[{{mminutes}}:{{sseconds}}] X
Пользователь приглашает вас присоединиться к открытой игре игре с друзьями .
Фразы на эсперанто
(1)       Используют 14 человек

Комментарии

verda_katino 17 февраля 2016
Спасибо! Классный словарь!
Написать тут
Описание:
Почувствуй себя правоверным эсперантистом
Автор:
Gosxo_Ruza
Создан:
до 15 июня 2009 (текущая версия от 4 марта 2012 в 17:31)
Публичный:
Да
Тип словаря:
Фразы
В этом режиме перемешиваться будут не слова, а целые фразы, разделенные переносом строки.
Содержание:
1 Por bonaj aktoroj ne estas malbonaj roloj.
2 La tempo laboras por ni.
3 Multe paroli kaj multe diri ne estas la samo.
4 Kiu multe parolas, ne multe faras.
5 Ni scias, kio estas ni, sed ni ne scias, kio ni povas esti.
6 Kiu ne iras antauxen, iras malantauxen.
7 La vivo instruas nur tiujn, kiuj gxin lernas.
8 Kaj la vivo estas bona, kaj vivi estas bone.
9 Sagxo estas antauxvido.
10 Estas necese multe lerni por kompreni, ke vi scias malmulte.
11 Scio estas forto.
12 Cxu esti aux ne esti?
13 Ni mangxas por vivi, sed ne vivas por mangxi.
14 Ne instruu min vivi!
15 Pli bone malfrue, ol neniam.
16 Scio estas ilo, sed ne celo.
17 Kiu scipovas paroli, scias ankaux, kiam necesas paroli.
18 La vivo estas mallonga, necesas rapidi.
19 Malbonaj libroj povas malbonigi nin same, kiel malbonaj kamaradoj.
20 Diru al mi, kio estas via amiko, kaj mi diros, kio estas vi.
21 Infanoj estas floroj de la vivo.
22 La amo estas pli agrabla, ol la geedzigxo, cxar la romanoj estas pli interesaj, ol la historio.
23 Tio ne povas esti, cxar tio povas esti neniam.
24 Ankaux morgaux estos tago.
25 Ni interesigxas pri homoj, kiam ili interesigxas pri ni.
26 Tempo estas mono.
27 Multfoje povas ami la homo, sed nur unufoje li amas.
28 Por esti bona instruisto, necesas ami tion, kion vi instruas, kaj tiujn, kiujn vi instruas.
29 Vivu kun la homoj tiel, ke viaj amikoj ne farigxu malamikoj, sed ke malamikoj farigxu amikoj.
30 Vivi sen virinoj estas same malfacile, kiel kun virinoj.
31 Se la homo ne enamigxis gxis kvardek jaroj, prefere li ne enamigxu ankaux poste.
32 Ne suficxas fari bonon, necesas ankoraux fari gxin bone.
33 Kiu amas cxion, amas nenion.
34 Estas nenio pli malsagxa, ol la deziro cxiam esti la plej sagxa.
35 Kiu logxas cxie, logxas nenie.
36 Ne al cxia demando necesas respondo.
37 Ami la tutan homaron ne estas malfacile, pli malfacile estas ami cxiun homon.
38 Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.
39 Ekster sia loko nenio estas bona.
40 Multaj homoj vivas ne vivante, sed nur vivonte.
41 Se vi volas esti felicxa, estu felicxa!
42 Mi scias nur tion, ke mi scias nenion.
43 La homoj povas esti felicxaj, nur se la felicxo ne estas celo de ilia vivo.
44 Silentu aux diru ion, kio estas pli bona, ol silentado.
45 Ni atendu iomete por fari pli rapide!
46 Neniu estas forgesita kaj nenio estas forgesita.
47 Dirite - farite.
48 La apetito venas dum mangxado.
49 Kiam la homo estas plena de vivo, li ne demandas, kial li vivas; li vivas por vivi, cxar la vivo estas diable bona ajxo!
50 Trovi la kialon de la malbono estas preskaux la samo, kiel trovi kuracilon kontraux gxi.
51 La tempo estas la plej bona kuracisto.
52 La instruisto laboras super la plej grava problemo - li formas la homon.
53 Dufoje oni ne vivas, tamen estas multe da tiaj homoj, kiuj ecx unu fojon ne scipovas vivi.
54 Estas homoj, kiuj parolas unu momenton antaux ol ekpensi.
55 La homo neniam estas tiel felicxa aux malfelicxa, kiel tio sxajnas al li mem.
56 Se vi trinkas vinon, pensu pri sekvoj.
57 Por ke lingvo estu tutmonda, ne suficxas nomi gxin tia.
58 La vorto "morgaux" estas elpensita por homoj nedecidemaj kaj por infanoj.
59 Emo al gxojo kaj al espero estas vera felicxo.
60 Cxio cxi estus ridinda, se ne estus tiel malgaja.
61 La homo indas tiom da homoj, kiom da lingvoj li konas.
62 Estas multe pli facile erari plene, ol duone.
63 Kiam tio, kion ni longe atendadas, fine alvenas, gxi sxajnas al ni neatenditajxo.
64 Espero estas bona matenmangxo, sed malbona vespermangxo.
65 La juneco estas felicxa pro tio, ke gxi havas estontecon.
66 Tre malgxoje estas gxoji en soleco.
67 Se ni la felicxon ankoraux ne trovis, do, eble, pro mallaboremo.
68 Plena senkaraktereco estas tre acxa karaktero.
69 La homo, kiu ne konas alilandajn lingvojn, ne konas la sian.
70 Oni ne povas vivi por cxiuj, precipe por tiuj, kun kiuj oni ne volus vivi.
71 La mortintaj restas junaj.
72 Ni ankoraux batalos, diablo prenu!
73 Eventoj okazas mem, malgraux tio, ke oni prisilentas ilin.
74 Ja koni bone la homon signifas koni sin mem.
75 La ricxeco povas veni al ni, sed estas ni mem, kiuj devas iri al la sagxeco.
76 La plej perdita el cxiuj tagoj estas tiu, kiam ni ne ridis.
77 Inter du malbonoj necesas elekti la malplej grandan.
78 Neniu povas esti cxioscia, nek cxiopova.
79 La homo bezonas du jarojn por lerni paroli kaj sesdek jarojn por lerni silenti.
80 Ni ne tiom bezonas helpon de amikoj, kiom la certecon, ke ni gxin ricevos.
81 Se vi ne volas, ke malamiko eksciu vian sekreton, ne malkovru gxin ecx al amiko.
82 La maro kunigas la regionojn, kiujn gxi disigas.
83 Estas malfacile kapti nigran katon en malluma cxambro, precipe, kiam gxi tie ne estas.
84 Necesas bruli por la aliaj, sed ne forbruli mem.
85 Malsato estas la plej bona kuracisto.
86 La plej bona maniero longigi la vivon estas ne mallongigi gxin.
87 Kun bonaj esperoj adiauxo estas cxiam festo.
88 Tio, kio estas farita de homo, povas esti refarota de homo.
89 Kio kostas malmulte, estas estimata ankoraux pli malmulte.
90 La korpo ne estas la plej granda, kion povas doni la virino.
91 Minuta plezuro ofte estas kauxzo de longaj suferoj.
92 Neniu scias, kiam finigxas la pasinteco, kaj cxu gxi finigxas gxenerale, kaj kie estas limo inter la estanteco kaj estonteco.
93 Felicxa estas tiu, kiu vivas per sia hobio.
94 Acxetadu ne tion, kio estas utila, sed tion, kio estas necesa.
95 La fino de la parolado gravas pli, ol la komenco.
96 Mi havas kutimon silenti pri tio, kion mi ne scias.
97 Tenu viajn okulojn bone malfermitaj edzigxonte kaj duone fermitaj edzigxinte.
98 La diablo ne estas tiel timiga, kiel oni lin pentracxas.
99 Oni parolas cxiam malbone, kiam oni havas nenion por diri.
100 Homo, al kiu neniu placxas, estas multe pli malfelicxa, ol tiu, kiu al neniu placxas.
101 Neniam auxskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi.
102 Kritiki - signifas klarigi al la auxtoro, ke li faras ne tiel, kiel farus mi, se mi scipovus.

Связаться
Выделить
Выделите фрагменты страницы, относящиеся к вашему сообщению
Скрыть сведения
Скрыть всю личную информацию
Отмена