| Velo (esperanto) |
| 1 | Blankadas velo unusola en la nebula mara blu'. Gxi kion lasis, kion volas en fremdaj vastoj sercxi plu? |
| 2 | La ondoj ludas, vento spiras, fleksante l' maston kun fervor'; ve, ne felicxon vel' aspiras, nek de l' felicxo kuras for! |
| 3 | Gxin kronas ora bril' cxiela, sub gxi lazunas l' onda spac', sed sxtormon sercxas gxi, ribela, kvazaux en sxtormoj estas pac'! |
Комментарии