| Rustimuna Sxtalrato |
| 1 | Cxapitro 1 Kiam mi proksimigxis al la cxefa pordo de La Unua Banko de Paradizeto, gxi sensis mian cxeeston kaj svinge malfermigxis en auxtomata bonvenigo. Mi haste trapasxis, kaj haltis. Sed mi estis nur tiom enirinta, ke la pordo ne povis fermigxi post mi. Dum gxi komencis glitfermigxi, mi prenis la arkileton el mia sako, kaj fulme turnis min, tuj kiam gxi estis sin plene ferminta. Dum antauxaj vizitoj al la banko mi mezuris per klikhorlogxo gxian mekanikan reflekson, do mi sciis, ke mi havis nur 1,67 sekundojn por fari cxion necesan. |
| 2 | Suficxe da tempo. La arko zumis kaj lumis kaj veldis la pordon sekure al gxia framo. Post tio la pordo povis nur zumadi, senefike kaj senmove, gxis io en la mekanismo fandigxis, kaj gxi eligis kelkajn kraketajn sparkojn kaj mortis. — Detruado de banka posedajxo estas krimo. Vi estas arestita. Dum gxi parolis, la robota bankgardisto etendis siajn grandajn remburitajn manojn por kapti min kaj teni min gxis la alveno de la polico. |
| 3 | — Ne hodiaux, lamanta ladulo! — mi rikanis, sxovante la erinapran incitilon al gxia brusto. La du metalaj pintetoj produktis 300 voltojn kaj multe da amperoj. Suficxe por kapti la atenton de milkilograma erinapro. Suficxe por tute fandi la robotajn cirkvitojn. Fumo sxprucis el gxiaj artikoj, kaj gxi trafis la plankon en tre kontentiga frakaso. Malantaux mi. Cxar jam mi estis antauxsaltinta, kubute forsxovante maljunulinon de la kasofenestro. |
| 4 | Mi tiris la grandan pistolon el mia sako, celis per gxi al la kasisto kaj elgruntis mian ordonon. — Vian monon aux vian vivon, franjo. Plenigu cxi tiun sakon per spesoj. Tre impone, kvankam mia vocxo ja iomete rompigxis, tiel ke la lastaj vortoj elvenis kiel pepo. La kasisto ridetis pri tio kaj provis trakuragxi. — Iru hejmen, bubo. Cxi tie ne estas ... Mi tiris la ellasilon, kaj la 0,75-senrefrapa pistolo tondris cxe sxia orelo; la fumonubo blindigis sxin. |
| 5 | Sxi ne estis trafita, sed la rezulto estus sama, se sxi estus. Sxiaj okuloj ruligxis supren en sxia kapo, kaj sxi malrapide forfalis suben el mia vido sub la gicxeton. Oni ne malsukcesigas Jimcxjon diGriz tiom facile! Per unu salto mi transiris la tablon por svingi la pistolon al la ceteraj grandokulaj dungitoj. — Pasxu malantauxen, cxiu el vi! Rapide! Mi ne volas, ke ies fingreto pusxu la silentan alarmilon. |
| 6 | Jen kiel. Vi, buterbulo! — mi gestis al la dika kasisto, kiu cxiam kutimis ignori min antauxe. Nun li estis atentega. — Plenigu cxi tiun sakon per spesoj, grandaj biletoj, kaj faru tuj! Li obeis, fusxante kaj sxvitante, sed laborante tiom rapide, kiom li povis. La klientoj kaj dungitoj cxirkauxstaris en strangaj pozoj, sxajne paralizite pro timo. La pordo de la oficejo de la direktoro restis fermita, indikante, ke li versxajne ne estis tie. |
| 7 | Buterbulo jam estis pleniginta la sakon per bankbiletoj kaj etendis gxin al mi. La polico ankoraux ne aperis. Estis tre eble, ke mi evitus kaptigxon. Mi duonvocxe grumblis ion, kio espereble estas fia sakrajxo, kaj montris al unu el la sakoj plenaj de tuboj da moneroj. — Elsxutu tiujn monerojn kaj plenigu ankaux tion, — mi ordonis, rikanante kaj grumblante samtempe. Li obeis kun plena hasto kaj baldaux estis plensxtopinta ankaux tiun sakon. |
| 8 | Kaj ankoraux estis nenia signo de polico. Cxu eblis, ke ecx ne unu el tiuj sencerbaj dungitoj premis la silentan alarmilon? Eblis. Drastaj rimedoj estis bezonataj. Mi etendis mian brakon por kapti alian sakon de moneroj. — Plenigu ankaux cxi tiun, — mi ordonis, jxetante gxin al li. Tion farante mi sukcesis trafi la alarmbutonon per mia kubuto. Je certaj tagoj necesas cxion fari mem. Tio donis la deziratan efikon. |
| 9 | Kiam la tria sako estis plena, kaj mi komencis stumbli al la pordo kun mia rabajxo, la polico komencis aperi. Unu terauxto sukcesis kolizii kun alia (policaj krizokazoj estas suficxe maloftaj cxi-regione), sed fine ili kontentige ordigis sin kaj vicigxis ekstere kun pretaj pafiloj. — Ne pafu! — mi pepis. Kun vera timo, cxar la plejparto de ili ne aspektis tro inteligentaj. Ili ne povis auxdi min tra la fenestroj, sed ili povis vidi. |
| 10 | — Gxi estas imitajxo, — mi vokis. — Rigardu! Mi metis la pistolon al la flanko de mia kapo kaj tiris la ellasilon. Kontentiga fumnubeto venis el la fumproduktilo, kaj la bruefiko de la pafo suficxis por tintigi miajn orelojn. Mi forfalis malantaux la tablon, for el ilia terurita rigardo. Mi atendis pacience, dum ili kriis kaj sakradis kaj fine rompmalfermis la pordon. Nu, vi eble trovas cxion cxi konfuza. |
| … |
Комментарии