| 1 |
Bangkoko, cxefurbo de Tajlando, refoje okupis la unuan lokon en la listo de la plej sxatataj turismaj urboj en la mondo en 2016. Dum la pasintaj jaroj gxi okupadis la duan lokon kaj la unua estis okupita de Londono en la jaroj 2014 kaj 2015. La financa serva korporacio MasterCard antauxkalkulis en sia jarraporto de 2016, ke cxi-jare Bangkoko akceptos 21.47 milionojn da alilandaj turistoj. La urbo altiris turistojn per siaj viveco, bongustajxoj kaj najbareco al plej belaj plagxoj kaj insuloj de la mondo. Laux antauxkalkulo, cxi-jare la nombro de turistoj al Londono atingos 18.88 milionojn. Parizo okupis la trian lokon per akcepto de turistoj je 18.03 milionoj da homoj kaj Dubai -- la kvaran per akcepto de turistoj je 15.27 milionoj da homoj. Laux donitajxoj el 20 plej sxatataj turismaj lokoj ekster Euxropo, la cxefa elspezo de turistoj estas por acxetado, sed ne mangxado. |
Комментарии