| M.J.Lermontov "Velo" (Esperanto) |
| 1 | Blankadas velo unusola en la nebula mara blu', ĝi kion lasis, kion volas en fremdaj landoj serĉi plu? Ondiĝas kaj la vento spiras, fleksante l' maston kun fervor'... Ve, ne feliĉon vel' aspiras, nek de l' feliĉo kuras for! Ĝin kovras blua rond' ĉiela, sub ĝi lazuras onda spac'... Sed serĉas ŝtormon ĝi, ribela, en ŝtormoj, kvazaŭ, estas pac'! |
Комментарии