[{{mminutes}}:{{sseconds}}] X
Пользователь приглашает вас присоединиться к открытой игре игре с друзьями .
Gerda malaperis
(0)       Используют 4 человека

Комментарии

Ни одного комментария.
Написать тут
Описание:
Клод Пирон
Автор:
ВекторЛомоносов
Создан:
1 декабря 2021 в 09:07 (текущая версия от 7 августа 2022 в 03:05)
Публичный:
Да
Тип словаря:
Тексты
Цельные тексты, разделяемые пустой строкой (единственный текст на словарь также допускается).
Содержание:
1 Cxapitro 1 En universitata restoracio Tom: Saluton, Linda. Linda: Saluton, Tom. Tom: Diru al mi: kiu estas tiu? Linda: Kiu? Tom: Tiu alta, blonda, juna viro... Linda: Kiu? Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo. Linda: Ho, tiu! Tom: Jes, tiu. Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, versxajne. Tom: Li estas tute sola. Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li. Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda. Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tor multe, kaj... Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela. Linda: Nu, nu... Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi! Linda: Sed... Tom: Venu. Ala granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo. Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato. Cxapitro 2 Linda: Tom! Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala. Linda: Tom! Ne rigardu! Tom: Kio okazas? Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tio ulo, tiu nova studento... Ne, ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta. Tom: Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero? Linda: Li agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li. Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum sxi ne rigardas al li - sxi nun rigardas al la granda spegulo - lia mano iom post iom, tre tre malrapide, prosimigxas al sxia taso... Linda Estas io en lia mano. Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas. Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej! Tom: Kio okazas? Linda: Sxi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas. Tom: Kaj kio plu? Diru al mi! Linda: Nun li parolas al sxi. Li montras al la pordo. Tom: Eble li volas, ke sxi rigardu al alia direkto, ke shi ne plu rigardu al li. Linda: Prave, tute prave. Jen sxi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum shi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimigxas al la taso. Ej! Tom: Kio? Kio okazas? Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaux tute nature. Tom: Cxu estas io en lia mano? Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en sxia taso. Cxapitro 3 Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Cxu mi povas sidi kun vi? Linda: Saluton, Bob. Tom: Bonan tagon, Bob. Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj. Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin. Bob: Cxu vi permesas, ke mi sidu cxe via tablo? Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni. Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi. Tom: Mi ne parolis pri amo. Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo. Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto. Tom: Prave. Simpla fakto. Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun. Linda: Ne gravas, cxu? Ne gravas, ke mi estas bela, cxu? Jen bela deklaro! Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava. Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava? Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimigxis al vi, sed mi vin rigardis. Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas. Bob: Mi parolas pri via vizagxo. Linda: Kio pri mia vizagxo? Cxu gxi ne estas bela? Bob: Ho jes, gxi estas bela, gxi estas la plej bela en la mondo. Sed gxi estis mistera! Linda: Mistera? Cxu mia vizagxo estis mistera? Bob: Jes. Via vizagxo estis mistera. Fakte, viaj vizagxoj estis misteraj. Mistera vizagxo de spionino cxe mistera vizagxo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimigxis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizagxo, Linda, kaj ankaux sur la via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj. Cxapitro 4 Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis. Tom: Ni parolis pri tiu ulo. Bob: Kiu ulo? Tom: Tiu viro cxe la angulo. Tiu juna viro. Bob: Pri kiu vi parolas? Cxu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda? Linda: Gerda! Vi do scias, ke sxia nomo estas Gerda! Vi do konas sxin! Bob: Nu, mi ne vere konas sxin. Mi scias, kiu sxi estas. Tio estas alia afero. Linda: Kiu do sxi estas? Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Cxu vere pri tiu blonda junulo vi parolis? Tom: Jes. Pri li. Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antauxe. Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda? Bob: Sxi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptajxoscienco. Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-jxo-sci-en-co, cxu? Kio estas tio? Cxu vere vi ne scias, kio estas kriptajxoscienco? Oni diras ankaux "kriptografio". Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Cxu vi scias, Tom? Tom: Cxu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesagxo? Bob: Prave. Jen sxia fako. Fakte, sxia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj. Tom: Mi ne komprenas. Kiu en la universitato volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Bob: Ankaux mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko. Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, cxu vi ne konsentas? Bob: Jes. Gxi aspektis strange ankaux al mi, kiam oni parolis pri gxi. Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Cxu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Tom: Mi jam diris al vi, ke sxi ne estas bela. Nur vi estas bela. Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke sxi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaux Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; cxu vi konsentas? Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. Bob: Cxu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo? Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo. Bob: Diable! Vi versxajne amas sxin.

Связаться
Выделить
Выделите фрагменты страницы, относящиеся к вашему сообщению
Скрыть сведения
Скрыть всю личную информацию
Отмена