| 1 |
Vi, bela lingvo Esperanto, en mi la penso jam ne mutas; parolas sentoj en la kanto per kiu vin mi nun salutas. Ho kie estas via lando? - Demandas homoj - la respondo: La lingvoland' de Esperanto jam estas nia tuta mondo. Al tuta mond' vi apartenas, al alto levas vi la homon, kaj kiu vin en koro tenas, de vi ricevas Belon, Bonon. En homan mondon venas amo, per nova sento, kor-muziko. Vi faras pacon el malamo, kaj fraton el la malamiko. Vi donas al mi, Esperanto, kulturon novan kaj laboron. Sed kion donu mi, lernanto? Akceptu mian tutan koron! |
Комментарии