrapantoj, elektraj lavmaŝinoj kaj aliaj novaj teknikaĵoj, ili aspektas iel pale. Necesas io pli moderna, efekta kaj reala, io pli aferema, ol ĉiama ĝuado en ĉielo pro bonfara vivo sur la tero. Ĉi rilate plej usona estas sekto, kiu sin nomas "Kristana scienco".
1699 Ĝi havas milionojn da adeptoj. Kaj ĝi reale similas iun kolosan malsanulejon, sen ĉeesto de kuracistoj kaj medikamentoj. "Kristana scienco" estas granda kaj riĉa. Rimarkindaj preĝejoj kun belaj bankaj enirejoj apartenas al ĝi en pluraj urboj kaj urbetoj. Li helpos en ĉio.
1700 Bonaj, honestaj homoj, kiuj volas je io kredi kaj bezonas spiritan nutraĵon. Necesas nepre doni al ili ion, se ili bezonas, ĝentlemanoj! Fine eksonis muziko, kiel en cirko, – kaj aperis Emio Makferson, kun bukla hararanĝo, kun karmezina manikuro, en blanka kapoto, ŝminkita, ruĝigita.
1701 Ĉu vi scias, sinjoroj, ja tio estas genie elpensita! Kun tre bona kono de trajtoj de usona karaktero. Usonanoj tre ŝatas ciferojn. Konvinki ilin oni povas pli simple per ciferoj. Alie oni ne fordonus monon. Sed unu penco de ĉiu funto de viva pezo estas io konvinka kaj afera.
1702 Krome, tio estas interesa okupo. La farmulo revenos al si en Iovaon kaj tutan semajnon li pesos siajn najbarojn kaj parencojn. Kia ridego okazos!.. Jes, jes, jes, ĝentlemanoj, servistoj duanfojon diskuris laŭ vicoj, tenante pli grandajn pletojn. Ili kolektis plenajn pletojn dum kelkaj minutoj.
1703 Lin oni konvinkis helpe de idiota aritmetiko. Ĝentlemanoj, mi parolas tute serioze. Religio de ĉiuj ĉarlatanaj sektoj situas en mezo de vojo de multiplika tabelo al plej vulgara varieteo. Malmulte da ciferoj, malmulte da malnovaj anekdotoj, malmulte da pornografio kaj tre multe da arogaĵoj.
1704 Restado en Holivudo super planita limtempo ilin timigis. Kvankam ni bedaŭris pro forveturo de niaj kunvojaĝantoj, sed tio estis necesa, ĉar ni devis resti en Holivudo ankoraŭ kelkajn tagojn. Turmenti sinjoron Adams kaj venigi lin kune kun ni en diversajn studiojn, estis ne tro humane.
1705 Tamen unu peko troviĝas en niaj animoj. En Holivudo ni ne renkontis Ĉarlion Ĉaplin, kvankam tio eblis kaj ni tion tre deziris. Tio okazis pro tio, ke rendevuon kun Ĉaplin permesis organizi persono, kiu tute ne povis tion realigi, se li tion provis atingi eĉ tutan jaron.
1706 Poste ni devis forveturi. Tial nia renkontiĝo kun Ĉaplin ne okazis. Konversacioj kun Majlston, Mamuljan kaj aliaj grandaj reĝisoroj konvinkis nin, ke tiuj spertaj majstroj turmentiĝas pro bagatelaj filmoj, kiujn ili devas filmi. Samkiel ceteraj elstaraj artistoj ili deziras filmi ion signifoplenan.
1707 Liaj aferoj pliboniĝas. Kiel tio esprimiĝas? Li lukras kvincent dolarojn semajne. Li kontraktis kun firmao por sep jaroj. Sed vi ne pensu, ke sepjara kontrakto estas granda feliĉo. Ĝia esenco estas tio, ke aktoro, subskribinta ĝin, devas servi nur en tiu studio, kun kiu li kontraktis.
1708 Fakte kontrakto estas sepjara por la firmao, sed nur duonjara por la aktoro. Necesas multe labori. Frumatene li elveturas filmiĝi kaj revenas hejmen malfrue vespere. Post fino de unu filmo li rajtas ripozi unu semajnon kaj poste komencas filmiĝi en la alia. Halto ne ekzistas.
1709 Li ne sukcesis alkutimiĝi, ĉar mezuris laŭ holivudaj normoj. Ja li mem dum dek tri jaroj, ĝustadire, neniel ŝanĝiĝis. Nu, lia salajro pliiĝis, li aĉetis aŭton, sed li ne iĝis fame konata aktoro. Nur antaŭnelonge, antaŭ unu monato, oni komencis enigi lian nomon en liston de roluloj.
1710 Ĉi tie, samkiel en urbo Oklakomo, oni trovis nafton en la urbo mem, kaj do tutajn stratojn okupas metalaj arganoj, kiuj suĉas, pumpas, faras monon. Losanĝelo estas peza urbo, kun grandaj konstruaĵoj, malpuraj kaj movoplenaj stratoj, feraj incendiaj ŝtuparoj, elstarantaj sur fasadoj de domoj.
1711 Kaj tiu ĉi granda, pasia viro, tutan vivon baraktinta en serĉado de vero, estinta kaj liberalulo, kaj socialisto, kaj fondinto de propra socia teorio, sub kies flago li kandidatiĝis por guberniestro de Kalifornio de demokrata partio kaj eĉ kolektis naŭcent mil voĉdonojn, – lace klinis la kapon.
1712 Oni ne elektis Sinkler on guberniestro de la ŝtato. Kaj nenio okazus, ke eĉ li iĝus guberniestro. Li havis belan arĝentkoloran kapon. Li estis en griza flanela kostumo kaj someraj ŝuoj, faritaj el binditaj mallarĝaj rimenetoj. Enmane li prenis branĉetan, kurbigitan bastonon.
1713 En kiosko oni vendis gazetojn, kolorajn bildkartojn, kvincendajn paketojn kun kandoj. Tiuj rondaj kandoj kun trueto enmeze similas kalan plastron. Ties gusto jesigas vidan impreson. Iu fervojisto ronkis malantaŭ bariero, metinte sian kaskedon kun lakita viziero sur nazon.
1714 Ni eniris pulmanon kaj sidiĝis sur rotaciantaj veluraj brakseĝoj kun puntaj tuketoj sur dorsapogiloj. Kondukisto negro senbrue enportis niajn valizojn, senbrue metis ilin sur pakaĵreton kaj silente foriris. Tuj post la urbo aperis boskoj de oranĝarboj. Ties helaj fruktoj vidiĝis inter densa verdaĵo.
1715 Dek mil arboj situis en regula ordo. Grundo inter arboj estis ideale purigita, kaj sub ĉiu arbo staris kerosena hejtilo. Dek mil arboj – dek mil hejtiloj. Noktoj estis sufiĉe malvarmaj, kaj oranĝoj bezonis varmigitan aeron. Ja estis vintro. Hejtiloj eĉ pli impresis, ol oranĝaj plantejoj mem.
1716 Ili estis eĉ ne boskoj, sed densaj ĝangaloj de naftaj arganoj. Iuj situis sur la oceana plaĝo, la aliaj situis en la oceano mem. Poste ĉio intermiksiĝis. Oranĝaj kaj naftaj plantejoj alternis unu la alian, kaj tra fenestro penetris samtempe aromo de oranĝoj kaj peza odoro de kruda nafto.
1717 Finfine malaperis rezultoj de hommanoj kaj antaŭ ni malkovriĝis la oceano, vasta, fiera kaj paca. Estis tempo de malalta tajdo, kaj la oceano malproksimen retiriĝis de la bordo. Humida mara fundo reflektis la subirantan sunon. Ambaŭ sunoj (reala kaj reflektita) fortstreĉe kuregis post la trajno.
1718 Laŭ stratoj pasumis matrosoj. Solenaj, altsveltaj kaj silentemaj, ili akompanis sub brakoj siajn fraŭlinojn. Gajaj junulinoj alpremiĝis al kavaliroj, babilante kaj ridegante. Ni kelkfoje ĉirkaŭigis elektitan restoracion kaj nenie sukcesis parki. Ĉiuj lokoj estis okupitaj, ĉie staris aŭtoj.
1719 Povas esti, ili nun restis en San Pedro, kaj povas esti, ili marveturas en la oceanon por manovroj. Ni enveturis en kabon malproksime eniĝintan maren. Tie jam estis teritorio de milita haveno. Sentinelo en aspra verda uniformo eliris el sia vitra budo kaj ĝentile ekrigardis nin.
1720 La kabo estis malplena. Neniun homon ni trafis. Eĉ plej mallerta japana skolto povus senembarase foti militajn konstruaĵojn, klare viditajn sube. Supozeble, tiuj fotoj jam delonge estis faritaj kaj, certe, usonaj militaj bazejoj estas same bone konataj al japanoj, kiel la ilia propra en Nagasakio.
1721 En San Diego funkcias granda aviada uzino. Ĝi estas interesa laŭ du kaŭzoj. Antaŭ ĉio, ĝi estas konstruita dum tri monatoj. Due, apud ĝi amasiĝas eksteruloj, samkiel apud populara kafejo. Al la uzino oni povas tute proksime aliri, kaj por tio neniuj permesoj kaj paskartoj necesas.
1722 Dum veturado al la oceano ni vidis bone planitajn stratojn kun larĝaj asfaltitaj pavimoj, kun trotuaroj, kun arĝentkoloraj lanternoj. Ni vidis tutan urbeton kun kanalaro kaj akvodukto, kun gaso kaj elektro, liverantaj ĉiun terenon, unuvorte – urbon kun ĉiuj oportunaĵoj.
1723 Sed sen konstruaĵoj. Ankoraŭ neniu domo estis en tiu urbo, kies stratoj jam havis nomojn. Tiel oni vendas terenojn en Usono por konstruado de domoj. Iu granda kompanio aĉetas teritorion, kie, laŭ ĝia supozo, estos nova urbeto, aranĝas ĉion, kion ni vidis, kaj poste disvendas kun profito terenojn.
1724 Eĉ nun vintre, en iuj ejoj oni loĝis. Sur ties peronetoj varmiĝis junulinoj kun iuj sendependaj vizaĝetoj, – ĉarmaj sovaĝulinoj, forkurintaj al la naturo de respektindaj kaj riĉaj gepatroj, de frenezeco kaj bruego de grandaj urboj. Apud malnova hispana misiejo ni turniĝis orienten, hejmen.
1725 La tuta valo mezuras tridek mejlojn longe kaj tridek mejlojn larĝe. Rikoltaĵoj de citronoj ĉi tie okazas trifoje dum jaro, kaj oranĝoj – dufoje. Decembre kaj januare ĉi tie oni kultivas legomojn, kiuj tiutempe nenie en Usono kreskas. Nun oni rikoltas laktukon, poste melonojn.
1726 Ili kreskis amase aŭ sole kaj similis miloble pliigitajn kukumojn, kiujn oni starigis vertikale. Ilin kovras kaneloj, kiel korintikaj kolonoj, kaj haretoj, kiel simiaj gamboj. Ili havas mallongajn dikajn braketojn. Tiuj aldonaĵoj neordinare ŝanĝas aspekton de gigantaj kaktoj.
1727 Iuj kaktoj preĝas, levinte brakojn al la ĉielo, la aliaj brakumas, la triaj vartas infanojn. Iuj simple staras en fiera kvieto, de supre rigardante preterveturantojn. Kaktoj vivas, samkiel vivis iam indiaj triboj. Tie, kie loĝas unu tribo, la alia ne rajtas loĝi. Ili ne intermiksiĝas.
1728 Dometoj situis sur krutaj deklivoj. Al ili kondukis longaj lignaj ŝtuparoj. Sur placo de la urbo staras ruĝa, gisita el kruda kupro, monumento al nekonata laboristo, kiu alportis grandan profiton al posedanto de minejoj. En apoteko sur tabloj staras belaj sukerujoj, stampitaj el ŝika ruĝa kupro.
1729 Reale ĝin elfosis homoj. Tie troviĝas malnova kupra minejo. Poste ni trafis dezerton kun kaktoj, kiujn ni ankoraŭ ne vidis. Granda globo kun pingloj havas longan florantan branĉon. Post kiam ni traveturis tiun dezerton, ni trafis la alian, en kiu kreskis nur telegrafaj fostoj kaj nenio plu.
1730 Antaŭ dudek jaroj vakero Ĵimo Ŭajt, tiam ankoraŭ ne fondinta urbon de sia nomo, rimarkis, ke el iu fendo en tergrundo leviĝas densa fumo. Ekinteresiĝinte pri tio ĉi, li pliproksimiĝis kaj ekvidis, ke tio ne estas fumo, sed nekredeble grandega amasiĝo da vespertoj, elfluganta el sub grundo.
1731 Kaj kio koncernas Ĵimon Ŭajt, do li ne kontentiĝis per gloro de malkovrinto kaj geografiisto, kaj fondis, apude de la kavernoj mem, kampadejon el kelkaj kabanoj kun fiera nomo Ŭajt siti o, kaj plenigis vastan ĉirkaŭigantan spacon per sciigoj kaj eldiraĵoj pri sia urbeto.
1732 Tio ĉi estis elektra, laŭte parolanta, ultramoderna parto de la dezerto. Spektado de la kavernoj deprenas tutan tagon, sed ĉar ni malfruiĝis, do ni partoprenis nur la duan duonon de ekskurso. Malleviĝinte en liftoj sur fundon de la kavernoj, ni trafis subteran manĝejon.
1733 La lasta iris alia servisto, zorganta pri tio, ke neniu perdiĝu. Dum nia movado, transirante el unu halo al la alia, antaŭe oni ŝaltis elektron kaj malantaŭe ĝi estingiĝis. Lumo ĉie estis maskita kaj kaŝitaj lumigiloj situis en oportunaj lokoj, taŭgaj por plej bela lumigado de la haloj.
1734 Iom da ciferoj por pli bone fiksi viditajn miraklojn – tio ĉiam plaĉas al usonanoj. Lektoro informis, kiom aĝas stalaktitoj, kia estas plej granda kaj kiom kostis instalado de liftoj (cent sepdek kvin mil dolarojn). Post tio li sciigis loĝlokojn, el kiuj alvenis ekskursantoj.
1735 Homoj alvenis preskaŭ el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Tion ni rimarkis ankoraŭ surtere antaŭ enirejo de la kavernoj. Tie staris aŭtoj kun bluaj, verdaj, flavaj, brunaj numeroj, kiuj indikis ties apartenecon al diversaj ŝtatoj. Fine la lektoro sciigis, ke ekskurson partoprenis du rusaj vojaĝantoj el Moskvo.
1736 Ĉar el nia kvaro, plej respektinde aspektis geedzoj Adams, do ĉiuj kolektiĝintoj ekrigardis ilin. Poste la alia servisto, kiu iris fine de nia procesio, foriris en apudan halon, elŝaltis elektran lumigon kaj ekkantis iun tristan kanzonon, por demonstri akustikon de la kavernoj.
1737 Li distancis kvarcent futojn, sed ni aŭdis eĉ lian spiradon. Lacaj, ni falis sur sidlokojn de nia fidela limuzino, kaj ĝi denove veturigis nin. Ni aŭtis al El Paso, situanta apud la meksikia limo. Mallaŭta zumado de motoro kaj konstanta murmurado de gruzo sub radoj dormigis nin.
1738 Ni konsentis kaj tuj ekbedaŭris. Li parolis kiel ebriulo. Cetere, li estis absolute sobra. Tio estis originala difekto de lia eldirado. Siajn vidpunktojn pri vivo li eldiris rapide kaj volonte. Ili estis same malnovaj, kiel liaj griza jako kaj ĉifita nigra pantalono, kiun kovris lanugeroj.
1739 Tiam ĉio iros glate. Tion ni aŭdis jam multfoje. Kiam ni veturis preter meksikiaj domaĉoj kun rompitaj vitroj kaj dispenditaj sur ŝnuroj ŝiriĝintaj kusenegoj, nia mizera kunvojaĝanto ĵetis malestiman rigardon je amason da meksikianoj, kolektiĝintaj ĉe perono de unu el domaĉoj.
1740 Tiuj vidpunktoj de la veturpetanto simpligis lian vivon. Ĉion oni povus decidi tre simple. Iom da homoj necesas mortigi, parton de maŝinoj necesas likvidi. Kaj se ekzistas malriĉaj homoj, do ili estas neordinara popolo, preferanta vivi en mizero, ĉiuj tiuj meksikianoj, negroj, poloj.
1741 Enmigra oficisto, metante cigaron de unu angulo de sia buŝo al la alia, longe kun intereso rigardis niajn pasportojn. Necesas opinii, ke sovetaj civitanoj tre malofte venas en limejon de El Paso. Ni pagis po du cendojn de iu imposto kaj post unu minuto atingis meksikian grundon.
1742 Ni ne havis meksikiajn vizojn, ĉar diplomataj rilatoj inter niaj landoj ne ekzistis, kaj do ni estis multe kontentaj, ke trafis tiom noblan hidalgon, kaj rapide ekpaŝis laŭ ĉefvojo de Juarezo. Dum longa tempo ni alkutimiĝis al benzina odoro, dominanta en Usono, do ni iom ŝokiĝis pro lokaj odoroj.
1743 Odoris rostitaj manĝaĵoj, forbrulinta oleo, ajlo, kapsiko, ĉio odoris forte kaj peze. Strato estis homplena. Malrapide promenis solenaj, nehastantaj piedirantoj. Preteriris junuloj kun gitaroj. Malgraŭ tio, ke sur ili brilis oranĝkoloraj ŝuoj kaj novaj ĉapeloj, sed entute ili aspektis iom malpure.
1744 Ĝuste kiam ni aperis sur stratoj de Juarezo, al ni alpaŝis negaja junulo, kun vangharoj sur maldika vizaĝo. Li estis en verda pantalono kaj ĉemizo kun malbutonumita kolumo. Li proponis aĉeti cigaredojn, biletojn por hodiaŭa batalo de taŭroj, kontrabandan tabakon kaj ankoraŭ mil artiklojn.
1745 Manĝaĵojn de sur platoj ili prenis per manoj. Poste ni vizitis preĝejon. Ĉe ĝia enirejo amasiĝis impertinentaj almozuloj kun malpuraj inspiritaj vizaĝoj de profetoj. En la preĝejo oni servis majestan meson, kaj virinoj en nigraj vestoj ploris pri sia amara, malfeliĉa, malsekura meksikia vivo.
1746 La arenon ĉirkaŭigis amfiteatro sen tegmento, tre bela kaj krude konstruita. La konstruaĵo estis laŭ karaktero popola, simpla, tute sen iuj ornamaĵoj. Al spektantoj, kiuj timis malsaniĝi sidinte sur cementaj sidlokoj, oni luigis platajn pajlajn kusenetojn en striaj tegoj.
1747 La rondan arenon kovris pura sablo. Fine post lignaj pordegoj komenciĝis movado, kaj aperis ok – dek homoj. Antaŭe iris du junulinoj en kostumoj de toreadoroj. Hodiaŭ estis neordinara batalo. Du el kvar taŭroj, indikitaj en programo, devas mortigi fratinoj, venintaj el Meksiko urbo.
1748 Laŭ vicoj paŝis vendistoj, kiuj kunportis en siteloj botelojn kun limonado kaj flakonetojn kun viskio. Malgranda maldika nigra taŭro enkuris la arenon. Ludo komenciĝis. Rekte sub niaj benkoj staris en aparta loko tre maldika meksikiano kun spado, kiun li ĉirkaŭfrotis per tola ĉifono.
1749 Ĉar ni ne estas ekspertoj kaj fervoruloj de taŭrologio, ni ne uzos specialajn terminojn, des pli, ke ili estas nekonataj al ni. La unuan taŭron oni mortigis longe kaj mallerte. Vidaĵo estis turmenta jam komence, ĉar tuj evidentiĝis deziro de l' taŭro forkuri el la areno.
1750 Ŝi ne sukcesis ĉiam deflankiĝi, kaj la taŭro kelkfoje puŝis ŝin per sia forta flanko. La junulino grimacis pro doloro, sed daŭrigis svingi ruĝan pelerinon antaŭ okuloj de l' taŭro. Ĝi puŝis ŝin per kornoj, faligis sur sablon kaj trapaŝis super ŝi. Ĝian atenton deturnis al si pli spertaj viroj.
1751 Nun ni vidis ŝin proksime, distance de unu metro. Ŝi spiregis. Ŝia velura toreadora jaketo difektiĝis. Sur ŝia vangosto estis ekskoriaĵo. Ŝi prenis el manoj de la meksikiano spadon, iom deflankiĝis de la bariero kaj, turninte sin al balkono, kie sidis la urba estraro, demetis ĉapeton.
1752 De sur balkono oni svingis per tuketo, kaj la junulino, laŭinfane profunde ekspirinte, ekpaŝis al la taŭro. Venis decida momento. "La Citanita" ekcelis kaj trapikis spadon en kolon de l' taŭro, tuj post ĝiaj kornoj. Spado, lerte celita kaj penetrinta profunde korpon de taŭro, ĝin mortigas.
1753 Sed la junulino ne sukcesis mortigi la taŭron. Ŝi pikis malforte kaj mallerte. La taŭro dekuris, portante en sia kolo la balancantan spadon. La junulino spertis kelkajn humiligajn momentojn, kiam banderilistoj provis atingi la taŭron, por eltiri el ĝi la spadon. Tio ripetiĝis kelkfoje.
1754 De kie ĉi tien povus penetri bovino? Aĥ, jes, la taŭro! Ĝi faris ankoraŭ kelkajn plektantajn paŝojn kaj komencis genufleksi. Tiam sur la areno aperis granda viro en civila kostumo kaj buĉis la taŭron per eta ponardo. La junulino ekploris pro malplezuro, honto kaj doloro.
1755 La tre maldika meksikiano afereme purigis per ĉifono sangokovritan spadon, kiun oni redonis al li. Ĉevaloj fortiris la senvivan beston, kaj sur la arenon oni enigis la trian taŭron, same malgrandan kaj nigran, kiel la unua. Kaj tiu taŭro ankaŭ sciis, ke ĝin atendas io malbona.
1756 Rigardi tion estas honte kaj timige, kvazaŭ vi mem partoprenis en tiu ĉi mortigo el post angulo. Povas esti, batalo kun partopreno de furiozaj taŭroj kaj fame konata toreadoro havas ion sportan, povas esti! Sed tio, kion ni vidis en la malgranda provinca meksikia urbeto, elvokis abomenon.
1757 Komence tio estis ordinara cirka interludo, kiu kutime finiĝas, kiam klaŭnoj forkuras de areno rajde unu sur la alia, kaj poste reaperas, por riverenci al publiko, demeti maskojn kaj malkovri sian verajn, senŝminkitajn, saĝajn vizaĝojn. Sed ĉi tie interludo finiĝis per buĉado de l' taŭro.
1758 Ni tiel kutimiĝis al perfektaj vojoj, bona priservado, al pureco kaj komforto, ke ĉesigis tion rimarki. Sed nur unu tago, kiun ni pasigis en Meksikio, devigis nin laŭdigne pritaksi materialajn atingojn de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Iufoje okazas utila unutaga forlaso de lando, por ke pli bone ekkoni ĝin.
1759 Verdire, ni tre volis eldrinki grandan tigoglason da vodko, manĝi haringon kaj nigran panon, ni volis gaji, deklami gajajn kaj sensencajn tostojn. Kaj s ro Adams frapetis manplate laŭ kalva kapo kun braveco de efektiva diboĉulo. Ni entuziasme komencis efektivigi tiun ĉi belegan planon.
1760 Tiutempe junulo kun krajono sur orelo riproĉe minacis ilin fingre. Poste telegrafaj knaboj interbatiĝis kun grupo da ordinaraj knaboj, sen kruringoj, epoletoj kaj bicikloj. Malamikaj flankoj pafis unu la alian per petardoj, kiuj surdige eksplodis. Ni konsentis kun tiu ĉi konkludo.
1761 Ni troviĝis en la buroo "Ŭesta Unio" ĉirkaŭ unu horon. La junulo enskribis ciferojn en kelkajn paperfoliojn, informiĝis en manlibroj kaj finfine ŝparis por ni ankoraŭ dek cendojn. Li kondutis kiel bonkora ŝparema onklo, kiu instruas al facilanimaj nevoj lekciojn pri vivo.
1762 Li zorgis pri nia monujo pli, ol ni mem. Tiu ĉi oficisto antaŭ alveno de la Novjaro, kiam necesas hasti hejmen, ŝajnis ne nur ideale tolerema kun siaj klientoj. Li ŝajnis fidela amiko, kies devoj estis ne nur priservado, sed ankaŭ zorgado pri ni, savado de vivaj eraroj.
1763 Kaj se ni admiris laboron de la junulo kun krajono sur orelo, do ne pro tio, ke ĝi ŝajnis al ni escepto, sed tial, ke ĝi konfirmis la regulon. Dum la vojaĝo ni ĉiutage diversforme uzis usonan servadon kaj ellernis aprezi ĝin, kvankam iufoje ĝi aspektis kiel iu apenaŭ videbla bagatelo.
1764 Se usonano opinias, ke lin bone priservis iu servisto aŭ ŝtata oficisto, li tiun tagon skribos leteron al kompanio aŭ al departemento, en kiu li eldiros jenon: "Tiam kaj tie min bone priservis tiu sinjoro. Permesu gratuli vin okaze de tiu ĉi bonega oficisto". Kaj tiuj ĉi leteroj ne perdiĝas vane.
1765 Al bona servisto aŭ oficisto oni plialtigas salajron. Usonanoj bone komprenas, ke por bona servado necesas ne sole "libro por plendoj". Kvankam leteroj kun plendoj ankaŭ ekzistas. Fojfoje, dezirante doni ĉion kaj anstataŭ ricevi ion, servado fariĝas komika kaj eĉ vulgara.
1766 Ekzistas tuta katalogo de pretaj telegramoj, longaj kaj konvinkaj, pompe komponitaj telegramoj por ĉiuj vivokazoj. Oni povas sendi tiun telegramon kontraŭ entute dudek kvin cendoj. Ĉar laŭ telegrafo oni transdonas ne tekston, sed nur ĝian numeron, enmetitan en katalogon, kaj subskribon de adresanto.
1767 Kaj tuta plezuro kontraŭ dudek kvin cendoj! En la lando oni estimas kaj aprezas servadon. Ĝi estas ne nur komerca scipovo iel profiti. Necesas diri ankoraŭfoje: servado eniris en la sinon de la popolo, ĝi estas grava parto de la popola karaktero. Enesence ĝi estas stilo de laboro.
1768 Oni opinias, ke klerikoj donas al popolo servadon. Ĉar en preĝejoj oni ankaŭ "servas", sed malsaman, plej ĉefan sencon de tiu ĉi vorto eklezio ankaŭ ŝatas apliki. En cerbojn de homoj estas enigata penso, ke eklezio servas al popolo. Ni longe iris laŭ iu tre larĝa strato, kun vilaoj de ambaŭ flankoj.
1769 Ni paŝis ankoraŭ duonhoron sub pluvo kaj iĝis pli mornaj ĉiuminute. Ni trapasis aŭtan tombejon, poste vakejon, kie oni vendis uzitajn aŭtojn. Renkonten al ni traveturis kelkaj aŭtoj kun junuloj, kiuj ion kriegis kaj bruligis petardojn. Ĉe kruciĝejo oni starigis balancilon kun diverskoloraj ampoloj.
1770 Gaja paro triste balancis en metala boato. Nur ĉi tie ni rimarkis, ke pluvo pliiĝis. En elektra lumo bone vidiĝis pluvaj fluetoj. Interparolante tiel, ni trapaŝis la tutan urbon kaj ekvidis antaŭe darkan, probable, malsekan dezerton. Ni returniĝis kaj, stumblante, ekkuris al centro de la urbo.
1771 Sed taksiojn ni ne renkontis. Verŝajne, ilin jam prenis aliaj homoj, renkontantaj la Novjaron. Estis jam post la dekunua. Ni kuris sub pluvo, malsataj, koleraj kaj lacaj. Ju pli ni proksimiĝis al la centro, des pli ofte preterveturis aŭtoj kun kriantaj gejunuloj. La centro estis superplena.
1772 Odoris pulvo, kiel dum strataj bataloj. Ĉie oni vendis knarilojn, kiuj imitis pafadon de mitralo. Li momente aĉetis knarilon kaj gaje komencis ĝin turni. Iu krianta junulo frapetis s ron Adams per knarilo laŭ lia kalvaĵo, kaj s ro Adams frapetis per knarilo tiun laŭ ŝultro.
1773 Granda belega parko estis malplena. Nur kelkaj arboj estis nudaj. Sur ĉiuj restaj, tute kiel somere, flustris densa verda foliaro. Parkoj diversflanken trais irigaciaj kanaloj kun ŝtonaj bordoj. Akvo mallaŭte plaŭdis kaj transfluis el unu kanalo en la alian, troviĝantan iomete sube.
1774 Jam multfoje ni tiel forlasis unu urbon, por ke vespere trafi la alian, traveturinte dum tago dekon da grandaj kaj etaj Ĉefstratoj. Geedzoj Adams sidis fronte, ni malantaŭe kaj inter ni ofte troviĝis vica veturpetanto (hitchhicker), kun sako sur genuoj. Sed neniam ni tiel hastis.
1775 Ŝajnis, ke senriproĉa motoro de nia limuzino nutras sin ne sole per gazolino, sed ankaŭ per nia ega senpacienco – plej baldaŭ en Nov Jorkon, plej baldaŭ sur vaporŝipon, plej baldaŭ en Eŭropon! Finiĝis la dua monato de nia aŭta vojaĝo. Tio estas tre kurta tempolimo por tiu ĉi granda, interesa lando.
1776 Pli ofte ni preterveturis urbetojn, vilaĝojn, gazolinajn staciojn kaj vidis libere kurantajn laŭ kampoj ĉevalojn kun disvolviĝantaj kolharoj. Fine ni preterveturis indikilon kun skribaĵo "La ŝtato Luiziano" kaj rapide kuregis plu inter ruĝkoloraj kampoj de rikoltita kotono.
1777 Sur la ŝoseo inter aŭtoj subite aperis griza ĉevalo, tiranta duradan kabrioleton kun kapuĉo (samajn eksponaĵojn ni vidis en muzeo de Ford). En ĝi sidis bienulino kun filino. La malmoderna kaleŝo ĝiris al grunda vojo, al ordinara, imagu vi, grunda vojo kun strio de flaviĝanta herbaro meze.
1778 Tio estis la unua fakta eraro, kiun okazigis s ro Adams dum la tuta vojaĝo. Subite li elkriis sian "diablo prenu" tra tuta halo, stariĝis kaj balbutante damnojn kaj elkraĉante, elkuris surstraten. Ni restis spekti filmon, sentante, ke nun surstrate okazas granda familia batalo.
1779 Post kiam seanco finiĝis, ni trovis ĉe enirejo de l' kinejo neniun el geedzoj. Tre malfacile ni trovis ilin en malaj randoj de l' urbo. Feliĉe tiuj randoj distancis proksime unu de la alia. La geedzoj baldaŭ repaciĝis, kaj vespere okazis anima konversacio ĉe gasa kameno en gastejo.
1780 Sur mala flanko disvastiĝis ruĝaj kotonaj kampoj, sur kiuj vidiĝis disĵetitaj pecoj de blanka vato, kaj kampoj de sukera kano, kie negroj hakis ĝiajn sekajn kulmojn per "maĉetoj" – specialaj grandaj tranĉiloj. La rivereton ofte krucis ĝibaj mallarĝaj pendantaj pontetoj.
1781 Dum kelkaj horoj ni aŭtis preter unutipaj kaj mizeraj domaĉoj de negroj kamplaboristoj. Tio estis unutipeco, kiun realigis ekstrema mizero, iu normo de mizero. En malplenaj kortoj, kiujn ĉirkaŭigis duonfalintaj hurdoj, vidiĝis neniuj bovoj, porkoj kaj kokoj, kaj eĉ neniu peco de pajlo.
1782 Sed duboj malaperis. Jam ekvidiĝis ponto – fame konata nova arĝentkolora ponto kun flankaj vojoj por aŭtoj kaj meza fervojo por trajnoj. Denove usona naturo kaj usona tekniko konkuris unu kontraŭ la alia. Plej longan en la mondo riveron krucis plej longa en la mondo ponto sur pilieroj.
1783 De loko, kie Misisipo enfluas Meksikian golfon, ĝis la urbo distanco egalas naŭdek mejlojn. Pli proksime al la golfo oni ne sukcesis trovi taŭgan teritorion por konstrui la urbon. Sed kaj tie, kie ĝi situas, grundon konsistigas aluvia ŝlima argilo. La urbo ĉiam suferis pro inundoj kaj marĉofebroj.
1784 Dum tuta sia vivo la urbo batalis kontraŭ si mem, kontraŭ grundo, sur kiu ĝi staras, kontraŭ akvo, kiu ĝin ĉirkaŭigas de ĉiuj flankoj. Ĝi batalas kaj nun. Sed plej grava tasko jam estas plenumita. Lago Pontĉertrejno estas apartigita de la urbo per betona kajo, kiu malsuprenleviĝas al lago ŝtupare.
1785 En la urbo forestas sekaj lokoj taŭgaj por enterigo de mortintoj. Tial ilin oni ĉi tie ĉiam sepultis samkiel en antikva Egiptujo – en sarkofagoj, super grundo. Ni vizitis tombejon situantan en la franca parto kaj iom da tempo promenis laŭ tiu enua, blanka urbeto de mortintoj.
1786 De ligna kajo debordiĝis samaj, kiel en San Francisko, pramoj kun aŭtoj. Sur bariero, metante gambojn al la rivero, triste sidis negro en pajla ĉapelo, malleviĝinta sur lia nazo. Apud li staris olda frenezulo en nigra palto surŝultre, kaj direktis debordiĝintajn kaj alvenintajn pramojn.
1787 Proksime al ĝia pruo staris du altaj fumtuboj transverse de ferdeko, ornamitaj per iuj pentritaj bukloj, kiuj similis krudferajn fostojn de iu monumenta baraĵo. La vaporŝipon movis unu grandega rado, troviĝanta post poŭpo. Ni rigardis la riveron, laŭ kiu navigis iam barĝoj kun varoj kaj sklavoj.
1788 Kaj sklavoj jam forestas en Usono. Laŭ leĝo, negroj estas liberaj kaj plenrajtaj civitanoj. Sed nur provu negro veni kinejon, tramon aŭ preĝejon, en kiuj troviĝas nur blankuloj! Ju plu ni penetris la Sudajn ŝtatojn, des pli ofte ni vidis diversajn obstaklojn por negroj.
1789 Kiam baptista dieto post iom da jaroj vizitos la teron, por likvidi helpantajn unu al la alia sovetajn ateistojn, li estos tre kontenta de siaj preĝejoj en Sudo de Usono. Lasante Nov Orleanon ni ekvidis grupon da negroj, kiuj drenis marĉojn. Laboron ili faris per plej primitiva rimedo.
1790 Batalo kontraŭ akvo – jen pri kio okupiĝas ĉi tie tekniko. Tutajn dekojn da mejloj etendiĝis alterne pontoj kaj moleoj. Foje ŝajnis, ke nia limuzino estas motora boato, ĉar ĉirkaŭe, kion kapablis vidi okulo, estis sole akvo, super kiu mirinde troviĝis larĝa betona ŝoseo.
1791 Kiuj fortoj, kioma mono estis necesaj, por tion ĉi konstrui! Plej mirinda estis tio, ke distance de dudek mejloj de ĉi tie pasis perfekta paralela fervojo, kaj nia ŝoseo, kies konstruado estis monda teknika atingo kaj postulis centojn da milionoj dolaroj, ne estis tro necesa.
1792 Malfacile kredi tion, sed ni tutan tagon aŭtis preter maro, disigita de ni per firma kaj bela kajo. Pluvo tre malĝojigis s ron Adams, kaj li duobligis sian aŭtan diskretecon. Feliĉe, diablo ne prenis nian baterion. Simple, iomete malsekiĝis dratoj, kaj post kiam ili resekiĝis, motoro ekfunkciis.
1793 Ni volis halti kaj atendi finiĝon de fulmotondro, sed ni timis, ke akvo trafos motoron kaj baterion reale "diablo prenos". Ni tremante rememoris gazetajn artikolojn pri uraganoj en Florido kaj fotojn de elŝiritaj kun radikoj gigantaj arboj kaj forĵetitaj de reloj trajnoj.
1794 Estis januara, preskaŭ varmega tago, kaj ni baldaŭ forgesis niajn hieraŭajn timojn. En Georgio estis multaj arbaroj. Ial Sudaj negraj ŝtatoj ĉiam ŝajnis al ni kiel plenaj kotonaj kampoj kaj tabakaj plantejoj. Kaj ĉi tie ni ekvidis, krom plantejojn kaj kampojn, ankaŭ densajn sudajn arbarojn.
1795 Povas esti, parte la naturo. Ĉi tie forestas katizaj palmoj kaj magnolioj, la polurita suno, kiel en Kalifornio. Tamen ĉi tie forestas sekeco de dezerto, kiu foje sentiĝas tie. Sudaj ŝtatoj estas lando de rustikaj pejzaĝoj, arbaroj kaj tristaj kantoj. Sed, certe, la naturo ne estas ĉio.
1796 Dancante, negrineto malproksimiĝis plu kaj plu laŭ darka strateto, glitis, turniĝis, saltetis – kaj gracie balancis per malpeza, malplena korbo. Fininte tagan komercon, la urbo ekdormis, ĉirkaŭ estis plena kvieto, sed ni kvazaŭ aŭdis sonojn de banĝo, ĉar nin impresis la ritma kaj muzika danco.
1797 Negroj estas talentaj. Blankuloj volonte aplaŭdas ilin, konsiderante ilin suba raso. Oni favore permesas negrojn esti artistoj. Probable, kiam nigrulo estas sur estrado kaj blankulo estas en loĝio, li povas rigardi nigrulon de supre, kaj memamo de sinjoro ne suferas. Negroj estas impresemaj.
1798 Blankuloj rilatas al tio ironie kaj opinias, ke negroj estas stultaj. Efektive! Por bone komerci, necesas nenia impreseco. Parolante nun pri blankuloj, ni konsideras sudajn ĝentlemanojn, kaj ne sole ilin, sed ankaŭ ĝentlemanojn el Nordo, kiujn infektis psikologio de sklavoposedo.
1799 Li jam preparas lignofajron. Li iĝas subite nekredeble nobla kaj suspektema. Ja negroj, laŭ lia opinio, estas seksaj krimuloj. Ilin necesas simple pendumi. Negroj estas sciavidaj. Ĉi tie suda ĝentlemano vidas mil motivojn. Klara afero – ili estas simple impertinentuloj kaj senpardonindaj homoj.
1800 Kion li tiam dirus? De negroj oni deprenis ŝancon de evoluado kaj perfektiĝo. Por ili en urboj estas vakaj nur laborlokoj de pordistoj kaj liftistoj, kaj en hejmlando, en Sudaj ŝtatoj, ili estas senrajtaj kamplaboristoj, humiligitaj ĝis stato de hejmaj bestoj, – ĉi tie ili estas sklavoj.
1801 Nia lasta veturpetanto iomete varmiĝis ene de limuzino kaj komencis respondi niajn demandojn. Li aldonis nenion al aperinta ĉe ni imago pri ordinara usona junulo – parolema, aplomba kaj nescivolema. Lia historio estas kutima. Lia patro estas farmulo, kies aferoj pasas malbone.
1802 Male, absoluta klereco. Sed, plimulton de niaj demandoj li ne sukcesis respondi. "Mi tion ne scias". Tamen, kiam demando estis komprenebla por li, li respondis tuj, sen meditado, per jam preta formulo, ŝajne kutima en familio de lia patro farmulo en urbeto Elizabettaŭno.
1803 Ni veturis preter negra vilaĝeto. Ĝi apartenis al sama normo de negra mizero. Trovi en ĝi bonan negran domon estus same strange, kiel ekvidi malbonan vojon. La junulo pensis iom da tempo. La junulo ekridis. La junulo longe kaj gaje ridis. Nian konversacion ni enskribis absolute precize.
1804 Malantaŭe staris mirinda anĝelo gardanto kun vizaĝo de holivuda kinoleŭtenanto kaj kun grandaj flugiloj. Kiam ni estis enveturantaj Vaŝingtonon, rapidindikilo montris ĝuste dek mil mejlojn. Ni lastfoje hurais. Unu usonanino havis deksepjaran filinon kaj maturaĝan filon.
1805 Sekvonttage ŝi ankaŭ ne aperis. La junulino foriĝis. Ŝin serĉis polico kaj fiaskis. Patrino konsideris sian filinon pereinta. Pasis unu jaro. Kaj jen, foje amiko de ŝia filo sciigis lin teruran novaĵon. Li vidis la junulinon, kiun oni konsideris pereinta, en sekreta bordelo.
1806 Frato tuj kiel kliento venis tiun bordelon. Tie li efektive ekvidis sian fratinon. Li malfacile ŝin ekkonis, ĉar ŝi terure ŝanĝiĝis. Tio, kion ŝi rakontis al li, estis pli terura. Ŝin oni ŝtelis kaj vendis. Malgraŭ tio, batalo komenciĝis. La patrino vokis policon, – sed tio nenion rezultigis.
1807 Supera tribunalo de la ŝtato ankaŭ decidis proceson favore al banditoj. Nenion rezultigis vizito de la patrino al Vaŝingtono, kiu simple ne rajtas ŝanĝi decidon de la ŝtata tribunalo. Jen tio estas ĉio. La junulino restis en bordelo. Tio okazis en la lando, kie oni deklaris liberecon de parolado.
1808 Sed neniu gazeto menciis la proceson. Kie estis tiuj lertaj, senlacaj, rapidpiedaj raportistoj, de kies subtila rigardo ne forglitas nek unu ŝtelo, nek unu riĉa edziĝo, nek unu paŝo de kinostelo eĉ de la kvara klaso? Tio okazis en la lando, kie oni deklaris netuŝeblecon de individuo.
1809 Ĉiufoje, kiam ni refreŝigas en memoro elementojn, el kiuj kolektiĝas usona vivo, aperas ĝuste banditoj, kaj se ne banditoj, do ĉantaĝistoj, kaj se ne ĉantaĝistoj, do bankistoj, kio, ĝenerale, estas samo. En memoro aperas tuta tia homa rubo, malpuriginta la liberamantan kaj laboreman landon.
1810 Reale okazas tio, kion rakontis al ni ĉikaga kuracisto: venas ĉantaĝisto politikulo kaj per ĉantaĝo aŭ minacoj obeigas bonan homon voĉdoni pro iu fraŭdulo. Do, rajto pri libereco kaj strebado al feliĉo sendube ekzistas, sed ebleco por realigo de tiu rajto estas ekstreme dubinda.
1811 Kaj tio, necesas diri veron, impresas. Henrio Ford laŭ sia stato en usona socio estas figuro preskaŭ neatingebla. Kaj jen foje li venis en unu ejon de sia uzino, kie troviĝis kelkaj inĝenieroj, manpremis ĉiun kaj ekparolis pri aktuala afero. Dum parolado maljuna Ford havis maltrankvilan mienon.
1812 Ni eniris akceptejon, kie staris grandega ronda tablo, farita el sekvojo. Tio estis donaco al unu el eksaj prezidantoj. Vestejo forestis, do venintaj ĵurnalistoj metis siajn paltojn sur tiun tablon, kaj kiam ĝi superpleniĝis, do tiam oni metis vestaĵojn rekte sur plankon.
1813 Iuj fumis, interparolis kaj senpacience ĵetis rigardojn je eta blanka pordo, post kiu, probable, estis la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Oni konsilis al ni proksimiĝi al la pordo, por ke ni povu vidi la prezidanton, alie povas okazi, ke post dorsoj de ĵurnalistoj li ne estos videbla.
1814 Kun lerteco de spertaj tramaj batalantoj ni trapuŝiĝis antaŭen. Antaŭ ni restis nur tri ĝentlemanoj. Tiuj estis grizharaj kaj tre respektindaj sinjoroj. La difinita horo jam venis, sed ĵurnalistojn oni ne enigis. Tiam grizharaj ĝentlemanoj ekfrapis la pordon, komence mallaŭte, kaj poste – pli forte.
1815 Ili frapis al la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj, samkiel frapas asistanto de reĝisoro al aktoro, memorigante al li pri ludo. Oni frapis ridetante, sed tamen frapis. Finfine la pordo malfermiĝis, kaj ĵurnalistoj, puŝante unu la lian, impetis antaŭen. Ni ekkuris kune kun ĉiuj.
1816 Iujn demandojn la prezidanto respondis serioze kaj vaste, iujn li ŝerce respegulis (kvankam tio ne estas facila afero, dufoje semajne ŝerce respeguli demandojn de persistaj ĵurnalistoj), iujn li respondis, ke pri ili li parolos poste. Granda bela vizaĝo de Rusvelt aspektis laca.
1817 Kaj sinjoro prezidanto restis sola en sia cirkla kabineto, inter fregatoj kaj stelaj flagoj. Demandi la popolo rajtas. Sed kiel s ro Morgan respondas – tion ni aŭdis mem. Kaj tiam ĉio estis tute demokrate. Ĉiu rajtis ĉeesti sesion de senata komisiono, eniro estis libera.
1818 Same vi rajtis meti vian palton ĉien ajn, – meti ĝin sur plankon, enpuŝi ĝin sub seĝon, sur kiu vi sidas. En unu fino de negranda halo troviĝis seĝoj, en la alia – tablo, ĉe kiu okazis pridemandado. Sur tablo estis neniu drapo, nek ruĝa, nek verda. Ĝi estis longa, polurita tablo.
1819 Efektive miliono da dolaroj aspektas tre bone. Kaj Morgan, en sia longbaska darka jako, simila al maljuna dika korvo, aspektis kiel kelkaj miliardoj. Pro voko al senata komisiono persono rajtas ricevi ĉiutagan enspezon, por nutri sin ktp. Ĝono Pirponto Morgan, plijuna akceptis tiun enspezon.
1820 Dek tri milionoj el ili ne havas jam multajn jarojn laboron. Kune kun gefamilianoj tio konsistigas kvaronon de tuta loĝantaro de l' lando. Samtempe ekonomiistoj asertas, ke sur teritorio de Unuiĝintaj Ŝtatoj nun, jam hodiaŭ, oni povus nutri miliardon da homoj. La vojaĝo venis al fino.
1821 Dum du monatoj ni vizitis dudek kvin ŝtatojn kaj kelkajn centojn da urboj, ni spiris aeron de dezertoj kaj prerioj, transveturis Rokan montaron, vidis indianojn, konversaciis kun junaj senlaboruloj, oldaj kapitalistoj, radikalaj inteligencianoj, revoluciaj laboristoj, poetoj, verkistoj, inĝenieroj.
1822 Li estas fervorulo, kiu perlaboras tridek dolarojn semajne, kaj li volas kraĉi sur Vaŝingtonon kun ĝiaj leĝoj, sur Ĉikagon kun ĝiaj gangsteroj kaj sur Nov Jorkon kun ĝia Ŭol strit. De sia lando li petas sole unu – restigi lin enpace kaj ne malhelpi al li aŭskulti radion kaj viziti kinejon.
1823 Ordinara usonano ne povas toleri abstraktajn interparolojn kaj ne koncernas malproksimajn de li temojn. Lin interesas sole tio, kio senpere estas ligita kun liaj: hejmo, limuzino aŭ plej proksimaj najbaroj. Vivo de l' lando interesas lin unufoje dum kvar jaroj, kiam okazas elekto de nova prezidanto.
1824 Kaj ene de l' popolo, kiu vidas, ke pro kresko de nombro de maŝinoj vivo malboniĝas, ekzistas eĉ malamo al teknika progreso. Estas homoj, kiuj pretas rompi maŝinojn, simile al dronanto, kiu deziras eltiriĝi el akvo, ekpremas kolon de sia savanto kaj enigas lin en profundon.
1825 Jam estas dirite, ke usonano, malgraŭ lia afera aktiveco, estas pasiva naturo. Iu Hearst aŭ holivuda aferaĉisto sukcese kondukas bonajn, honestajn, laboremajn ordinarajn usonanojn al spirita nivelo de sovaĝulo. Tamen eĉ tiuj potenculoj ne kapablas elŝiri de la popolo penson plibonigi vivon.
1826 Tia penso en Usono estas tre populara. Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst oj konvinkas siajn legantojn, ke usonanoj estas unikaj naturoj, ke "revolucio estas formo de regado, ebla nur eksterlande". Kaj al elektanto oni altrudas ideojn, kies nivelo ne superas nivelon de meza holivuda filmo.
1827 Ĉiujn tiujn politikajn ideojn, kiuj devas plibonigi staton de usona popolo, nepre oni prezentas forme de facila aritmetika tasko por elementa lernejo. Por kompreni la ideon, elektanto devas enmanigi paperfolion kaj krajonon, fari facilan kalkuladon – kaj rezulto aperos.
1828 Ĉi tie eĉ ne necesas okupiĝi pri subtrahado kaj multiplikado. Ĉi tie ĉio estas simpla. Ĉiu oldulo kaj ĉiu oldulino, kiu iĝis sesdekjara, ricevos po ducent dolarojn monate, kun promeso, ke ili tiun monon nepre elspezos. Tiam mekanike pliiĝos komerco kaj mekanike malaperos senlaboreco.
1829 Povas ne dubi, ke ĝuste tiu olduleto, reveninte hejmen post preĝeja spektaklo de fratino Makferson, ekpesas sin mem kaj siajn gefamilianojn, por kalkuli, kiom da pencoj de viva pezo li devas pagi pere de estimata fratino al Dio. Post s ro Taŭnsend oratoris alvenintaj geolduloj.
1830 Ili venis sur scenon kaj demandis. La pensemulo respondis. Oldulino malalte riverencis kaj foriris. Kiam ni estis forlasantaj Usonon, kvanto de adeptoj de Taŭnsend kreskis kun timiga rapideco. Jam neniu politikisto kuraĝis antaŭ elektado deklari ion kontraŭ la genia doktoro.
1831 Kaj ne simple riĉa. Ĝi estas riĉa fenomene. Ĝi havas ĉion: nafton, grenon, karbon, oron, kotonon –ĉion, kio kapablas troviĝi subtere kaj kreski sur grundo. Ĝi havas bonegajn laborulojn, lertajn, akuratajn, rendimentajn, honestajn, agemajn. Al sia riĉeco Usono paŝis rapide.
1832 Li estas miliardulo. Tutan vivon li strebadis al tiu ĉi celo. Li komercis diversmaniere. Li ruinigis homojn, akaparis, tutan tagon aĝiotis, li laboris dek ses horojn tage, li faris monon. Vekiĝinte, li pensis pri mono. Kun sama penso li ekdormiĝis. Kaj jen li estas ekstreme riĉa.
1833 Nun li povas ripozi. Li havas vilaojn ĉe oceano, jaĥtojn kaj kastelojn. Sed lin trafas nekuracebla malsano. Li pereas, kaj neniuj miliardoj kapablas lin savi. Stimulo de usona vivo estis kaj estas mono. Moderna usona tekniko elkreskis kaj evoluis por tio, ke oni povu pli rapide fari monon.
1834 Gasaj, elektraj, konstruaj kaj aŭtomobilaj kompanioj akirantaj monon, kreis tre altan vivnivelon. Usono leviĝis ĝis alta grado de bonstato, restiginte Eŭropon malproksime post si. Kaj tiam evidentiĝis, ke ĝi estas serioze kaj grave malsana. La lando trafis plenan absurdon.
1835 Slogano pri tekniko, kiu solvas ĉion, Stalin deklaris post tio, kiam triumfis la ideo. Jen kial teknikon ni ne konsideras kiel eliĝinta el ujo danĝera monstro, kiun ne eblas reenigi tien. Male ni volas atingi teknikan Usonon kaj devanci ĝin. Usono ne scias, kia ĝi estos morgaŭ.
1836 Ne parolu ni pri mankoj de usonaj aferistoj – pri ties senideismo, avideco, senprincipeco. Tiujn mankojn edukis kapitalismo. Por ni nun estas pli grava esplorado de ties ĉiuj atributoj, ĉar ni volas studi ĉe ili. Ĉe ili devas studi ne nur inĝenieroj, sed ankaŭ niaj ekonomiistoj kaj aferistoj.
1837 Li sidas en sia oficejo, demetinte jakon, kaj laboras. Laboras li kviete, nerimarkeble, senbrue. Li nenien hastas aŭ malfruiĝas. Li havas solan telefonon. Lin neniu atendas en akceptejo, ĉar rendevuo (appointment) estas difinita absolute precize kaj konversacio deprenas neniun troan minuton.
1838 Ĉio estos farita. Kapablo teni vorton, teni firme, precize, pere de ĉiuj rimedoj, – jen kio estas plej grava, kion ni devas studi ĉe usonaj aferistoj. Ni skribis pri usona demokratio, kiu reale donas al homo neniujn liberecojn kaj nur maskas ekspluatadon de unu homo la alian.
1839 Tiu fenomeno estas demokrateco en rilatoj inter homoj. Kvankam tiu demokrateco ankaŭ kovras socian malegalecon kaj estas pure ekstera formo, sed por ni, akirintaj socian egalecon inter homoj, tiuj eksteraj formoj de demokrateco nur povas elstarigi justecon de nia sociala sistemo.
1840 Ŝajne, en nia libro ni rakontis ĉion, pri kio ni pensis. Usonanoj tre koleras kontraŭ eŭropanoj, kiuj venas Usonon, uzas ĝian gastemecon, kaj poste mallaŭdas ĝin. Usonanoj ofte kun agaco parolis tion al ni. Sed ni ne komprenas tiel starigitan demandon – mallaŭdi aŭ laŭdi.
1841 Kion oni povas diri pri Usono, kiu samtempe terurigas, ravas, elvokas domaĝon kaj prezentas ekzemplojn taŭgajn por imitado, pri la lando riĉa, mizera, benita kaj sentalenta? Ni povas diri honeste, metinte la brakojn sur korojn: tiun ĉi landon estas interese observi, sed loĝi en ĝi ni ne volus.
1842 Konstruaĵoj estas tiom altaj, ke la suno lumigas nur suprajn etaĝojn. Kaj tutan tagon ŝajnas, ke la suno subiras. Jam matene okazas subiro. Verŝajne, pro tio estas tiel sopire en Nov Jorko. Ni revenis tiun ĉi urbon, kie loĝas du milionoj da aŭtomobiloj kaj sep milionoj da homoj, kiuj priservas ilin.
1843 Ho, tio estas rimarkinda vidaĵo, kiam aŭtoj komencas promeni laŭ Centra parko! Neniel oni sukcesas forĵeti penson, ke tiu grandega parko, situanta meze de Nov Jorko, estas aranĝita por tio, ke aŭtoj povu tie spiri freŝan aeron. En la parko estas ĉefe nur aŭtaj vojoj, por piedirantoj mankas areo.
1844 Ĝin oni realigas grandkvante. Sub grundo hurlas metroo, super kapo tondras supertera fervojo, centoj miloj da motoroj samtempe bruas sur stratoj, kaj nokte, kiam bruego iomete malpliiĝas, pli evidente aŭdiĝas maltrankvilaj kaj longaj sirenoj de policaj, incendiaj kaj gangsteraj aŭtomobiloj.
1845 Iun oni pafmortigis pro ĵaluzo, iun pro malamo, iun simple pro tio, ke oni ne sukcesis dispartigi predon. Kaj povas esti, iu pendumis sin, veneniĝis, trapafis sian koron, netolerinte vivkondiĉojn en la urbo de aŭtomobiloj, bruego kaj kapdoloro. En Nov Jorko ne eblas disiĝi de angora sento.
1846 Tiel en Nov Jorko oni transportas monon. Tio eblas nur en kirasaŭtoj, male ĝin kaptos tiuj junuloj en helaj ĉapeloj. Ja ili tre suspektinde kaj minace subridas, metinte manojn en poŝojn de siaj stretaj paltoj! Kelkajn tagojn ni adiaŭadis kun novjorkaj amikoj, stratoj kaj ĉielskrapantoj.
1847 Kiam ni malleviĝis en lifto, ni aŭdis ploron de l' infano. Patro kaj patrino aspektis konfuze, sed nedetruebla sciavido brilis en iliaj okuloj. Lastan fojon ni traveturis en imperialo de buso laŭ la Kvina avenuo. Manekenoj kun rozkoloraj oreloj rigardis nin el vitrinoj.
1848 La unua lifto levis nin tuj en la okdeksesan etaĝon. Levado daŭriĝis nur unu minuton. Kompreneble, ni vidis nenion, nek etaĝojn, nek interŝtuparojn. Ni moviĝis en ŝtala tubo, nur oreloj, kiujn kvazaŭ plenigis akvo, kaj stranga malvarmeto en abdomeno konfirmis nian neordinare rapidan leviĝadon.
1849 Nur ekflamis lampetoj super pordo, montrantaj numerojn de etaĝoj. Sur placeton de la okdeksesa etaĝo ni eniris per iomete malfortiĝintaj kruroj. La dua lifto veturigis pasaĝerojn sur supraĵon de l' konstruaĵo, de kie ni tra grandaj vitroj de galerio ekvidis Nov Jorkon. Hieraŭ neĝis.
1850 Sur stratoj neĝo jam degelis, sed sur ebenaj tegmentoj de ĉielskrapantoj ĝi kuŝis kiel puraj, subtilaj blankaj kvadratoj. Monta aero sur supraĵoj de ĉielskrapantoj savis neĝon de degelo. La mirinda urbo, kiun kadris krestoj de moleoj, situis sube. Grizan vitran aeron iomete origis la suno.
1851 Alproksimiĝis la vespero. La suno staris ankoraŭ sufiĉe alte, sed ĝi kliniĝis jam al la flanko de la lago. Ĝia saleta akvo komencis orbrili kaj vibri per rebriloj de pavkoloroj. De la araba bordo etendiĝis ĝis la lazura ekstremo la palflava, sabloplena dezerto – silenta, minaca, senviva.
1852 Kiel dekkvarjara knabo li estis unu el la plej bonaj naĝantoj en Port Saido, kio ne estis bagatelaĵo, ĉar la araboj kaj negroj naĝas kiel fiŝoj. Pafante el karabenetoj de malgranda kalibro – kaj nur per kugloj, al sovaĝaj anasoj kaj al egiptaj anseroj, li akiris al si certajn manon kaj okulon.
1853 Lia revo estis ĉasi iam grandajn bestojn en Centra Afriko, kaj li avide aŭskultadis la rakontojn de sudananoj okupitaj ĉe la kanal konstruo, kiuj en sia patrujo renkontiĝis ofte kun grandaj rabobestoj kaj dikhaŭtuloj. Ĉe tio estis ankaŭ avantaĝe, ke li lernis samtempe iliajn lingvojn.
1854 La granda verko de De Lesseps postulas senĉesan laboron kaj gardemon. Pro tio ĝis la hodiaŭa tago por la pliprofundigo de ĝia fluejo laboras sub la kontrolo de spertaj inĝenieroj gigantaj maŝinoj kaj miloj da laboristoj. Ĉe la trafosado de la kanalo laboris ĉirkaŭ dudek kvin mil laboristoj.
1855 Li deziris plej varme, ke aperu kiam ajn la okazo por tiaj agoj, precipe en la defendo de Nel. Ili ambaŭ eltrovadis diversajn danĝerojn kaj Staĉjo devis respondi al ŝiaj demandoj, kion li farus, se ekzemple eniĝus en ŝian hejmon tra fenestro dekmetra krokodilo, aŭ skorpio tiel granda kiel hundo.
1856 Nur la rivero Jussef kunligas, kvazaŭ per blua, maldika ŝnureto, tiun regionon kun la Nil valo. Granda akvo abundo, fruktodoneco de la grundo kaj bonega kreskaĵaro formas el ĝi kvazaŭ teran paradizon, kaj vastaj ruinoj de la urbo Krokodilopoliso allogas tien centojn da scivolaj turistoj.
1857 Okazis jam kelkfoje, ke ŝi estis devigita provi similan rajdadon, kiel kutimas fari pro scivolo ĉiuj eŭropamoj loĝantaj en Egiptujo, kaj ĉiam tiuj provoj finiĝis por ŝi malsukcese. Foje la kamelo leviĝis tro frue, kiam ŝi ankoraŭ ne enseliĝis, kaj pro tio ŝi falis teren de sur ĝia supro.
1858 La pli aĝaj sinjoroj komencis tamen paroli pri Mahdi kaj pri la ribelo, ĉar ĝi estis la plej grava afero koncernanta Egiptujon. Sciigoj el la ĉirkaŭaĵo de Kartumo estis malbonaj. Sovaĝaj bandoj sieĝis jam la urbon de post ses semajnoj; la registaroj egipta kaj angla agadis malrapide.
1859 Ili faris arm ekspediciojn en la malproksiman internaĵon de Afriko, rabante ĉie eburon kaj kaptante milojn da homoj: viroj, virinoj kaj infanoj. Ili ruinigis ĉe tio vilaĝojn kaj koloniojn, dezertigis kampojn, verŝis riverojn da homa sango kaj murdis senkompate ĉiujn kontraŭstarantojn.
1860 Do Anglujo, kiu, kiel vi scias, persekutas en la tuta mondo sklav komercistojn, konsentis, ke la egipta registaro okupu Kordofanon, Darfuron kaj Sudanon, ĉar tio estis la sola rimedo devigi tiujn rabistojn rezigni pri ĉi tiu abomena komerco kaj la sola rimedo reteni ilin en rigoro.
1861 La virinoj en Oriento okupiĝas preskaŭ ekskluzive pri aferoj hejmaj kaj ili malofte eliras el la haremoj. Nur pli malriĉaj iras al foirejoj aŭ laboras en la kamparo, kiel tion faras edzinoj de felahoj, tio estas egiptaj vilaĝanoj. Sed ankaŭ ĉi tiuj vualas tiam la vizaĝojn.
1862 Sed ŝi komencis ĵuri je Allaho, ke ŝi diras la veron. Kaj poste ŝi deklaris jenon: Se Smaino resaniĝos, tiam li sendube elaĉetos ĉiujn kristanajn militkaptitojn, se li tamen mortos, tiam ŝi, kiel parencino de la derviŝestro, facile trovos al li vojon kaj akiros, kion ŝi volos.
1863 Kvankam Staĉjo estis en la animo tre kolera kontraŭ la mahdianoj tamen ankaŭ li kortuŝiĝis pro la petego kaj doloro de Fatmo. Krom tio Nel pledis por ŝi, kaj li volis ĉiam tion, kion volis Nel – do post momento li parolis, kvazaŭ al si mem, sed tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi.
1864 La komerco pri tiuj varoj ĉesis preskaŭ komplete. Ankaŭ arabaj komercistoj ne povis reveni el la urbo El Faŝero, situanta en Sudano, ĉar la mahdianoj ĝenerale en la komenco ne enlasis ĉe si komercistojn, kaj tiujn, kiujn ili povis kapti, ili prirabis kaj retenis en malliberejo.
1865 Ĝuste en la tago, en kiu komenciĝis la vintraj ferioj de Staĉjo, kaj unu tagon antaŭ ilia forveturo, skorpio pikis s inon Olivier dum ŝia posttagmeza dormeto en ĝardeno. Tiuj venenaj kreaĵoj en Egiptujo estas kutime ne tro danĝeraj, tamen ĉi foje ĝia piko povis fariĝi escepte pereiga.
1866 Ŝi ploretadis nur ĉe anguloj je la nura penso, ke ŝi povos vidi paĉjon nur post kelkaj semajnoj. Staĉjo ne akceptis la akcidenton kun la sama rezigno kaj ekspedis antaŭ ĉio depeŝon, kaj poste leteron kun la demando, kion ili devas fari. La respondo alvenis post du tagoj.
1867 La infanoj povis ekrimarki el fenestroj de vagono, ĉe la maldekstra flanko, la larĝan verdaĵonon, konsistantan el herbejoj, sur kiuj paŝtis sin ĉevaloj, kameloj kaj ŝafoj, kaj el kultureblaj kampoj, briletantaj per maizo, milio, alfo kaj aliaj specoj de furaĝaj kreskaĵoj.
1868 Inter tiuj altaĵoj, kiuj kelkloke formis altajn montetojn, kuŝis vastaj valoj, tra kiuj de tempo al tempo pasis karavanoj. El la fenestroj de la vagono la infanoj povis vidi ŝarĝitajn kamelojn, kiuj sekvis unu post la alia, formante longan rubandon sur la sabla vastaĵo.
1869 Li komisiis al Nel saluti la patron kaj promesis skribi al ŝi el Mombasso. Ambaŭ oficiroj okupiĝis nun plejparte pri konversacio kun Nel, tiel ke Staĉjo restis iom flanke. Kompense ĉe ĉiuj stacioj aperis grandnombre mandarinoj, freŝaj daktiloj kaj eĉ bonegaj sorbetoj, t.
1870 Vintro estas eĉ ĝuplena, kaj ĝuste de post novembro komenciĝas la plej granda disvolviĝo de la kreskaĵaro. Daktilaj palmoj, olivarboj, da kiuj ĝenerale estas malmulte en Egiptujo, figarboj, oranĝujoj, grandegaj ricinujoj, granatujoj kaj diversaj aliaj sud kreskajoj kovras arbare tiun ĝuplenan oazon.
1871 Intertempe la infanoj turniĝis de post sia alveno ĉie, kvazaŭ muŝoj, dezirante ankoraŭ antaŭ la tagmanĝo trarigardi ĉiujn tendojn, azenojn kaj kamelojn enloke dungitajn de Cook. Tamen montriĝis, ke la bestoj troviĝis sur la malproksima paŝtejo kaj ke oni povos rigardi ilin nur morgaŭ.
1872 Estis jam nokto, sed eksterordinare varme, kaj plenlune, do estis lume kiel dum la tago. La blankaj muroj de la urbaj konstruaĵoj lumis verdkolore kontraŭ tendoj, la steloj brilis sur la ĉielo, kaj en la aero disvastiĝis bonodoro de rozoj, akacioj kaj heliotropoj. La urbo jam dormis.
1873 Nenion similan ili vidis ĝis nun en sia vivo. Kaj ĝi komprenis tion eĉ pli bone, ol oni povis esperi, ĉar profitante de la fakto, ke ĝia kapo troviĝis preskaŭ en la sama alto kiel la vizaĝo de la knabineto, ĝi eklekis honorsigne per sia larĝa langego ŝian nazeton kaj vangetojn.
1874 Reveninte post kelka tempo, ŝi vidis la hundon kun la piedegoj metitaj sur la ŝultroj de Staĉjo, kiu fleksiĝis sub ĝia pezo. Saba superis lin je unu tuta kapo. Alproksimiĝis la tempo de ripozo, sed la etulino elpetis al si ankoraŭ duonhoron da amuzado, por konatiĝi pli bone kun la nova amiko.
1875 La plenluno lumigis iliajn tre malhelajn vizaĝojn, kiuj ĉe ĝia brilo aspektis kvazaŭ forĝitaj el bronzo. Iliaj okulblankoj briletadis verdete el sub la turbanoj. Dirinte tion, ili kliniĝis kaj foriris. Akompanis ilin la obtuza bojado de Saba, simila al malproksima tondro.
1876 Kontraŭe suden tiriĝas fruktodona, impona lando kaj sur la bordoj, kovritaj per eriko kaj kano, svarmas pelikanoj, flamingoj, ardeoj, sovaĝaj anseroj kaj anasoj. Tie Staĉjo trovis bonegan okazon demonstri la trafecon de siaj pafoj, same el ordinara pafilo kiel ankaŭ el la angla apogpafilo.
1877 La situacio fariĝis vere embarasa. Kunpreni la infanojn, la maljunan Dinah, la tendojn kaj la tutan servistaron estis neeble, ĉefe pro tio, ke la inĝenieroj devis esti hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ aliloke, kaj ili povis ankaŭ ricevi la komision viziti la grandan kanalon "Ibrahimo".
1878 Paĉjoj fine konsentis, kondiĉe ke ili okazos sur azenoj, ne sur kameloj – kaj ne al la ruinoj, kie estas facile fali en kiun ajn truon, sed sur vojoj al la proksima kamparo kaj transurbaj ĝardenoj. Dragomano kun alia servistaro de Cook estis ĉiam akompanonta la infanojn.
1879 Tio ripetiĝis dum kelkaj tagoj, ĝis ili finis la kontrolon de la plej proksimaj laboroj. Poste, kiam ili estis devigitaj kontroli la pli malproksimajn terenojn, Ĥamiso alveturadis nokte kaj kunprenadis frumatene Staĉjon kaj Nel'on al tiuj urbetoj, en kiuj la patroj volis al ili montri ion vidindan.
1880 La infanoj pasigis la pli grandan parton de la tago kun siaj paĉjoj, kaj antaŭ la sunsubiro ili revenis al Medinet, al siaj tendoj. Estis tamen tagoj, en kiuj Ĥamiso ne venis kaj tiam Nel, malgraŭ la akompano de Staĉjo kaj Saba, en kiu ŝi trovis pli kaj pli novajn ecojn, atendis sopire la senditon.
1881 Staĉjo estis kontenta, ke ili pasigos la nokton en la dezerto, sed Nel seniluziiĝis, ĉar ŝi estis certa, ke ŝi trovos paĉjon en Gharak. Dume la staciestro, dormema egiptano kun ruĝa fezo kaj malhelaj okulvitroj, alproksimiĝis, kaj ne havante alian okupon, komencis observi la eŭropajn infanojn.
1882 Vetero belega. La suno jam iris al la alia flanko de Nilo kaj kliniĝis super la dezerto. Ĝi dronis en oraj kaj purpuraj lumbriloj, flamantaj ĉe la okcidenta flanko de la ĉielo. La aero estis tiel troplenigita de roza brilo, ke la okuloj aŭtomate fermiĝis pro ĝia abundo.
1883 La mondo perdis sian realecon kaj ŝajnis esti ia ludo de eksterteraj lumoj. Dum ili rajdis tra la verda kaj kulturita regiono, la beduenoj kondukis la karavanon per modera paŝo, tamen post kelka tempo, kiam sub la piedoj de la kameloj ekknaris la malmola sablo, ĉio tuj ŝanĝiĝis.
1884 Do post kelka tempo, kiam la impeto ne ĉesis, la malgranda Nel eksentis kompreneble kapturnon kaj en ŝiaj okuloj malheliĝis. Sed rimarkinte, ke la vizaĝo de la knabineto iom paliĝis, li komencis alvoki la beduenojn, kuregantajn ĉe la fronto, ke ili tuj malrapidigu la rajdadon.
1885 La koron de la knabo plenigis kolero kaj timo pri Nel. Kaj ili kuregis plu. En Egiptujo noktiĝas ĉirkaŭ je la sesa horo, do baldaŭ la vespera ĉielruĝo estingiĝis, kaj post kelka tempo sur la ĉielon ruliĝis la granda, ruĝkolora luno kaj eklumigis la tutan dezerton per milda lumo.
1886 Nel estis jam tiel laca, ke Staĉjo devis ŝin subteni en la selo. Ĉiam ŝi demandis, ĉu ili devas ankoraŭ longe rajdi kaj videble plifortigis ŝin la sola espero, ke ŝi baldaŭ ekvidos la patron. Sed vane ili ambaŭ ĉirkaŭrigardis. Pasis jam unu horo, poste la dua: nek tendoj, nek fajro estis videblaj.
1887 La pluan interparolon ĉesigis la signaloj anoncantaj la alproksimiĝon de la vagonaro. Post momento en la mallumo aperis la lumigaj okuloj de lokomotivo, kaj samtempe aŭdiĝis ĝiaj penspirego kaj fajfado. La vico de la lumigitaj vagonoj ŝoviĝis laŭlonge de la perono, ektremis kaj haltis.
1888 Kaj efektive nur tie komenciĝis malvualiĝi la terura realeco. La staciestro, la sama dormema egiptano kun malhelaj okulvitroj kaj kun ruĝa fezo, rakontis al ili, ke li vidis knabon ĉirkaŭ dek kvarjaran kaj okjaran knabineton kun nejuna negrino, kiuj forrajdis al la dezerto.
1889 La malproksimaj montetoj de la dezerto kovriĝis per muslin arĝenta vaporaĵo, kiu, ne vualante iliajn konturojn, ŝanĝis ilin kvazaŭ en iujn lumaperaĵojn. De tempo al tempo aŭdiĝis de rokoj tie kaj aliloke dismetitaj la melankolia hurletado de ŝakaloj. Pasis denove unu horo.
1890 Staĉjo ĉirkaŭbrakis sian amikinon kaj subtenis ŝin, penante tiamaniere mildigi la lacigan skuadon dum la furioza rajdado. La knabino ĉiam pli ofte demandis lin, kial ili tiel kuregas kaj kial oni vidas nek tendojn, nek la paĉjojn. Staĉjo decidis fine diri al ŝi la veron, kiun sekretigi estis neeble.
1891 Sed la bedaŭro kaj sopiro al la patro estis en ŝi eĉ pli grandaj ol la timo, do ŝi ne ĉesis plori dum longa tempo kaj ili ambaŭ kuregis, malĝojaj, en la hela nokto, tra la palaj sabloj de la dezerto. En Staĉjo tamen premiĝis la koro ne sole pro bedaŭro kaj timo, sed ankaŭ pro honto.
1892 Pri tio, kio okazis, li ja vere ne kulpis, sed li rememoris sian antaŭan elmontriĝemon, kiun tiel ofte mallaŭdis ĉe li la patro. Antaŭe li estis konvinkita, ke ne ekzistas tia situacio, en kiu li ne helpus sin; li opiniis sin nevenkebla bravulo kaj li estis preta provoki la tutan mondon.
1893 Nun li komprenis, ke li estas nur malforta knabo, pri kiu ĉiu povas fari, kion li volas, kaj ke jen li kuregas sur kamelo kontraŭ sia volo kaj nur pro tio, ke tiun kamelon pelas de malantaŭe duonsovaĝa sudanano. Pro tio li sentis sin ege humiligita, kaj li vidis nenian rimedon kontraŭstari.
1894 Nel, laca pro la ploro kaj furioza rajdo, kiu daŭris jam ses horojn, komencis fine dormeti, kaj eĉ komplete ekdormis. Staĉjo, sciante, ke kiu falos de sur la galopanta kamelo, povas esti mortigita surloke, alligis ŝin firme al si per ŝnuro, kiun li trovis hazarde ĉe la selo.
1895 En la malproksimo oni vidis neklarajn montetojn, kaj sur la ebenaĵo komenciĝis kutimaj noktaj iluziobildoj. La luno brilis sur la ĉielo pli kaj pli pale, kaj dume antaŭ ili aperis rampantaj malalte, trangaj, rozkoloraj nubetoj, tute travideblaj, kvazaŭ teksitaj el lumo.
1896 Ili estiĝis pro nesciata kialo kaj ŝoviĝis antaŭen, kvazaŭ puŝitaj per facila vento. Staĉjo vidis, kiel la burnusoj de la beduenoj kaj la kameloj subite roziĝis, eniĝante en tiujn lumigitajn teritoriojn, kaj poste la tutan karavanon ĉirkaŭprenis la delikata, roza brilo.
1897 De tempo al tempo la nubaĵo alprenis palbluan koloron kaj tiel estis ĝis la montetoj. Apud la montetoj la kurado de la kameloj ankoraŭ pli multe malrapidiĝis. Cirkaŭe oni vidis nun rokojn elstarantajn el la sablaj montetoj aŭ disĵetitajn inter superŝutaĵoj en sovaĝa malordo.
1898 Tiel finiĝis la okazaĵo. Post kelka tempo Gebhro kaj Idriso, repaciĝintaj jam, disetendis sur la tero siajn mantelojn kaj kuŝiĝis sur ili. Ĥamiso baldaŭ sekvis ilin. La beduenoj donis al la kameloj nutraĵon, post kio, sidiĝinte sur du el ili, ili ekrajdis direkte al Nilo.
1899 Oni enrajdis nun la altan ebenaĵon, sur kiu la vento sulkigis la sablon kaj de kiu on povis vidi je ambaŭ flankoj la grandegan spacon de la dezerto. La ĉielo alprenis la koloron de perla konko. Malpezaj nubetoj, ariĝintaj en la oriento, briletis kiel opaloj, post kio subite ili koloriĝis ore.
1900 Heliĝis la ĉielo, heliĝis la tero kaj malkovriĝis antaŭ la homaj okuloj la nemezureblaj sablaj spacoj. La ripozintaj kaj trinkigitaj kameloj kuregis kun la rapideco de gazeloj. Saba restis malantaŭ ili, sed oni ne timis, ke ĝi perdos la vojon kaj ne aperos ĉe la unua haltejo.
1901 La sidloko, kiun aranĝis la sudananoj, montriĝis bonega kaj la knabineto aspektis en ĝi efektive kiel birdeto en la nesto. Ŝi ne povis elfali, eĉ dormante, kaj la vojaĝo lacigis ŝin multe malpli ol dum la nokto. La hela taglumo aldonis al ambaŭ infanoj kuraĝon kaj fidon.
1902 Jen el inter la sekaj arbustoj, kovrantaj la fundon de "khor", elŝoviĝis granda serpento kaj, tordiĝante fulmrapide inter la rokrompaĵoj, forkuris al iu kaŝejo konata al ĝi. La beduenoj tuj postkuris ĝin malcedeme, kaj ankaŭ Gebhro por helpi ilin eksaltis kun la tranĉilo en la mano.
1903 Dume Nel ankaŭ elseliĝis kaj, kvankam ŝi estis malpli laca ol nokte, Staĉjo sternis por ŝi la feltaĵon en ombra glata loko, por ke ŝi povu kuŝiĝi kaj etendi siajn piedetojn. La araboj okupiĝis pri la tagmeza nutraĵo, kiu konsistis nur el biskvitoj, daktiloj kaj unu gluto da akvo.
1904 La kamelojn oni ne trinkigis, ĉar ili trinkis jam nokte. La vizaĝoj de Idriso, Gebhro kaj la beduenoj estis pli kaj pli zorgoplenaj kaj la ripozhalto okazis en silento. Fine Idriso vokis Staĉjon al la flanko kaj komencis demandi lin kun la vizaĝo tre maltrankvila kaj enigma.
1905 La vulturoj videble tre alte suprenleviĝis, ĉar la ombroj de iliaj flugiloj malgrandiĝis pli kaj pli kaj fine ili tute malaperis. Fariĝis sufoke. La araboj kriis al la kameloj, ĝis iliaj gorĝoj estis tute sekaj, post kio ili mutiĝis kaj ekestis tombeja silento, interrompata de la best ĝemoj.
1906 En la malproksimo aperis kvazaŭ malhela nubo, kiu fariĝis pli kaj pli alta kaj alproksimiĝis al la karavano. Ekmoviĝis ankaŭ ĉirkaŭe la plej proksimaj aerondoj kaj subitaj ekblovoj komencis kuntordi la sablon. Tie kaj aliloke formiĝis funeloj, kvazaŭ iu borus per bastono la supraĵon de la dezerto.
1907 En unu momento la okuloj kaj buŝoj de la rajdantoj pleniĝis per polva kirliĝo. La polvaj nuboj malebligis vidi la ĉielon kaj vualis la sunon, kaj tuj ekestis krepusko. La homoj komencis perdi sin el la okuloj, kaj eĉ la plej proksimaj kameloj konturiĝis kvazaŭ en nebulo.
1908 La sudananoj tamen ne volis permesi la halton, ĉar karavanoj kiuj haltas dum uragano, estas ofte superŝutitaj. Plej bone estas tiam kuregi kune kun la vento, sed Idriso kaj Gebhro ne povis tion fari, ĉar tiamaniere ili revenus al Fajumo, de kie ili ĵus atendis la postkurantojn.
1909 Do, kiam la unua ekbato forpasis, ili denove kurigis la kamelojn. Ekestis momenta silento, sed la brunruĝa krepusko tre malrapide disfluis, ĉar la sunlumo ne povis traiĝi tra la polva nubaro ŝvebanta en la aero. Pli dikaj kaj pli pezaj sableroj komencis tamen malleviĝi.
1910 Idriso ekbatis la kamelon per la vipo, kaj dum momento ili rajdis silente. Ili ree silentis. La plej dikaj sableroj tute falis teren; restis en la aero nur la subtila, ruĝa polvo, io en la speco de mielroso, tra kiu la suno brilis kvazaŭ kupra disko. Sed oni povis jam vidi pli malproksimen.
1911 Ni estas viaj infanoj, do vi ne formanĝos nin! Kaj "sinjoro" ĝuste alflugis kaj skuis la kamelojn per tiel granda forto, ke ili apenaŭ povis teni sin sur la piedoj. La bestoj kunpremiĝis nun en densa amaso, kun la kapoj turnitaj al ties centro. Ekmoviĝis tutaj sabloamasoj.
1912 Timo ekkaptis la arabojn, al kiuj ŝajnis, ke tio estas la spiritoj de bestoj kaj homoj perdiĝintaj sub la sablo. Meze de la furiozeco kaj bruego de la uragano oni aŭdis strangajn voĉojn, kiuj similis jen al plorego, jen al rido, jen al vokado pri helpo. Sed ili estis nur iluzioj.
1913 Staĉjo kunpremis la dentojn kaj kontraŭstaris, kiel li nur povis, sed vane. Havante la gorĝon seka kaj la buŝon sabloplena, li ne povis kaj ne volis konvinki Idrison, ke li deziris nur helpi la knabineton kaj ne forkuri. Sed la araboj preferis pensi pri sia propra vivo.
1914 La sabloblovado fariĝis tiel terura, ke nek ili povis sidi sur la kameloj, nek la kameloj povis stari sur la sama loko. La du beduenoj, krom tio Ĥamiso kaj Gebhro saltis teren, por teni la bestojn per la ŝnuroj, kiuj estis fiksitaj al la rimenoj sub iliaj subaj mekseloj.
1915 La danĝero fariĝis ĉiam pli terura. Idriso ekomprenis fine, ke la sola savo estos eksidi sur la kamelojn kaj kuri kun la ventego. Sed tio signifus reiri al la direkto de Fajumo, kie atendis ilin la egiptaj juĝoj kaj la pendigilo. Kaj li komencis kriegi, ke oni ree sidiĝu sur la kamelojn.
1916 Jen, neatendite, tra la malhelaj preskaŭ nigraj sablo nuboj brilis grizblua lumo. La mallumo fariĝis poste ankoraŭ pli profunda, sed samtempe leviĝis tondro dormanta en pli altaj regionoj kaj vekita de la ventego. Ĝi komencis ruliĝi inter la araba kaj libia dezertoj – potenca, minaca, furioza.
1917 Antaŭ ĉio li skuis la sablon el ŝiaj haroj. Poste, ordonante al la maljuna Dinah elpaki la necesajn aĵojn, kiujn ŝi kunportis el Fajumo, pensante, ke la infanoj vojaĝas al siaj patroj, li prenis viŝtukon, trempis ĝin en akvo kaj frotis per ĝi la okulojn kaj la tutan vizaĝon de la etulino.
1918 Nel subiĝis pasive al ĉiuj operacioj de Staĉjo, ŝi rigardis lin kvazaŭ lacigita birdeto, kaj nur kiam li deprenis ŝiajn ŝuetojn por elŝuti el ili la sablon kaj poste sternis al ŝi la feltaĵon, tiam ŝi ĵetis siajn braketojn ĉirkaŭ lian kolon. Kaj en lia koro naskiĝis granda kompatsento.
1919 Dum momento ŝajnis al li, ke tutaj sablonuboj superŝutas ilin. Poste, ke ĉiuj kameloj eniĝas en lian kapon, kaj li ekdormis. Ankaŭ la araboj, prizorginte la kamelojn, ege laciĝintaj pro la batalo kun la uragano, falis en profundan dormon. La fajro estingiĝis; en la groto ekregis mallumo.
1920 Baldaŭ aŭdiĝis la ronkado de la dormantoj, kaj de ekstere oni aŭdis la plaŭdadon de la pluvo kaj la bruon de la akvo, kiu frapis kontraŭ la ŝtonoj sur la fundo de la "khor". Tiamaniere pasis la nokto. Sed antaŭ la tagiĝo sento de malvarmo vekis Staĉjon el profunda dormo.
1921 Ĉe ĝia pala lumo oni povis vidi la tutan internon de la larĝa, sed neprofunda groto. Staĉjo vidis klare la arabojn kuŝantajn unu apud la alia, kaj ĉe la alia flanko de la groto la blankan veston de Nel, kiu dormis apud Dinah. Kaj denove granda karesemo ŝteliĝis en lian koron.
1922 Subite li ektremis. Jen lia rigardo falis sur la ledan ujon, en kiu estis la pafilo donacita al li je Kristnasko – kaj sur la ladan skatolon kun ŝargaĵoj, kiu kuŝis inter li kaj Ĥamiso, tiel proksime, ke sufiĉus nur etendi la manon. Lia koro komencis forte bati kaj pulsi.
1923 Ili ja estas friponoj, sed ĉiuokaze la ago estos terura. Li rememoris, kiam foje en Port Saido li vidis laboriston mortigitan per la turnilo de la vapora drag maŝino kaj kiel impresis lin tiu konvulsiinta hom restaĵo kuŝanta en ruĝa sango. Kaj li eksentis abomenon je la sola rememoro.
1924 Tion li neniam povos fari. En li baraktis la pensoj. Por si mem li neniam farus tion – jes! Sed temas ja pri Nel, temas pri ŝia defendo, pri ŝia savo kaj pri ŝia vivo, ĉar ŝi ne eltenos ĉion ĉi kaj certe mortos, aŭ dumvoje, aŭ inter la sovaĝaj kaj brutiĝintaj derviŝ bandoj.
1925 Kaj en la sento de sia malpovo, li ĵetis sin denove sur la feltaĵon. La luno rigardis jam nur malrekte tra la malfermaĵo de la kaverno, kaj en tiu fariĝis pli mallume. La araboj ronkis senĉese. Staĉjo kuŝis dum kelka tempo senmove, post kio nova ideo enkapiĝis al li kaj komencis lin turmenti.
1926 Kaj se li, elŝoviĝinte kun la armilo kaj kaŝinte sin inter la rokoj, ne mortigus la homojn, nur mortpafus la kamelojn? Granda domaĝo kaj bedaŭro pri tiuj senkulpaj bestoj – estas vere, tamen kion do fari? Homoj ja buĉas bestojn ne nur por sia vivosavo, sed ankaŭ por akiri manĝaĵon.
1927 Jes. Sed se ili ne donos al li la tempon por fari tiujn promesojn kaj mortigos lin en la unua momento de sia kolerego? Doni la tempon kaj aŭskulti lin ili devas nepre, ĉar, havante en la mano la pafilon, li scipovos reteni ilin en konvena distanco, ĝis li estos dirinta ĉion.
1928 Envere oni ja estas nun sufiĉe malproksime de ili, eble je unu aŭ du tagoj da vojaĝo, ĉar pro singardo la araboj deflankiĝis sufiĉe en la profundan dezerton. Sed tio ne malhelpos; restos ja ankoraŭ kelkaj kameloj, kaj sur unu el ili rajdos Nel. Staĉjo komencis kun atento rigardi la arabojn.
1929 Pli malfacile estis pri la pafilo, kiun Ĥamiso kuŝigis ĉe sia alia flanko. Staĉjo esperis, ke li sukcesos ĝin elŝteli, sed li decidis eligi el la ujo kaj ŝargi ĝin nur, kiam li estos en distanco de kelkdeko da paŝoj de la kaverno, ĉar li timis, ke la tinto de la feraĵoj vekus la dormantojn.
1930 La momento venis. La knabo kliniĝis, kiel kurba stango, super Ĥamiso kaj, kaptinte la ujon per la tenilo, li levis kaj transigis ĝin al sia flanko. Liaj koro kaj pulsoj ege batis, en liaj okuloj malheliĝis, la spirado fariĝis pli rapida, sed li kunpremis la dentojn kaj penis ekregi sian eksciton.
1931 Tamen, kiam la rimenetoj ĉirkaŭantaj la ujon, iom ekknaris, malvarmaj ŝvitgutoj aperis sur lia frunto. Tiu sekundo ŝajnis al li eterneco. Sed Ĥamiso eĉ ne ektremis. La ujo faris super li arkmovon kaj troviĝis apud la lada skatolo kun ŝargaĵoj. Staĉio respiris. La duono de la laboro estis iam finita.
1932 Kaj tiam, eĉ se iu el la rabistoj vekiĝus, estos jam fakto farita antaŭ ol li konsciiĝos, kio okazis, antaŭ ol li vekos la aliajn. Timante, ke li faligus ian ŝtonon, kiuj kuŝis abunde ĉe la enirejo de la kaverno, la knabo elŝovis unu piedon kaj komencis serĉi por ĝi firman teron.
1933 La araboj fulmrapide vekiĝis kaj kune eksaltis, kaj la unua bildo, kiu frapis iliajn okulojn, estis la staturo de Staĉjo kun la ujo en unu mano kaj kun la pafilo en la alia. Kun terura krio ĉiuj sammomente ĵetis sin sur Staĉjon kaj elŝiris el liaj manoj la pafilon kaj ŝargaĵojn.
1934 Poste ili komencis paroli inter si per interrompitaj vortoj, kiel homoj, super kiuj ŝvebis terura danĝero kaj kiujn savis nur blinda hazardo. Kaj ili rigardis al la kuŝanta Staĉjo kun malamo, sed ankaŭ kun certa miro, ke unu malgranda knabo estus povinta kaŭzi ilian malsukceson kaj pereon.
1935 Ĉar Ĥamiso, eble pro sia antaŭa servo ĉe la inĝenieroj kaj eble pro alia kaŭzo, ne volis sin miksi en tiun aferon, la alia bedueno faligis Staĉjon kun la dorso supren kaj la plenumo estis jam komenciĝa kiam subite okazis neatendita malhelpo. Jen en la malfermaĵo de la kaverno aperis Nel kun Saba.
1936 Post la granda pluvo ekestis, kiel kutime, belega vetero. La ĉielo estis sennuba, la aero tiel travidebla, ke la vido atingis senmezuran malproksimon. Nokte la stelriĉa ĉielo brilis kaj flagris kvazaŭ per miloj da diamantoj. De la dezerta sablo leviĝis refreŝiga malvarmeto.
1937 La ĝiboj de la kameloj iom malgrandiĝis, sed la bestoj, bone nutritaj, estis ĉiam laŭ la araba esprimo fortikaj, t.e. ili ne perdis la forton kaj kuris tiel volonte, ke la karavano antaŭenŝoviĝis ne malpli rapide ol en la unua tago post la ekvojaĝo el Gharak el Sultani.
1938 Sed ĉar ŝi ankoraŭ ne komprenis, pri kio temis kaj pro kio ĉiuj araboj sin ĵetis sur Staĉjon, la knabo komencis rakonti al ŝi, kiel li decidis elŝteli la pafilon, mortigi la kamelojn kaj devigi ĉiujn al la reveno en la direkto de la rivero. Tiam ŝia indigno turnis sin kontraŭ Saba.
1939 Kaj Nel ekstaris sur la piedfingroj kaj ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ lian kolon. Ŝi volis lin konsoli, ŝi volis de proksime, kun la nazeto ĉe lia vizaĝo, elflustri sian dankon, sed ĉar ŝi ne scipovis trovi konvenajn vortojn, ŝi nur premis ankoraŭ pli forte lian kolon kaj kisis lin sur la orelon.
1940 Estis la plej longa etapo, ĉar oni rajdis kun nur unu malgranda halto dek ok horojn. Nur veraj rajdkameloj posedantaj sufiĉan akvoprovizon en siaj stomakoj, povas elteni tian longedaŭran vojon. Idriso ne ŝirmis ilin kontraŭ la laciĝo, ĉar li vere timis la postkurantojn.
1941 La danĝero minacis ilin de la rivero, ĉar estis certe, ke tuj post la forrabo de la infanoj ordonoj estis senditaj telegrafe al ĉiuj apudbordaj kolonioj, por ke la ŝejkoj faru ekspediciojn al la profunda dezerto je ambaŭ flankoj de Nilo kaj haltigu ĉiujn, kiuj vojaĝas suden.
1942 Sed liaj timoj estis vanaj, ĉar Dinah, kies okuloj rimarkeble pliboniĝis, gardis sian fraŭlineton kun granda zorgo. La knabo miris eĉ pri tio, ke la sanstato de Nel estis preskaŭ kontentiga, kaj ke tiun vojon, kun ĉiam pli mallongaj ripozoj, ŝi eltenis same bone kiel li mem.
1943 Sed li rimarkis, ke tio transiĝas al la araboj kaj ke ili malgraŭvole konvinkiĝas, kie ili kunhavas ion nekutime valoran, ian escepte gravan militkaptitinon, kiun oni devas trakti kiel eble plej delikate. Idriso alkutimiĝis al tio jam en Medinet, pro tio ĉiuj traktis ŝin bone.
1944 La kruela Gebhro nun ne plu kuraĝus levi la manon kontraŭ ŝi. Eble kaŭzis tion ankaŭ la eksterordinara beleco de la knabineto kaj tio, ke estis en ŝi kvazaŭ io el floro kaj birdeto, kaj al tiu ĉarmo ne povis kontraŭstari eĉ la sovaĝaj kaj primitivaj animoj de la araboj.
1945 Ofte, kiam dum la ripozhalto ŝi staris ĉe la fajro farita el jerifiaj rozoj aŭ dornoj, – rozkolora de la flamo kaj arĝenta de la lumo, la sudananoj kaj ankaŭ la beduenoj ne povis de ŝi forŝiri siajn okulojn, ŝmacante laŭ sia kutimo pro admiro kaj murmurante: "Allah, Maŝallah aŭ Bismillah".
1946 Jen efektive. en la malproksimo brilis altlevitaj ventpumpiloj de usonaj putoj, tre similaj al grandaj blankaj steloj. Sur la verda fono de la arboj ili estis tiel bone videblaj, ke la akrevidaj okuloj de Staĉjo povis distingi la ruĝkolore pentritajn randojn de la flugiloj.
1947 Antaŭe aperis unu bedueno, galopante kun tutaj fortoj al ili kaj svingante de malproksime longan araban pafilon, kiun antaŭe neniu el la karavananoj posedis. Alkurinte al Idriso, li rapidege interŝanĝis kun li kelkajn vortojn, post kio la karavano vigle turniĝis al la profunda dezerto.
1948 Dirinte tion, Idriso tamen enpensiĝis kaj la peza zorgo respeguliĝis sur lia malhela vizaĝo, ĉar li ekkomprenis, ke, kiam unufoje kadavro restis post ili, tiam, se ili falus en la manojn de la egipta registaro, la protekto de Staĉjo ne evitigus al ili la juĝon kaj punon.
1949 Staĉjo aŭdis ĉion kun batanta koro kaj streĉita atento. Estis en tiu interparolo aferoj ĝojigaj, nome tio, ke la postkuradon oni aranĝis, ke oni promesis mon premiojn kaj ke la ŝejkoj de la apudbordaj triboj ricevis ordonojn, ke ili haltigu ĉiujn karavanojn vojaĝantajn al la sudo.
1950 Rememorante tiun junan arabon, kiun la beduenoj buĉis kvazaŭ ŝafon, timo, bedaŭro ekkaptis Staĉjon. Li decidis ne paroli pri tio al Nel, por ne timigi ŝin kaj ne pligrandigi ŝian malĝojon, kiun ŝi tuj sentis post la malapero de la iluzia bildo prezentanta la oazon Fajumo kaj la urbon Medinet.
1951 Sed vidinte Staĉjon, ŝi rememoris, ke antaŭnelonge li rekonis ŝian konduton inda al persono almenaŭ dektrijara, do, ne volante montriĝi ree infano, ŝi tutforte kunpremis per siaj dentetoj la kernon de daktilo, por ĉesigi la ploradon. Kaj pli multe oni ne povis ekscii de li.
1952 Tie la sekvan nokton Idriso, kaŝinte la karavanon, sendis la beduenojn kun ĉiuj kameloj al Nilo, por ke tiuj ĉi trinku sufiĉe da akvo por pli longa tempo. La fruktodona zono laŭlonge de Nilo estis jam pli mallarĝa malantaŭ Assuano. En kelkaj lokoj la dezerto atingis preskaŭ la riveron.
1953 De neniu viditaj, la beduenoj revenis feliĉe kun grandaj akvoprovizoj. Necesis nur pensi pri la nutraĵo, ĉar la bestoj, nesufiĉe nutritaj de post semajno, tre malgrasiĝis. Iliaj koloj plilongiĝis, la ĝiboj kuntiriĝis kaj la piedoj fariĝis malfortaj. La proviantoj povus sufiĉi ankoraŭ por du tagoj.
1954 Idriso pensis, ke post du tagoj oni povos alproksimiĝi al la apudriveraj paŝtejoj, se ne dum la tago, do almenaŭ nokte, kaj eble tie oni povos aĉeti biskvitojn kaj daktilojn en iu vilaĝo. Saba ne plu ricevis manĝaĵon, nek akvon, kaj la infanoj konservis por ĝi manĝaĵ restaĵojn.
1955 Ĝiaj brusto kaj nuko restis ĉiam potencaj, sed ĝiaj flankoj kaviĝis, pro kio ĝi ŝajnis ankoraŭ pli alta. En ĝiaj okuloj, ĉe ruĝetaj skleroj, estis nun io sovaĝa kaj minaca. Al Nel kaj al Staĉjo ĝi estis tre sindona kiel antaŭe, kaj ĝi permesis al ili fari pri si, kion ili volis.
1956 Idriso kaj Gebhro komencis timi ĝin pli kaj pli. Kaj malgraŭ la servo ĝiaflanke ili tiel malamis ĝin, ke ili estus verŝajne mortpafintaj ĝin per la novakirita pafilo, se ne estus la deziro alporti al Smaino tiel kuriozan beston, kaj se ne estas la fakto, ke ili jam preterrajdis Assuanon.
1957 La knabo rezonis, ke sur ilia loko li tiel farus, kaj pro tio li opiniis sian supozon tre verŝajna. Li tamen ne ĉesis pensi pri la savo per sia propra mano. La sudananoj volis havi la pulvon por la rabita pafilo kaj tiucele ili decidis maltordi dekkelkajn el la pafil ŝargaĵoj.
1958 Do li diris al ili, ke nur li mem povos tion fari kaj se iu el ili mallerte manipulos, tiam la ŝargaĵo eksplodos en iliaj fingroj kaj disŝiros krome iliajn manojn. Idriso, ĝenerale timante la nekonatajn aĵojn kaj precipe la anglajn eltrovaĵojn, decidis fine konfidi tiun funkcion al la knabo.
1959 Kaj li vere ne prokrastis. Staĉjo intence troigis la danĝeron, parolante pri sovaĝaj bestoj; sed rabatakoj okazis en Nubio sufiĉe ofte de post la milito, precipe en la sudaj partoj de la lando, kiuj limis Sudanon. La sudanano rigardis penetre en la okulojn de la knabo. Idriso silentiĝis.
1960 Esence li timis, sed li ne volis tion konfesi antaŭ la knabo. Li tre deziris konatiĝi kun la angla armilo, ĉar per ĝia posedo kaj lerta manipulado li multe gajnus en la tendaro de la mahdianoj – ne parolante jam pri tio, ke okaze de iu atako li pli facile povus defendi sin.
1961 Idriso tuj donis al Staĉjo du el ili, kaj la instruo rekomenciĝis. La sudanano ektimis ion en la unua momento pro la krako de la kapsuloj, kiuj estis en la malplenaj manteloj, sed fine li konvinkiĝis, ke nek el malplenaj pafiltuboj, nek sen plenaj ŝargaĵoj estas eble pafi.
1962 Lia fido al Staĉjo revenis ankaŭ pro tio, ke la knabo ĉiufoje redonis al li la pafilon. Idriso prenis la sakon kaj senhezite iris starigi ĝin sur la indikitan ŝtonon. Sed antaŭ ol li tie troviĝis, Staĉjo fulmrapide elŝovis el la pafilo la malplenajn mantelojn kaj anstataŭis ilin per plenaj ŝargaĵoj.
1963 Ne nur la koro, sed ankaŭ la pulsoj en liaj tempioj komencis bati kun tiel granda forto, ke ili preskaŭ krevigis lian kapon. La decida momento venis, la momento de la liberiĝo por Nel kaj por li – la momento de la venko – samtempe terura kaj ege dezirata! Jen la vivo de Idriso estas en lia mano.
1964 Sed Staĉjo, kiu havis en siaj vejnoj polan kaj francan sangon, sentis subite, ke li neniel povos pafi al homo deturnita de li. Li almenaŭ returniĝu kaj rigardu en la okulojn de la morto. Kaj poste kio? Poste alkuros Gebhro, sed antaŭ ol li faros dek paŝojn, ankaŭ li falos teren.
1965 Kiam revenos la beduenoj, ili trovos tri kadavrojn kaj ili mem ricevos tion, kion ili meritis. Poste sufiĉos direkti la kamelojn al la rivero. Ĉiuj ĉi pensoj kaj imagoj flugis kiel fulmo tra la kapo de Staĉjo. Li sentis, ke tio, kio okazos post kelkaj minutoj, estas samtempe terura kaj necesa.
1966 La lastan fojon brilis en li la penso, ke jen tiu vivanta homo post momento falos teren kaj per la fingroj ŝiros la sablon en la lasta konvulsia agonio. Sed la hezitoj de la knabo finiĝis – kaj, kiam Idriso faris jam kelkdekojn da paŝoj, li komencis malrapide levi la pafilon al sia vango.
1967 Staĉjo aŭtomate elŝovis la ŝargaĵojn el la pafiltubo kaj rigardis. La rajdantoj kuregis senspire, ĝojkriante kaj suprenĵetante siajn longajn arabajn pafilojn, kiujn ili rekaptis dum ia kurado kun eksterordinara lerteco. En la hela, diafana aero ili estis bonege videblaj.
1968 Al Staĉjo malheliĝis en la okuloj. Kaj efektive estingiĝis la lasta espero je forkuro dum la vojaĝo. Staĉjo jam sciis nun, ke nek liaj elpensaĵoj helpos ion, nek atingos ilin la postkurantoj, kaj se ili eltenos la laciĝon de la vojo, ili venos al Mahdi kaj estos donitaj en la manojn de Smaino.
1969 Verdire, ili povus esti kaptitaj tuj la sekvan tagon post ilia forkapto, kaj tamen ĉio okazis tiel, ke ili estas jam proksime al la dua katarakto kaj ke atingis ilin neniaj antaŭaj postkurantoj, kaj la lasta, kiu povus ilin haltigi, kuniĝis kun la karavano kaj helpos ĝin de nun.
1970 Al la malespero de Staĉjo, al lia timo pri la sorto de la malgranda Nel aliĝis ankoraŭ la sento de humiligo, ke li nenion povas fari, nek elpensi, ĉar, eĉ se oni redonus al li la pafilon kaj ŝargajojn, li ja ne povus mortpafi ĉiujn arabojn, el kiuj konsistas nun la karavano.
1971 Kaj tio tre ĉagrenis lin, tiom pli, ke la savo estis jam tiel proksima. Se Kartumo ne estus falinta, aŭ se ĝi estus falinta kelkajn tagojn pli malfrue, la samaj homoj, kiuj nun transiris al la flanko de Mahdi, estus certe kaptintaj la karavanon kaj redonintaj ĝin en la manojn de la registaro.
1972 Dum longa tempo ĉiuj apudbordaj ŝejkoj – same tiuj, kiuj restis fidelaj al la registaro, kiel ankaŭ tiuj, kiuj en profunda animo favoris Mahdi'n – estis certaj, ke la pereo de la derviŝoj kaj de ilia profeto estas neevitebla, ĉar la angloj neniam kaj per neniu estis venkitaj.
1973 Al Staĉjo, kiu aŭskultis detale la tutan interparolon, ekbrilis ree por momento eta radio de espero. Se la egiptaj soldatoj okupas ĝis nun la diversajn apudbordajn lokojn en Nubio, do, ĉar la angloj forprenis ĉiujn ŝipojn, ili devas foriri antaŭ la bandoj de Mahdi nur per la tera vojo.
1974 Al la nesperta knabo ne enkapiĝis la penso, ke ĉiuokaze la falo de Kartumo kaj la morto de Gordon forgesigos al la homoj ĉion alian kaj ke la ŝejkoj fidelaj al la registaro kiel ankaŭ la lokaj egiptaj aŭtoritatuloj havos nun alian laboron ol pensi pri la savo de la du blankaj infanoj.
1975 Kaj efektive la araboj, kiuj aliĝis al la karavano, ne tro timis la postkurantojn. Verdire ili vojaĝis kun granda rapideco kaj ne ŝparis la kamelojn, sed ili tenis sin proksime al Nilo kaj nokte ili ofte turniĝis al la rivero, por trinkigi la bestojn kaj plenigi per akvo la ledajn sakojn.
1976 Super ili etendiĝis nun la sennuba ĉielo griza ĉe ĝia ekstremaĵo, meze plenblovita kvazaŭ giganta kupolo, trankvila kaj silenta. Tamen la varmego, ju pli oni venis suden, fariĝis pli kaj pli terura, kaj eĉ en intermontoj, en profunda orabro, la ardo suferigis homojn kaj bestojn.
1977 Iliaj vizaĝoj kaj brustoj estis tatuitaj, kaj la pikaĵoj sur la haŭto prezentis aŭ diversajn desegnaĵojn aŭ surskribojn el la Korano. Kelkaj estis preskaŭ senvestaj, aliaj portis "ĝiuba" alie pluvmantelojn el blanka kotona teksaĵo surkudrita per diverskoloraj flikaĵetoj.
1978 Nur el Tadhil movis la brakojn. Idriso, aŭdante tiujn vortojn, malgraŭvole pensis, ke tamen en Fajumo, en la servo de la angloj li estis neniam malsata kaj facile povis perlabori la porvivaĵon; do li forte malsereniĝis. Idrison ĉiumomente kaptis pli kaj pli granda seniluziiĝo.
1979 En la densaj ĝangaloj aŭdiĝis tie kaj aliloke la terura kaj samtempe kvazaŭ ĝojplena rido de hienoj, kiuj en tiu sanga regiono trovis sufiĉe da homaj kadavroj. Sporade la taĉmento kondukanta la karavanon renkontiĝis kun aliaj patroloj kaj interŝanĝis kun ili la difinitan signalvorton.
1980 Kaj li vere ĉagreniĝis pri tio. La morgaŭa tago estis dispelonta aŭ konfirmonta liajn timojn, do li atendis ĝin malpacience. Je la sesa matene la suno leviĝis kaj tuj komenciĝis la movo inter la derviŝoj. Baldaŭ aperis ankaŭ Tadhilo kaj ordonis al ili pretiĝi por la vojo.
1981 Tamen poste li sciiĝis de la kristanaj sklavoj, ke la rivero tiam malleviĝis kaj malkovris la vastajn sablaĵojn, kiuj plifaciligis la aliron al la remparoj. La garnizono, perdinta la esperon je baldaŭa helpo kaj malfortigita pro la malsato, ne povis kontraŭstari la atakon de la furiozaj bandoj.
1982 Antaŭ ol li troviĝis ĉe la transportejo, Staĉjo nombris pli ol kvarcenton de ili. Tamen ili ne infektis la aeron, ĉar la sudana suno elsekigis ilin je mumioj; ĉiuj havis la koloron de griza pergameno, tiel egale, ke la kadavroj de la eŭropanoj, egiptanoj kaj negroj estis malfacile distingeblaj.
1983 Laŭ lia ordono dekkelkaj soldatoj ĉirkaŭis la infanojn, kaj la aliaj komencis senkompate vipi per skurĝoj la hurlantajn homogrupojn. La kunkurinta homamaso dispeliĝis ĉe la fronto, sed ĝi pligrandiĝis malantaŭ la taĉmento kaj, sovaĝe kriegante, ĝi akompanis ilin ĝis la boatoj.
1984 Ĉiuokaze li ne estis tiel sovaĝa kiel la aliaj sudananoj el la dangala gento, kaj la mallibereco en lia hejmo povus esti pli eltenebla. Dum kelka tempo la boatoj veturis en silento. Oni aŭdis nur la knaron de la remiloj kaj de tempo al tempo la plaŭdon de la akvo batitan per krokodila vosto.
1985 Multe de tiuj amfibioj alnaĝis de sudo ĝis Kartumo, kie ili trovis abundan nutraĵon, ĉar en la rivero svarmis la kadavroj, ne nur de mortigitoj en la batalo ĉe la konkerado de la urbo, sed ankaŭ de mortintoj pro diversaj malsanoj, kiuj disvastiĝis inter la mahdianoj kaj precipe inter iliaj sklavoj.
1986 Ofte ankaŭ kelkaj palmaj matoj sub peco da malpura tolo etendita helpe de bambuaj stangoj formis la tutan loĝejon. La loĝantoj ŝirmis sin sub la tegmentoj nur dum pluvo aŭ dum eksterordinara varmego, cetere ili restadis, faris fajron, kuiris la manĝaĵon, vivis kaj mortis en la libera naturo.
1987 Ili vidis, kiel la homamasaĉo ekridegis je la vido de tiuj mizeruloj, kiel oni antaŭenpuŝis kaj batis ilin. Sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj ne mankis vidoj, de kiuj oni deturnis la okulojn kun teruro kaj abomeno. En Omdurmano furiozis grandskale la disenterio kaj la tifo, kaj antaŭ ĉio la variolo.
1988 Survoje ili vidis multe da homoj, al kiuj estis fortranĉita unu mano aŭ unu piedo. Ili estis krimuloj, kiuj ne redonis militrabaĵojn, aŭ ŝtelistoj. La punoj aplikitaj de la kalifoj kaj emiroj pro malobeo aŭ pro ekscesoj kaj neglektoj de la leĝoj anoncitaj de la profeto estis teruraj.
1989 Eĉ pro etaj kulpigoj, kiel ekzemple pro fumado, oni vipis per skurĝoj ĝissange kaj ĝis senkonscio. Sed la kalifoj mem subordiĝis al la ordonoj nur laŭŝajne, kaj hejme ili permesis al si ĉion. Tial la punoj trafis nur la mizerulojn, al kiuj oni forrabis per unu fojo la tutan havaĵon.
1990 La vizaĝo de tiu kapo estis sekiĝinta kaj preskaŭ nigra, kontraŭe la haroj sur la kranio kaj mentono estis neĝblankaj. Unu el la soldatoj klarigis al Idriso, ke tio estas la kapo de Gordon. Kiam Staĉjo aŭdis tion, lin kaptis nesondebla bedaŭro, indigno kaj ardanta deziro pri venĝo.
1991 Revendistinoj, konsistantaj el sudananinoj kaj negrinoj, vendis ĉi tie blankajn tilkitelojn surkudritajn per diverskoloraj flikaĵetoj, akacian gumon, kavigitajn kukurbojn, vitrajn rozariojn, sulfuron kaj ĉiuspecajn matojn. Budoj kun manĝaĵoj estis malmultaj kaj ĉirkaŭ ĉiu amasiĝis homoj.
1992 Facile estis por ili trovi la placon, ĉar tien iris la homgrupoj el la tuta Omdurmano. La placo estis vasta, ĉirkaŭita de dornbarilo, kaj parte de argila muro, kiun oni komencis formi antaŭ nelonge. En la mezo suprenstaris ligna tribuno. La profeto supreniris ĝin, kiam li volis instrui la popolon.
1993 Tiam ekregis tombeja silento, kaj li suprenlevis la manojn, almetis la grandajn fingrojn al siaj oreloj kaj preĝis dum kelka tempo. La infanoj staris sufiĉe proksime al li kaj povis bone observi lin. Li estis homo en meza aĝo, strange dika, kvazaŭ plenblovita kaj preskaŭ nigra.
1994 Tra unu orelo li portis grandan eburan ringon. Li estis vestita per blanka kitelo kaj havis blankan turbanon sur la kapo. Liaj piedoj estis nudaj, ĉar surirante la tribunon, li deĵetis duonbotojn kaj lasis ilin apud la ŝaffeloj, sur kiuj li estis poste preĝonta. En lia vesto estis nenia lukso.
1995 Generale Staĉjo tute alie imagis tiun teruran profeton, la rabinton kaj mortiginton de multaj miloj da homoj. Kaj rigardante nun tiun grasan vizaĝon kun milda fizionomio, kun larmoplenaj okuloj kaj rideto kvazaŭ alkreskita al la buŝo, li simple ne povis rekonsciiĝi pro mirego.
1996 Li opiniis, ke tia homo devus porti sur sia trunko hienan aŭ krokodilan kapon, kaj anstataŭ tio li vidis antaŭ si plenvangan kukurbon similan al la desegnaĵoj prezentantaj la plenlunon. Kaj li ekploris. Kriego kaj tumulto disaŭdiĝis, kiam li malsupreniris de la predikejo.
1997 Post tio li donis signon, ke la aŭdienco finiĝis, kaj samtempe li ordonis al la greko, ke ankaŭ li foriru. Kiam tiu denove troviĝis en la mallumo sur la preĝoplaco, li ekkaptis la brakon de Staĉjo kaj skuis lin kun kolero kaj malespero. Kaj dirinte tion, li foriris, sed post momento li revenis.
1998 Li volis elverŝi sur la kapon de Staĉjo la galon, kiu kolektiĝis en li. Li ne estis kruela kaj ne havis malbonan koron, tamen li deziris, ke la knabo komprenu ankoraŭ pli precize la teruran respondecon, kiun li prenis sur sin, ne obeinte liajn konsilojn kaj admonojn. Kaj li foriĝis.
1999 Ili iris longe, ĉar la urbo disetendiĝis sur grandega teritorio. Nel, komplete elĉerpita pro la irado, malsato, timo kaj teruraj impresoj de la tuta tago, komencis jam haltadi. Idriso kaj Gebhro pelis ŝin, ke ŝi iru pli rapide. Sed post kelka tempo ŝiaj piedoj tute malfortiĝis.
2000 Kaj iliaj koroj estis plenigitaj de ĝojo, kio estis por Staĉjo feliĉa okazo, ĉar alie ili eble denove volus puni lin por la aŭdacaj respondoj al Mahdi. Tamen ili estis tiel okupitaj pri tio, kio trafis ilin, ke ili ne povis pensi pri io alia. Fine ili atingis la tendojn.
2001 Alveninte, Staĉjo redonis tuj la dormantan knabinon en la manojn de la maljuna Dinah, kiu, kvankam ankaŭ nesana, tamen preparis por sia fraŭlineto sufiĉe oportunan kuŝejon. La sudananoj kaj beduenoj, englutinte po kelkajn nekuiritajn viandostrietojn, ĵetis sin, kvazaŭ ŝtipoj, sur la feltaĵojn.
2002 Kaj samtempe li pensis, ke li pereigis Nel'on, la samsortaninon, la malgrandan amatan knabineton, por kiu li fordonus volonte la lastan guton de sia sango. Do, kiam ĉiuj ekdormis, lin kaptis plorego, kaj, kuŝante sur peco da feltaĵo, li ploris longe, kvazaŭ infano, kiu li ja efektive ankoraŭ estis.
2003 Sed ili revenis en la plej malbonaj humoroj kaj kun kolero en la animo, ĉar ili esperis ricevi grandan rekompencon por la servoj kaj anstataŭ tio Abdullahi donacis al ĉiu po unu egiptan pundon kaj po unu ĉevalon. La beduenoj komencis kvereli kun Gebhro, kaj preskaŭ ekestis interbatiĝo.
2004 Kaj okazis fine la neceso, ke Staĉjo volante savi Nel'on de la malsatmorto, komencis almozi en la sekvaj tagoj. Ne ĉiam tio estis senefika. Iam iu eksoficiro aŭ soldato de la egipta kedivo donis al li kelke da piastroj aŭ kelke da sekigitaj figoj, promesante helpi lin ankoraŭ la sekvontan tagon.
2005 Sed Gebhro kaj Ĥamiso forpelis ilin de la infanoj per skurĝoj. La sekvintan tagon Staĉjo renkontis ilin denove kaj ricevis de ili iom da rizo kaj du pulvorporciojn da kinino, kiujn la misiisto komisiis al li konservi kiel eble plej zorge, antaŭvidante, ke en Faŝodo sendube ili malsaniĝos je febro.
2006 Li promesis al si, ke li morgaŭ denove iros serĉi laboron. Dume fariĝis alie. Matene alvenis mulazemo de Abdullahi kun la sciigo, ke la kamela poŝto eliras nokte al Faŝodo, kaj kun la ordono de la kalifo, ke ankaŭ Gebhro, Ĥamiso kaj la du beduenoj pretiĝu kune kun la infanoj al la vojo.
2007 Cetere, eĉ se li estus sana, ili ne vojaĝus, ĉar ili decidis resti en Omdurmano. La sudanano vidis en Omdurmano pendigilojn, fleksiĝantajn sub la pezo de la pendigitoj. Ili estis ĉiutage, laŭ la ordonoj de la kruela Abdullahi, vestitaj per novaj kadavroj. Pro tio li teruriĝis.
2008 Estis vere martira tago por la knabo. Oni ne permesis al li iri al la foirplaco, do li povis nenion perlabori, nek elpeti. Anstataŭ tio li devis labori kiel sklavo ĉe la selŝarĝoj, kiujn oni preparadis por la vojo. Tio estis por li tiom pli malfacila, ke pro la malsato kaj laciĝo li ege malfortiĝis.
2009 Dume la suno subiris kaj fariĝis stelriĉa nokto. En la mallumo aŭdiĝis nur ĉevalblekado kaj la ĝemado de la ŝarĝitaj kameloj. Krom elefantoj oni renkontis ankaŭ ĝirafojn, kiuj, ekvidinte la karavanon, rapide forkuris peztrote, svingante siajn longajn kolojn, kvazaŭ ili estus lamaj.
2010 Staĉjo komence estis preskaŭ kontenta, ke ili forlasis la infektitan Omdurmanon kaj ke li povas nun vidi la landojn, pri kiuj li ĉiam revis. Lia forta organismo eltenis ĝis nun sufiĉe bone ĉiujn vojaĝlaciĝojn, kaj la pli abunda nutraĵo revenigis al li la antaŭan energion.
2011 Sed li serioze maltrankviliĝis pri ŝia sanstato. Tri semajnojn post la forveturo el Omdurmano Nel ja ankoraŭ ne malsaniĝis pro febro, sed ŝia vizaĝo malgrasiĝis kaj, anstataŭ sunbruniĝi, fariĝis pli kaj pli diafana, kaj ŝiaj malgrandaj manetoj aspektis kvazaŭ formitaj el vakso.
2012 Ne mankis al ŝi protekto, nek eĉ tiaj komfortaĵoj, kiajn Staĉjo kaj Dinah povis al ŝi sekurigi helpe de Hatim, sed mankis la saniga aero de la dezerto. La malseketa kaj varmega klimato en kuniĝo kun la vojaĝlaciĝoj ruinigis iom post iom la fortojn de la delikata infano.
2013 Staĉjo, komence de Goz Abu Guma donis al ŝi ĉiutage po duono da kinin pulvoro kaj li ege ĉagreniĝis ĉe la sola penso, ke ne sufiĉos por longa tempo tiu grava medikamento, kiun li povos poste nenie ricevi. Sed ne estis alia konsilo, ĉar oni devis antaŭ ĉio eviti la febron.
2014 Sed Hatim, je la peto de Staĉjo kaj Nel, ne konsentis tion, do ŝi estis enterigita honeste, kaj ŝian tombon oni sekurigis antaŭ hienoj per ŝtonoj kaj dornoj. La infanoj sentis sin ankoraŭ pli solecaj, ĉar kun ŝia forpaso ili perdis la solan proksiman kaj sindonan animon.
2015 Antaŭ tri tagoj la tuta kolonio komplete forbrulis. Restis nur la fulgonigritaj muroj de argilaj rondaj kabanoj kaj unu granda ligna budo, staranta tuj apud la akvo, kiu dum la egiptaj tempoj servis kiel eburomagazeno, kaj en kiu loĝis nun la derviŝestro emiro Seki Tamala.
2016 En la animo li pensis ankaŭ, ke moviĝante sud orienten, ili devas alproksimiĝi al la sudaj limoj de Abisenujo kaj ke ili povos forkuri. Li esperis, ke sur la sekaj altaĵoj Nel pli facile povos eviti la febron kaj pro tiuj kaŭzoj li ekokupiĝis volonte kaj fervore pri la preparoj por la vojo.
2017 Staĉjo aŭdis ankoraŭ en Port Saido, ke la kuloj kaj muŝoj disportas la febron kaj bacilojn de okulbrulumo; fine li mem petis Seki Tamalon, ke li sendu ilin kiel eble plej frue, tiom pli, ĉar alproksimiĝis jam la pluva printempa sezono. Kaj du larmetoj ruliĝis tra ŝiaj malgrasiĝintaj vangoj.
2018 Estis la naŭa tago de ilia vojaĝo. Gebhro, kiu nun fariĝis gvidanto de la karavano, trovis komence tre facile la postsignojn de la Smaino ekspedicio. Lian vojon montris la partoj de forbruligita ĝangalo kaj tendarejoj plenaj de ĉirkaŭmorditaj ostoj kaj diversaj restaĵoj.
2019 Ĥamiso mortpafis ilin po dekkelkaj dumtage per sia malnova kapsula pafilo, kiun li elŝakris de iu derviŝo survoje de Omdurmano al Faŝodo. Tamen la kugletojn li ne posedis pli multe ol por dudek ŝargaĵoj, kaj li maltrankviliĝis ĉe la penso: kio okazos, kiam la tuta provizo elĉerpiĝos.
2020 Envere, malgraŭ la forpelo de la ĉasbestaro de tempo al tempo aperis inter la rokoj tutaj aroj da "arieloj", belaj antilopoj, ordinaraj en la tuta centra Afriko, sed la arielojn oni devis pafi per mallonga pafilo; ili ne sciis uzi la pafilon de Staĉjo, kaj Gebhro ne volis enmanigi ĝin al li.
2021 Ĉio ĉi plenigis lian animon per ĉagreno kaj kolerego. Sed li ne plu kuraĝis venĝi sin pro siaj malsukcesoj je Staĉjo kaj Nel, anstataŭ tio la ŝultroj de la kompatinda Kali sangis ĉiutage sub la skurĝo. La juna sklavo ĉiam alproksimiĝis al la kruela sinjoro kun tremo kaj timego.
2022 En kelkaj lokoj la intermonto fariĝis tiom mallarĝa, ke nur du ĉevaloj povis iri kune, en aliaj lokoj ĝi larĝiĝis en malgrandaj rondaj valoj ĉirkaŭitaj kvazaŭ per altaj ŝtonmuroj, sur kiuj sidis grandaj pavianoj, petolante inter si, bojante kaj montrante la dentojn al la karavano.
2023 Estis la kvina horo posttagmeze. La suno jam malleviĝis okcidenten. Gehbro pensis pri tranoktejo; li volis nur atingi iun valeton; kie oni povus aranĝi "zeribon", t.e. ĉirkaŭi la karavanon kune kun la ĉevaloj per barilo el pikilhavaj mimozoj kaj akacioj ŝirmantaj kontraŭ la atakoj de sovaĝaj bestoj.
2024 Subite tamen ĝi silentiĝis kaj post momento ĝi impete alkuris al la ĉevaloj kun hirtiĝinta hararo sur la dorso kaj kun subtirita vosto. La beduenoj kaj Gebhro komprenis, ke io ĝin teruris, sed rigardinte unu la alian kaj volante konvinkiĝi, kio tio povus esti, ili plu antaŭeniris.
2025 Kaj denove ĉiuj silentiĝis. Oni aŭdis nur la ronkadon de la ĉevaloj kaj la rapidiĝintan spiron de la homaj brustoj. Sed Gebhro divenis, ke tiuokaze Kali povus suprengrimpi fulmrapide la rokan muron, kaj la leono atingos en la postkurado la ĉevalojn, do enkapiĝis al li alia terura penso.
2026 Sed tuj la pli proksima kaj pli terura danĝero forgesigis lin pri ĉio alia. Li havis antaŭ si la leonon! Ĉe la vido de la besto en liaj okuloj mallumiĝis. Li sentis malvarmon sur siaj vangoj kaj en la nazo, li sentis, ke liaj piedoj estas kvazaŭ el plumbo kaj ke mankas al li la spiro.
2027 Simple li timegis. En Port Saido li ofte legis, eĉ dum la lecionoj en la lernejo, pri ĉasado je leonoj, sed tute alie estis rigardi bildojn en la libroj, kaj alie stari antaŭ la monstro, kiu nun rigardis lin kun mirego, sulkigante sian larĝan frunton, similan al celtabulo.
2028 Unuflanke la malgranda knabo, kiu meze de altaj rokoj ŝajnis esti ankoraŭ pli malgranda, aliflanke la potenca bestego, ora en la sunradioj, grandioza, minaca, – "sinjoro kun la granda kapo", kiel diras la sudananoj. La knabo haltis. Kaj la leono leviĝis, etendis la dorson kaj klinis la kapon.
2029 Ĉi tiu eta estaĵo kuraĝis veni tro proksimen – do ĝi preparis sin por la salto, sidiĝante kun tremantaj femuroj sur la malantaŭajn piedegojn. Sed Staĉjo dum unu palpebrumo rimarkis, ke la celmontrilo ĉe la pafilo troviĝas sur la frunto de la besto – kaj li tiris la ĉanon.
2030 Kaj en la lasta konvulsio ĝi ruliĝis de sur la roko teren. Dum kelkaj minutoj Staĉjo tenis ankoraŭ la pafilon pafpreta, sed vidante, ke la konvulsio ĉesas kaj ke la palflava korpo streĉiĝis senmove, li malfermis la pafilon kaj ŝargis ĝin denove. La rokmuroj ankoraŭ sonis ĉiuflanke per la tondra eĥo.
2031 Li alproksimiĝis al ili – ree haltis – kaj subite kun fulma rapideco levis la pafilon al la vizaĝo. Du pafoj, unu post la alia, ekskuis per la eĥo la tutan intermonton. Gebhro falegis teren, kiel sako da sablo, kaj Ĥamiso kliniĝis en la selo kaj ekbatis per sanga frunto la ĉevalan nukon.
2032 Unu – malpli bone trafita – leviĝis ankoraŭ kaj apogis sin sur la manoj, sed en la sama momento Saba dronigis siajn kojndentojn en lian nukon. Ekestis tombeja silento. Envere ili estis liberaj, sed devojiĝintaj en la senhoma dezerto, en la faŭkego de la "nigra kontinento".
2033 Oni trovis ĝin malantaŭ kurbaĵo, paŝtanta sin sur la fundo de la intermonto, kie kreskis iom da herbo. La sudanaj ĉevaloj estas ĝenerale alkutimiĝintaj al la vido de sovaĝaj bestoj, sed ili timas la leonojn; estis do sufiĉe malfacile konduki ilin preter la rokoj, apud kiuj nigriĝis la sangoflakoj.
2034 Kaj preninte la larĝan sudanan glavon, kiun li trovis ĉe la kadavro de Gebhro, li komencis per ĝi tranĉi dornojn kaj eĉ pli grandajn arbetojn. Post la ekbruligo de la fajro li faris tion ankoraŭ pli longe, ĝis li sukcesis kolekti provizon, kiu povis sufiĉi por la tuta nokto.
2035 Poste li kaj Staĉjo starigis la tendeton por Nel apud la alta, perpendikla muro de la valo, kaj ĉirkaŭis ĝin per duonronda, larĝa kaj alta dornbarilo, t.n. "zeribo". Staĉjo sciis el priskriboj de afrikaj migradoj, ke la vojaĝantoj sin ŝirmas tiamaniere kontraŭ atakoj de sovaĝaj bestoj.
2036 Ĝi estis en sufiĉa kvanto, ke ĝi povis sufiĉi por la ĉevaloj kaj por la kuirado de la numidoj pafitaj matene de Ĥamiso. En la selsakoj, kiujn kune kun la tendo penportis la azeno, troviĝis ankaŭ ĉirkaŭ tri potegoj da "durro" kaj kelkaj plenmanoj da salo, krom tio fasko da sekigitaj maniok radikoj.
2037 Staĉjon kaptis la timo, ke ŝi havas febron, sed li tuj konvinkiĝis, ke ŝiaj manetoj estis malvarmetaj, preskaŭ malvarmaj. Tamen li persvadis ŝin, ke ŝi eniĝu sub la tendon, kie li preparis por ŝi la kuŝejon, esplorinte antaŭe tre atente, ĉu en la herbo ne estas kaŝitaj skorpioj.
2038 Sed estis al li, kvazaŭ tiujn vortojn flustris al li iu alia kaj kvazaŭ li mem ne komprenis bone, kion tio signifas. Li sentis nur, ke ili estas liberaj, sed ke okazis samtempe io terura, kio plenigis lin per timo kaj premegas lian bruston kvazaŭ peza ŝtono. Fine liaj pensoj komencis rigidiĝi.
2039 Longan tempon li rigardis la grandajn noktajn papiliojn, kiuj ŝvebis super la flamoj, kaj fine li komencis kliniĝi kaj dormeti. Ankaŭ Kali dormetis, sed li vekiĝis de tempo al tempo kaj ĵetis branĉojn al la fajro. La nokto fariĝis profunda kaj, kio malofte okazas en la tropikaj regionoj, tre kvieta.
2040 Venis ankaŭ al li la penso, ke vojaĝante de Nilo senĉese supren, kvankam nerimarkeble, ili devis dum tiom da tagoj atingi jam sufiĉe alte, do ĝis regiono, en kiu la febro ne tiel minacas, kiel en la malalta fluejo de la rivero. La akra nokta malvarmo ŝajnis konfirmi tiun supozon.
2041 Li alproksimiĝis al la tendo por subaŭskulti, ĉu Nel dormas trankvile, post kio li revenis, sidiĝis pli proksime al la fajro kaj denove komencis dormeti, kaj li eĉ ekdormis profunde. Subite vekis lin la ekmurmuro de Saba, kiu antaŭe kuŝiĝis por dormi tuj apud liaj piedoj.
2042 La felo hirtiĝis sur ĝia nuko kaj dorso, kaj la brusto plenbloviĝis pro la aero, kiun ĝi, murmurante, entiris en siajn pulmojn. La juna sklavo tuj ĵetis kelke da sekaj branĉoj en la fajron. Staĉjo prenis ĝin kaj ŝoviĝis antaŭ la fajron, por pli bone vidi la krepuskan fundon de la intermonto.
2043 Dum longa momento nenio estis aŭdebla, post kio tamen al la oreloj de Kali kaj Staĉjo flugis de malproksime obtuza piedbatado, kvazaŭ iaj grandaj bestoj kuradis rapide al la fajro. Tiu hufbruo eĥe resonis de la rokaj muroj en la nokta silento kaj fariĝis ĉiam pli laŭta.
2044 Alkuris ili ambaŭ en furioza impeto, pelitaj videble de timo, sed, penetrinte en la lumrondon kaj vidante siajn katenitajn kamaradojn ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, post kio, ronkante, surteriĝis per la hufoj kaj restis dum momento senmovaj. Sed Staĉjo ne deprenis la pafilon de la vizaĝo.
2045 Sed tio daŭris mallonge, ĉar la malfeliĉo evoluigis en li menson percepteman. Do li tuj komprenis, ke en la maltrankviligitaj okuloj de la knabino oni povas vidi apud la timo kvazaŭ la abomenon al tio, kio okazis, al tiu sangoverŝado kaj al tiu teruraĵo, kies atestanto ŝi estis hodiaŭ.
2046 Sur la rokaĵ muroj oni povis vidi ĉi tie kaj tie flavajn blokojn de sulfuro. La akvo en la rokdisfalaĵoj havis same similan odoron, kio al ambaŭ infanoj rememorigis en malagrabla maniero Omdurmanon kaj la mahdistojn, kiuj ŝmiris la kapon per graso knedita kun sulfura pulvoro.
2047 La grandaj kolharaj maskloj montris al Saba la dentegojn aŭ eltiris trumpetforme la faŭkon signe de konsterno kaj kolero, samtempe saltante, palpebrumante per la okuloj kaj gratante sin je la koksoj. Sed Saba, alkutimiĝinta jam al ilia ĉiama aspekto, malmulte atentis tiun minacon.
2048 Staĉjo komprenis ankaŭ, ke al Abisenujo oni povas trairi nur de la suda flanko, en kiu tiu lando intertuŝiĝas kun la sovaĝa praarbaro, kaj ne de la okcidenta limo, diligente gardata de la derviŝoj. Kaj kaŭze de tiuj pensoj li decidis antaŭeniĝi kiel eble plej malproksimen en suda direkto.
2049 Ĉar li preskaŭ tute ne parolis arabe kaj malbone la lingvon kisvahili, kiun oni povas paroli preskaŭ en la tuta Afriko kaj kiun Staĉjo lernis iom de zanzibaranoj, laborantaj ĉe la kanalo, estis videble, ke li devenis el iuj malproksimaj regionoj. Staĉjo decidis esplori lin ĉi rilate.
2050 Tanganjiko estis tro malproksime, restis do nur la supozo, ke la nacio de Kali havas siajn sidlokojn ie pli proksime. Pro tio renkontiĝo kun la homoj de Va hima ne estis tute malebla. Post la kelkhora vojaĝo la suno komencis malaltiĝi. La varmego rimarkeble malgrandiĝis.
2051 Staĉjo ankaŭ surgrimpis la rokon kaj, elŝovinte singarde la kapon super la rokrandon, komencis rigardi antaŭen. Nenio vualis al li la vidon foren, ĉar la antaŭa alta ĝangalo estis forbruligita, kaj la nova, kiu elkreskis el la nigriĝinta tero, havis apenaŭ kelkajn colojn da alteco.
2052 La suno, trapenetrante la foliaron de la baobabo, ĵetis vibrantajn lummakulojn sur iliajn brunajn dorsojn. Entute ili estis naŭ pecoj. La distanco estis ne pli granda ol cent paŝojn, sed la vento blovis de la bestoj al la intermonto, do ili paŝtis sin trankvile, suspektante neniun danĝeron.
2053 La knabo, ne laŭ la bezono, sed pro ĉasemo, trovinte la momenton, en kiu la besto turnis sin iom flanken, postsendis kuglon ankaŭ al ĝi. La bubalo post la pafo forte ekŝanceliĝis, sed ĝi penkuris plu, kaj antaŭ ol Staĉjo sukcesis ŝanĝi la pafaĵon, ĝi malaperis en la malebena grundo.
2054 Staĉjo alproksimiĝis al li, volante pli bone rigardi la beston, kaj granda estis lia miro, kiam post momento la juna negro donis al li per la sangmakulitaj manoj la ankoraŭ vaporantan hepaton de la antilopo. Aŭdinte tion, Nel ege maltrankviliĝis kaj deklaris, ke ŝi ne endormiĝos, ĝis Saba revenos.
2055 Kaj, dirante tion, li mem ne tro kredis je siaj propraj vortoj, ĉar li memoris, kion li legis pri la nekutima venĝemo de la afrika bubalo, kiu, eĉ grave vundita, ĉirkaŭkuras kaj embuskiĝas ĉe la vojeto, kiun iras la ĉasisto, kaj poste atakas neatendite, kaptas lin per la kornoj kaj suprenĵetas lin.
2056 Al Saba povus facile okazi io simila, ne parolante pri aliaj danĝeroj, kiuj minacis ĝin dum la vojo returne – nokte. Efektive baldaŭ noktiĝis. Kali kaj Mea aranĝis zeribon, ekbruligis la fajron kaj okupiĝis pri la vespermanĝo – Saba ne revenis. Nel ĉagreniĝis pli kaj pli kaj fine ŝi komencis plori.
2057 Nel iris do sub la tendon, sed de tempo al tempo ŝi elŝovis sian kapeton, demandante, ĉu Saba ne revenis. Ŝi endormiĝis nur post la noktomezo, kiam Mea eliris, por anstataŭi la knabon, kiu gardis ĉe la fajro. Kaj la koro premiĝis en li pro la malagrabla sento, kiun vekas ĉiam la homa maldankemo.
2058 Nel ĵetis teren la kombilon kaj volis kuri renkonte – sed la dornoj de la zeribo haltigis ŝin. Staĉjo komencis ilin rapide disĵeti, sed antaŭ ol li sukcesis malfermi la trairejon, aperis antaŭe Saba kaj post ĝi Kali, tiel brilanta kaj malseka pro roso, kvazaŭ li trafus en la plej abundan pluvon.
2059 Grandega ĝojo ekkaptis ambaŭ infanojn kaj kiam Kali, ne povante spiri pro granda laciĝo, troviĝis malantaŭ la zeribo, Nel ĵetis siajn blankajn manetojn sur lian nigran kolon kaj ĉirkaŭprenis lin kun la tuta forto. Tiamaniere estis rekompencita la sinofero de la nigra knabo.
2060 Kaj ne eĉ por momento venis en lian kapon la konscio, ke eble neniu vaganta kavaliro faris tiom por sia sinjorino, kiom li por tiu malgranda fratineto, – simple ŝajnis al li, ke tio, kion li faris, estis tute natura kaj komprenebla. Kaj ŝiaj okuloj nebuliĝis per malĝojo kaj sopiro.
2061 Staĉjo sciiĝis de Kali, ke antaŭ la dua pluvperiodo, t.e. aŭtune, danĝere estas nokti sub tiuj palmoj, ĉar tiam iliaj maturaj grandaj fruktoj deŝiriĝas neatendite kaj falas el sufiĉe granda alteco kun tia forto, ke ili povas mortigi homon kaj eĉ ĉevalon. Sed nun la fruktoj estis apenaŭ embrioj.
2062 Staĉjo pretigis kun Kali grandan provizon da brulaĵo, por ke ĝi sufiĉu por la tuta nokto, kaj ĉar de tempo al tempo ekleviĝis fortaj blovoj de varma vento, ili plifortigis la zeribon per palisetoj, kiujn la juna negro pintigis per la glavo de Gebhro kaj fiksis en la tero.
2063 Akompanis ilin la hurletado de ŝakaloj kaj diversaj aliaj nekonataj voĉoj, en kiuj speguliĝis la maltrankvilo kaj timo antaŭ tio, kio sub la vualo de la mallumo minacas ĉiun vivantan estajon en la arbaro. Subite ĉio eksilentis, ĉar en fora malproksimo aŭdiĝis la blekado de leono.
2064 La ĉevaloj, kiuj paŝtis sin apude en la mezo de la juna ĝangalo, komencis proksimiĝi al la fajro, saltetante per la kunligitaj antaŭaj piedoj, kaj eĉ la kutime kuraĝa Saba hirtigis la felon kaj kun subtirita vosto karese alpremiĝis al la homoj, serĉante videble ilian protekton.
2065 La blekado aŭdiĝis denove – kvazaŭ el sub la tero – profunda, peza, penplena, kvazaŭ la besto eligus ĝin el siaj gigantaj pulmoj kun granda peno. Ĝi iris malalte super la tero, alterne potenciĝis kaj mallaŭtiĝis, transirante de tempo al tempo en obtuzajn, ege malgajajn vekriojn.
2066 Nun Staĉjo komencis esplore aŭskulti. La branĉoj de la arbo ŝirmis la tendon kaj la tutan zeribon, do terenfalis ankoraŭ neniu guto, sed supre aŭdiĝis la foliar susuro. Ĉar la vaporplenan aeron ne movis eĉ la plej eta bloveto, oni povis facile diveni, ke la susuradon kaŭzas la falanta pluvo.
2067 Faladis pli kaj pli da gutoj, kaj fine tra la densaĵo enpenetris tutaj akvo fadenoj. La fajro fariĝis iom malpli hela. Vane Kali alĵetis tutajn faskojn da brulaĵo. La malsekaj branĉoj nur fumis, kaj de malsupre siblis la lignokarbo – kaj la flamo foje plifortiĝis kaj foje iom estingiĝis.
2068 La sangokoloraj zigzagoj de la fulmoj ĉiam disŝiris la nigran ĉielon. Sur la apudaj rokoj aperis iu stranga, blua bulo, kiu dum kelka tempo ruliĝis laŭlonge de la intermonto, poste elŝprucigis blindigan lumon kaj eksplodis kun tiel granda krako, kvazaŭ la rokoj polve disŝutiĝus pro la skuego.
2069 Staĉjo supozis, ke eble ankaŭ ili ŝirmis sin en la apuda arbaro antaŭ la fulmotondro, sed li estis tute certa, ke post ĝia paso ili revenos. La teruron de la situacio pligrandigis ankaŭ tio, ke la vento komplete forbalais la zeribon. Ĉio minacis per pereo. La pafilo de Staĉjo ne plu povis utili.
2070 Staĉjo tiel alkutimiĝis pensi pri Nel en ĉiu situacio, ke ankaŭ nun li volis antaŭ ĉio kontroli, ĉu ne minacas ŝin la malsuprenfalo, ĉu ŝi havas sufiĉan lokon kaj ĉu ŝi povas oportune kuŝi. Trankviligita ĉi rilate, li pripensis, kiamaniere li povus sekurigi ŝin kontraŭ la pluvo.
2071 Li timis, ke matene, post la uragano, malvarmiĝos, kiel tio okazis ĉiam dum la antaŭaj noktoj. Sed ĝis nun la ventobatoj estis pleje varmaj kaj same la pluvo. Mirigis Staĉjon nur ĝia persisteco, ĉar li sciis, ke la tropikaj fulmotondroj, ju pli forte ili furiozas, daŭras des pli mallonge.
2072 Nur post longa tempo la tondroj silentiĝis kaj la vento malfortiĝis, sed la pluvo ne ĉesis fali, ja ne tiel forte kiel antaŭe, sed peza kaj tiel densa, ke la foliaro donis kontraŭ ĝi neniun ŝirmon. De malsupre aŭdiĝis akvobruo, kvazaŭ la tuta ĝangalo transformiĝus en lagon.
2073 Staĉjo pensis, ke en la intermonto neeviteble atendus ilin la morto. Turmentis lin ankaŭ la penso, kio fariĝos kun Saba – kaj li ne kuraĝis paroli pri tio kun Nel. Tamen li havis iom da espero, ke la sprita hundo trovos sendanĝeran rifuĝejon inter la rokoj elstarantaj super la intermonto.
2074 Ne estis tamen eble helpi ĝin kiel ajn. Do ili sidis unu apud la alia, inter la disetenditaj branĉoj, malsekiĝante kaj atendante la tagiĝon. Post kelkaj horoj la aero komencis malvarmeti kaj fine ĉesis pluvi. La akvo defluis videble al la malaltaj lokoj, ĉar ne estis aŭdebla plaŭdado aŭ bruado.
2075 Ili sidis kvazaŭ malsekigitaj birdoj sur la branĉo, aŭskultante, kio okazas malsupre. Kaj tie dum kelka tempo daŭris la profunda silento, sed baldaŭ aŭdiĝis denove murmuroj, sonoj devenantaj kvazaŭ de sangotrinkado, de disŝirado de viandopecoj, kaj la ronka spirado kaj ĝemado de la monstroj.
2076 Li prenis tuj la pafilon kaj ekpafis el ĝi en la direkto de la sono. Sed respondis al li nur intermita, kolera blekego, post kio sekvis la krako de ostoj frakasitaj en potencaj makzeloj. En pli fora distanco brilis blue kaj ruĝe la okuloj de hienoj kaj ŝakaloj atendantaj sian vicon.
2077 La tero estis piedpremita, en kavoj troviĝis tutaj sangoflakoj. Staĉjon ekkaptis tia kolero, ke ĉi momente li preskaŭ deziris vidi la vilan kapon de la nokta rabisto, en kiun li povus sendi kuglon. Sed li devis prokrasti la venĝon ĝis pli malproksima tempo, ĉar nun li havis ion alian por aranĝi.
2078 La knabo supozis, ke ili devis kaŝiĝi en la arbaro, same kiel Saba, kies kadavron oni povis nenie vidi. La espero, ke la fidela samsortano ne fariĝis viktimo de la bestaj rabistoj, ĝojigis Staĉjon tiomgrade, ke li sentis pli grandan fidon, kaj lian ĝojon pligrandigis ankoraŭ la retrovo de la azeno.
2079 Staĉjo, rondirante la tendaron, rimarkis fine sur la moliĝinta tero la premspurojn de ĉevalaj hufoj. La postsignoj iris al la arbaro kaj poste ili direktiĝls al la intermonto. Estis feliĉa cirkonstanco, ĉar la kaptado de la ĉevaloj en la intermonto ne kaŭzis pli grandan malfacilaĵon.
2080 Je dekkelkaj paŝoj pli malproksime, troviĝis en la herbo la kunligaĵo, kiun unu el la ĉevaloj disŝiris dum la forkurado. Tiu devis kuri tiel foren, ke provizore oni devis ĝin opinii perdita. Sed la du aliajn Staĉjo rimarkis trans malalta ŝtonego, ne meze de la intermonto, sed tuj apud ĝia rando.
2081 Post momento lian atenton kaptis iu blanketa objekto implikita en volviĝanta kreskaĵo, kiu pendis el la kontraŭa rokmuro. Montriĝis, ke estis la tegmento de la tendo, kiun la ventobato portis ĝis tie kaj tiel enbatis en la densaĵon, ke la pluvakvo ne povis ĝin forkapti.
2082 Kaj ĝi estis tiel fiera pri si mem, ke Staĉjo apenaŭ sukcesis inklinigi ĝin, ke ĝi lasu ĉi loke la odoraĉan beston, kaj ne alportu ĝin donace al Nel. Sed ŝi kunmetis la manetojn kaj komencis lin plorpeti, ke ili vojaĝu plu, ĉar en ĉi tiu terura loko ŝi ne povos endormiĝi kaj certe malsaniĝos.
2083 Ŝi prenis ĝin sen plua rezisto, ĉar de post la tempo, kiam li mortigis sudananojn, ŝi timis lin iom, malgraŭ ĉiaj zorgoj, per kiuj li ĉirkaŭis ŝin kaj malgraŭ la boneco, kian li montris al ŝi. Poste ili eksidis por matenmanĝi kaj post laciga nokto la varmega buljono el numidaĵo gustis al ili bonege.
2084 Kali, kiu en tiaj aferoj estis sperta, asertis kategorie, ke la fajro devis esti alportita per la vento kaj ke de tiu tempo pasis jam dekkelkaj tagoj. Post tio ili ambaŭ komencis rigardi sciavide la kreskaĵaron, ĉar ĝis nun ili neniam preteriris la tropikan arbaron tiel proksime.
2085 La tero estis tie malseketa kaj mola, kovrita de malhel verdeta herbo, musko kaj filiko. Tie ĉi kaj tie kuŝis maljunaj putrintaj arbotrunkoj, kovritaj, kvazaŭ per tapiŝo, per belegaj orkideoj kun diverskoloraj floroj, similaj al papilioj, kaj kun same multkolora kaliko meze de la korolo.
2086 Malprofundaj fosaĵoj kaj terkavaĵoj estis kovritaj de filiko, kiu formis unu netraireblan densaĵon. La kreskaĵoj estis jen malaltaj kaj etenditaj, jen altaj, kun trunkoj ĉirkaŭvolvitaj kvazaŭ per ŝpinaĵo, atingantaj preskaŭ la unuajn arbobranĉojn kaj sterniĝantaj sub ili en delikata verda puntaĵo.
2087 Anstataŭ tio meze de arbopintoj disaŭdiĝis la plej strangaj voĉoj, similaj jen al resonoj, kiujn eligas la segilo, jen al la kaldronbatado, jen al cikoni klakado, jen al knarado de malnovaj pordoj, jen al manfrapado, al miaŭado de katoj, aŭ eĉ al laŭta, incitita homa interparolo.
2088 Sur la neĝoblanka fono de kaŭĉukaj volvorampaĵoj pretersaltis sporade kvazaŭ arbaraj fantomoj malgrandaj simietoj "funebruloj" tute nigraj, escepte de la blanka vosto, kun blankaj strioj je ambaŭ flankoj kaj tiaj vangharoj, ĉirkaŭantaj la karbokoloran vizaĝon. Staĉjo ridetis.
2089 Ĉe tio al li estis tre maloportune sidi virmaniere sur la plata kaj larĝa selo, kiun Hatim kaj Seki Tamala aranĝis por la etulino jam en Faŝodo. Li ne kuraĝis tamen moviĝi kaj kondukis la ĉevalon kiel eble plej malrapide nur por ne veki ŝin. Kaj laŭ sia kutimo li komencis glatumi sian stomakon.
2090 Pluirante al la fino de la intermonto, ĝi troviĝis ĉe la rando de la abismo, en kiu enfluas la rivero, kaj tiamaniere ĝi estis enfermita. Post kelka tempo la junaj vojaĝantoj trovis elirejon, sed sufiĉe krutan tiel ke oni devis deĉevaliĝi kaj konduki la bestojn post si.
2091 La giganta besto kuŝis sur la ventro kaj je la granda miro de Staĉjo ĝi ne leviĝis ĉe ilia vido; nur kiam Saba komencis alproksimiĝi al la rando de la intermonto kaj furioze boji, ĝi ekmovis por momento siajn grandegajn orelojn kaj levis sian rostron, sed tuj poste mallevis ĝin.
2092 Kaj efektive la elefanto estis malgrasiĝinta tiomgrade, ke ĝia spino formis laŭlonge de la korpo kvazaŭ elstarantan kombilon; ĝiaj flankoj estis enkaviĝintaj, sub la haŭto, malgraŭ ĝia dikeco, distingeble reliefiĝis la ripoj – kaj facile estis diveni, ke ĝi ne povas leviĝi pro manko de fortoj.
2093 Fine tamen "bvana kubva" ordonis al ili ĉesi, ĉar la suno malleviĝis jam forte kaj estis jam tempo komenci la konstruadon de la zeribo. Feliĉe tiu afero ne estis ĉi foje malfacila, ĉar la du flankoj de la triangula terlango estis tute neakireblaj, tiel ke necesis nur bari la trian.
2094 Ĝi diferencis ankaŭ de tiuj per la grandegaj kojndentoj, kiuj mezuris ĉirkaŭ kvin aŭ pli multe da futoj de longo kaj, kiel tion rimarkis jam Nel, per siaj imponaj orelegoj. Ĝiaj antaŭaj piedoj estis tre altaj, sed relative maldikaj, kion kaŭzis sendube la dekkelktaga fastado.
2095 Kaj la kara elefanto, kvazaŭ ĝi komprenus, pri kio temas, ĉesis tuj trinki kaj komencis surverŝi sin per akvo: unue ĝi surŝprucigis siajn krurojn, poste la dorson, kaj fine ambaŭ flankojn. Dume krepuskiĝis, do Staĉjo kondukis la knabineton al la zeribo, kie jam atendis ilin la vespermanĝo.
2096 Estis agrable spiri la malvarmetan aeron pro la najbareco de la akvofalo, aeron plenan de la odoro de ĝangalo kaj de freŝe rompitaj branĉoj. La malgranda, ruza virineto komprenis, ke ŝia fido flatos la knabon kaj ke de tiu tempo li komencos ĉiam pripensi, kiamaniere liberigi la elefanton.
2097 Nel eĉ asertis, ke ĝiaj antaŭaj piedoj plidikiĝis dum unu nokto, kaj ŝi komencis malsuprenpuŝi la nutraĵon kun tia fervoro, ke Staĉjo devis haltigi ŝin, kaj fine, kiam ŝi tro laciĝis, anstataŭi ŝin en la laboro. Ili ambaŭ amuziĝis bonege, kaj precipe ridigis ilin la "kapricoj" de la elefanto.
2098 Kaj montriĝis, ke li bone faris, ĉar la giganta arbo estis delonge enloĝata de tiaj gemastroj, je kies gastamo oni ne povis kalkuli. Du malfermaĵoj estis en la arbo: unu vasta, duonon de metro super la tero, la dua malpli granda, ĉirkaŭ en alteco de unua etaĝo en urbaj domoj.
2099 Nur kiam la fumo atingis ĝiajn naztruojn, ĝi vekiĝis kaj ekpensis pri sia savo. Ĉe la vido de la ferkolora korpaĉo, kiu kvazaŭ grandega risorto saltis el la fumanta arbotruego, Staĉjo ekkaptis Nel'on per la brakoj kaj komencis forkuri kun ŝi en la direkto de la malfermita ĝangalo.
2100 Sed la amfibio, mem ekterurita, ne intencis postkuri ilin; anstataŭ tio, tordiĝante meze de la herbo kaj disstarigitaj pakaĵoj, ĝi forkuradis kun grandega rapideco en la direkto de la intermonto, volante kaŝi sin inter rokrompaĵoj kaj fendaĵoj. La infanoj retrankviliĝis.
2101 Post momento ĝi aperis duafoje kaj ree malsuprenfalis. La infanoj, alkurinte ĝis la rando, vidis kun mirego, ke ilia nova amiko, la elefanto, ludis tiamaniere kun la boa serpento kaj, sendinte ĝin unue en dufojan aerveturon, nun piedpremis ĝian kapon per sia giganta, ŝtiposimila piedego.
2102 Tiun spektaklon la infanoj akceptis per aplaŭdoj kaj rido. Nel revenis kelkfoje por novaj provizoj, ne ĉesante aserti ĉe ĉiu figo, ke la elefanto estas jam komplete malsovaĝa kaj ke ŝi povus eĉ nun malsupreniri al ĝi. Aŭdinte tion, Nel komencis tuj kaĵoli kvazaŭ juna katineto.
2103 La projekto ekloĝi en la baobabo, kiu povos doni ŝirmon ne sole kontraŭ la pluvo, sed ankaŭ kontraŭ sovaĝaj bestoj, tre plaĉis al la negro, sed la ago de la elefanto tute ne gajnis lian aprobon. Post tio ili ambaŭ iris al la baobabo kaj okupiĝis pri la aranĝo de loĝejo.
2104 Kali serĉis ĉe la rivero platan ŝtonon, en grandeco de granda kribrilo kaj, metinte ĝin en la trunkon, ŝutis sur ĝin ardantajn lignokarbojn. Poste li alŝutis pli kaj pli da novaj ardaĵoj, atentante nur, ke ne ekbrulu la putrintaĵo interne de la trunko kaj ne kaŭzu la brulon de la tuta arbo mem.
2105 Tiujn, kiuj malsuprenfalis en la herbon el la arboŝelo kaj el pli malaltaj branĉoj, Kali dispremis senkompate per ŝtonoj, rigardante ĉe tio ĉiam al la supra kaj malsupra arbokavaĵoj, kvazaŭ li timus, ke baldaŭ eliĝos el unu de ili ankoraŭ io nova. Staĉjo ekmovis la brakojn.
2106 La malsupra malfermaĵo estis la pordo, la supra la fenestro, dank'al kio en la tre vasta trunko estis nek mallume, nek sufoke. Helpe de tendotuko Staĉjo decidis dividi la tutaĵon en du ĉambrojn, el kiuj la unuan li destinis por Nel kaj Mea, la duan por si mem, Kali kaj Saba.
2107 Ĉi tie la vento plurfoje dispelis la ariĝintajn nubojn, kiuj surverŝis la teron abunde, post kio denove ekbrilis la suno, brilanta kvazaŭ freŝe banita, kaj superŝutis per ora lumo la rokojn, la riveron, la arbojn kaj la tutan ĝangalon. La herbo kreskis preskaŭ antaŭ la okuloj.
2108 La arboj kovriĝis per abunda foliaro kaj, antaŭ ol defalis la malnova frukto, formiĝis ĝermoj por la nova. Kaŭze de la ofte ŝvebantaj akveroj la aero fariĝis tiom travidebla, ke eĉ la malproksimaj objektoj estis tute distingeblaj kaj la okuloj povis atingi nemezureblan malproksimon.
2109 El inuindejoj, kiujn la rivero faris pli malsupre de la akvofalo, aŭdiĝis la maltrankvila kvakado de ranoj kaj la melankoliaj voĉoj de bufoj. Sed kiam la stelhava ĉielo kovriĝis per nuboj kaj komencis pluvi, iĝis tre mallume kaj en la interno de la baobabo tiel nigre kiel en kelo.
2110 La lumo, brilanta el tiu fenestro kaj videbla de malproksime meze de la mallumo, forpelis sovaĝajn bestojn, sed anstataŭe ĝi altiris vespertojn kaj eĉ birdojn. Fine Kali devis aranĝi en la malfermaĵo kvazaŭ ŝirmilon el dornoj, similan al tiu, per kiu li fermis por la nokto la malsuprajn malfermaĵon.
2111 Sed dum la tago, se estis bela vetero, la infanoj forlasis "Krakovon" kaj vagadis tra la tuta terlango. Staĉjo ĉasis antilopojn kaj strutojn, kiuj are aperis apud la malsupra rivero, kaj Nel vizitis sian elefanton, kiu trumpetadis komence pro nutraĵo kaj poste, kiam ĝi enuis sen sia eta amikino.
2112 Okupita pri la preparado de la tagmanĝo Mea ne rimarkis ŝian foriron, kaj la knabineto, kolektante dumvoje florojn de speciala speco de begonio, kiu kreskis abunde inter la rokoj, alproksimiĝis al la deklivo, tra kiu ili eliris iam el la intermonto, kaj malsuprenirinte ŝi jam troviĝis apud la roko.
2113 La giganta ŝtono, deŝirita de la natura roko, fermis la elirejon de la intermonto kiel antaŭe. Sed Nel rimarkis, ke inter ĝi kaj la roko estas trairejo, tiel larĝa, ke eĉ plenkreskulo facile povus tie trapremiĝi. Dum momento ŝi hezitis, poste ŝi trairis kaj troviĝis transe.
2114 Tamen, ĉar ŝi tre bedaŭris la kompatindan grandegulon, do senpripense, ekkaŭrinte ĉe ĝia piedego, ŝi komencis eltiri delikate antaŭ ĉio la pli grandajn kaj poste la malpli grandajn dornojn, dume ne ĉesante babileti kaj certigi la elefanton, ke ŝi lasos neniun dornon en ĝiaj piedoj.
2115 Sed dume Staĉjo revenis de la ĉasado kaj komencis tuj demandi la negrinon, kie estas la fraŭlineto. Ricevinte respondon, ke ŝi verŝajne estas en la arbo, li estis jam enrigardonta en la internon de la baobabo, kiam subite ŝajnis al li, ke li aŭdas ŝian voĉon en la intermonto.
2116 Kaj ŝi komencis senkulpigi sin, ke ŝi faris nenion malbonan, ĉar la elefanto estas bona kaj jam tute malsovaĝa; ke ŝi volis nur unufoje rigardi ĝin kaj reveni, sed ĝi retenis ŝin kaj komencis kun ŝi ludi; ke ĝi balancis ŝin tre singarde kaj ke, se Staĉjo tion volas, ĝi ankaŭ lin balancos.
2117 Kaj, pendiginte siajn piedojn sur la frunton de la elefanto, li ĉirkaŭprenis per ili rostron kaj glitis teren kvazaŭ laŭlonge de arbotrunko. Post kio ili ambaŭ okupiĝis denove pri la elŝirado de la restintaj dornoj el la piedoj de la elefanto, kiu montris ĉe tiu operacio eksterordinaran paciencon.
2118 Sub la influo de tiu minaco la knabineto plenumis la ordonon, tiom pli, ĉar havante jam senliman fidon al la elefanto, ŝi estis certa, ke ĝi nenial faros al Staĉjo ion malbonan. Kaj la knabo staris en distanco de kvar paŝoj de la grandegulo, ne fortirante de ĝi sian akran rigardon.
2119 La oreloj de la elefanto moviĝis kelkfoje, la malgrandaj okuloj ekbrilis iel strange kaj la rostro subite suprenleviĝis. Staĉjo sentis, ke li paliĝas. Sed la koloso neatendite returniĝis al la rando de la intermonto, kie ĝi kutimis vidi Nel'on kaj komencis tiel malgaje trumpeti, kiel neniam antaŭe.
2120 Nel malsekiĝis ĝis la ostmodelo, kvankam Staĉjo ĉirakaŭvolvis ŝin en sian veston. Interne de la arbo li ordonis al la negrino tuj alivesti ŝin – kaj li mem antaŭ ĉio malligis en la vira ĉambro la hundon, kiun li antaŭe devis alligi, timante, ke ĝi sekvos liajn suprojn kaj fortimigos la ĉasbestojn.
2121 Nur sur la fundo de la boteleto, kiun donis al li la misiisto en Kartumo, kaŝiĝis iomete da blanka pulvoro, sed tiom malmulte, ke ĝi povus sufiĉi apenaŭ por la blankigo de fingropinto. Tamen li decidis enverŝi en la boteleton varman akvon kaj doni al Nel tiun fluidaĵon por trinki.
2122 Mea, edukita en la regionoj de la Blua Nilo, estis bone informita pri fiŝspecoj kaj tuj diris, ke ili estas bongustaj kaj ke vespere ili elsaltas tre alte super la akvonivelon. Kaj efektive ĉe ilia preparado montriĝis, ke ili estas pro tio malpezaj, ĉar interne ili havas grandajn aervezikojn.
2123 Staĉjo prenis unu el tiaj vezikoj, kiu egalis al granda pomo, kaj alportis al Nel, por montri ĝin. Kaj efektive, la elefanto, pro sopiro al Nel kaj eble al ambaŭ infanoj, trumpetis tiel laŭte, ke la tuta intermonto tremis, kune kun la proksimaj arboj. Dume ili alvenis al la rando de la intermonto.
2124 Verdire li jam delonge trovis la rimedon por tio, sed ĝi postulis tiel grandan oferon, ke li pense luktis, ĉu uzi ĝin kaj pro tio li prokrastis tion de tago al tago. Ĉar li havis neniun, kun kiu li povis priparoli tion, li decidis malkaŝi antaŭ Nel sian sekreton, kvankam li ĉiam opiniis ŝin infano.
2125 Ili estis ja tiom multaj, ke eble nur unu King povus ĉion ĉi penporti. Sed por liberigi ĝin, oni devis oferi almenaŭ du trionojn de la ŝargaĵoj. Pli kaj pli grandaj zorgoj ariĝis super la kapo de Staĉjo, similaj al tiuj nuboj, kiuj ne ĉesis trinkigi la ĝangalon per la pluvo.
2126 Staĉjo jam havis ne la plej malgrandan dubon, ke ŝi malsaniĝis je febro. Li tuj ordonis al Mea konduki ŝin al la arbo, senvestigi kaj kuŝigi ŝin, poste li kovris ŝin kiel eble plej zorge, ĉar li vidis en Kartumo kaj Faŝodo, ke malsanuloj je febro kovriĝis per ŝafofeloj por bone elŝviti.
2127 Li decidis sidi ĉe Nel dum la tuta nokto kaj trinkigi ŝin per mielakvo. Sed ŝi komence ne volis trinki. Ĉe la lumo de la lampeto pendigita interne de la arbo, Staĉjo rimarkis ŝiajn brilantajn pupilojn. Post momento ŝi komencis plendi pri varmego, kaj samtempe ŝi tremis sub la feltaĵoj kaj plejdo.
2128 Kun timo li rimarkis, ke la knabineto rigardis la envenantan negrinon, kiu alportis varman akvon, kvazaŭ kun ia miro kaj eĉ kun timo kaj ŝajnis ne rekoni ŝin. Kun Staĉjo tamen ŝi interparolis konscie. Ŝi diris al li, ke ŝi ne povis kuŝi kaj petis, ke li permesu al ŝi leviĝi kaj iradi.
2129 Mea, sidanta ĉe la alia flanko de la arbo, ĉiumomente tuŝis pecojn da eburo en siaj oreloj, por defendi sin tiamaniere kontraŭ la dormemo. Regis kompleta silento, nur de la disfluejo ĉe la malsupra riverfluo oni aŭdis la melankolian kvakadon de ranoj kaj bufoj. Subite Nel leviĝis sur la kuŝejo.
2130 Al Staĉjo ŝajnis ĉi momente, ke miloj da formikoj troviĝas sur lia tuta korpo. Efektive tio estis jam delonge pasinta, sed revenis kiel ondo superbordiĝinta kaj ree plenigis per teruro la pensojn de la malsana infano. Ĉiuj vortoj de trankviligo montriĝis vanaj. La okuloj de Nel larĝiĝis pli kaj pli.
2131 Poste ŝi komencis ĵeti sin, kiel fiŝo eligita el la akvo kaj tio daŭris preskaŭ ĝis la tagiĝo. Nur tiam ŝiaj fortoj tute elĉerpiĝis kaj la kapeto malleviĝis sur la kuŝejon. Post kio ŝi fermis la okulojn. En la unua momento Staĉjo ege teruriĝis, ĉar li pensis, ke ŝi mortis.
2132 Sed vidante, ke Nel spiras, li iomete trankviliĝis, kaj li komencis kore preĝi por ŝi. Kaj dume la suno saltis el trans la rokoj de la intermonto, kaj fariĝis tago. La elefanto postulis jam la matenmanĝon, kaj de la disfluejo, kiun formis la rivero, aŭdiĝis la voĉoj de la akva birdaro.
2133 Sed li reakiris baldaŭ bonan fidon, ĉar la hieraŭ oferita viando malaperis. Envere ĝin povis forkapti iu ŝakalo, sed povis ankaŭ esti Mzimu preninta sur sin la formon de ŝakalo. Kali informis Staĉjon pri tiu favora okazintaĵo, sed tiu rigardis lin, kvazaŭ li tute ne komprenus lin, kaj iris plu.
2134 La knabineto sentis sin iom pli forta, kaj kiam la densa kaj forta buljono refreŝigis ankoraŭ ŝiajn fortojn, ŝi leviĝis kaj eliris eksteren, volante rigardi la elefanton kaj la sunon. Sed nur nun, ĉe la taglumo, oni povis precize vidi, kian detruon faris en ŝi tiu unu febroplena nokto.
2135 Eĉ ŝiaj pupiloj ŝajnis esti pli palaj ol kutime. Montriĝis ankaŭ, ke spite al ŝiaj certigoj, kiujn ŝi donis al Staĉjo, ke ŝi sentas sin sufiĉe forta – kaj malgraŭ sufiĉe granda ujo da buljono, kiun ŝi eltrinkis tuj post la vekiĝo, ŝi apenaŭ povis atingi la intermonton per propra forto.
2136 Stacjo pensis kun malespero pri la dua atako kaj pri tio, ke li posedas nek medikamentojn nek aliajn rimedojn, por kontraŭbatali la malsaniĝon. Kaj dume la pluvo surverŝis la teron dekfoje dum unu tago, pligrandigante la malsekecon de la aero. Komenciĝis malfacilaj kaj timoplenaj tagoj de atendado.
2137 Ofte li ree riproĉis sin, ke li nesufiĉe gardis ŝin, ke li ne estis por ŝi sufiĉe bona, kaj tiam premis lian koron tia malĝojo, ke li volis mordi siajn proprajn fingrojn. Lia malfeliĉo estis simple tro granda. Kaj Nel dormis nun preskaŭ senĉese, kaj eble tio subtenis ŝian vivon.
2138 Okazis tamen, ke ŝi baldaŭ endormiĝis sur liaj brakoj. Ŝi jam sciis, ke ŝi estas grave malsana kaj ke ŝi povas morti ĉiumomente. Dum ŝia plivigleco ŝi parolis kun Staĉjo pri tio, kaj ĉiam kun ploro, ĉar ŝi timis la morton. Kaj li povis nenion plu diri, ĉar lia animo hurlis.
2139 Staĉjo tuj metis la manplaton super la okulojn kaj streĉis sian rigardon en la indikita direkto. Efektive li vidis, ĉe la ruĝeta brilo de la jam malalte staranta suno, fumstrion ŝvebantan malproksime meze de la ĝangalo, inter la suproj de du ankoraŭ pli malproksimaj, sufiĉe altaj montetoj.
2140 Subite li sentis la neforigeblan deziron rigardi Nel'on kaj iris al la arbo. Survoje li ordonis al Kali, ke li estingu la fajron kaj ne kuraĝu fari ĝin en la nokto, post kio li eniris la internon de la arbo. Kaj ŝi montris sur la fingreto, kiel malmulte ŝi estus tiam mortpreta.
2141 Antaŭe li primeditis, ĉu tiu fumo sur la suda flanko devas nepre deveni el la tendaro de Smaino. Envere povis esti derviŝoj, sed samverŝajne povis esti araboj el regionoj de la oceanbordoj, kiuj faris grandajn ekspediciojn en la internon de la kontinento, por havigi al si eburon kaj sklavojn.
2142 Evidente, ĉio ĉi ne estis sendaĝera, eĉ povis montriĝi pereiga, sed ankaŭ povis fariĝi sava zono por eliĝi el tiu afrika dronejo. Staĉjo komencis fine miri, kial la ebleco de renkontiĝo kun Smaino lin tiom terurigis, kaj ĉar temis pri rapida savo por Nel, li decidis ekiri ankoraŭ dum tiu nokto.
2143 Restinte sola, li pripensis ankoraŭ dum momento, ĉu ne estus bone kunpreni la azenon. Tio estus pli sekura, ĉar la leonoj en Afriko, same kiel la tigroj en Hindujo, okaze de renkontiĝo kun homo rajdanta sur ĉevalo aŭ azeno, ĵetas sin ĉiam sur la beston, ne sur la homon.
2144 Feliĉe, post kelkdekoj da paŝoj aperadis termontetoj de termitoj, altaj ofte dekkelkajn futojn. Staĉjo singarde starigis la pafilon apud ĉiu termonteto, poste li surgrimpis ĝian pinton – kaj, vidinte la montetojn, kiuj desegniĝis nigre sur la ĉielfono, li malsuprenrampis kaj iris plu.
2145 Staĉjo devis ĉion atenti, ĉion aŭskulti, gardi, ĉirkaŭrigardi ĉiuflanken, ĉiusekunde movi la kapon kaj teni la pafilon pafpreta. Ĉiam ŝajnis al li, ke io alproksimiĝas, ŝteliras, insidas. De tempo al tempo li aŭdis moviĝantajn herbojn kaj la subitan piedbatadon de forkurantaj bestoj.
2146 Staĉjo grimpadis sur la termontetojn ne ĉiam por konvinkiĝi, ĉu li iras en ĝusta direkto, sed ankaŭ por viŝi malvarman ŝviton de sur sia frunto, por respiri kaj atendi, ĝis trankviliĝos lia tro rapide batanta koro. Li estis ĉe tio jam tiel laca, ke li apenaŭ povis stari sur la piedoj.
2147 Ĉe la lunlumo li rimarkis ilin kvin. Por derviŝoj tiu nombro estis sufiĉe malgranda, sed li supozis, ke la aliaj estis kaŝitaj eble en la altaj herboj. Mirigis lin nur, ke ĉe ili estas nenia gardo, ke tiuj gardoj ne bruligas fajron sur altaĵo por fortimigi sovaĝajn bestojn.
2148 Sed li dankis al Dio, ke tiel estis, ĉar li tute nerimarkita povis ŝoviĝi antaŭen. La rebrilo sur la rokoj fariĝis pli kaj pli klara. Antaŭ ol pasis kvaronhoro, Staĉjo troviĝis en la loko, en kiu la kontraŭkuŝanta roko estis plej forte lumigita, kio montris, ke ĉe ĝia bazo devas bruli la fajro.
2149 En unu momento Staĉjo malsuprenŝoviĝis laŭ la deklivo ĝis la fundo de la intermonto. Pro laciĝo kaj kortuŝo li povis eligi dum kelka tempo eĉ ne unu vorton, kaj malfacile spirante li staris, antaŭ la viro kuŝanta sur la lito, kiu ankaŭ silentis kaj rigardis lin kun mirego simila al senkonscio.
2150 Sed pluajn vortojn interrompis al li la hufbatado de la ĉevaloj, kiuj, teruriĝinte pro io en la ĝangalo kaj saltetante sur siaj kunligitaj piedoj, alproksimiĝis al la rando de la intermonto, ĉar ili volis esti pli proksimaj al la homoj kaj la lumo. Kaj li duonfermis la okulojn.
2151 Tiuj bildoj miksiĝis kun la senĉesa pensado pri Nel. Li imagis, kiel ŝi miros, ekvidinte morgaŭ la tutan boteleton da kinino kaj ke ŝi opinios lin miraklisto. "Ho, – li diris al si mem – se mi malkuraĝiĝus kaj ne irus konvinkiĝi, de kie devenas tiu fumo, mi riproĉus tion al mi dum la tuta vivo".
2152 Nun necesis esti pli atenta, ĉar la inundejo formis samtempe akvotrinkejon, al kiu devis nepre veni ĉiu najbara besto. Aliloke la riverbordoj estis krutaj kaj malfacile alireblaj. Sed estis jam tro malfrue kaj la rabobestoj videble kaŝiĝis post la nokta ĉasado en rokaj kavernoj.
2153 Sed en lia voĉo estis pli da ĝojo ol miro, ĉar li tiel kredis je la potenco de Staĉjo, ke li eĉ ne tro mirus, se tiu estus kreinta la ĉevalon antaŭ liaj okuloj. Sed ĉar la ĝojo manifestiĝas ĉe la negroj per rido, li komencis per manplatoj bati siajn koksojn kaj ridi kiel freneza.
2154 Tiel dirante, li forlasis la mirigitan knabineton kaj iris al la "vira apartaĵo". Li elektis el la figoj la plej malgrandan, kavigis ĝin kaj enŝutis en ĝian internon iom da kinino, atentante ke la dozo ne estu pli granda ol en tiuj pulvoroj, kiujn li ricevis en Kartumo.
2155 Staĉjo komencis observi la dormantojn kun kompato kaj teruro. Iliaj korpoj estis grizkoloraj, kio ĉe negroj signifas palecon. Unuj havis la okulojn fermitaj, aliaj duonfermitaj, sed ankaŭ tiuj lastaj dormis profunde, ĉar iliaj pupiloj estis sensentaj je lumo. Al kelkaj ŝvelis la genuoj.
2156 Iliaj manoj kaj piedoj senĉese tremis tre rapide. Bluaj grandaj muŝoj sidis dense sur iliaj okuloj kaj lipoj. La suno transiris jam al la orienta flanko de la ĉielo, sed jam antaŭ la vespero Linde finrakontis al Staĉjo sian historion. Li estis filo de komercisto el Zuriko.
2157 Lia patro eksterordinare riĉiĝis per komercado pri silko. Li ebligis al la filo studadon, ke li estu inĝeniero, sed al la juna Henriko jam de fruaj jaroj plaĉis vojaĝoj. Fininte la studojn en politekniko kaj heredinte la tutan gepatran havaĵon, li entreprenis la unuan vojaĝon al Egiptujo.
2158 Tio okazis tuj apud la tendaro kaj en ĉeesto de Nasibu, kiu, disŝirinte sian propran ĉemizon kaj farinte el ĝi bandaĝon, sukcesis haltigi la sangadon kaj konduki la vunditon al la tendo. Sed dumvoje pro la interna sangado formiĝis koagulaĵoj kaj la malsanulon minacis gangreno.
2159 Staĉjo volis lin nepre rebandaĝi kaj deklaris, ke li ĉiutage revenos aŭ, por ne lasi Nel'on nur sub la gardo de du nigruloj, li transportos lin inter du ĉevaloj sur disetenditaj feltaĵoj sur la terlangon al "Krakovo". Linde konsentis lian helpon pri bandaĝado, sed ne volis esti transportata.
2160 Staĉjo iris laŭlonge de la ŝtonmuro, haltis antaŭ ĉiu negro, aspergis ĉies frunton per akvo kaj eldiris super li la sakramentajn vortojn. Kaj ili dormis kun tremantaj manoj kaj piedoj, kun la kapoj malsuprenlasitaj aŭ suprenlevitaj, ankoraŭ vivantaj kaj jam similaj al kadavroj.
2161 Tiun tagon la ĉielo estis sennuba, altvolba, grizlazura kaj kvazaŭ malgaja. Linde estis ankoraŭ plenkonscia, sed iĝis pli kaj pli malforta. Post ŝanĝo de la bandaĝo li enmanigis al Staĉjo paperojn enfermitajn en lada skatolo kaj konfidis ilin al lia speciala zorgo. Poste li diris nenion plu.
2162 Staĉjo forlasis ŝin ĉiam nevolonte kaj kun timo, kaj forrajdante, li ne permesis al ŝi eliri el la arbo. Tiucele li fermadis la malfermaĵon per dornohavaj branĉoj de akacio. Sed pro la multaj laboroj, kiuj okupis lin, li estis devigita lasi ŝin sub la gardo de Mea, Nasibu kaj Saba.
2163 Sed nur post dek tagoj ĉiuj pakaĵoj estis dispartigitaj: la malpli bezonaj kaŝitaj en kavernoj, la pli necesaj alportitaj al "Krakovo". La ĉevaloj estis same kondukitaj al la terlango, kaj sur la ĉevaloj oni transportis sufiĉan nombron da remingtonaj pafiloj, kiujn poste devis porti King.
2164 Post du semajnoj restis jam nur unu, sed ankaŭ tiu mortis baldaŭ dum la dormado pro granda elĉerpiĝo. Alvenis fine la tempo por krevigi la rokon kaj liberigi King. Ĝi estis jam tiel malsovaĝiĝinta, ke je ordono de Staĉjo ĝi kaptis lin per la rostro kaj metis lin sur sian nukon.
2165 Sed de tempo al tempo King neatendite surverŝis la hundon per akvo, kion tiu opiniis tute malbona ŝerco. La infanoj ĝojis speciale pro tio, ke la inteligenta kaj kapabla besto komprenis preskaŭ ĉion, kion oni postulis de ĝi kaj reagis je ĉiu ordono, je ĉiu komisio, eĉ je ĉiu signo.
2166 Nel timis, ke King tro teruriĝos, sed la knabo trankviligis ŝin antaŭ ĉio per tio, ke li elektis la tagon, en kiu matene trapasis fulmotondro, kaj due per la certigo, ke la sovaĝaj elefantoj ofte aŭdas la bruegon de tondroj, kiam la ĉielaj elementoj furiozas super la ĝangalo.
2167 Unu duono de la kalkhava roko disŝutiĝis je etaj rompaĵoj, la dua krevis je dekkelkaj pli malpli grandaj pecoj, kiujn la eksplodoforto disĵetis sur sufiĉe granda spaco. La elefanto estis libera. La ĝojplena knabo saltis nun sur la randon de la bordo, kie li jam trovis Nel'on kune kun Mea kaj Kali.
2168 Sed kiam Nel komencis ĝin voki, ĝi tuj ĉesis movi la orelojn. Do ŝi alproksimiĝis al ĝi tra la malfermita trairejo, ĉar ĝi jam tute trankviliĝis. Pli multe tamen ol King teruriĝis la ĉevaloj, el kiuj du forkuris en la ĝangalon, tiel ke Kali trovis ilin nur tuj antaŭ la sunsubiro.
2169 La koloso sekvis ŝin obeeme, kiel malgranda hundeto, kaj poste ĝi banis sin en la rivero kaj ĝi mem pensis pri sia vespermanĝo, nome tiamaniere, ke apoginte sian kapon al granda sikomoro, ĝi rompis ĝin kiel malfortan kanon, kaj poste ĝi zorge formanĝis ĉiujn fruktojn kaj foliojn.
2170 Sed ĝi revenis vespere al la arbo kaj, enŝovante de tempo al tempo sian longan rostron tra la malfermaĵo, ĝi serĉis Nel'on tiel fervore kaj trudeme, ke fine Staĉjo devis doni al ĝi sufiĉan frapon sur la rostro. La pluva sezono, t.n. "massiko", estis jam baldaŭ finiĝonta.
2171 Venis ankoraŭ tagoj sensunaj kaj eĉ pluvoriĉaj, sed aperis ankaŭ tute sennubaj. Staĉjo decidis transloĝiĝi sur la monton indikitan de Linde, kaj sian decidon li efektivigis baldaŭ post la liberigo de King. La sanstato de Nel ne plu malhelpis, ĉar ŝi fartis nekompareble pli bone.
2172 Dank' al tio ili ne bezonis transatendi la tempon de la deka ĝis la tria posttagmeze, ĝis pasos la granda varmego – kaj ili povis pli longe rajdi, ol karavanoj kutime faras tion. La vojo ne estis longa kaj kelkajn horojn antaŭ la sunsubiro Staĉjo jam ekvidis la monton, al kiu ili celis.
2173 En la malproksimo konturiĝis sur la ĉielfono longa ĉeno de aliaj pintoj, kaj ĝi staris pli proksime kaj aparte, kvazaŭ insulo en la ĝangalmaro. Kiam ili venis pli proksimen, montriĝis, ke ĝiajn krutajn flankojn surverŝas kurbiĝo de la sama rivero, apud kiu ili sidis antaŭe.
2174 De tiu tempo forpasis jam multaj semajnoj, sed en la kabanoj odoris ĉiam je formika acido. Tio kaŭzis, ke en la kabanoj estis videblaj nek nigraj grandaj blatoj, kiuj kutime svarmas en negraj argildometoj, nek araneoj, nek skorpioj, nek aliaj plej etaj insektoj. Ĉion forigis la terura "siafu".
2175 Oni povis esti certa, ke sur la tuta supro estas nek unu serpento, ĉar eĉ la boa serpentoj fariĝas viktimojn de tiuj nedeteneblaj malgrandaj batalantoj. Post la enkonduko de Nel kaj Mea en la kabanon de la estro Staĉjo ordonis al Kali kaj Nasibu forigi ĉiujn homajn ostojn.
2176 La ĝenerala trarigardo donis tre favoran impreson. Antaŭ ĉio koncerne la sekurecon la monto Linde estis kvazaŭ la plej bone elektita loko en la tuta Afriko. Ĝiaj deklivoj montriĝis alireblaj eble nur por ĉimpanzoj. Leonoj kaj panteroj ne povis surgrimpi ĝian platan supraĵon.
2177 De la oriento grizbluis la montaro de Karamojo. Sude estis videblaj grandaj altaĵoj, kiuj, se oni konkludis laŭ ilia malhela koloro, devis esti kovritaj per arbaro. Kontraŭe de la okcidenta flanko la vido kuris ĝis la horizonta limo, kie la ĝangalo kontaktis kun la ĉielo.
2178 En la lokoj, kie la herbo ne estis ankoraŭ tro alta, eĉ per nuraj okuloj oni povis vidi tutajn arojn da antilopoj kaj zebroj, aŭ arojn da elefantoj kaj bubaloj. Tie ĉi kaj tie ĝirafoj distranĉis la grizverdan supraĵon de la ĝangalo, kiel ŝipoj distranĉas la ondaron de maro.
2179 Tuj apud la rivero ludis dekkelkaj masklaj akvokaproj, kaj aliaj elakvigis de tempo al tempo siajn kornohavajn kapojn el la profundaĵo. Tie, kie la akvo estis trankvila, elsaltis super ĝin tiuj fiŝoj, kiujn kaptis Kali kaj, brilante kvazaŭ arĝentaj steloj en la aero, ili ree subakviĝis.
2180 Do Staĉjo komencis al ŝi klarigi siajn projektojn kaj esperojn. Li surskribos sur ĉiu flugdrako iliajn nomojn, kaj informojn, ke ili forŝiriĝis el la manoj de la derviŝoj, ankaŭ kie ili estas kaj kien ili iras. Krom tio li skribos, ke ili petas pri tuja helpo kaj forsendo de depeŝo al Port Saido.
2181 Sentante al krokodiloj ian denaskan malamon, King postkuris ilin, kaj kiam ili troviĝis en malprofunda akvo, ĝi kaptis ilin per sia rostro, elĵetis ilin sur la bordon kaj piedpremis ilin pasie. En la reto troviĝis ofte ankaŭ testudoj, el kiuj la junaj ekzilitoj kuiris al si bonegan buljonon.
2182 Nur post ia tempo Staĉjo eltrovis, ke oni devas sekigi ilin en la ombro. Tamen li ofte perdis la paciencon. Se li tute ne rezignis pri la fabrikado de la flugdrakoj el tiu materialo, tio estis pro tio, ke li opiniis ilin pli malpezaj ol tiuj el papero kaj pli rezistaj kontraŭ la pluvo.
2183 Kaj kiam Staĉjo detranĉis la ŝnureton ĝi forflugis, kondukita per forta aerblovo, en direkto al la montaro Karamojo. Staĉjo kontrolis ĝian flugon helpe de lorno, ĝis ĝi fariĝis malgranda kvazaŭ papilio, muŝo, kaj fine fariĝis tute malvidebla sur la pala bluo de la ĉielo.
2184 Tiu suprenleviĝis ankoraŭ pli rapide, sed, verŝajne kaŭze de la travideblaj membranoj, baldaŭ malaperis el la okuloj. Sed Nel laboris kun tia fervoro, ke fine ŝiaj malgrandaj fingretoj fariĝis tiel lertaj, ke nek Staĉjo, nek Mea povis superi ŝin en tiu laboro. Fortoj nun ne mankis al ŝi.
2185 La tempolimo, en kiu povis aperi la tria, jam morta paroksismo de la febro, jam pasis senrevene. Tiun tagon Staĉjo kaŝiĝis en la densaĵo de bananarboj kaj ploris pro ĝojo. Post du semajnoj de ilia restado sur la monto li rimarkis, ke la "bona Mzimu" aspektis tute alie, ol antaŭe en la ĝangalo.
2186 La vangoj fariĝis plenaj; la haŭtkoloro el flava kaj diafana iĝis ree roza, kaj sub la abunda hartufo brilaj okuloj rigardis gaje en la mondon. La knabo benis la malvarmetajn noktojn, la travideblan fontakvon, la farunon el sekaj bananoj, kaj antaŭ ĉio ilian savinton Linde.
2187 Li mem maldikiĝis kaj malheliĝis, kio estis la pruvo, ke la febro ne kaptos lin, ĉar personoj malsanaj je ĝi ne povas sunbruniĝi. Ankaŭ li kreskis kaj fortiĝis. La movado kaj fizika laboro potencigis en li bravecon kaj forton. La muskoloj de liaj manoj kaj piedoj fariĝis kvazaŭ ŝtalaj.
2188 Li estis vere hardita afrika vojaĝanto. Ĉasante ĉiutage kaj pafante nur per kugloj, li fariĝis krom tio nesuperebla pafisto. Sovaĝajn bestojn li ne plu timis, ĉar li komprenis, ke al vilaj aŭ punktitaj rabobestoj en la ĝangalo estas pli danĝere renkontiĝi kun li ol inverse.
2189 Staĉjo estis tro juna, por kompreni, ke simile opinias pri malbonaj kaj bonaj agoj eĉ en Eŭropo ne nur politikistoj kaj diplomatoj, sed ankaŭ tutaj nacioj. Tamen iom post iom klariĝis en la nigraj kapoj, kaj tion kion ne povis kompreni iliaj kapoj, kaptis iliaj varmaj koroj.
2190 Mea tamen sentis sin iom elreviĝinta, ĉar en la naiveco de sia animo ŝi esperis, ke post la baptoceremonio ŝi tuj elblankiĝos, kaj granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke ŝi restis nigra kiel antaŭe. Sed Nel konsolis ŝin per la certigo, ke ŝia animo estas nun neĝoblanka.
2191 Al elefantoj, kiuj venis vespere al la akvo, li mem ne pafis, ĉar li promesis al Nel, neniam mortigi tiujn bestojn. Sed kiam matene, aŭ en posttagmezaj horoj, li vidis de supre tra la lorno arojn da paŝtiĝantaj en la ĝangalo zebroj, bubaloj, arieloj aŭ saltantilopoj, li prenis kun si la negron Kali.
2192 Nel liberiĝis ne sole de la febro, sed ankaŭ de la anemio, Staĉjo neniam suferis pro kapdoloro; la haŭto de Kali kaj Mea komencis brili kiel malhela atlaso, Nasibu aspektis kvazaŭ melono, iranta sur maldikaj piedoj, kaj King grasiĝis ne malpli ol la ĉevaloj kaj la azeno.
2193 En liberaj momentoj, kiam ili ne faris pakaĵojn, ili ne ĉesis flugigi flugdrakojn kun la sciigo, ke ili iras orienten, al ia lago kaj al la oceano. Kaj ili plu flugigis ilin pro tio, ke venis forta, uragan simila, okcidenta vento, kiu forkaptis kaj portis ilin al la montaro kaj trans ĝin.
2194 Por ŝirmi Nel'on kontraŭ la varmego, Staĉjo faris el restaĵoj de la tendo palankenon, en kiu la knabineto devis sidi sur la elefanto. Post kelkaj provoj King alkutimiĝis al tiu negranda pezaĵo, kiel ankaŭ al la fiksado de la palankeno sur ĝia dorso helpe de fortaj palmŝnuroj.
2195 Saba, kiu havis nenion por fari, akompanis ilin plej ofte en tiuj ekskursoj. Sed Nasibu preskaŭ pagis sian fervoron per sia vivo, aŭ almenaŭ per mallibero unika en sia speco. Ĉar okazis, ke foje, kolektante bananojn ĉe la rando de kruta abruptaĵo, li ekvidis subite en rokobreĉo ian strangan vizaĝon.
2196 Sed simioj ĝenerale ne kutimas lasi la kaptaĵon, eĉ se temus pri perdo de libereco kaj vivo. La gorilo, kaptita de malantaŭe, ne povis facile atingi la hundon, sed kaptinte ĝin je la nuko per la maldekstra mano, jam suprenlevis ĝin, kiam neatendite la tero ektremis sub pezaj paŝoj – alkuris King.
2197 La karavanon fermis la malgranda Nasibu, rajdanta sur la azeno, grasiĝinta samgrade kiel li mem. Pro la frua horo la varmego komence ne estis dolorige sentebla, kvankam la tago estis sennuba kaj de trans la montaro Karamojo majeste leviĝis la suno, vualita per nenia nubeto.
2198 De tempo al tempo antaŭ la karavano saltleviĝis rinocero kun bruo kaj krako, sed malgraŭ sia malhezitema naturo kaj preteco al atakado de ĉio, kio nur aperos antaŭ ĝiaj okuloj, ĝi forkuris hontinde je la vido de King, kiun nur la ordono de Staĉjo povis reteni de postkurado.
2199 Envere Staĉjo tre deziris vidi la batalon de tiuj du gigantuloj, sed li timis pri Nel. Se la elefanto komencus galopegi, la palankeno povus disfali kaj, kio estus pli malbona, la giganta besto povus per ĝi alkroĉi al iu arbobranĉo, kaj tiam la vivo de Nel estus en granda danĝero.
2200 Sed aliflanke la ĉeesto de King forigis multajn danĝerojn. Koleremaj kaj aŭdacaj bubaloj, kiujn ili renkontis tiun tagon rapidantaj al la malgranda lageto, kie kutimis kolektiĝi vespere ĉiu ĉirkaŭaĵa besto, forkuris je ĝia vido kaj, ĉirkaŭirinte la tutan lageton, trinkis de la alia flanko.
2201 Estis do en tiaj cirkonstancoj vere malfacile konservi la vivon kaj liberon. Staĉjo simple esperis, ke se ili trafos la genton Va hima, li povos ekzerci en la pafado kelkdekojn da batalantoj kaj poste li inklinigos ilin per grandaj promesoj, ke ili akompanu lin ĝis la oceano.
2202 Li timis ankaŭ sovaĝajn gentojn, senakvajn ĝanĝalojn, netraireblajn montojn, la cecean muŝon, kiu mortigas la bestojn, li timis ankaŭ la beriberon (dormomalsanon), la febron por Nel, varmegojn, kaj tiujn nemezureblajn teritoriojn, kiuj dividis ilin ankoraŭ de la oceano.
2203 Sed Staĉjo akiris jam multan sperton, kaj se temis pri energio, li decidis eligi el si tiom da inventemo, kiom nur necesos, por ŝpari la fortojn de Nel. Do li decidis vojaĝi nur de la sesa horo matene ĝis la deka antaŭtagmeze, kaj la duan etapon, de la tria ĝis la sesa vespere, t.
2204 Staĉjo ne bezonis ŝpari la pakaĵojn, ĉar ili estis pli multaj, ol ili povis kunpreni; ne mankis ankaŭ diversaj iloj, ĉiuspecaj armiloj, kiuj ĉe renkontiĝo kun negroj povis esti tre utilaj. La lando estis fruktodona; ĉasaĵo, t.e. freŝa viando, ĉie abundis. Same la fruktoj.
2205 Sed la fina venko estis ankoraŭ tre malproksima. Dume ili traiĝis tra la akacia arbareto. La longaj dornoj de tiuj arboj faris eĉ sur la haŭto de King blanketajn striojn. Fine la arbareto komencis maldensiĝi, kaj tra la branĉoj de dise starantaj arboj oni vidis malproksiman verdan ĝangalon.
2206 Je tiu krio la virinoj, okupitaj pri ĉirkaŭfosado de la manioko, saltleviĝis kaj ekstaris konsternitaj. Sed tio daŭris nur dum unu palpebrumo, ĉar tuj forlasante en paniko la pioĉojn kaj bastkorbetojn, ili komencis kun kriego forkuri al tiuj arboj, inter kiuj kaŝiĝis ilia vilaĝo.
2207 En la densejo aŭdiĝis la hurlado de kelkcent voĉoj, post kio ĉio eksilentis. Interrompis ĝin fine la obtuza, sed laŭta bruo de tamburo, kiu ĉesis poste eĉ ne por unu momento. Tio estis eble la batal signalo por la militistoj, ĉar subite elŝoviĝis el la densejo kelkcent persona taĉmento.
2208 Staĉjo haltigis la elefanton en la distanco de cent paŝoj kaj komencis rigardi ilin. La suno prilumis iliajn belajn staturojn, la larĝajn brustojn kaj fortajn brakojn. Armitaj ili estis per pafarkoj kaj lancoj. Ĉirkaŭ la koksoj ili havis mallongajn jupetojn el erikoj kaj aliaj el simiaj feloj.
2209 M'Rua ŝoviĝis antaŭ la fronto, sed ne pli proksime, ol je tri paŝoj. Li estis jam maljuna negro, alta kaj belstatura, sed videble li ne posedis troan kuraĝon, ĉar la tibikarnoj tiel tremis sub li, ke li devis enbati la lancpinton en la teron kaj apogi sin je ĝia tenilo, por teniĝi sur la piedoj.
2210 Subite Staĉjo, kiu rigardis ĉion kun streĉita atento, rimarkis, ke unu negro, kun pinta ĉapo el ratofelo, ŝoviĝis el la vico tuj post la lastaj vortoj de Kali kaj, rampante en la herbo kvazaŭ serpento, direktiĝis al aparta kabano, situanta flanke post barilo, sed ĉirkaŭita ankaŭ per alta palisaro.
2211 Liaj okuloj ekbrilis minace, liaj lipoj kaj pugnoj kunpremiĝis kaj la vangoj ekpaliĝis. Kaj senhezite li pelis la elefanton al la kabano. Ne volante resti sola inter la negroj, Kali tuj sekvis lin. El la brustoj de la sovaĝaj militistoj elŝiriĝis ekkrio – nesciate, ĉu de timo aŭ ĉu de kolerego.
2212 Ĉe la Va himanoj nek virinoj, nek infanoj timus tian Mzimu, kaj timas ĝin M'Rua kaj liaj homoj. Unu nur estas vera Mzimu kaj unu vera granda kaj forta sinjoro – do ili honoru ilin kaj alportu kiel eble plej multe da donacoj, ĉar alie trafos ilin plagoj, pri kiuj ili ĝis nun neniam aŭdis.
2213 Por negroj estis bezonaj eĉ ne tiuj vortoj, ĉar jam tio, ke la sorĉisto, kune kun sia malbona Mzimu, montriĝis tiel nekutime pli malforta ol la nova, blanka sinjoro, tute sufiĉis al ili, por forlasi kaj malestimi ĝin. Ili do komencis denove "jancigi", kaj eĉ kun pli granda humileco kaj rapideco.
2214 Sed ĉar ili estis koleraj pri si mem, ke dum tiom da jaroj ili permesis al Kambo trompi sin, ili volis nepre mortigi lin. M'Rua mem petis Staĉjon, ke li permesu ligi kaj gardi lin, ĝis oni elpensos por li ian sufiĉe kruelan morton. Sed Nel decidis donaci al li la vivon.
2215 Kaj ĉar Kali deklaris, ke tie, kie restadas la bona Mzimu, homa sango ne povas esti verŝita, Staĉjo konsentis nur forpeli la mizeran sorĉiston el la vilaĝo. Kambo, kiu esperis, ke li mortos per plej kruele elpensitaj turmentoj, falis kapaltere antaŭ la bona Mzimu kaj plorante dankis ĝin pro la savo.
2216 De trans la palisaro elŝutiĝis virinoj kaj infanoj, ĉar la famo pri la alveno de eksterordinaraj gastoj disvastiĝis en la tuta vilaĝo, kaĵ la deziro vidi la blankan Mzimu venkis la timon. Staĉjo kaj Nel vidis unuafoje kolonion de veraj sovaĝuloj, kiujn eĉ la araboj ne atingis.
2217 La vestoj de tiuj negroj konsistis nur el erikoj aŭ feloj pendigitaj ĉirkaŭ la koksoj; ĉiuj estis tatuitaj. Same virinoj kiel viroj havis truetojn en la oreloj kaj en tiuj truetoj pecetojn da ligno aŭ eburo. Ĉi tiuj estis tiel grandaj, ke la etendiĝintaj orellcboj preskaŭ tuŝis la brakojn.
2218 La virinoj, rigardinte la bonan Mzimu ĝissate, unue de malproksime, komencis vetkure kun la militistoj alporti al ĝi donacojn, konsistantajn el kapridoj, kokinoj, ovoj, nigraj fazeoloj kaj biero farita el milio. Tio daŭris tiel longe, ĝis Staĉjo ĉesigis la alportadon de nutraĵprovizoj.
2219 Ĉar li pagis por ĉio malavare per vitraj koraloj kaj kolora perkalo, kaj Nel disdonis inter la infanoj dekkelkajn speguletojn hereditajn de Linde, eksterordinara ĝojo regis en la tuta vilaĝo kaj ĉirkaŭ la tendaro, al kiu rifuĝis la junaj vojaĝantoj, kaj aŭdiĝis pli kaj pli gajaj kaj ravitaj ekkrioj.
2220 Sed post momento li leviĝis kaj, preninte tranĉilon, li tranĉis per ĝi la haŭton sur la ŝultro de Kali kaj, ŝmirinte per lia sango pecon da kaprida hepato, enŝovis tiun ĉi en la buŝon de M'Rua; la duan pecon, ŝmirinte per la sango de la reĝo, li enŝovis en la buŝon de Kali.
2221 Sed de tiu tempo neniu danĝero, neniu neatendita atako minacis efektive la junajn vojaĝantojn flanke de la sovaĝuloj, kaj anstataŭ tio ĉirkaŭis ilin kiel eble plej granda gastamo kaj kulto preskaŭ dia. Tiu kulto kreskis ankoraŭ, kiam Stajĉo, laŭ la barometro heredita de Linde, antaŭdiris la pluvon.
2222 Staĉjon tiel amuzis tiu ekzemplo donita de la diaĵo, ke li ridegis ĝislarme. Sed nokte li donis la efektivan kaj daŭran servon al la piema reĝo kaj ties subuloj, ĉar kiam sovaĝaj elefantoj ekatakis la bananajn kampojn, li rajdis sur King al ili kaj ekpafis inter ili kelkajn raketojn.
2223 La tagoj estis varmegaj, sed la noktoj pro la alta situo de la regiono tiel malvarmaj, ke Staĉjo ordonis al Mea kovri Nel'on per du lanaj kovraĵoj. Ili trapasis nun ofte intermontojn, jen senherbajn kaj rokajn, jen kovritajn per tiel densa kreskaĵaro, ke oni devis penege traiĝi tra ili.
2224 Ĉe la randoj de tiuj intermontoj ili vidis grandajn simiojn, ofte ankaŭ leonojn kaj panterojn, kiuj nestis en rokaj kavernoj. Staĉjo mortpafis unu el ili je peto de Kali, kiu poste surmetis ĝian felon, por ke la negroj povu tuj rekoni, ke ili havas antaŭ si personon de reĝa sango.
2225 Tie, kie la vilaĝoj estis pli proksimaj, la alvenon de la eksterordinaraj vojaĝantoj oni anoncadis unu al la alia helpe de tamburbatado, ĉar la hegroj scipovas ĉion diri helpe de tamburado. Okazis ankaŭ, ke la tuta loĝantaro iris renkonte al ili, agordita kiel eble plej amike.
2226 Sed pli ol tiuj signoj de humileco kaj adoro ĝojigis Staĉjon la sciigo, ke Bassa Narok situas en distanco de dekkelkaj vojaĝtagoj, kaj ke la loĝantoj de tiu vilaĝo, en kiu ili nun haltis, ricevas de tempo al tempo el tiuj regionoj salon interŝanĝe por vino el palmoj "um".
2227 Post tiu homplena vilaĝo ili renkontis jam nur unu kolonion, tre mizeran kaj pendantan kvazaŭ nesto ĉe la rando de krutaĵo. Poste komenciĝis apudmontejo, tratranĉita maldense per profundaj fendaĵoj. En la oriento leviĝis la krepuska ĉeno de montpintoj, kiu de malproksime ŝajnis preskaŭ tute nigra.
2228 Tio estis nekonata regiono, al kiu ili ĝuste iris, ne sciante, kio povas ilin tie renkonti, antaŭ ol ili atingos la bienojn de Fumba. Sur montpaŝtejoj, kiujn ili trairis, ne mankis arboj, sed escepte de solece altiĝantaj akacioj ili kreskis grupe, formante kvazaŭ malgrandajn arbetarojn.
2229 Diversspecaj kolomboj, grandaj bekkornuloj, kiujn Staĉjo nomis tukanoj, sturnoj, turtoj kaj sennombraj belegaj fringoj, ludis en la foliardensaĵo, aŭ flugadis de unu loko al alia, unuope aŭ are, ŝanĝiĝante kvazaŭ ĉielarko. Iuj arboj ŝajnis de malproksime kovritaj per diverskoloraj floroj.
2230 Nel estis ravita precipe pro la vido de paradizaj muŝbirdetoj kaj nigraj, sufiĉe grandaj birdoj kun punca subplumaro, kiuj aŭdiĝis per la voĉo de paŝtista ŝalmeto. Belegaj meropoj, supre rozaj kaj sube hel bluaj, flugis en la sunbrilo, kaptante en la aero abelojn kaj cikadojn.
2231 Antaŭ la tagiĝo kaj post la sunsubiro preterflugis tutaj aroj da lokaj paseretoj, tiom multnombraj, ke, se ne estus ilia pepado kaj la bruo de iliaj flugiletoj, oni povus opinii ilin nuboj. Staĉjo supozis, ke tiuj birdetoj tiamaniere bruegas, kiam ili disflugas dumtage al la unuopaj arbustaroj.
2232 Ili sidis precipe sur la apartaj akacioj kaj tiamaniere, ke la masklo lokiĝis sur la arbopinto, kaj la inoj iom pli malsupre kaj post la unuaj tonoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ gorĝo agordado, la masklo komencis kanti kaj ili aŭskultis silente. Dum momento Staĉjo hezitis, sed fine li konsentis.
2233 En la malalta herbo ne minacis ŝin vojperdo, kaj pri leonoj, panteroj kaj hienoj oni ne bezonis timi, ĉar ĉi tiuj bestoj serĉadas kaptaĵojn nur nokte. Cetere la knabo bone sciis, ke li faros al la knabineto la plej grandan plezuron, kiam li montros, ke li ne opinias ŝin malgranda infano.
2234 Ne longe pripensante, li returniĝis, kvazaŭ tuŝita per subita malbona antaŭsento. Irante rapidege, kun nekutima lerteco, kiun li akiris ĉe la ĉiutaga ĉasado, li tenis la armilon pafpreta kaj ŝoviĝis senbrue inter dornohavaj mimozoj, tute kvazaŭ pantero, kiu nokte ŝteliras al antiloparo.
2235 Staĉjo vidis tre bone ĝiajn verdajn okulojn fiksitajn al la kretoblanka vizaĝo de la knabineto, ĝian mallarĝan kapon kun platigitaj oreloj, ĝiajn suprenlevitajn skapolojn pro ĝia insida kaj rampanta pozicio, ĝian longan korpon kaj ankoraŭ pli longan voston, kies fino moviĝis per facila kata movo.
2236 Sed li scipovis jam ekregi sin ĝis tia grado, ke sub la influo de tiuj pensoj liaj manoj kaj piedoj iĝis subite tre trankvilaj, kvazaŭ ŝtalaj risortoj. Per unu rigardo li ekvidis la malhelan punkteton apud la orelo de la besto – per unu facila movo li direktis al ĝi la pafiltubon kaj ekpafis.
2237 Staĉjo saltis al Nel kaj, ŝirminte ŝin per sia propra korpo, li celis ree al la atakanto. Sed dua pafo montriĝis tute superflua, ĉar la terura kato platiĝis kaj kuŝis kvazaŭ ĉifono, tuŝante per la nazo la teron, kun la ungegoj enbatitaj en la herbon, preskaŭ sen mortotremoj.
2238 Al Staĉjo venis la penso, ke, se Nel estus negrino, ŝi estus tuj forkaptita de ĝi kaj ke sian savon ŝi dankas ankaŭ al la konsterno de la besto, kiu, vidinte unuafoje blankan, ĝis nun neniam vidatan estaĵon, ne estis certa, kion fari. Kaj frostotremo denove kuris tra liaj ostoj.
2239 Bassa Narok. Tamen ne ĉiam li estis certa pri tio, ĉar depende de tio, de kiu loko ili rigardis, la montoj alprenis malsamajn formojn. Post trairo de negranda valo kovrita per arbustoj de "kusso" kaj aspektanta kvazaŭ unu rozkolora lago, ili trafis kabanon de ermitaj ĉasistoj.
2240 Ĝiaj mordoj ofte kaŭzas gangrenon. La negro estis pro tio malsana. Sed ili ambaŭ estis tiom sovaĝaj kaj stultaj, kaj krome tiom konsternitaj pro la apero de tute neatenditaj gastoj, kaj tiel certaj, ke ili estos mortigitaj, ke en la unuaj momentoj oni povis de ili nenion ekscii.
2241 Li ne dubis, ke dank' al Kali la Va himanoj akceptos ilin kiel eble plej gastame kaj donos al ili ĉiun helpon. Cetere li ekhavis jam bonajn spertojn pri la negroj; li sciis, kiel oni devas konduti rilate ilin, kaj li estis preskaŭ certa, ke eĉ sen Kali li scipovus iel helpi al si kun ili.
2242 Staĉjo komencis konsideri, ĉu li devas partopreni en la batalluktado inter la gentoj Va hima kaj Samburu, kaj li decidis direkti la aferon tiamaniere, ke la milito ne malfaciligu la vojaĝon. Li komprenis, ke ilia alveno estos tute neatendita okazaĵo, kiu tuj certigos al Fumba la superecon.
2243 La informoj estis pli kaj pli precizaj, sed por Fumba malfavoraj. La junaj vojaĝantoj sciiĝis, ke li kondukas defendan batalon kaj ke la Samburuanoj, sub la komando de sia reĝo Mamba, ekokupis jam sufiĉe grandan teritorion de Va hima kaj forprenis grandan nombron da bovinoj.
2244 Tiuj informoj ege ĉagrenis la negron Kali. Li do petis Staĉjon, ke ili kiel eble plej rapide transpasu tiun monton, kiu dividas ilin de la regionoj, kie flamiĝas la militbrulego. Li certigis Staĉjon, ke li sukcesos trovi vojon, sur kiu li kondukos ne sole la ĉevalojn, sed ankaŭ King'on.
2245 Li estis jam en la regiono, kiun li bone konis, kaj nun li diferencigis kun granda certeco montpintojn konatajn de la infanaĝo. Sed la transirado ne montriĝis facila kaj, se ne estus la helpo de la donacprovizitaj loĝantoj de la lasta vilaĝo, oni devus serĉi por King alian vojon.
2246 Tiuj tamen konis pli bone ol Kali ankoraŭ intermontojn, situantajn ĉe ĉi tiu flanko de la monto kaj, post du tagoj de laciga vojaĝo, dum kiu nokte regis granda malvarmo, ili fine sukcesis feliĉe konduki la karavanon al montselo, kaj de tie en valon troviĝantan jam en la lando de la Va himanoj.
2247 Staĉjo kaj Nel atendis lin dum la tuta nokto kaj tago kun la plej granda maltrankvilo – kaj ili jam pensis, ke li pereis aŭ falis en la manojn de la malamikoj, kiam fine li aperis sur la lacigita kaj ŝaŭmkovrita ĉevalo. Li mem estis same lacega kaj tiel deprimita, ke oni devis kore bedaŭri lin.
2248 Ĝi estis sankta loko. Militon okazigis nur viroj, kaj neniaj malsukcesoj aŭ venkoj influis la sorton de virinoj, kiuj en Luela, malantaŭ argila barilo ĉirkaŭanta la vastan foirejon, trovis komplete sekuran azilon. Multaj virinoj rifuĝis tien dum la konfuzo kune kun la infanoj kaj havaĵo.
2249 Ne estis ankaŭ permesite al ili transpaŝi la argilan remparon, kiu ĉirkaŭis la foirplacon. Ili povis nur stariĝi antaŭ la remparo, kaj tiam la virinoj donis al ili nutraĵon alligitan al longaj bambuoj. Tio estis kutimo de nememoreblaj tempoj kaj neniam okazis, ke iu flanko ĝin rompis.
2250 Kaj senprokraste li decidis ekiri kun la knabineto al Luela, tiom pli, ke antaŭ la fino de la milito oni ne povis eĉ pensi pri la plua vojaĝo, kiu bezonis la helpon ne sole de la Va himanoj, sed ankaŭ de la Samburuanoj. Alkutimiĝinta al rapidaj decidoj, li jam sciis, kiel li devas agi.
2251 Tendara gardistaro tute ne estis, kaj la senluna nokto ne permesis al la sovaĝuloj vidi King'on, kiun ĉe tio ankoraŭ kaŝis arbustaro. Sidanta sur ĝia nuko Staĉjo silente donis la lastajn ordonojn, post kiuj li mansignis al Kali, ke li ekbruligu unu el la pretigitaj raketoj.
2252 Komenciĝis la batalo, tiom pli terura, ke ĝi okazis en la mallumo, ĉar en la tumulto oni tuj dispremis per piedoj ĉiujn fajrejojn. Sed tuj en la komenco, je la vido de la ardantaj serpentoj, blinda timego ekkaptis la Samburuanojn. Tio, kio nun fariĝis, superis komplete ilian menson.
2253 La batalo ŝanĝiĝis nun en hambuĉadon. La tamburoj de Samburu ĉesis bruegi. En la krepusko, kiun disŝiradis nur la ruĝaj fulmoj ĵetitaj per la pafilo de Kali, aŭdiĝis la hurlado de la mortigatoj, la obtuza batado de bastonegoj kontraŭ ŝirmo ŝildoj kaj la ĝemado de la vunditoj.
2254 Lia filo, la juna Faru falis en la manojn de Fumba, kaj tiu ordonis tuj kateni lin, kiel venontan dankoferaĵon por la spiritoj, kiuj aperis al li kun helpo. Staĉjo ne pelis la terurigan King al la batalo, li nur permesis al ĝi muĝi por tiom pli granda timigo de la malamikoj.
2255 Dume en la kabanoj de la sorĉistoj aŭdiĝis en la boma sur la montpinto sovaĝaj kriegoj de la malbona Mzimu, la samaj, kiujn Staĉjo aŭdis en la unua negra vilaĝo, sed ĉi foje direktitaj ne kontraŭ li, sed nur postulantaj la morton de la militkaptitoj por la mortigo de Fumba.
2256 Tamburoj komencis bruegi. La batalantoj formiĝis en longa taĉmento, po tri homoj en unu vico, kaj komencis militdancon ĉirkaŭ Staĉjo, Kali kaj la kadavro de Fumba. Staĉjo kapjesis signo de konsento, sed li restis ankoraŭ dum kelkaj horoj ĉi tie, ĉar li mem, kiel ankaŭ King, nepre bezonis ripozon.
2257 Dum lia foresto la kadavroj de la Samburuanoj estis forigitaj kaj ĵetitaj en proksiman profundan abismon, super kiu tuj aperis aro da vulturoj. La sorĉistoj preparis ĉion por la entombigo de Fumba, kaj Kali transprenis la regadon, kiel sola mastro pri vivo kaj morto de ĉiuj subuloj.
2258 Kali ĉirkaŭis ilin ambaŭ per kulto preskaŭ dia, kaj speciale li kliniĝis antaŭ Nel vizaĝaltere en la ĉeesto de la tuta popolo, ĉar li sciis el la sperto akirita dum la vojaĝo, ke sinjoro granda zorgas pri la malgranda "bibi" pli ol pri si mem. Staĉjo rigardis pli kaj pli severe.
2259 Kaj Staĉjo efektive helpis sin, kiel li nur povis, sed tiu kvina vojaĝo postulis multajn preparojn. Ili estis eniĝontaj denove en nekonatajn regionojn, en kiuj minacis ilin multegaj danĝeroj, do la knabo volis sekuriĝi kontraŭ ili pli bone, ol li sukcesis fari tion antaŭe.
2260 Tiucele li ekzercis en la pafado el remingtonaj pafiloj kvardek junajn Va himanojn, kiuj estis formontaj la ĉefan armitan forton kaj kvazaŭ la gvardion de Nel. Pli multe da pafistoj li ne povis havi, ĉar King alportis nur dudek kvin pafflojn, kaj sur la ĉevaloj estis lokitaj apenaŭ dek kvin.
2261 Li havis ankoraŭ nenian imagon, kio estas tiu lago Bassa Narok kaj kiel granda ĝi estas. Li estis en ĝia suda bordo, ĉe kiu la larĝeco de la supraĵo povis atingi dekkelkajn kilometrojn. Sed kiel longe la lago tiriĝis norden, tion scipovis diri al li nek la Va himanoj nek la Samburuanoj.
2262 Irante laŭlonge de ĝia fluo, oni povus evidente eviti tiujn teruraĵojn, kiuj minacas al la vojaĝantoj en senakvaj regionoj. Sed la Samburuanoj povis diri al li nenion certan, kaj li mem ne povis al si permesi pli longan vojaĝon laŭlonge de la orienta lagobordo, ĉar aliaj okupoj retenis lin en Boko.
2263 Do tiun laboron li devis inspekti persone; ĉar Nel scipovis bonege glui la flugdrakojn, kaj Kali lernis suprenĵeti ilin, sed neniu el ili povis skribi sur ili ĉion ĉi, kion necesis surskribi. Staĉjo opiniis, ke tio estas afero de granda signifo, kiun decide oni ne devas neglekti.
2264 Staĉjo hezitis, kion li devas fari. Li bedaŭris la negron, sed li ne tuj konsentis lian peton. Li komprenis, ke – jam ne parolante pri la danĝeroj de la reveno – se M'Tana aŭ la sorĉistoj ribeligos la negrojn, tiam la knabon minacos ne sole la ekzilo, sed ankaŭ la morto.
2265 Sed kiam li estis diranta tion, eniris Nel, kiu tra la maldika mato dividanta la kamerojn bonege aŭdis la tutan interparolon. Vidante nun larmojn en la okuloj de Kali, ŝi komencis per la fingretoj forviŝi ilin el liaj okulharoj, kaj poste ŝi turnis sin al Staĉjo. Subite ŝi ekfrapis per la piedeto.
2266 Oni kunprenis grandajn provizojn da manioko, da flanoj bakitaj el grandaj kaj grasaj blankaj formikoj, zorge sekigitaj kaj muelitaj je faruno, kaj multe da fumaĵita viando. Kun la karavano iris dekkelkaj virinoj, kiuj portis diversajn bonajn objektojn por Nel kaj sakojn el antilopa ledo por akvo.
2267 Kaj krome, antaŭ la almilitado de tiuj regionoj de Afriko oni ja devis antaŭ ĉio eliĝi el ili, do li okupis sin pri la pli proksimaj aferoj. La karavano distiriĝis kvazaŭ longa ŝnuro. Staĉjo, sidante sur la nuko de King, decidis rajdi ĉe ĝia fino, por havi ĉion kaj ĉiujn antaŭ la okuloj.
2268 Dum la armilekzercoj, kiuj daŭris sufiĉe longe, ili alkutimiĝis certagrade al sia juna estro kaj samtempe, kiel la plej proksimaj al lia honorinda persono, ili opiniis sin io pli bona kaj grava ol la aliaj. Nun ili estis gardontaj la tutan karavanon kaj kaptontaj tiujn, kiuj volus forkuri.
2269 Ne estis malfacile antaŭvidi, ke, kiam komenciĝos penoj kaj danĝeroj, ne mankos forkurantoj. Sed la unuan tagon ĉio iris kiel eble plej bone. La negroj kun pezaĵoj sur la kapoj, ĉiu armita per lanco kaj kelkaj malpli grandaj ĵetponardoj (asagai), etendiĝis kvazaŭ longa serpento tra la ĝangalo.
2270 Staĉjo komprenis, ke oni ne devas iri rekte al la oriento, ĉar li mernoris, ke Mombassa situas kelkajn gradojn trans la ekvatoro, do rimarkeble pli sude ol tiu nekonata lago. Posedante kelkajn kompasojn de Linde, li ne timis perdi la ĝustan vojon. La unua tranoktejo estis sur arbara altaĵo.
2271 Samtempe kun la mallumiĝo ekflamis dekkelkaj fajroj, sur kiuj la negroj rostis sekigitan viandon kaj manĝis kukojn el maniok radikoj, eligante ilin el la ujoj per la fingroj. Post la forigo de la malsato kaj soifo ili rakontis al si, kien kondukas ilin "bvana kubva" kaj kiel li rekompencos ilin.
2272 Ne estis grandaj arboj altiĝantaj unuope aŭ po kelkaj en la ondanta supraĵo de alta herbaro. Nur tie ĉi kaj tie kreskis en sufiĉe grandaj intervaloj akacioj donantaj gumon, kun trunkoj en la koloro de koraloj aŭ ombrelformaj, sed kun maldensa foliaro, kiu donis malmulte da ombro.
2273 Inter la termitejoj elstaris tie ĉi kaj tie eŭforbio kun branĉoj similaj al la brakoj de kandelabro. Sub la ĉielo ŝvebis vulturoj, kaj malpli supre flugadis de akacio al akacio birdoj el la speco de korvoj, kun nigra blanka plumaro. La herbaro estis flavkolora ankaŭ en la spikoj, kiel matura sekalo.
2274 En la vilaĝoj, kiujn renkontis la karavano, tre sovaĝa loĝantaro akceptis ĝin kun timo, sed plejparte malvolonte, kaj se ne estus la sufiĉe granda nombro da armitaj gardistoj, kaj krome, se ne estus la vido de blankaj vizaĝoj, de King kaj Saba, niajn vojaĝantojn minacus granda danĝero.
2275 Profitante de la okazo, ke en la lasta ripozhaltejo leonoj muĝis dum la tuta nokto ĉirkaŭ la tendaro, Staĉjo penis konvinki siajn homojn, ke kiu forkuros, tiu sendube fariĝos ilia kaptaĵo, kaj eĉ se li tranoktus sur akacioj, li certe trovos tie ankoraŭ pli teruran "vobo".
2276 La aroj da antilopoj ankoraŭ aperis, sed malpli multnombre. La azeno kaj la ĉevaloj trovis ankoraŭ sufiĉan nutraĵon, ĉar sub la alta sekiĝinta herbo kaŝiĝis en multaj lokoj malpli alta, pli verda kaj malpli seka herbo. Sed King, kvankam ĝi ne kapricis pri la nutraĵo, rimarkeble malgrasiĝis.
2277 Tiel ofte kiel ĝi trafis akacion, ĝi rompis la arbon per la kapo kaj formanĝis zorge ĉiujn foliojn kaj silikvojn, eĉ la pasintjarajn. Ĝis nun la karavano ja ĉiutage trafis akvon, sed ofte tiu ne estis bona, kaj oni devis ĝin filtri, aŭ ĝi estis sala kaj tute ne taŭgis por trinkado.
2278 Staĉjo komprenis, ke tiu lasta, sed longdaŭra vojaĝo, tute ne estos pli facila ol la antaŭaj, kaj li komencis maltrankviliĝi pri Nel, ĉar ankaŭ en ŝi li rimarkis ŝanĝojn. Ŝia vizaĝeto, anstataŭ bruniĝi pro la suno kaj vento, iĝis ĉiutage pli pala, kaj la okuloj perdis la kutiman brilon.
2279 Sub tiuj timoj pasis tago post la tago. La suno elsuĉis malseketecon kaj vivon el la tero pli kaj pli avide kaj senkompate. La herboj sulkiĝis kaj sekiĝis tiomgrade, ke ili rompiĝis sub la piedoj de la antilopoj, kaj ke preterkurantaj aroj, kvankam ne tiel multnombraj, flugigis polvajn nubojn.
2280 La bano ege refreŝigis la knabineton, kaj la ripozo redonis al ŝi iom da forto. Je la granda ĝojo de la tuta karavano kaj Nel "bvana kubva" decidis resti ĉe tiu akvo du tagojn. Sciiĝinte pri tio la homoj ekhavis bonegan humoron kaj baldaŭ forgesis pri la trapasitaj vojaĝpenoj.
2281 Antaŭ ol vesperiĝis, ili ree eniris regionon sunbruligitan, kie eĉ ne kreskis akacioj, kaj la tero en kelkaj lokoj estis tiel nuda kiel draŝejo. De tempo al tempo ili renkontis pasiflorojn kun trunkoj profunde eniĝintaj en la teron, similaj al grandegaj kukurboj, ĝis du ulnoj da diametro.
2282 Ŝiris ilin nur la azeno, sed tre singarde. Iafoje dum kelkaj anglaj mejloj ili vidis nenion alian krom hirta mallonga herbo kaj malaltaj kreskaĵoj, kiuj disfalis ĉe ilia ektuŝo. Post la unua tranokto falis vera fajro el la ĉielo dum la tuta sekvanta tago. La aero vibris, kiel en la Libia dezerto.
2283 La homoj estis tute surverŝitaj de ŝvito. De tempo al tempo ili kunmetis en unu granda amaso la pakaĵojn kun sekigita viando kaj la ŝildojn, por trovi apud ili iom da ombro. Staĉjo ordonis ŝpari la akvon, sed la negroj estas kvazaŭ infanoj, kiuj ne pensas pri la morgaŭo.
2284 Kali okupiĝis pri tio tre skrupule, sed tio forprenis ege multan tempon, malfruigis la marŝon kaj samtempe la trovon de iu nova loko kun akvo. La Samburuanoj plendis ĉe tio, ke la Va himanoj ricevas pli multe da akvo ol ili kaj la Va himanoj asertis la samon pri la Samburuanoj.
2285 Sed la esperon subtenis en li ĉefe la fakto, ke en la suda oriento li vidis dumtage helpe de la lorno iajn nebulajn konturojn de montaro. Estis al ili eble cent anglaj mejloj, eble pli multe. Sed se oni sukcesus ilin atingi, ili estus savitaj, ĉar montoj malofte estas senakvaj.
2286 La nokto estis tiel hela, ke jam de malproksime li ekvidis du malhelajn korpojn kuŝantajn apud si kaj du pafiltubojn de remingtonaj pafiloj, brilantaj en la lunlumo. Pripensinte tion, li alproksimiĝis kaj puŝfrapis per la piedo unu el la gardistoj, sed tuj li retiriĝis kun teruro.
2287 Por la homoj temis ne tiom pri la mortigitoj kaj pri la murdo mem, kiom pri tiuj akvorestaĵoj, kiuj jam ensorbiĝis en la sunbruligita grundo de la ĝangalo. Kelkaj negroj ĵetis sin teren kaj, elŝirante per la fingroj terbuletojn, elsuĉis el tiuj ĉi la restaĵon de malseketeco.
2288 Inter tiuj hurlantaj homoj sur la herbotufo ja mankis M'Kunje kaj M'Pua. En tio, kio okazis, estis io plia ol la murdo de la du garistoj kaj la ŝtelo de la akvo. La distranĉitaj akvosakoj atestis, ke tio estis venĝoago kaj samtempe la mort verdikto por la tuta karavano.
2289 La pastroj de la malbona Mzimu venĝis kontraŭ la bona Mzimu. La sorĉistoj venĝis kontraŭ la juna reĝo, kiu malkovris iliajn trompaĵojn kaj ne plu permesis ekspluati la malklerajn Va himanojn. Super la tuta karavano la morto etendis nun siajn flugilojn, kvazaŭ akcipitro super aro da kolomboj.
2290 Kali rememoris tro malfrue, ke, havante en sia kapo ion alian, li tute forgesis katenigi la sorĉistojn, kiel li ordonis fari ĉiuvespere de post la tempo de ilia forkuro. Estis videble, ke la du pafistoj gardantaj la akvon, pro sia denaska neglektemo kuŝiĝis kaj endormiĝis.
2291 Antaŭ ol la konfuzo kvietiĝis iomete kaj la homoj trankviliĝis de la teruro, pasis sufiĉe da tempo. Tamen la murdintoj ne povis esti malproksime, ĉar la tero sub la distranĉitaj sakoj estis malseketa kaj la sango, kiu elfluis el ambaŭ murditoj, ankoraŭ ne koaguliĝis komplete.
2292 Surĉevaliĝinte kaj kunpreninte dekkelkajn pafistojn, Kali komencis postkuri. Al Staĉjo, kiu en la unua momento ankaŭ volis partopreni, venis en la kapon, ke oni ne povas lasi Nel'on sola meze de la incitiĝo kaj ekscito de la negroj, do li restis. Li komisiis nur al Kali kunpreni la hundon.
2293 La negroj ĝenerale eksplodas facile kaj ofte pro bagatelaĵo, sed kiam premas ilin granda malfeliĉo, kaj precipe, kiam aperas super ili la fatala mano de la morto, ili subiĝas al ĝi pasive, ne nur tiuj, kiujn la islamo instruis, ke la batalo kotraŭ la antaŭdestino estas vana, sed ankaŭ ĉiuj aliaj.
2294 Tiam nek la timo, nek la turmentoj de la lastaj momentoj povas veki ilin el la rigidiĝo. Tiel okazis ankaŭ nun. Kiam pasis la unua ekscitiĝo kaj kiam la penso, ke ili devas morti, fiksiĝis fine en iliaj mensoj, la Vahimanoj same kiel la Samburuanoj kuŝiĝis senbrue, por atendi la morton.
2295 Pro tio oni devis timi ne la ribelon, sed prefere tion, ĉu morgaŭ ili pretos leviĝi kaj daŭrigi la pluan vojaĝon. Kiam Staĉjo tion rimarkis, ekkaptis lin granda kompato pri ili. Kali revenis jam antaŭ la tagiĝo kaj li tuj metis antaŭ Staĉjo du disŝiritajn sakojn, en kiuj restis nek unu guto da akvo.
2296 Kaj li komencis rakonti, kio okazis. La kadavrojn de la du krimuloj ili trovis sufiĉe malproksime de la tendaro, en la loko, kie renkontis ilin la morto. Ili ambaŭ kuŝis unu apud la alia, ili ambaŭ havis kraniojn frakasitajn de malantaŭe, disŝiritajn skapolojn kaj formanĝitajn dorsojn.
2297 Kali supozis, ke, kiam la "vobo" aŭ leono aperis antaŭ ili ĉe la lunlumo, ili falis antaŭ ĝi vizaĝaltere kaj komencis petegi ĝin, ke ĝi donacu al ili la vivon. Sed la terura besto mortigis ilin ambaŭ kaj poste, kvietiginte la unuan malsaton, ĝi flarsentis la akvon kaj disŝiris la sakojn.
2298 Sur la herboj estis nek unu guto da roso, sur la ĉielo nek unu nubeto. Staĉjo ordonis al la pafistoj kolekti la homojn, kaj li faris al ili mallongan paroladon. Li deklaris al ili, ke jam ne estas eble reveni al la rivero, ĉar ili ja bone scias, ke dividas ilin de ĝi kvin nokto tagoj da vojaĝo.
2299 Arboj ja ne estas videblaj, sed okazas tiel ofte, ke sur malfermaj ebenaĵoj, kie la ventoj forkaptas la semojn, arboj eĉ ne kreskas apud akvo. Hieraŭ ili vidis kelkajn grandajn antilopojn kaj kelkajn strutojn forkurantajn al la oriento, kio signifas, ke tie devas esti iu trinkloko.
2300 Oni povis facile antaŭvidi, ke multaj homoj falos survoje pro elĉerpiĝo kaj pro sunfrapo. Staĉjo ŝirmis Nel'on kontraŭ la suno, kiel li nur povis, kaj ne permesis al ŝi elkliniĝi eĉ por momento el sub la palankeno, kies tegmenteton li kovris per peco da blanka perkalo, por duobliĝi ĝin.
2301 La suno, kvazaŭ malbona spirito, ruinigis per vera fajro la sekan teron. La ekstremaj foroj de la horizonto blanketiĝis. Kien la okuloj povis atingi, estis videbla eĉ ne eŭforbio. Nenio – krom la sunbruligita malplena ebenaĵo, kovrita per tufoj de nigriĝinta herbaro kaj erikoj.
2302 Sed sekvis lin nun apenaŭ sepdek homoj, kaj ĉiumomente iu el ili kuŝiĝis apud sia pakaĵo por ne plu leviĝi. La varmego malgrandiĝis je kelkaj gradoj, sed ĝi estis ankoraŭ terura. En la senmova aero ŝvebis kvazaŭ haladzo. La homoj ne havis aeron por spirado, kaj ne malpli komencis suferi la bestoj.
2303 Ĝiaj malgrandaj okuloj briletis per ia miriga lumo. Al Staĉjo, kaj precipe al Nel, kiu de tempo al tempo alparolis ĝin, ĝi ankoraŭ respondis per muĝado, sed kiam Kali neatente preteriris ĝin, ĝi gruntis minace kaj svingis sian rostron tiel forte, ke ĝi preskaŭ mortigis lin.
2304 Sur ĝia suda flanko ekbrilis la Kruco. Super la ebenaĵo ekflagris svarmoj da steloj. La luno eliĝis de sub la tero kaj komencis satigi per sia brilo la mallumon, kaj en la okcidento etendiĝis per eta kaj pala vespera ĉielruĝo la zodiaka lumo. La aero ŝanĝiĝis en unu grandan luman maron.
2305 La mondo dronis en silento; la teron kaptis la dormo. Kaj en tiu silento kaj en tiu kvieto de la libera naturo la homoj en la tendaro tordiĝis en suferoj kaj atendis la morton. Sur la arĝenta fono de la krepusko distingeble desegniĝis la grandega nigra staturo de la elefanto.
2306 Fino, fino! Post kelkaj tagoj la suno lumigos nur senvivajn korpojn, kaj poste ĝi sekigos ilin simile al tiuj mumioj, kiuj en Egiptujo dormas en la muzeoj por la eterna dormo. Pro turmentoj kaj temperaturaltiĝo li sentis kapturniĝon. Alflugis al li antaŭmortaj vizioj kaj iluzioj de aŭdsento.
2307 Kaj, kaptinte sian kapon per ambaŭ manoj, li forkuris, por ne rigardi ŝian suferegon. Li kuris senpripense inter tufoj de herbo kaj erikoj, ĝis la fortoj forlasis lin komplete kaj li terenfalis. Li estis senarmita. Leopardo, leono aŭ eĉ iu granda hieno trovus en li facilan kaptaĵon.
2308 Nur de supre rigardis lin la trankvila, indiferenta luno. Dum longa tempo la knabo kuŝis kvazaŭ senviva. Refreŝigis lin pli malvarmeta vento blovo, kiu neatendite ekblovis de la oriento. Staĉjo eksidis kaj post momento li penis leviĝi, por reveni al Nel. La pli malvarmeta vento ekblovis duafoje.
2309 Staĉjo ekstaris kaj, ŝanceliĝante sur siaj rigidiĝintaj piedoj, li komencis postrigardi ĝin. La longaj vojaĝoj, la longedaŭra restado en la ĝangalo, la neceso teni en seninterrompa streĉo ĉiujn sent organojn, kaj la ĉiamaj danĝeroj instruis la knabon atenti diligente ĉion, kio okazas ĉirkaŭ li.
2310 Tio rekonsciigis Staĉjon komplete. Kaj sub la influo de esper ekbrilo li reakiris fortojn kaj komencis kuri al la tendaro, malgraŭ la konstraŭstaro de la hundo, kiu senĉese baris al li la vojon. En la tendaro ekblankis la figureto de Nel kaj atingis lin ŝia malforta voĉo.
2311 Staĉjo ekkaptis per ambaŭ manoj la bambuon, por ne fali kaj fiksis sian rigardon en la malproksimon. La pulsoj en la manoj kaj tempioj batis kvazaŭ per martelo; la buŝo moviĝis per fervora preĝo. La lastan spiron, kaj en ĝi la tutan animon li sendis al Dio. Pasis unu minuto, dua, tria, kvara.
2312 Nenio kaj nenio! La manoj de la knabo malleviĝis, la kapo kliniĝis teren kaj ega malĝojo superverŝis lian turmentitan bruston. Kaj okazis, ke tiuj homoj, duonvivaj antaŭ momento, kuris nun konkure, transsaltante la tufojn de la erikoj kaj la herboj. Post la unua raketo aperis dua kaj tria.
2313 Staĉjo ordonis pafi el ĉiuj remingtonaj pafiloj kaj de nun la pafil interparolo ne interrompiĝis kaj venis pli kaj pli proksime. La knabo, sidante sur la ĉevalo, kiu kvazaŭ per miraklo ankaŭ reakiris siajn fortojn, kaj tenante antaŭ si Nel'on, kuregis tra la ebenaĵo al la savantaj resonoj.
2314 La du tendarojn dividis la spaco de kelkaj kilometroj, sed ĉar de ambaŭ flankoj oni iris samtempe, la tuta vojo ne daŭris longe, Baldaŭ la remingtonaj pafoj estis ne sole aŭdeblaj, sed ankaŭ videblaj. Ankoraŭ unu raketo flugis en la aeron, ne pli malproksime ol je kelkcent paŝoj.
2315 Poste disbrilis multaj lumoj. Eta altaĵo de la grundo vualis ilin por momento, sed kiam Staĉjo preteriris ĝin, li troviĝis preskaŭ tuj antaŭ vico da negroj tenantaj en la manoj flamantajn torĉojn. En la fronto iris du eŭropanoj en anglaj kaskoj kaj kun pafiloj en la mano.
2316 La kapitano kiel ankaŭ la doktoro ja sciis pri la forkapto de la infanoj el Medinet el Fajum, ĉar la sciigo pri tio estis anoncita de la anglaj kaj arabaj gazetoj, sed ili pensis, ke ili ambaŭ aŭ mortis aŭ ĝemas en malliberejo de Mahdi, el kiu sukcesis eliĝi ĝis nun neniu eŭropano.
2317 Kaj ne venis eĉ en ilian kapon, ke la infanoj, malliberigitaj en la malproksima Kartumo, povus aperi en ĉi tiuj regionoj. Ofte tamen ili interparolis pri ili dum la vesperoj, post finiĝo de la tagaj laboroj, ĉar la doktoro neniel povis forgesi la malgrandan ĉarman knabineton.
2318 Sed antaŭ ol la negroj kuris al li, la kapitano aperis antaŭ la tendo, ĉar li volis iri ĉasi antilopojn. Kaj duonferminte la okulojn, li komencis legi. Subite lia vizaĝo ekŝanĝiĝis, liaj manoj ektremis. elŝiriĝis el la manoj de la derviŝoj. situanta suden de Abisenujo. Ili iras al la oceano.
2319 Ili petegas tujan helpon. Kiam la voĉo de la kapitano forsonis, ambaŭ amikoj komencis rigardi sin reciproke en silento. La incitita, interrompita interparolo daŭris ankoraŭ dum momento, post kio ili ambaŭ denove komencis esplori tiun dokumenton kaj diskuti aparte pri ĉiu skribita vorto.
2320 La fonto estis tiel abunda, ke tricent homoj el karavano ne povis ĝin elĉerpi. Kontraŭe, ju pli multe oni ĉerpis, des pli vigle ĝi batis kaj plenigis la fendon ĝis la rando. Alvenis la nokto. Oni ekbruligis mizerajn fajrojn, sed oni ne konstruis boman, ĉar ne estis materialo.
2321 Post la vespermanĝo la doktoro kaj la kapitano eksidis sur faldeblaj seĝoj kaj, ekbruliginte pipojn, ili komencis interparoli pri tio, kio pleje interesis ilin. La ordonoj de la kapitano momente disaŭdiĝis en la tuta tendaro. La zanzibaranoj leviĝis sur la piedoj. Baldaŭ oni ekbruligis torĉojn.
2322 Sed ili estis jam tiel proksimaj, ke ili aŭdis tre klare piedbatadon de ĉevaloj. Ankoraŭ kelkaj minutoj – kaj sur la dorso de la altaĵo aperis rajdanto, tenanta antaŭ si grandan blanketan objekton. Kaj li preskaŭ ĵetis Nel'on en la manojn de la kapitano, kaj li mem elseliĝis.
2323 Finfine oni devis lasi ĉiujn demandojn kaj klarigojn al la venontaj tagoj. Dume la amikoj interkonsiliĝis pri la returna vojo al Mombasso. Ili atingis pli malproksimajn regionojn kaj esploris pli multe de ili, ol oni komisiis al ili, do ili decidis hejmeniri senprokraste.
2324 La kapitanon ja allogis tiu lago nekonata en la geografio, sed venkis la konsidero pri la sanstato de la infanoj kaj la volo redoni ilin kiel eble plej baldaŭ al ĉagrenitaj patroj. Tamen la doktoro avertis, ke oni devos ripozi sur la malvarmetaj altaĵoj de la monto Kenja aŭ Kilima Nĝaro.
2325 Li diris al ŝi, ke en Egiptujo kaj eĉ en Anglujo, Kali estos nenio alia ol servisto, dum, transpreninte la regadon super sia nacio kiel reĝo, li disvastigos kaj firmigos la kristanismon, mildigos la sovaĝajn morojn de la Vahimanoj kaj faros el ili ne sole civilizitajn, sed ankaŭ bonajn homojn.
2326 La samon preskaŭ li ripetis ankaŭ al Kali. Tamen ĉe la adiaŭo multaj larmoj estis verŝitaj. Ankaŭ Staĉjo ne hontis pri tio, ĉar li mem kaj Nel ja travivis kun Kali tiom da malbonaj kaj bonaj momentoj, kaj ili ambaŭ ne sole ekŝatis lian bonan koron, sed ankaŭ ekamis lin sincere.
2327 Dufoje li revenis por ankoraŭfoje rigardi ilin, sed fine la decida momento de ilia disiĝo venis, kaj la du karavanoj ekiris en du kontraŭaj direktoj. Nur dumvoje komenciĝis la rakontoj pri la aventuroj de la du malgrandaj vojaĝantoj. Staĉjo, iam ema al fanfaronado, nun tute ne fanfaronis.
2328 Fine ambaŭ patroj perdis ĉiun esperon, kaj ili vivis nur per rememoroj, profunde konvinkitaj, ke nenio plu atendos ilin en la vivo kaj ke la morto kunligos ilin kun tiuj plej karaj estaĵoj, kiuj estis por ili ĉio surtere. Nun trafis ilin neatendite ĝojego preskaŭ super iliaj fortoj.
2329 Ilia mizero forpasis, kiel forpasas ventegoj kaj fulmotondroj en la dezerto. La vivo pleniĝis denove per sereneco kaj feliĉo, kaj la sopiro kaj antaŭa disiĝo ankoraŭ pligrandigis la ĝojon. La infanoj nur miris, ke la kapoj de iliaj patroj komplete blankiĝis dum ilia disiĝo.
2330 La nomo de la mastro de la restoracio estis Adamo Kishlot. Li estis korpulenta, moviĝema, kun grizaj haroj de artisto kaj kun velka vizaĝo. La maldekstra okulo strabis, la dekstra rigardis severe kaj plende. Dum la malfermo de la entrepreno estis ioma amasiĝo de homoj. Kishlot sidis ĉe la kaso.
2331 La ĵus dungita servisto staris en profundo de la ejo, mallevinte la okulojn. La kuiristo sidis en la kuirejo kaj ridis. El la homamaso eliĝis silentema viro kun densaj brovoj. Kuntirinte la brovojn, li eniris en la restoracion kaj petis porcion da tervermoj. La sanitaristoj pensis iom kaj foriris.
2332 La kuiristo trinkadis kafon, trovadis, ke ĉio iras al la bono, kaj ludadis damojn kun sia kuzino. Tamen, Kishlot havis konstantan klienton. Li, foje veninte, venadis nun preskaŭ ĉiutage, – Ort Galeran, kvardekjaraĝa viro, rekta, seka, larĝe paŝanta, kun impona promenbastono el nigra ligno.
2333 La alta frunto, la kurbaj lipoj, la longa, kiel pendanta flago, nazo kaj la nigraj malestimaj okuloj sub la maldikaj brovoj altiradis atenton de virinoj. Galeran portadis larĝrandan blankan ĉapelon, grizan surtuton kaj botojn ĝis la genuoj, kaj la kolon li ligadis per flava tuko.
2334 Zorgeme dismetis li la tasojn, timante tuŝi la neordinarajn estaĵojn, apud kiuj li baraktis tiel proksime. Li deiris al la bufedo kaj komencis avide rigardi. La knabino, aŭdinte la voĉon de la mokita nekonato, formovis la kapon en la ŝultrojn, ŝiaj okuloj iĝis rondaj kaj senmovaj.
2335 Alkroĉiĝinte per la manoj al la taso, por ne ekŝriki pro ridego, ŝi kunpremis la genuojn, tordinte la piedfingrojn, kaj, ŝvitinte, superis sin. Li ekstaris, riverencinte tiel senĝene, kvankam modeste, ke eĉ la pruda Urania estis devigita respondi al lia saluto per movo de la kapo.
2336 Davenant kun envio aŭskultis la subitan konversacion, malgaje pensante, ke li neniam povus imiti Galeran on. Kia estis lia mirego, konfuzo kaj ekstazo, kiam Galeran, vidante, ke la vizitantinoj intencas foriri, turnis sin al la junulinoj tiel neatendite, ke Urania mutiĝis.
2337 En lia plaĉo malestis primitiveco de adoleskulo: komplika karaktero kaj fortaj sentoj estis rimarkeblaj por atenta rigardo, sed la junulinoj vidis, ne komprenante ĉion ĉi, simple plaĉintan al ili knabon kun maltrankviligita vizaĝo kaj belaj okuloj, malhelharan kaj malgajan.
2338 La knabino kapbalancis al ŝi. Kvietiĝinte, ŝi aliĝis al sia fratino. Kishlot peze suspiris, gratante la brovon. Galeran estis mistere ridetanta. Davenant moviĝis al la pordo, poste retrorigardis al la mastro kaj retroiris. Estiĝis silento en la kafejo. La vivaj voĉoj ĉesis.
2339 La knabinoj eĉ pli ekamis la patron, kaj kiam li sukcesis tute kompreneble por la junaj kapoj pruvi al ili neeviteblecon de tia elnodiĝo, ne juĝante la edzinon, eĉ pravigante ŝin, – ĉiujn tri kunigis egalsigno. La knabinoj malkovris, ke la patro per io similas ilin, kaj hejmigis lin en siaj koroj.
2340 El du ili iĝis kvar, kaj poste pli multaj, kaj li estis en kapto de tiuj belaj vizaĝoj, favore permesantaj al li aŭskulti sian babiladon. La dormo kompatis lin finfine. Davenant dormis, sonĝante kastelojn kaj nubojn, kaj, vekiĝinte matene, komencis emociiĝi, apenaŭ frotinte la okulojn.
2341 Aŭdante nenion tian, lasita por si mem, li kun intereso ĉirkaŭrigardis kaj eĉ suspiris pro plezuro: la salono estis loganta, kiel ilustraĵo de fabelo. Ĝiaj muroj, tegitaj per flav ruĝa silko kun turka arabesko, mozaikoj kaj negrandaj pentraĵoj estis distrantaj eĉ la plej streĉitan atenton.
2342 Tapiŝo de tropeola koloro, kun figuroj de saltantaj oraj katoj, lustro el verda kristalvitro, pendigita en la centro de modlita finialo de koloro de malnova oro, veluraj kurtenoj, meblaro el mahagono, tegita per rozkolora stampita atlaso, tiel forte plaĉis al Davenant, ke lia timemo malaperis.
2343 Vitra pordo, kondukanta al la teraso, estis malfermita; trans ĝi brilis la ĉielo kaj la ĝardeno. La pendolo de la kamena horloĝo egalmezure tuŝadis nevideblan unutonan kordon de malalta tembro. Davenant absorbiĝis en kontemplado de la ĝoja bunteco de la salono, ne aŭdante, kiel eniris Futroz.
2344 Kiam Futroz paroladis, tiu fajrero ekbruladis kaj prilumadis la tutan vizaĝon, pro kio la rigardo ŝanĝiĝadis al bonanime serioza. La abrupta voĉo kompletigis tiun ĉi aspekton, krom la ne menciita de ni griza kostumo kaj la maniero tiri fojfoje per la maldekstra mano butonon de la veŝto.
2345 Rimarkinte Davenant on, la junulinoj haltis kaj, mediteme kapsalutante lin, eliris retroe en la sama nedisigebla stato de densa brakumo. La pordo fermiĝis. Trans ĝi aŭdiĝis baraktado kaj senkaŝa rideksplodo. Kuniginte tiel sukcese la fantazion kun la sobra prudento, Davenant eksilentis.
2346 La malsanema patrino de Davenant dum ses jaroj bataladis kontraŭ mizero, lasita de la parencoj al arbitro de la sorto, venĝe al tio, ke ŝi neglektis bonan partion pro la malriĉa juristo. Ŝi ne sukcesis ekscii, kiel ŝi finas siajn tagojn: ĉu kiel forlasita virino aŭ kiel vidvino.
2347 Futroz kun dubo ĵetis al ili rigardon kaj eliris. La mokemulinoj tuj aliris al Davenant kaj eksidis kontraŭ li. Plu stultumante, ili rimarkis, ke Davenant estas afliktita, kaj ekridis. Ili interŝanĝis misterajn signojn kaj iom trankviliĝis. Davenant aŭdis ne la valson, sed ĉielan ĥoron.
2348 Davenant tremeris. Galeran kun nepenetrebla vizaĝo malfermis la koverton kaj ŝovis en ĝin du fingrojn. Subpreminte rideton, li singarde eltiris vizitkarton, ĉirkaŭskribitan per malgrandaj literoj, kaj, tenante ĝin antaŭ si en la maldekstra mano, alproksimigis al la lipoj la kuleron kun la supo.
2349 La kulero preskaŭ tuŝis liajn lipojn, sed li, elverŝinte la supon reen en la teleron, lasis la kuleron kaj, tenante nun la leteron per ambaŭ manoj, komencis legi kun ege serioza aspekto, metinte unu kruron sur la alian. Io granda, grava eklumis en la rigardo de liaj mallarĝigitaj okuloj.
2350 Sur kalkaj muroj pendis du malnovaj gravuraĵoj sub vitro, kopioj de Meissonier. Tiu malriĉo, substrekita de pureco de la ejo kaj de dignoplena afableco, kun kiu Galeran sidigis la gaston, kortuŝis Davenant on; unuafoje li bedaŭris, ke li ne estas riĉa kaj ne povas sendi al Galeran orientan tapiŝon.
2351 Elrevigita Davenant ofendite aŭskultadis, divenante, ke Galeran amuziĝas per malpacienco de la viktimo de siaj sekretoj, kaj serĉadis en liaj vortoj aludojn al la atendanta ilin aventuro. Davenant tiris lian manikon, sed Galeran prenis la kubuton de la knabo kaj puŝis lin.
2352 La maljunulino alportis al Davenant haste kuiritan ovaĵon, rapide formanĝinte kiun, li okupiĝis je pririgardado de siaj riĉaĵoj: almezuris la grizan vestokompleton; ĝi nenie premis, la veŝto ne estis malvasta ĉe la brusto. En la spegulo reflektiĝis iu eleganta, fremda, sen lipharoj.
2353 La tempo apartenas al li. Odoris je pureco kaj varmo de maldikaj littolaĵoj. La nervoj ankoraŭ zumis, sed ne tiel abrupte, kiel tio estis hieraŭ. La okazintaĵo ricevis leĝecon de daŭra evidenteco. Trinkinte kafon kaj almanĝinte, Davenant vestis sin en la blanka kostumo.
2354 Ŝin interesis, kio estas Galeran, kio estas Davenant, kiel li vivis ĝis la hodiaŭa tago, kaj ankaŭ kion li faros poste. Al tiuj aludoj Davenant respondis per silento, li turnis la konversacion al la ĉambro, sed la maljunulino penadis enrampi kun ungegoj kaj okulvitroj en lian koron.
2355 La maljunulo kaŝiĝis trans la angulo, Davenant entreprenis komplikan vojaĝon, ŝanĝante buson al tramo, tramon al buso, veturante ĝis la fino de ĉiu linio, kaj dum kelkaj horoj ĉirkaŭveturis la urbon, kiel neniam antaŭe. Li rapidis, obeante al pelanta lin interna moviĝo.
2356 Tiuj simplaj veraĵoj konformis al la karaktero de Davenant; specialan ĉarmon ili havis nun, prezentante kvazaŭ fidindan armilon por liaj troplenigitaj sentoj, donitan de la mano de kuraĝulo. L' okuloj kun batbluoj, kaj jupo svingas sin. Vi dormos ja hodiaŭ, karul', en mia lit'.
2357 For de l' pordeg', kaj fino. Aŭ mi forpelos cin. Pendumi cin mi volus, dezirus kun sovaĝ'! La vagabondo kantis kun emocio, afekte turniĝante, kiam li montris la prostituitinon, kaj elstarigante la bruston, severe kuntirante la brovojn, kiam al Libelino respondis la necedema provoso.
2358 Tiaspecajn kantojn Davenant aŭdis plurfoje, kiam li tiradis la ĉareton kun varmegaj manĝaĵoj ĉe randoj de la haveno, kaj tial li indiferente aŭskultis ĝin. Tiutempe Galeran haltis; elpreninte notlibreton, li enskribis en ĝin kelkajn esprimojn de tiu specimeno de la prizona poezio.
2359 En tiu tago nenio speciala okazis poste. Davenant legis, vizitis kinematografejon kaj dormis bone. Dimanĉe, frue matene, venis Galeran. Ili veturadis sur boato sub velo ĝis la kabo Baj, preninte kun si vinon kaj provianton; ili aranĝis lignofajron, kuiris kafon kaj kelkfoje banis sin.
2360 Malgraŭ la tuta beleco de tiu promeno, la impresoj de ondoj, vento kaj la malproksima bordo rompis, kiel ŝajnis al Davenant, lian internan ligon kun la domo de Futroz, malgrandigis kaj stompis ĝin. Tuj post la disiĝo de Galeran, post la reveno, li ĝojis denove trafi en la urbon.
2361 Forte emociiĝinte, Davenant aliris, farinte al la guvernistino tian respektan riverencon, ke ŝi, mildiĝinte, ĉesis okulumi lin rekte, kiel afiŝon. La brilantaj bele vestitaj junulinoj tuj atakis Davenant on. Kuraĝiĝinte, li sciigis al ili, ke li nur antaŭ duonhoro revenis el la mara promeno.
2362 Davenant tre deziris eksidi kun ili en la veturilon kaj tial rifuzis. Eĉ sur la vizaĝo de Urania ekserpentis io simila al rideto. Davenant konfuziĝis kaj komencis svingi la ĉapelon, ĝis la veturilo kaŝiĝis, forportante tiujn similaĵojn de ciklamenoj, ŝtelitajn for de la brua homamaso.
2363 Poste li pridemandis Davenant on pri la ĉambro, pri Galeran, amike konsilis butonumi la jakon per ĉiuj butonoj kaj sidigis lin en grandegan fotelon niĉon, el kie, kiel el kavo, videblis libroŝrankoj, marmora figuro de Nokto kaj kore ridetanta Futroz. Davenant salte ekstaris.
2364 Dum la tuta tago la vortoj de la stranga ŝtonhakisto ne eliradis el la kapo de la tavernisto. Li pensis pri ili, kiam kuŝiĝis por dormi, kaj ankaŭ en la sekva mateno, kaj, vekiĝinte, konfesis al la edzino, ke Silas Gent faris al li enigmon, kiu staras en lia cerbo, kiel kombilo en haroj.
2365 Ĉiuj salte ekstaris. La junulinoj ekkriis, kaj la malvarmsanga Titania, kriante pli laŭte ol la ceteraj, postulis ĉesigi stultajn ŝercojn. Torton obeis. Futroz ne hastis. Li bone fartis hejme, li observadis la tumulton kun bonanimeco de birdobredanto, observanta saltojn de rubekoloj kaj kardeloj.
2366 Estis tri okazoj – kun kiu ĝuste, mi ne memoras, sed la tria okazo estas speciale menciinda: laŭ tiu vojo ekkuris ĉevalo, ŝirinte la rimenon, per kiu ĝi estis alligita, kaj, malgraŭ ĉiuj penoj, ĝin oni ne trovis. Pafado delonge altiradis Davenant on kiel ekzerco, postulanta konkuran precizon.
2367 Post reciprokaj riproĉoj, ili decidis jenon: se venkos damo, ŝi rajtas postuli kion ŝi deziras de la plej malbona pafisto viro, se okazos inverse, al la venkinto oni donos premion de Titania kaj Rohena, kiun ili devas prepari kaŝe kaj teni en sekreto. Konkuro de fanfaronuloj.
2368 Titania ekstaris sur la lokon (ĉiu devis fari sep pafojn), degne ĉirkaŭrigardis kaj kun aspekto de homo, faranta gracian favoraĵon, pigre ŝargante kaj pafante, forklakis sian porcion, preskaŭ ne celante. Aŭdiĝis nur glitanta metala sono de la kulasbloko kaj nelaŭtaj frapoj de pafoj.
2369 Rohena celadis longe, sed en la momento de la pafo la paftubo facile tremis. Ĉiufoje, komencante celi, ŝi milde deŝovadis per la mano la harojn de sur la frunto kaj, elmetinte antaŭen la mentonon, almetadis la vangon al la fusto per speciala, nur al ŝi karaktera, intima moviĝo.
2370 Li ektimis, rigidiĝis kaj komencis celi. Tuj kiam li ekcelis kaj ekvidis trans la pinto de la celgrajno la nigrajn rondojn, similajn al transversa tranĉo de bulbo, lia timo malaperis, kaj la celtabulo komencis proksimiĝi, ĝis ekstaris kvazaŭ sur la fino mem de la paftubo, kiu tuŝis ĝin.
2371 La junulinoj iris apud li, petolante kaj ridante. Iliajn vizaĝojn li ne povis distingi. La ĉarma malhela vojo en la malnova ĝardeno estis plena de mistera kaj pura emocio. Davenant iris tute feliĉa; al li estus eĉ pli bone, se li restus sidi ĉi tie, kiam ĉiuj ekdormos, sub arbo, ĝis la mateno.
2372 Trans la malbutonumita kolumo de lia jako estis elstarantaj ŝirpecoj de la subvesto, de malfacile imagebla koloro. Sur liaj piedoj estis malnovaj ledaj galoŝoj. Parolante, li elprenis pipon kun prironĝita beko kaj ŝtopis ĝin per miksaĵo de cigaraj stumpoj, kolektitaj surstrate.
2373 Enpreminte la tabakon en la pipon per la flava, kiel cepa ŝelo, ungo de la dikfingro, la patro ankoraŭfoje ĵetis rigardon al la filo super la brulanta alumeto, alportita al la pipo, deĵetis ĝin kaj, turninte sin al la botelo, eltiris la korkon per la korktirilo de sia faldebla tranĉilo.
2374 Davenant donis glason. Aŭskultante la parolon de la patro, en kiu restaĵo de la antaŭa maniero, esprimata per la voĉo, ankoraŭ ne tute mallerninta kunigi la penson kun la intonacio, tiel strange akompanis la sencon de la vortoj, Davenant rigidiĝis. Lin ĉirkaŭkaptis impertinenta fetoro.
2375 Ili iris laŭ la plej mallonga vojo, tra interstratetoj, falantaj per ŝtuparoj, al la haveno, apud kiu troviĝis «Rostro». La elpendaĵo, fleksita super la enirejo en la angulo ĉe ambaŭ flankoj de la fasado, estis montranta elefantan kapon; en la levita rostro estis elstaranta la korno de abundo.
2376 Frank ĵetis atentan rigardon al li, sed, konvinkiĝinte, ke en la ago de la filo kaŝiĝas nek eksplodo, nek defio, ekrigardis kun subrido al Gemas. Tiu signife mallevis la palpebrojn. La kamaradoj pene rompadis la kotletojn per la kurbaj forkoj, altrinkante la manĝaĵon per piroziga malmultekosta vino.
2377 Estiĝis silento. Gemas, aĉe ridetante, movadis la fingron sur la tablo en flaketo de verŝita vino, kaj Frank Davenant penseme ŝtopadis la pipon, fojfoje subite ĵetante rigardojn al la filo, kiu siavice pririgardadis lin tiel, kiel oni rigardas al falinta kaj frakasiĝinta aĵo.
2378 Eĉ pli, al li ŝajnis, ke li neniam plu deziros dormi. Sencele ĉirkaŭirante angulojn de suspektindaj interstratetoj aŭ sidante sur ŝtonaj ŝtuparoj de ĝardenoj, Davenant kun tristo atendis la tagiĝon, por veni al Galeran kaj ĉion rakonti al li. Li kredis, ke Galeran savos lin.
2379 Frank ekstaris kaj, dispuŝinte la najbarojn, renversinte la tabureton, eliris de la tablo al la filo. Kvankam li tenis sin defie, fiere tirante supren la zonon kaj ludante per la brovoj, li ne povis kaŝi maltrankvilon. Li parolis troigite firme, kun elkrio, kiel megalomaniulo.
2380 Davenant manĝis en taverno pecon da ŝafaĵo kaj ekiris al Kajeno – tiel nomiĝis la kvartalo, kie kabaredoj kaj ludejoj reciproke subtenadis unuj la aliajn. Li antaŭe pasadis tiun kvartalon, sed neniam eniradis eĉ en unu helan enirejon kun blankaj lanternoj, neniam ludis.
2381 Inter tapiŝoj kaj floroj, prilumitaj tiel hele, ke, ŝajnis, estis videblaj eĉ esperoj kaj malesperoj en la animoj de la palaj homoj, tumultantaj laŭlonge de bevelitaj speguloj, Davenant fordonis sian ĉapelon al la pordisto kaj trairis en altan pordon, kie kelkaj grupoj amasiĝis ĉe ludaj tabloj.
2382 Ree la banktenanto krakigis la kartaron kaj disĵetis la kartojn. Efektive, lia vetaĵo duobliĝis, kaj li prenis ĝin tiel mallerte, haste, ke la eĝoj de la moneroj elstaris inter liaj fingroj. «Kion do mi faru plu?» – pensis li, ne rimarkante, ke li parolas, kvankam mallaŭte, sed klare.
2383 Ili eksidis en la salono kaj komencis plori, konsolante unu la alian. Tiuj nejunaj dikaj virinoj, interflustrinte, decideme viŝis la okulojn, pudris sin kaj, demetinte de siaj manoj ringojn, foriris, laŭte suspirante. Enkuris junulo kun rozkolora vizaĝo kaj taŭzita kravato.
2384 Eniris tri altaj viroj kun masivaj vizaĝoj. Tenante la manojn en la pantalonaj poŝoj, ili longe iradis laŭ la salono, laŭte parolante, kun ridego kaj entuziasmo; tiuj homoj estis rememorantaj la ludon. Ili gajnis kaj interkonsentis veturi en restoracion. Davenant on neniu atentis.
2385 Al ili aliris alia oficisto. Davenant turniĝis kaj eliris el la klubo. Ne hastante, li venis hejmen, indiferenta jam pri la opinio pri si de la mastrino, kiu vidis, malfermante la pordon, lian malnovan kostumon, la senfortigitan vizaĝon kaj, certe, jam rimarkis la malplenigitan ŝrankon.
2386 Nelonge antaŭ la mateniĝo Davenant formanĝis la malvarmiĝintan manĝaĵon kaj ekkuŝis ree. Nun komencis alkuradi dormo, sed eĉ eta moviĝo de la penso forpeladis ĝin. Davenant ofte ekstaradis kaj trinkadis akvon; finfine li ekdormis kaj vekiĝis je la dekunua horo antaŭtagmeze.
2387 De tie, intencante averti Futroz on, Davenant vokis lian numeron laŭ la libro de abonantoj. Dum tiu tempo, kiam la stacio estis konektanta lin kun la loĝantoj de la ruĝ flava salono, Davenant iom ripozis anime – li ree estis tuŝanta la elŝiritan el lia vivo belan domon.
2388 Davenant devis trafi en Liss on jam hodiaŭ vespere aŭ vespere de la sekva tago. En la unua okazo li povus veturi en aŭtomobilo, kiun li ne posedis, en la dua – veturi per la matena trajno. Nur matene estis ekveturanta la trajno al Liss, sed por bileto li ne havis monon.
2389 Lin mirigis nek la distanco, nek evidenta neeblo trairi ĝustatempe tian grandegan vojon. Li sciis, ke li devas esti ĉe la teatro en Liss ne pli malfrue ol je la oka horo de vespero de la 5 a de aŭgusto. Kiel oni artifikas veturi en vagono sen bileto, li pri tio ne havis eĉ etan ideon.
2390 La suno estis subiranta, kaj dum ioma tempo la vojo estis malplena. Ekaŭdinte vican bruon malantaŭ si, dirantan pri sava rapideco, malmulte konsciante, kion li faras, kaj riskante esti kripligita aŭ eĉ mortigita, Davenant ekstaris meze de la vojo, kun la vizaĝo al la aŭtomobilo, kaj levis la manon.
2391 Davenant silentis. Li etendis al li botelon, kiun ŝovis de malantaŭe la mastro. Davenant, plu tremante pro laco de la despera impeto, kiun anstataŭis beata sento de rapideco de irado de la multekosta nova aŭto, trinkis kelkajn glutojn. Al li oni transdonis pecon de kokaĵo, fromaĝon kaj oranĝon.
2392 La homoj, prenintaj lin kun si, estis muelistoj de Poket, veturantaj al adjudiko pri liverado de faruno al armeo. Kompatinte Davenant on, ili manĝigis lin kaj baldaŭ trankviliĝis rilate de lia ĉeesto, reveninte al aranĝo de komerca komploto kontraŭ aliaj entreprenistoj.
2393 La sangaj okuloj de Tromp brilis pro plezuro. La kvar aferistoj ektondris ĉirkaŭ la tablo, kaj, kiel muŝoj, komencis flugi antaŭ iliaj vizaĝoj, krudigitaj de vento, la manoj de la servistoj, trenantaj botelojn kaj telerojn, kaj Davenant kun premata koro aliris la verŝotablon.
2394 Davenant forlasis la gastejon kaj pridemandis preterpasantojn, kiel li eliru al la ŝoseo al Liss. Al li oni indikis la direkton, laŭ kiu li ekiris, tenante la volvaĵon sub la akselo kaj ĉirkaŭliginte la levitan kolumon de la jako per la naztuko por defendo kontraŭ akra nokta vento.
2395 La karaktero de la travivaĵoj de Davenant dum la lasta diurno estis tia, ke post la dimanĉa vespero ĉe Futroz, ŝajnis al li, pasis multa tempo. Nun li estis faranta transiron el unu vivo en la alian, de esperoj – al malcerteco, de renkontiĝo – al adiaŭo. Galeran serĉos lin, sed neniam trovos.
2396 Memorante, kion li aŭdis pri piedirado, Davenant iris ne eksidante, por eviti laciĝon, neeviteble venantan post mallonga ripozo, ĉar rompiĝas la inercio de muskolaj streĉoj, akordigita kun la spirado kaj la kora ritmo. Li iris risorte kaj egalmezure, pelata de la cifero de la distanco.
2397 Homoj, preterveturantaj en ĉaroj, kuntirante la brovojn, vipadis la ĉevalojn, se Davenant petis veturigi lin, malbone regante la voĉon, raŭkiĝintan pro vento kaj polvo. Li demandis farmulon, fosantan kanaleton, ĉu multe restis ĝis Liss, kaj eksciis, ke restis ankoraŭ dudek kvin mejloj.
2398 Pri ĝia minaca malproksimeco diris nur arbaro sur ĝiaj deklivoj, similanta grizan pluŝon, sed Davenant komprenis tion nur post horo da irado, kiam la pluŝo iĝis iomete pli loza aspekte. Laŭ la direkto de la vojo la monto estis maldekstre, kaj ĝi iĝis por Davenant la ĉefa penso de tiu ĉi tago.
2399 Post la rezisto al la nokta malvarmo lia koro, malfortiĝinta pro sendormeco kaj irado, elpeladis el li ŝviton, kiel akvon el spongo, sed li, sufokiĝante, iradis, rigardante al la malrapide ŝanĝiĝantaj konturoj de la monto. Peze cedadis tiu monto al lia senfortiĝanta malglata paŝado.
2400 Jam komencis li rimarki en la pseŭda monotoneco de ĝia supraĵo konveksaĵojn kaj kavojn, valojn, malleviĝantajn en arbarojn, ŝtonajn ŝtupegojn kaj krutaĵojn; la monto montriĝis nun al li ne translime bilda mondo, kiel la nuba horizonto, sed giganto el multaj kompareblaj formoj.
2401 La ŝoseo komencis turniĝi, ĉirkaŭirante kuŝantan dekstre grandan monteton, ĉar inter la monto kaj la vojo malkovriĝis valo kun brilanta maldika streko de rivero; de la rivero estis leviĝanta vaporo, kaj la verda fundo de la valo montriĝis al la vojaĝanto, kiel al fluganta birdo.
2402 Al roko alpremiĝis kruda negranda domo kun tegmento el plataj ŝtonoj. Antaŭ la enirejo staris lavanta sin virino, kaj Davenant ekdeziris trinki. La virino, viŝante la vizaĝon, rigardis al li, dum li estis petanta akvon, kaj foriris, dirinte, ke li atendu. Davenant eksidis sur ŝtupeton ĉe la pordo.
2403 Tio estis Liss, brilanta kaj fumanta, kiel tavolo de ardaj karboj. Pensante, ke li iras pli rapide, ekscitita de la proksimeco de la celo, Davenant efektive estis moviĝanta per la lastaj fortoj, ne plene konsciante, kio okazas, kaj tiel malrapide, ke la lastajn du mejlojn li trairis dum tri horoj.
2404 Davenant devigis sin iri tiom rapide, kiom permesis doloro en la kruroj kaj la ŝultroj. Aŭtomobiloj antaŭadis lin, kiel birdoj, flugantaj laŭ unu linio, sed li jam vidis nemalproksime domojn kaj baldaŭ penetris en malvastajn stratojn de la urborando, odorantajn je humideco kaj bruligita butero.
2405 Multfoje preterpasantoj indikadis al li la vojon al la teatro, sed li ĉiam vojeraradis, trafante jen sur malhelan placon de vartenejoj, jen al ŝtuparoj de interstratetoj, forkondukantaj de la urba centro. La pano en la trivita ĵurnalo malhelpis al li imagi sin en luksa teatra halo.
2406 Davenant metis la panon sur soklon. Finfine la du lastaj vojturnoj elkondukis lin sur grandegan straton, kie la varmega vespero brilis per miloj da lumoj, kaj la trafiko de veturiloj prezentis armeon da nigraj vizaĝoj kun fajraj okuloj, ekbatalintaj kontraŭ la homamaso.
2407 La maljuna sinjorino tuŝis sian mansaketon kaj, konvinkiĝinte, ke nenio estis ŝtelita, impetis per la ŝultro antaŭen, kaj Davenant ĵetiĝis al la enirejo de la teatro. Li ekvidis la kason, sed la kaso estis fermita. La malhela giĉeto heroldis per grandaj literoj, ke la biletoj estas disvenditaj.
2408 Granda spegulo reflektis ĝibiĝintan figuron kun pala vizaĝo kaj buŝo, nigra pro polvo. Tio estis Davenant, sed li ne rekonis sin. Davenant eliris sur la trotuaron, deiris de ĝi, ĉirkaŭrigardis, kuntiris la brovojn kaj komencis fiksrigardi la rondiradon de veturiloj antaŭ la teatro.
2409 Davenant restadis en la fermita mondo de deliro, el kiu li eliris ne baldaŭ. Li estadis en la domo de Futroz, kaj lin senĉese vokadis jen la pli aĝa, jen la pli juna fratino: ripari akvokondukan kranon, pendigi pentraĵon, laŭtlegi libron, fermi fenestron aŭ doni fotelon.
2410 Barket kaj lia filino Marta haltigis matene sian ĉevalon ĉe la gastejo, enirinte por manĝi. La mastro havis geservistojn – unu servistinon kaj unu laboriston. La servistino Petronia regis kuiradon, provianton, purigadon kaj lavadon. Ĉion ceteran faradis la laboristo Firso.
2411 Li ne flirtis kun la servistino kaj neniun sciigis pri senco de siaj urbaj vojaĝoj. Krome, Gravelot eksterordinare bonege pafadis kaj ĉiutage ekzercadis sin pri pafado malantaŭ la gastejo, kie inter la domo kaj la roko estis kojnoforma malplenaĵo. Fojfoje, se pluvis, tiu pafado okazadis en ĉambro.
2412 Ridetinte al tia mikso de admiro kaj pedanteco, Gravelot esprimis esperon, ke la filo de la gubernatoro aprezos la virtojn de sia edzino post kiam ŝi komencos promenadi kun li kaj la hundo kune. La konversaciantoj ne konjektis, ke ili post kelkaj minutoj ekvidos la fianĉon de Consuelo Juarez.
2413 La proksimeco de la edziĝo devigis Van Konet on, por eviti fatalajn onidirojn, aranĝi sian vican orgion en la domo de konata mineja inspektoro. Trans la fenestro ekkantis sireno, kaj ĉe la pordo haltis malhel verda aŭtomobilo. Barket ekrigardis en la fenestron. Lia vizaĝo etendiĝis.
2414 Marta ruĝiĝis sub mallarĝa rigardo al ŝi de Van Konet kaj sen neceso movis la teleron. Ĉiuj kun miro ekrigardis al la mastro de la gastejo, kiu aŭdacis interrompi Van Konet on. Davenant ĵetis penseman rigardon al li, eltiris sian revolveron kun longa paftubo el la kasa kesto kaj momente celis.
2415 La kuglo derabotis sur la supraĵo de la tablo alte ekflugintan spliton, kaj la muŝo malaperis. Ĉiuj estis iomete ĝenitaj. Ŝi agitiĝis, poste ekstaris ĉe la pordo, beate kuntiriĝante, tuta kovrita de ŝvito, kun plena pugno da mono, ŝovita en la poŝon de la antaŭtuko. Marta mallaŭte ridis.
2416 Barket, haste kolektinte siajn aĵojn, kondukis Marta n en la korton kaj ĵetiĝis jungi la ĉevalon. Davenant aŭdis interparolon, bonege komprenante ties ofendan sencon. Enpensiĝinte, Davenant staris ĉe la fenestro, mallevinte la kapon kaj kontrolante sian agon, sed ne vidis en ĝi ion superfluan.
2417 Ĉagrenita Marta baldaŭ post tiam transdonis sian dankon per la patro, kiu jam intencis forveturi. Li estis ŝokita, maltrankvila kaj petadis Davenant on trovi manieron pacigi la teruran aferon. Davenant silente elaŭskultis lin kaj, adiaŭinte la gastojn, revenis al sia taga laboro.
2418 Cirkulis onidiro, ke li estas kartotrompisto kaj ĉantaĝisto, sed, neniam firmigata per faktoj aŭ almenaŭ per malrektaj pruvoj, tiu onidiro estis pli utila por li, ol malutila, pro la eco de la homa konscio admiri honeston, se oni ĝin atakas, kaj nekapteblon, se ĝi estas talenta.
2419 Suspirinte, li ridetis kaj drinkis. Van Konet estis ne tiom stulta, por opinii tiujn streĉitajn, firme diritajn vortojn ŝerco. Ekstere restante trankvila, Van Konet silentis kaj subite, terure paliĝinte, bategis per la pugno la tablon kun tia forto, ke la tasoj elsaltis el la subtasoj.
2420 Nemulte ŝi eraris pri tio, kaj eble nur en tio, ke tia amo efikas nur al fortaj kaj kuraĝaj homoj. Kiel sekvo de la rekta kaj fidema karaktero de Consuelo, estas grave rakonti, ke ŝi la unua konfesis al Van Konet sian amon al li, kaj tiel kortuŝe, kiel tion kapablas esprimi nur nesperta estaĵo.
2421 Lia patro soifis la doton pli, ol la filo. Aŭgusto Van Konet tiel enkaĉiĝis en ŝuldoj kaj malversacioj, ke lia ofica, kaj same la materia bankroto estis nur afero de la tempo. Dum du monatoj la filo de la gubernatoro estis adiaŭanta la fraŭlan vivon, pli aŭ malpli sukcese kaŝante siajn aventurojn.
2422 Tio estis natura emocio de la junulino, malklare sentanta la tutan gravecon de sia paŝo kaj strebanta al senprokrasta impeto de ĉiuj plej bonaj sentoj tiel en si, kiel en la elektito, por anticipi per la koro la sekreton de reciproka proksimeco dum multaj jaroj, kiuj restas ankoraŭ estonte.
2423 La familio de Juarez ordinare ne elveturadis el la apudurba bieno, sed je semajno antaŭ la geedziĝo Consuelo kun la patrino transloĝiĝis en la urban domon, kiu staris sur altaĵo trans la mallarĝa Kvarantena strato, proksime de la skvaro kaj la preĝejo de Sankta Maŭrico.
2424 Entute, tio estis beleta junulino kun afabla vizaĝo, klaraj nigraj okuloj, fojfoje tre seriozaj, kaj ĉarmaj okulharoj – kun malpeza figuro, malgranda alto, kvankam moviĝemo, svelteco kaj la knabine maldikaj brakoj faradis Consuelo n pli alta, ol ŝi vere estis, atingante nur la mentonon de Van Konet.
2425 Kun tia junulino estis fianĉigita Van Konet. Renkontita de la patrino de Consuelo, maldika virino, parte simila al la filino, en malhela silka robo, ornamita per vitraj perloj, Van Konet donis kelkajn minutojn al la estonta bopatrino, ŝajnigante, ke lin nenio interesas, krom la fianĉino.
2426 Kvankam Vincenta Juarez havis viglajn, penetremajn okulojn, kiujn iam sonĝis multaj viroj, tamen, jesadante al la edzo kaj suspirante kune kun li, kaŝite ŝi estis sur la flanko de Van Konet. La enkorpiĝo de eleganta malvirto, kliniĝinta antaŭ forta kaj freŝa sento, ravis ŝian romantikan naturon.
2427 Krome, al la filino de brutobredisto pekoj de eminentuloj ŝajnis ne sekvo de malbonaj inklinoj, sed nur similaĵo de bizara, riska sporto, kiun estas facile anstataŭigi per idilio. Konversaciinte kun ŝi, Van Konet iris al la fianĉino. Rimarkinte lin, Consuelo ekfloris, ruĝiĝis.
2428 Ŝiaj rigardoj esprimis kareson kaj malpaciencon paroli pri io neprokrastebla. Kun enuo, estante premata de la timo de la duelo, Van Konet, hipokritante singarde kaj humile, ekludis la rolon de amanto – unu el la plej malfacilaj roloj, se la koro de la ludanto ne estas tuŝita de almenaŭ simpatio.
2429 Se la koro ridas, kaj la amo de la junulino estas senrezerva, sukceso de la ludo estas garantiita – estas ĝeno nek en vortoj, nek en pozoj: estu trankvila, suspektinde egala, eĉ malserena kaj malvigla – la virina koro trovos klarigon al ĉio, ĉion pravigos kaj prenos la kulpon sur sin.
2430 Li penadis estigi konversacion, ekregi la emociojn, la atenton de Consuelo kaj ne povis. Nek vortojn, nek pensojn li havis. Van Konet estis atendanta sciigojn de Snogden, malbenante la plaŭdadon de la fontano kaj aŭskultante, ĉu aŭdiĝos hastaj paŝoj, sciigantaj pri voko al la telefono.
2431 Van Konet ekridis kaj, profunde, trankvile spirante, revenis al la fontano. La familio sidis silente, atendante lian revenon. Consuelo malgaje ekrigardis al la fianĉo, sed, rimarkinte, ke li tuta vigliĝis, ridas kaj jam el malproksime ion parolas al ŝi, ŝi ekridis mem, rozkoloriĝis.
2432 Malgraŭ la tuta graveco de lia malsano, lia sorto estis resti viva, por longe memori la flam sunan salonon kaj la infanajn voĉojn de la junulinoj. Kiel ludon, kiel klaran kaj karesan zorgon de la vivo pri la senkulpa ĝojo de la homo imagadis li tiun sorton, kiun li senkonscie vokadis.
2433 Finfine li komprenis, ke lia estado en la fremda urbo malhavas telepatiajn ecojn, kiuj povus indiki la situon de la fuĝinto al iu ajn. Nun li estis plene en sia dispono. Li rememoradis sian patron kun tia malamo, ke liaj pensoj pri li estis plenaj de la plorado kaj la grincado de dentoj.
2434 Tiutage Davenant neniel povis sukcesi resti sola ĝis la vespero mem, ĉar estis sabato – la tago de elveturado el la minejoj en la urbon. Komercistoj veturadis por aĉeti varojn, oficistoj – por gaji kun konatoj, laboristoj, ricevintaj salajron, – por akapari dozon da urbaj plezuroj.
2435 Ŝi ne aŭdis, kaj li, elirinte serĉi ŝin, enrigardis en la kuirejan pordon. Petronia staris ĉe la lintelo, klininte la kapon malantaŭen, kaŝante la manojn post la dorso, feliĉe revante. Dum la tuta tago ŝi maltrankvile rigardadis la mastron, penante diveni, – ĉu ne freneziĝis Gravelot.
2436 Al li plaĉis, kiel ŝi staris, floranta, alta, personigo de mastrumemo kaj sano, kaj li pensis, ke Petronia memoros tiun ĉi tagon dum la tuta vivo, kiel kaprice alflugintan fajreron de mirakla fabelo. «Ŝia tuta vivo, – pensis Davenant, – ricevos nuancon de danka rememoro kaj espero pri estonteco».
2437 Nur nun, sidante antaŭ sia lito, ĉe la tablo, sur kiun Petronia metis kupran kafkruĉon, tason kaj sukerujon, la juna mastro de la gastejo povis koncentriĝi sur siaj sentoj, difuzitaj de la taga vantaĵo. La ofendoj de la impertinentaj matenaj gastoj ne lasadis lin trankvila.
2438 Divenante la rolon de Snogden, Davenant atribuis malmultan gravecon al lia evidente serva agresemo: Snogden agis laŭ devo. Subite, kiel tio ofte okazas en emocia stato, disvolvanta imagon de agado en ligo ne nur kun rektaj, sed ankaŭ kun malrektaj cirkonstancoj, al Davenant aperis dubo.
2439 Vere, tie kuŝis malnovaj libroj, sed ili estis kovrantaj du dekojn da negrandaj kestetoj. Malpakinte unu el ili, kvankam jam sen tio senteblis tre pruva odoro de multekostaj cigaroj, Davenant ne plu dubis. Aŭdinte tion, Davenant ĵetiĝis en la ĉambron de Firso kaj per unu puŝo vekis lin.
2440 Aŭdiĝis bato al la pordo de la gastejo. Samtempe ekbruis la pordego kaj aŭdiĝis ordonoj malfermi. Firso eksidis, mallevis la piedojn, ekstaris kaj, haste kapjesinte, kaŝis la monon sub la kusentegilon, poste elprenis ĝin kaj komencis kuradi en la ĉambro, serĉante pli fidindan lokon.
2441 Se mankus simpatio, ĉi tie estus nemalproksime al subrido; sed en tiu ĉi okazo la kontrabandistoj agnoskis la fuĝon de Gravelot pli mirinda, ol serioza afero. Ne kaŝante kompaton al li, ili ĉiel vigligadis lin kaj ŝercis; ilin amuzis, ke Gravelot traktis Van Konet on, kiel ebrian koĉeron.
2442 Renversinte apud la mastingo vicon da stakoj kaj kestoj, Tergens aranĝis liton el pakoj, sur ĝin la ŝipestro ĵetis kusenon kaj litkovrilon. Davenant skrupule priskribis la aspekton de la fripono, sed la kontrabandistoj neniun povis trovi por lia priskribo el tiuj, kiujn ili konis.
2443 La soldato ekturniĝis kaj falis kun la vizaĝo en la akvon. Tiutempe sur «Ursino» oni ĉesis pafi; tie elĉerpite kaj sekrete kuŝis la obskuro, kvazaŭ ĝi sufokiĝis pro la batalo. Li faligis la fusilon kaj apogis sin al la boatflanko per la mano. Kuglo trabatis lian bruston.
2444 Tamen Getrach pafadis, kaj Davenant senhalte disdonadis kuglojn al la korpoj de doganistoj, kuŝante sub defendo de la boata flanko. La boatoj estis balanciĝantaj unu kontraŭ la alia, plonĝante kaj turniĝante sen ajna rego, ĉar la soldatoj estis ekstreme kolerigitaj kaj same absorbiĝis de la batalo.
2445 Davenant eksidis. La soldatoj komencis levi kadavrojn sur la ferdekon kaj kuŝigi ilin. Outlander ankoraŭ ĝemis, sed estis sen konscio. La ceteraj estis navigantaj al la tombo. La doganistoj, alkroĉinte trenkablojn al la boatoj, levis la velojn, por konduki sian trofeon al Poket.
2446 Li eksilentis, ĉar li bonege konsciis, kiel multe faris Snogden, kiel neeviteble lia patro devus turni sin al la sama Snogden, por efektivigi tiun ĉi intrigon, kiu, ĉe ties tuta simpleco, postulis specialajn ligojn. Van Konet on atendis abomena interparolo kun la patro.
2447 Van Konet ekstaris kaj, malestime kantetante, foriris el la loĝejo. Li ne ŝatis puŝojn de sentoj, antaŭlonge forĵetitaj de li, kiel floroj per pinto de boto, tamen Gravelot, Consuelo kaj Snogden puŝis lin per bonkoraj sentoj, ĉiu en sia maniero. Li povis ripozi en la interparolo kun sia patro.
2448 Pri tio li estis certa. La venĝo de la gubernatoro esprimiĝis per fermita rideto kaj per scivolema esprimo de la sensanga vizaĝo; liaj maljunaj nigraj okuloj rigardis tiel, kiel rigardas grandsperta virino al junulino, perdinta sen speciala bezono la unuan literon de sia alfabeto.
2449 Ŝi estis tiel trankvila, kiel reflekto de verda herbo en kvieta akvo. Kaj, lerte ŝajnigante, ke li estas kaptita de la alta sento, serioze, milde rigardis al ŝi Van Konet, aspektanta eĉ pli bela kaj nobla pro la proksimeco al li de la grandanima junulino kun blankaj floroj sur la malhelaj haroj.
2450 Okazadis, ke en bulko troviĝis pakaĵeto da kokaino, opio, en pano – ludkartaro, en melono – flakono da alkoholo, sed la gardistoj, pripensantaj liveron de tiuj malpermesitaj aĵoj, agis akorde, kaj tial neniu tiris en juĝejon kaj la mastron de la butiko, kaj la provosojn.
2451 Ĝi estis duoble pli alta ol la muro. Tiu kvaretaĝa konstruaĵo ĉirkaŭis la internan korton, kien estis turnitaj la fenestroj de ĉiuj kameroj. Ekster la konstruaĵo, krom la fenestroj de la kancelario en la malsupra etaĝo, sur la muroj de la domo estis neniuj fenestroj kaj aperturoj.
2452 Pro tiuj senvaloraj vortoj, signifantaj, eble, ne pli, ol permeson fumi, direktante la fumon en iun aertruon, Davenant iomete gajiĝis kaj ĉe apero de milita enketisto, administranta aferojn pri kontrabando, eksidis sur la lito, preta lukti per respondoj kontraŭ demandoj.
2453 Enirinte en la kameron, la enketisto kun scivolemo ekrigardis al Davenant, atendante, laŭ la anticipa informo, ekvidi ferocan, bagnotipan bataliston, kaj estis konsternita de la aspekto de la prizonulo. Tiu hele, penseme rigardanta al li homo malplej konvenis al la muroj de la malgaja loko.
2454 La enketisto metis sian tekon sur la malsanulejan tablon kaj, alŝovinte la tabureton, eksidis, preparante meĥanikan plumon. Li estis diketa, malalta viro kun forglitanta rigardo de la grizaj okuloj, iam duonfermitaj, iam malfermitaj larĝe, hele kaj celitaj kun defia forto, kalkulita por ĝeni.
2455 La antaŭtuko, ligita sub la akseloj, la levitaj manikoj de la griza bluzo, la mallonga malhela pantalono kaj la ledaj ŝuoj – ĉio estis oportuna sur Stomador, ĉio konvenis al lia vizaĝo. Sole la grandegaj pugnoj de tiu homo ŝajnis apartaj nudaj estaĵoj, pro sia grandeco.
2456 Stomador pro miro falis per la brusto sur la randon de la tablo. La tablo moviĝis kaj puŝis Botredge on, kiu mirigite deŝovis sian seĝon. Dirante tiel, Stomador mensogis: ne nur li, sed eĉ iu ajn en la regiono ne povis scii tiam, kia malkovro estos farita en la montoj per hazarda esploro.
2457 Katarina eliris sur la straton kaj, ĉiam ĉirkaŭrigardante, sinuante, kiel leporo alproksimiĝis al la fera pordo en la traa fera pordego, hele prilumita per elektra lanterno. Trans ĝi staris la diketa, malalta Cravar. Lia punca vizaĝo kun grizaj brovoj montriĝis inter feraj stangoj.
2458 En la domo de Galeran loĝis, krom li, ŝoforo Grubbe kaj junulino Tirsa, fratino de la ŝoforo, plenumanta oficon de servistino kaj mastrumistino. Galeran loĝis en kvar ĉambroj, meblitaj tiel simple, kiel tion scipovas fari ŝatantoj de klara linio en desegno kaj de melodio en muziko.
2459 Galeran on neniu vizitadis. Al la kvindeka jaro lia naturo ellaboris siaspecan antitoksinon, malhelpantan al oni proksimiĝi al li alie, ol en neŭtralaj lokoj, kiaj estis – strato, kafejo, klubo. Li ne malestimis, ne malamis la homojn, sed amis ilin kiel homojn en libroj.
2460 Intertempe la stato de la kruro de Davenant malboniĝis; post provizora plifaciliĝo la genua artiko ŝvelis, la kruro peziĝis, kaj la malsanulo povis nur sidiĝadi, kvankam tio estis malpermesita al li. Se li malofte ekstaradis, por fumi, do li forte riskis, kontraŭ la malpermesoj de la kuracisto.
2461 La febro kaj la doloro de la vundo devigadis Davenant on malpacience atendadi nokton, kiam dormo forkondukadis lin el la prizono en la landon de sonĝoj. Li penis dormi tage, por malpli multe deziri fumi, ĉar pro starado ĉe la vazistaso li devis pagi per rekomenciĝo de la akra doloro en la genuo.
2462 Fojfoje li vidadis Kishlot on kaj la ruĝajn ombrelojn de la knabinoj, ridantaj tiel, ke ridis ĉio ĉirkaŭe. Li vagadis kun la ebria patro, serĉadis en la malhela ĝardeno la ŝlosilon kaj iradis laŭ la nekonata vojo, strebante ĉirkaŭiri la monton, ŝirmantan la hele prilumitan teatron.
2463 Kaj en sia animo Davenant kore esperis, ke ili jam antaŭlonge forgesis pri li. Kelkajn tagojn post kiam la letereto de Stomador estis ricevita de Davenant, komencinta ekde tiu nokto streĉite atendi postajn eventojn, fine de la dekdua horo de tago okazis ordinara ŝanĝo de deĵoroj.
2464 Spirante per la tuta forto de la pulmoj, premantaj la koron, frapitan de la esperoj, Davenant, neglektante la doloron en la kruro, eĉ trovante ĝin agrabla, kiel negravan cirkonstancon, senfortan malutili al la aliaj, pli gravaj cirkonstancoj, ekstaris kaj longe fumis ĉe la vazistaso.
2465 Menciinte nomojn de neniu el la personoj de la historio, ennodiĝinta en «Sekaĵo kaj maro», li vespere singarde frapis la pordon kaj transdonis al Fakreged la necesajn nomojn, skrupule klariginte, kian rilaton al li havas tiu aŭ alia homo, kaj ankaŭ kiel trovi la cervon kaj la monon.
2466 Serĉadon de tiuj aĵoj li prenis por si, sciante, kiom multaj eĉ sen tio diversaj klopodoj atendas Galeran on. Krome, Stomador ne povis preterlasi la raran okazon de rekta partopreno, ligita per la rememoro pri la loko de la batalo kun la intima flanko de la karaktero de la butikisto.
2467 Tiuj vortoj de Galeran estis la kaŭzo de tio, ke Hern kategorie rifuzis al li pri intervidiĝo kun Davenant. Post la fino de la enketo viziti la prizonulojn povis nur proksimaj parencoj. La homo, ne havanta altan staton en la socio, per nenio kaj al neniu konata, multe lacigis Hern on.
2468 En la mondo ekzistis multaj birdoj kaj vegetaĵoj, neniam viditaj de li. «Kiel monotone kaj kiel nescivoleme mi vivis» – pensis Galeran, sentante maltrankvilon, envion al la neekkonita, kio ajn ĝi estu, bedaŭron pri la sojlo de maljuneco kaj iom ridindan deziron vivi duan, al ĉio avidan vivon.
2469 Tio estis ĉirkaŭkreskita de nigraj haroj viro kun flava vizaĝo – mikssanga italo. En sia tendo li aranĝis butiktablon, kaj fumo de lia rostilo, bruniganta tranĉaĵojn de porkaĵo, estis disportanta odoron de manĝo. La butiktablo estis pristarigita per boteloj kaj sifonoj.
2470 Lia koro komencis bati, kaj bati malfacile. Puŝinte la vitran pordon, eniris ruĝiĝinta pro varmego Barket kun preta afabla rideto, turnita al la vizitanto. La aspekto de la filino seriozigis lin. Li eksidis en la aŭton, neniom riproĉante sin pro la tiel mallonge kaj decideme rompita interparolo.
2471 Forĵetinte pensojn pri ankoraŭ ne estiĝintaj scenoj, kredante al la intuicio kaj esperante nur al ne forlasanta lin forto de la espero, Galeran ekveturis al la gastejo, kie li okupis grandan numeron. Ne sciante, kio estos poste, li deziris havi ejon por akceptado kaj dormado.
2472 Kvankam la plej gravaj atestantoj forfalis, li reviziadis denove la grupon de la homoj, kies memoro estis konservanta la informojn, valoregajn por li, kaj atendis aludon, kiu povus krei fendon en la rezistanta materialo de la malfeliĉo. La solvo de la problemo ne venadis.
2473 Tiu mallonga kaprico esprimis rezignacion. Van Konet komprenis, ke la onidiro disiris, kaŭzinte neatenditan enmiksiĝon de la homo, parolanta nun kun la gubernatoro per tia senpasie respekta voĉo, kia emfazas timon de hazardaj intonacioj, povantaj ofendi la aŭskultanton.
2474 Dum la tuta tago Galeran dormis. Vekiĝinte en malbona stato, li eltrinkis kelkajn tasojn da kafo kaj direktis sin al la urborando. Apud la prizono li haltis, fiksrigardante ĝian masivon kun dubo kaj decidemo. Da mono li havis sufiĉe. Restis elpensi, kiel li uzu ĝin plej racie.
2475 Stomador ĉesis ludi kaj malfermis la pordon. Sufiĉe silentinte, por ke la atendata opinio sonu aŭtoritate, Stomador levis la ŝultrojn kaj komencis ruli per la polmo sur la tablo la rondajn bastonetojn. Jam la mano de la butikisto etendiĝis al la botelo, al kio Galeran nun ne malhelpis.
2476 La unuan botelon baldaŭ sekvis la dua, sed la vino ebriigis nek Galeran on, nek Stomador on, nur pli certa iĝis ilia entuziasmo, postulanta komenci. Ili eliris, sed ne en la pordeton de la butika korto, sed en la mallarĝan pasejon inter la butiko kaj la plej proksima al la prizono muro de la korto.
2477 Ne komprenante, pri kia grava afero okazos la interparolo, kaj plendante, ke li dum la tuta pasinta nokto tremadis pro malvarmo sur boato malproksime de la bordo, en atendo de ŝipo kun kokaino, ne veninta pro nekonata kaŭzo, kaj tial malvarmumis, Botredge eksidis kontraŭ Galeran.
2478 Stomador malalte kliniĝis super la tablo, rigarde serĉante libere kuŝantan bastoneton aŭ falintan tiel, ke elpreni ĝin eblus, movinte neniun alian. Se la bastoneto, tuŝanta la prenatan, eĉ iomete moviĝus, la ludanto cedus la vicon, kaj la gajninto iĝus tiu, kiu prenus plej multajn bastonetojn.
2479 Tio estis malsaneca, ŝtelista ludo, postulanta perfektan kalkulon de moviĝoj. Komence Stomador forprenis el la amaseto, ie forrulante, ie premante unu finon, por ke leviĝu supren la alia, kvin bastonetojn, poste al li aperis problemo disigi du bastonetojn, almetiĝintajn paralele unu al la alia.
2480 Kalkulante la ĝeneralan longon de la horizontalaj kaj la vertikalaj pasejoj de la subfosaĵo kiel dek naŭ, eĉ dudek metroj, ĉe alto unu metro kun kvarono por unu metro da larĝo, rezultis ĉirkaŭ dudek kvin kubaj metroj da kompakta maso; malkompaktigita, ĝi havus pli grandan volumenon.
2481 Galeran, interkroĉinte la fingrojn, maltrankvile silentis. Botredge, larĝe malferminte la okulojn, rigardis al li kaj fumis, forte enspirante la fumon. Elfosinte per la tranĉilo negrandan kaveton, Stomador revenis kaj ĵetis sur la tablon blank flavan pecon. Galeran atente esploris la ŝtonon.
2482 Neniam Davenant pensis, ke lia sorto estos kripligita per unu el la plej malfacilaj suferoj – per senigo de libero. Li penis, kiom povis, firme elteni sian trioblan malfeliĉon: la malliberon, la malsanon kaj la minacon de severa puno, tute neevitebla, se ne okazos ia subita sava evento.
2483 Ekde la unua tago de tiu entombigita en la muroj vivo Davenant komencis pensi pri fuĝo. Li estis en la urbo, kie li naskiĝis kaj kreskis. La rememoro de la konataj lokoj, domoj, stratoj, kiuj situis proksime de li, sed evidentiĝis neatingeblaj, instigadis lian menson al meditado pri ebleco fuĝi.
2484 La kvadrata fenestro de la kamero de Davenant, turnita al la korto, per la malsupra rando estis atinganta liajn ŝultrojn, tiel ke, uzante la permeson kaŝe fumi, pro kio li pagis, li devis almetadi al la fenestro la tabureton kaj elspiri la fumon en la kloŝon de la vazistaso.
2485 Fojfoje li fartis malpli bone, iam pli bone; la vundo ne fermiĝadis, kaj la ŝvelo de la genuo respondadis dolore ĉe ĉiu serioza peno. Davenant penis kuŝi sur la dorso. Kiam liaj revoj pri liberiĝo aŭ vivaj sentoj, nepermeseblaj por arestito, forte emociadis lin, – la bezono fumi iĝadis nerva soifo.
2486 Neglektante la kruron, Davenant lamadis al la fenestro kaj tie fumadis pipon post pipo. Post tiaj moviĝoj lia kruro iĝadis peza, kiel fero, ĝi brulis kaj doloris; matene dum vindado la kuracisto balancadis la kapon, ripetante, ke necesas ne moviĝi, ĉar la vundo de artiko postulas senmovecon.
2487 Li ŝovelis per ŝpato maldikan tavolon de la supra grundo kaj gruzo, restinta post la konstruado, puriginte kvadratan areon metro je metro. La rando de la ŝpato iĝis blanka pro travertino, la ŝpato skrapis ĝin facile, kiel sekiĝintan koton, desaltadis eĉ negrandaj pecoj.
2488 Lasinte Tergens on ĉe lia okupo, iom konata al li, ĉar tiu homo laboris antaŭ kelkaj jaroj en karba ŝakto, la komplotantoj sidiĝis ĉirkaŭ la tablo de Stomador. Botredge komencis ludi kun la butikisto «bastonetojn», kaj Galeran verŝis por si vinon kaj enprofundiĝis en mediton.
2489 Anstataŭiginte sian veston per la aĉetita diktola, ne ripozante, nur malofte forirante en la ĉambron por fumi, la kvar homoj ĝis la kvina horo de nokto forigis tutan rubon, finis la vertikalan puton kaj, superkovrinte ĝin per bareloj, disiris, lacaj ĝis kapturniĝo. Al Galeran ili ne permesis fosi.
2490 Sciante mem, ke li ne sukcesos kun tio, li ne protestis, sed forportadis la grundon same energie kaj vigle, kiel ĉiuj. Plej malbone fartis Stomador, kiu suferis pro siaj mallongaj brakoj kaj anhelemo, sed li ne malhonoris sin kaj nur spiregis. Do, ili disiris, kaj kunvenis denove antaŭ la noktomezo.
2491 La laboro estis tiel malfacila, ke Galeran, Botredge kaj Tergens dormis dum la tuta tago; senigita de ripozo Stomador vagadis en la butiko, dormetante dum irado, kaj liaj aĉetantoj estis kontentaj, ĉar li mispesadis kaj mismezuradis malprofite al si preskaŭ ĉe ĉiu aĉeto.
2492 Por determini la direkton, transverse de la ŝakto, supre, Galeran metis lignan laton, direktitan al tiu loko de la prizona muro, kie estis finiĝanta la domo de la lazareto. Ĉe la muro estis marko en formo de ŝtono, lasita tie de Botredge, kiu uzis precizajn indikojn de Fakreged.
2493 La direkton en la profundo Tergens determinis per alia, mallonga lato, enbatita en la malproksiman disde la prizono muron de la ŝakto sur ties fundo mem, kaj egaligis per nivelilo paralele al la supra lato. Tiu ĉi malperfekta metode, sed sufiĉa ĉe negranda distanco rimedo kontentigis ĉiujn.
2494 Tiamaniere, la afero ekiris, kaj la ĉefan laboron ricevis Tergens kaj Botredge. Anstataŭante unu la alian ĉiuhore, ili paŝon post paŝo enprofundiĝadis al la prizono. Labori ili devis precipe per la akra rompstango, sidante sur la tero, pro malgranda alto de tiu tranĉeo, aŭ starante sur la genuoj.
2495 Tamen entuziasmo pri la laboro kaj ties jam videbla sukceso tenis la laborantojn en la stato de sento de kapturnige danĝera ludo. Lanterno nun brulis interne de la ŝakto, post la dorso de la ŝaktisto, prilumante la vertikalan batalkampon, starantan antaŭ la okuloj per malglata rompiĝo.
2496 En ekstrema okazo li ĝojus al kranio aŭ al rusta ponardo kiel al pruvo de la sekretoj, kaŝataj de la tera sino. Tamen la elportata de li kalka ŝtonaro malmulte amuzis lin, nur ŝtoniĝintaj branĉetoj, konkoj kaj negrandaj pavimŝtonoj troviĝadis inter la blank flava maso de la pecoj.
2497 Tia kaŝita ekscitiĝo helpadis al li lukti kontraŭ la anhelado kaj la lacego, sed li rimarkeble maldikiĝis, kiam okazis la mateniĝo de la dua tago de la laboro, kaj Botredge pripalpis lin kun dubo, demandante, – ĉu sufiĉos ĉe tia rapida forfluo la graso de lia vivo por ses sep tagoj.
2498 Ĉe tri metroj la laboro estis haltigita, la korto purigita, kaj, manĝinte ŝinkan femuron, priverŝitan per bona vino, la komplotantoj disiris, preskaŭ falante pro la laco. Galeran kalkulis, ke post kvin tagoj la subfosaĵo estos finita, se ne malhelpos iu neantaŭvidita okazo.
2499 Tiu tre grava cirkonstanco permesus labori subtere eĉ tage, se ne estus neceso tuj forportadi la elfositan kalkoŝtonon, kiu, aliokaze, obstrukcus la pasejon de la vertikala ŝakto, kaj trenadi la grundon eblis nur nokte. La laboro iris kiel ĉiam kaj finiĝis je la kvina horo de mateno.
2500 La skrupule mezurita spaco inter la prizono kaj la butiko montris grandan restaĵon da diko de la grundo – dek metrojn kaj kvaronon, ne kalkulante la laboron pri la elirejo. Okazis speco de milita konsiliĝo, en kiu oni decidis fiksi la tagon de la fuĝo, obeante nur al la neceso.
2501 Kio koncernis la duan deĵoranton en la ĝenerala fako de la lazareto, Fakreged rekte diris, ke li bezonas tricent kvindek pundojn, tamen ne en monbiletoj, sed en oro. Post longa interparolo kun Fakreged Galeran konvinkiĝis, ke li estas saĝa kaj decidema homo, kiun eblas fidi.
2502 Galeran bonege komprenis, kian efekton elpensis Fakreged. Krome, ili interkonsentis, kiel agi en la decida nokto inter la lundo kaj la mardo. Se ĉio iros sukcese, Fakreged devos sciigi pri tio, ĵetinte trans la muron bastonon kun unu noĉo, kaj ĉe malsukceso – kun du noĉoj.
2503 Fojfoje mi febras, pri kio mi ĝojas; en tiuj horoj la mornaj cirkonstancoj de mia stato ricevas ian ondobrilantan, vitran diafanecon, fantazioj kaj esperoj lumas, kiel helaj ĉambroj, kie aŭdeblas gaja rido, aŭ mi iĝas indiferenta, ricevante eblon fordoniĝi al rememoroj.
2504 Per la interna sento mi ne sentis de lia flanko tre grandan simpation al mi. Estas strange, ke li rekomendis al mi preni sur min la kulpon pri konservado de kontrabando, sed mian partoprenon en la armita konflikto – klarigi per la vundo de la kruro, kaŭzintan blindiĝon pro kolerego.
2505 Promesinte fari ĉion, kio dependas de li, li foriris, kaj mi restis en eĉ pli granda maltrankvilo. Mi ne komprenas la advokaton. Kara Galeran, mi ne scias, per kio mi vokis tiom da favoro kaj zorgemo, sed, se ili estas, plenumu la peton, kiun, verŝajne, mi ne sukcesos ripeti.
2506 Verŝajne, ĉion plej bonan, kion povas deziri homo. Mi deziris tiel forte, kiel, evidente, estas danĝere deziri. Ĉu estas tiel? Dum naŭ jaroj mi sentis konfuzon kaj ŝajnigadis min tavernisto. Sed mi estis trankvila. Tamen ja mi valoras ion, se mi deksesjara komencis kaj kreis vivantan entreprenon.
2507 Galeran tre laciĝis, sed lia laco forpasis, kiam li tralegis tiun ĉi vokon el trans la prizona muro. Li legis mense, kaj poste laŭte, sed ne ĉion. Ĉiuj komprenis, ke prokrasti ne eblas. Restariginte la fortojn per vodko, abunda manĝo, cigaroj kaj pipoj, la komplotantoj malleviĝis en la subfosaĵon.
2508 Ili atingis tian gradon de entuziasma laciĝo, kiam la penso pri la celo dominas super ĉiuj ceteraj, kreante heroaĵon. Alkoholo efikis nun nur la cerbon; la konscio estis prilumita hele, kiel per lumo de magnezio. Ekdormante, ili sonĝis la subfosaĵon, vekiĝante – strebis tuj daŭrigi la laboron.
2509 Estas malfacile diri, por kiu estis malpli bone – ĉu por tiu, kiu estis detrenanta pezajn sakojn al unu fino de la pasejo, anstataŭe pli bone kaj forte spirante, ĉar li estis pli proksima al la elira aperturo, aŭ por tiu, kiu estis fosanta, – jen sidante flanke, jen duonkuŝante aŭ starante fleksite.
2510 La subfosaĵo eltenis ĝis la fino. Kiam la permane plenŝtopitaj sakoj viciĝis ĉe la muro de la pasejo, Stomador kaj Botredge levis ilin supren kaj elŝutis en la ŝedon, kie jam altis monto da kalkoŝtono. La varo estis forigita: en la ŝedo apenaŭ sufiĉis spaco, por enlokigi la restantan grundon.
2511 La matena trafiko jam komenciĝis, kaj tial iĝis danĝere portadi la sakojn tra la korto, ĉar aperus suspekto. Tiam ili decidis disŝuti la kalkoŝtonon laŭlonge de la tuta pasejo, trabatita ĝis la dekunua horo ankoraŭ je du metroj, kaj nokte okupiĝi pri forportado de la grundo en la ŝedon.
2512 La sterniĝintaj korpoj de la kvar homoj kuŝis kiel kadavroj. Nur atente rigardante, oni povus rimarki, ke ili malforte spiras, kaj sur iliaj koloj pufiĝas kaj malpufiĝas la vejnoj. Tiu malsaneca dormo daŭris ĝis la kvina horo de vespero. La aerbano plenumis sian aferon – la spirado iĝis pli glata.
2513 Nun ili interkonsentis tiel: por ke ne ŝajnu stranga la longa foresto de Stomador, la butikisto restas hejme por okazo de apero de klientoj aŭ de Fakreged kun informoj; la ceteraj iras sub la teron kaj estos tie ĝis la veno de la noktomezo, post kio ili intencis denove ripozi.
2514 Kiam vesperiĝis, venis la Rufa Katarina, ekfumis kaj eksidis. Katarina foriris, kaj Stomador eliris al la subfosaĵo kaj, defaliginte la barelojn, ekvidis Galeran on stari en la puto, pendiginte la kapon sur la manojn, alpremitajn al la vertikala muro. Li estis profunde suspiranta.
2515 Lunde dum la tuta tago blovis malvarma vento, kaj tiu cirkonstanco multe faciligis la laboron, transformiĝintan en suferon. La nokto, tute foruzita por forprenado de la ŝtonrompaĵoj el la subfosaĵo, tiel elĉerpis la laborantojn, ke iliaj pensoj de tempo al tempo konfuziĝadis.
2516 Ju pli longa iĝadis la pasejo, des pli turmente estis iradi tien kaj reen, fleksiĝante kaj trenante sakojn kun kalkoŝtonaj pecoj. La gratvunditaj genuoj, la manoj, nigraj pro koto kaj sekiĝanta sango, la ŝvelinta kolo kaj doloro en la sakro fojfoje faligadis iun en duonkonscia stato.
2517 Spite al la obtuzigita konscio kaj la tutplene doloranta korpo, ilia spirito cedis neniajn obstaklojn, simile al ramo. Fojfoje, rigardante en lumo de la lanterno antaŭen kaj malantaŭen, Galeran sentis admiron: tiuj dek kvar metroj da tunelo, perfekte rekta, vokis en li fieron de praviĝanta persisto.
2518 Tergens estis rimarkeble perdanta fortojn. Li preskaŭ ne parolis; liaj okuloj senforte fermiĝadis, kaj li, kvazaŭ mortante, por momento iĝadis senmova; Botredge subtenadis siajn fortojn per furioza insultado kontraŭ la prizono, la tribunalo kaj la kalkoŝtono, kaj ankaŭ per vino.
2519 Kvankam estis atendenda nur tia verdikto, tiu sciigo superis ĉiujn artefaritajn rimedojn de vigligo de la nerva sistemo. En silento komenciĝis la laboro. Je la naŭa horo de vespero la bastono kun unu noĉo batiĝis al la pavimo kaj kuŝiĝis nemalproksime de la butiko. Stomador levis ĝin.
2520 Haste alivestinte sin en malhelajn, simplajn kostumojn, anstataŭiginte la pantoflojn per ŝuoj, preninte monon, revolverojn, ŝlosinte la butikon kaj puriginte la pasejon disde la instrumentoj, tiel ke ĉio estis perfekta ĝisfine, la komplotantoj ekigis la liberigon de Davenant.
2521 Galeran kaj Stomador, kunpremiĝante en la malvasto, tralasis Botredge on, la plej altan el ili, por fari al la volbo lastajn batojn. Botredge ne povis agi per la pioĉo supren, li prenis la rompstangon kaj precize je la dekdua kaj kvarono, laŭ la horloĝo de Galeran, enpikis la rompstangon.
2522 En la truon verŝiĝis trablovo; la luna ĉielo, dividita de arbusta branĉo, malfermiĝis alte super la kovrita de grundo vizaĝo de la kontrabandisto. Haste almetinte la ŝtupareton, Botredge per la manoj faligis la malglatajn randojn, larĝigis la aperturon kaj frapis siajn flankojn.
2523 El la dek unu estintaj tie malsanuloj nur unu eksentis, en kio estas la afero, kaj ĉar li estis kondamnita al dudek jaroj, do li fermis la orelojn per la kuseno, por ne aŭdi la agacantajn sonojn de la freneze kuraĝa ago. Ekvidinte la inflaman vizaĝon de Davenant, Galeran impete aliris lin.
2524 Dum du tri sekundoj, subtenata de Galeran, li tremis sur la kubutoj kaj falegis, ferminte la okulojn kaj reteninte ĝemon de doloro per tia nekredebla peno, ke la vejnoj pufiĝis sur la frunto. Botredge komencis laŭte spiri kaj foriris al la fenestro; lia mano nervoze enprofundiĝis en la poŝon.
2525 Tiutempe Botredge kaj Stomador, ŝtelirante, penetris en la aperturon trans la muro de la lazareto kaj ekrampis al Tergens; li, suspektante jam la malbonan rezulton, silente rigardis al la kamaradoj, kiuj, kaptinte unu la aliajn ĉe la ŝultroj, disputis, starante sur la genuoj.
2526 Li jen iradis, jen kuradis. La luno embuskis malantaŭ nuboj, nudiginte sian lumantan ŝultron. La senpasia nokta lumo estis ĉirkaŭprenanta ombrojn de domoj. Ankoraŭ ne alkurinte ponton en malaltaĵo, kunigantan la antaŭurbon kun la urbo, Stomador ekvidis du junulinojn, haste revenantajn hejmen.
2527 Densa foliaro de malaltaj palmoj bruis kaj ŝanceliĝadis pro la varmega vento, malproksime ludis orkestro de la maŭra rotondo; ĝiaj sonoj estis forportataj de la vento, nur fojfoje sonante klare kaj maltrankvile, kiel vortoj, kiujn ĵetas en pordon homo, foriranta por ĉiam, malproksimen.
2528 Nun Consuelo opiniis sia rekta devo kompensi per io la malbonon, kaŭzitan de ŝia edzo; ŝi hastis kaj grimpis fleksiĝinte. Botredge, konsternita de ŝia aspekto, silentis, alpremiĝinte al la muro de la pasejo, por tralasi la virinon. Ŝi surpaŝis lian manon, sed li eĉ ne moviĝis.
2529 Tergens rampis antaŭen kaj eksidis ĉe la dua elirejo, etendinte la krurojn. Consuelo kaj la butikisto transpaŝis liajn krurojn kun pli granda komforto, ol kiam ili preteris la longan korpon de Botredge. Por feliĉo de ĉiuj agantaj personoj de la prizona dramo, la vento blovis al iliaj vizaĝoj.
2530 Grimpante laŭ ŝtupetoj de la ligna ŝtuparo, Consuelo eliris supren. Ĵetinte la littukon en la aperturon, ŝi sensone trairis post Stomador tiujn dek paŝojn, kiuj estis disigantaj la subfosaĵon disde la pordo de la lazareto, kaj, alpremiĝante al la muro de la angulo, glitis en la helan ejon.
2531 Samajn antaŭgardojn uzis ĉiuj, ne ekskludante Fakreged on, kaj se atenti, ke dum la tuta agado estis entute dek tri pasoj de diversaj homoj el la pordo kaj en la pordon de la lazareto, kaj neniu bruis, nek stumblis, do iĝos klare, kia streĉo estis foruzita sur tiu ĉi eta tereno de kaŝita lukto.
2532 Apenaŭ movante sin, Stomador alportis kelkajn botelojn da pipra vodko. Ne senkorkigante, debatinte la gorĝojn de la boteloj per batoj de unu botelo al la alia, ĉiu eltrinkis, kiom sufiĉis da spiro. La domo, aĉetita de Van Konet en Poket, ankoraŭ estis fingarnata kaj finmeblata.
2533 Van Konet konsterniĝis. Lia interna rezisto al la kolero kaj malfeliĉo de la edzino estis rompita per tiu tiel arde ĵetita vero pri li, al kio povas kontraŭstari neniu. Li ekstaris antaŭ ŝi kaj kaptis ŝiajn manojn. Malgraŭ la kaptinta lin timo, Van Konet tre bone sciis, kion li faru.
2534 Prokrasti li eĉ ne pensis, des pli li ne pensis trompi la edzinon, sciante, ke li estos malhonorigita por ĉiam, se li ne plenumos la kondiĉon, metitan al li. Dirinte: «Atendu. Mi komencas agi», – la filo de la gubernatoro ĵetis sin en sian kabineton kaj konektis la telefonon kun la prizono.
2535 La grizaj, glate kombitaj malantaŭen haroj de Felton estis artifike kaŝantaj la kalvaĵon. En la malbela, nervoza vizaĝo de la generalo lumis vasta, iom kaprica menso de favorato de la milito, travidanta plej etajn nuancojn de komplikaj skemoj, sed povanta erari en simpla multipliko.
2536 Ŝi estis dormanta kaj deklaris pri tio per tono de severa riproĉo. Ŝi kisis iliajn malalte klinitajn ebriajn kapojn kaj revenis por eksidi en la veturilon. Galeran donis mil kvincent pundojn al Stomador kaj po ducent – al la kontrabandistoj. Ili prenis la monon, sed malserene, kun ĝeniĝo.
2537 La forlasita butiko restis sen prizorgo, por arbitro de la sorto. Galeran kaj Consuelo forveturis atendi la venon de la tago, por ke ĉirkaŭ la oka horo de mateno voki sanitaran veturilon de la Franca malsanulejo, kaj kun ĝi – la plej bonan kirurgon de Poket, kuraciston Kress on.
2538 Li atendis, ĝis la korpo ĉesis skuiĝi, fermis la okulojn de Davenant per la mano kun rompitaj ungoj, difektitaj dum la subtera laboro, kaj ekiris enmanigi la arĝentan cervon al la adresato. Lin akceptis Rohena Lesfield, juna virino en disfloro de la vivo, edzino de la direktoro de la konservatorio.

Связаться
Выделить
Выделите фрагменты страницы, относящиеся к вашему сообщению
Скрыть сведения
Скрыть всю личную информацию
Отмена